informilo 4/2004

Informilo 4/2004

Enhavo:
Bonan matenon, majstro
Finkalkulo – 2003
Arnošt de Pardubice
ĈESAT dise de Pirna kaj Ústí n.L.
Antonín Dvořák
Gravaj servoj de Esperanto
Vizito ĉe niaj geamikoj
Anonco

Bonan matenon, majstro

Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas. Kiel vi fartas post tiomjara malvivo? Trankvile fumu. Nu, vi certe enketas pri la movado, kaj l’ nuna perspektivo? Nu, ni laboras. Sed – vi scias — la homoj estas inertaj, altaj estas la baroj. malfavoras l’ epoko; militoj, pogromoj minacas; nin ignoras la registaroj. Jes, jes, en via tempo, estis simile; vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas –  atingi I’ orelojn estas malfacile, kaj kiam la homoj mokas nm, ni hontas. Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje donacis kelkan monon, sed ni malriĉas. Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje! Al -ata-ita ni multe da tempo dediĉas! Mi diris, ke per ignoro stulte obstina la registaroj aŭskuiti nin rifuzas? Eĉ pli malbone — la registaro ĉina por siaj propraj celoj la lingvon uzas! Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas ni krokodilas … Kio? Ja nacilingve babili. . . Ĉar komencanto ne komprenas, kiam ni Esperanton parolas svinge. Nu, Majstro, estis agrable … Ĝis la revido; ĝojos pro via vizit’ la samideanoj. Vi povas reiri la tombon kun forta fido, ke via afero troviĝas en bonaj manoj.

Wiliam Auld (*1924)

Arnošt de Pardubice (1297 – 1364)

            Ĉi jare ni memorigas al ni la 640-an datrevenon de morto de la elstara ĉeĥa politikisto kaj eklezia altrangulo, la unua ĉefepiskopo de Prago (1344 – 1364) Arnošt (Ernesto) de Pardubice.

Li naskiĝis la 25-an de marto 1297 en Pollando, en familio de ĉeĥa kavaliro Arnošt de Hostýň, en kies ruĝa blazono troviĝas blanka (arĝenta) duono de ĉevalo kun brido.

Arnošt de Pardubice apartenis al ĉefaj ĝenerale respektataj konsilantoj kaj konfidenculoj de la ĉeĥa reĝo kaj germana imperiestro Karolo la IV-a. Li subtenis serion da signifoplenaj projektoj de tiu ĉi granda reganto kaj nome kiel per diplomatiaj rimedoj, tiel per siaj ideoj.

Kiel la unua praga ĉefepiskopo li havis meritojn pri la organize jura aranĝo de la diocezo, li subtenis la leviĝon de nivelo de la ĉeĥa klerikaro, li fondis kelkajn monaĥejojn kaj subtenis vicon da ekleziaj institucioj. Rekte kaj nerekte li influis per sia socia pozicio, edukiteco kaj personaj dispozicioj la altan kulturan nivelon de la Ĉeĥa reĝlando en la tempo de Karolo la VI-a. Li postlasis la eternan postsignon de personulo, kies homa bildo prezentas valorojn, kiujn ekzamenis la tempo kiel modelon por la pluaj kaj pluaj generacioj.

Arnošt de Pardubice mortis la 30-an de junio 1364 en Roudnice kaj lia korpo ripozas en Pollando. Sed la urbo Pardubice estis lia ĉefa rezidejo kaj pro tio la ĉefaj nunjaraj solenaĵoj okazos ĝuste ĉi tie. La Orientbohemia teatro prezentos la teatraĵon „Nokto en Karlův Týn“ de Jaroslav Vrchlický, en la Orientbohemia muzeo okazos ciklo da fakaj prelegoj „Arnošt de Pardubice kaj lia tempo“ kaj ankaŭ ekspozicio pri li, la pilgrimado post Arnošt de Pardubice estos konkurado de infanoj kaj junularo pri la historio de la regiono. Krome en la Kavaliraj salonegoj de kastelo de Pardubice okazos koncerto de la tiutempa gotika muziko (la 19-an de junio) kaj Internacia scienca konferenco „Arnošt de Pardubice – la personulo, tempo, heredaĵo“ (la 15-an – 17-an de septembro).

El ĉeĥa ĵurnalo tradukis Jiří Patera

 

ĈESAT dise de Pirna kaj Ústí n.L.

La EA „Saksa Svisio“ r.a. decidis dum sia plenkunveno, la 15an de febr. 2004, organizi la sekvontan Ĉeĥan Saksan Tagon en Johanngeorgenstadt kaj Potůčky la 10an de julio 2004.

La urbo Johanngeorgenstadt festas ĉijare 350 jariĝon de la urbo.

Estas planate, viziti la iaman arĝento-minejon „ Glöckl“, la tagmanĝo okazos en Potůčky kaj eventuale urbgvido en Johanngeorgenstadt.

Nia renkonto estos je la 11.45 horo en la centra bushaltejo de Potůčky. Ni finos la komunan tagon ĉirkaŭ la 16-a horo. Ĉar necesas anonci la gvidadon tra la arĝento-minejo, necesas aliĝi.

Bonvolu anonci vian partoprenon aŭ per helika poŝto ĉe Hannelore Bünger, Am Fichtbusch 32 en D-08340  Schwarzenberg aŭ per reto: NoKoSaksio@tiscali.de

Norbert Karbe

Antonín Dvořák

 La modfama komponisto naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en Nelahozeves ĉe Kralupy kaj mortis la 1-an de majo 1904 en Prago. Dum la junaĝo li estis violonisto en la orkestro de la Provizora teatro en Prago. Liaj komponistaj sukcesoj venis nur pli poste kaj ili estis tiel grandaj, ke li sukcesis vivteni sin nur pere de komponado de klasika muziko. Fine de sia vivo li iĝis profesoro en la praga universitato. Liaj verkoj aperadis eksterlande, ĉefe en Anglio. Lian lastan IX-an simfonion oni ne bezonas prezenti. Ĝi estas ŝatata kaj ĝi iĝis parto de nia nacia kulturo.

La sukcesoj de A. Dvořák komenciĝis en la jaro 1884. Liaj verkoj „Edziĝfesta ĉemizo“, “Sankta Ludmila“ kaj „Requiem“ estis prezentataj en Anglio (Kembriĝo),  poste en Germanio kaj Rusio. Dum fervora laboro li ricevis leteron de riĉa sinjorino Jeanett Thurber kun invito gvidi la Nacian konservatorion en Novjorko. Li longe hezitis kaj en la jaro 1892 li akceptis la proponon. Kun sia edzino kaj du infanoj li ŝipvojaĝis al Usono. Lia unua verko estis en la jaro 1893 ĝuste la IX-a simfonio e-moll „El la nova mondo“. En unu de siaj leteroj Dvořák skribis, ke li ĝin ne verkus, se li Amerikon ne vizitus.Li estis entuziasma kaj kortuŝita pro sia vivo en Usono. Liaj ciganaj melodioj havis ekzotikan sonon. Konkrete usonaj voĉoj aperas en kelkaj nigrulaj spiritualoj. Ankaŭ la naturo forte ravis lin.

Li verkis simfoniojn kaj ĉefe naŭ operojn „Reĝo kaj karbisto“, „Malmolaj kapegoj“, „Vanda“, „Ruzulo kamparano“, „Dimitrij“, „Jakobeno“, „Diablo kaj Káĉa“ kaj en la jaro 1900 ankaŭ „Najado“. En la jaro 1903 ankaŭ aperis la unuan fojon opero „Alfred“. Pro sia riĉa vivo kaj laboro li estis ŝatata kaj konata en la tuta mondo.

Tradukis  Fili

Gravaj servoj de Esperanto

      Multaj esperantistoj opinias, ke la tradicia Esperanto-klubo ne plu havas signifon. Laŭ mi ili almenaŭ grandparte eraras. La loka Esperanto-klubo estas ankoraŭ loko, kie Esperanto vivas. Ekzistas ankaŭ la reto, certe, sed ĉiu el vi konas dekojn da homoj, kiuj ankoraŭ tute ne uzas la reton. Tamen tiuj, kiuj uzas la reton, povas helpi al siaj samlokanoj vigligi la lokan grupon.

Nun en la retejo www.tejo.org/uea/lokaj_esperanto-grupoj vi komencas trovi sugestojn por la lokaj grupoj.

Momente vi trovas la konsilon registri vian grupon ĉe www.esperantoland.org/grupoj/ por ricevi vizitantajn esperantistojn, se vi ŝatas  plivigligi viajn klubajn vesperojn per esperantistoj, kiuj hazarde vojaĝas en via regiono. Validas ankaŭ la malo: se vi devas veturi ien, kontrolu, ĉu tie estas loka grupo, kiu ŝatus, ke vi vizitu la klubanojn.

Krome vi trovos la konsilon sendi informilon pri via urbo en Esperanto al iu centra kolektejo kaj enretigejo de tiuj informiloj: http://urbo.aliaflanko.de

Fine vi ne povos maltrafi la agadon de la projekto “Ĝemelaj Urboj”, alivorte de la agado por kunlaborigi Esperanto-grupojn de ĝemeliĝintaj urboj. Kontaktu tiucele la komisiiton de UEA: “Wu Guojiang” amikeco999@21cn.com.

Renato Corseti


Vizito ĉe niaj geamikoj

    Karaj gelegantoj, skribante tiun ĉi raporton mi volas diri al vi, ke mi verŝajne estas iom pli sperta esperantisto ol lerta raportisto; malglataĵojn en mia artikolo, en kiu mi deziras skribi kelkajn liniojn pri la vizito de nia kvarpersona ĉeĥa grupeto en najbara Aŭstrio kaj poste ankaŭ en Germanio. La pasintjara renkontiĝo de aŭstriaj, germanaj kaj ĉeĥaj E-istoj povis realiĝi dank‘ al la invito fare de ALBE (Aŭstria ligo de blindaj e-istoj) kaj dank‘ al niaj aŭstriaj geamikoj ĝenerale, kiuj fariĝis organizantoj kaj samtempe gastigantoj de ĉi tiu bela kaj utila aranĝo.

  La renkontiĝo okazis en la tagoj de la 12-a ĝis la 15-a de septembro 2003. Nia kvaropo – geedzoj Jelínek, s-ano Příborský, prezidanto de nia blindul-sekcio kaj mi, trapasis aventuroplenan vojaĝon al la malgranda aŭstria urbeto Melheim. Ni devis kelkfoje ŝanĝi la trajnon, sed bonŝance, dank‘ al la oferema helpo de nia amikino Milena ni fine atingis la celon bonorde. Ĉi tie jam atendis nin niaj karaj gastigantoj kaj per komforta aŭtomobilo, apartenanta al nia hotelestro, oni transportis nin al Altheim, kie ni loĝis en malgranda, sed tre bela hoteleto.

   Tuj post nia alveno surloke en la hotela restoracio atendis nin jam niaj aŭstriaj kaj germanaj geamikoj kaj tuj sekvis varmkoraj salutoj, akompanataj per reciprokaj manpremoj kaj ĉirkaŭbrakoj, do regis vere familieca atmosfero, kio koncernis ne nur en la unuaj momentoj, sed ankaŭ dum la tuta kvartaga restado.

   Jam la unuan tagon, post la vespermanĝo kaj post kelkaj organizaj sciigoj, preparis por ni niaj organizantoj du prelegojn; kaj kvankam ni jam estis iomete lacaj – post peniga tuttaga vojaĝado – ni aŭskultis ilin kun granda intereso kaj plezuro.

   En la unua aludita prelego s-anino Veronika Haupt el Aŭstrio tre interese kaj detale konatigis nin kun verkado kaj kun la ĝenerala vivosorto de multaj poetoj, verkistoj vivintaj kaj aktivintaj en Supra Aŭstrio. La aŭtorino de la prelego ankaŭ mem esperantigis la himnon de Supra Aŭstrio kaj proponis al la ĉeestantoj ĝian komunan kantadon.

   La dua prelego, kiun faris la ĉeforganizanto de nia renkontiĝo s-ano Walter Wagner, ankaŭ el Aŭstrio, estis ankaŭ tre interesa, nome pro tio, ke ĝi tuŝis nian movadan problemaron. La preleginto unue mallonge okupiĝis pri historio kaj signifo de nia lingvo, pri ĝia disvastiĝado, pri E-a gazetaro kaj radioelsendado kaj poste priparolis nian pasintan kaj nuntempan ĝeneralan kaj speciale blindulan E-movadon. Ĉar la ĉefa temo de ĉi tiu prelego – kaj entute de la tuta renkontiĝo – estis: “Ĉu nia movado estos mortinta?“ la aŭtoro pere de siaj rimarkoj pri la signifo de la E-movado provokis nin al vigla kaj enhavoriĉa diskutado. En ĝi la unuopaj gepartoprenantoj esprimis siajn opiniojn, kiamaniere plibonigi la staton de nia ĉiam malkreskanta (aŭ nesufiĉe kreskanta) blindul-samideanaro.

   Unu el la diskutintoj esprimis opinion, ke en la kluba vivo – t.e. en diversspecaj E-aranĝoj kulturaj aŭ ekz. en kunvenoj oni preferu uzadon de E-o. La alia substrekis, ke por nia ĉirkaŭanta mondo plej gravas la praktika rolo de nia kara lingvo, ol la vidpunktoj ideologiaj, aliaj eldiris opinion pri troa okupiteco de junularo ĝenerale kaj pri iliaj diversaj aliaj allogaĵoj, eĉ en la lernejoj, ekz. komputiloj kaj interreto, aŭ ĉefe instruadon de multaj aliaj fremdaj lingvoj, sed bedaŭrinde ne de E-o.

   Miaopinie, interreto povas grave kunhelpi la lernadon kiel la ĝeneralan konatiĝon, tiel la lernadon de nia lingvo, ĉar, kiel ni ĉiuj interkonsentis en la diskuto, en la plej diversaj interretaj paĝoj oni jam povas trovi E-kursojn, vortarojn kaj ceterajn aliajn instrumaterialojn.

   La viglan babiladon oni finis per tiom pli optimismaj vortoj, ke espereble iam baldaŭ venos pli oportuna tempo por pli efika uzado kaj disvastigado de nia lingvo.

   Sabate, do la duan tagon de nia vizito, tuj post la matenmanĝo estis por ni preparita belega ekskurso al Branau, la limurbo de Aŭstrio kun Germanio, kiu povas fieriĝi pro multaj belaĵoj kaj vidindaĵoj.

   La urbo ricevis urbrajtojn jam en la jaro 1260. Ĝiaj konstruaĵoj plejparte devenas el la gotika epoko. (Por ĉi tiu stilo estas specifa interalie trifenestra manier-konstruado kaj tipaj arkaĵoj en la unuopaj arkitekturaĵoj.)

   Unue ni trairis la faman ponton, vidante sub ĝi fluantan grandan kaj – kiel oni informis nin – sovaĝan riveron Inn. La ĉiĉeronino, kiu akompanis nin, rakontis al ni pri la riĉa historio de la ponto, kiu kunligas ambaŭ landojn. En la unuaj tempoj ĝi estis konstruita el ligno, nur poste ĝi ricevis sian nunan ferbetonan aspekton. Tiu ĉi ponto multon spertis, kiel dum la diversaj militoj, tiel ankaŭ flanke de diversaj naturkatastrofoj.

   El multaj vidindaĵoj de la urbo Braunau, kiujn ni rigardis, mi povas mencii ankaŭ belaspektajn konstruaĵojn de la tiea urbodomo, de impost-oficejo, la preĝejon de la sankta Stefano kun superba turo kaj kun multaj kapeletoj interne. Ni trairis  lokojn, kie iam antaŭ longa tempo troviĝis bierfarejo, ŝipfarejo, malliberejo, doganofico, urbaj banejoj kaj hospitalo.

   Posttagmeze ni vizitis la urbeton Geinberg kun la termofonta banloko, kie oni kuracas diversajn malsanojn helpe de tre riĉa proceduraro, uzante interalie aromterapion, banadon en sulfurfontaj basenoj ktp. kaj aplikante ankaŭ aliajn efikajn terapiojn, ekz. trejnadon, korp-ekzercadon k.a.

   Tie ni povis trarigardi ankaŭ unu el la komforte kaj perfekte ekipitaj loĝ-apartamentoj kun ĉarma kaj granda ĉambro, teraso, telefon-aparato, grandspacaj antaŭĉambro kaj banĉambro, ktp.

   Post tiu ĉi interesa trarigardo de banloko invitis nin niaj amikoj en belan restoracion, kie ni agrable pasigis la vesperan tempon interbabilante, manĝante bongustan vilaĝan manĝpladon kaj trinkante bonan poman vinon aŭ sukon.

   Same interesa estis ankaŭ la dua dimanĉa ekskurso al la bavaria urbo Passau. Ankaŭ tiu ĉi urbo estis kaj ankaŭ nun estas turmentata de naturkatastrofoj, nome de oftaj inundoj, kiuj eĉ nun sufiĉe perturbas ĝian vivon. La mallarĝaj stratetoj en la urbo iom similas tiujn italajn. La historie malnovaj konstruaĵoj devenas plejparte el la baroka tempo. La loĝantoj de la urbo plejparte vivtenas sin per turismo. Ĉi tie kunfluas tri riveroj: Ilz, Inn kaj  Danubo.

   El la ĉi tie troviĝantaj vidindaĵoj plej multe impresis min la grandioza katedralo kun vere granda kaj eminenta orgeno, kies belega, sed forta kaj potenca sono por longa tempo postlasis en mia memoro la plej agrablajn impresojn.

   Tre plaĉis al mi ankaŭ la sono de la ĉi tiea kariljono, kiu povas ludigi 88 diversspecajn melodiojn, taŭgantajn por la tuta jaro.

   Reveninte posttagmeze en Altheim ni povis ankoraŭ viziti en ĉi tiu regiono la interesan subĉielan muzeon. Temis pri malnovaj elfosaĵoj de la “vilao rustika“, devenanta el la dua jarcento post Kristo, el la romia epoko.

   Vespere sekvis jam la internacia kulturprogramo, en kiu oni multe muzikis, kantis, rakontis anekdotojn kaj spritaĵojn, recitis, legis literaturaĵojn, ktp.  Ĉiuj el ni, do

la gastoj de la hotelo, en kiu ni loĝis, ricevis de la hotelestro donacon, belan ĉemizeton. Do, tiamaniere nia restado en ĉi tiu belega regiono iom post iom finiĝis.

   Lunde post la matenmanĝo ni povis ĉeesti la kunsidon de ALBE kaj post ĝi jam proksimiĝis la tempo por nia hejmreveno.

   Finante mian raporton, mi volas elkore danki al niaj geamikoj, kiuj tiamaniere bonege kaj perfekte preparis ĉi tiun renkontiĝon. Dankon ankaŭ por la invito kaj mi kredas, ke en la proksima tempo “ĝis revido“ en Ĉeĥio.

Tadeusz Karaš

Anonco

Nia membro  el Finnlando sendis al ni leteron, en kiu li proponas restadon en finna bieno por esperantistaj volontuloj, por helpi en ĝardeno ktp. kaj ĉefe paroli Esperanton kun la 17jaraĝa brava, bonhumora junulo – rulseĝulo. Lia ŝatokupo estas muziko, speciale klasika. Povas ankaŭ esti iu pensiulo, kiu tamen povas vivi memstare, sed  devas esti persono jam sufiĉe matura.

Momente ili havas en la stalo 3 ŝafojn, 4 kaprinojn kaj 1 kapron, 16 kokinojn kaj 1 kokon, krome ankaŭ 1 katinon. Skribu al s-ano Borje Eriksson, Keiturintie 274, Fl-16510 Luhtikyla, Finnlando.

≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈

Agrablan travivon
de Paskofestoj

en plena sano
elkore deziras

via redakcio

≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J.Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová Adreso: Na
Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO Tel. 466 611941
e-mail:
 aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800  Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.