Informilo 09 2007

Dostupný jazyk: eoEsperante

 

Informilo 9/2007

Enhavo:
Travivaĵoj de la 92-a U K Jokohamo, la 94-a UK okazos en Bialistoko,
El leteroj kaj de redakcio, Esperanto per rekta metodo

 

 

 

 

92-UK JOKOHAMO – Japanio

Mozaiko antaŭkongresa – kongresa – postkongresa

 

Nia dusemajna vojaĝo estis celita ne nur al la Universala kongreso, sed ankaŭ (ĉu mi hontu diri „plejparte“) por konatiĝi kun Japanio. Ĉar ĝuste tiun programon proponas la agentejo „China tours” : konatiĝon kun Ĉinio kaj Azio. Nian karavanon organizis, kiel kutime, la KAVA-PECH agentejo, do fakte nia samideano Petro Chrdle. Al ni – 10 ĉeĥoj, aliĝis dumvoje slovaka membrino de AEH M. Fejfičová, germanaj amikoj, hungara familio, tra Prago veturanta franca sinjorino, (el la insulo Reunion, kiu kuŝas en la Hindia Oceano), en Ósaka alkroĉiĝis du italaj samideaninoj. Eĉ unu neesperantisto ĉeestis. Do, nia grupo formiĝis kiel kolektivo internacia.

Nia aviadilo (Korean Air) surteriĝis en Seulo post tutnokta flugo, tie ni ŝanĝis kaj flugis al Ósaka-Kansai ankoraŭ 2 horojn. Jam noktiĝis, kiam ni atingis, per la fama rapidtrajno Hikari, nian celon: la urbon Kjoto (Kyotó). Mi ne povas prokrasti la mencion, ke tie nin atendis nia gvidanto – ĉeĥa juna viro David Hochman, dank´ al kiu estis nia vojaĝo perfekta kaj ĝuiga de unua – ĝis lasta momento. Li atentigis nin ne postuli vidi ĉiujn vidindaĵojn, kiujn ni preteriros.

La urbo Kjoto ja havas ĉirkaŭ kvin mil (jes laŭlitere, kaj laŭdire – kvin mil) templojn kaj li strebis montri al ni la plej eminentajn kaj videndajn. Ni ja ne povis tuj kompreni – eĉ kredi, sed dum nia semajna restado en la urbo ni pri tio konvinkiĝis. Preskaŭ post ĉiu angulo troviĝas diversgranda templo, templeto, sanktejo… kaj ni vere vidis tiujn la plej belajn kaj signifajn. La urbo Kjoto estas kiel „koro de Japanio“. Ĝia historio komenciĝis en la jaro 794, tuj kiel la ĉefurbo de Japanio. Dum tiom da tempo oni ja povis konstrui tiom da temploj kaj ĉirkaŭigi ilin per famaj ĝardenoj. Tiuj estiĝis fenomeno de Japanio kaj kelkaj estas proklamitaj heredaĵoj de UNESKO (ne nur en la urbo Kjoto!). Ĝuste kontraŭ nia hotelo sterniĝas la plej granda parko – kun la imperiestra palaco ene de ĝi. La imperiestro ja rezidas nun en la ĉefurbo Tokio (Tókyo) kaj en Kjoto vizitadas nur 1-2 foje en la jaro. La internon de la palaco ni ne vidis – sed iri ĉirkaŭ la parko, tio daŭris ĝuste unu horon! La perloj kaj heredaĵ-trezoroj situas precipe sur la piedoj de la montaro, kiu ĉirkaŭas la urbon. Mi nomu la „oran pavilonon“, la „arĝentan pavilonon“, en aliaj regionoj la Uĵi-komplekson, la Nara-komplekson, la faman Nikko („Nikko is Japan“ – propagandas la afiŝo, en la angla) – tiujn centrojn de budhisma, de zen-budhisma, de ŝintoisma religioj. Sed estas unu religio, kiu precipe koncernas la Esperanto-fenomenon: la Oomotop roklamas tri devizojn: unu Dio – unu Mondo – unu Lingvo; kaj tiu lingvo estu ĝuste ESPERANTO! Sub ties „flago“ la religio propagas kaj varbas por siaj idealoj ankaŭ en fora Brazilo. Do, tute nature, ke ni estis akceptitaj kiel plej proksimaj homoj (dank´ al personaj kontaktoj de Petro Ch.), en la ĉefaj centroj de la religio: en Ajabe – la loko, kie ekestis la fenomeno (tie ni eĉ havis honoron oferi la pino-branĉeton, simbolon de pureco; reprezentanto de ĉiu nacio faris tion). Antaŭ ol ni trapromenis tutan komplekson (inkluzive la tagmanĝon), estis farita jena fotografaĵo.

Bonvolu rimarki, kiel ni ĉiuj „brilas pro interna ĝojo“, kiun ni vere sentis en la ĉirkaŭo. La dua centro de Oomoto, kiu havas misian celon, troviĝas en la urbo Kameoka. (Ĝi situas sub la same nomita monto-kresto, kiu japane signifas „ testud-dorso“; ĝi vere tiel aspektas). Tie ni spertis la samajn pensojn kaj sentojn: kvieton, afablecon, edukcelojn.


 

Mi tamen revenu al budhismaj konstruaĵoj kaj kompleksoj, ĉar ili abundas, lavangigas la landon; kaj rememorigu pri kelkaj „la plej“: en la Nara-komplekso; la Amid-Budho rezidas en la plej granda ligna konstruaĵo de la mondo (en sanktejo). La ora statuo de Budho, sidanta sur lotus-folioj, estas 15 metroj alta. Ĉi tie mi ne povas ne mencii por ni gravan okazaĵon: por 1000 jenoj estis aĉetita tegolo por tegmento-kresto destinita por nove konstruita templo. Sur ĝin ni skribis jenan tekston: „Esperantistoj de KAVA-PECH- karavano. Je la 02 .08. 07“. Kaj nun ni povas esperi pri la protekto kaj favoro de dioj, estante tiel proksime al la ĉielo, ĉu?

En la duan „Grandan Budhon“ ni povis eĉ eniri: lia statuo tronas ne en templo, sed en natura parko sub montaro, kiu protektas la duan iaman antikvan ĉefurbon Kamakura (de la 12-jrc.). La urbo estas monde konata pro siaj sakuraj festotagoj. La 2 km longa aleo de sakuroj gvidas al la ĉefa sanktejo. (Tiuj solenoj okazadas kompreneble printempe, kiam abundas la roza koloro de sakuraj arbo-floroj).

Kongresa semajno

Kion novan diri, karaj legantoj al vi, kiuj la etoson almenaŭ unufoje spertis? Jam sur la alloga afiŝeto videblas, ke ni gastis en la plej moderna parto de la urbego Jokohama – oni titolas ĝin ankaŭ „ la futureca urbo-loko.“ En la inaŭgur-halo troviĝis cca 1900 ĉeestantoj, sur la podio komitatanoj de UEA, reprezentantoj de unuopaj asocioj, gastoj. Entute el 57 landoj. Ni estis petataj saluti per nelongaj frazoj, do mi al mikrofono diris jenon: „ Karaj, akceptu saluton de Ĉeĥa Esperanto-Asocio“ … kaj havis sinceran aplaŭdon, ke mi estis esprimanta la memoron de vi ĉiuj, kies koroestis kun ni en Jokohamo, ĉu ne?!

 




En la kongresejo mi plenumis du ne tute privatajn taskojn:

1./ Jam la unuan tagon, la 4-an de aŭgusto, okazis en la salono Hodler t.n. „Foiro“. Pravis tiu nomo – en la salono estis ĝuebla la etoso de – bazaro. 73 diversaj organizoj, grupoj, unuopuloj sternis sur tabletoj kaj tabuloj sian „varon“. (Ne estis permesite vendi la „varon“).


Mi, delegito de AEH, hazarde ricevis mian lokon apud s-ano Renato Corsetti. Certe lia personeco estis tiu „allogilo“, kiu gvidis multajn al nia loko. Baldaŭ mi mian materialon disdonis al la interesiĝantoj. Ĉi tie mi eldiras serioze la rezulton: pri nia agado interesiĝis kelkaj „gravaj“ personoj, kies kontakto-adresojn mi ricevis kaj kiuj igis nian organizaĵon la kontaktojn disvolvi! Tio estas afero de nia venonta traktado…

2./ Same agrable mi travivis la okazon publike montri la ekzemplerojn de ĉeĥa literaturo. En la salono Lapenna prezentis sin esperantistaj eldonistoj. La KAVA-PECH eldonejo sin vidigis per 5 libroj, ĉijare eldonitaj. Inter ili per tiu de Eli Urbanová „Prefere ne tro rigardi retro“. Petro CH. min petis deklami unu poemon – nome la MATENMANĜO; ĝi elvokis ĝuon de la publikaro. Instigita per tio, mi prezentis la ĵus-eldonitan poemaron „ Kosmo sonoras per steloj“ , kies autorino estas Zdenka Bergrová kaj kies esperantiganto estas Jaroslav Krolupper. Tiam mi tre bedaŭris, ke la verketon mi ne povas enmanigi al KURISU KEI, la famulo. Ni ĉiuj ĝojis vidi lin, kiel honoran membron de la komitato kaj kiel „specialisto pri ĉeĥa literaturo“ – tiel lia nomo estas enskribita en la KONGRESA LIBRO. Ĝoje ni aplaŭdis tiun 97-jarulon, kiu ĉe mikrofono instigis nin aĉetadi la esperantistan literaturon; „Kiel mi mem faros. Pro tio mi alprenis jenan sakon“ – kaj li montris grandan nigran sakon…

Miaj ĉeĥaj amikoj demandas min, kiel japanoj perceptas la fenomenon de „ĉeĥio“. Jen: kiam mi malfermis noktan muzikan programon (ĝuste tio estis memore la atom-atakon al Hiroŝimo, la 6-an de aŭgusto), sonis la simfoniaĵo „Mia Patrujo“ kaj la overturo de la opero „Vendita fianĉino“, verkoj de Bedřich Smetana, kiujn ludis la Ĉeĥa filharmonio.

Krome: ĉiloke mi dankas al mia kunvojaĝanto Viktor Dvořák, kiu alportis plenan saketon de flugfolioj pri Prago. Ĉi tiujn – en la angla kaj japana – ni disdonadis ne nur en la kongresejo, sed ankaŭ dumvoje; kiel rekompenco por donacoj – ventumiloj kaj papertukoj, kiuj en la senĉese 34 gradoj varmegaj tagoj tiel taŭgis. La studentoj pri niaj flugfolioj dankeme aspektis kaj kliniĝis.

Ka nun

la postkongresa travivaĵo.

Mi parolos pri nia grimpo al la monto FUĴI.

Ĉe la fino de mia raporto legu poemon, kiu proksimigu al vi mian preparon por la evento, psikan kaj fizikan. Jam de la jarkomenco mi preparis, parolis, ventumis tion – antaŭ mia amiko Č. Vidman. Li trafe respeguligis la aferon – kaj J. Krolupper certe trafe la poemon esperantigis… Sed vin interesas, kiel la evento plenumiĝis, ĉu?

Intence mi sciigos vin nur pri la rezulto-faktoj, ĉar priskribi niajn emociojn kaj travivaĵojn, tio estas kiel malkovri misteron de niaj animoj. Ĉu la enigmo? Jes! Kiu surpaŝis LA MONTON, ne volontas kaj ne kapablas transdoni siajn spertojn al aliaj – ol al la samgrimpintoj. Tial vi nur eksciu, karaj gelegantoj, ke la pinton de la vulkano – la 3776 metrojn – atingis: Petro Chrdle, Marie Maděrová, Miloš Bloudek, Lenka Bloudková. Kaj ni estis 4, kiuj atingis „nur“ la alton 3360 m. Kredu nin, ke tio ne estas „nur“! Tio estas neimageble malfacila tasko. Sed ankaŭ en tiu alto ni – Margit Turková, Libuše Dvořáková, Viktor Dvořák, Vladimír Macek – vidis „la sunon aperi glore”. La suno glorigis nian vojaĝon al Japanio kaj reen… Margit Turková, la 17-an de aŭgusto
2007.
                        

Fudži

U moře mohutně se vypíná
posvátná hora hor
Pod ní
rýžová krajina
až po obzor

Snem
každého je vystoupit
až na vrchol A kraj pozdravit
při
ranním rozednění
Což lehký úkol není

Den
a noc se stoupat musí
ale nikdo nehartusí
Pozvolna se
vleče tenhle pochod husí
Jen ať to někdo zvládnout zkusí

Zvlášť
pro našince jde to ztěžka
vždyť by se sem vešla dvakrát
česká Sněžka
Tak předem neustále
trénovat se musí
vytrvale

Také
dech cvičit houževnatost
Překonávat lidskou
slabost
Stoupat rozvážně ale neúnavně
až konečně
slunce objeví se slavně

Překonat
únavu a lenost
všední a šedou dennodennost
Napnout
své síly
(i když snad ochabují chvíli)

a
být včas v cíli
Paprsky světla už se probudily
Nad
japonskými ostrovy jako jejich máma
tyčí se hora Fudžijama

Čestmír Vidman
1.4.07

 



 

Fuĵi-monto

Ĉe maro nin surprizas
masiva sankta monto
Sub ĝi pejzaĝo
riza
ĝis horizonto

Supreniri
ĉiuj revas
poste ili supre salute manon levas
al la
lando en aŭroro
Nepras tie ĉi fervoro

Tagon
nokton oni devas iri
sen ĝemplori sen suspiri
Pri la
lanta marŝo ansero povas miri
Estas malfacile monton tuj
akiri

Tiu
tasko por ni estas ambicia
nur duona estas Neĝmont‘
bohemia
Do ekstaras postulo insista
pri antaŭa trejnado
persista

Spiron
trejni volon plifortigi
De malforto sin senigi
Supreniri
pace kaj senlace
ĝis kiam la suno tuj aperos grace

Laciĝon
pigrecon superi
pro ordinareco ne suferi
Streĉi siajn
fortojn
(malfortiĝintajn de komforto)

por
al celo alporti raportojn
Elsaltis sunradioj jam kiel
risortoj
Al japanoj kiel ponto el rakonto
alkondukas
ĝuste Fuĵi-monto

esperantigis
Jaroslav Krolupper

Pluaj kongresoj: 2 0 0 8 :

La 93-a Universala kongreso okazos en nederlanda Rotterdamo 19-26 julio.

Busan ekskurson organizos M.Tomečková, ČeskéBudějovice.

La KELI kongreso okazos en Slovakio en hotelo Pribylina de 27.7.-2.8.2008.

UK 2009 okazos en pola urbo Bjalistoko

La nova Estraro de UEA decidis en sia kunsido la 9-an de aŭgusto en Jokohamo, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko, Pollando, por omaĝi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof, en la urbo, kie li mem naskiĝis.

La urbestro de Bjalistoko, d-ro Tadeusz Truskolaski ĉeestis la kunsidon, kune kun la prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo, s-ino Elzbieta Karczewska, kaj  s-ro Aleksander Zdechlik, kiu reprezentis la ĉefan estraron de Pola Esperanto-Asocio. D-ro Truskolaski transdonis al la estraro alvokon de bjalistokanoj por okazigo de la UK en ilia urbo. Dum unu semajno preskaŭ 3500 personoj subskribis la alvokon. Krom entuziasma akcepto de la urbanoj, la urbestro promesis vastan apogon de la urbo al la organizado de la kongreso.

el [gazetaraj komunikoj de UEA]

Interesaĵoj el la redakcio kaj el la leteroj:

1) Antaŭ kelkaj semajnoj poŝto alvenigis ĉarman libreton  “Kosmo sonoras per steloj” de aŭtorino Zd. Bergrová kaj de la tradukisto Jaroslav Krolupper. 63 poe- metoj en ĉeĥa kaj Esperanta lingvoj estas indaj por tralegi kaj la redakcio gratulas al la poetino kaj ankaŭ al nia membro pro sukcesaj kaj belaj tradukoj.

2) Fragmento el la letero de s-ano Bretšnajdr: Jes, Esperanto solenas nunjare la 120-an datrevenon. Kiel rapide forflugas la tempo. Vere Esperanto pliriĉigis mian vivon, ebligis al mi korespondadon kun preskaŭ tuta mondo kaj renkontiĝojn kun interesaj gesamideanoj; certe mi povas esti kontenta. Do ĉion la plej bonan kaj sufiĉe da fortoj por via plua sukcesa agado.

3) La redakcio gratulas al s-ano Novosad, kiu kunlabore kun la direktoro de Kultura domo aranĝis ekspozicion okaze de 50 jaroj de Esperanto en la urbo Ostrov por tri someraj monatoj. Li skribis: ….Kaj mi – junulo – post 3 1/2 jaroj naŭdekjarulo mi konstante aktivas kaj ĝojas kun vi ĉiuj revidi en konferenco de ĈEA en Polička.

4) Post longa tempo aperis en interreta SKYPE-telefono voĉo por multaj memorigantoj tre konata, sed sub la pasvorto Rashid Awad. La eksredaktoro de praga radio-elsendo por angloj Richard Howard salutas ĉiujn ĉeĥajn geamikojn. Kiu volus paroli kun li, jen lia adresa signalvorto =rashid.awad .

5) La redakcio deziras baldaŭan resaniĝon al nia membrino Eva Hoffmannová el Prago, kiu jam longe kuŝas en praga malsanulejo. Ĝojigu ŝin per amika letero, sed skribu al ŝia hejma adreso: Africká 16, Praha 6 160 00.

6) La nova statuto de la asocio de AEH estis jam aprobita la 16.7.2007 de Ministerio de enlandaj aferoj. De tiu ĉi tempo nia asocio oficiale nomiĝas Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj, civitana societo.(ĉeĥe post la nomo= o.s.= (občanské sdružení).

Esperanto per rekta metodo

La redaktoro de la Revuo de Esperanto skribas:

Antaŭ la U K en Jokohamo mi dissendis koloran afiŝeton pri 11 lingvaj mutacioj de Esperanto per rekta metodo, kiuj jam aperis kaj pri plia deko, kiu jam naskiĝas. La afiŝeto prezentis ankaŭ la aperintajn didaktikajn helpilojn (instruaj bildoj kaj KD-oj), kiuj estas uzeblaj por ĉiulingvaj lernolibroj.

En Jokohamo mi sukcesis prezenti la projekton dum la kvar menciitaj forumoj (Movada Foiro, Aŭtora duonhoro, Libroj de la jaro, Tago de lernejo /ILEI) kaj persone alporti la freŝe eldonitajn japanan kaj korean eldonojn, kiuj bone vendiĝis en la kongresa Libroservo. La sendita afiŝeto estis malgrandigita afiŝego, kiu dum la Jokohama UK fone ornamis la menciitajn kongreserojn. Dum la UK aliĝis al nia projekto pliaj 9 tradukontoj (al la taĝika, persa, ukraina, sveda, latva, kataluna, hebrea, urdua kaj nepala lingvoj). La lernolibro do havas tute realan ŝancon aperi (dume) en trideko da lingvoj…

Oferto pri tiuj libroj, kiuj jam aperis, estas mendeblaj ĉe mi aŭ ĉe UEA. Mi petas vian helpon diskonigi tiujn informojn kaj helpi, ke la rezultoj de niaj komunaj strebadoj atingu tiujn, kiuj ilin bezonas: la lernantojn kaj iliajn instruistojn. La eblecoj de mia eldonejo estas limigitaj kaj la eldono de pluaj libroj kaj metodikaj helpiloj eblos nur kiam la investitaj rimedoj almenaŭ parte revenos. Amike salutas kaj je plua bona kunlaboro ĝojas

Stano Marĉek revuo.esperanto@gmail.com

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný. La jarabono de Informilo 15 €.
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.