Informilo 7-8/2006

INFORMILO
2006/7-8

Enhavo:
Aperis Jarlibro 2006 Renovigo de la memortabulo en Lány
Ekspozicio pri vino Renkontiĝo en Č. Třebová
La detreveno de F. Pytloun Rembrandt Harmensz van Rijn
Esperanto sonis en urbeto Hluboká Malbeno de Tutenĥamono
Malkovrante Japanion Renkontiĝo en Plasy
Vikipedio El la redakcio
Lingva anguleto Pri s-ano Bohuslav Kumpošt

Aperis Jarlibro 2006

Kun 1789 adresoj en 99 landoj la Delegita Reto de UEA en la ĉijara Jarlibro estas iomete pli granda ol pasintjare, kiam estis 1784 delegitoj en 92 landoj. Estas 52 ĉefdelegitoj, 1006 lokaj delegitoj, 116 vicdelegitoj, 40 junularaj kaj 1333 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas preskaŭ 800 diversajn fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj Esperanto-kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj. La proporcio de rete atingeblaj delegitoj denove iom kreskis.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kun la titolo Gvidlibro 2006, aperas adresoj kaj pluaj informoj pri organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj, ktp. Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco por rapida serĉo de delegitoj kaj aliaj informoj, granda avantaĝo de la „reta Jarlibro“ estas ĝia ĝisdateco. Ŝanĝoj de adresoj aperas en ĝi tuj, kiam ili estas registritaj en la Centra Oficejo, sed en la presa Jarlibro ili eniros nur ĉe ties venonta eldono. Pere de la reta Jarlibro eblas krome sendi retmesaĝojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org. Por ekuzi la retan Jarlibron necesas unue registriĝi ĉe http://reto.uea.org, alirebla ankaŭ per la ligilo „Jarlibro“ sur la startpaĝo de la UEA-retejo www.uea.org. Meze de junio tiu ĉi nova servo, kiun UEA enkondukis en aprilo pasintjare, havis jam 1000 registritajn uzantojn.

El „Ret-info“

Renovigita surskribo ĉe la Esperanta tilio en Lány

La 18-an de majo 2006 okazis la labora vizito en la kastela parko de la prezidenta somer- restadejo en Lány. Dum unu el multaj Esperanto-renkontiĝoj de AEH tie estis plantita tilio en la jaro 1990, sub kiu troviĝas la ŝtontabulo.

S-ano Zdeněk Myslivec perfekte renovigis la surskribon, kion dokumentas almetitaj fotoj. Li venis el Bozkov (proksime de la urbo Semily) kaj  devis ellitiĝi jam antaŭ kvara horo por atingi ĝustatempe Pragon,kie ni renkontiĝis. Trajne ni pli poste veturis en la urbon Kladno. El Kladno estas konvena busa kontakto rekten en la centron de la vilaĝo Lány.

Enirinte parkegon je 14-a horo, ni devis aĉeti enirbiletojn, same kiel ĉiu turista vizitanto. Tuj ni iris al la tilio kaj s-ano Myslivec unue devis purigi la monumentan tabulon kaj sekigi la surskribon. Vere la surskribo estis jam parte nelegebla.

La vetero ne estis inklina al la renovigaj skribpentristaj laboroj. Komencis pluveti, do ni uzis pluvombrelojn por ŝirmi la skribpentriston kaj ankaŭ, kompreneble, la ŝtonon. Sed tio verŝajne ne plaĉis al la gardisto, kiu observis nin per armea binoklo. Kion tiuj tri homoj faras tie? (Partoprenis ankaŭ mia filo Martin, kiu ankaŭ helpis ombrele ŝirmeti la surskribon). Ĉu ili ne preparas ian danĝeran ilon? Verŝajne li ne vidis en nia agado ion malkondutan kaj lasis nin fini seninterrompe ĉion farendan.

Fine la renovigaj laboroj estis sukcese faritaj, la oraj surskribaj literoj radias kaj la vizitontoj de la parko povos ĝui majstran kreon de s-ano Myslivec. La tilio en la parkego (110 hektaroj) troviĝas proksime de la vitreja dometo, dekstre de la baroka kastelo. La kastelo origine konstruita en renesanca stilo (1592) estis renovigita en la jaro 1652, kiel barokforma somerrestadejo de nobeloj. En 1918 aĉetis ĝin nia ŝtato kaj antaŭ la jaro 1921 la kastelo estis konstrue adaptita por fariĝi somera restadejo de la ĉeĥoslovakaj kaj poste la ĉeĥaj prezidentoj.

Por vizitantoj estas enirebla nur la parkego, kie troviĝas sporade la ĝardenbenkoj sur zorgoplene ordigitaj parkpadoj. Belegaj fremdlandaj kaj oldaj arboj solaĵe situas sur flegitaj gazonaj herbotapiŝoj. Nek biciklistoj, nek hundoj povas eniri la parkegan ripozan oazon.

Vizitoj povas okazi en mardo kaj ĵaŭdo de la 14-a ĝis la 18-a horo kaj dum sabato kaj dimanĉo jam de la 10-a. Bele uniformitaj gardistoj staras ĉe enirpordego kaj ankaŭ zorge kontrolas la konduton de vizitantoj. Oni ne permesas forlasi la parkpadetojn aŭ ielmaniere rumori.

Stanislav Štefan Kladno

La redakcio de AEH dankas al s-ano St. Štefan pro organizo de la tuta afero kaj al s-ano Myslivec pro kvalita renovigo de la surskribo.

Ekspozicio pri vino

En agrikultura muzeo en Prago – Letná estas malfermita ekspozicio pri vino ĝis la fino de tiu ĉi jaro. La ekspozicio konatigas vizitantojn kun fundamentoj de kultivado kaj priflegado de vinberaro de historio ĝis nuntempo pere de artikoloj, fotografaĵoj, eksponaĵoj kaj plantoj. La kunaŭtoro de la ekspozicio estas aktiva esperantisto Inĝ. Jaroslav Pokorný, kiu invitis nin partopreni vernisaĝon. La gustumado de bona vino pligrandigis niajn travivaĵojn. Ni invitas ankaŭ pluajn interesatojn trarigardi belan kaj interesan ekspozicion.

L.Angelová

Renkontiĝo en Česká Třebová

La membroj de la EK Amikeco en Česká Třebová provis renovigi malnovan tradicion de vintraj E-dancbaloj kaj preparis por interesatoj someran renkontiĝon kun danco.

Sabate la 10-an de junio 2006 venis en la restoracion „Na Horách“ – sur la monteto super la urbo Česká Třebová preskaŭ 50 partoprenantoj. La suno brilis super la promenadantoj survoje al la kabano de fama ĉeĥa pentristo Max Švabinský kaj tiuj, al kiuj la kruroj ankoraŭ bone servas, kuraĝiĝis ascendi sur helicaj metalaj ŝtupoj sur lokan trarigardturon, kie ili povis „gustumi“ ĉarman panoramon de la tuta regiono. Post la reveno ni trarigardis kapeleton de virgulino Maria kaj jam en restoracio ni aplaŭdis al E-infanaj gelernantoj pro prezentado de fabeleto. Post bona vespermanĝo ni babilis kun geamikoj, kantis, dancis kaj ĉiuj gajnis ion en riĉa tombolo. Medio estis bonega – kiel ĉiam en Ĉeská Třebová. Ĉu la tradicio daŭros?

L.Angelová

Rememoru datrevenon de nia ĉeĥa meritplena membro de ĈEA:

S-ano František Pytloun

naskiĝis la 30-an de junio 1891 en Vápno apud Trutnov. Profesie li estis fervoja oficisto, kio ebligis al li multe vojaĝi. Membro de la landa Esperanto-Asocio kaj de UEA ekde 1922 plenumis plurajn funkciojn en la movado, ekzemple li estis sekretario kaj prezidanto de E-klubo en Hradec Králové dum ĝia florado post la jaro 1945, komitatano de EAĈSR kaj regiona peranto, ankaŭ komitatano de UEA (1949 – 1950). .

Estante fervora propagandisto li fondis klubojn en 12 lokoj de la nordorienta Bohemio, eldonadis belan Esperantan poŝkalendaron kaj vortaretojn.

Akirinte diplomon de Cseĥ-instruisto en Danlando en la jaro 1933 li gvidis kvardek kursojn de Esperanto en 11 lokoj kaj de la jaro 1946 gvidis dum pluraj jaroj korespondajn kursojn kun pli ol 4000 lernantoj (kontrolitajn de d-ro Pitlík).

Kun s-ano Kořínek li prizorgis la Gazetaran servon de EAĈSR kaj aktivis en aranĝado de internaciaj renkontiĝoj en Poděbrady.

Estas ĉefe lia merito, ke Hradec Králové havas Straton de Zamenhof (en kiu li loĝis). František Pytloun donis senprofite siajn fortojn al la Esperanto-movado.

Li mortis en Poděbrady la 15-an de oktobro 1976. El arkivo de ĈEA

Rememoru datrevenon:

 

Rembrandt Harmensz van Rijn
( 5.7.1606 – 4.10.1669)

Rembrandt van Rijn, unu el elstaraj pentristoj de la historio, nederlanda majstro, naskiĝis la 15-an de julio 1606, kiel la antaǔlasta filo (el naǔ infanoj) en sufiĉe riĉa familio de muelisto en nederlanda urbo Leiden.

Kiel infano li studis latinan bazan lernejon kaj kiel 14-jara knabo li komencis studi universitaton en Leiden. Sed post kelkaj monatoj li forlasas la studadon kaj iĝas lernanto de pentristoj Jacob van Swanenburch kaj Jacob Pynas, kiuj alportas en Nederlandon scion de  itala pentrado, kiu estas por mezepoka Eǔropo la plej alta kriterio de arta valoro de pentradarto.

Kiel dudekjara li foriras en Amsterdamon, kie li laboras ĉe alia ital-stila pentristo Pietero Lastman (konata kiel Caravaggio), kiu estas ĉef-reprezentanto de la baroka kreado en Italio.

En la jaro 1625 komenciĝas la unua Leidena epoko de kreado de Rembrandt. En la gepatra domo li malfermas atelieron, akceptas kunlaboriston, pentriston Johan Lievens kaj ankaǔ la unuajn lernantojn. Li pentras precipe bildojn kun bibliaj temoj. Bildojn, kiuj iom post iom estas pli kaj pli taksataj.

Sed Leiden estas por li „malgranda“. En la jaro 1632 li transloĝiĝis en Amsterdamon, en havenan urbon kun pitoreska miksaĵo de nacioj kaj homoj de diversaj koloroj de haǔto. Tiam li iĝas kompaniano de bild-komercisto van Uylenburch kaj edziĝas al lia nevino Saskia. Saskia alportas grandan doton, 40 mil guldenojn, tiutempe grandega riĉaĵo. Por Rembrandt komenciĝis jaroj de feliĉo, li vivis en lukso, posedis grandan vastan domon, kiu estas troplenigita per trezoroj de arto. Sur la muroj pendas pentraĵoj de Raffael kaj Girgioni, en la ĉambroj staras bustoj de Romanaj imperiestroj.

Samtempe li multe laboras, pentras. Por aĉetataj artaĵoj li multe elspezas, sed ankaǔ por siaj bildoj li postulas kapturnajn prezojn. Ekzemple por grafika listo „Kristo resanigas malsanulojn“ li postulas 100 dukatojn. (Prezo tiam kromordinara, neniu alia ricevus tian sumon.)

Ĉiujare ekestas dekoj da bildoj, bibliaj temoj, pejzaĝoj, portretoj, aǔtoportretoj. Neniu alia pentris tiomfoje propran vizaĝon kiel li. Tiutempe Rembrandt intence uzas klarobskuron, manieron de pentrado eluzanta kontraston de lumo kaj ombro. Tre ofte li kiel temon uzas la vizaĝojn de saĝaj viroj (ekzemple „Rabeno“ el kolekto de ĉeĥa Nacia Galerio).

En la jaro 1632 li pentras bildon „Lerno-horo de doktoro Tulp“, kiu prezentas la ekstreman limon de lia realismo.

Grava limo de lia vivo estas la jaro 1642, ankoraǔ antaǔ fino de la laboro sur la plej fama bildo „Nokta patrolo“. Tiam mortis Saskia kaj viv-kurbo de la pentristo rapide malleviĝas. Danke al vivstilo la riĉaĵo rapide malaperas kaj fine de kvardekaj jaroj li vivas mizere. En la jaro li ekkonis Hendickije Stoffelson, sed la rilato estis ĝenerale kondamnita, ili estis akuzitaj pro konkubeco kaj alvokitaj antaǔ eklezian tribunalon. Sed arta bonfamo de Rembrandt ne estis influita. Male, lia internacia fameco kreskis. Ekestas pentraĵoj „Aristoteles cerbumas ĉe busto de Homer“, „Reveno de la perdita filo“, „Hebrea fianĉino“, „Simeon kun Jesuo“, „Maljunulo“.

La 4-an de oktobro 1669 Rembrandt Harmensz van Rijn en Amsterdam mortis kaj estis entombigita en la preĝejo en Westerkerk.

Esperantigis Pavel Nechvíle

Postnoto: Laŭ eksperto Ernst van de Wetering, kiu katalogas la tutan kreadon de la majstro, pentris ankaŭ portreton de J. A. Komenio, kiu tiam vivis en la sama strato, kiel la majstro kaj ambaŭ viroj ĉiutage surstrate renkontiĝadis. La eksperto tion proklamis dum la malfermo de datrevena ekspozicio en Amsterdam.

Tamen la bildo estas tro malhela kaj ne estis ebla kopii kaj montri ĝin al vi.

PaN

Esperanto sonis en la urbeto Hluboká


super la rivero Vultavo

Per ravitaj okuloj mi rigardas ĉarman, verdan kaj bonodoran naturon. Meze de ĝi sur la kontraŭa monteto fiere staras la blanka kastelo Hluboká nad Vltavou. Malgraŭ majaj pluvoj, hodiaŭ estas de la mateno seka, varma kaj suna tago. Kia feliĉo! Promenado tra la kastela parko ligita kun refreŝiĝo de la korpo kaj poste ankaŭ de la animo en la kastela galerio estas sen difekto.

Tamen posttagmeze nin atendos la vizito de la privata internacia lingva gimnazio, kiu estas lokigita en la kvartalo „Hradčany“. Mi antaŭĝojas kiel infano kaj tute certe mi ne estas sola. Samideanino el Aŭstralio Dianne Lukes ĉi tie instruas ne nur la anglan lingvon, sed samtempe gvidas la kurson de Esperanto. Hodiaŭ ni havas okazon interkonatiĝi kun ŝiaj kvin gelernantoj. Du knaboj estas ankoraŭ malgrandaj, aliaj du jam staras ĉe la sojlo de la plenaĝeco same kiel knabino, kiu akompanas ilin. Ili estas diversnacianoj, sed ĉiuj estas tre karaj kaj agrablaj.

Vizito de la lernejo estas vera travivaĵo. Studas ĉi tie 130 infanoj el multaj mondanguloj. Tamen ĉie regas ega hejmeca atmosfero kaj kvieto. Agrabla etoso varmigas niajn korojn.

La internacia gimnazio kaj loĝdomoj estas tre modernaj. Tamen la konstruaĵoj aspektas afable kaj hejmece. Kaj ni sidas jam en la halo ĉe la rondtablo. Rekte kontraŭ mi ornamas vandon belega ronda bildo nomata „mandala“, en kiu dominas flava koloro. El ĝi ŝprucas optimismo kaj bonhumoro.

Amike diskutas la familio Dvořák el Písek kaj ceteraj partoprenantoj, Mirka Tomečková, Dianne, ŝiaj studentoj de la Esperanto-rondo kaj surprize – vigla esperantisto – memlernanto kaj samtempe eĉ patro de gimnazia direktoro. Gaje ni babilas ĉe bongusta glaciaĵo kaj kuko.

Poste alvenas la tempo por mi la plej kara, Pavla ludas gitaron. Komune ni kantas sudbohemiajn kantojn, poste sekvas kantoj popularaj.  Domaĝe, ke ni devas jam adiaŭi. Bedaŭrinde eble por longa tempo. Dianne forveturos ferii hejmen – en Aŭstralion, sed en Bohemion ŝi ankoraŭ revenos, ne kiel instruistino, nur kiel vojaĝantino. Niĉiuj antaŭĝojos ĝis la revido kun ŝi.

Věra Muchnová

? ? ?

Kion fari, kiam la redaktorino de Informilo estas scivolema ino kaj volas ankoraŭ pli multe scii pri la instruistino Dianne el tiel fora lando Aŭstralio? Ĉar ŝi ne konis adreson de Dianne, ŝi skribis al ŝiaj du amikinoj. Kaj jen pluaj informoj:

Věra el Pelhřimov skribas:

Kun Dianne mi konatiĝis helpe de mia amikino el Japanio, ĉar Dianne iom da tempo en Japanio vivis kaj mian amikinon tie instruis pri Esperanto. Mi invitis Dianon al nia arbara solejo, ŝi invitis min dufoje al Hluboká. Tie mi ankaŭ provis instrui la ĉeĥan lingvon al infanoj 7-12-jaraj, pri tia helpo petis min la instruistino. Dum mia instruhoro la infanoj ellernis 30 novajn vortojn laŭ bildetoj kaj ĉefe ili pliboniĝis en ĝusta prononcado. Por eksterlandaj infanoj estas nia ĉeĥa lingvo tre malfacila, ĉefe, se ili eklernas ĝin nur en la studenta aĝo. En la gimnazio ĉiuj devas lerni angle kaj ĉeĥe, studentoj povas elekti el multaj lingvoj, ekzemple ili povas lerni la hebrean, araban kaj la aliajn.

Dianne ricevis oferton de sia Esperanta amiko por labori kiel psikologo kaj ankaŭ instrui en la Internacia lernejo en Hluboká. La oferton ŝi pripensis kaj decidis akcepti ĝin, ĉar ŝi tiel povis vojaĝi en la patrolandon de sia edzo, kiu estis ĉeĥo, kiu elmigris post la jaro 1948 en Aŭstralion. Tiu E-amiko estas patro de la nuna direktoro de la gimnazio.

Pavla el Písek skribas:

S-ino Dianne Lukes vivis en Aŭstralio kaj en Naŭro, ŝia edzo estis ĉeĥo, kiu mortis antaŭ kelkaj jaroj. Dianne volus pli multe ekkoni la landon, el kiu venis ŝia edzo. Kaj tiel Dianne decidiĝis akcepti laboron en la gimnazio Hluboká por unu jaro, ĉar kromalie ŝi apartenas al la bahaa komunumo. En la lernejo laboras multaj bahaanoj. Pli granda monsumo, devenanta el bahaaj fontoj, estis utiligita por konstruado de la internacia gimnazio.

La lernejo ne funkcias nur por la propraj ideanoj kaj ne estas destinita primare por vastiĝo de la bahaa kredo, kiu ne estas ia sekto, Certe estas konate, ke bahaismo estas religia movado, nun tutmonda, fondita en Irano en 1863, instruanta sendependan serĉadon de la vero kaj celanta unuiĝon de la homaro. Unu el ĝiaj principoj estas deziro pri universala lingvo.

S-ino Dianne en la aŭtuno revenos al Aŭstralio, kie ŝi havas sian familion (5 infanojn kun familioj).

Malbeno de Tutenĥamono

De la morto de la lordo George Carnarvon, kiu mone subtenis la malkovron de tombokelo de Tutenĥamono, la mondo estis timigata per tiel nomata malbeno de faraonoj. La malbeno minacas al ĉiuj, kiuj kuraĝus iamaniere ĝeni eternan ripozon de iamaj regantoj de Egiptio. Temas precipe pri arkeologoj, sed ankaŭ pri turistoj, kiuj vizitadus piramidon. Novtempaj sciencaj esploroj permesas rigardi la aferon alimaniere.

Ni reiru al la sesa novembro de la jaro 1922, kiam brita arkeologo Howard Carter malkovris kripton en Valo de reĝoj en Luksoro, kies aĝo estis 3000 jaroj. Li tuj telegrafe vokis sian subtenanton, lordon Carnarvon, kiu rapide alveturis kun sia filino Evelyn. Ĉiuj tri eniris la kripton la 26-an de novembro. Ili estis ŝokitaj, ekvidante fabelan riĉecon, oran liton kaj oran ĉerkon de la reĝo. Inter la riĉeco estis surskribo: „Morto sur rapidaj flugiloj atingos ĉiun, kiu ĝenos la trankvilon de la faraono.“

Oficiala malfermo de la tombokelo okazis la 17-an de februaro 1923, ĉe la ĉeesto de altranguloj egiptaj kaj britaj. Bulvarda gazetaro akcentis, ke dum sekvontaj ses jaroj mortis 13 personoj, kiuj ĉeestis la esploradon de faraona mumio. Sed la gazetaro ne menciis, ke temis pri la personoj jam longe grave malsanaj, aŭ sufiĉe aĝaj.

En sesdekaj jaroj de la XX-a jarcento, eminenta egipta doktoro kaj biologo Erzzadin Taha publikigis, ke en antikvaj kriptoj troviĝas fungo, ŝimo, kiu dum longa ĉeesto de homoj kaŭzas al ili brulumon de spirorganoj kaj poste ankaŭ koratakon.

Doktoro Taha kredas, ke lia malkovro por eterne detruis la superstiĉon, ke sciencistoj, kiuj longe esploris mumiojn, mortadis pro ia faraona malbeno.

J. Chrzanowski, „Fakta i mity“. Esperantigis Vlado Sládeček.

Malkovrante Japanion

Aviadilo plonĝis en la nebulon kaj komenciĝis alteriĝo. Jen estas ĝi – tiom longe atendata suna Japanio. Tamen Tokio bonvenigis min per varma pluvo kaj ridetoj de japanaj esperantistoj atendataj en la aerodromo. S-ro Fukuda Toshihiro kaj Aleksandrina Miose, rumuna esperantistino, bonvenigis min. En la domo de s-ro Fukuda mi restis kelkajn unuajn tagojn en Japanio. Li gvidis min tra Tokio kaj montris la plej belajn lokojn – sintoisman templon, imperiestran palacon, Tokio City Site, de kie mi povis admiri vesperiĝantan pejzaĝon de japana ĉefurbo. Familianoj de s-ro Fukuda bonkore gastis min kaj pacience klarigis ĉiujn specialaĵojn de japana ĉiutaga vivo. Multo mirigis min, sed mi ankaŭ pensis, ke ĝi estas bona kaj utiligenda por nia vivmaniero.

La 20-an de oktobro mia esperanta amiko gvidis min al Jokohamo – la celo de mia vizito en Japanio. La 21 –- 23-an de oktobro tie okazis la 92-a Japana Esperanto Kongreso kun la slogano „Rekonu, Esperanto nun!“ Por la kongreso mi estis invitata jam unu jaron antaŭe kaj dum tiu ĉi jaro mi preparis prelegojn laŭ la peto de LKK-anoj.

Mi estis surprizita per agrabla kaj bonveniga etoso de la preparata tago antaŭ la kongreso. Mi tuj komencis helpi kaj babili kun ĉeestantoj. Mi ja neniun konis persone, sed al mi ŝajnis, ke ili ĉiuj estas miaj malnovaj amikoj. Kelkaj jokohamaj esperantistoj iam vizitis Odeson kaj amikiĝis kun odesaj esperantistoj. Krome, jam du membroj de Odesa junulara E-klubo „Verdaĵo“ faris amikajn vizitojn al Jokohamo. Do, ni estis preskaŭ unu familio kaj mi sentis min kvazaŭ hejme. Mian restadon en Japanio kunordigis estimata s-ro Tanigawa Hiroshi, li estas mirinda persono. Malgraŭ aĝo, li estas plen-plena de energio kaj junul-entuziasmo. Li iniciatis bonegan programon por mi kaj aliaj eksterlandaj gastoj de Jokohama kongreso. Krom mi venis geedzoj el Rusio, esperantistoj el Mongolio, Rumanio, Ŝanghajo kaj Brazilo. Ĉiuj laŭvole kontribuis al la kongresa programo, kiu estis sufiĉe abunda kaj riĉa.

La kongreson partoprenis ĉirkaŭ 400 japanaj esperantistoj el diversaj lokoj kaj urboj de japanaj insuloj. Kia stranga sento – mi estas sur insulo kaj ĝin brakumas oceanoj kaj oftas tertremoj (dum dek tagoj en Japanio mi dufoje spertis malfortan tertremon!). Dum la unua tago ni enloĝiĝis en luksaj hoteloj kaj havis eblecon partopreni en diversaj ekskursoj. Ni trarigardis belegan urbon kun ĝiaj sekretoj kaj vidindaĵoj, ni vidis la centron, en kiu oni okazigos la Universalan Kongreson en la jaro 2007. Vespere nin atendis koncerto enkadre de „Amika vespero“. Mi kontribuis per ukraina popoldanco en la nacia kostumo.

Plej plaĉis al mi surmetado de kimono akompanata de muziko – estas vera arto, kiu ĉarmigis min.

Mateno de la dua kongresa tago komenciĝis per bongusta matenmanĝo kaj amika babilado kun japanaj komencantoj. Mi komprenas, ke Esperanto estas malfacila por japanoj, kie lingva sistemo estas tute malsimila al eŭropaj lingvoj. Multaj esperantistoj dum la jaroj restas „eternaj komencantoj“ kaj ne havas eblecon paroli kun alilandaj esperantistoj. Mi respondis al iliaj demandoj kaj eksciis, ke kelkaj unuan fojon parolis Esperanton ne uzante japanan lingvon kiel helpilon. Danke al ili mi lernis paroli klare kaj malrapide. Poste mi kun intereso aŭskultis rakonton de ges-roj Kudrjavcev pri ilia „infano“ – revuo „Komencanto“. Mi admiris tiujn homojn, kiuj dediĉis siajn vivojn al nia komuna ideo.

Posttagmeze okazis solena malfermo de la 92-a Japana Kongreso. Ĝin partoprenis vicurbestro de Jokohamo, honora prezidanto de la kongreso kaj prezidanto de Jokohama-Rondo. Mi, kiel reprezentanto de ĝemelurbo de Jokohamo, gratulis al kongresanoj kaj honoraj gastoj de la kongreso en la nomo de Odesa kaj ĝiaj esperantistoj. Aliaj gastoj el ĝemelaj urboj ankaŭ havis ŝancon alparoli la publikon kaj deziri bonfarton al la urbo kaj japanaj esperantistoj, kiuj realigis niajn revojn kaj akceptis nin en sia amikeca lando. Por mi persone estis nekutime paroli antaŭ granda publiko kaj esti honora gasto. Tamen, tio estis samtempe agrabla.

Vespere nin atendis gaja aranĝo – bankedo en ĉina restoracio. Mi sidis ĉe la tablo de vegetaranoj kaj ĉio bongustis! Inter gaja babilado ni ekkonis unu la alian kaj fariĝis amikoj. Mi ankaŭ unuan fojon aŭdis pri esperantistoj, kiuj preparas projekton de tutmonda konstitucio kaj tradukas ĝin en Esperanton! Bonega kaj vere serioza afero. En Japanio mi eksentis, ke la homoj ege serioze rilatas al la lingvo. Kaj mi fieras, ke mi estas parto de tiu estonta mondo, kie ĉiuj parolos Esperanton kaj ne estos baroj inter homoj. Eble naive, sed kune ni kapablas realigi iun ajn ideon, ĉu ne?

Dum la lasta tago de la kongreso okazis mia lasta prelego. Iom komplika, sed interesa, ĉar ĉiuj zorgas pri la naturo – la temo sonis kiel „Protekto de Danuba naturo, la problemo de Kanalo Rapida“. Mi faris prezentadon kun fotoj, por ke ĉiuj ankaŭ povu legi, pri kio temas kaj mi montris la filmon faritan de gvidanto de la klubo Verdaĵo. En 2001 Jokohama Esperanto-rondo sponsoris produktadon de la unua filmo pri „Birdoj de Ukrainaj marĉejoj“. La duan filmon iniciatis britaj esperantistoj. Ĝi enhavis rakonton pri Odesa kaj pri ĝiaj esperantistoj, pri Danuba belega kaj abunda naturo. Estis malfacile stari tie kaj provi klarigi la problemon al homoj, speciale en Esperanto, sed mi esperas, ke ili ĉion komprenis.

Vespere ni estis invititaj por komuna festa bankedo kun LKK-anoj, kiuj faris grandegan laboron por okazigi la kongreson kaj inviti amikojn el diversaj lokoj de la vasta mondo.

La kongreso finiĝis, sed ne finiĝis la programo, zorgante kompilita. Mi havis eblecon viziti domon de maljunuloj kaj prezenti al ili mian dancon. Mi ĝojis, kiam ili kantis simplajn japanajn kantojn por bonvenigi min. Kaj siaparte donacis al mi belegan bukedon de floroj. Min impresis titana laboro, kiun ĉiutage faras prizorgantoj de maljunuloj.

Antaŭ vespermanĝo ni vizitis Simbolan Turon de Jokohamo. Tute hazarde ni renkontis grupon de s-ino Itabasi Micuko kaj aliajn eksterlandajn gastojn kaj pasigis kun ili gajan vesperon.

Sekvaj du tagoj alportis interesan kaj amuzan viziton al meza japana lernejo, kie mi ĉeestis du lecionojn de muziko. Mi havis ŝancon respondi demandojn de scivolemaj lernantoj, kiuj bele kantis en Esperanto kaj ludis naciajn instrumentojn. Posttagmeze ni hastis al la tradicia japana ĝardeno, kien ni estis invititaj por teo-ceremonio. Mi nun devas diri, ke tio estis la plej harmonia kaj la plej bona tago de mia tuta restado en Japanio. Eble mi estis jam plenplena de impresoj kaj bezonis iom da ripozo, freŝa aero kaj bela naturo. La ĝardeno ĉirkaŭbrakumis min per riĉa verdaĵo, impona lago kaj kaŝitaj vojetoj. Mi volis senĉese promenadi tie pensante pri eterno de la vivo kaj ĝia neelĉerpebla harmonio.

Estis iom kontraste post kelkaj minutoj translokiĝi al karaoke-kafejo kaj adiaŭi niajn karajn gastigantojn kaj organizantojn de nia plensukcesa kaj interesega restado en Japanio. Ni trinkis bieron, lastfoje havis ŝancon gustumi suŝi, kantinte rusajn kantojn kaj „Yesterday“ de Beatles kun prezidanto de Jokohama-rondo s-ro Suzuki. Kiaj bonaj memoraĵoj!

Kaj jen denove aviadilo glate surteriĝis kaj neĝa frosta Moskvo bonvenigis min. Malantaŭ mi restis pluvanta Tokio, sed estis varme en mia koro, ĉar antaŭ mi estis multaj novaj renkontiĝoj kaj ĝojigaj kontaktoj kun novakiritaj amikoj. Ĉar homoj estas la plej granda trezoro de Japanio.

Olga Gribovan, Odeso

Transprenita el japana gazeto„Novaĵoj Tamtamas“

V-a T R E P PLASY 15. – 18. 6. 2006

Ĉi-jare la kvinan fojon la esperantistoj partoprenis la renkontiĝon en Plasy (norde de Pilzeno). Ĉeestis proksimume 25 homoj el diversaj lokoj. Tri sunplenajn tagojn ni pasigis en belega naturo. Ĉiu partoprenanto povis elekti programon propradecide: trajnekskurson al Kaolin-uzino Kaznějov, piedekskurson preter la urbo Plasy, diskutan forumon (ELFO) en la kampadejo Máj.

Sabata tuttaga ekskurso estis plena de interesaĵoj. Ni vizitis aviadil-parkon (AIR PARK) en Zruĉ apud Pilzeno – ĝi estas muzeo de aviadiloj kaj de alia armea tekniko, ekzemple tankoj, kanonoj kaj pluaj kuriozaĵoj, tio estas la rezulto de la laboro de du entuziasmaj viroj. Ni estis surprizitaj per la kolektoj de la muzeo de d-ro B. Horák. Ĝi estas specialigita por la paleontologio kaj fer-prilaborado. Ne mankas ĉi tie la historiaj kolektoj militaj kaj armeaj.

Tamen vera turisma delikataĵo estis la malnova akva metalurgia fal-martelega uzino en Dobřív, kiu estas kultura memorindaĵo. Ĝi montras malnovan industrian produktadon de la ferilaro, sed ankaŭ de la najletoj kaj „ŝuo-najloj“.

Ankaŭ renkontiĝis kelkaj membroj de Esperantologia literatura forumo, kiun estris docento inĝeniero Jan Werner. S-ano Karel Kraft altireme rakontis pri Přemysl Pitter, pri kiu li verkis libron – Heroo de amo.

Dankon apartenas al pilzenaj organizantoj s-anoj Václav Kaprál kaj Stanislav Pech. Novajn lokojn de la regiono ni ekkonos venontjare.

Antonín Juřica

La raporto estas kompletigita de la parto de artikolo de Věra Muchnová

Vikipedio:


45.000 artikoloj en Esperanto – kaj pliaj kunlaborantoj serĉataj


En la Pentekosta dimanĉo (4-an de junio 2006), la reta enciklopedio Vikipedio ekhavis sian 45.000-an artikolon en Esperanto. Laŭ tiu ĉi nombro, Esperanto daŭre estas sur la 15-a loko inter la pli ol 200 lingvoj de Vikipedio. La nombro de la artikoloj en Esperanto kreskas ĉiutage je 40 ĝis 80, tiel ke jam eblas antaŭvidi la 50.000-an artikolon por aŭgusto 2006.


Vikipedio estas gravega projekto por Esperanto pro pluraj kialoj:

*
Unue, Vikipedio ebligas al esperantistoj facile kaj senpage trovi interesajn artikolojn pri ajna temo. Ĉar en Vikipedio regas demokratiaj principoj kaj ĉar principe ĉiu rajtas kunlabori, la artikoloj estas kutime pli neutralaj, ol ordinaraj retpaĝoj. Foje oni trovas en Vikipedio ankaŭ informojn, kiuj estas malfacile troveblaj en la plej multaj naciaj lingvoj (vidu ekzemple la artikolon pri la „Amikaro Bruno Gröning“, kies Esperanto-sekcio kunlaboras kun UEA; krom en la Esperanta Vikipedio, en aliaj lingvoj ol la germana nur malfacile troveblas tiaj informoj, kiajn la Amikaro prisilentas en sia varbado).

*
Due, Vikipedio estas ideala medio por evoluigi la Esperantan terminologion. Mi mem komencis aktivi en Vikipedio en februaro 2006, kiam mi konstatis, ke la reta serĉilo Google trovas 10 milionojn da artikoloj pri la angla nocio „Accounting Standards“, dum pri ĝiaj Esperantaj ekvivalentoj „Kontadaj normoj“ aŭ „Librotenaj normoj“ ĝi trovis nur unu mencion. Mi tiam ekverkis en Vikipedio artikolon „Internaciaj kontadaj normoj“, paŝante sur novan terenon, kie Esperanto ĝis tiam ne estis uzata. Kiam multaj esperantistoj en la mondo rigardas en Vikipedion pri artikoloj el siaj fakoj kaj klopodas plibonigi aŭ ekverki tiajn, la Esperanta terminologio rapide progresas. Tre utilaj estas la vikipediaj ligiloj al la samtemaj artikoloj en aliaj lingvoj.

Se iu deziras prelegi aŭ verki en Esperanto pri iu ajn temo, jam nun estas bona ŝanco, ke taŭgajn terminojn (kaj bazajn informojn pri la afero) li trovas en Vikipedio.

*
Trie, danke al Vikipedio multaj neesperantistoj ekscias pri Esperanto. Jam nun ĉe centmiloj da Vikipediaj artikoloj en naciaj lingvoj videblas la informo, ke ĝi haveblas ankaŭ en Esperanto (per simpla musopremo). Kune kun la malnovaj versioj de la artikoloj, temas entute pri dekoj da milionoj da artikoloj. Kiam eksteruloj asertas, ke Esperanto ne estas tre disvastiĝinta, ni nuntempe povas fiere rakonti pri la 160 milionoj da artikoloj, kiujn Google trovas laŭ la serĉvorto „Esperanto“. Entajpante ĉe Google „+Esperanto +Wikipedia“, ni vidas, ke por ĉirkaŭ 90 % de tiuj ĉi artikoloj ni dankas al Vikipedio.


Por ke la Esperanta Vikipedio ankoraŭ pli kresku kvante kaj kvalite, necesas ankoraŭ pli da kunlaborantoj ol la ĝisnunaj ĉirkaŭ 2.000. Oni povas komenci la kunlaboron per korektado aŭ ampleksigo de ekzistantaj artikoloj; oni facile komprenas la funkciadon, kiam oni elirante de la paĝo „eo.wikipedia.org“ rigardas kelkajn artikolojn. Multaj homoj rapide ekŝatas Vikipedion pro ĝia bona teknika funkciado.

Eĉ la Esperantaj supersignoj kutime ne prezentas problemon, ĉar sufiĉas tajpi „cx“, „gx“ ktp. por fine ĝuste vidi ilin. Por verki novajn artikolojn, oni povas plej facile komenci per urboj, riveroj aŭ famaj personoj.


Mi esperas, ke por uzi vortojn de Zamenhof el la „Dua Libro“ pli kaj pli da esperantistoj „rapidas porti sian ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo“.


Ulrich Matthias (Wiesbaden, Germanio) <
Ulrich.Matthias@t-online.de> fonto: “Ret-Info” http://www.eventoj.hu

El la redakcio:

La kvina kongreso de Asocio de E-handikapuloj kun sia Internacia klubo okazos venontjare de la 30-a de majo ĝis la 3-a de junio 2007 en Juniorcentro ĉe la bordo de akvovalbaraĵo SEČ (proksimume 25 km de Pardubice). Ni rekomendas al niaj membroj noti la daton en sian memoron, skribu al nia redakcio, se Vi volos prezenti ian interesan prelegon, kulturan, muzikan aŭ amuzan prezentadon. Dum la kongresa konferenco estos balotado de la nova komitato, aliĝu, kiu volus aktive kunlabori kaj levi nian asocion je pli alta nivelo. Ni elkore invitas ankaŭ pluajn esperantistojn, nemembrojn de AEH, ankaŭ eksterlandajn gastojn, kiuj volus ekkoni pluan angulon de nia ĉeĥa lando.

Sabataj lingvaj antaŭtagmezoj okazos en praga klubejo (Ve Smečkách 25) la 30-an de septembro kaj la 25-an de novembro 2006.

La 11-a konferenco de Ĉeĥa Esperanto -Asocio en České Budějovice  okazos en la tagoj 22/24-an de septembro 2006. Aliĝu al Jiří Tomeček, Dr.Bureše 3, 370 05 České Budějovice – rete: jirka.tomecek@post.cz Semajna lingva seminario, tradicia aranĝo de AEH en ŝatata loko de Bohemia paradizo en la vilaĝo SKOKOVY okazos en la tagoj 16 – 22-an de oktobro 2006. Informoj rekte ĉe Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36,  293 01 Mladá Boleslav, telefono (00 420) 326 731 845, ret-adreso: drahotovaesperanto@seznam.cz

5) Informo pri la busa ekskurso al UK en Florenco: por ĉeĥoj:

Vedoucí zájezdu oznamuje: v autobuse na UK do Florencie zůstávají volná místa a cestovní kancelář je nabídne jako POZNÁVACÍ ZÁJEZD DO TOSKÁNSKA, ubytování a výlety shodné s námi, každý den program. Už máme potvrzeno, že jako průvodce s námi pojede RNDr. Ladislav Havel, a  nic lepšího jsme si přát nemohli, neboť je to studnice vědomostí od historie po kytičky. Cena je stejná jako pro nás, 7.770 Kč. Byli bychom raději, kdyby jeli známí, protože jinak CK poskytne kapacitu veřejnosti. Prosím, poptejte se ve vašem okolí či v rodině a nabídněte  volnou kapacitu vašim známým, pokud by měl někdo zájem, prosím,  kontaktujte mě! Mirka Tomečková, Dr. Bureše 3, 370 05 České Budějovice mtomeckova@kpmg.cz

Lingva angulo por ĉeĥoj

Ĉu nebulo vaporiĝas?


Pan Kurisu Kei, japonec, znalý esperanta a také češtiny, se nedávno setkal v překladu z češtiny se slovy „nebulo vaporiĝas“ a s poznámkou, že se jedná o germanismus. Zda je to pravda, se zeptal M. Malovce a ten potom mne.

Podle mých znalostí se v češtině neříká „mlha se vypařuje (či odpařuje)“ a také Němci neříkají „der Nebel verdampft“. Nejedná se tedy o germanismus ani čechismus, ale o něčí nezvyklý překlad do esperanta.

Aby byl překladatel věrohodný, měl by vždy znát podstatu věci, neměl by překládat doslovně (otrocky), ale odborně přesně, neměl by být poplatný žádnému národnímu idiomu. Co se tedy děje s mlhou, když postupně řidne a nakonec zmizí (rozpustí se, rozplyne se v okolním vzduchu).

Mlha představuje aerosol (NPIV ji nesprávně nazývá párou), tzn. směs atmosférického vzduchu a malých vodních kapiček. Je-li vzduch vodní parou (tj. vodou) nenasycen, relativní vlhkost vzduchu je menší než 100 % a na mlhu působí teplo, např. teplo slunečního záření shora, mlha postupně mizí, česky říkáme, že se rozpouští.

Ve skutečnosti se kapičky vody skutečně odpařují, přecházejí tedy do skupenství plynného a tím do atmosférického vzduchu. Jeho nasycení (%) stoupá. Ze školní fyziky nám je známo, že čím vyšší je teplota vzduchu, tím více vodní páry pojme. Snad vás zaujme, že při teplotě -20°C vzduch pojme jen 0,90 g/m3, při 0°C již 4,84 g/m3 a při našich obvyklých +20°C dokonce 17,30 g/m3.

Závěr: „Nebulo vaporiĝas“ je teoreticky správné, ale zřejmě, a to nejen pro Čechy, nezvyklé. Doporučuji proto obecnější hovorové pojmenování tohoto přírodního fyzikálního jevu: nebulo solviĝas, aersorbiĝas, aerdisiĝas. Která z těchto variant má šanci získat prvenství, nedovedu posoudit. O tom by mělo rozhodnout praktické užívání v mezinárodním společenství esperantistů.

Když věnujeme pozornost mlze, bude rozumné si říci, jak vyjádřit další související úkazy:

Dělá se mlha – Nebuliĝas; formiĝas nebulo – Es wird nebelig.
Mlha padá – Nebulo falas (sinkas) – Der Nebel fällt (senkt sich).
Mlha houstne – Nebulo densiĝas – Der Nebel verdichtet sich.
Mlha řidne – Nebulo maldensiĝas – Der Nebel lichtet sich.
Mlha se trhá – Nebulo (dis)ŝiriĝas – Der Nebel zerreißt.
Mlha stoupá – Nebulo leviĝas – Der Nebel steigt.
Mlha se valí – Nebulo ruliĝas – Der Nebel wallt.
Mlha leží nad jezerem – Nebulo kuŝas super lago – Der Nebel lagert über dem See.

Jan Werner

Trista informo

Forpasis nia la plej maljuna membro: Samideano Bohuslav Kumpošt

Li naskiĝis la 13-an de decembro 1911 en urbeto Žamberk (legu: Ĵamberk) kiel la unua el kvar filoj. Tie li vizitadis lernejon. En la jaro 1929 li sukcese frekventis tekstil-industrian lernejon en Ústí n. Orl., poste li laboris en teksfabrikoj en Slovakio kaj poste en Náchod. Ĉar li tre interesiĝis pri fremdaj lingvoj, li akceptis okupon en teks-industrio en Slovenio, kie li laboris ĝis sia aresto de gestapo en la jaro 1941. En la koncentrejo Dachaŭ li volis ellerni plej multe da lingvoj de siaj kunarestantoj, transvivi kaj post la milito tiujn konojn utiligi.

Post kvar jaroj li estis liberigita de usona armeo kaj revenis hejmen tra Pilzeno la 28. 5. 1945. Post sia resaniĝo li laboris kelkajn jarojn en teks-industrio kaj poste kiel energetikisto en fakultata malsanulejo en Hradec Králové ne nur ĝis la emeritiĝo, sed ĝis sia 74-a jaro.

Post la morto de sia edzino kaj post liberiĝa revolucio li travojaĝis la tutan Eŭropon kaj tre multe turistikis.

Li esperantiĝis en la jaro 1922. Li interkompreniĝis per dek lingvoj krom sia gepatra lingvo kaj li frue konsciiĝis belan ideon de Esperanto, kiel facilan lingvon, kun egala ŝanco por ĉiu homo. S-ano Kumpošt estis ege vitala kaj entuziasma por Esperanto. Ankoraŭ en sia 90-a jaro li elpensis etajn enigmojn (kap-rompilojn) kaj li disdonadis ilin al esperantistoj kaj al iliaj infanoj. Lastan numeron de Informilo el aprilo li ankoraŭ detale tralegis.

Lastan jaron de sia vivo li restis hejme kaj li mortis post mallonga malsano la 5-an de junio 2006 en malsanulejo.

Rememoru lin, li estis altvalora homo.

Honoron al lia memoro.

La redakcio kondolencis al lia familio. red. + M.Ku.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21,
530 03 PARDUBICE, CZ tel. 466 611 941
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj