Informilo 7-8/2004

Informilo 7-8/2004

Enhavo:
Bela travivaĵo en Bohemio
Kongreso de slovakaj esperantistoj
La III-a renkontiĝo en Plasy
Kunveno de infanoj en Česká Třebová
Renkontiĝo en Sobotín
Pri la verbo „danki
Du invitoj
Interesaĵoj el la mondo
Abilimpiado 2004
Ĉebalta
E-renkontiĝo en Mielno
Internacia Cseh-kurso
Voĉotago
Ĉu vi serĉas geamikojn?

Bela travivaĵo en Bohemio

      Je la 20-a de aprilo de ĉi-jaro mi denove venis al Ústí nad Labem, por partopreni en la „NATURAMIKA RENKONTIĜO“ en Kytlice, en bela pitoreska pejzaĝo. Ĝi troviĝas ĉe la fervoja linio Děčín – Rumburk. Organizita, kiel kutime, de s-ano Smyčka, ĝi daŭris de la 21-a ĝis la 25-a de aprilo. Ni ne estis multaj – 6 germanaj esperantistoj, 5 ĉeĥaj, preskaŭ ĉiuj jam konataj de diversaj pasintaj aranĝoj. Nian tranoktadon kaj nian manĝadon ni travivis en la pensiono „Zátiší“, niajn tagojn ni ĝuis vagante tra la pitoreskaj montetoj. Ebligis tion bela vetero, taŭga por la turismado. La alventagon ni eluzis por iom konatiĝi kun la vilaĝo, kaj nin recioproke, la venontaj tagoj jam estis pli malfacilaj. La 22-an ni veturis per vagonaro al sekva stacio „Jedlová“, de kie ni ekmarŝis piede. Ni celis al pinto de la monto „Jedlová hora“ – 774 metrojn alta. Ni grimpis la elrigard-turon kaj de tie ni vidis belan panoramon de „Lužické hory“. Nur ĉe la horizonto estis nebulo kaj la vido tie ne estis klara. Tre plaĉis al mi la migrado tra senlimaj arbaroj, kiuj konsistas plejmulte el koniferoj, miksitaj kun fagoj kaj betuloj. Post la reveno kaj manĝo ni ĉiuj falis en la litojn, ege lacaj. Precipe por miaj gamboj estis la rapida marŝo sufiĉe streĉa.

Sekvatage ni denove frumatene forveturis per la vagonaro, sed nun malan direkton, al vilaĝo „Mlýny“, de kie ni denove grimpis montojn kaj tramigris arbarojn – sed kun la celo atingi la lokon, kiu nomiĝas „ kruc-fago“. Ĝi memorigas la batalojn de prusa kaj aŭstria armeoj, en la 18-a jarcento. Staras ĉi-tie iama forstejo, en kiu nun estas privata muzeo, en kiu oni povas vidi la dokumentaĵojn de la menciita batalo, sed ankaŭ memoraĵojn de la pasinta mondmilito. Post la laciga marŝo ĉirkaŭ 13 kilometrojn longa, denove la sama ceremonio: manĝi – kaj ripozi!

Venontan tagon ni konstatis, ke pluvas, kaj ke tio ne taŭgas por la marŝado. Tial mi decidis fari mian individuan ekskurson al la urbo Šluknov. Tio havis sian kaŭzon: ĉi-tie naskiĝis mia patro kaj mi kun la fratino en nia infanaĝo veturadis tien por viziti niajn geavojn. De tiam pasis pli ol 60 jaroj. Ili jam delonge formortis en Germanio, sed mi sopiris ankoraŭ unufoje vidi la lokon de mia infaneco. Akompane kun Margit T. kaj Květa K., ni atingis ĉi-liman urbon, en densa pluvo. Ni trapasis ĝin kelkfoje, sed la domon de miaj geavoj ni ne trovis. Ĝi ne ekzistas plu…

La veturon ni rompis por vidi vidindaĵojn en la urbo Rumburk, precipe tiun „Loreta“. Sed ĝi ne estis enirebla, ĝi ne havis sian vizit-tagon.

Kun nostalgio mi diras, ke tio verŝajne estis mia lasta turisma ma rŝado, ĉar miaj gamboj certe ne eltenus similan. Sed tamen – tiu-ĉi travivaĵo restos en mia memoro por ĉiam.

Angela Bode, Germanio

Kongreso de slovakaj esperantistoj

      En la tagoj 28. – 30-a de majo 2004 okazis kongreso de slovakaj esperantistoj en Brezová pod  Bradlom en bone ekipita refreŝiga centro de evangelia junularo. Ĉeestis  gastoj el Ĉeĥio, Hungario kaj Aŭstrio. Inter 33 ĉeestantoj estis 9 vegetaranoj, kiuj diskutis pri nove eldonita libro „Proč nejím maso“ (Kial mi ne manĝas viandon).

Kunvenis ankaŭ aliaj sekcioj, ekz. turistoj, junularo, biciklistoj, KELI. La junularo eldonis novan kompaktan diskon „Esperanto, lingvo nekonata“, kiu helpos al propagando de Esperanto, belan lernolibron de geedzoj František kaj Magda Ŝatura kaj la libron de Repka „Ni ne estas senpovaj“.

Estis elektita nova prezidanto de SKEF, inĝ. Juraj Gondžúr. Sabate posttagmeze la kongresanoj ekskursis aŭtomobile al tumulo de Ŝtefanik. De ĉiuj aŭtomobiloj flirtis flagoj de Eŭropa Unio, en kies mezo estis E-stelo. Vespere en literatura parto oni povis aŭdi interesajn kontribuojn kaj originajn kaj tradukitajn. Dimanĉe post la tagmanĝo la kongresanoj vole-nevole devis adiaŭi kaj ĝoji je venonta E-renkontiĝo.

Vlado Sládeček

La III-a turisma renkontiĝo en Plasy

okazis en la tagoj 17. – 20.6.2004. Ĉeestis ĝin 27 esperantistoj el 10 lokoj, ankaŭ du eksterlandanoj el Francio kaj Germanio. Tranoktado estis en kelklitaj  ejoj, la konstruaĵoj situas en granda refreŝiga areo, ĉirkaŭ ĝi staras multaj kabanoj. Ankaŭ belegan naĝbasenon admiris la ĉeestantoj, bedaŭrinde la vetero ne permesis eluzi ĝin.

La ekskursa programo estis tre riĉa. Rekte en Plasy situas interesa klostro, kiu origine estis cisterciana. Alkonstruita estis konvento staranta en marĉejoj sur 5100 kverkaj pilonoj. (Se oni sekigus la marĉejon, la konstruaĵo disfalus.) Al pluaj  vidindaj lokoj veturis la partoprenintoj per aŭtomobiloj, kaj tiel ili komforte vizitis la  vilaĝon Mladotice, kie ili admiris barokan kapelon, kiu havas formon de sespinta stelo, plue la vilaĝon Žihle (legu Ĵihle), kie ili sur la loka tombejo vizitis  monumenton de viktimoj el la dua mondmilito. En la jaro 1945 dum la „transporto de morto“ pereis tie 273 arestitoj el la koncentrejo Buchenwald. En ĉirkauaĵo de tiu ĉi vilaĝo troviĝas grupoj de granitaj ŝtonegoj, nomitaj „ŝtona maro“, el ili la plej grandaj nomiĝas „Dědek a Bába“ (Avo kaj Avino).

Ankaŭ en pluaj urbetoj ni trovis sufiĉe da interesaĵoj. En la muzeo de Žlutice (legu Ĵlutice) la vizitantoj admiris grandegan kantikaron (ĉeĥe Žlutický kancionál) el la 16-a jarcento kaj ekspozicion pri husana etapo. Ankaŭ pluaj signifaj domoj de la placo estis interesaj. La urbeto Neĉtiny estas la unuan fojon en la historio menciita jam en la j. 1169. El iama burgo ekestis renesanca kastelo, kiu en la 19-a jarcento estis rekonstruita novgotik-stile kun angla parko. Ĝi nun servas al la Agrikultura akademio de sciencoj por instruado. Rabštejn nad Střelou (Rabštejn super la rivero Střela) kaptis nian atenton per siaj belaj statuoj sur la placo, per burga kaj kastela areo, kiu situas sur alta roka terlango, per interesa preĝejo kaj monaĥejo  kaj per mezepoka paciga kruco, kiu staras super la placo. Rabštejn nad Střelou estas la plej malgranda urbo en Eŭropo.

La urbon  Manětín oni nomas „baroka perlo de okcidenta Bohemio“. La urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon karakterizas riĉa ornamo de statuoj kaj skulptaĵoj, ĝi situas en ripozeja teritorio kun vastaj pinarbaroj. En la 16-a jarcento estis konstruita renesanca kastelo kun agrikultura korto kaj bierfarejo, sed ofte ŝanĝiĝis ĝiaj posedantoj. Tamen el tiu ĉi malgranda okcidentbohemia urbeto fariĝis grava centro, en kiu restadis vico da eminentaj artistoj, kiuj per siaj verkoj kontribuis al  la famo de Manětín. Bedaŭrinde ni ne havis pli multe da tempo por pli detale trarigardi tiun ĉi belegan lokon, kiu certe meritus tion.

Fine la partoprenintoj spektis tre interesan kaolinan minejon, kiu de alta deklivo en la brilo de la posttagmeza suno aspektis preskaŭ fabele. La organizo de la tuta E-aranĝo estis eminenta, por kio meritas grandan dankon la gvidanto de la tuta renkontiĝo Václav Kaprál kun sia kolektivo.

Jarmila Rýznarová

Kunveno de infanoj en Česká Třebová

Infanoj el Brandýs nad Orlicí, Česká Třebová kaj Opatovec tre ĝojatendis finon de la semajno. Vendrede la 21-an de majo 2004 alveturis infanoj el nia ĝemela E-rondeto Ratíškovice kiun sia instruistino, aŭtorino de la infana  E-lernolibro, Jana Melichárková.

Sabate matene en la stacidomo Česká Třebová kunvenis la infanoj de ambaŭ ĝemelaj rondetoj kun infanoj el Svitavy kaj ĉiuj 30 „gesamideanoj“ iris al la arbaro, kie situas kabano de fajrobrigadistoj nomita „U Floriána“. Tie atendis nin rajdado sur ĉevaloj kaj diversaj konkursoj en Esperanto. Komencantoj konis nur kelkajn vortojn, sed progresintoj eĉ kapablis ludi teatraĵetojn uzante la lingvon. Gajnintoj de ĉiuj konkursoj ricevis multajn etajn premiojn.

Post manĝo de kolbasoj kaj kukoj ni adiaŭis kun la ĉevaletoj kaj foriris al la stacidomo, de kie ni forveturis al la vilaĝo Opatovec. Ĉi-tie oni ĝuste festis la Tagon de patrinoj. La solenaĵon ekkomencis la infanoj el Opatovec, kaj poste prezentis sin per kantado ĉiuj infanoj komune.

Mi memorigis la ĉeestantojn, nun geavojn kaj gepatrojn, ke antaŭ jaroj ili lernis kun mi  Esperanton. La programo de infanoj el antaŭlernejo kaj el baza lernejo estis bela, interesa kaj longa, sed ni devis foriri antaŭ la fino, por ankoraŭ trarigardi la lernejon kaj kapti nian trajnon.

Dimanĉe ni, laŭdezire de la infanoj el Ratíškovice, vizitis naĝbasenon kun tobogano, tre ĝuante la eventon. Kvankam nin dum la reen-vojo trifoje kaptis pluvego, hejmen ni tamen ne veturis malsekaj, ĉar ni havis rezervan vestaĵon.

Jam pli ol 6 jarojn kunvenadas la ĝemelaj E-grupetoj el Česká Třebová kaj Ratíškovice, kaj nun ekestis novaj amikaj rilatoj kun nove alvenintaj infanoj. Tial ni ĉiuj jam ĝojas renkontiĝi venontjare en Ratíškovice.

Zdenka Novotná

Renkontiĝo en Sobotín

      La 15.5.2004 okazis esperantista renkontiĝo en Sobotín (CZ, norda Moravio), kiun aranĝis samideanoj el Šumperk. Plej multe da partoprenantoj alveturis per vagonaro. Stacidomo Sobotín estas la fina haltejo de la fervoja linio Šumperk – Sobotín, kiun posedas privata kompanio.

      La renkontiĝo komenciĝis per promenado al kastelo laŭ rivereto Merta. Dum promenado ni povis manĝi kukojn, kiujn por ni bakis samideanino Janíková. La kukoj estis tre bongustaj – same kiel dum pasintaj renkontiĝoj.

      La kastelo, kiu servas nuntempe kiel hotelo, estas havaĵo de la komunumo Sobotín, sed  entreprenas tie slovakoj. Pavimo, kiu estas ĉe la kastelo, estas iomete rara – el talko. Ĉirkaŭ la kastelo troviĝas parko, kiu nuntempe ne estas bone prizorgata.

      Komence de la 19 jarcento en Sobotín komenciĝis epoko de fabrikantoj Klein-oj, kiuj venis el Germanujo. Jam estas preskaŭ nekonate, ke en la ĉirkaŭaĵo de Sobotín estis loko, kie oni ekspluatadis feran ercon. Kaj gesinjoroj Klein-oj jam en la jaro 1845 estis posedantoj de ferfabriko, kiu estis en Eŭropo la dua plej granda kaj kiu produktis plejparte fervojajn relojn.

      El ili estis konstruitaj 3700 km da fervojaj linioj. Ankaŭ ili konstruis stacidomon en Olomouc. Produktado en ferfabriko daŭris ĝis la jaro 1920. En la jaro 1932 oni komencis en Sobotín produktadon de bicikloj.

Post la jaro 1948 okazis granda disŝtelado de posedaĵo, kiun ĉi tie devis lasi Klein Adalbert. Posteuloj de Klein ankoraŭ vivas, sed en nuntempeco ili interesiĝas nur pri reakiro de terpecoj.

      En kvindekaj kaj sesdekaj jaroj de la 20a jarcento estis en Sobotín metilernejo por gekuiristoj, kie instruis longjara esperantisto J.V.Otta. Post la jaro 1950 la kastelo servis kiel ripozejo por funkciuloj de la komunista partio, ĉeĥoslovaka registaro kaj por la prezidento. Iam ekde la jaro 1960 ĝi servis eĉ por gekantistoj.

      En la distanco de 1 km troviĝas preĝejeto de sanktaj Adalberto kaj Amalio, kiu estis protektantino de  la familio de Klein. En subtera spaco troviĝas kripto, kie estis entombigitaj 14 anoj de la familio de Klein. La lasta familiano estis  tie entombigita en la jaro 1915.

      La interno de la preĝejeto estas tre detruita. Restis nur plafona pentraĵo, kiu estas notita en UNESCO. Post la jaro 1948 fariĝis la preĝejeto ofta celo por diversaj malhonestuloj, kiuj volis riĉiĝi. Ĉi tiuj detruantoj perforte penetris internen kaj detruis ĉion. Estas preskaŭ nekredeble, ke ili malfermis eĉ ĉerkojn, restaĵojn el ili elŝutis kaj en la ĉerkoj ili dormis. Sed ankaŭ estas konate, ke unu el ĉi tiuj detruantoj, mortante pro kancero ne plene 40jara, sur mortlito multfoje bedaŭris, ke lia plej granda delikto estis tio, ke li partoprenis rabadon kaj malhonorigon de la kripto. Nuntempe financoj por la riparo de la preĝejeto ne estas.

      Sobotín kaj ĉirkaŭaĵo estas regiono, kie okazis sorĉistaj procesoj. Oni rakontas, ke en unu terkulturista bieno bovino malmulte melkis. La posedantino petis konsilon ĉe herbaĵavinaĉo, kiu konsilis al ŝi: „Aldonu al bovina bestmanĝaĵo peceton da hostio, ĝi poste melkos pli multe.“

      Sed sakristiano ekvidis ŝian manipuladon kun la hostio kaj diris pri tio eĉ al estraro kaj tio estis motivo por brulmortigo. En tiu epoko estis en Sobotín plivastigita  protestanta eklezio. En hodiaŭa tempo troviĝas en Sobotín evangelia diakonio.

      La renkontiĝo estis tute sukcesa dank’ al akompananto, bela vetero kaj samideanoj el Šumperk.

Karel Čada

Lingva anguleto:

Pri la verbo danki

K. B. plendas: Ankoraŭ neniu eksplikis al mi, kial en leteroj aperas foje „Mi dankas al vi“, alifoje „Mi dankas vin“. Simile: „Mi dankas pro via letero“ kaj „…por via letero“. Se mi skribas „por“, eksterlandanoj tuj reagas, ke estu „pro“, kaj kiam mi skribas „pro“, nialandanoj tuj korektas ĝin al „por“. Kiel do?

Malgraŭ tio, ke K. B. vidas la aferon neklara, la ekspliko estas relative facila (PAG § 177):

La verbo „danki“ estas transitiva, ĝi do estas sekvata per objekto(j).

Ekzistas du specoj de transitivaj verboj: fiksobjektaj kaj alternobjektaj.

La fiksobjektaj verboj estas unudirektaj kaj dudirektaj.

La unudirektaj verboj efikas nur en unu direkto, ili povas apud si havi nur unu objekton, kiu estas aŭ rekta (ekz. ami iun), aŭ nerekta (ekz. aparteni al iu).

La dudirektaj verboj povas apud si havi samtempe du objektojn (ekz. doni ion al iu). Kiel vi vidas, el la du objektoj unu staras fikse en akuzativo kaj la alia fikse en prepozitivo. En Esperanto ne estas eble, ke ambaŭ staru en akuzativo (ekz. doni ion iun estus grava eraro).

La alternobjektaj verboj estas ankaŭ unudirektaj kaj dudirektaj.

La unudirektaj estas samtempe akompanataj nur per unu objekto, kiu povas esti jen rekta, jen nerekta, sen eĉ nuanca diferenco (ekz. rememori iun kaj rememori pri iu). Oni povas indiferente transformi la rektan objekton en nerektan kaj inverse.

Pluraj alternobjektaj verboj estas ankaŭ dudirektaj, ĉe ili ni povas trovi samtempe du objektojn. Ĉe ili ni povas indiferente uzi kiel rektan objekton jen la personon, jen la aferan nomon. Sed la propozicio en la du versioj ne havas la saman prepozicion (ekz. instrui iun pri io kaj instrui ion al iu).

Apud alternobjekta verbo ne estas devige starigi ambaŭ objektojn. La neesprimita objekto estas latenta (ekz. mi skribis al vi; la latenta objekto estas „letero“).

Dedukto: La verbo danki estas dudirekta fiksobjekta verbo, kiun povas sekvi du objektoj: danki iun por/pro. Ne eblas diri ekzemple danki ion por/pro iu k.s. La rekta objekto „iun“ povas aperi ankaŭ kiel nerekta objekto „al iu“. Jen kelkaj ekzemploj el la Nova PIV: mi dankas vin por…; mi dankis lin por… (ambaŭ laŭ L. L. Zamenhof); danki al iu pro io (K. Bein); ŝi dankis lin per amebria rigardo.

Ambaŭ prepozicioj por kaj pro estas ĝuste uzataj. La distingo inter celo (por) kaj kaŭzo (pro) de ago ne estas ĉiam klara, tial la prepozicioj por kaj pro povas havi la sencojn preskaŭ identajn. La uzo de „por“ esprimas plivole la entuziasmon pro la akiro de la koncerna objekto de danko, dum la uzo de „pro“ nur eksplikas kialon de la danko. Kiel vi vidis sub la n-ro 5, la uzado de „por“ post danki estas Zamenhofa (ekz. en NPIV ĉe „por 3“, p. 900, estas la citaĵo: mi dankas vin tre kore por via promeso…).

Jan Werner

Du invitoj

Silezia E-asocio en Pollando aranĝas en la tagoj 16. – 27. 8. 2004

Internacian Esperanto-feriadon

en Kudowa Zdrój (Pollando).

Kontakto: Silezia Esperanto-asocio, ul. Dubois 3/1, 50-208  WROCŁAW, Pollando, tel. +48 71 329 6954  

—oooo—

Esperantistoj el Brno informas vin pri solenaĵo preparata por aŭtuno:

Omaĝo al la ora duopo el Brno

Cent jaroj post la naskiĝo de Josef Vondroušek (1904-12-01) kaj Vilibald Scheiber (1904-12-29) – la 27-an kaj 28-an de novembro 2004.

Sabato 27.11.
–  10.00 horo – Renkontiĝo de sudmoraviaj esperantistoj

14.00 horo – Konferenco honore al J. Vondroušek kaj V. Scheiber
19.00 horo – Koncerto sub gvido de Helena Halířová
Dimanĉo 28.11.
– 9.00 horo – Programoj laŭ individua elekto:

a) Ekskurso al historiaj monumentoj de la urbo,

b) Seminario pri traduka arto,

c) Seminario pri Esperanto kiel planlingvo.

Informoj ĉe s-ino Věra Podhradská, Poříčí 1, CZ-603 00 Brno;
retadreso:
pohradska@volny.cz

Interesaĵoj el la mondo

Esperantomondo – koresponda servo

Antaŭ nelonge  ekfunkciis nova interreta koresponda servo. Iom ĝi diferencas de la tri jam ekzistantaj servoj, nome

– ĝi ebligas alŝuton ankaŭ de fotoj,

– ĝi funkcias en pluraj lingvoj, kaj ebligas serĉadon laŭ lingvoj

– por uzi ĝin oni devas registri sin.

La nova koresponda servo estas atingebla ĉe la sekva adreso: http://www.esperantomondo.net
Prizorganto:
Maxmanseb2@aol.com

La unua libro reeldonita!

Eldonejo “Impeto” aperigis represitan eldonon de la unua lernolibro de Espe-ranto:  “D-ro Esperanto. Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj  plena lernolibro. Por rusoj.” La libro aperis la 26-an de julio 1887, kaj tiu ĉi dato iĝis naskiĝtago de Esperanto.

Moskva Esperanto-centro esperanto@e-mail.ru
Rete:
www.comail.ru/~esperanto/

 

Traduki por loka gazeto…

Campos estas brazila urbo, kiu estas  proksimume 400 km-ojn for de Rio.  En tiu urbo ekzistas E-klubo. Tie la lokaj esperantistoj faras tre  interesan laboron,kiu donas prestiĝon al Esperanto en la loka medio. Ĉiusemajne la lokanoj elektas artikolon el E-a gazeto (precipe MONATO). Tiam oni komisias unu el la klubanoj traduki ĝin al la portugala.  La sekvan semajnon aliaj klubanoj revizias la laboron faritan kaj  sendas ĝin al la plej grava gazeto de la urbo A CIDADE, kiu publikigas  la artikolon kaj mencias,ke ĝi estis originale verkita en E-o kaj  aldone informas la adreson de la E-klubo.

Aloisio Sartorato Rete: ludoviko44@yahoo.com.br

 

Pli ol 1500 kongresanoj registritaj por Pekino

       La 21-an de majo la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino (24-31  julio) nombris 1506 aliĝintojn el 50 landoj.  Plej multe da kongresanoj  liveras la gastiganta lando Ĉinio, de kie jam venis 712 aliĝoj, inter ili  5 el Tajvano.  Kun 161 aliĝintoj forte reprezentiĝas ankaŭ  Japanio.  Almenaŭ 10 kongresanoj enskribiĝis el Germanio (69), Korea  Respubliko (51), Italio (42), Rusio (33), Nederlando (30), Usono (25), Kroatio (24), Svedio (22), Vjetnamio (21), Britio (19), Brazilo (17),  Aŭstralio kaj Litovio (po 14), Svislando 13, Finnlando kaj Irano (po 11),  Belgio, Hispanio kaj Kanado (po 10), el Ĉeĥio ĝis nun aliĝis 8.

 

Raporto pri manifestacio „ EŬROPA  BUNTO  2004“

La 9-an  de majo 2004 okazis en franca Strasburgo granda E-manifestacio. Malgraŭ la distanco kaj malbona vetero pli ol 300 homoj tie amasiĝis. Ili venis de ĉiuj partoj de Francio, sed ankaŭ pluraj venis el Germanio, Belgio, Svislando, Britio kaj ankaŭ el Serbio.

La celo de manifestacio estis montri la lingvan diversecon de la nova Eŭropa Unio kaj konscii la publikon kaj ankaŭ fakto, ke necesas agi por konservi tiun multlingvecon, kiu ampleksas certe pli ol 50 lingvojn anstataŭ tiuj oficiale permesataj.

La partoprenintoj amasiĝis ekde la 10-a horo sur la Placo de la Universitato. Aparte la esperantistoj el busoj el Bretonio kaj el Parizo estis tre atenditaj, ĉar ĉiuj estis kunportintaj siajn banderolojn kaj aliajn taŭgajn kostumojn por la manifestacio. La rendevua loko estis facile videbla dank´al bunta balonego, kiu superis la Placon de l´ Universitato kaj portis grandan banderolon kun la surskribo EŬROPA BUNTO. 33 E-asocioj subtenis la manifestacion pri lingva bunteco en Eŭropo. Pluraj partoprenintoj salutis publikon en sia gepatra lingvo.

Festa  procesio  iris tra la aleo de Robertsau kaj estis tre impona pro ties longeco kaj multeco da banderoloj. Sonis slogano“ Eŭropo estas unue la lingvoj ne al diskriminacio sed al komunikado“. Okazis ankaŭ koncerto de ŝatata kantisto Jomo en diversaj lingvoj, kiu donis certan etoson al la aranĝo kaj tiklis la atenton de strasburga publiko ĉeestanta en la proksimeco.

La marŝantaron eĉ ne senkuraĝigis la pluvo, kiu ekfalis ekde duono de la marŝado, ili venis ĝis antaŭ Eŭropa Parlamento, kie estis debato, sed ĝi estis iom perturbita ĉefe pro la sukceso de la „tago de malfermitaj pordoj“ kien venis pli ol 32000 vizitintoj. La debato estis bonnivela pri demando kiel eviti lingvan diskriminacion kaj ebligi multlingvismon laŭ la fundamentaj tekstoj de la Eŭropa Unio.

La E-aranĝo estis bone propagandita en televido, radio-stacioj  kaj en amasinformiloj., nur okazis plendoj, ke ili atendis pli multe da neesperantista publiko.  Partoprenintoj esprimis sian kontenton kaj opiniis, ke la manifestacio  reokazu dum venontaj jaroj samdate ankaŭ en diversaj grandaj urboj de Eŭropo.

Mallongigita kaj transprenita el Ret-info  de jary.

Fotoj transpresitaj el vebaj paĝoj.

 

Abilimpiado 2004

Moto: Neniu handikapo gravas

En la tagoj 18-a kaj 19-a de junio okazis la dekdua nacia abilimpiado en Pardubice. Senco de abilimpiadoj estas doni al la handikapuloj eblecon renkontiĝi kaj reciproke transdoni spertojn, kaj integriĝi en komunumon de sanaj homoj en laboro kaj dum libera tempo.

Abilimpiado ebligas por handikapuloj ĉefe gravan okazon montri sian lerton, talenton kaj kreadon en diversaj disciplinoj. Ili povas elekti specon de la konkurso aŭ metian, aŭ laŭ siaj hobioj kaj interesoj.

La abilimpiadon vizitis du funkciuloj de AEH, por ke ili povu propraokule vidi tiun ĉi aranĝon. Ili admiris talenton, lerton kaj koncentriĝon de la ĉeestantoj. Pli ol 100 konkursantoj el la tuta Ĉeĥa respubliko partoprenis 25 disciplinojn. Multaj sanaj homoj povus preni ekzemplon de la persisto kaj vivoptimismo de tiuj ĉi handikapitaj konkursantoj.

L. Srbová

Ĉebalta Esperanta printempo en Mielno

      En la tagoj de la 15-a ĝis la 23-a de junio 2004 okazis en pola urbeto Mielno jam la 26-a Ĉebalta renkontiĝo de esperantistoj, kiun partoprenis 45 ges-anoj el ses landoj de Eŭropo. La ĉeforganizanto s-ano Baranowski el Kozsalin preparis por ni interesan kaj abundan programon. Ni ne nur pliperfektigis nian lingvoscion, sed ankaŭ entreprenis ekskursojn en la ĉirkaŭaĵon. Vesperaj programoj konsistis el prelegoj, videofilmoj kaj spektakloj de partoprenantoj. Bedaŭrinde nur la vetero ne estis konvena por naĝi en la Balta maro. Planita vizito de dana insulo Bornholm pro malbona stato de la ŝipo ne okazis. Bongusta estis la manĝaĵo en la loka manĝejo kaj afabla estis ankaŭ la personaro de la hoteleto, kie ni loĝis. La du tuttagaj busekskursoj al Swidvin kaj al Koszalin kaj trajneta vojaĝo tra Mielno surprizis nin, ĉar ili ne estis en la programo menciitaj. Aktoro de la Esperanta teatro en Varsovio s-ano Jerzy Formal prezentis Esperantan skeĉon. Komunan kantadon gvidis Urszula Gierasz el Ribnik. Surprizis nin ankaŭ kantensembloj “Mareski“ kaj “Krajna“.

fili

Internacia Cseh-Kurso

en la Aŭstria Nacia Biblioteko

      Kadre de la Esperanto-simpozio, kiu okazos la 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 en la Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno, disvolviĝos ankaŭ Internacia Cseh-kurso, gvidata de Atilio Orellana Rojas.

La kurso estas por tutaj  komencantoj. Povas partopreni ĉiu – sendepende de aĝo kaj gepatra lingvo. Temas pri la tiel nomata rekta metodo, kiu peras la necesajn konojn plaĉe kaj amuze, sen troa lernostreĉo.

Kursohoroj: Vendrede, la 8-an de oktobro: 14.00 – 17.00

Sabate, la 9-an de oktobro: 10.00 – 12.00; 13.00 – 17.00

Kostoj : 40 eŭroj, kun rabato 25 eŭroj (por lernantoj, studentoj…)

Pliaj informoj ĉe Herbert Mayer, plansprachen@onb.ac.at

La aranĝon de tiu kurso subtenas la Internacia Esperanto-Instituto, Hago.

Mag.Helga
FARUKUOYE
Esperanto-Muzeo
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 WIEN
Tel.: 0043/1/ 535 5145

V o ĉ o t a g o

      Internacia Federacio pri Otorinolaringio (IFOS) anoncis la daton la 16-a de aprilo kiel Mondan tagon de Voĉo. En la lastaj jaroj bone evoluis la diagnozaj kaj terapiaj rimedoj por asisti al la patologio de voĉo. Tio ankaŭ kreskigis la interesiĝon pri la voĉproblemoj.

La voĉo okupas gravan rolon kiel interpersona komunikadmaniero kaj kiel laborilo, sed ankaŭ por estetika esprimado. Profesie ĝin uzas interalie: kantistoj, radioparolistoj, televidaj prezentistoj, aktoroj, prelegantoj kaj vendistoj. Sed ĝenerale preskaŭ ĉiuj ĝin uzas dumlabore.

La plej oftaj problemoj de voĉo komenciĝas inter la 15-a kaj la 45-a vivojaro. La kialo en la plej multaj kazoj estas misuzo aŭ trouzo de voĉo.

Jen kelkaj higienaj kutimoj por ĝia protekto:

– ne paroli super la ĉirkaŭa bruo,

– ne paroli pli ol du horojn senpaŭze,

– eviti kriadon sen antaŭa varmigo de la voĉo,

– eviti ĉeestadon en tro brua medio,

– eviti fumadon

– kaj eviti trinkadon de alkoholaĵoj.

Kiam aperas iu ajn ŝanĝo de la voĉo, daŭranta pli ol 15 tagojn, oni konsultu otorinologon, ĉefe en la kazo de viro pli ol 50-jara, kiu
fumas.

Por Informilo ni elprenis la instruan omaĝon al la voĉo el la gazeto Puraj pulmoj de TADEN.

Sandra Burgues R.

Ĉu vi serĉas geamikojn en Japanio?

Skribu al Japana Esperanto-Korespondo-Servo, KLEG, Sonehigasi 1-11-46-204, Toyonaka, JP-561-0802. Skribu ne per reto, sed nepre per afrankita letero, preslitere viajn adreson, aĝon, sekson, okupon, interesojn ktp.

x x x x x x

Se vi ŝatas diversajn interesajn ludojn en Esperanto en la reto, jen invito al ĵus malfermita, nova lud-areo: Antaŭ mallonga tempo mi malfermis mian retejon http://www.ludanto.org kun la ideo lerni kaj uzi Esperanton kun amuzo sen streĉo.

Transprenita el RET-info

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj:M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso:Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO  Tel.466 611 941 e-mail:aeh-ikeh@volny.cz interreto: www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800 Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!  La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.