Informilo_7-8_2010

 

Enhavo:
Ambasadoro DE en Rusio,
Azia kongreso,
Unika ZEO,
Tradukilo Google,
Diplomverko,
K. H. Mácha,
V.Rosický,
Baetulo,
Jevany,
Plasy,
Granda
Biblio,
El la redakcio,
Tristaj anoncoj

 

 

Karaj legantoj,

nia redakcio deziras al vi belan kaj agrablan someron, ke Vi ne devu nubmieni je la vetero. Nun ni sendas al Vi dunumeron, en kiu Vi trovos kiel mesaĝojn el diversaj landoj, tiel artikolojn okaze de datrevenoj de meritplenaj personecoj, sed ankaŭ informojn pri renkontiĝoj en la Ĉeĥa respubliko. red.

Nova ambasadoro de Germanio en Rusio

La ĵurnalo Moskovskij Komsomolec publikigis intervjuon kun la nova ambasadoro de Germanio en Rusio Ulrich Brandenburg, kiu menciis, ke li estas denaska kaj plu aktiva esperantisto: http://www.mk.ru/politics/article/2010/06/18/510818-gerr-iz-germanii.html (en la rusa lingvo) Lia antaŭa posteno estis ambasadoro de Germanio ĉe NATO.

inf.: Boris Kolker, b_kolker@yahoo.com el ret-info


La 6-a Azia Kongreso en Ulanbatoro

La 21-an de junio okazis en Ulanbatoro inaŭguro de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto. Partoprenis proksimume 250 esperantistoj el 30 landoj kaj el ĉiuj kontinentoj krom Afriko. El Eŭropo venis pli ol 20-membra grupo, kiu alveturis per la Trans-Siberia Fervojo. La kongreson salutis ĉefministro de Mongolio, liaj vortoj estis interpretitaj. Posttagmeze sekvis kelkaj sesioj kaj vespere estis Nacia vespero, ĝi okazis en aparta teatro kaj estis dancoj, kantoj kaj akrobataĵoj, de laŭnome Armea akademio mongola pri dancado kaj kantado. Aldoniĝis pianokoncerto de mongola samideanino. Dume mi informas vin nur pri la komenciĝo de la kongreso.

Skribas Sibayama, el Ulanbatoro, sibazyun@nifty.com laŭ [landa-agado]

Unika ZEO sub la maro!

( ZEO = Zamenhofaj E-objektoj)

La plej okcidenta parto de la duoninsulo Krimeo – Tarhankut – estas unika loko de belegaj golfetoj, kie la fundo estas videbla tra 12 metroj. Tie troviĝas subakva muzeo. Komence de la “rekonstrua periodo” en Sovetunio oni ofte forĵetadis bustojn de bolŝevikoj. Subakvistoj aranĝis tie en la maro “aleon de bolŝevikoj”, poste aleon de eminentaj personoj kaj rezulte aperis unika subakva muzeo.

En la jaro 2008 ĝuste apud tiu loko okazis ukrainia-rusia E-renkontiĝo IET-1 (Internaciaj Esperantaj Tagnoktoj), kiun partoprenis ĉ. 180 esperantistoj. Dum la renkontiĝo la partoprenantoj solene inaŭguris Esperanto-aleon, en kiu la unuaj bustoj estis tiu de Zamenhof kaj la fama blinda esperantisto, vojaĝanto, verkisto Vasilij Eroŝenko. La 20-kilogramajn 45-centimetrajn bustojn kreis la konata skulptisto Sergej Fjodorov.

Ĉi-jare komence de julio en la sama loko okazos IET-2, dum kiu en la Esperanto-aleo aperos tria busto – de la fama Esperanto-pioniro, la svedo Valdemar Langlet: unua E-vojaĝanto, unua prezidanto de Sveda E-Federacio, redaktoro de la dua E-gazeto “Lingvo Internacia”, fondinto de la dua en la mondo E-klubo kaj… unua internacia esperantista geedziĝo. Pliaj informojn la dezirantoj povas trovi ĉe http://esperanto.net/iet2010/

Jefim Zajdman jefim_z@mail.ru

 

 

Traduk-helpilo de Google ankaŭ en Esperanto

La aŭtomata tradukilo de Google ankoraŭ ne konas Esperanton, sed la unua paŝo en tiu direkto estas farita. Ekde kelkaj semajnoj la traduk-ilaro de Google estas uzebla ankaŭ por tradukoj al kaj el Esperanto, aldone al preskaŭ 350 aliaj lingvoj. Temas pri retejo, kiun tradukistoj kaj tradukantoj povas uzi por sistemigi kaj faciligi sian laboron. Diference de iuj ekzistantaj projektoj de aŭtomata tradukado, la tradukilo de Google ĉefe baziĝas sur statistika analizo de la tekstoj. Tial, se la nova servo estos amplekse uzata, tekstaroj tradukitaj helpe de ĝi povus ankaŭ helpi la evoluigon de aŭtomata tradukado el kaj al Esperanto. Ulrich Becker esploris la tradukilaron, kaj klarigas, por kio ĝi utilas.

(La tutan kelkpaĝan artikolon trovu en Libera folio-retejo de Ulrich Becker la 8-an de majo 2010).

Nova diplomverko pri Esperanto

La 31-an de majo 2010 en la urbo Jekaterinburg, Rusio, juna studentino Arina Osipova, diplomiĝis pri la temo “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de la germana lingvo”. Ŝi studis en la Urala ŝtata pedagogia universitato (UŜPU), instituto de fremdaj lingvoj. Arina preskaŭ ne diskonigis la informon pri la temo de sia diplomverko, tial nur hazarde oni povis informiĝi pri la bonega fakto.

Kiel rakontis Osipova mem, jam profesia instruistino de la germana, ŝi lernis Esperanton antaŭ kvar jaroj, kaj kiam venis la tempo elekti temon de diplomverko, ŝi decidis kunigi Esperanton kaj la studadon. Arina multe interesiĝas ĝuste pri propedeŭtiko, tial komence ŝi volis pristudi nur ĝin – kiel Esperanto ĝenerale helpas lerni lingvojn, ne iun konkretan. Sed la dekanino de ŝia fakultato estis ege kontraŭ Esperanto (“En la mondo estas tro da problemoj pri la normalaj lingvoj kaj vi alŝovas la artefaritan!” – citaĵo). Do laŭ la dekanino oni povas okupiĝi pri Esperanto nur hobi-nivele, sed ne scienc-cele.

Tial baza problemo estis trovi sciencan gvidanton de la diplomverko – pedagogoj en UŜPU jen timis la temon, ĉar nenion sciis, jen ne vidis la sencon okupiĝi pri tio. Klariĝis ankaŭ, ke inter la lingvistoj ekzistas la opinio, ke la propedeŭtika rolo de Esperanto estas memevidenta kaj oni ne devas ion ajn pruvi ĉi-rilate. Krome laŭ ili ne necesas enkonduki Esperanton en altlernejojn kiel devigan studobjekton, ĉar latino tute bone plenumas la rolon de Esperanto.

Post la diplomiĝo Arina ankaŭ intencintus fariĝi aspiranto, sed kun ĉi tiu temo la afero estas malreala – oni ne lasos ŝin doktoriĝi ĉi-prie. Ŝi diris, ke antaŭ jardeko iu en UŜPU provis skribi sciencan verkon pri Esperanto, sed malsukcese.

Arina ricevis kiel gvidanton instruistinon de la franca, kiu iam lernis Esperanton, sed rilatas al ĝi ne serioze. Krome ŝi ne regas la germanan (pri kiu ĉefe temas en la verko de Arina). Tial Osipova devis fakte labori memstare, la gvidantino helpis nur pri stilaj nuancoj kaj organizaj aferoj.Arina laboris dum du jaroj.

Pasintjare ŝi analizis laE-rusan vortaron de A. Ŝevĉenko, kaj krome ŝi uzis etimologian vortaron de Esperanto – ŝi serĉadis germanajn radikojn en E-vortoj. Osipova faris jenan eksperimenton: ŝi proponis al 22 esperantistoj kun malsama E-lingvokono kaj nenioma rego de la germana traduki el la germana apartajn vortojn, apartajn frazojn kaj malgrandan tekston. Por la tuta traduko ŝi liveris al eksperimentanoj 45 minutojn. Rezulte de la traduka laboro evidentiĝis, ke la hipotezo pri la propedeŭtika valoro estis plene konfirmita kaj la celo – atingita.


Osipova ricevis plej altan aprezon, la recenzo estis pozitiva kaj sen korektoj aŭ rimarkoj. La atesta komisiono ĝenerale rilatis neŭtrale, sed faris bazajn demandojn – kial Esperanto sed ne la angla, ĉu Esperanto helpis lerni la germanan, ĉu Esperanto estas ie lernata kiel studobjekto. Krome oni petis, ke Arina diru ion en Esperanto – ŝi citis la unuajn kvar versojn de la zamenhofa “La Espero”.


Do la brava Arina Osipova meritas admirojn pro persistemo, gratulojn pro la diplomiĝo kaj dankojn pro sia kontribuo al diskonigo de Esperanto inter uralaj lingvistoj.

Grigorij Arosev laŭ Henri Masson kaj „esper-inform“

La jaro de K. H. Mácha – la 200-a naskiĝdatreveno

En la jaro 2010 la ĉeĥa kulturo omaĝos 200 jarojn de la naskiĝdatreveno de Karel Hynek Mácha, poeto, kiu fariĝis la fondinto de moderna ĉeĥa poezio. La personeco kaj lia verkado forte influis la evoluon de ĉeĥa beletro kaj lia influo estas rimarkebla ĝis hodiaŭ. Al tiu ĉi grava jubileo la Komunumo de verkistoj, en kunlaboro kun pluaj organizaĵoj (Monumento de nacia literaturo, Nacia biblioteko, Instituto por ĉeĥa literaturo AV ĈR kaj pluaj) preparis vicon da agadoj, kiel ekspozicioj, konferencoj de aŭtoreca legado, fakaj diskutoj, libroj kaj konsiliĝoj, kiujn ĝi titolis konkluda projekto de Karel Hynek Mácha 2010.

La jubileoj de Mácha ofte prezentis gravan rolon en la historio de nia lando; ni memorigu nur la jaron 1936, kiam multaj kulturaj agadoj ligitaj kun la personeco de la poeto fariĝis manifesto en la tempo de nacia endanĝerigo.

La jubileo de tioma signifo estas vere unika kaj kreas okazon por deca prezentiĝo ne nur de la celebrata poeto, sed ankaŭ de la ĉeĥaj literaturo kaj kulturo, de iliaj tradicio kaj kontinueco.

La projekto, inaŭgurita pere de la konferenco en praga ĉefurbestra rezidejo, estas memkompreneble malfermita. Al ĝi povas aliĝi eĉ pluaj subjektoj, kiuj ekinteresiĝos partopreni en la ovacioj per deca kaj inspiriga maniero.

(Presnovaĵo 30.4.2010)

La nomo de K. H. Mácha estas konata en la tuta mondo same kiel liaj verkaĵoj, tradukitaj en diversajn lingvojn, inkluzive Esperanton. La jubileon aktuale omaĝis la poeto, ano de nia movado, Čestmír Vidman, per sia verko POUTNÍK K.H.M. (en Esperanto tio signifas „ Vaganto“ – ĉar perpiede li vagadis tra Alpoj al Italujo, por ekscii, ke „la lando, herede al li donita“ – estas Ĉeĥio).

Mácha manifestiĝis kiel aktoro kaj dramatika artisto, vojaĝanto kaj pentristo, li ŝatis piediradi kaj elserĉadi romantikajn lokojn ligitajn kun historio kaj naturbeleco. Lia verkaĵo Majo (ĉeĥe Máj) estas hodiaŭ unu el la plej fame konataj verkaĵoj, sed tiam li devis eldoni ĝin mem.

Li naskiĝis 16. 11. 1810 en Praha kaj grave malsana en sia 26-jaraĝo la 6.11.1836 mortis en Litoměřice. Enterigita li estas en la tombejo Vyšehrad, loko por eminentuloj de la ĉeĥa nacio. La bronza statuo de Mácha staras en la parko „Pod Petřínem“ proksime de lia naskiĝloko. La statuon faris la fama ĉeĥa skulptisto Josef Václav Myslbek en la jaro 1912. Al li riproĉas kritikistoj, ke la statuo ne esprimas la personecon de la poeto. Tamen jam en la jaro 1912 la statuo estiĝis la celo de geamantoj ĉefe en la tago de la 1-a majo kaj la tradicio daŭras ĝis hodiaŭ.

Jana Cíchová

Ĉu niaj ĉeĥaj esperantistoj scias, kiu estis

Ph. Dr. Prof. Václav ROSICKÝ?

(*28-a de septembro 1850  en Prago,+ 8-a de februaro 1929 en Nechvalice ĉe Sedlčany.) Li estis ĉeĥa esperantisto, gimnazia profesoro, en 1909 prezidanto de la Praga klubo. Li estis poste prezidanto de Bohema Unio Esperantista depost ĝia fondo ĝis kuniĝo kun Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista.

Sed pri li pli detale: Li naskiĝis antaŭ 160 jaroj. Lia nomo meritas esti multfoje citata inter la bohemaj fizikistoj, astronomoj, meteorologoj kaj stenografoj. Lia scio de lingvoj ampleksas krom preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj ankaŭ la francan, anglan, germanan, italan, hispanan, latinan, grekan, hebrean kaj Esperanton.

En stenografio li ludis eminentan rolon dum kvardek jaroj: de post la jaro 1873 li estis membro de la Unua Societo de Gabelsbergeraj Stenografoj en Prago, kies li fariĝis komence la fondomembro, post tri jaroj la membro honora.

En la stenografa societo en Brno li estis membro koresponda kaj en la Scienca Komitato Stenografia li estis elektita vicprezidanto. Multaj liaj ekslernantoj memoris lin kun sincera ĝojo kaj rakontis pri li, kiel pri Majstro de la stenografia arto.

Dum 12 jaroj li estis membro de la ekzamena komitato, kelke da jaroj revizoro de la stenografia kancelario ĉe la bohema landa parlamento kaj dum ses jaroj li redaktadis kun profesoro Pražák la stenografian. gazeton „Těsnopisné Listy”. Estu aldonite, ke li estis ekzamenita pri la bohema kaj germana stenografioj antaü la ŝtata komisio jam en la jaro 1873.

Kiel universitata asistanto li estis proklamita doktoro de filozofio en jaro 1877, poste li fariĝis asistanto de fiziko kaj dum ses jaroj li estis asistanto de la astronomia kaj meteorologia observejo en Prago, kie li restis ĝis la j. 1884, kiam li fariĝis post la ŝtata ekzameno pri matematiko kaj fiziko en la jaro 1880 profesoro ĉe la germana gimnazio en la kvartalo Staré město.

Kvin jarojn poste li submetis sin je la sama ekzameno bohemlingva. Lia deziro instruadi en bohema instituto — ne plenumiĝis. Li instruis ankaŭ ĉe la privata gimnazio de la Straka-Akademio.

La sciencaj laboroj de D-ro Rosický estas publikigitaj en la raportoj de la Akademio de sciencoj en Vieno, la laboroj pri astronomio, meteorologio kaj magnetismo en la raportoj de la observejo en Prago. Serion de 63 artikoloj li skribis por la naturscienca revuo „Vesmír”, pli multe ol 500 artikolojn li verkis por la bohema ĉefverko la enciklopedia vortaro “Ottův slovník naučný”. Specialan traktaĵon li skribis pri la vivo de Tycho de Brahe ĉe la okazo de la tricentjara memoro pri la morto de tiu ĉi fama astronomo.

La Esperanto-movadon partoprenis D-ro Rosický de la j. 1908, kiam li fariĝis membro kaj poste prezidanto de Esperantista Klubo en Prago. Pli malfrue en la jaro 1910 li estis elektita prezidanto de Centra Asocio B.U.E. (Bohemia Unio Esperantista).

Mallongigite el E-vikipedio

Baetulo – romia urbo

Mi naskiĝis en la urbo Badalona, situanta 10 kilometrojn norde de Barcelono, la ĉefurbo de Katalunio apud la Mediteranea maro – (skribas nia membro el la urbo Nový Bor). La urbo havas 210 000 loĝantojn. Oni ne scias, kiuj estis la unuaj loĝantoj de la regiono, sed danke al trovaĵoj oni scias, ke en la 4-a jarcento antaŭ Kristo setlis sur monteto apud la nuna urbo aro de iberoj.

Tiu nomo estis donita de la grekaj historiistoj kaj geografoj al la loĝantoj tiutempe vivantaj en Hispanio. La iberoj dediĉis sin al la terkulturado kaj bredado de bestoj: ŝafoj, bovoj kaj kaproj. Ili loĝis sur monteto. Ĉar en tiu loko estis pli facile defendi sin de eventualaj atakoj de malamikoj, tial ankaŭ la urbo estis ĉirkaŭigita per murego. Inter la arkeologiaj trovaĝoj estis grekaj ceramikaĵoj, tio signifas, ke la urbo havis komercajn rilatojn kun greka kolonio situita 130 km norde.

Meze de la unua jarcento de nia erao la romianoj fondis kolonion sur ebenaĵo apud la maro, kie estis enloĝitaj maljunaj soldatoj, oni nomis la urbon „Baetulo“. La urbo estis orientita nord-okcidente kaj sud-oriente kaj estis ĉirkaŭigita per la murego kun defendoturoj. La urbo estis dividita je du partoj, la norda parto estis la loĝkvartalo kun rektaj stratoj 5 metrojn larĝaj kaj en la suda parto estis publika banejo, gimnastikejo, vendejoj ktp.

La forumo estis ĉe la centro de la urbo kaj la terkulturejo estis sur la ebenaĵo apud la urbo. La italaj kolonianoj ricevis por persono 20 hektarojn laŭ la trovitaj dokumentoj, meze de la unua jarcento en Baetulo estis 18 domoj de terkulturistoj. Danke al novaj kultur-teknikoj alportitaj de la italoj kaj pro milda klimato estis tre abunda rikolto de vinberoj, el kiuj oni faris vinon en tiel granda kvanto, ke oni povis eksporti ĝin. La vino estis transportata ĉefe al la suda regiono de Francio, kiel atestas amforoj tie trovitaj kaj enhavantaj la surskribon de baetulano.

Iom post iom la iberaj loĝantoj enloĝiĝis en la romia kolonio.

En la dudeka jarcento komenciĝis en Badalona fosado por trovi arkeologiajn restaĵojn de la malnova urbo Baetulo. Ankoraŭ nun oni daŭrigas la serĉadon de arkeologiaĵoj kaj plej ofte oni trovas ilin okaze de la rekonstruado de domoj. La ĉefa trovaĵo estis malkovro de la publika banejo, tiel nomata en latina lingvo „Thermae“ – grava konstruaĵo nemalhavebla en ĉiuj romiaj urboj. Ĝi taŭgis ne nur kiel banejo, sed ankaŭ kiel gimnastikejo kaj kunvenejo. La urbo aĉetis la spacon, kie troviĝas la banejo, lasante ĝin en la subtera parto de la nove konstruita muzeo. Ĝin oni povas viziti senpage kaj tie oni povas vidi la trovitajn objektojn. Por hejma uzado estas teleroj, akvo-kruĉoj, ter-kruĉoj, kaseroloj el ceramiko, ankaŭ oni trovis multajn malgrandajn objektojn, uzataj por virina persona ornamaĵo, kiel ringoj, kolringoj, harpingloj, parfumujoj, ŝmirujoj faritaj el vitro, ceramiko kaj alabastro.

Hispanio estis en la Romia Imperio ĝis la tempo, kiam en la jaro 466 alvenis visigotoj, ĝermana popolo. Ili nenion ŝanĝis el la starigita romia socio-ekonomika strukturo, nur oni ŝanĝis la nomon de la urbo, kiu fariĝis Badalona.

En la jaro 717 la araboj invadis Hispanion, dum la dua invado la urbo estis detruita, en la jaro 801 la katalunoj helpataj de la frankoj, kiuj estis en Francio, forpelis la arabojn. Poste la francoj invadis Hispanion. En Badalona estis plej parte italaj soldatoj, kiuj okupis la urbon, la badalonanoj daŭre batalis kontraŭ la okupaciaj armeanoj, pro tio la urbo estis plurfoje prirabita kaj pluraj civitanoj estis mortigitaj. En la jaro 1814 finfine la franca armeo foriris el la regiono.

Mi lernis Esperanton en Badalona de la jaro 1955, tio okazis tute hazarde. Foje vizitis mian hejmon amiko de mia pli aĝa frato, li rakontis, ke la direktoro de la poŝtejo startos kurson por lerni la internacian lingvon Esperanto kaj ĉar mi interesiĝis pri lingvoj, mi aliĝis al tiu kurso. Post fino de la kurso mi aliĝis al la E-klubo en Barcelona kaj mi ekkorespondis kun eksterlandanoj. Kun germana samideano mi korespondadas de la jaro 1956.

En la jaro 1992 mi partoprenis SAT kongreson okazantan en Kaunas (Litovio), kie mi konatiĝis kun ĉeĥino Marie. Ni tiel bone interrilatis, ke en januaro 1993 mi translokiĝis el Francio al Ĉeĥio, kelkajn monatojn poste ni geedziĝis. Esperanto estas de tiu tempo por ni la tuttaga lingvo.

Antonio Ribas.

Agrabla renkontiĝo en Jevany.

La planita lingva seminario de AEH en la klubejo de la Praga klubo ne okazis pro kolizio de ĝia dato kun tiu de la balotado. La klubejo servis kiel balotloko.
Feliĉe Jarmila Rýznarová proponis familian kabanon en Jevany por la E-renkontiĝo. Bonega ideo!

.

.

Ni, tri geesperantistoj el Benešov, volonte akceptis la inviton en tiun belegan regionon. Aliaj alveturis el Pardubice, el Prago kaj el Světice. Plej simple nia celo estis atingebla el Prago, per urba trafiko.
La vetero estis favora por nia renkontiĝo. Estis bela suna ta-go, ni povis sidi en la ĝardeno por babili, diskuti, kafumi ktp., eĉ ni rostis proprajn kolbasetojn. Dum promeno ni ekkonis la plej proksiman ĉirkaŭaĵon, inter multaj vilaoj ni vidis vilaojn de konataj kantistoj kaj aktoroj. Antaŭ la kvina horo posttagmeze ni ĉiuj adiaŭis. Eraris tiuj, kiuj ne ĉeestis.

Geedzoj Stibůrek el Benešov

La 9-a Turisma renkontiĝo en Plasy

Dum la tagoj 17-a ĝis la 20-a de junio 2010 denove renkontiĝis esperantistoj en la ripozcentro „Máj“ ĉe la urbeto Plasy – ĉi-jare nur 11 el Ĉeĥio kaj unu gasto el Germanio. En la programo estis ĉefe turismaj vidindaĵoj, kiel ekzemple muzeo en Mariánská Týnice, la muzeo de rezino en Lomany kaj ankaŭ la monaĥejo kun nove malfermita preĝejo en Plasy. Sabate ni vizitis unikan rotondon de sankta Petro kaj Paŭlo, la kastelon Nebílovy (vidu la foton) kaj parton de la urbo Plzeň. Vespere ni vidis kelkajn videofilmetojn pri la vivo de esperantistoj kaj geedzoj Dvořák montris al ni filmon el la Rusa Esperanto-kongreso en Sankta Peterburgo.

.

.

Ĉiuj partoprenantoj estis kontentaj pri la programo, kvankam la vetero estis iomete „malseka“.

La organizantoj Václav Kaprál kaj Stanislav Pech proponis organizi ankoraŭ la 10-an TREP en Plasy kaj poste ŝanĝi la lokon de la aranĝo. Tio ŝajnas esti bona ideo, ĉar vidindaĵoj estas en nia lando tre densaj. Nun ni esperu, ke ili sukcesos trovi konvenan lokon por daŭrigo de la tradicia aranĝo.

Liba Filipová

La Granda Biblio

En la gazeto Granda Biblio estas priskribita evento pri memorŝtono por la planita nova Nacia biblioteko, kiu ĝis nun ne realiĝis kaj pri kiu meritis anoj de AEH: Libuše Dvořáková, Viktor Dvořák, Zdenek Dvořák, Margit Turková, Zdeněk Myslivec, Blanka Zubová, Jaroslav Krolupper, Jiří Patera kaj – ano de ĈEA la kameraisto František Zelinka. Serĉu en interretaj paĝoj en la paĝo 11: http://www.grandprinc.cz/titul/grand-biblio/2010/7-8/pdf/grand-biblio-2010-7-8.pdf .

Pri memorŝtono por la venonta biblioteko niaj legantoj certe legis en Informilo, (en la 5-a numero de la jaro 2008), tamen necesas klarigi, kio estas skribita en la Granda Biblio.

Informas Viktor Dvořák:

En la Granda Biblio estas eltiraĵo el la ĉapitro, kiu priskribas cirkonstan-cojn rilatajn al la baza ŝtono donacita de esperantistoj ĈR. Tiuj ĉapitroj skribas pri ĉiuj ŝtonoj kaj ili estos parto de la libro „Bazaj ŝtonoj por la nova konstruaĵo de la Nacia biblioteko“.

La unua parto de la libro jam estis eldonita kaj en ĝi estis skribite pri 36 ŝtonoj. Tio signifas, ke pluaj bazaj ŝtonoj povas esti donacitaj kun speciala donaclisto kaj ĉiam tie estos skribite, kial ĝi estiĝis kaj de kie la ŝtono venis. La donacado de la ŝtonoj finiĝos antaŭ komenco de la konstruado.

red.

El la redakcio :

1) Ne ofte okazas, ke redaktoro de ia gazeto mem volas ion publikigi pri Esperanto. Tio tamen okazis en la semajna regiona gazeto „Sedmička“ MF por Pardubice kaj Chrudim. La 27. 5. 2010 aperis sufiĉe longa artikolo pri Esperanto, kiu vivas jam cent jarojn en Pardubice.

Ĉar la gvidantino de E-klubo ne povis veni al la redakcio en la tempo de la redaktoro proponita, li mem sendis elektronike demandojn, je kiuj la duan tagon li ricevis de ni respondojn. Sed la sendita foto ne sufiĉis al li kaj venontan tagon venis profesia fotografisto. Kiam poste ni ricevis malneton de la artikolo, la gvidantino de EK la erarojn korektis, (tamen estis de la redaktoro korektitaj nur la gravaj.)

2) Josefo Hron el E-klubo Pardubice skribas:
Saluton, nelonge post kiam mi kreis Vikipedian ĝermo-paĝon pri negrava vilaĝo Barchov, mi ricevis la sekvantan mesaĝon:
== Artikolo n. 130 000 == Gratulojn, Josef!

Via artikolo „Barchov“‎ estas la 130 000-a artikolo en nia E-Vikipedio. Ĉar temas pri vilaĝo proksima al via loĝurbo, eble vi eĉ povus interesi lokajn gazetojn pri tiu atingaĵo, ĉu? Amike, -Vikipediisto Winston Smith 15:45, 2. Jun 2010 (UTC). Interesa hazardo, ĉu?

la redakcio G R A T U L A S !!!

3) La pragaj lingvo-seminarioj de AEH (konversaciaj antaŭ-tagme-zoj ĉiam en la lasta sabato en monatoj) estas en tiu ĉi lasta jaro malmultnombre vizitataj, kiel pro diversaj malsaniĝoj de plej oftaj partoprenantoj, tiel pro kreskantaj problemoj kun alportado de la klubej-ŝlosilo. Pro tio mi informas, ke la sabataj seminarioj ĝis la fino de la jaro 2010 ne plu okazos en la praga klubejo.

Se estos interesatoj por la seminario en novembro, ĝi okazos en la redakcio de Informilo en Pardubice la 27-an de novembro 2010 de la 10-a horo.

Se Via trajno alveturus pli frue, ne gravas, venu.
J.Rýznarová

4) La printempa seminario en Skokovy:

La 31-a lingva seminario en Bohemia paradizo, en la vilaĝo Skokovy, estas planita de 11. – 16. 4. 2011. La aliĝilojn ni dissendos kun la januara Informilo. Notu la daton en Vian kalendaron de la venonta jaro kaj aliĝu, kiu volas helpi en preparo de la programo, aŭ kiu preparos ian interesan prelegon.

5) Letero el Urugvajo

Reago de la redaktoro el Radio Aktiva Urugvajo al la artikolo – „Vizito ĉe kontentaj bovinoj“ (en la 5-a Informilo 2010).

Saluton geamikoj! En Via Informilo mi legis pri aŭtomata melkejo kaj mi aldonas informon: „Mesaĝoj de bovinoj en Twitter“.

En iu aŭtomata melkejo oni inventis amuzan manieron teni informitaj la respondeculojn pri la laboroj en la melkejo; verŝajne ĉiu bovino havas elektronikan identigilon alkroĉitan kaj ĉiufoje, kiam okazas io koncerne al iu bovino, la komputilo registras tion kaj publikigas tion en paĝon de Twitter, sed ne per uzo de teknikaj vortoj, sed per mallongaj
mesaĝoj, kiuj ŝajnas skribitaj de la bovinoj mem. Krome, la mesaĝoj enhavas variaĵojn en la teksto mem, por ke ili ne montru, ke ili estas skribitaj de komputilprogramo.

Jen kelkaj ŝercaj ekzemploj:

a) http://twitter.com/FrostyLace: Mia nomo estas Frosty Lace (Frosta ŝnuro): ~ Bonvolu ne enuiĝi per Frosty Lace (226). ~ Mi ĵus pumpis 7,3 kg por vi kaj viaj homaj amikoj. ~ Hej, homo! Mi ĵus pumpis 8,6 kg por via plezuro. Montru al mi iom da amo, ĉu vi aŭdas? ~ Mi donis 7,3 kg dum 2 minutoj kaj 34 sekundoj. ~ 8,0 kg. Lakto, lakto, lakto.

b) http://twitter.com/ChargeMabel Charge Mabel skribas: ~ La plej malrapida cico estas mia maldekstra malantaŭa, kiu melkis dum 4 minutoj kaj 43 sekundoj. ~ Manĝu lakton, manĝu lakton, manĝu lakton. Ĝi neniam malnoviĝos. 13,7 kg de bovina mamo. ~ 5:47 minutoj estas sufiĉe rapida por akiro de 12,1 kg. Almenaŭ mi pensas tiel.

c) http://twitter.com/ChargeGina Charge Gina skribas: ~ Mi nomiĝas Charge Gina (147). Ne detruu tion. 9,1 kg de miaj mamoj. ~ Mi donis 16,6 kg da bona lakto. ~ Mi ĵus donis 12,6 kg da lakto de miaj cicoj dum 7 minutoj kaj 5 sekundoj. Kion vi faris hodiaŭ?

d).http://twitter.com/KurtAppeal
Kurt.Appeal skribas: ~ Tiu melkado malsatigas min. Mi manĝis 30 kg. ~ Mi.ĵus interŝanĝis 23,3 kg da lakto kontraŭ 30 kg da manĝaĵo. Mi.demandas, ĉu tio estas bona komerco… ~ 20,6 kg da ŝaŭmanta
bongustaĵo por homoj.

 

 

 

 

Denove forpasis du fervoraj esperantistoj:

Vlado Sládeček el Ostrava.

Nemultaj ĉeĥaj esperantistoj sciis, kiajn meritojn havas la homo, kiu estis modesta, kiu ofte gajigis nin per sia gitarludo kaj kiu ŝatis kanti moraviajn kantojn. Kiam iu el ni ricevis de li donace etan broŝuron pri astrologio kaj ne tro sciis pri tiu temo, li aŭ ŝi metis la libreton inter pluan multon da ceteraj libroj, kiuj atendis por la legado nian liberan tempon.

Amiko de Vlado s-ro Z. Myslikovjan sendis rememoron pri li kaj ni ceteraj malfermis la okulojn, ĉar tiajn detalaĵojn pri Vlado ni ne sciis. Permesu, ke mi traduku kaj priskribu almenaŭ kelkajn fragmentojn el la letero.

Mi konatiĝis kun s-ro Vlado Sládeček (*17.3.1930, + 4.6.2010) en miaj bubaj jaroj, ĉar mi interesiĝis pri astrologio. Li volonte min akceptis kaj helpis al mi malfermi ĉarman mondon de astrologio. En la tempo, kiam en ĈSR tia literaturo ne ekzistis, li afable pruntadis al mi librojn. Li tradukis astrologiajn librojn el germana lingvo, li multigis ilin sur „ormig“-aparato kaj sendadis ilin al siaj geamikoj. Mi scias, ke li ankaŭ kopiis la ĉinan libron I-ging, L.Good-manovan, Ebertinon, li verkis Astrologian sanigan abocolibron, pri irisdiagnostiko kaj multajn aliajn. Vlado sufiĉe bone konis Esperanton kaj tradukis kelkajn librojn el ĝi.

.

Vlado laboris kiel hejtisto sur la ŝipo de la Elbo-Odra-transporto (navigado), li ofte ŝipveturis ĝis la germana Hamburgo, de kie li alportadis germanajn astrologiajn librojn. Pluajn sendadis al li geamikoj, kiujn li havis en la tuta mondo. Pro distribuado de okulta kaj astrologia literaturo Sládeček estis rimarkita de STB (Ŝtata sekreta polico), eble ankaŭ pro rilato al spiritismo. Kelkfoje okazis, ke STB-anoj traserĉis lian familian domon, kiam s-ro Sládeček momente ne hejmis. La verkojn ili ŝtelis, sed multekostan japanan fotoaparaton ili ne forportis. Kiam li estis persekutita de STB, esperantistoj el la tuta mondo defendis lin. Ekzemple en Svedio – du esperantistoj eĉ ne volis paroli kun la tiama ĉeĥa prezidento D-ro Husák, ĝis li klarigu, kial Sládeček estas persekutita.

La tempo estis terura, tion la nuntempa junularo ne povas imagi.

Nuntempe, danke al komputilaj programoj povas praktike ĉiu okupi sin pri astrologio, sed antaŭ la jaro 1989 horoskopoj estis elkalkulitaj nur el efemeridoj, kiuj estis nenie aĉeteblaj.

Vlado fotografis ilin kaj filmojn li volonte pruntedonis, nur poste li eblis okupiĝi pri astrologio. Ankaŭ per tio li helpis disvastigi astrologion en la mondon.

Vlado Sládeček estis simpla kaj modesta homo, sed en okultaj scioj li havis grandiozan klerigon, kiun li akiris memlernante.“

.

**********************

En junio 2010 forpasis plua membrino de AEH, iama membrino de la kontrola kaj revizia komisiono de ĈEA s-anino Marie Turková el Plzeň. (*14.8.1915). Sub ŝia gvidado travivis la Esperanto-klubo Plzeň siajn plej elstarajn jarojn. Pro ĉiu menciita laboro ŝi estos neforgesita!

Honoron al iliaj memoroj. J.Rýznarová

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.