Informilo 6/2006

Informilo 2006/6

Enhavo:
Pri s-anino Jana Cíchová
Tri kondiĉoj
Projekto Trampolino
El la redakcio
Tradicia printempa E-renkontiĝo
Ŝanco por feliĉo
Konferenco en Komárno

Pri samideanino Jana Cíchová

En la enketo, kiun nia redakcio printempe taksis, estis kelkaj deziroj koni pli proksime meritplenajn membrojn de AEH, pri kiuj pli junaj kaj pli novaj membroj nenion scias. Do la redakcio provas sinsekve proksimigi kelkajn membrojn, kiuj jam superis „la okan kruceton de sia aĝo“.

Kiu estas samideanino Jana Cíchová – Hrdličková?

En la libreto „Historio de la E-movado en ĈSR“ de Stanislav Kamarýt estas skribitaj nur ses linioj pri ŝiaj meritoj. Tio ne sufiĉis al mi kaj mi volis tiun ĉi sinjorinon ekkoni pli multe. La hazardo helpis. En la franca gazeto sendita de nia amiko mi legis longan artikolon pri fama ĉeĥa pentristo Alfons Mucha, pli poste pri Mozart kaj tion mi jam ne eltenis kaj almetis por ŝi letereton en la Informilon, en kiu mi gratulis pro publikigo de la tutpaĝa artikolo. La s-anino Jana Cíchová afable respondis. Niaj leteroj estiĝis pli kaj pli oftaj, ni ekkonis nin reciproke el la fotoj kaj en pluaj leteroj ni rakontis pri niaj E-vivoj.

Kaj mi jam povas rakonti al niaj legantoj ion pli pri mia amikino „Jací“, kiel ŝi subskribas siajn artikolojn aŭ leterojn. Jen la intervjuo:

red.: Kara Janjo, mi jam scias pri Vi, ke en Via admirinda aĝo Vi ankoraŭ instruas germanan, anglan kaj francan lingvojn, ke Vi multe tradukis kaj tradukas pri famaj personecoj en kelkajn francajn gazetojn, ke Vi ankaŭ verkis aŭ tradukis poeziaĵojn kaj ke Vi nun revizias grandan verkon „la Grafo Monte Kristo“ el franca lingvo Esperanten. Kiam Vi eklernis Esperanton kaj kial, kiam Vi jam konis pluajn lingvojn?

Jací: Mi konas Esperanton de la jaro 1947. Ricevinte ekzamenan atestilon de la jaro 1952 mi jam publikigis en 36 diversaj eksterlandaj Esperanto-revuoj kaj gazetoj ekzemple Heroldo, Oomoto, Norda Prismo, Belarto, Esperanto, Forumo ktp. Mi eldonis 4 libretojn de poezio: Kvar sezonoj, Liriko intima, Signo de ekkrio kaj Pragaj preĝoj –tiu lasta estis eĉ en la libroservo de UK en Prago.

red.: Kia estis Via unua profesio, sed pli frue: kie Vi vivis en junaĝo kun Viaj gepatroj?

Jací: Ni loĝis en Prago, mia patrino estis verkistino same kiel mia patro, la panjo fondis infansanigejon (sanatorion) en Ĉernovice. Ĝis la 50-aj jaroj ni havis danclernejon en Prago en la domo Měšťanská beseda. Ankaŭ mi tie – post mia patrino gvidis ĝin kiel dancmajstrino, sed kiam tie ekaktiviĝis ČTV, ni devis translokiĝi en la urbokvartalon Vysočany. Poste mi laboris 5 jarojn kiel profesia turista gvidistino ĉe Praga Informa Servo pri pragaj memorindaĵoj kaj 7 jarojn en Ŝtata Juda Muzeo kiel informatorino de kvin lingvoj + Esperanto. Ofte la eksterlandaj turistoj intencantaj viziti nian ĉefurbon per oficiala letero petis la Turist-agentejon pri esperantlingve parolanta gvidisto. Ni tre ĝojis, ĉar per tio la oficialigo de Esperanto gajnis. Oni devis ĝin rekoni kaj vicigi inter la aliajn lingvojn adekvatsence. Foje ekzemple mi gvidis dum du tagoj geesperantistojn, kiuj ĵus alveturis el E-Kongreso en Vieno, traveturadis Pragon kaj volis gvidi esperantlingve, ĉar ilia grupo konsistis el 17 diversaj landoj. Kiu kuraĝus gvidi en tiom da lingvoj? Do tie ĉi povis helpi nur Esperanto.

Red.: Mi ankaŭ legis, ke Vi aktoris en Radio-elsendoj por Aŭstrio.

Jací: Jes. Ni havis multajn dankemajn aŭskultantojn. Ankaŭ mi kiel prezidantino de virinsekcio ĉe MEM (Mondpaca E-movado) veturadis en la vilaĝon Lidice, (de faŝistoj likvidita la tuta vilaĝo), kie antaŭ la kruco estis legataj miaj poemoj „Lidice“ kaj „La infanoj de Lidice“. La poemoj estis multfoje publikigitaj en E-gazetoj.

En tiu tempo mi multe kunlaboris kun amikoj, eminentaj esperantistoj Rudolf Hromada, Miloš Lukáš, Jaroslav Mařík, Inĝ. Drlík, Fr. Sviták kaj pluaj.

red.: Janjo, ĉu Vi povis en tiu tempo vojaĝi eksterlanden – komprenu, en okcidentajn landojn?

Jací: Nur en la jaro 1965 mi estis invitita al Jugoslavio por prelega rondvojaĝo je temo pri pragaj memorindaĵoj kun diapozitivoj kaj en la j.1966 la franca E-asocio invitis min en 16 urbojn, do mi ekkonis praktike la tutan Francion. En kelkaj ĵurnaloj aperis priskribo de mia vojaĝo kaj pri la sukcesoj de propagado de Esperanto. Ankaŭ mi parolis pri la vojaĝo en franca radiostacio – sed france.
Mi estas anino de E-verkista asocio kaj kiel verkistino kaj tradukistino mi estas registrita en ĉeĥa, jugoslavia kaj nederlanda Enciklopedioj.

red.: Ĉu Vi povus kompari malfacilecon de ceteraj lingvoj kontraŭ Esperanto?

Jací: Mi kapablas eĉ venki la malfacilaĵojn en la aliaj lingvoj, sed mi regis ĉiujn same bone, ke mi iliajn diferencojn ne registris.

red.: Kion alportis al Vi Esperanto persone?

Jací: Mi ĝin preferas rilate la aliajn, mi ĝin povas paroli kaj skribi flue sen uzi la vortaron. Kiam mi eksterlande prelegis, ĉiam la publiko vidis, ke per E-o eblas tute libere paroli pri kio ajn kaj ankaŭ la interpretisto ĉion tuj sen problemoj tradukadis en nacian lingvon. Do la homoj vidis, ke temas ne pri lingvo „artefarita“, sed viva, viveca, ke ĝi kapablas esprimi ĉion eblan kaj ankaŭ iam pli multe ol per lingvo nacia.

red.: Ĉu Vi longe loĝas en urbeto Ĉernovice?

Jací: Mi loĝas ĉi tie kun mia edzo jam dudek jarojn, mi bone kutimiĝis en belega aero kaj agrabla regiono. Mi ĝojas, ke mi ankoraŭ nun povas en mia aĝo utiligadi Esperanton kaj konon de aliaj lingvoj, do, kiel Vi vidas, mi ne scias, kio estas enuo.

red.: Dankon por Viaj respondoj. Mi deziras al Vi bonan sanon por pluaj jaroj.

Jarmila Rýznarová

Tri kondiĉoj (deziroj)

En la tuta mondo senĉese okazas batalo de antagonismoj: tago kontraŭ nokto, bono kontraŭ malbono, malriĉeco kontraŭ riĉeco, feliĉo kontraŭ malfeliĉo, unuopuloj kontraŭ socio, kolektivismo kontraŭ individuismo, uniismo kontraŭ separatismo ktp., ktp. La plimulto de homoj sopiras pri pli bona vivo, sed preskaŭ ĉiu strebas akiri ĝin alimaniere. Ĝuste tiu ĉi diverseco estas bremso de la plibonigo de socia vivo.

La rusa verkisto Gorkij skribis : „Ne ekzistas limoj de la homa forto, se tiu ĉi forto estas kolektiva.“ Tio signifas, ke se oni kapablus atingi unuaniman „ĝeneralan volon“, se ĉiuj agus sammaniere, oni kapablus fari eĉ agojn ŝajne maleblajn. Sed kiu vidas tutmondajn eventojn, por tiu estas klare, ke en la tuta mondo atingi unuaniman ĝeneralan volon estas malebla. En demokratia socio sufiĉus volo de pli ol duono de homoj, sed ĉie ne estas demokratio kaj precipe ne estas eble atingi unuecon eĉ de duono de la homaro. Ĉu tio estos eble almenaŭ en fora estonteco? Se ne, sorto de la homaro estas sigelita. J. A. Komenio skribis: „La potenculoj de tiu ĉi mondo jam multfoje montris, kion ili kapablas fari, kiam ili staras unu kontraŭ la alia. Venonte ili montru, kion ili kapablas fari unuiĝintaj.“ Ĉu ili unuiĝos iam?

Se oni sukcesus plenumi fundamentan kondiĉon, ĝeneralan volon, vivo de la homaro pliboniĝus helpe de plenumo de tri kondiĉoj, kaj tiu ĉi plenumo estus, danke al ĝenerala volo, tre facila.

La unua kondiĉo

En interreto estis publikigitaj demandoj de infanoj al Dio. Unu knabineto skribis: „Kara Dio, kiu desegnas liniojn ĉirkaŭ regnoj?“ (Noto: Mi uzas la vorton „regno“ en la senco laŭ Nova PIV.) Tio pruvas, ke eĉ infanoj konscias absurdecon de la limoj inter regnoj. Kiam estos ĝenerala volo, estos nenio pli facila ol la limojn likvidi. La senlimigo senlime plifaciligos vivon de la homoj. Ne ekzistos dogano, doganproceduroj kaj doganpagoj, pasportoj kaj vizoj, kiujn akiri estas ofte tre malfacile aŭ eĉ neeble. Ne estos fremduloj kaj homoj sen regna civitaneco, kies civitanaj rajtoj estas tre reduktitaj. La plej granda feliĉo por la homaro estos tio, ke ne plu ekzistos militoj, kiuj per siaj teruraĵoj superas eĉ la plej grandajn naturajn katastrofojn. (Neniu natura katastrofo daŭras tiel longe, kiel milito.) Tial ankaŭ ne ekzistos armeoj, kiuj deprenas grandajn partojn de buĝetoj el fiskoj. Ĉu povas esti pli granda patriotismo ol enkonduko de la daŭra paco?

En la unueca mondo ne malhelpus eĉ tia kuriozaĵo, se unu aŭ kelkaj malgrandaj regnoj restus „sendependaj“, t. e. ili konservus „liniojn ĉirkaŭ si“ kaj ne estus membroj de la tutmonda unio.

La dua kondiĉo

Ĝi nature rezultas el la unua. En la unueca mondo estos necesa unueca lingvo. Estas facile en lernejojn enkonduki, krom la instruado de gepatra lingvo, ankaŭ instruadon de alia lingvo, kiu estos en ĉiuj lernejoj de la mondo la sama. Jam nun en plimulto de lernejoj oni instruas du aŭ pli da lingvoj. Al ĉiuj homoj sufiĉos du lingvoj, ke ili interkompreniĝu ĉie en la mondo. Mi substrekas: AL ĈIUJ, kio signifas, ke al neniu sufiĉos la gepatra lingvo, ĉar lingvo de la mondo ne povas esti iu lingvo nacia, sed lingvo internacia. Tio estas klara al tiuj, kiuj ĝis nun vane klarigas al la ceteraj, ke unueca internacia lingvo estus bonfaraĵo por la homaro jam nun, kiam ĉiam pli rapide disvolviĝas internaciaj interrilatoj.

La tria kondiĉo

Ĝi estas el ĉiuj tri la plej grava. Ĝia plenumo estas necesa ne nur por plibonigo de la vivo de la homaro, sed por konservo de la homa ekzistado mem: redukto de la homkvanto. La homaro estas senlime tromultiĝinta kaj ĝia kvanto ĉiam pli kaj pli rapide pligrandiĝas. En tio kaŝiĝas mortminaca danĝero, ĉar tromultiĝintaj populacioj de organismoj neeviteble formortos. Kiel glavo de Damoklo super ni pendas minaco, ke sur la Tero povos esti surskribo: „Alvenanto, sciigu al kosmo, ke ni formortis, kiel honoro kaj leĝoj ordonis al ni.“

Kiam estos ĝenerala volo, estos eble redukti la homkvanton helpe de direktata naskokvanto teorie dum la tempo de unu generaciŝanĝo, t.e. dum dudek jaroj, sed estos necese ellabori planon de la redukto poioma kaj flua, por ke ne okazu malfacilaĵoj. La redukto devos esti malsama en diversaj partoj de la mondo, por ke ne estu bezonaj grandaj transmigroj de la loĝantaro. Tial daŭros longe, ol estos atingita optimuma loĝateco sur la Tero, kiun oni devos plu konservi.

Ke malgranda kvanto de loĝantoj estas necesa por ilia bona vivnivelo, estas evidente. Se ni komparas vivnivelon en troloĝataj regnoj, ekzemple en Hindio kaj Bangladeŝo, kun la vivnivelo en maldense loĝataj regnoj, ekzemple en Skandinavio, kie krom tio la loĝantkvanto havas tendencon malgrandiĝi, same kiel en plimulto de regnoj en Eŭropo. Danke al la redukto de la homkvanto malgrandiĝos kvanto de trafikakcidentoj kaj de ĉiuj ceteraj katastrofoj kaŭzataj de homoj. Naturaj katastrofoj trafos malpli multajn homojn, do reduktiĝos ankaŭ kvanto de homa malfeliĉo. Ĉesos destruado de la natura medio.

En la enkonduko al granda sepvoluma naturscienca verko, eldonita en la jaro 1930, skribis profesoroj Josef Babor kaj Jiří Janda: „Post kelkaj nemultaj jarcentoj, eble jam jardekoj, el nuntempaj vertebruloj restos nuraj ruinoj, mizeraj, misformitaj kaj kripligitaj, ekzistocele tro multiĝinta, meĥanizita homo. En troloĝata, tromeĥanizita regiono estos malapero de libere vivantaj animaloj katastrofa. Kiam malaperos la lastaj, nun ankoraŭ netuŝitaj kaŝanguloj, estos ilia sorto sigelita. Vanaj estos streboj konservi almenaŭ la lastajn reziduojn – la ekspansio de la homaro tamen diros sian lastan vorton. Unusola eblo, kiel savi tiujn ĉi reziduojn, estus konservi medion, en kiu ili povas vivi kaj evolui. Sed ĝuste tiun ĉi medion neniigos la homa ekspansio.“

Ekde la tempo, kiam oni skribis cititajn vortojn, la nombro de homoj pligrandiĝis pli ol trioble. Se ni havus tempoaparaton, helpe de kiu ni povus transigi nin en estontecon, kian mondon ni trovus? Ĉu mondon, en kiu estas plenumitaj ĉiuj tri cititaj kondiĉoj, aŭ mondon, en kiu la homaro ne plu ekzistas?

Lubomír Středa, Úpice

Noto de la redakcio:

Tamen ni ĉiuj esperas, ke tiu ĉi morna vizio ankoraŭ longe ne efektiviĝos. La homaro en sia historio frontis kontraŭ diversaj danĝeroj, spite al tio ĝi ĉiam marŝas plu. La vivnivelo certe estas pli alta ol en la jaro 1930. Se ni racie uzos natur-provizojn, tiam ni ankoraŭ longe ĝuos feliĉan vivon.

Projekto Trampolino

El same nomita artikolo de David Kelso en la gazeto „JUNA AMIKO“ ni estis informitaj pri interesa iniciato de britaj esperantistoj.

La registaro de Britio decidis enkonduki devigan studadon de fremdaj lingvoj, jam en lernejoj de la unua grado. Tiuokaze britaj esperantistoj klopodas konvinki lernejojn kaj edukinstancojn, ke la plej taŭga lingvo por tiu celo estas Esperanto. En Esperanto oni ĉion legas kiel ĝi estas skribita, gramatiko de Esperanto estas simpla, ĝi similas al la angla, sed sen esceptoj, kaj la vortprovizo enhavas kvanton de internacie uzataj vortoj.

Do la lingvo estas aparte tre facila por angloj. Lernantoj senkonscie pere de Esperanto eklernos metodon de la studado de fremdaj lingvoj, konstruon de eŭropaj lingvoj kaj diferencojn de la senco inter anglalingvaj kaj la samaj kontinentaj vortoj. Tiun ĉi efikon de instruado de la unue studata fremda lingvo oni nomas propedeŭtika valoro de la lingvo. En tiu ĉi rolo laŭsperte Esperanto eminentas.

Esperanto-Asocio de Britio (EAB) asignis adekvatan buĝeton por reeldono de lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj, por propagandaj materialoj kaj por instruado de la venontaj instruistoj.

Projekton de la starto de unuagradaj lernantoj al studado de fremdaj lingvoj oni nomis „Trampolino“. Ĝiaj kreintoj Angela Tellier kun kolektivo prezentis ĝin dum prestiĝa „Lingva foiro 2005“ en Londono.

Esperantan standon dum la foiro vizitis miloj da vizitantoj. Vidiĝas iom da (sed ne troa) intereso de lernejoj kaj eduk-instancoj. Evidente oni devas daŭrigi en la klopodo informi naciajn kaj lokajn instancojn. Britaj esperantistoj aktuale trapasas la duan etapon de inform-atako de leteroj kaj respondoj al informpetoj.

(mallongigita de la redakcio)

El la redakcio

  1. Venis interesa letero el Demokratia respubliko Kongo. En la urbo Lukala estis fondita Konga esperantista asocio de handikapulo (KEAH). La gvidantoj petas pri kunlaboro kun nia AEH kaj pri lernodidaktikaj materialoj. Ili salutas nian membraron. La redakcio respondis.

2) En la maja gazeto „Katolický týdeník“ aperis du artikoloj pri Esperanto de Jan Kalný kaj de Viktor Dvořák. Ni gratulas al ili.

3) E-klubo en Šumperk organizis tradician renkontiĝon, sed la invito venis tro malfrue, ĝi jam ne povis esti publikigita. Tamen la fotoj kaj la priskribo de la renkontiĝo venis antaŭ finpretigo de Informilo.

Tradician printempan E-renkontiĝon

en la urbo Šumperk aranĝis lokaj esperantistoj la 20-an de majo en areo de la urba naĝejo. De la fervojstacio okazis komuna promeno de 24 gesamideanoj al la naĝejo Akvatol, kie en saŭna ripozĉambro okazis videoprelego pri pasinta UEA-kongreso en Litovio, kiun prezentis konata preleganto Kvido Janík. Post grava operacio de spinaj meniskoj li estas denove en bona ordo.

En agrabla etoso de la ripozejo treege bongustis malvarma biero, sed ankaŭ kafo refreŝigis kelkajn partoprenantojn. Tiuj, kiuj kunportis bankostumojn, povis en la tempo de du horoj naĝi en bela naĝejo en pura akvo 26 C° varma. Poste la tuta grupo transiris preter fiŝlageto al proksima restoracio por komune tagmanĝi. Post la tagmanĝo sekvis raportoj de naŭ reprezentantoj de E-kluboj kaj ĉiam ŝatata tombolo. La manĝaĵo kaj gaja parolado de Kvido Janík kontentigis ĉiujn partoprenantojn, sed oni ankaŭ rememoris antaŭ nelonge forpasintan membron kaj fondinton de la loka klubo s-anon Josef Václav Otta. Post la deksesa horo la partoprenantoj adiaŭis kaj kun agrablaj travivaĵoj hejmenveturis.

K. Vala + L. Angelová

Ŝanco por feliĉo ankaŭ por vi!

Ĉiu el ni soifas pri feliĉo. Tamen, samtempe tiom da homoj aspektas malgajaj kaj estas malfeliĉaj! Ĉu ili daŭre vivas en malagrablaj cirkonstancoj, kaj vidas nur la malbonajn flankojn de la vivo?

Kio estas vera feliĉo? Ĝi troviĝas en la homo mem. Ĝi tute ne dependas de la ĉiutagaj okazaĵoj, sed nur de via preteco akcepti ilin en kontento kaj trankvilo. Ankaŭ ne klopodu vidi vian feliĉon tro dependa de la agoj de la aliaj. Kiam vi trarompos la barojn inter viaj egoismaj esperoj kaj la bonaj agoj de aliuloj, tiam vi eksentos, de kie profunda ĝojo venas. Vi trovos ĝin en via propra akceptemo de la vivo.

Kion ni havas enmane hodiaŭ? Nian sanon, la sunon sur la ĉielo. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Infanon, kiu ridas al ni, florojn endome. Eble ni tro malproksime serĉas la feliĉon!

Ni vivu hodiaŭ. Ni fermu la pasintecon. Ni ne plu kapablas ŝanĝi ĝin. Nur teni malfermita fenestreton je belaj memoroj kaj ne tro zorgeme pensu pri morgaŭo.

Repaciĝu kun viaj sentoj kaj donu al via menso ĝojajn pensojn, al via koro pardonemon, teneron kaj amon, al viaj lipoj rideton kaj ĉio estos preta por iĝi pli bona. (El levilkarto de MSN)

Konferenco en Komárno

Nova Universitato de J. Selye (UJS) en Komárno, suda Slovakio, organizas la 6-an kaj 7-an de septembro 2006 internacian scienc-fakan konferencon DIDMATTECH 2006 (Didaktiko, materialoj, teknologio) kunlabore kun pluaj kvin alilandaj universitatoj.

Laborlingvoj de la konferenco estas: angla, slovaka, hungara, ĉeĥa, Esperanto, germana, pola kaj rusa. Lingvoj krom la angla, slovaka kaj ĉeĥa estos uzeblaj por prelegoj nur tiam, se estos sufiĉa nombro de partoprenantoj, en aparte kreitaj sekcioj, por publikigo en prelegokolekto sen limigo.

Ne estas multaj tiaj konferencoj, kiuj inter laborlingvoj uzas Esperanton. Oni povas nur rekomendi uzi ĉi tiun eblon kaj partopreni la konferencon kun kontribuo en Esperanto, des pli, ke antaŭ ĝi okazas en Komárno SUS kaj TAKIS kongreso; sufiĉos do iom plilongigi la restadon sen aldona veturado. Celo de la konferenco estas interŝanĝo de informoj kaj spertoj, precipe pri inform-komunikadaj teknologioj kaj prezentado de rezultoj el propra scienc-esplora agado kun speciala orientiĝo al didaktikaj aspektoj de instruado.

La konferenco estas destinita precipe por pedagogoj instruantaj studobjektojn el la sfero de materialoj kaj teknologioj en diversaj tipoj de lernejoj kaj studentoj de doktoriga studado kaj talentaj studentoj. Pli detalajn kaj aktualajn informojn pri la konferenco kaj elektronikan aliĝilon vi trovos en:

http://www.selyeuni.sk. tothk@zoznam.sk

Netpaĝoj de la universitato estas en slovaka kaj hungara versioj, sed ligo “Aktuality” malfermas ligon al anglalingva versio de invitilo kaj aliĝilo.

de: “Josef Vojacek” vojacek_j@ped.muni.cz

fonto: “Ret-Info“ http://www.eventoj.hu

En la redakcion venis malgaja anonco, ke la 12-an de majo 2006 forlasis nin en la aĝo de 86 jaroj s-ano Ladislav Bala el Moravské Budějovice.

S-ano Bala estis longjara esperantisto kaj funkciulo de la Somera Esperanto-Lernejo en Lančov kaj estis konata kiel tutviva skolto. En la lastaj jaroj li vizitis la Lernejon almenaŭ dum la Renkontiĝo de la malnovaj tendaranoj.

Kara Lada, ni ne forgesos Vin!

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21,  530 03 PARDUBICE, CZ tel.
466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj