Informilo 12/2003

Dostupný jazyk: eoEsperante

Informilo 12/2003

Enhavo:
La plej fama kristnaska kanto
Bondeziro al Mirek Malovec
Miraklo, kiu nomiĝas Mogui Marbles
Fariĝu detektivo
Bone ni fartis en Ĉeĥa paradizo
Konferenco de ĈEA en Litomyšl
Drahomír Kočvara

La plej fama kristnaska kanto

Tuj antaŭ la Kristnaska festo en la jaro 1818 difektiĝis la malnova orgeno de la preĝejo Sankta Nikolao en Obendorf/Salzach (Aŭstrio). Malfeliĉe riparado de la orgeno ne plu povis okazi antaŭ la festo. En tiu ĉi dilemo proponis la helppastro Josef Mohr (1792-1848) al la organisto Franz Xaver Gruber komune verki ion por la venonta festo. Matene la 24-an de decembro Josef Mohr transdonis al sia amiko la tekston de la kanto “Stille Nacht, heilige Nacht” (Paca nokt’, sankta nokt’), por ke tiu verku muzikon por gitara akompanado. Jam vespere Gruber prezentis la kreitan melodion al Mohr. La inaŭguro okazis per la du verkistoj dum la meznokta meso en la preĝejo Sankta Nikolao kun granda sukceso.

Paca Nokt’, sankta nokt’,

ĉio en dorm’, sole nur

ne la kara, sanktega par’.

Ĉarma knabeto kun bukla harar’

dormu en paca kviet’.  (dufoje)

Paca Nokt’, sankta nokt’,

anĝelĥor vekas nun

paŝtistaron solene per kant’.

Laŭte gloras ĉiu aŭdant:

Jen la savanto, Jesu’!  (dufoje)

Paca Nokt’, sankta nokt’!

Dia fil’, kiel vi 

kore ridas, montrante al ni,

ke la savo ekvenis kun vi,

venis per via naskiĝ’.  (dufoje)

Bondeziro al
50

La redakcio de AEH ĝojas, ke ĝi povas bone kunlabori kun ĈEA kaj kun la redakcio de Starto. Ĉar proksimiĝas ronda jubileo de la ĉefredaktoro de Starto, ni devas almenaŭ iom skribi pri liaj grandaj meritoj.

Miroslav Malovec (1953)
estas redaktoro de Starto, organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Sian poresperantan laboron li komencis per instruado en SET Lančov, lektorado de korespondaj kursoj kaj kiel membro de ekzamena komisiono de ĈEA. Por ekzamenotoj li publikigis koncizan
Gramatikon de Esperanto (1988). Kun Zdeněk Rusín li tradukis romanon de F.Kožík pri Komenio Lumo en tenebroj (1992), kun JIří Patera rakontojn de J. Hašek Ne nur soldato Švejk (1994), kunlaboris ĉe novaj vortaroj por la publiko (Kraft-Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, 1955, Kraft: Ĉeĥa-esperanta vortaro, 1998) kaj ĉe broŝuro de fundamentoj de la ĉeĥa lingvo por eksterlandaj esperantistoj (Chrdlová-Malovec: Baza ĉeĥa konversacio,1996), kiu estis tradukita ankaŭ en la anglan, germanan, francan, italan kaj rusan lingvojn. El Esperanto en la ĉeĥan li tradukis kun Václav Pecák filozofian verkon de Bruno Volgemann Nova realismo (1996). La menciitajn publikaĵojn eldonis la firmao KAVA-PECH en Dobřichovice, kun kiu M. Malovec kunlaboras redaktore ankaŭ ĉe preparo de publikaĵoj de aliaj aŭtoroj kaj tradukistoj, ekz. Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek (1994), Propra biografio de Karolo IV-a (1994), Aŭdienco de Václav Havel (1996), Bandenlanda legendaro de B. Philippe (1998) kaj La Besto de Vokaresto de J. d’Arbaud (1998). Kune kun Jaroslav Mráz li tradukis kaj redaktis libron de Věra Ludíková Ekaŭdi la animon (1998), preparis por publikigo aliajn tradukojn de Jaroslav Mráz (el Věra Ludíková, Zdena Bergrová kaj Jiří Karen). Nun li preparas sian ĉeĥlingvan tradukon el Esperanto de Detlev Blanke pri interlingvistiko. Gravan parton de lia laboro konsistigas enkomputiligado de manuskriptoj, postlasitaj de forpasintaj esperantistoj. Sisteme li enkomputiligis la verkojn de Josef Vondroušek kaj Miloš Lukáš kaj unuopajn verkojn de aliaj esperantistoj, interalie teknikan vortaron de iama scienc-teknika sekcio. Por arkivaj celoj ankaŭ malnovajn esperantlingvajn publikaĵojn, kiuj restis nur en kelkaj ekzempleroj. En interreto li kotribuas al enciklopedio Vikipedio, preparis paĝojn por Starto kaj Dio Benu, paĝon de ĉeĥaj Esperanto-verkistoj kaj de faka literaturo. Plie li laboras en la kluba komitato de Brno (biblioteko, bulteno), en la pedagogia kaj ekzamena komisionoj, en la sekcio de informatiko.

       Miroslav Malovec, mezlerneja abituriento, en civila vivo laboris dudek jarojn kiel teknika normigisto en konstruktejo de komputila tekniko, nun vendisto de elektronikaj partoj por radioamatoroj, vivas en Brno.

Ŝajnas, ke por liaj meritoj ne sufiĉus la tuta nia gazeteto. Tamen ankoraŭ necesas mencii pri lia plua grandega laboro. En la interreto estas de li tradukita brazila kurso de Esperanto, li transskribis multajn literaturajn verkojn en komputilon. Dank’ al M. Malovec estas en interreto ankaŭ la ĉeĥa versio de Vikipedio – Enciklopedio de Esperanto inter pli ol 30 lingvoj.

Kara Mirek, kion bondeziri al Vi? Multe da elano por pluaj laboroj, multe da sukcesoj kaj ĉefe sanon por pluaj jaroj deziras al Vi

Estraro de AEH-IKEH

    Miraklo, kiu nomiĝas Mogui Marbles

(Alivorte Vivantaj energi-donaj ŝtonoj)
En la lingvo de gento de indianoj Hopi la vorto “mogui” signifas fidela, kara. La indianoj el usona ŝtato Utah konas ĉi tiujn ŝtonojn jam multe da jarcentoj pro ilia forta energio. Ili diris pri ĉi tiuj ŝtonoj, ke ili naskiĝis en la koro de nia Tero. Ĉi tiuj plejparte globformaj ferohavaj kvarcoj havas interne nukleon el sabloŝtono, kiu estas ĉirkaŭata per tegaĵo el hematito. Ili ankaŭ enhavas magnezion, kalcion, manganon, paladion kaj elsendas tiom da energio, ke ili estas komparataj nur kun meteoritoj, kvankam ili devenas el la profundo de nia Tero. La ŝtonoj distingiĝas de ceteraj kuracaj ŝtonoj pere de sia vivanteco. Ni dividas tiujn ŝtonojn, je viraj kaj virinaj. Viraj ŝtonoj estas pli grandaj kaj malpli glataj. Virinaj ŝtonoj estas malpli grandaj kaj ilia supraĵo estas pli velura. La ŝtonoj pruntas al ĉiuj – al homoj, al bestoj, al vegetaĵoj, sed ankaŭ al aliaj ŝtonoj – bonfaran energion kaj oni esperas, ke ni liberigos ilin el dormo per nia amo kaj tuŝo.

       La kuraca forto:

Ni tenas la ŝtonojn en fermitaj manoj. (Virinoj tenas en la dekstra mano viran ŝtonon kaj viroj la virinan.) Dum 10 -15 minutoj oni sentas agrablan varmon, pulsadon aŭ mildan rigidiĝon. La varmo poste trairas al la tuta korpo. La homoj povas senti bonfaran influon ankaŭ en sia animo. Mi mem havas paron da tiuj ŝtonoj kaj ilian influon mi jam parte ekkonis, sed mi bone scias, ke mirakloj ne alvenas tuj, ĉar ĉio bezonas tempon.

Pavla Zemanová

Fariĝu detektivo …

       Kiu el niaj ĉeĥaj legantoj helpos trovi, en kiu urbo estas tiu  ĉi monumento de Francisco Ferrer, la kreinto de liberpensa pedagogia sistemo “libera lernejo” (Escuela moderna). Li estis false akuzita kiel iniciatinto de revoluciaj ekscesoj en Hispanio kaj en oktobro 1909 ekzekutita. Post tri jaroj li estis plene rehabilitita. En 1909 aperis en Esperanto broŝuro “La pledo por Ferrer”, klariganta lian kazon. Esperanto tiam ludis rolon de rapida informilo pri aktualaj problemoj, simile kiel ekz. pri subpremado de slovakoj en Hungario. Kataluna instruisto F. Ferrer naskiĝis en la j. 1859.

Demandu en Ŝtata arkivo, en Regiona bibloteko, en admistraro de urbaj tombejoj. Se vi sukcesos, bonvolu skribi al mgr. Zdeněk Hršel, Rudná, Brněnec. Li tre damkemos al vi.

J. Rýznarová

Bone ni fartis en Ĉeĥa paradizo

Jam deksepfoje okazis semajna lingva seminario en vilaĝo Skokovy en ĉarma naturo de Ĉeĥa paradizo. 45 geesperantistoj el 30 diversaj lokoj de Ĉeĥa respubliko kaj sola juna germana komencanto ĝuis belan veteron de 22.-29. 10. 2003 kaj kiel ĉiam – varman etoson.

La partoprenintoj estis dividitaj en 5 grupetojn, kie ili lernis Esperanton ĉiun antaŭtagmezon laŭ siaj lingvoniveloj, posttagmeze ili promenis, iom ekskursis, amuziĝis, ekkonis kelkajn novajn videofilmojn. Pri gimnastiko zorgis kiel ĉiam s-anino Strýhalová, pri  manlaboroj instruis s-ino Pánková. El prelegoj estis certe la plej interesa kaj eduka tiu de nevidanta s-ano Jan Příborský, prelego pri juvelŝtonoj de Margit Turková kaj „miela rakonto“ de abelisto s-ano Myslivec. Post persona vizito de ĵurnalisto aperis de li artikolo en la loka ĵurnalo lastan tagon de la seminario.

La naturo de tiu regiono estas fabela kun belaj rokoj, trankvila sen brua trafiko kaj saniga, pro tio niaj handikapuloj kaj pluaj membroj de E-kluboj ŝatas vizitadi „nian“ pensionon en Skokovy.

Do, skribu en la kalendaron venontan daton: de la 14-a  ĝis la 20-a de aprilo 2004 !

J. Drahotová + J. Rýznarová

Konferenco de ĈEA  en Litomyšl

En bela  historia urbo de Orienta Bohemio, kie naskiĝis ĉeĥa nacia kaj fama komponisto Bedřich Smetana, kaj ankaŭ tri konataj E-verkistoj St. Bubeníček, J. Karen kaj K. Píč, okazis jam la 9-a konferenco de Ĉeĥa E-Asocio en la tagoj  17. -19. 10. 2003. Partoprenis entute 100 esperantistoj, inter ili multaj membroj de AEH. Ni ĉiuj estis surprizitaj pro bela granda bildkalendaro, kiun ni trovis inter la konferencaj materialoj. La jarkunveno  okazis en granda urba hotelo, kie ni trovis bonan tranoktadon kaj manĝon.

Interesa estis raporto pri la agado, ĉar ni estis informitaj pri multaj novaĵoj, kiuj okazas en lasta tempo en interreto. Tie estas jam tri kursoj de Esperanto por ĉeĥoj (en la tradukoj de M. Malovec, D. Chvátalová, P. Maršík + M.Smyčka),  en preparo estas kelkaj fakaj terminaroj (pri pelt-industriaj procedoj, zoogeografia partigo de la firmtero, pri betono kaj betonistaj laboroj (L. Středa, J. Werner). Estas prilaborata granda elektronika vortaro E-ĉeĥa, kiu havas jam pli ol centmil esprimojn (J. Hron).

Tradukojn de artliteraturo prilaboras J. Mráz kaj J. Patera, kaj M. Malovec tajpas literaturon en komputilon, kie estas jam multaj verkoj.

En interreto estas jam regule publikigitaj tri niaj E-gazetoj – Starto, Dio benu kaj Informilo de AEH.

Eldonejo KAVA-PECH eldonis Matematikan vortaron, libron pri alternativa medicino kaj psiĥoanalizo, pri interlingvistiko kaj aliajn.

La ĉeestantoj de la konferenco vizitis faman Rozan herbejeton, kie adiaŭis patrujon Ĉeĥaj fratoj en la 17-a jarcento, sed grandan areon de diversspecaj rozoj, kiuj laŭdire ne kreskas en aliaj lokoj, ni trovis en ne tro ordigita stato (kompreneble estas jam malvarma aŭtuno). Ankaú ni vizitis tombejon, kie ni metis florojn sur la tombon de la verkisto K. Píč en ĉeesto de lia edzino, kiu akompanis nin. 

Al la organizantoj de la tuta aranĝo apartenas sinceraj dankoj.

J.Rýznarová

La 15-an de decembro 1859 naskiĝis la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Ni rememoru lin!

Upozornění:  Minulý měsíc se do redakce vrátily dvě obálky s Informilem, protože se z nich odlepily adresy. Prosíme ty čtenáře, kteří nedostali v listopadu svůj časopis, aby se přihlásili, my na oplátku slibujeme, že si dáme lepší pozor na kvalitu lepidla i své práce.
red.

(forgluitaj adresoj de la kovertoj)

Drahomír KOČVARA
(1929 – 2003)
Li foriris sen diri „ adiaŭ“. 

En la tuta respubliko eble ne ekzistis esperantisto, kiu ne konus la grandan propagandiston de Esperanto, bonegan preleganton kun klara kaj laŭta voĉo, kiu preskaŭ senĉese ridetis. Jes, nia bonkora 74-jara amiko Drahomír Kočvara forlasis nin post grava malsano la 20-an de novembro 2003. Li ofte partoprenis multajn E-aranĝojn. Ni rememoras liajn oftajn scenetojn ĉe bivakfajroj en la Somera tendaro en Lanĉov. Ja, li ankaŭ apartenis al la fondintoj de AEH. 

   Kara Drahoš, ni ne forgesos Vin! J.Rýznarová kun la tuta redakcio.

  Drahomír naskiĝis la 29-an de januaro 1929 en Dobrá apud Frýdek-Místek. Frekventinte superan popolan lernejon en Vratimov li poste lernis metion de aŭtomekanikisto. En la jaroj 1947-1949 li studis ĉe dujara majstra teknikumo en Ostrava, poste li ricevis laboron en Moravia-Silezia Armaturfabriko en Vítkovice. Laborante li samtempe altigis sian kvalifikon per studado ĉe Supera Teknikumo en Ostrava-Vítkovice. Post la baza soldata servo li dungiĝis kiel majstro de produkta ekzercado ĉe la tiama Ŝtataj Laboraj Rezervoj, kiu post kelka tempo ŝanĝiĝis je Faka metilernejo de VŽKG (Ferfabriko Klement Gotwald), kie li laboris en diversaj funkcioj ĝis emeritiĝo.   Esperanton li renkontis hazarde en 1947 kaj tuj aliĝis al la kurso de V. Slaný en Ostrava. Fininte ĝin, li fariĝis membro de unu el la kluboj en Ostrava (en hotelo Imperiál). Poste kreis kun aliaj junaj klubanoj (L. Klegová, L. Kyselý k.a.) junul­aran grupon, kiu memstariĝis kiel “Junularo Ostrava” kaj poste kiel klubo en Vítkovice, en kiu li laboris en gvidaj funkcioj ĝis la ĉijara malsaniĝo.

  En 1949 li partoprenis en Liberec sian unuan asocian kongreson kaj en Rožnov pod Radhoštěm Someran Esperanto-Lernejon. Venontjare li jam apartenis al la preparkomitato kun M. Skařupová kaj V. Slaný. Dum la soldatservo (1951-1953) li laboris en la Esperanto-klubo Přerov, por kiu li akiris junajn membrojn kaj gvidis tie kursojn.

  Post malfondo de la Ĉeĥoslovaka esperantista asocio (1952) trans­prenis aktivecon junularaj grupoj de kluboj en Ostrava, Opava, Prago, Lanškroun k.a. Estiĝis ĉeĥoslovaka Esperanto-junularo, firma organizo kun regionaj komisiitoj. Drahomír iĝis membro de la gvidantaro. Li partoprenis organizadon de konfe­rencoj, eldonadon de la junulara bulteno Tagiĝo, poste Junularo agu, instruis  Esperanton en lernejoj kaj uzinaj kluboj. Post malapero de SEL en Rožnov li organize kunlaboris ĉe preparoj de Someraj Esperanto-tendaroj en Chvalatice, Lančov kaj aliaj kun diversaj funkcioj (instruisto, programestro, tendarestro ktp.).

  En la jaroj 1959-1969 funkciis oficiala Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato laŭ direktivoj de la politika sistemo. Drahomír en ĝi laboris kiel reprezentanto de junularo en funkcio de vicprezidanto. En 1969 fondiĝis Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Drahomír fariĝis membro de la Centra Komitato en diversaj funk­cioj, dum la unuaj dek jaroj kiel vicprezidanto, poste li aktivis ĉefe en MEM (Mondpaca Esperanto-Movado), eĉ kiel ĝia ĝenerala sekre­tario.

   En la 90-aj jaroj entuziasma gvidanto de komisiono por informado, kolektanto de gazetaj eltond­aĵoj pri Esperanto, kies kopiojn li dissendadis por plua utiligado en la klubojn. Unu el gravaj rezultoj de lia laboro estis broŝureto pri E-monu­mentoj en Ĉeĥio. Li produktis ankaŭ vicon da insignoj kaj bildkartoj pri Esperanto. En 1989 dum festotagoj de la asocio en Havířov li ricevis titolon La honora membro.

  Ni ĉiuj lin memoras kiel ĉiam ridet­antan propagandiston kaj oratoron, kiu laŭtvoĉe kaj entuziasme prezentis siajn diskutajn kontri­buojn pri la laboro de siaj klubo kaj komisiono kaj pri Lančov.

  Komitato de ČEA

Mi dankas al ĉiuj esperantistoj pro iliaj kondolencoj, partopreno ĉe la sepulto kaj la flordonacoj kaj ankaŭ pro silenta teno de mia ŝatata edzo en viaj memoroj.

Květa Kočvarová Ni bedaŭras, ke ni devas en tiu ĉi kristnaska numero de Informilo publikigi tiom da  malgajaj sciigoj: La 25-an de novembro 2003 forpasis en aĝo de 90 jaroj s-ano Joachim Giessner (*1913) el Otterbach (Germanio), eksprezidanto kaj honara prezidanto de IFEF. Pro sia simpatieco li estis konata ankaŭ ekster la fervojistaj
organizaĵoj.
26-an de novembro 2003 por eterne ekdormis longjara ano de AEH kaj ofta partopreninto de seminarioj en Skokovy s-ano Jan Toman el Jaroměř, en aĝo de 80 jaroj.

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel.  466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800 Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!