informilo 2/2004

Informilo 2/2004

Enhavo:
Sukcesa reveno kun kelkaj medaloj
Mia vizito en Internacia E-muzeo
El la mondo
Kio estas Eŭropa bunto?
La strategia laborplano de UEA
„Ili vivis sur la tero“
EEU-kongreso en 2004
El la kluboj
Sukcesa reveno kun kelkaj medaloj

La lastan novembran semajnon la tutmonda atento de plimultaj homoj, kiuj diversmaniere interesiĝas pri abilimpia movado, rigardis en la metropolon de Hindio Nov-Delhio. Tiu ĉi moderna ĉefurbo de la plej granda demokratia lando en la mondo fariĝis la tria loko sur la azia kontinento, en kiu okazis la monda konkursa renkontiĝo de aktivaj handikapitoj, la sesa internacia abilimpiado. 

Siajn reprezentantojn sendis en Hindujon ankaŭ Ĉeĥa respubliko. El 32 anoj de la karavano estis pli ol duono la konkurantoj – dektri plenkreskuloj kaj kvar infanoj. Ĉeestis ankaŭ unu arbitracianto pri komputila fako.

Ĉiuj ĉeĥaj konkurantoj pravigis per siaj sukcesoj altnivelon de sia lerteco, talento kaj logika rezonado. La plej sukcesa estis dekunujara Jakub Jakoubek el Česká Třebová, kiu ekposedis tuj dum unua tago la duan pozicion en pentrado. Li pli poste akiris oran medalon por projekto de la poŝtkarto. Du medalojn akiris ankaŭ Pavla Indrová el Přerov – la trian lokon kiel sukeraĵistino kaj la dua ŝi estis en makramo. La tria posedanto de medalo estis Tomáš Mareček el Nedakonice, kiu akiris arĝentan medalon en korboplektado. Honoran ateston ricevis ankoraŭ pluaj du konkurantoj.

La abilimpiadon partoprenis proksimume 1500 ĉeestantoj el 33 landoj. La plej multaj estis el landoj de regiono sudorienta Azio, kie ekestis antaŭ tridek jaroj la movado kontribuanta integrigi handikapulojn en la socion.

Inaŭguran solenan ceremonion partoprenis kompreneble la plej altaj estroj de monda abilimpia movado, kara gasto estis hindia premiero.

Partoprenon de ĉeĥa reprezentantaro organizis Ĉeĥa abilimpia asocio kun helpo de vico da subtenantoj kaj partneroj, dank´ al  ili ankaŭ ĉeĥa flago aperis inter partoprenintaj landoj.

El Abilimpia bulteno tradukis L. Srbová

Mia vizito en Internacia E-muzeo en Vieno

        Mi trovis E-muzeon facile. Ĝi troviĝas en palaca korto de Hofburg. La statuoj tie estas blankegaj kaj aspektas kiel ĵus pretigitaj de metiistoj. Staturoj estas enormaj kaj belaj. Mi ŝatus aŭskulti ĉeĥe aŭ Esperante, sed pro mia fuŝa germana lingvo mi ne komprenis al historie vestitaj gvidantoj. Ili ne sukcesis direkti min al ĝusta ŝtuparo. La informtabulon mi ne vidis. Nur la surskriboj ene de la ŝtuparo de Mikaelerkuppel klare gvidis min ĝis subtegmento, kie mi sonorigis ĉe fermita pordo. Mi atendis, ke mi renkontiĝos kun veterana barbulo, sed malfermis al mi simpatia juna viro kun bela nomo Christian Cimpa. Li bonvenigis  min agrable, spite, ke la horo estis preskaŭ  tagmeza.

Mi transdonis al li nian gazeton Informilo kaj trarigardis la ejon. Antaŭ televidekrano staris seĝoj. Oni povis memstare elekti ĉu germanan aŭ  Esperantan lingvojn kaj spekti historion de Esperanto per regilo. La spektaklo estis por mi mallonga, tamen bela kaj konvena por publiko, ĝi ne rajtas la publikon enuigi. En kelkaj vitrinoj estis juveloj de granda historia valoro, dokumentoj pri pasinta brilperiodo kaj sufero.

Por mi estis la plej grava surprizo vidi propraokule  mane skribitan militkaptitejan gazeton el Siberio, kiu rolas en la libro Verda koro, kiun mi tradukas al la ĉeĥa. Same surprizis min Esperantaj moneroj „steloj“, kiuj vere funkciis dum financa traktado inter esperantistoj. Fotoj el unuaj kongresoj ŝokis min, ĉar mi ne imagis tian egan nombron da homoj. Ankaŭ „La danĝera lingvo“ havis sian vitrinon. Malnovaj afiŝoj havis estimindajn grandecojn, mi bedaŭris, ke mi ne kunportis fotilon. Sur la tabloj kuŝis libroj, kiujn oni povas ankaŭ aĉeti kaj ili estis vere allogaj.

La plej grava estis interparolo, hejmeca, familia. Malrapide mi paŝetis al eliro, en la mano libreton „Vienaj legendoj“, donace ricevitan de la direktoro s-ano Mayer – kaj finfine la pordo fermiĝis post mi.

J.Drahotová

El la mondo

 Svedujo:

Esperanto-domo en Lesjöfors intencas aranĝi konstantan ekspozicion pri diversaj eblecoj, kiel uzi Esperanton. Inter alia ni deziras informi pri diversaj fakaj organizaĵoj. Mi dankas anticipe, se vi sendus mallongan informon pri via laboro, volonte ilustritan. Ni poste tradukos ĝin en svedan lingvon kaj laŭ  ebleco montros kaj la originalon kaj la tradukon. Rekompence mi sendas mallongan informon pri Esperanto-domo  kaj pri Esperanto-Gården.

Svedio estas 1572 km longa, dividita en guberniojn. Proksimume en la mezo troviĝas gubernio Vermlando (Värmland), en kies orienta parto kuŝas Lesjöfors. Ĝi estas malgranda loko, iama minprilaborado, pri kiu oni povas vidi diversajn dokumentojn en loka muzeo. Riĉeco pri arbaroj kaj akvo ebligas multajn aktivecojn en la naturo. En la ĉirkaŭaĵo oni povas vidi bone konservitajn restaĵojn post elfosado de diversaj mineraloj kaj minaĵoj (fero, arĝento, kupro) kaj ties prilaborado.

Esperanto-Gården troviĝas centre de la vilaĝeto. Ĝi estas posedata de opaj esperantistoj, E-organizaĵoj kaj kluboj el ĉ. 20 landoj. Ĝi funkcias kiel ekonomia unuiĝo kaj kiel junulargastejo en la kadro de Sveda turista asocio. En la ĉefa konstruaĵo troviĝas 23 dormoĉambroj (po kvar litoj), kuirejeto, televidĉambro, restoracio kaj konferencejoj, pluaj ĉambroj estas en kromkonstruaĵo kaj aparta dometo. Tendumi eblas en granda parko ĉirkaŭ Esperanto-Gården.

E-Gården kutimas aranĝi diversajn aktivecojn dum la jaro: someran kurson en junio, novjaran feston, semajnojn de komunaj aktivecoj dum aŭtuno, lingvan seminarion en septembro ktp.

LA ORGANIZOJ EL ALIAJ LANDOJ ESTAS BONVENAJ ARANĜI PROPRAJN AKTIVECOJN, ekz. kursojn kun propra instruisto, konferencojn ktp. Ĉi tiajn aranĝojn oni povas organizi diversmaniere, ĉu memmastrumante, ĉu mendante la manĝojn parte aŭ tute en loka  restoracio.                                      

Melita Dörr, rete: medor@swipnet.se

Francio:

Verŝajne la plej aĝa membrino (nask.1920) ne havas tempon por maljuniĝi. Ŝi skribas: „Mi instruas 21 gelernantojn en 4 kursoj ĉiun semajnon. La kursanoj venadas al mi. Dum la  kursoj mi lacon ne sentas.“ La redakcio deziras al Gábi tian elanon dum la tuta jaro.

Plua franca membro – ĉaretulo festis kun sia edzino kristnaskajn feriojn sur malproksima insulo La Reunion en la Hinda oceano, kie ili renkontis esperantistojn. 

S-ano Raymond Boré, kiu registras ZEOjn (Zamenhof- kaj Esperanto-objektoj), anoncas al ni:

La provizora rezulto pri miaj kurantaj kompiladoj merkrede, la 31-an de decembro 2003: ZEO-fotoj: 1766 el 52 landoj (384 el Francio) ZEO-urboplanoj: 460 (143 el Francio) Fotoportretoj de agemaj esperantistoj 1230 (323 el Francio) Zamenhofaĵoj – fotoj, kiuj koncernas d-ron Zamenhof kaj lian parencaron: 278

Ĉeĥio

Filino de nia membrino skribis sian deziron al Avo Frosto al Norda Poluso – laŭ informo en Ret-info, ke li tutcerte respondos. La adreso estis tro eta, ni ne esperis la respondon. Venis surprizo: Forsendinto Avo Frosto, HOH OHO. Norda Poluso, Kanado:  Kara trezoreto, nenio pli plezurigas min ol tiel ricevi leterojn el la tuta Tero. Mi, avino Frosto eĉ ĉiuj elfoj arde laboras kaj preparas kaj purigas grandan sledon. Ni estos pretaj por ekflugo. Via Avo Frosto. El Kanado venis la letero  ĉirkaŭita  per desegnitaj ludiloj tute sen poŝtmarkoj!

Germanio

Kelkaj eksterlandaj membroj skribis, kiaj kutimoj ekzistas en ilia lando la 6-an de decembro: En Germanio infanoj la 5-an de decembro bone purigas siajn ŝuojn kaj matene trovas en ili diversajn frandaĵojn. Nia membro kiel infano ricevadis frandaĵojn en ŝtrumpeton. Sed li longe rompis sian infanan kapeton, kiel Nikolao povas scii, kiu ŝtrumpeto estas precize lia.

Dum la tempo de GDR la tradicio de Nikolao ne ekzistis. Ekzemple ligna anĝelo estis en la vendejoj priskribita kiel „flugilhavanta jarfinfiguro“.

red.

Kio estas EŬROPA  BUNTO?

       Pasintan monaton ni publikigis la duan parton de la informo pri Eŭropa bunto kaj tiun či bazan ni ellasis. Ni petas pardonon. – Do, kio nome estas Eŭropa bunto?

Al ĉiuj, kiuj deziras atesti sian intereson por la lingva kaj kultura diverseco de Eŭropo, al ĉiuj, kiuj pro nescipovo de ĉiuj najbaraj lingvoj proponas uzon de la internacia kaj neŭtrala lingvo Esperanto kiel komunikilo, al tiuj ni sendas tiun ĉi invitilon.

Partoprenu la 9-an de majo 2004 en Strasburgo en la unua manifestacio EŬROPA BUNTO, kiu estos okazo por fari komunan kaj inter-asocian alvokon favore al justa respekto de la lingva diverseco en Eŭropo.

Por ĉiaj informoj: Eŭropa Bunto, 6 rue J-P Calloch, F- 22000 St- Brieuc (France)
Tel:+33(0)2.96.68.55.21.
Retadreso:
 europa.bunto@eraro.com
TTT-ejo:
 http://europa.bunto.free.fr

La strategia laborplano de UEA

        Karaj membroj kaj ne-membroj, la komitato de UEA dum la ĵus pasinta Universala kongreso en Gotenburgo taksis pozitivaj la atingaĵojn sur la kampo de la laborplano dum la pasintaj jaroj kaj aprobis aktualigon de ĝi por la jaroj 2003-2005. Ni nun ree alvokas, por ke oni laboru laŭ la antaŭviditaj prioritatoj ankaŭ en la komenciĝanta labor-jaro.

La laborplano emfazas la jenajn prioritatojn: Informado, instruado, utiligado, kiuj estu atingataj kune kun plijuniĝo, tutmondiĝo kaj profesiiĝo.

Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la laborplano mem, kiel ili estas komprenataj. La teksto de la laborplano estas ricevebla per mesaĝo al  uea@co.uea.org, per letero al la kutima adreso de UEA aŭ per aliĝo al la listo labor-plano-de-uea@yahoogroups.com. Dum la pasinta jaro multo estis realigata en kampo de informado kaj papera kaj reta. La kelkaj grandaj artikoloj en internacie gravaj gazetoj, kiuj aperis en la lastaj monatoj, estis sekvataj de amaso da artikoloj en naciaj kaj lokaj gazetoj kunlige kun la kampanjo gvidata de la Brusela Komunikad-Centro okaze de la Universala Kongreso. Samtempe ankaŭ la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kaj la junulara sekcio de UEA (TEJO), renovigis siajn estrarojn kaj pretas por pliaj laboroj kaj pliaj atingoj en la propraj kampoj.

La Komitato de ILEI aprobis tri agadprioritatojn:

1 – organiza plifortiĝo,
2 – instrukapabligado,
3 – la projekto Interkulturo,
akorde kun la strategiaj prioritatoj de la laborplano de UEA. Ili realiĝos tra kunlaboro kun TEJO, kiu jam okazas precipe kun ĝia laborgrupo “Esperanto@Interreto, kaj per plifortigo de kunlaboraj rilatoj kun la landaj sekcioj kaj ĉiuj agantoj en la E-instrua kampo.

Ni varme konsilas, ke en ĉiu lando kaj en ĉiu organizaĵo tra la tuta mondo estu almenaŭ unu homo, kiu respondecas pri la realigo de la laborplano kaj aliĝas al la listo, kie ĝuste oni diskutas pri tio, per malplena mesaĝo al la adreso: labor-plano-de-uea-subscribe@yahoogroups.com aŭ alimaniere kontaktos nin. Ni emfazas, ke nia intereso estas laboro kaj kunlaboro por Esperanto. Personaj polemikoj, singravigoj kaj malgravigoj de aliaj esperantistoj nenion utilas por tiu intereso, sed ni celas ion pli gravan por ĝi: ni volas atingi pli justan rilaton inter kulturoj kaj lingvoj en la mondo, kaj ni disponas konkretan rimedon por tio. Pri tio ni laboras kaj pri tio ni invitas vin labori. Ni faros nian komunan eblon por helpi vin labori laŭ la laborplano kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Bertrand Hugon, prezidanto de TEJO,
Radojica Petrović, prezidanto de ILEI, Trevor Steele, ĝenerala direktoro de UEA

 „Ili vivis sur la tero“

nomiĝas la libro de geedzoj Maryvonne kaj Bruno Robineau, kiun tradukis J. Drahotová en ĉeĥan lingvon  sub la nomo „Osm let na cestách po naší planetě“.

Robineauoj priskribas sian vojaĝon de Francujo al Irlando, Israelo, Bulgario, Hungario, Hindujo, Japanio, Ĉinio, Malajzio, Aŭstralio, Novkaledonio, Oceanio, Tahitio, Gvatemalo, Bolivio … sed tre detale ili priskribas, kiel ili uzis kaj utiligis Esperantan lingvon. La libron presis eldonejo VOLVOX GLOBATOR kaj vi povas peti ĝin en bonaj librovendejoj. Se vi volas subteni E-movadon, petu la libron por 200,- Kč ĉe Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, 293 01 Mladá Boleslav,aŭ rete:  drahotovaesperanto@seznam.cz.La aĉetitan libron vi povas vendi al via loka biblioteko, por ke ĝi trovu pli da legantoj. Pri tio la biblioteko bezonas kvitancon pri pago. Se vi volus tion fari, mi sendos poŝtmandaton kun la libro, se vi sukcesus, resendu la monon letere al s-ino Drahotová kun konfirmilo. Se biblioteko havas rilatojn kun Volvox Globator (temas pri malgranda eldonejo), biblioteko preferos rektan trakton kun eldonejo, tamen vi jam vekis intereson…

J.Drahotová

EEU-kongreso en 2004

        En 2004 la 6-a Esperanta Eŭrop-Unia Kongreso okazos en Hispanio de la 25-a ĝis la 29-a de aŭgusto. La elektita urbo estas Bilbao, kiu troviĝas en  la norda parto de la lando kaj estas la ĉefa urbo de la hispana aŭtonoma regiono de Eŭskio. La kongreso ne povus okazi en alia pli taŭga loko, ĉar ĝia temo estos “Eŭropa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo”, kaj en Bilbao oni ĉiutage vivas en dulingva medio, kie estas uzataj la hispana (kastilja) kaj la eŭska lingvoj. La eŭska lingvo estas pralingvo kun nekonata origino.

Alia kialo por viziti la urbon estas longa tradicio de la Esperanta Klubo en Bilbao, kiu estis fondita en la jaro 1906. Dum la Hispana Intercivitana Milito (1936-39) kaj la diktatora periodo de generalo Franco, Esperanto estis malpermesata en la tuta lando. Tamen la movado daŭris sekrete kaj tiel ĝi sukcesis renaskiĝi en la jaro 1953. Ekde la jaro 1957 la Esperanta Klubo de Bilbao havis sian fiksan sidejon en la malnova parto de la urbo, en kvartalo nomata “Casco Viejo”. Ankau troviĝas en Bilbao strato nomata “Esperanto”. Ĝis la nuna dato la Esperanta Klubo de Bilbao havas preskaŭ 100 membrojn.

Krom la prelegoj atendos vin kultura programo kun teatraĵo, muzikkoncertoj, ekskursoj, ktp. Por junuloj ni speciale organizas apartan programon, interalie ni bonvenigas JoMo el Francio. Por tiuj partoprenantoj, kiuj eĉ havas pli da tempo por resti en Bilbao, indas mencii, ke iom antaŭ la komenco de nia kongreso okazos la plej grava somera festo en Bilbao, nomata la “Aste Nagusia”, esperantlingve la “Granda semajno”. Dum la dektaga festo “Aste Nagusia” oni povas pli bone konatiĝi kun la eŭska kulturo. Kutimaj partoj de tiu festo estas gastronomiaj konkursoj, tipaj eŭskaj sportkonkursoj, inter aliaj la famkonata internacia konkurso pri fajroarto kun profesiaj fajroartistoj de la tuta mondo.

Tiuj homoj, kiuj malŝatas la tro varman veteron dum la aŭgusta monato, povas trankviliĝi, ĉar Bilbao havas mildan klimaton kun someraj temperaturoj, kiuj malofte superas 30 gradojn. Tamen, troviĝante sur la Kantabria marbordo, pluvoj oftas dum la tuta jaro kaj la vetero en la urbo ŝanĝiĝas facile.

Por pliaj informoj bonvolu viziti hejmpaĝon http://www.geocities.com/esperantobilbao/eue.htm

Laŭ Ret-info

El la kluboj

 Vizito ĉe E-klubo La ponto el Písek

Kvar klubanoj el Plzeň vizitis Zamenhofan solenaĵon en urbo Písek. Antaŭ la Kristnaskfestoj ĉio estis perfekte preparita malgraŭ tio, ke la klubo travivadis malfacilan ekzisto-etapon (perdo de la klubejo, malsanoj k. s.). Radka Křivánková kun helpo de Pavla Dvořáková aranĝis vere emocian, riĉan programon. Patro Xaver (Ksaver), dekano, permesis uzi la ejon, kie loĝas studentoj de teologio. Li ankaŭ en bonega Esperanto riĉigis la programon ne nur per kelkaj ekumenaj konvenaj frazoj, kantoj, li same kiel Pavla ludis gitaron, oni kantis eĉ naciajn kantojn. Ĉeestis 25 gesamideanoj eĉ el malproksimaj lokoj. Ni, pilzenanoj kore dankas al klubo el Písek por neforgeseblaj impresoj.

Marie Zýková + E-klubo Plzeň

 E-klubo Pardubice

Kiel ĉiujare la lastan kunvenon en la pasinta jaro aranĝis klubanoj Zamenhofan vesperon, ĝuste en la tago de naskiĝdatreveno de aŭtoro la 15-an de decembro. Amase ili kantis ŝatatan kanton “Dank´ al Vi, Ludoviko” kaj partoprenis kvizon je demandoj pri la vivo de Zamenhof. Oni disdonadis la donacetojn, kiuj aperis sub Kristnaskarbeto kaj tostis per glaso da vino por firma sano de ĉiuj kaj por pli granda sukceso de la internacia lingvo Esperanto.

Ĉiujare partoprenas klubanoj el Pardubice E-Silvestron en Česká Třebová, kiu ĉijare okazis la 29-an de dec. Ĉar la temo de pinto de la vespero estis laŭ la ĉeĥa kanto “Ni ŝipiris plu kaj plu”, vestis sin kvin klubanoj el Pardubice en la maskojn de indiano, eskimo, ĉino, havajano kaj arabino kaj portis paperan dumetran vaporŝipon kun surskribo “ni enŝipiras Eŭropon”. Laŭ aplaŭdo de 60 partoprenantoj la prezento plaĉis al ili.

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel.  466 611 941
e-mail: 
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!