Informilo 1/2006

 

Informilo 1/2006

Enhavo:

Novjara mesaĝo
La stenografio kaj Esperanto
Diversaj kulturoj
Nova epoko
Halto en Písek
El la mondo
Surprizo
El redakcio

Denove la tuta jaro  antaŭ ni…..

En januar´ la jar´ komencas monatojn siajn kalkuladi kaj ankaŭ ni pri l´taskoj pensas, por ĉe l´ jarfin´ pli bone stati. Post la Silvestra finbilanco progres´ videblas en socio; ĉu ne en karnavala danco esprimu sin kontent´ pri tio? Naturo sin solene vestos per neĝa rob´ sur frosta tero. Novjara bonintenc´ ĉu restos nur gut´ degela de neĝero? Sed ne nur farendaĵoj ŝokas, sed ĝoja vintro kun plezuroj, la skioj, sledoj nin jam vokas al belaj horoj en naturo. Se oldas vi por ski´, ne tristu, en prujntegita sorĉfabelo tra parkoj al montar´ turistu, tra rejuniga blanka belo. En januaro jam komencu ni en laboro bone starti, ke nin decembro rekompencu kaj ĉiuj povu pli bonfarti.

Jiří Kořínek

Karaj gelegantoj,

mi cerbumis, kiel malfermi pluan jaron de nia regule eldonata monata gazeto Informilo, ja ĝi estas jam   la 22-a jarkolekto. Senĉesa klopodo alportadi al Vi freŝajn mesaĝojn, novaĵojn pri agado de esperantistoj ne nur de membroj de handikapuloj, por ke Vi ricevu pluan elanon aŭ fantazion por organizi aŭ almenaŭ partopreni diversajn renkontiĝojn, por helpi propagi E-literaturon beletran kaj fakan, por kompili mankantajn vortarojn, estas iomete taksita per Viaj belaj leteroj aŭ salutoj, dum la tuta jaro, sed aparte antaŭ Kristnaska tempo ĝuste forpasinta.

Estas necese komence de la nova jaro rerigardi ĉion, kion ni faris bone aŭ nesufiĉe, sed ĉefe sincere danki al ĉiuj membroj, kiuj mone kotizis kadre de siaj eblecoj, kiuj kontribuis per interesaj artikoloj, danki al ĉiuj helpantoj, kiuj senpage klopodis, ke nia modesta komunumo Asocio de E-handikapuloj povu plu ekzisti sen helpvokado, kiel okazis en kelkaj internaciaj gazetoj, kiuj finance jam ne povas vivteni sin.

Ke ni iomete provoku Vian aŭtunan dormeton, ni elpensis etan enketon, ke ni eksciu de Vi, kiajn artikolojn vi dezirus legi en la Informilo aŭ en kultura suplemento Antaŭen. Bedaŭrinde dume revenis proksimume nur unu triono de la enketoj, do mi ne povas resumi ilin tute. Tamen en ili estis videblaj kelkaj interesaj punktoj. Kvankam senĉese estas eldonataj novaj poemoj kaj poemkolektoj, nur kvar  legantoj interesiĝas pri ili. Ĉu Vi multe nubmienas pro tio, ke mi la novan jaron 2006 malfermis per la poemo Januaro de la  ĉeĥa konata poeto Jiří Kořínek? En la libroŝrankoj de AEH kaj de E-klubo Pardubice ni posedas multajn poemarojn, bedaŭrinde ĝis nun neniu aliĝis por prunti ilin.

Plej granda intereso estas videbla en la enketoj pri raportaĵoj el diversaj vojaĝoj. Jes, ankaŭ mi ŝatas ilin  kaj mi  ĵus klopodas prepari unu raportaĵon pri vivo kaj E-movado en Egiptio.

Ankaŭ en la rubriko de lingvaj anguletoj estis notoj kun la peto pli ofte skribi pri prepozicioj kun aŭ sen akuzativoj, atentigi je diversaj ĉeĥismoj, kiujn ni de tempo al tempo uzas.

Niaj membroj volus legi pli da humoraĵoj en Informilo. Tio ne estas facila tasko, ĉar multfoje ni batalas kun libera loko, kiamaniere ĉiujn gravajn, freŝajn novaĵojn, renkontiĝojn aŭ pluajn informojn enmetadi en 8 paĝojn.

Se ni volus prezenti al Vi ian krucenigmon aŭ novan tradukon de iu ĉeĥa kanteto, aŭ vicon da anekdotoj, ni bezonus la tutan paĝon. Pli dikigi nian Informilon – je plua folio = 4 paĝoj neeblas, kiam ni ne volas altigi al vi abonon/kotizon por AEH.

Kiel en enketoj, tiel en plua korespondaĵo de niaj membroj sonas dankesprimoj por nia bona laboro,  por regule monate  eldonata gazeto Informilo kaj ankaŭ por  fruaj respondoj je iliaj leterdemandoj. Tio ĝojigas min. Sed mi povas diri al vi, ke mi ne estas senĉese gaja, kiel multaj konas min. Antaŭ monato sendis unu samideano 1200Kč kaj la mono, malgraŭ bone kaŝita, perdiĝis. Tio okazis unuafoje kaj tre malgajigis min. Ĉe la fino de mia novjara artikolo mi denove volus sincere danki al ĉiuj miaj konstantaj kunlaborantoj en Prago,  Brno, Chropyně, Mladá Boleslav, Kladno kaj ĉefe en Pardubice, ankaŭ al miaj familianoj, kiuj ebligas al mi senĉese labori por vi kaj por nia bela internacia lingvo Esperanto.

Kaj al vi ĉiuj mi deziras multe da sano kaj kontento dum la tuta jaro 2006. Mi kopios parton de la deziro de nia amikino el Slovakio: Mi deziras al Vi kulereton da fiereco, kuleregon da bonhumoro, poteton da ĝojo, kaldroneton da sukceso, lageton da mono, maron da feliĉo, oceanon da amo kaj kosmon da sano.

                          Elkore Via   Jarmila Rýznarová

La stenografio kaj Esperanto

     En la tagoj de la 23-a ĝis la 29-a de julio 2005 okazis en Vieno la 45-a kongreso de Intersteno kaj kun ĝi ligita ĉampionado en teksto-prilaborado. La aranĝon ĉeestis kvincento da partoprenantoj el ĉirkaŭ 31 landoj de la mondo. La programon formis unuflanke kongresaj traktadoj kaj prelegoj el vico da sferoj de teksto-prilaborado, aliflanke la mond-ĉampionado en diversaj konkurs-fakoj, ekzemple en la plej rapida tajpado per klavaro de persona komputilo, en la plej rapida korektado de teksto, en la regado de programoj de personaj komputiloj, en la plej rapida notado de diktata teksto ktp.   

En la laste nomitan sferon apartenas antaŭ ĉio la stenografio kiel la plej efika rimedo de notado de rapide parolataj vortoj. La konkursantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj konkursis parte en surpaperigo de stenografia diktaĵo en la gepatra lingvo, kaj ankaŭ en la t. n. fremdlingva stenografio, kaj nome en skribado de triminuta diktaĵo en alia ol en la gepatra lingvo. Kaj unu el la lingvoj, en kiu oni ankaŭ konkursis, estis Esperanto. Konkursis en ĝi la germana stenografo D-ro Boris Neubauer, kiu krom sia gepatra lingvo skribis ankoraŭ en pluaj 12 lingvoj.

     En tiuj ĉi fremdlingvaj stenografiaj konkursoj estas iom problema la preparo de konkurs-teksto, do triminuta diktaĵo kaj ties diktado. Se temas pri vivanta lingvo kaj plie pri la lingvo de ŝtato-membro de la internacia organizaĵo Intersteno, tiam pri ĝia preparo estas komisiita reprezentanto de la koncerna ŝtato. Pli malbona afero estas, kiam temas pri tiaj lingvoj, kiaj estas ekz. Esperanto, interlingua kaj latino, kiuj ĉi-jare estis en Vieno ankaŭ konkursaj lingvoj.

Koncerne tion, ke mi estis ano de la stenografia ĵurio kaj komisiita al organizado de la konkurso en  fremdlingva stenografio, mi devis fine prizorgi la tri lingvojn mem. Interlinguan helpis al mi prepari kaj en kasedon diktis germana stenografo, kiu la lingvon bone regas. La diktaĵon por latino preparis kaj enkasedigis ĉeĥa stenografo, sed Esperanton mi devis fine prizorgi mem. La diktaĵon mi preparis laŭ materialoj, kiujn pruntedonis al mi s-ino H. Maudrová. Laŭ lernolibro mi studakiris almenaŭ la bazan prononcon, kaj poste mi turnis min al Esperantista klubo, kie helpis al mi kun la ĝusta prononcado kaj flua diktado s-ro J. Patera.

     Post eble 4 – 5 vizitoj kaj regula hejma trejnado la diktadon de la teksto mi ekregis tiom, ke mi ĝin en Vieno diktis tiel, ke D-ro Neubauer la diktaĵon ne nur bone stenografie notis, sed ankaŭ same bone en normalan skribon transigis, tiel ke Esperanto estis unu el la 13 lingvoj, kiuj helpis al li akiri la titolon de mondĉampiono en fremdlingva stenografio. Kaj en kiuj lingvoj D-ro Neubauer konkursis? En la angla, nederlanda, finna, dana, hispana, portugala, itala, franca, ĉeĥa, rusa, esperanta, interlingua kaj kompreneble en sia gepatra lingvo –  la germana.    

Koncerne tion, ke Esperanto pere de stenografio ekplaĉis al mi, mi decidiĝis ellerni ĝin almenaŭ pasive tiom, por ke post du jaroj, kiam la mondĉampionado kaj la kongreso de Intersteno en la jaro 2007 okazos en Prago, mi povu mian taskon de diktanto kaj poste ankaŭ korektanto kaj juĝanto plenumi pli profesie ol en Vieno. 

                                                     Ing. Ludmila Nováková prezidantino de Ĉeĥa stenografia societo

Diversaj kulturoj modelas la lingvojn.

Ĉiu, kiu studis la anglan lingvon, certe scias, ke gramatiko de tiu lingvo estas relative facile lernebla kaj sufiĉe regula, tamen la elparolo kaj frazeologio tiom malfacila, ke pli aĝaj homoj, nur rare parolas la lingvon flue. En la erao, kiam pli aĝaj homoj bezonas el diversaj kaŭzoj lerni la anglan, kiu kandidatas esti la internacia interkompreniĝilo, ili parolas fuŝe kaj okazas ofte gravaj miskomprenoj. Bedaŭrinde estas videblaj diferencoj en uzado de prepoziciaj ligoj kaj uzo de la plej uzataj, tiel nomataj helpverboj (koni, iri, povi, devi, voli, scii k.a.)

Ankaŭ la elparolo tuj malkovras, de kiu ŝtato devenas la parolanto – kvankam tio okazas dum esperantaj konferencoj ankaŭ. Bazan modifon danĝere enportas en la lingvon la influo de diversaj naciaj kulturoj en formo de nacilingvismaj tradukoj kaj aliaj lokaj dialektaj esprimoj. La plej kutimaj diversaj frazoj estas plej diverse esprimataj. En kelkaj afrikaj komunumoj la homoj bonvenigas sin per vortoj “Mi ĝojas vidante, ke vi dikiĝis!” kiel esprimo pri aspekto de la alvenanto, kvankam en civilizitaj landoj estas obezeco konsiderata ofenda.

Laŭ Marie Berns, profesorino de la angla lingvo kaj direktorino de la programo “La angla kiel la dua lingvo” en la universitato en Pardue (Usono, Indiana), tiu lingvo troviĝis en centro de la atento sekve tion, ke en Usono okazas kresko de la loĝantaro, kiu ne parolas angle, kaj en aliaj landoj, ekzemple en Ĉinio, oni forte klopodas instrui kaj infanojn kaj plenkreskulojn de la angla lingvo. Ĉinio startis la instruadon de la angla tre kuraĝe por realigi la sukcesajn internaciajn ekonomiajn traktadojn. Marie Berns estis ankaŭ kunorganizantino de konferenco de Asocio de mondaj diversaj anglaj dialektoj, en kiu partoprenis ducent fakuloj kaj oni parolis pri sekvoj de ekonomia kaj kultura globalismo.

                                                                                                   MUDr. Hradil

NOVA EPOKO DE LA ESPERO

Al la espero, al kiu ni sopiras kaj kredas, ni iras tutan vivon, ni iras popaŝe…

    Kaj tian, emociplenan, paŝon faris la partoprenintoj de solena adventa vespero, kiun organizis poetino Věra Ludíková. La renkontiĝo okazis je la 12-a de decembro, sub aŭspicio de la MUZEO DE LA ĈEFURBO PRAGO (Muzeum Hlavního města Prahy). Je la 17-a horo pleniĝis granda salono de ĉi domego per homoj, kiuj dum kvar jaroj jam estiĝis „hejmaj gastoj“ de la poetino. Oni ne dubu, ke la ĉefa „allogaĵo“ estis la fama aktoro Radovan Lukavský, kiu sur la invitilo estis anoncita kiel deklamonto en la ĉeĥa lingvo. Ni esprimu fratan solidarecon al la lingvo slovaka, ĉar ĝia deklamantino Mária Smoláriková alvenis el Bratislavo ĝuste por ĉi vespero. Kaj ni konstatu, ke neniu el ni, ok esperantistoj, alvenis el tia malproksimo. (Krom praganoj partoprenis esperantistoj el Kladno, Obořiště, Poděbrady).

   Sinjorino Ludíková deziris sciigi al la partoprenantoj sian kredon, ke Esperanto estas ilo, kiu povas bonvolajn homojn gvidi „al la epoko de l´espero“. Ŝi – kiel aŭtorino, aranĝis la programon tiel sprite, ke Esperanto eksonis ne nur unufoje, sed kelkfoje. Ĝian klaran prononcon, en deklamo de samideano Josef Vích, aŭskultis kun simpatia scivolo ankaŭ apudsidanta Radovan Lukavský.

     Věra Ludíková anoncis, ke la inaŭgura teksto, ĉi-vespere deklamita, estas antaŭparolo por ŝia novpreparata libro, kies nomon malkovras titolo de nia artikolo, do VĚK NOVÝCH NADĚJÍ. La esperanta versio estis legita en la traduko de Miroslav Malovec.

     Kaj ni esperu, ke kiam oni „baptos“ la libron (tio okazos la 10-an de aprilo 2006, en la NÁPRSTEK-MUZEO, PRAGO), alvenos pli da esperantistoj por demonstri sian dankemon al nia favorantino.

 Margit Turková

Halto en urbo Písek

   Ĝuste ni troviĝas ĉe la sojlo de la nova jaro kaj rememoroj flugas je kelkaj tagoj reen. Sabate 10.12. ni renkontiĝis denove en la urbo Písek al nemalgranda ĝojo de ĉiuj partoprenantoj. Bonvenigis nin gvidantino de la klubo Radka Křivánková. Salono de Petrino estis plenplena, ĉar alvenis ĉirkaŭ 30 gesamideanoj el diversaj urboj. Plej grandnombran reprezentadon havis Pilseno, sed alveturis eĉ simpatia Aŭstralianino, kiu nuntempe vivas en urbo Hluboká.

   Honora gasto iĝis Pavel Polnický, kiu referis pri la kongreso de ĈEA kaj li gvidis mallongan diskuton. Plia kara kaj eminenta gasto estis Miroslav Smyčka, kies belega voĉo komune kun Pavla Dvořáková gvidis nian kantadon. Oni kantis  vere multe. Sonis la kanto Ho, Zamenhof, E-himno kaj kompreneble multaj belaj kristnaskaj kantoj. Ĝojaj kaj optimismaj vortoj eksonis de la pastro Xaver. La programon pliriĉigis rita alporto de la lumo, kristnaskaj kutimoj kaj komuna legado de evangelio.

   Solenan programon alternis amuzo kun vendado de la biletoj por tombolo, disdonado de  donacetoj kaj libera amuzo kun refreŝiĝo. Spacon havis ĉiuj amikoj, kiuj volis iomete halti kaj mediti dum la adventa tempo, eĉ aliaj, kiuj nur simple plezuris  pro la fakto denove vidi gesamideanojn. Dank´ al ĉiuj por la kunlaboro dum la preparo de la renkontiĝo kaj por la vizito de Písek.

   Dankon kaj post la jaro denove ĝis la revido. 

Věra Muchnová  Strakonice

El la mondo:

   1) En franca urbo Tours festis Esperanto-klubo centjariĝon de sia fondiĝo. Dum la tuta semajno okazis pro tiu  jubileo multaj diversaj  programoj: ekspozicio,  franca prelego pri „Esperanto,lingvo por Eŭropo“, kiun partoprenis 60 personoj inkluzive neesperantistoj, el kiuj 8 montris sian intereson lerni  kaj ili vere aliĝis.

Okazis rapidkursoj, kompreneble ne mankis rakontado pri historio de ilia grupo, 80j. E- pastro celebris diservon por 50 partoprenintoj, interesaj estis pluaj prelegoj, ekzemple pri diferencoj inter finnlandaj kaj francaj kutimoj: finnlandanoj ne kisas unu la alian ĉe salutoj kiel ĝi estas en Francio, finnoj nur premas la manon kaj ne ŝatas tro alproksimiĝi unu al la alia, ili ankaŭ ofte enuas dum longaj francaj  manĝoj. el la letero de Ĝ. k. J.Layseman

   2) Gvidanto de  makedonia grupo en urbo Prilep s-ano Viktor Galeski organizis multajn aktivadojn  komence de decembro okaze de Internacia tago de handikapitaj personoj. Li zorgas pri infanoj kun peza  intelekta barateco. Li ofte priskribas la tutan agadon en siaj longaj interesaj leteroj, sed ni povas nur mallonge  nomi ilin:  Internacia pentraĵkonkurso de handikapitaj infanoj,  kiun ĉe partopreno de 60 personoj solene malfermis ilia urbestro, sekvis diversaj  prelegoj. La infanoj ankaŭ prezentis sin  per siaj verkoj, dancoj kaj pentraĵoj dum solena aranĝo, organizita de Centro por subteno de la personoj kun intelekta barateco kune kun Urbaj organizoj de mutuloj, surduloj kaj blinduloj. La infanoj ankaŭ prezentis sin en sporta aktiveco – kaj akiris la trian lokon fine de novembro  en   Nacia semajno de basketbalo.

3) En Japanio: 250 paperlanternoj kaj mil papergruoj atingis Hiroŝimon kiel donaco de armenaj infanoj. La 6-an de aŭgusto,  60 jarojn post la eksplodo de la unua atombombo en Hiroŝimo, cento da infanoj kun siaj gepatroj partoprenis ceremonion de flosado de paperlanternoj sur la rivero Motoyasugawa, apud la atombombita domo en la Paca parko. La organizantoj de la evento kunlaboris kun ambaŭlandaj esperantistoj kaj prezentadis la rolon de Esperanto en la internacia paca komunumo.

Loka ĵurnalo prezentis la eventon kaj la kordeziron de la infanoj de la Armenia Nacia Belarta Centro. Japanaj esperantistoj uzis Esperanton kiel  pontolingvon por interŝanĝi mesaĝojn kun la tuta mondo. Al la ceremonio en la Paca parko venis koreaj, uzbekaj kaj japanaj esperantistoj.

                     transprenita el la Revuo Esperanto

Surprizo

   Jam de longe Julio kaj Mateo, du junaj amikoj, revis pri pli interesa, aventurplena vivo, pri granda mono, multekostaj aŭtomobiloj kaj belaj knabinoj. Naŭzis ilin ilia enua laboro kaj modestaj laborenspezoj.

   Hodiaŭ estas malfacile diri, kiu el ili ekkaptis la ideon prirabi tiun malgrandan bankon en la urbocentro. La loko ŝajnis ideala kaj se la plano sukcesus, la tuta mondo malfermiĝus antaŭ ili.

   Tuj post la rabo ili intencis pasigi kelkajn semajnojn ie malproksime de la hejmo, en luksaj hoteloj, amuzejoj kaj kazinoj. Julio diris al la gepatroj, ke baldaŭ li partoprenos kun Mateo en longa, kelksemajna eksterlanda ekskurso, por kiu li pagis per siaj ŝparaĵoj.

   Unu tagon ili decidis: Tio okazu vendrede je la naŭa matene. En ĵaŭdo dum la tagmanĝo Julio sciigis la gepatrojn, ke la ekskurso komenciĝos morgaŭ.  „Do kiel longe vi forestos?“ demandisla patro.

   „Ĝis la fino de mia libertempo“, respondis Julio.  „Ĉu vi jam pakis ĉion necesan por la vojaĝo?“

   „Jes, preskaŭ.“  „Hm“, komencis la patrino. „Mi pensas, ke mi devos skribi al la laktisto, ke dum unu monato li alportadu nur unu botelon da lakto, ĉar du estos tro multe por ni.“

   Post la tagmanĝo la patrino diris al Julio: „Nun vi trankvile finu la pakadon kaj ni veturos al mia patrino. Ŝi estas malsaneta kaj ni promesis viziti ŝin hodiaŭ posttagmeze.“ Julio ekĝojis, ke la gepatroj eliras. Li atendis Mateon kaj preferis resti sola.

   Kelkajn minutojn post la foriro de la gepatroj venis Mateo.

   „Ĉu vi alportis ĉion?“ demandis lin ekscitita Julio. „Kompreneble.“

   Li metis ĉion sur la tablon: sunokulvitrojn, falsajn barbojn kaj lipharojn, kvazaŭpistolon kaj paperfolion kun la surskribo: TIO ESTAS RAB-ATAKO. DONU LA TUTAN MONON KAJ FARU NENIAJN ARTIFIKOJN, ALIE VI MORTOS.

   Ili ankoraŭfoje priparolis ĉiujn detalojn de la morgaŭa entrepreno. Julio proksimiĝos al unu el la kasoj kaj kun kvazaŭpistolo en la mano, postulos la monon. Poste ili rapide eliros el la banko kaj miksiĝos kun la  homamaso.

   La sekvantan matenon je la naŭa ambaŭ junuloj eniris en la bankon. Julio faris tiel, kiel ili planis hieraŭ. Li aliris al la kaso, per unu mano donis al la kasistino la paperfolion, per la alia diskrete montris la tubon de la kvazaŭpistolo.

   La kasistino kun videbla surprizo tralegis la enhavon de la paperfolio, redonis ĝin al li kaj diris: „Bonvolu ne ŝerci.“

   Julio rigidiĝis. Fariĝis al li varmege kaj gutoj da ŝvito aperis sur lia frunto. Li montris la tutan pistolon kaj denove donis la paperfolion al la kasistino, sed ŝi repuŝis ĝin kaj diris: „Ĉesu, sinjoro, alie mi devos voki gardiston.“

   Julio ekrigardis la folion kaj kun teruro tralegis la vortojn: Bonvolu alportadi unu botelon da lakto ĝis la fino de aŭgusto.

   Per rapidegaj paŝoj li forlasis la bankon. Mateo kuris post li kun konsternita mieno.

   Julio revenis hejmen furioza kaj kun kapdoloro. Li mensogis al la patrino, ke li rezignis pri la ekskurso, ĉar li malbone fartas. Li kuŝiĝis kaj ekdormis ŝtonan dormon.

   Ĉe la tagmanĝo li sidis malgaja kaj malparolema.

   „Ha“, diris la patrino, „mi forgesis rakonti al vi, kio okazis hodiaŭ frumatene, kiam vi ambaŭ ankoraŭ dormis. Hieraŭ post la tagmanĝo mi skribis al la laktisto, ke li alportadu unu botelon da lakto. Vespere mi lasis la paperfolion, sur kiu mi tion skribis, en la ĝardeno kun du malplenaj boteloj. Hodiaŭ mi frue vekiĝis kaj iris en la ĝardenon akvumi la florojn. Antaŭ la domo staris la laktisto kun la paperfolio en la manoj. Kiam li ekvidis min, li rapide elpoŝigis la monon, metis ĝin sur la teron kaj kun krio elkuris el la ĝardeno. Mi ne komprenas, kio lin tiel timigis …“                                       elektita el la libreto de Edward Malewicz

El redakcia tablo

1) En decembro la poŝto resendis al ni koverton kun Informilo – de ĝi degluiĝis la adreso. Kiu ne ricevis decembran Informilon, bonvolu sciigi tion al ni.

2/ Charita daŭre kun dankoj akceptas uzitajn poŝtmarkojn, aŭ ĉeĥajn aŭ alilandajn, kiujn vi forĵetus. S-anino Luďka Srbová kun sia patrino zorgeme degluas kaj ordigas ilin. Imagu, ke unu samideanino el Pollando jam sendis al ni 23 sendaĵojn! Ni korege dankas al ĉiuj.

Tristaj informoj: 

Bedaŭrinde ankaŭ en novjara numero   ni devas sciigi vin pri tristaj mesaĝoj:

La 4-an de novembro mortis  nia estona membro Ants Paavo el urbo Tallinn  en la 74  jaraĝo.

La 23-an de decembro  mortis meritplena  prezidantino de la germana  E-klubo en Nürnberg,    nia ŝatata amikino  Anny Hartwig en sia 68j. Esperanto estis ŝia vivo ĝis la lasta spiro.

Honoron al iliaj memoroj. La redakcio kondolencis al iliaj familioj.

INFORMILOmonata gazeto poresperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapulojRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21,53003  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 94e-mail:aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088,kód banky 0300 Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj