informilo 5/2004

Informilo 5/2004

Enhavo:
Pokop Diviš
Sueza kanalo
Salutmesaĝoj al Francio
Fragmentoj el la leteroj
Meteorologiaj datrevenoj
Helpe de Esperanto
Invitoj al Nekvasovy kaj Pardubice
Jam dekokfoje …
Tristaj informoj

 Ĉu vi scias, kiu antaŭ 250 jaroj eltrovis la fulmŝirmilon? Ĉu scias tion niaj eksterlandaj anoj? Ĉu ili aŭdis ion pri ĉeĥo Prokop Diviš?

Prokop Diviš

La eltrovinto de fulmŝirmilo portis civitanan nomon Václav Divíšek kaj li estis natursciencisto kaj konstrukciisto. Li naskiĝis 1. 8. 1696 en vilaĝeto Helvíkovice (pli frue ĝi nomiĝis Helkovice) ĉe la urbo Žamberk (nordorienta Bohemio), kiel filo de malriĉaj gepatroj, kaj mortis 21. 12. 1765 en vilaĝo Přímětice ĉe urbo Znojmo (suda Moravio). La nomon Diviš, sub kiu li estas konata, li akceptis kiel ordenan nomon.

Talenta studento estis en 1726 konsekrita je pastro kaj samtempe li estis nomumita instruisto de natursciencoj kaj pli poste ankaŭ de filozofio kaj teologio en monaĥeja lernejo en Louka ĉe Znojmo. En la jaro 1733 li estis promociita en salcburga universitato je doktoro de teologio. La administracio de la monaĥejo sendis lin al paroĥejo en Přímětice, kie li entuziasme fizik-eksperimentis. Li korespondis kun famaj siatempaj fizikistoj, ekzemple kun svisa sciencisto L. Euler. Liaj eksperimentoj famiĝis, jam tiam li pripensadis la ideon pri terkonektita fulmkondukilo, la instalaĵo sorbanta elektron el nubaro kaj tiamaniere malhelpanta ŝtormojn akompanatajn per fulmoj. Sian eltrovon, realigitan la 15-an de junio 1754 helpe de loka forĝisto, li nomigis „meteorologia maŝino“. Energie li kontraŭstaris  neterkonektajn metalajn stangojn de Franklin kaj Richmann. La fulmoŝirmilo de Diviš estis sistemo de kvarcent terkonektaj metalaj pintoj, kompletigita por certeco ankoraŭ per centra stango de fulmoŝirmilo. Prokop Diviš estis ankaŭ bonega muzikisto kaj orgenisto, li praktikadis elektrolizon de malsanuloj kaj postlasis vicon de sciencaj verkoj, el kiuj aperis prese nur „Priskribo de la meteorologia maŝino“ kaj „Natura magio“, pritraktantaj pri liaj vastaj eksperimentoj kun elektro.

Tradukis L. Srbová el gazeto TERNO

Sueza kanalo sur reloj

        Malgraŭ, ke la titolo de tiu ĉi kontribuaĵo aspektas nereala, en estonto oni povas ĝin realigi. Por klarigi tiun ĉi fakton sufiĉas viziti ministerion de trafiko en Israelo. Tiea trafikministro Avigdor Liebermann en aŭgusto 2003 anoncis, ke lia oficejo preparas studaĵon, kiu pritaksos eblecon krei fervojan kunligon inter havenoj Ejlato sur bordo de la Ruĝa Maro kaj Ashdod ĉe la marbordo de Mediteraneo.

La supozata traktraceo proponos al klientoj malpli kostan kaj precipe pli rapidan alternativon por transporti varojn inter la regionoj de la Ruĝa maro kaj Mediteraneo, ol kiun nuntempe proponas la ŝipoj navigantaj tra la Sueza Kanalo. Elstaran influon por decido prilabori la studaĵon havis rapide kreskanta surŝosea transport-amplekso de varoj el Ejlato, kien el norda parto de Israelo gvidas unusola ŝoseo trairanta Negebon, la desertecan regionon en la suda parto de Israelo.

La rezultojn de la studaĵo oni supozis publikigi fine de novembro 2003, la ministro de trafiko tamen antaŭanoncis, kiel la nova kunliga fervojo povas aspekti. Ĉar al Ejlato nuntempe gvidas neniu trako, oni devas konstrui tute novan, 183 km longan fervojan linion, kunligonta tiun ĉi sud-israelan urbon kun ekzistanta jam reto de israelaj fervojoj.

La novan fervojan linion oni supozas alligi al la reto sude de la urbo Beer Sheva. La nova fervojo estos konstruata kun parametroj, permesantaj al pasaĝertrajnoj trafiki per maksimuma  rapido 180 km/h. La veturtempo inter Ejlato kaj la 350 km malproksima ĉefurbo Tel-Avivo ne superos du horojn kaj 30 minutojn. Signifa mallongigo de la veturtempo okazos ankaŭ en vartrafiko. Dum nuntempe ŝarĝaŭtomobiloj por traveturi tricent-kilometran distancon inter Ejlato kaj  Ashdod bezonas meze 8 horojn, al vartrajnoj sufiĉos tiucele nur tri horoj kaj duono.

Laŭ Railway Gazette International preparis Jindřich Tomíšek

Salutmesaĝoj al Francio

       Grupo de Mozaj esperantistoj el Francio aranĝis mondfaman renkonton el Verduna Centro por la paco, liberecoj kaj homaj rajtoj kaj petis diversajn asociojn por skribi salutmesaĝojn kontraŭ rasismo por lapreparita staĝo. Ili deziris ricevi mesaĝojn en nacia lingvo de la landoj, kaj en Esperanto.

      Ankaŭ nia redakcio partoprenis inter pli ol 40 gesamideanoj el la plej diversaj landoj  kaj  ricevis  tiun ĉi dankon:

Tial mi volas dankegi vin hodiaŭ, nome de la Grupo de la Esperantistoj Mozaj, pro via kontribuo al tiu realigaĵo sukcesplena.

En la kunsendata (Word-)dokumento, vi povos vidi, kiel aspektis dum la staĝo via kontribuaĵo enplastizita: mi esperas, ke vi ne fariĝos malkontenta(j), vidante ĝin. Por la kontribuaĵoj el Eùropo estis antaŭvidita rando el steloj, el palmoj por Afriko, el duonaj tergloboj por Ameriko, el sunfloroj por Azio kaj buntaj fiŝoj por Oceanio. Espereble la kolorojn, kiujn mi kelkfoje uzis, ne malplaĉos al vi: laŭ la gepatra lingvo, en kiu vi skribis, mi elektis kolorojn el la «landa» aù «regiona» flago por montri la diversecon de la kontribuintoj; bonvolu pardoni al mi, se mi eraris, kvankam mi estis tre atentema.

En malpli ol du semajnoj atingis nin salutvortoj el Aŭstrio, Belgio, Benino, Bjelorusio, Ĉeĥio, Estonio, Francio, Germanio, Hungario, Israelo, Italio, Kanado, Katalunio, Kolombio, Latvio, Norvegio, Sudafriko, Togolando kaj el kelkaj internaciaj organizaĵoj.  Ni estas al vi tre dankemaj.“

Hervé Mougin

Estimataj legantoj,

komence de la jaro ni proklamis literaturan konkurson. Bonvolu memori, ke la limdato por sendi viajn verkojn rapide proksimiĝas!  (15.6.2004!)

Ni ripetas: Por la temo elektu unu el la tri proverboj de L.Zamenhof:

a) Ne ĉio brilanta estas diamanto

b) Kapo majesta, sed cerbo modesta

c) Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.  

 Fragmentoj el ricevitaj leteroj:

      Kun granda plezuro kaj ĝojo mi akceptis la pluan Informilon kaj Antaŭen. La gazetoj estas preparitaj vere kun granda zorgo, mi tralegis ilin kun plezuro. Mi gratulas al la tuta redakta aro. La enhavoj  tre interesas min jam pro tio, ke estas bonaj ligiloj kun E-movado en mia nuna vivsituacio. Pro mia nebona sano mi malmulte vojaĝas.
Z.Ř.

Multe da sukcesoj kaj fortoj al ĉiuj kunlaborantoj de Informilo,kiuj zorgas pri ĝia bona kvalito.

.F.S.

Mi ankaŭ volas gratuli kaj danki al Vi kaj al la tuta redakcio de Informilo, ĉar ĝi aperadas tre regule kaj ĉiam alportas multe da interesa legaĵo kaj novajn informojn, kiujn mi konsideras tre utilaj. Mi estas ĝenerale kontenta.

P.P.

Mi admiras ankaŭ sinofereman aktivecon de s-anino Jary en redakcio dum la naskiĝado de Informilo. Se ni havus pli multe de tiaj diligentaj volontuloj, nia Esp. agado en nia respubliko revenus baldaŭ al la iama fameco, per kiu fieris nia movado en la mondo. Tial mi deziras al via redakcio pluajn sukcesojn en utila agado.
V.K.

Informilo kaj Antaŭen akompanas min en la mansako dum miaj oftaj longaj veturadoj de mia hejmo al Parizo trajne (valoras la malgrandeco de la bultenoj!) Leginte la raporton, mi miris pri multaj taskoj, kiujn vi faras. Surprizis min la informo pri ĉeĥa traduko de la libro „Ili vivis sur la tero“, mi esperas, ke ĝi plaĉos al ĉeĥaj legantoj. Nia E-grupo ofertis la francan libron al la biblioteko en mia vilaĝo, multe da  homoj jam legis ĝin. Pluajn sukcesojn deziras
J.H.

Meteorologiaj kaj hidrologiaj datrevenoj en la jaro 2004

1564 naskiĝis Galileo Galilei – inventisto de aparatoj ebligantaj meteorologiajn mezurojn;
1744 naskiĝis natur-scienculo Jean-Baptiste Lamarck – aŭtoro de la unua klasifiko de nuboj;
1754 Prokop Diviš instalis en Přímětice ĉe Znojmo la unuan fulmo-ŝirmilon en Eŭropo (vidu la unuan artikolon);
1774 naskiĝis admiralo Sir francis Beaufort, aŭtoro de la skalo pri venta forto sur maroj;
1854 naskiĝis Gustav Hellmann, meteorologia fakulo de eŭropaj observejoj;
1884 naskiĝis Otto Seydl, astronomo, longjara gvidanto de la observejo en Prago;
1904 estis inaŭgurita meteorologia observejo sur monto Milešovka (norda Bohemio);
1924 naskiĝis Zdeněk Gregor, esplora laboristo de sinoptika*) kaj aera revuo HMI;
1964 estis lanĉita la unua meteorologia satelito NIMBUS 1;
1984 oni instalis aŭtomatan meteorologian mezuran sistemon en la aerodromo Prago-Ruzyně (legu Ruzinje);
1994 La centro „Meteo France“ en Toulouse (legu tulu:z) inaŭguris aŭtentikan modelon Aladin – la projekto de meteorologiaj revuoj de Francio, Meza kaj Orienta Eŭropo kaj Maroko.

Klarigo: *) Ebliganta amplekse sekvi per unusola rigardo la diversajn partojn de iu tuto.

El la kalendaro de CMMI 2004 kompilis kaj esperantigis Aleš Vávra

Ĝuste ni vidas nur per la koro. Kio estas grava, tio estas nevidebla per la okuloj.“

A. de Saint-Exupéry

Helpe de Esperanto li unuigis la mondon de la nevidantoj

      „Mi naskiĝis jam kun la degenero de la okulretinoj, poste aperis glaŭkomo. Estante kvinjara mi estis lokita en blindulejon de Deyl en Prago, ĉar miaj gepatroj divorcis kaj neniu interesiĝis pri mi. Tiaj ekstremoj okazadas: aŭ la gepatroj la handikapitajn infanojn superŝutos per amo, aŭ tute male. Kaj tia estis mia kazo!“ rakontas Jiří Vychodil.

Jam de la naskiĝo mi inklinis al muziko, mi lernis ludi pianon, poste violonon kaj fluton. Studadon de konservatorio mi finis per magistriĝa koncerto. En la lernejo por nevidantoj mi fariĝis instruisto. Dudek jarojn mi ĉi tie laboris kaj same dudek jarojn ankaŭ en la Ĉeĥa asekurejo.“

Ankoraŭ dum vizitado de la baza lernejo du tagojn antaŭ la somerferioj mia sanstato subite malboniĝis, abrupte fortigis mia internokula premo! La netolereblajn dolorojn de la kapo kaj okuloj forigis tuja operacio. Postsekvis du operacioj, dum kiuj oni elmetis ambaŭ miajn okulojn. De tiu tempo mi havas protezojn kaj tiuj jam ne doloras!“ kun senco por nigra humoro diris Jiří Vychodil.

En la hospitala ĉambro estis kun mi iu sinjoro, kiu parolis kun siaj amikoj per lingvo, kiun mi ne komprenis. Li rimarkis mian intereson kaj diris al mi, ke ili parolas Esperante. Samtempe li proponis al mi, se mi havas intereson, tuj eklerni Esperanton. La vortojn mi lernadis aŭskultante kaj gramatikon mi studis en lernolibro por nevidantoj. Post du monatoj de „ferioj“ trapasintaj en la hospitalo mi akiris solidajn bazojn de Esperanto.“

La ĉefan parton de la progresado de Esperanto inter la nevidantoj en nia lando havis Karel Emanuel Macan. Li meritis pri disvolviĝo de la presaĵoj por blinduloj kaj li ankaŭ iniciatis la eldonadon de Esperanta suplemento de la gazeto ZORA, eldonata de la jaro 1917. Post tri jaroj estis eldonita la unua numero kun la titolo „Aŭroro“, kiu aperadas ĝis nun por legantoj tutmonde. Antaŭ tridek jaroj s-ano Jiří Vychodil – helpe de sia edzino – ekredaktis ĝin – sur la genuoj, sen kiaj ajn kondiĉoj – en unu malgranda ĉambro de paneldomo. En la Ĉeĥa Esperanto-Asocio li fondis sekcion por nevidantoj kaj 25 jarojn li staris fronte de ĝi. Kun la edzino li organizis resanigajn restadojn por vidhandikapitoj kune kun instruado de Esperanto.

Kio el malbonoj estas pli aĉa? La nevidanto perceptas la ĉirkaŭan mondon tute alimaniere. Li ne kapablas forkuri, nek kaŝi sin dum danĝero, li devas nur kredi. „Se la ĉirkaŭuloj komprenas min, estas por mi pli grave, ol se iuj kompatas min“, daŭrigas J. Vychodil.  „Nuntempe mi estas jam foruzita, precipe, kiam mi havas kapturniĝon. Sen akompananto mi praktike ne eliras. Antaŭe mi promenadis sola tra Prago. Mi povus centfoje diri, ke renkontis min terura sorto, fatalo. La homo ne devas cedi, malvenki. Mi – Dio estu benita – kapablas el ĉio preni tion plej bonan. La mondon, ĉirkaŭaĵon mi mezuras per la longeco de mia bastono, la hejmon per la antaŭen streĉitaj brakoj. Miaj noktaj sonĝoj ne konsistas el bildoj. Mi sonĝas, sed mi perceptas nenion. Povas esti, ke mi iras sur la strato, mi aŭdas ĉirkaŭ mi la bruon aŭ kun iu mi parolas. Kiu ne estas denaska blindulo, kiu blindigis pli poste, en siaj sonĝoj li vidas la mondon, kiun li iam konis. Nenion ekkoni estas same krude, kiel ĉion perdi, perdadi iom post iom la vidkapablon. Mi legis pri kazoj, kiam post kelkaj jaroj al blinduloj neatendite revenis vidkapablo kaj jam tio ne estis por ili agrabla.“

Krom la radioelsendado li aŭskultas ankaŭ la televidon. „La dialogoj multe aludas, sed la filmojn aranĝitajn surbaze de bildoj mi ne komprenas, mi ne scias, pri kio temas. Multe sufloras al mi mia edzino. Plej multe mi ŝatas klasikan muzikon. Mi aŭskultas ĝin per kompaktdisko, kies pakumoj estas markitaj per brajlo. Antaŭe mi multe legis, sed nun mi estas sesdek-kvarjaraĝa kaj miaj manoj estas jam baldaŭ lacaj.“

Tamen nia amiko iom plendas, dirante: „La nevidanto eluzas pli multe da ŝuoj, aŭ multfoje surverŝadas – makulas sian vestaĵon, do lia vivado estas pli komplika kaj ĉefe – pli multekosta. Li bezonas iom aliajn aĵojn, ol la sana homo. Mi ne sentas, ke oni kaŭzas al mi maljustaĵojn, mi ne plendas, ke mi havas iom pli malbonan vivon, nur plej multe mi bedaŭras, ke mi ne povis vidi, kiel petoladis niaj infanoj. Ĉi tio estis nur en mia imago. Ankaŭ nun, kiam mi aŭdas la miaŭadon de la kato aŭ pepadon de la papagoj, interesas min, kiel ili aspektas.“

Li aŭskultas, tuŝas la aĵojn kaj el la punktoj kreadas la ŝpinaĵon de interrilatoj. Eble li vidas eĉ pli multe, ĉar se la unua el la kvin sencoj mankas, anstataŭas ĝin la koro.

El la  ĉeĥa gazeto „Top Víkend magazín“ tradukis Miloslav Pokorný, Jičín

Invitoj:
1) al Nekvasovy

       La 13-a Refreŝiga E-tendaro (RET) en pitoreska vilaĝo Nekvasovy estos en la tagoj 14.8. – 24.8.2004 denove preparita por geesperantistoj, favorantoj de Esperanto, biciklistoj kaj turistoj. Ĝi troviĝas sur la fervojtrako Plzeň – České Budějovice, proksimume 40 km sude de la urbo Plzeň. Loĝado en turisma tranoktejo de Sporta klubo ĉe la rando de la vilaĝo, kie estas kuirejo, manĝejo-klubejo kaj higiena ekipaĵo kun varma akvo. Manĝo trifoje en la tago.

Prezo 1650 Kč (170 Kč/tago). Litkapacito nur 15 – 20 personoj!

Programo: ekskursoj, lingva kurso kaj konversacia grupo, sportaj kaj amuzaj ludoj, naĝado, komuna gimnastiko ktp.

Eblas partopreni malpli longan tempon. Kontakto: Stanislav Pech, Zdemyslice 108, CZ 336 01 Blovice, tel. 737 330 063, e-mail: esperantoplzen@centrum.cz

2) al  Pardubice

La  saman tagon, kiam Vi forlasos restadon en Nekvasovy, venu al Pardubice – Rybitví por 5-taga  Internacia E-renkontiĝo – de 24-a ĝis 29-a de aŭgusto 2004. Invitilon ni almetis  al marta Informilo, sed, se Vi hazarde ne povas ĝin trovi, skribu, telefonu aŭ e-majlu kaj funkciuloj el Pardubice tuj sendos al Vi la novan invitilon kun aliĝilo. La adreso al la redakcio estas ĉiam en la kadreto ĉe la fino de tiu ĉi gazeto.  

Jam dekokfoje

       Nekredeble, sed vere jam 18-foje ni partoprenis la semajnan lingvan seminarion en pensiono Espero en Skokovy. Nunjare ĝi okazis de la 14-a ĝis la 20-a de aprilo. Venis preskaŭ 50 partoprenantoj. Antaŭtagmeze ni kiel obeemaj gelernantoj ripetis gramatikon kaj konversacion en kvar grupoj, posttagmeze ni ekskursis, ĉar akompanis nin belega printempa vetero. Partoprenis ankaŭ du polaj plenkreskaj esperantistoj kun sia 12-jara filo. Ni ĉiuj tre admiris lin, kiel flue li parolis Esperanton kaj kiel belege parkere ludis pianon, kiun li lernis kiel memlernanto.

Ankaŭ vespere ni ne enuis aŭskultante diversajn prelegojn de la plej eminentaj partoprenantoj, ni ankaŭ kun intereso aŭskultis raportaĵon pri Meksikio kaj ankaŭ per diapozitivoj ni „promenis“ tra pola krakova regiono.

Ni ĝojis, ke post kelkaj jaroj ni povis renkonti nian amikinon ĉaretulinon Ivanka Drbohlavová, kiun akompanis flegistino Valkounová el Instituto de sanzorgo kaj per aŭto de s-ano D-ro Hradil ŝi estis alveturigita en nian kolektivon en Skokovy almenaŭ por unu tago. Ivanka estis tre multe invalidita. Antaŭ du jaroj mortis ŝia patrino, kiu bone zorgis pri ŝi. Sed poste restis nenio alia ol veni en Instituton de sanzorgo en Hořice. Ŝi ŝatis legi, lerni, sed pri ĉiu turno de la libropaĝo ŝi devis peti alian homon, same pri viŝo de la nazo aŭ larmo, ŝi mem ne kapablis ekkuŝi  en la liton de sia ĉaretveturilo. Ni opinias, ke malmultaj el niaj legantoj povas al si tian situacion bone imagi.

La okuloj de Ivanka brilis de la ĝojo, ke post longa tempo ŝi denove povas babili kun ĉiuj konatoj, kaj niaj ĉeestantoj ankaŭ estis kortuŝitaj pro ŝia vizito.

Vespere ni adiaŭis ŝin ne ĝoje, sciante, ke ŝi ne povos regule vizitadi niajn seminariojn …

Kiu povus scii, ke ni parolis kun ŝi lastfoje. Post tri tagoj ni estis informitaj, ke ŝi mortis pro koratako. Ni tre bedaŭras ŝian forpason. Ni ne forgesos Vin, kara Ivanka!

Majka Pichová 

Tristaj informoj

 O La 2-an de aprilo forpasis en sia 75-jariĝo pastoro Adolf Burkhardt, longjara prezidanto de KELI, honora membro de Germana E-Asocio kaj UEA.

 O   La 10-an de aprilo 2004 pro koratako forpasis konata ĉefsekretario de Hungara E-Asocio Oszkár Princz.

O   La 18-an de aprilo forlasis la vicojn de AEH ĉaretulino, bona amikino de ĉiuj regulaj partoprenantoj de lingvaj seminarioj en Skokovy, 53-jara Ivanka Drbohlavová pro koratako.

Kondolencojn ne sendu al parencoj, sed al la flegistino, kiu zorgis pri Ivanka: Valkounová, Lidická 1004, 295 01 Mnichovo Hradiště, tel. 326771403. Veršajne normala funebroceremonio ne okazos.

 Honoron al iliaj memoroj.

NFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail:
 aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj