Informilo 9/2004

Informilo 9/2004

Enhavo:
Komuna renkontiĝo de AEH kaj E-klubo
Kelkaj Impresoj
Uk en Ĉinio
La 57-a IKUE-kongreso en Kretinga
Mallonge pri diversaj E-aranĝoj
Lingva angulo.
Grava atentigo por ĉeĥoj

Komuna renkontiĝo de AEH kaj E–klubo


de D-ro Schulhof en Pardubice okazis de 24-a ĝis 29-a de aŭgusto 2004 en mezlerneja konstrua metilernejo en Rybitví ĉe Pardubice. La organizantoj komence travivis multajn problemojn, ĉar ĝis limtempo venis tro malmultaj aliĝiloj, ĉefe de ĉeĥaj membroj kaj ili longe hezitis, ĉu la aranĝon tamen realigi aŭ nuligi. Ja estis somera libertempo kaj lerneja kuirejo promesis kuiri nur por nia aranĝo, ni kalkulis pri meznombro proksimume de 50 partoprenantoj. Kiamaniere la organizantoj devus kelkajn semajnojn antaŭe diri, ke la personaro preparu „x“ litojn, ke „x“  partoprenontoj interesiĝos pri la manĝajo de ĉiuj tagoj ktp., kiam en la aliĝiloj ne estis plenigitaj kadretoj por manĝo, ankaŭ ne por ekskursoj, ja ni timis mendi busojn, kiam la membroj telefonis kaj skribis: Kiam mi fartos pli bone, mi alveturos. Ankaŭ partoprenkotizo estis sendita de malmultaj.

Tamen ni riskis:

Merkrede, kiam okazis la jarkonferenco de AEH, partoprenis nur 26 personoj, sed en pli postaj tagoj pluaj  membroj alvenadis kaj sabate, kiam estis solena XV-a E-tago, en E-kluba kroniko estas subskribitaj 65 partoprenintoj inkluzive de 4 germanaj membroj, 3 polaj gastoj kaj 1 franco (4-membra franca familio devis vendrede forveturi).

E-klubo volis rememori la 95-an jubileon de sia ekzisto, 140-an naskiĝ-datrevenon de sia fondinto d-ro St. Schulhof (eĉ lian 85-an mortodatrevenon) kaj preparis la duan pli vastan eldonon de broŝuro “Vivo kaj verko de d-ro Schulhof“, de kiu ekkreis scenaron por recita kompilaĵo por kvar personoj kaj okaze de sia 95-jara ekzisto de la klubo videofilmis el diversaj fotoj kaj el 8 kronikoj pason de ĉiuj jaroj kun vorta akompano. Pro manko de la tempo estis projekciitaj sur video nur lastaj kvin jaroj. Ĉar la vorta akompano estis nur en ĉeĥa lingvo, la eksterlandanoj ricevis koncizan skriban E-tradukon. La nova broŝuro estas ricevebla en redakcio de AEH.

Nunjare oni festas en Ĉeĥa respubliko signifajn datrevenojn de du la plej famaj muzikkomponistoj Bedřich Smetana kaj Antonín Dvořák. La organizantoj preparis en  muzik-salono de Regiona biblioteko en Pardubice videokoncerton sur granda ekrano kun E-klarigoj pri tiuj ĉi komponaĵoj: Simfonio numero 9 e-mol Novmonda de Antonín Dvořák (kvara parto Alegro con fuocco), filma prilaboro de Najado kun fama ario “Luneto sur la ĉielo profunda“, kaj de Bedřich Smetana simfonia poemo Šárka el ciklo “Mia patrujo“ kaj ferma sceno el nacia opero „Vendita fianĉino“. Grandega aplaŭdo kaj videbla kortuŝo de ĉeestintoj kaŭzis kontenton de la  organizantoj.

En Rybitví naskiĝis kaj loĝis konata ĉeĥa duopo – kuzoj Veverka, eltrovintoj de la plugilo. Ilia dometo kaj monumento estas proksimume 250 metrojn for de la lernejo, kaj la urbestrino de la vilaĝo Rybitví tre volonte konatigis nin ĉiujn kun la historio de tiu tempo kaj ankaŭ, kion ŝi devis fari pro savo de tiu dometo antaŭ vandaloj kaj ŝtelistoj.

Dum lasta tago de la renkontiĝo okazis jam la tradicia XV-a Esperanto-tago. La organizantoj estis surprizitaj pro persona vizito de vicestro de Magistrato s-ro J. Raszkazov, kiu tralegis salutvortojn de la urbestro. Jen la laŭvorta traduko:

Estimataj gastoj, sinjorinoj kaj sinjoroj,

estas por mi honoro, ke mi povas saluti kaj ankaŭ bonvenigi vin en Pardubice, kiu estas nomata plej ofte kiel urbo de marcipano, aŭ de sporto, aŭ de industrio. Sed mi ankaŭ ekhavis ideon, ke oni nian urbon povus ankaŭ nomi „urbo de Esperanto“.

Ne nur rilate al pioniro de tiu ĉi internacia lingvo D-ro Schulhof, estimata urbano, sed ankaŭ pro longjara tradicio, pro kio Esperanto en Pardubice estas konata, ankaŭ pro riĉa samtempo de Esperanto en Pardubice, pri kio meritis antaŭ ĉio sinjorino Jarmila Rýznarová.

Mi scias, ke esperantistoj apartenas al tiu speco de entuziasmuloj, kiuj ankaŭ nuntempe ofte ne zorgas pri mono kaj tempo, tial ili povas esti konsideritaj de plimulta populacio kiel stranguloj. Sed mi opinias, ke ni povas al ili nur envii. Entuziasmo por tiu agado, por nobla ŝatokupo kaj ankaŭ por tiu ideo. Ja, kiu scias, ĉu la mondo helpe de Esperanto, kiel unusola oficiala interkompreniĝa lingvo, kiu por neniu estu gepatra lingvo, kaj tiamaniere ĝi al neniu donas avantaĝojn, ĉu ĝi ne estus pli bona ol tiu samtempa?

Gesinjoroj, mi deziras al via renkontiĝo sukceson kaj al vi ĉiuj la plej agrablan restadon en Pardubice. 

Jiří Stříteský, ĉefurbestro de Pardubice

La organizantoj aŭdis multajn laŭdojn je bonega manĝaĵo, bona tranoktejo, bunta programo kaj kiam ankaŭ la vetero estis agrabla, ili povas esti kontentaj.

red.

Kelkaj impresoj el la internacia renkontiĝo de AEH en Pardubice inkluzive de la XV-a Esperanto-tago.

      Vortoj de la vicestro de Magistrato nin ĝojigu. Elparolitaj el la „oficiala buŝo“ ili signifas, ke nia Esperanto-komunumo vekis ne nur atenton, sed ankaŭ estimon. Estis videbla, ke imponis al li la 95-jara ekzisto de la klubo, kiu portas nomon de sia fondinto – de doktoro Stanislav Schulhof. Kaj tiu ĉi nomo ne estas nekonata al kleruloj de la urbo Pardubice. Lia famiĝo koncernas precipe lian pacamon kaj pacemon, lian strebon kunfratigi homojn, siajn klopodojn li kapablis realigi per la fondo de Esperanto-klubo, siajn ideojn kaj celojn li esprimis en sia poemaro – ĉu en la ĉeĥa, ĉu en la Esperanta lingvoj. Certe pro tio li estis konata kultur-portanto en la urbo Pardubice.

Tion ni eksciis el dramigo de lia vivo, kies recitan kompilaĵon kreis Jarmila Rýznarová kaj pere de siaj gefamilianoj famigis la personecon de doktoro Schulhof al ni – partoprenintoj.

La enhavo estis kortuŝa, la deklamo kun senerara prononco. Kiel pere de nevideblaj fadenoj alkroĉis nin al siaj koroj ĉiuj deklamintoj.

El plua bunta programo, kiu estis okazinta en kunsida salono, nepre estu menciita la literatura anonima konkurso, kiu havis jenajn allogajn temojn – la proverbojn de Zamenhof.

La interesuloj povis elekti el tri temoj: Lupo ŝanĝas harojn, sed ne agojn, Kapo majesta, sed la cerbo modesta kaj Ne ĉio brilanta estas diamanto. Bedaŭrinde eĉ tiuj allogaj temoj ne allogis pli ol 4 konkursantojn, kiuj kreis 9 artikoletojn. Siasence ĉiuj meritas esti menciitaj kaj premiitaj. Du librojn transprenis J. Drahotová el Ml. Boleslav, unu estis sendita en Pollandon al Kr. Babian el Gdynia, Mil. Pokorný el Jičín kaj J. Holcová el Mělník ricevis diplomon..

Al pluaj programoj apartenis ekskursoj al malnova parto de la urbo, al bierfabriko, al skanzeno Veselý kopec, al kastelo Častolovice kaj valbaraĵo Seč, kien nin gvidis kaj ĉion klarigis s-ano Pavel Nechvíle, kiu tie okupiĝis. Mirinda kaj admirinda estas la ligna tubego, kiu kondukas akvon en la elektrofabrikon. Vera raraĵo, kiun ni ĝuoplene rigardis.

Dancvesperon partoprenis ne nur ĉeestintoj de la renkontiĝo, sed ankaŭ personaro kaj gvidantoj de la konstrulernejo. Ĉiujn fascinis ore ornamita ventrodancistino Hannelore el Hamburgo en sia prezentado. Ĉiuj sentis sin bone en la rondo de nia „verda familio“.
El la letero de Margit Turková

El plua letero:

E-renkontiĝon en Rybitví ni Plzenanoj povis partopreni nur de ĵaŭdo la 26-an de aŭgusto. La programo estis interesa kaj bunta. Ni vizitis bierfabrikon kaj kastelon Častolovice, kie ni antaŭ ĉio admiris kasedajn plafonojn, multajn portretojn kaj belan parkon. Ĝi estis vere vizitinda. Sabate dum la XV-a Esperanto-tago ni ekkonis ĉion gravan pri fondinto de klubo en Pardubice d-ro Schulhof ĉe recita kompilaĵo. Ni ĝuis lian brilan poeziaĵon, kiun deklamis „la fama perfekta familia kvaropo“ s-ino J. Rýznarová kun Lenka kaj Mirka (ŝiaj filinoj) kaj nepo Petr. Tio estis kareso por niaj animoj. Ankaŭ s-ano M.Smyčka, nia ŝatata oper-kantisto ĝojigis nin per belaj melodioj.

Posttagmeze ni vizitis la tombon de d-ro Schulhof en juda tombejo kaj en apuda tombejo ni memorigis meritplenan laboron por AEH de s-ano J. Vaněček. Sabata vespero finiĝis per muziko kaj danco en gaja medio.

      Ĉiuj estis kontentaj ne nur kun la programo, sed ankaŭ kun bongusta manĝaĵo kaj kun tre bona loĝado. Denove montriĝis, ke pardubica klubo kapablas organizi kvalitan, perfektan solenan renkontiĝon.


Marie Zýková Plzeň

UK en Ĉinio

      La 89-an Universalan kongreson de UEA en la ĉina Pekino, okazinta en la tagoj 24 – 31-an de julio 2004, partoprenis el Ĉeĥa respubliko ok personoj.

La ekskurso estis organizita de firmao KAVA-PECH – de s-ano Petr Chrdle. Jam la 19-an de julio ni kuniĝis en aviadejo Praha-Ruzyň, post profunda persona trarigardo – eĉ manikuraj iletoj ne estis permesitaj, – ni flugis al Helsinky 2,40 h., de kie je la 18-a horo ni forflugis rekte en Pekinon. La flugo daŭris ok horojn en alteco de preskaŭ 10 km. Dum la flugo ni povis aŭskulti muzikon de ok programoj en individuaj aŭdiloj de ĉiu vojaĝanto, rigardi TV kanalon, kie ofte estis projekciita mapo de la terglobo kaj maketo de la aviadilo en la loko, super kiu ni ĝuste troviĝis.

En aviadejo de Pekino  atendis nin reprezentanto de ĉeĥ-ĉina vojaĝagentejo, kiu certigis al ni trafikon en la loko kaj ĉiĉeronon, akompanis nin ankaŭ filmkameraisto s-ro Fr. Zelinka, kiu preparas dokumenton pri UK por televid-programo ČT 1 en la programo „Dobré ráno s ČT“.

Kion ni rimarkis kaj observis en tia mallonga tempo:

La stratoj estas tro plenplenaj per aŭtoj, biciklistoj, ĉie estis multaj stratvendistoj. Almozulojn ni vidis malpli multajn ol en Prago, poŝoŝtelistoj estas same lertaj kiel en Prago. Taksiservoj estas tre malmultekostaj kaj oni ne priŝteladas,  labortago estas 10 horojn tage – sep tagojn semajne(!). TV en Pekino estas kabla – 98 programoj, el tio du en angla lingvo. Post alveno en la hotelon ĉiu gasto ricevas vizitkarton, kie estas en angla kaj ĉina lingvoj bezonataj telefonnumeroj kaj la frazo: Bonvolu alveturigu min en la hotelon, kie mi loĝas.

Pri vivnivelo? Ĉinoj jam ne estas tiel malgrandaj, sed sveltaj, la kialo estas nutraĵmaniero kaj neuzado de salo. Uzado de bastonetoj anstataŭ manĝilaro kaŭzas, ke en la buŝon ili devas meti pli malgrandajn glutpecojn, ili bone maĉas ilin kaj pli frue estas plensataj. La manĝoj estas malmultekostaj.

Malgrandaj dometoj en Pekino ruiniĝas kaj oni konstruas altajn domegojn 25 – 35-etaĝajn. Loĝejojn la homoj unuope aĉetas, konstruado de aŭtostradoj, ŝoseoj, altaj domegoj  kaj evoluo de industrio komenciĝis post la finiĝo de kultur-revolucio antaŭ proksimume 25 jaroj.

La vetero – Pekino kuŝas sur la sama paralelo kiel Madrid, do ni uzis altan temperaturon super 35 gradojn – kiam pluvas, ne estas agrable. La vendistoj surstrate ofertas biciklistajn mantelojn kaj pluvombrelojn – sunobrelojn.

Ni havas multajn travivaĵojn el nia ĉina ekskurso, pli multe vidis ĉeestantoj dum la XV-a E-tago en Pardubice-Rybitví sur videofilmo, pluajn partojn povos vidi partoprenontoj de lingva seminario en Skokovy en novembro.


Viktor Dvořák

La 57-a  IKUE-kongreso en Kretinga

      Ĉijare mi vojaĝis kun dek E-infanoj por ĉeesti la IKUE kongreson. Ĝi realiĝis komence de julio en litova urbo Kretinga kaj tien kunveturis ducent esperantistoj el 12 landoj.

Sur konstruaĵo de franciskana gimnazio svingis du flagoj: Esperanta kaj litova.  Apude eblis legi surskribon: Venku malbonon per bono.

Kun mia grupeto veturis esperantistoj, multaj el ili estis membroj de AEH. Ni admiris purecon de la urboj kaj de la naturo, kiun ni ekkonis dum ekskursoj. Interesa estis la ekskurso al Žemaiĉiu Kalvarija, kiu havis 20 kapeletojn de krucvojo, kvankam alie sufiĉas nur 14.

Ankaŭ mondfama Monto de krucoj interesis nin. Tie staras kaj pendas nekredebla multo da krucoj kaj krucetoj, oni diras proksimume 100 000. Ilin alportis homoj dum perdo de siaj proksimuloj aŭ en alia sia problemo. Tiuj ĉi krucoj estis dum komunisma periodo kelkfoje ruinigitaj per buldozoj, sed la homoj denove starigis ilin.

Sur diversaj lokoj ni admiris statuojn eltranĉitajn el arbaj trunkoj. Al niaj infanoj plaĉis la muzeo de ŝtonoj kaj precipe vizito de proksima apudmara banloko Palanga.

Iomete malfacilaj estis por ni la manĝoj, kvankam multaj similis al niaj. Ni neniam povis ekkoni, kion verŝi per keĉupo, kion per dolĉa kremo aŭ  sukerigi. Ankaŭ nia loĝado en studenta hejmo ne estis tro komforta.

Sed ni ĝuis kulturon. Preskaŭ ĉiun vesperon atendis nin en la kulturdomo valora programo. Prezentis sin Pola nacia dancgrupo, litovaj folkloraj ensembloj, 50-membra infangrupo el Kaunas, kiu prezentis dancojn kaj kantojn. Bela estis litova nacia vespero. Tie ni vidis du dancgrupojn kaj aŭdis operajn ariojn eĉ modernan muzikon.

Al la lasta bunta vespero kontribuis esperantistoj el diversaj nacioj. Ĉeĥoj kantis naciajn kantojn, mia E-grupeto montris dancojn kaj infanludojn el kvar jarsezonoj. Por tiu  ĉi prezentado kaj kontribuo al subĉiela programo dum nacia litova festo la 6. 7. 2004 ricevis nia infana grupeto laŭdon de la urbestro en Kretinga.
Zdena Novotná

Mallonge pri diversaj E-okazaĵoj

La prezidantino de ĈEA s-anino Věra Podhradská informis en sia skriba salut-mesaĵo okaze de E-tago pri E-aranĝoj, kiuj estos organizataj en plej proksima tempo:

La 26-an de septembro 2004 forpasas 110 jaroj de naskiĝo de eminenta esperantisto, aŭtoro de diversaj E-lernolibroj s-ano Theodor Kilian, kiu havas multajn meritojn pri disvastiĝo de Esperanto en Moravio. Interalie li apartenis inter fondintoj de iama „Verda stacio“. Omaĝe al lia jubileo organizas EK Třebíč rememoran renkontiĝon sabate la 25-an  de septembro  en Esperanto domo en Třebíč, strato Esperantistů 3.

La 1.-3.10 okazos la 17-a Internacia kultura festivalo en Ústí nad Labem.

Ĉiuj, kiuj iam partoprenis ĝin, scias, kian altan nivelon havas la festivalo.

Semajna lingva seminario en Skokovy okazos de 9.-14.11. 2004.

La 19.-21.11. 2004 okazos regula konferenco de ĈEA, nunjare en Olomouc. Krom asocia traktado estos preparita interesa programo fare de lokaj esperantistoj. Detalajn informojn Vi trovos en Starto 3, kie Vi trovos ankaŭ inviton por KAEST en Dobřichovice (12. – 14.11.), kiun organizas Petro Chrdle.

La 4.-6.12 okazos solenaĵo „Omaĝo al la ora duopo el Brno“ – cent jaroj depost la naskiĝo de Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber. Ankaŭ en Starto Vi povos legi pluajn informojn.

La 29.11.-5.12.2004 okazos en Dobřichovice Internacia paroliga semajno.

La 24-a Ĉeĥa-Saksa Tago kun adventa vigilio okazos la 11.12. 2004 en Ústí nad Labem. Aliĝilo estas ricevebla ĉe la adreso Miroslav Smyčka, Kojetická 90, Ústí nad Labem.

*****

      Regulaj sabataj seminarioj en Prago, strato Ve Smečkách 25 okazos la 25-an de septembro, la 30-an de oktobro kaj la 27-an de novembro 2004.

Red.

Lingva angulo:

Slavoj, atentu uzadon de la refleksivo „si“!

La esperanta si estas refleksiva pronomo, kiu en propozicio rilatas al triapersona subjekto (li, ŝi, ĝi, ili). Ĝi ne povas aperi kiel mem subjekto, ĉar neniam ĝi akceptas formon de nominativo, sed sole de akuzativo aŭ prepozitivo. Tion prezentas la tabelo laŭ PAG § 49:

Kazoj Singularo – Pluralo
Akuzativo sin
Prepozitivo je si

Diference de la regulo pri tria persono ĉe la esperanta si, la ĉeĥa refleksivo se (2. sebe; 3. sobě, si; 4. sebe, se; 6. sobě; 7. sebou) reprezentas ankaŭ la unuan kaj la duan personojn:

umývám se mi lavas min,

oblékáš se vi vestas vin,

vyprávíme si ni rakontas al ni,

píšete o sobě vi skribas pri vi.

La bezonon de refleksivo estas plej facile montri per ekzemplo:

Paŭlo estas ludanta kun Petro kaj vundis sin (= Paŭlon).

Paŭlo estas ludanta kun Petro kaj vundis lin (= Petron).

Se ne ekzistus refleksivo kaj ambaŭ, Paŭlo kaj Petro, estus reprezentataj per la personpronomo lin, ni ne povus ekkoni, al kiu okazis la vundiĝo.

La traktado de la refleksivo si validas sammaniere ankaŭ por la posesiva (= posedpronoma) formo kun la adjektiva finaĵo –a: sia, resp. sian. Ankaŭ tiuj ĉi formoj rilatas nur al triapersona subjekto:

Mi vizitis mian patron. Li vizitis sian patron. Li vizitis sian amikon kaj lian patron (patron de la amiko). Estas konate, ke mem L. Zamenhof, kiel slave edukita homo, kelkfoje en siaj tekstoj eraris, oni nomas la eventojn „plumeraro“. Ekzemple en la biblia: Vi, kiu per sia dekstra mano helpas la fidantojn (en posta eldono korektita al „kiu per via mano“).

Se pronomo kun finaĵoj -u, -uj (tiu, kiu, iu, ĉiu…) reprezentas unu aŭ kelkajn personojn el inter ni aŭ vi, oni uzu refleksivon, ĉar la afero rilatas al la u-pronomo, kiu estas triapersona (li, ŝi, ĝi, ili). Se la afero rilatas al la tuta grupo kaŝita sub ni aŭ vi, oni uzu la koncernan personpronomon:

Ĉiu el ni faris sian taskon (ĉiu sian apartan).

Ni ĉiuj faris nian taskon (la tuta kolektivo sen distingo de apartuloj).

Simile: Multaj el ni ricevis sian taskon (ne ni ĉiuj, sed multaj el nia kolektivo).

Sed: Ni ĉiuj ricevis nian taskon (la tuta kolektivo).

Ankoraŭ unu grava rimarko: La regulo pri „tria persono“ ne aplikiĝas al la vortoj kun la prefiksita sin-. La refleksivo en ili funkcias laŭ la signifo de „mem“: sindefenda, sindonema, singarda, sinkritiko, sinmortigo, sinsekvo k.s. En tiaspecaj vortoj perdiĝas la ligiteco al tria persono: Via sindonemo estas senlima (laŭ NPIV).

Pri la refleksivo traktas detalege PAG en § 160 -163.                            Jan Werner

Atentigo por ĉeĥoj – rilatas pri aranĝo de konto ĉe alia ŝparkaso

Důležité upozornění

      Abychom usnadnili našim členům i ostatním plátcům zasílání peněz, zejména členských příspěvků a vložného na účet AEH, zřídili jsme nový účet u Poštovní spořitelny.

Platbu můžete provést na každé poště nebo pobočce Poštovní spořitelny tiskopisem „Vklad“, který obdržíte na poště (bianco) nebo si ho můžete vyžádat v redakci Informila (předtištěný). Na tiskopise nevyplňujete svoje jméno ani adresu. Abychom mohli platbu identifikovat, že je od vás, musíte kromě zasílané částky, čísla účtu AEH 192150088, kódu banky 0300 a názvu účtu „Svaz zdrav. postižených esperantistů“ vyplnit své členské číslo do volné kolonky „V-symbol“ nebo „S. symbol“ (u předtištěných formulářů je v kolonce „V-symbol“ jiné číslo a u bianco-formulářů se kolonka „S-symbol“nevyplňuje). Členské číslo nemusíte hledat, každý měsíc je uvedeno nad adresou vám zasílaného Informila. Za vklad ani uvedení symbolu nic neplatíte! Dosavadní konto AEH u České spořitelny bude zrušeno!
J. Hron

INFORMILO – moneta gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21,  530 03  PARDUBICE,  ĈEĤIO
Tel. 466 611 941      e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!

La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.