Informilo 7/2002

Dostupný jazyk: eoEsperante

Informilo 7/2002

 

Enhavo:
Rerigardo je Tago de patrinoj
Internacia ekspozicio de infandesegnaĵoj
Renkontiĝo en Svitavy
Ŝi ne plu estas inter ni
Rekte el la sidejo de UEA
La malta lingvo
Kien post Fortalezo?
Monumento kaj E-arbo en Olomouc sepdekjariĝis
Aperis nova PIV
Pekina brasiko

 

 

 

Rerigardo je Tago de patrinoj 


En la domo por pensiuloj en urbo Mělník oni memorigis la plej belan majan dimanĉon, la duan en monato majo, kiu apartenas al patrinoj. Muzik-poema programo havis titolon “Kara panjo…”. La tagon de patrinoj oni festas en nia lando de la jaro 1923 laŭ iniciativo de Alice Masaryková.

 


Kara gasto estis majstrino de popol-arta kreado sinjorino Jindra Dvořáková el elboregiona vilaĝo Křenek en distrikto Mělník. Al ĉeestantoj ŝi prezentis sian novan libreton “Marcipaneto – en koron trotuareto”. Ŝi skribis ĝin kune kun la verkistino Marie Kubátová, ŝia kunlernantino el Prago. Ŝi tre interese parolis ne nur pri la verkado de tiu ĉi libro (sur la paĝo 81 estas mencio ankaŭ pri Esperanto), sed ankaŭ pri siaj belaj rilatoj al marcipana arto kaj abelbredado.

 


Merite de mielmarcipanetoj vizitis s-ino Dvořáková diversajn lokojn en nia lando kaj ŝi havis eblecon konatiĝi kun multaj tre interesaj personoj. En sia rakonto ŝi menciis diversajn okazaĵojn, kiujn ŝi dank´ al siaj marcipanetoj partoprenis, ekz. dum la monda ekspozicio en Hamburko ŝi renkontiĝis kun ĉeĥa verkisto Pavel Kohout kaj pasintjare okaze de la ŝtata festo la 28-an de oktobro invitis ŝin sinjoro presidento Václav Havel en la Vladislavan salonegon de la Praga kastelo, kie ŝi renkontis multajn famajn personojn de socia, arta kaj politika vivo. Ŝiaj marcipanetoj estas daŭre ekspoziciataj en la Elboregiona etnografia muzeo (skanzeno) en Přerov nad Labem, sed ili ankaŭ plibeligas atmosferon dum renkontiĝoj kadre de diversaj ekspozicioj kaj aliaj okazintaĵoj.

 


Dum parolado ŝi ankaŭ menciis Esperanton. En julio 1996 dum la UEA kongreso en Prago la partoprenantoj ekskursis en la skanzenon en Přerov nad Labem. Tiam ĉi tie prezentis s-ino Dvořáková sian marcipanan arton, ĉefe ornamojn de mielkuketoj. Multaj aĉetis ilin kiel karan memoron kaj ĝojigon por siaj amikoj hejme. Kaj tiamaniere ŝiaj marcipanoj diskuris en la tutan mondon kaj certe tre ĝojigis la pridonacitojn. Je deziro ŝi skribis sur marcipaneton “Mi amas vin”. S-ino Dvořáková donacis al ĉiuj ĉeestantoj marcipanan koreton kaj ŝi ankaŭ prezentis faradon kaj ornamadon de marcipana dometo (ĝia farado estas priskribita en la supre menciita libreto). Ankaŭ ŝi deklamis poemon pri marcipanoj. Ŝi estis vestita en nacia kostumo kaj ankaŭ tio helpis al la ilustroj de naciaj tradicioj.

 


Plua prezentantino s-ino Blanka Štráchalová inter la komponaĵoj de Mozart kaj porfilma muziko de Luboš Fišer legis leterojn de filino al panjo (laŭ motivoj de Anna Sedlmayerová) kaj ŝi deklamis poemojn dediĉitaj al panjoj. En la salonego estis agrabla medio de reciproka kompreno. Post la fino de la programo la loĝantoj de Domo por pensiuloj en Mělník foriris kun rideto kaj kun lumetoj en la okuloj. Certe en pensoj ili tenos longan tempon tiun ĉi belan kaj neordinaran renkontiĝon. Kaj la s-ino Dvořáková per sia rakonto propagandis Esperanton, kiu tre helpas ankaŭ al solecaj kaj malsanaj homoj forgesi la malfacilaĵojn de ilia vivo.

 

 

 

En junio oni reeldonos la libreton “Marcipaneto – en koron trotuareto”, ĝia prezo estas 149 Kĉ, la unua eldono estis tuj elĉerpita. Estas bone, ke en ĝi estas mencio pri Esperanto kaj ankaŭ ke sinjorino J. D. menciis en sia rakonto Esperanton dum mondkongreso.

 

Jana Holcová

 

Internacia ekspozicio de infandesegnaĵoj

kun konkurso je la temo “Mia hejmo” okazis en Vyškov, Ĉeĥio, en la tagoj 23-a ĝis 31-a de marto 2002. Inaŭguro de la ekspozicio estis planata enkadre de RAVE-2, (Renkontiĝo Amikeca en Vyškov Esperantista), kiu dank´ al neniu aliĝinto ne okazis. Sed ĝi povis influi nur nombron da partoprenantoj dum la inaŭguro. Por ekspozicio venis 153 desegnaĵoj el 11 landoj. La bildojn, disdividitajn laŭ aĝo de iliaj aŭtoroj en tri kategoriojn, prijuĝis faka ĵurio. Ĉiuj partoprenantoj ricevis diplomojn kaj ĉiuj premiitaj diversajn donacetojn.
Josef Vojáček

 

 

 

Renkontiĝo en Svitavy 


La 8-an de junio 2002 la Klubo de geamikoj en Svitavy aranĝis tradician renkontiĝon. Antaŭtagmeze okazis vizito de Moravia ceramika entrepreno. Sub la gvido de la direktoro la partoprenantoj trarigardis la fabrikon kaj estis konatigitaj kun la teknologio. La industriaj ceramikaĵoj estas produktataj el grafito, kiu estas importata el Ĉinio. Tiu ĉi fabriko estas unusola en Ĉeĥa respubliko, kiu uzas tian teknologion.

Postagmeze la E-infanoj el  Česká Třebová prezentis sian programon. Samideano Kvido Janík el Šumperk rakontis pri sia vojaĝo tra Sudafrika respubliko. La rakontadon li akompanis per videofilmo.  

           

Venis 29 esperantistoj el 8 lokoj, iliaj reprezentantoj raportis pri agado en siaj kluboj. Venontjare la E-klubo en Svitavy festos 70 jarojn ekde sia fondiĝo kaj tial ĝi petas ĉiujn eksklubanojn kaj favorantojn por sendi sian adreson, por ke la E-klubo invitu ilin. Membroj de la E-klubo intencas viziti la venontjaran UEA-kongreson en la sveda urbo Göteborg. Se estus sufiĉe da interesuloj, s-anino Dvořáková aranĝus busekskurson. Skribu vian intereson al la adreso Ing. Libuše Dvořáková, Zahradní 2/B, 568 02 Svitavy, aŭ e-poŝte: hp@ohs.svitavy.cz

 

 

 

 

 

Ŝi ne plu estas inter ni 

Rememoro pri Oldřiška Müllerová 


Nur dum la lastaj ses jaroj mi havis okazon interkonatiĝi kun tiu brila personeco. Eĉ unuafoje survoje al IMEK en Opava mi sukcesis eluzi ŝian inviton por tranokti ĉe ŝi en Šumperk kaj konatiĝi kun ŝia hejmo. Ŝi brile gastigis min, plene prizorgis mian satiĝon kaj tranokton kaj gastigis min ankaŭ per Chopina muziko laŭplaĉe postulata kaj brile parkere ludita en ŝiaj 90 jaroj!

 


Ŝiaj rememoraĵoj pri propra vivo kaj filozofio sonis longe en mia animo kaj mi dankis al Dio pro tio, ke mi travivis feliĉon de interparolo kun tiu eminenta esperantistino. Ŝia vivo ĝis alta maljunaĝo estis plena de aktivaĵoj kiel de instruistino, amplena pritrakto de infanoj ofte kun sia edzo en romaa medio, muzika edukado de infanoj, kaj precipe dum la lastaj jaroj de ŝia vigla aktivado en esperantista klubo en Šumperk. Ne tro da parolado de tiu modesta persono, sed la rezultoj de ŝia laboro restos videblaj ankoraŭ por longa tempo inter ni. Ekzemplo de ŝia personeco gvidos nin dum la estontaj niaj tagoj!

 

Josef Hradil

 

Rekte el la sidejo de UEA

Kvankam multaj el vi ne estas membroj de la tutmonda asocio UEA, tamen ni opinias, ke vi povus koni tiujn ĉi informojn:

 


Trevor Steele, nova aganta ĝenerala direktoro de UEA, ekoficis ekde la 1-a de januaro 2002. Li estas entute la kvina, kiu okupas la plej superan oficistan postenon de UEA ekde 1955, kiam la Centra Oficejo translokiĝis de Britio al Roterdamo.

 


Trevor Steele, konata E-lingva verkisto, laŭ reciproka interkonsento kun la Oficeja komisiono de la Estraro de UEA, estas nomumita por la periodo de unu jaro, dum kiu unu el liaj ĉefaj taskoj estos la harmoniigo de interrilatoj inter la Oficejo kaj Estraro.

 


Steele rajtas ankaŭ kandidati por la posteno de konstanta Ĝenerala Direktoro, kiu devos esti elektita en 2002. Intertempe li ankaŭ kontribuos al organiza restrukturigo kaj teknika modernigo de la CO.

 


Paralele kun tio okazas la iom-po-ioma foriro de kelkaj antaŭaj oficistoj: ekde marto ne plu laboros en CO Istvan Ertl, la antaŭa redaktoro de “Esperanto”, kiu ricevis novan laboron en Bruselo ĉe internacia neregistara organizo.

 


La nova redaktoro, Stano Marček, Slovakio, pretigos la revuon hejme, rete alsendante ĝin al Roterdamo por presigo kaj ekspedado.
 


Teorie la 10-an de januaro finiĝis la deĵorperiodo de Pasquale Zapelli, la direktoro de la Oficejo. Tamen li plulaboris ĝis la fino de januaro, helpante pri renovigo de la komputila sistemo de la Oficejo. Parte plenigos la aperantan vakuon Ionel Onet, rumandevena usonano, kiu post plenumo de necesaj formalaĵoj venos al Nederlando por transpreni la UEA-libroservon de Simo Milojeviĉ.

 

Universala Esperanto-Asocio

 

 

 

 

 

La malta lingvo 


“Dum longa tempo Malton regis la fenicoj, poste la kartaganoj. Ĉi-tiuj skribis la fenican, sed pli poste la punikan, kiu estis la fenica en ĝia pli moderna formo”, memorigas Carmel Melia, malta aŭtoro (en la malta, la angla, la itala, la franca kaj en Esperanto).

Ĉi-tiuj semit-devenaj lingvoj kaj pli poste la araba (kies la punika estas parenca) estas la bazoj de la malta lingvo, de ĝia gramatiko. Dum la sekvaj jarcentoj, je la ritmo de la sinsekvaj invadoj, la malta riĉiĝis je normandaj eroj kaj terminoj ĉerpitaj el la romanikaj lingvoj: la sicilia, la itala, la hispana, la franca … Memevidente aldoniĝis anglaj vortoj, precipe sur la teknologia kampo. Sekve, nuntempe la malta estas la nura arabdevena lingvo, kiu skribiĝas per romanaj tipoj; je la legado, ĝi similas la turkan, kaj, laŭdire, je la aŭdado ĝi pensigas  la tunizian. Rezulte de tiu mestizado, neniu eksterlandano, ĉu li estas itala, franca, hispana …. aŭ araba, kapablas kompreni maltparolanton; nur intermite, malmergiĝas iu rekonata termino. Provu mem:

 

  • nete maltaj lingvaĵoj: “Missierna, li inti fissmewwiet.” (Patro nia, kiu estas en la ĉielo.)

 

  • kun enŝteliĝo de eksterlandaj vortoj: “Il-gazzetti, ir-radju, it-televizjoni, qed ihejju servizz estensiv dwar il-bagit li se jressas ghada l-ministru fil-Parlament.” (La gazetoj, la radio, la televido, estas preparantaj ampleksan prijuĝon pri la buĝeto, kiun la ministro prezentos morgaŭ en la parlamentejo.) La novaj maltigitaj vortoj el aliaj lingvoj estas: gazzetti, radju, televizjoni, servizz, estenstiv, bagit, ministru, Parlament.

 


Longtempe la malta estis nur parolata lingvo; kiuj kapablas skribi, malmultaj, tiuj verkis en la itala. Komence de la 20-a jarcento kulminis la batalo inter la maltaj politikistoj subtenantaj la italan kontraŭ tiuj, kiuj subtenis la anglan; memkompreneble, helpante de la angla kolonia registaro venkis ĉi-lastaj, kiuj en 1934 forpelas la italan. Ruzmaniere apogante la oficialigon de la malta lingvo, la angloj certigis la ĉeeston de sia lingvo esti la dua oficiala lingvo, kaj samtempe, poreterne, invicigis la italan inter la duarangajn lingvojn.

 


Tiuepoke, la amantoj de la malta lingvo komencas agadi por oficiale stabiligi ĝin, alfabet-fonetik-ortografi-kampe: (tiam ĉiu skribanto ortografiumis laŭplaĉe!) : unikaĵo estis enkonduki la arabdevenajn konsonantojn en la latinliteran alfabeton! Mikiel Anton Vassali, rigardanta kiel “la patro de la lingvo”, plukuraĝigas siajn samlandanojn “bone lerni sian lingvon …. kiu donos al ili ilian individuecon”, kiel memorigas malta aŭtoro Carmel Melia.

 


Nuntempe pri la malta lingvo la malta Akademio disponigas tri dokumentojn: 1924, Informoj – 1984, Aldonoj – 1992, Ĝisdatigo. Laŭkonstitucie la malta kaj la angla estas la oficialaj lingvoj; kvankam ĉiuj parolas la maltan en la ĉiutaga vivo, precipe ekster la porturistaj kaj komercaj sferoj … kaj la italan, kiun ili lernas  pere de la naŭ televidaj ĉenoj! La publikaj lernejoj instruas la maltan kaj la anglan, la privataj lernejoj nur la anglan; notindas unuaj simptomoj de tordiĝo de la ortodoksa angla fare de la maltaj angloparolantoj!

 


Rimarkindas la fakto, ke en tiu jarmila komenco, kiam ĉiujare malaperas definitive  pluraj  lingvoj,  prosperas kaj plidikiĝas  la malta lingvo flegata de malpli ol 400 000 parolantoj …..

 


Estas vere, ke tiu lingva ekfloriĝo akompanis kaj plifirmigis nesubpremeblan aliradon al sendependeco. Nuntempe ĉiumonate eldoniĝas en la malta noveloj, eseoj, romanoj, poemaroj … ekzistas pluraj gazetoj kaj la malta Universitato akirigas diplomojn pri la lingvo kaj la literaturo. En tiu lingva ŝprucado certe la maltaj esperantistoj ludas sian rolon kaj aŭdigas sian voĉon … des pli, ke ili estas, se paroli proporcie, multe pli grandnombraj ol ni.
 

Jean-Pierre Garden el Francio

 

Transprenita el la revuo ICEM

Notoj de la redakcio: 

Por pli bona bildo pri tiu lando jen pluaj informoj:
Ĉefurbo: La Valetta
Loĝantaro: 335 000
Areo: 316 km˛
Lingvo: Malta, angla
Religio: 98 % da katolikoj
Geografio: La respubliko konsistas el la insuloj Malto, Gozo, Comino kaj Cominotto. Sur la ĉefinsulo estas okcidente plataĵo, nordoriente malaltaĵa zono, sude kaj sudokcidente montetaro. Malta ne havas riverojn nek arbarojn.
Klimato: Mediteranea kun malsekaj someroj kaj mildaj vintroj.
Ekonomio: Malto devas kompensi la mankon de krudmaterialoj kaj malgrandan fekundecon de la lando, pli frue per ŝipkonstruejoj, nun per pli altaj investoj disvolvigantaj la servojn.

 

 

 

 

 

Kien post Fortalezo?


La Estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo 11-13 de januaro 2002, interalie decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj.

 


Por 2004 la Estraro akceptis la inviton de Ĉina Esperanto-Ligo okazigi Universalan Kongreson en Pekino. Oni antaŭvidas subtenon de la ĉina registraro kaj entuziasman kunlaboron de la ĉinaj movadanoj.

 


Por 2005 estis akceptita la invito de Litova E-Asocio. Tiam la 90-a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la ĉefurbo de Litovio, Vilniuso.

 


Ĉar en 2005 estos la centjara jubileo de la 1-a U.K. (tamen ne temos pri la 100-a UK, ĉar en kelkaj jaroj la kongresoj ne okazis pro mondmilitoj), oni antaŭvidas specialan antaŭkongresan programon en Bulonjo-sur-maro, Francio. Bulonjo mem estas tro malgranda por gastigi modernan U.K..

 


Siaflanke Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondiĉojn kaj ŝtatan subtenon.

 

Transprenita el franca gazeto

 

Monumento kaj E-arbo en Olomouc sepdekjariĝis

 


La 18-an de majo 2002 kunvenis preskaŭ kvindeko da esperantistoj en la parko de B. Smetana en Olomouc. Emocia prelego de JUDr. Vlad. Mohapl alproksimigis al ni la tagon de 15. 5. 1932, kiam la granita memorŝtono kaj ekzotika arbo (Liliodendron tulipifera) instaliĝis. Ĉio okazis honore al la kvina Ĉeĥoslovaka Esperanto-kongreso. La plej emocia momento por la monumento estis la kvinjara okupacio de faŝistoj, kiam venis ordono forigi ĝin. Tuj post la milito ĝi estis restarigita kaj ekde tiu tempo ĝi dece propagandas la ideon de la internacia lingvo.

 


Sekvis kultura programo, en kiu s-ano J. Duda, ano de la filharmonio en Olomouc, prezentis al ni kelkajn verkojn je sia violono. Poste sekvis diskuto de la partoprenantoj kaj ĉio kulminis per la kantado de nia himno “La espero”.

 


La solenaĵon vizitis oficiala reprezentanto de la urbo Olomouc kaj delegacio el la aŭstria urbo Gratz. Posttagmeze la estraro de EK Olomouc zorgis pri ĉiuj gastoj. Oni povis viziti la urbodoman turon, la ekspozicion de islamo en la loka muzeo aŭ la radiostacion Olomouc okaze de  la Tago de ties malfermita pordo . La aranĝon partoprenis ankaŭ grupo de esperantistoj-blinduloj. Post alveno ĉiu partoprenanto ricevis preparitan programon, en kiu estis krom multaj detalaj informoj ankaŭ la teksto de esperantista himno.

 

Drahomír Kočvara 

Aperis nova PIV 


La Agentejo KAVA-PECH ofertas 50 pecojn de “La nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto” (1268 paĝoj, bindita, formato 15 x 24,5 cm) al anoj de ĈEA kontraŭ tre favora prezo 1500 Kč. Ceteraj interesatoj povos ĝin mendi por 1900 Kč (origina prezo estas 70 Eŭroj).
La anoj de ĈEA (kiuj pagis la membrokotizon por 2002!) direktu la mendon al la Libroservo ČES,  c/o Zdeněk Pluhař, Lamačova 658/6, 151 00  Praha 5, aŭ retpoŝte m.pluharova@worldonline.cz, ceteraj mendu ĝin ĉe KAVA-PECH, Anglická 878, 252 29  Dobřichovice. Al ĉiuj prezoj estos alkalkulita la sendokosto 36 Kč.  

Petr Chrdle

 

 

 

Pekina brasiko 


Pekina brasiko (Brassica pekinensis), ofte nomata ankaŭ ĉina brasiko, estas tre valora, relative rapide kreskanta legomo, kultivata kiel frumatura legomo. Oni semas ĝin rekte en la bedon, ĉirkaŭ 1 cm profunde. La plej oportuna tempo por ĝia semado estas en la norda mezvarma terzono inter la 10a kaj la 20a de julio. Ĝi ekĝermas rapide. Ni devas atenti, ke la grundo ne sekiĝu, ĝis kiam elkreskos la necesa radikaro, kiu estas tre malprofunda. Pro la relative malgranda radikaro kaj rapida evoluo ĝi bezonas konvenan nutran teron kaj humidecon. Rekomendata plantdistanco estas 25-30 cm. En orienta Azio oni konsumas ĝin aŭ krudan aŭ kuiritan, stufitan, diverse fermentitan. Plej oportune el la vegetarana vidpunkto estas manĝi ĝiajn foliojn aŭ kapojn en kruda stato, fajne tranĉitajn, kun iom da acidita kaj sukerita akvo, kiel ĉe laktuko.


Kompare kun la kapa brasiko ĝi enhavas malpli da celulozo, sed pli da bone digesteblaj albumenoj, precipe aminoacidaĵojn kaj lisinon. Ĝi enhavas pli da vitamino C ol laktuko aŭ acida brasiko. Temas pri unujara kreskaĵo kun kreska periodo de 2,5 ĝis 3 monatoj. Semita pli frue ol menciite ĝi formas florojn, sen krei la deziratajn kapojn. Dum la seka vetero ĝi bezonas akvumon, ĉar ĝi havas malmulte da radikoj. En Germanio oni vendas ĝiajn semojn sub la nomo CHINAKOL, kulturvario Kantoner, kiu estas la plej konvena por la meza Eŭropo kaj mezvarmaj terzonoj, ĉar ĝi estas frostrezista ĝis -5° C. Transplantita komence de vintro sur la lokon, ŝirmitan kontraŭ frosto, en milde humidan teron, ĝi daŭras sen akvumado ĝis la fino de februaro aŭ eĉ marto kaj estas daŭre preta liveradi freŝan “verdaĵon”, kiun oni povas tranĉi eĉ po unuopaj folioj.

 

Transprenita el la gazeto Vegetariana esperantisto