INFORMILO
1/2002
Enhavo:
Novjaraj vortoj de la redaktorino
15 ŝtatoj, 11 oficialaj lingvoj
Esperanta renkontiĝo en Svitavy
Kio estas nova ĉe niaj polaj najbaroj?
En novjara nokto
Nova presmaŝino por nevidantoj
Nova konkurso
Internaciaj E-aranĝoj en la jaro 2002
Informoj el Kroatio
Eŭrop-unia E-kongreso
El la redakcio
Novjaraj deziroj
Novjaraj vortoj de la redaktorino
Estimataj geamikoj,
antaŭ vi kuŝas la unua numero de Informilo de la
nova jaro 2002. Kion tiu ĉi jaro alportos al ni? La jarindiko
aspektas agrable: Duo antaŭe, duo malantaŭe – do du duoj. Ankaŭ ni
bezonas du duojn: du krurojn por iri, du manojn por labori, du
orelojn por aŭskulti kaj du okulojn por vidi. Tamen ni havas nur unu
kapon por pensi kaj nur unu buŝon por kisi… kaj unu koron por
disdoni nin.
Sed rimarku ankoraŭ ion en la “kapeto”
de nia gazeto. En la januaro aperas jam la 201-a numero de nia gazeto
Informilo la 18-an jaron. Ĉu vi deziras ricevadi nian gazeton pluajn
jarojn? Se vi jesas, tio ĝojigas min. Sed ni bezonas vian helpon!
Kiel vi povas helpi al ni? Unue, ke vi frue pagos la abonon kaj
kotizon, due ke vi sendados al ni artikolojn pri E-aranĝoj,
pri la vivo de niaj handikapuloj, viajn proponojn por plibonigo,
viajn travivaĵojn ĉe diversaj renkontiĝoj ktp. kaj trie – jes, la
tria punkto estas momente la plej dolora: vi scias, ke
venontseptembre okazos post kvar jaroj la IV-a internacia kongreso de
AEH-IKEH. Ni realigos ĝin en belega loko de la plej alta montaro
Krkonoše en norda regiono de Ĉeĥa respubliko en Janské Lázně.
Dum la kongreso okazos balotado por nova komitato. Kvankam en
Informilo vi trovis jam dufoje “Alvokon” – por ke vi aliĝu
en la novan komitaton por kompletigi la oferemulojn aŭ por alterni
la nombron de la komitatanoj, de la ĉeĥaj 180 gemembroj aliĝis nur
du (el tio unu membrino estas grave handikapita) kaj el 53
eksterlandaj gemembroj aliĝis neniu.
Kiam el la ĝisnunaj ĉefaj funkciuloj pro
diversaj gravaj problemoj iu ne povos plu labori por AEH, ĉu ni
ĉesos eldoni la gazeton kaj ĉesos kion ajn organizi? Kion vi
konsilas al ni? Ĉu fakte vi ne kunsentas kun ni? Mi ne kredas.
Kiam mi persone demandis kelkajn, ĉu li aŭ ŝi
volus helpi labori en la nova komitato, mi nur aŭdis: Vi bezonos
elekti iun pli junan, mi estas jam 70-jaraĝa, aŭ mi ne havas tempon
pro zorgi pri genepoj aŭ aliaj geparencoj, mi havas pli multe da
aliaj aktivaĵoj, mi ne konas perfekte Esperanton ktp. Kion respondi?
Eble nur: Kiu volas, tiu povas. Mi ankaŭ ne estas juna, ĵus foriris
mia 72-a jaro, sed bedaŭrinde la oficejo de AEH kun redakcio de
Informilo estas en mia loĝejo kaj mi ne povas ĝin forporti sur la
straton. Kaj se mi malsanas, aŭ havas aliajn problemojn aŭ
laborojn, tamen mi devas ĉiam esti preta akcepti vizitojn,
telefonojn, respondi gravajn leterojn aŭ rapide reagi je iu
ĵurnal-artikolo. Jam dum la tuta jaro venis precize 736 pecoj de
sendaĵoj kaj mi al pli ol duono respondis.
Ankoraŭ alian temon mi volus mencii: Inter
niaj abonantoj estas homoj, kiuj interesiĝas pri la gazeto Informilo
pro tio, ke ĝi estas legema kun senĉese freŝaj informoj, tamen ili
ne volas esti membroj, ĉar ili ne estas handikapitaj – kvazaŭ ili
timus esti membroj de tia kolektivo. Mi volus diri al ili, ke mi
ankaŭ ankoraŭ ne estas handikapulino (kvankam ofte doloras min “la
tuta homo”), tamen mi ne hontas paroli, ke mi apartenas al ili
kaj por ili multe laboras. La membroj povas esti ne nur handikapuloj,
sed ankaŭ tiuj, kiuj aŭ helpas, aŭ zorgas, aŭ almenaŭ simpatias
kun socia validigo de handikapuloj. Por simpligo de administra laboro
ni nuligis dividon je membroj plenrajtaj, monhelpaj kaj aŭ nur je
abonantoj. Do tiujn, kiuj estas nur abonantoj kaj ne sendas ian eĉ
la plej etan kotizon, ni ne metas ilin en ian apartan skatoleton.
Antaŭ la fino de mia novjara parolo mi volus
danki al ĉiuj miaj ĝisnunaj kunlaborantoj, kiuj klopodas helpi al
mi teni nian etan gazeton Informilo kun suplemento Antaŭen je bona
lingva eĉ teknika nivelo. Ankaŭ mi dankas al ceteraj membroj, kiuj
sendadas al ni interesajn artikolojn por la gazeto.
Esperante, ke ankaŭ en tiu ĉi nova jaro 2002
estos nia kunlaboro eminenta, mi deziras al ĉiuj niaj membroj multe
da sano, feliĉo kaj kontento.
Via
Jarmila Rýznarová
15 ŝtatoj, 11 oficialaj lingvoj
Kvankam Eŭropa Unuiĝo konsistas el 15 ŝtatoj,
ĝi havas nur 11 oficialajn lingvojn: angla, dana, finna, franca,
germana, greka, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj sveda.
Estas la registaroj, kiuj difinas sia(j)n oficiala(j)n lingvo(j)n.
Kiam Irlando aniĝis al la Komunumo, ĝi rezignis,
ke la gaela, unua oficiala nacia lingvo laŭ la konstitucio, iĝas
oficiala eŭropa lingvo, celante ŝpari la komunuman monon. Ĝia
limigita uzo faras, ke nur la traktatoj estas tradukataj en la gaelan
lingvon, la duavica leĝaro estas tradukata en la anglan.
La luksemburga, parolata sed ne skribata lingvo,
ankaŭ ne iĝis oficiala lingvo, la Granda-Duklando preferis la
germanan kaj la francan. Eblus, ke Malto rezignus, sammaniere, la
maltan, preferante la anglan.
Transprenita el Eventoj
Esperanta renkontiĝo en Svitavy
Oktobre ni aranĝis Esperantan renkontiĝon en
Svitavy. Partoprenis ĝin 25 membroj el ses E-kluboj. Ni ekskursis
al la entrepreno Dinas Svitavy kun la plej longa tunelfornego en
Eŭropo. En la entrepreno laboras 200 personoj. Posttagmeze ni
spektis videokaseton, kiu prezentis bildojn de pli fruaj renkontiĝoj
kaj aliaj E-aranĝoj. Fine de la aranĝo okazis tombolo. Ni havis
agrablan tagon kaj jam ni ĝojas je venontjara.
E-klubo
Svitavy – L. Dvořáková
Kio estas nova ĉe niaj polaj najbaroj?
Tre solene okazis jam la V-a renkontiĝo de
Grupo-5 en Gliwice, kiu nun estis kunigita kun la 40-a datreveno de
Pola E-asocio – filio en Gliwice (1961-2001).
Inter kelkaj gastoj
partoprenis ankaŭ J. Fornal, por kiu okaze de lia 75-a
naskiĝdatreveno estis prezentita teatra spektaklo.
Dum la renkontiĝo estis disdonitaj honoraj
diplomoj al la deko da E-eminentuloj. La ĉefdelegito de UEA por
Pollando interese prelegis pri Esperanto-instruado, estis celebrita
sankta meso de pastro Zielonka, studentoj raportis pri la renkontiĝo
kun prezidanto de UEA d-ro R. Corsetti kaj prezidanto de AIS prof.
Frank en Malbork, kie oni ankaŭ plantis arbojn sur la Skvaro de
Esperantujo.
Antaŭ la fino de la renkontiĝo la kantĥoro
Cantate Deo Sunoj kantis kaj varbis homojn por studi en San Marino
/AIS/. La ĥoro ankaŭ koncertis en hejmoj por malsanaj handikapuloj
en Silezio.
Aleksandra
Lewanderska-Quednaŭ
František Hrubín
tradukis Miloš Lukáš
En novjara nokto
LA MORTO:
Vi dormon longan,
tre profundan ĝui povus.
Militoj preter vi
sen bru´ sin preterŝovus –
kaj vian polvon poste nur
en danco
disforportus tagoj de plezur´.
LA POETO:
Vi logas vane! Mi
minuton ĉiun devos
plenuzi kun ekstrema singardem´,
el ili ĉiu min ja
iomete levos,
por ke mi pli
profunde ankru en mi mem.
Malfermas mi
fenestron en meznokt´. Vualo
de neĝo sin etendas sur la plac´.
Amikoj dormas, same
dormas la rivalo.
Silento ĉie regas –
sed en mi: malpac´.
Infanoj, tiel estu
ankaŭ estontece:
la paco daŭru ĝis etern´.
Okazu unu nur
milit´: ĉi tiaspece
en izoleco nokta –
luktoj de l´ intern´.
Dum tiuj ĉi bataloj
ja fortiĝas oni
per venkoj kaj malvenkoj pli kaj pli.
Kaj se eĉ nur
momenton lasus ni fordoni,
la temp´ sin fermus
jam por ĉiam super ni.
Preĝas
Skoto: “Dio, faru miraklon, ke mi almenaŭ unufoje en la vivo
gajnu en loterio!
Li preĝas unu jaron, du, tri … Post dek jaroj
aperis Dio mem kaj diris: “Vi devas almenaŭ unufoje aĉeti
lotbileton!”
Nova presmaŝino por nevidantoj
“Tiu ĉi presmaŝino, kiu kostas cent kvardek
mil ĉeĥaj kronoj estas unusola en regiono de Pardubice. Ĝi tre
helpas al ni. Multe da nevidantoj postulis de ni, ke ni sendu al ili
informojn skribitajn per braila skribo. Iam ili alportas la tekstojn
sur la disketo, ekzemple esperantistoj tiel tradukas siajn
korespondaĵojn kun eksterlando”, diras s-ino Jaroslava Hurtová,
la prezidantino de distrikta kaj regiona konsilio de handikapuloj.
La aparato presata per braila skribo kian ajn
tekston (tekstan garnituron), kiu estas en komputilo, fariĝis dum la
“Tago de malfermita pordo” de organizaĵo de
nevidantoj kaj malforte vidantoj en Česká Třebová unu el la plej
interesasajn novaĵojn. Leg-instalilo por traduko el la braila skribo
en nigran presaĵon estas ĝis nun tro multekosta.
Sur la foto estas s-ino Jaroslava Hurtová,
prezidantino de distrikta kaj regiona konsilio, dum la priservo de la
presmaŝino, kiu konas transskribi la tekston en la brailan skribon.
Tradukita
el la ĵurnalo Pardubické noviny
Nova konkurso
Konkurso por ĝuste traduki tiun ĉi parton el
la ĉeĥa libro de fame konata ĉeĥa verkisto Karel Čapek:
ZAHRADNÍKŮV BŘEZEN
ĜARDENISTA MARTO
Zahradník – zahrádkář náruživě a usilovně
chce, to se rozumí samo sebou: chce jenom sejmout chvojí a odkrýt
kytky, rýt, mrvit, rigolovat, kopat, přerývat, kypřit, hrabat,
rovnat, zalévat, množit, řízky dělat, ořezávat, sázet,
přesazovat, přivazovat, kropit, přihnojovat, plet, doplňovat,
vysévat, čistit, ostřihovat, zahánět vrabce a kosy, čichat k
půdě, vyhrabávat prstem klíčky, jásat nad kvetoucími
sněženkami, stírat si pot, narovnávat v kříži, jíst jako vlk
a pít jako duha, chodit do postele s rýčem a vstávat se
skřivánkem, velebit slunce a nebeskou vlažičku, ohmatávat tvrdé
pupence, vypěstovat si první jarní mozoly a puchýře a vůbec
široce, jarně a kypře po zahradnicku žít.
Nejlepším překladatelům 3 knižní prémie.
Red.
El la redakcio
En tiu ĉi jaro okazos la seminarioj nur unufoje en la monatoj:
Ĵaŭde 24.1.2002 de la 10 -a horo en Prago (Praha 1, Ve Smečkách 25),
Sabate 23.2. Prago – de la 9-a horo
Sabate 23.3. Prago – de la 9 -a horo
22.4. – 29.4. – unusemajna lingva seminario en Skokovy
Sabate 25.5. Pardubice de la 9 -a horo
Sabate 22.6. Prago – de la 9 -a horo
14. – 21.9. Kongreso de AEH en Janské Lázně
Sabate 26.10. Prago de la 9 -a horo
22. – 24. 11. 10. kongreso de ĈEA en Prago
+ Ni ricevis du malgajajn anoncojn:
La 25-an de novembro 2001 forpasis konata kaj
elstara esperantisto, s-ano Ladislav
Fiala el Poděbrady, kaj la 7-an de
decembro 2001 mortis RnDr. PhDr. inĝ, Václav
Vanc el Ústí nad Labem, ambaŭ en sia
83-a jaro.
Internaciaj Esperanto-aranĝoj en la jaro 2002
Belgio: Internacia Esperanto konferenco 20. – 26. 7. Leuven
Brazilo: 87-a Universala kongreso de Esperanto 3. – 10. 8. Fortaleza
Bulgario: 54 -a Kongreso de IFEF 1. – 7. 6. Plovdiv
Nigramara: Esperanto – feriado 21. – 30. 7. Sarafovo – Kiten Sozopol – Nesebar
Ĉeĥio: 2-a Internacia biciklista renkontiĝo 9. – 14. 9. Dobřichovice
4-a Kongreso de AEH – IKEH – 14. – 21. 9. Janské Lázně
Konferenco pri aplikoj de Esperanto en Scienco ka tekniko 22. – 24. 11. Prago
10-a Kongreso de ĈEA 22. – 24. 11. Prago
Germanio: 18-a Printempa semajno internacia 29.3 – 5.4. Waldfischbahn – Burgalben
Italio: 5-a Europ-unia Esperanto kongreso 23. – 28.8. Verona
Pollando: Internacia pedagogia kurso por Esperanto – instruantoj 3. – 10.2. Bydgoszcz
Slovakio: Somera Esperanto – lernejo 3. – 16. 8. Poprad
El
“Monda turismo”
Informoj el Kroatio
Nova kurso por handikapitaj gejunuloj
En la mezlernejo en Zagrebo komenciĝis nova
Esperanto-kurso, kiun gvidas prof. Judita Rey Hudeĉek. Kvin novaj
lernantoj komencis lerni la intenacian lingvon kaj planas partopreni
diversajn E-aranĝojn enlande kaj eksterlande. Unuavice la IV-an
kongreson de IKEH en Ĉeĥio.
Ĉu Goran vojaĝos al Brazilo?
Por la 22-jara handikapita knabo Goran Lakotic el
urbeto Kutina proksime de Zagrebo estis la 86-a Universala kongreso
la unua granda internacia aranĝo, kie li povis testi sian kapablon
paroli internacian lingvon. Kvankam li suferas de cerba paralizo kaj
ne povas memstare moviĝi eĉ en rulseĝoj, lia entuziasmo pri
Esperanto tiom kreskis, ke li eĉ ekdeziris vojaĝi al Brazilo. Pri
deziro de tiu ĉi eksterordinara kaj ege inteligenta knabo lia
instruistino Judita Rey Hudeĉek parolis dum iu radio-elsendo kaj tuj
post ĝi Kroatian Esperanto ligon vokis tri aŭskultantoj, kiuj
deziras finance subteni lian vojaĝon al Brazilo. Do, Goran serĉas
la plej taŭgan flugon al Brazilo.
Judita Rey Hudeĉek
Eŭrop-Unia Esperanto-kongreso
La 5-a Eŭrop-Unia Esperanto-kongreso okazos inter
la 23. – 28. 08. 2002 en Verona, Italio. La ĉeftemo de la kongreso
estas “Efektiva lingva egaleco: rajtoj de la eŭropanoj”.
La aranĝo estas oficiala kunveno de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU),
sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano-asocioj rajtas
partopreni ĝin. Okazos dum la kongreso komitatkunveno de EEU. Oni
povas ĝui diversajn interesajn prelegojn pri la ĉeftemo kaj pri
temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en
Eŭropo.
Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe:
Verona Esperanto-grupo
CP 1616, IT-37100 Verona, Italio
Rete: esperantoveronaadriacom.it
Transprenita el Eventoj
Novjaraj deziroj
Porkideto, hufofero
tro ne ŝvitu pro laboro,
nutras senton de l’
espero,
tamen luktu kun fervoro,
ke sukcesu ĉiu
faro al la menso obeante
por vi en la Nova
jaro:
aktivadu ne kormanke,
al malĝojo pordon
riglu,
tamen amo vin ne vundu,
la sereno en vi
viglu, en monujo mon’ abundu,
vivu bone, sane,
arde, la kotizon certe pagu,
tamen paŝu tre
singarde, malavare saĝe agu
kaj kuraĝe, elegante
babilu nur – Esperante!
Julio
Baghy
Estimataj legantoj,
certe vi rimarkis, ke la antaŭlasta verso de
la poemo estas dikigita. Tion ni faris intence! Ni volas tiamaniere
rememorigi vin, ke estas tempo por abonpagi Informilon.
Ekzistas legantoj, bedaŭrinde ne malmultaj,
kiuj sendas la monon en la duono de kuranta jaro. Ni ĝis nun estis
toleremaj, sed tio ne estu regulo.
Rimarko: Se la klasikulo metis tiujn vortojn en
sian poemon, estas videble, ke similaj malfacilaĵoj ne estas novaj!