Informilo 5/2002

Informilo 5/2002

Enhavo:
Unu eŭro – cent prononcoj
Ŝanĝo de la dato de ĈEA-kongreso
La vivo kun blanka bastono
Rezulto de la traduka konkurso
Skokovy 2002
La IV-a kongreso de AEH proksimiĝas
Ĉio malbona estas por io bona
Kurac-herba bano

Unu eŭro – cent prononcoj


Ĉu en la nova jaro vi jam vojaĝis en eŭropa eksterlando, ekzemple kiel germano en Francio, kaj demandis pri prezo? Se ne, tiun aventuron vi certe iam spertos.


Kiel konate, nun validas nova valuto en 12 eŭropaj landoj, unu por ili ĉiuj. Oficiale ĝi nomiĝas, kiel oni povas legi sur biletoj kaj moneroj, EŬRO kaj CENT; en Esperanto estas “eŭro” kaj “cendo” (por centono de eŭro). Bonega afero por vojaĝantoj, kiuj en aliaj landoj ne plu havas problemojn pro fremdaj valutoj: ĉie oni povas pagi nun per sama, unueca mono.


Ĉu vere senprobleme? Supre menciita germano en Francio kaj franclingva Belgio aŭdos vendistojn diri ion similan al “tiom da ero” (kun akcento sur o) kaj eble ne komprenos, ĉar la burokratoj de Eŭropa Centra Banko ja fiksis nomojn de la komuna, unueca valuto, sed forgesis fiksi ankaŭ unuecan prononcon. Tial por buŝoj kaj oreloj ne ĉie temas pri sama valuto, ni havas la konatan babelan lingvokaĉon.


Por helpi vin, ni kolektis prononcojn de diversaj lingvoj. Jen do (nekompleta) listo de la diversaj eŭroj kaj cendoj:


Angla: juro/sent 


Bulgara: evro/cent


Dana: eŭro aŭ  öŭro (kiel en la germana hören (aŭdi))/ sent


Estona: eŭro/sent 


Finna: eŭro/sentti


Franca: öro (kiel en la germana hören (aŭdi), akcento sur o)/sent


Germana: ojro/cent 


Greka: evro/lepto (kun akcento sur o)


Hispana: eŭro/sjen        


Hungara: eŭro/cent


Itala: eŭro/ĉentesimo     


Kataluna: eŭru/sen (barcelonaj prononcoj)


Nederlanda: öro (kiel en la germana hören (aŭdi), sed iomete malpli longe/sent


Pola: eŭro/cent 


Portugala: eŭro (kun fermita vokalo – paroksitona vorto)/senĉimu (proparoksitona vorto)                 


Rusa: jevro/cent


Konsole estas, ke Esperanto-parolantoj ne havos problemojn kompreni “eŭro” en Danio, Finnlando, Hispanio (escepte de Katalunio), Italio kaj Portugalio (kiuj uzas la novan valuton) kaj en Estonio, Hungario kaj Pollando (kie ĝi ne jam validas). La plej radikala devio sendube estas en la angla lingvo – sed bonŝance ja Britio rifuzas enkonduki “jurojn” kaj “sentojn” … Tamen nepre memoru tiujn ĉi prononcojn, ĉar ilin vi aŭdos ĉie, kie oni uzas la internacian usonanglan slangon: en flughavenoj, luksaj hoteloj, turistinformejoj k. s. Bonan eŭrovojaĝon!

Stefan Maul, transprenita el gazeto MONATO el la rubriko ” ŝerco kaj satiro “.

Ŝanĝo de la dato de ĈEA-kongreso

   Bedaŭrinde nur post la publikigo de la dato ni eksciis, ke la 21-an kaj la 22-an de novembro 2002 okazos en Prago la plej alta kunveno (summit) de NATO kaj ke jam nun estas preparataj kaj grandaj planoj de ties defendo unuflanke, kaj de internaciaj protest-aranĝoj aliflanke. Kiu travivis en Prago la konferencon de la Monda banko, ne miros, ke ni, esperantistoj, respektante nian malfortecon kompare kun NATO, cedis.

  La nova dato de la 10-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto Asocio en Prago kunigita kun la solenaĵo de la 100-a datreveno de Praga  E-klubo okazos  de la 15-a ĝis   la 17-a novembro 2002. Pli precizajn informojn kaj aliĝilojn vi povos baldaŭ trovi en la TTT-paĝo de ĈEA (www.kuk.cz/cea) aŭ de Starto (www.clavis.cz/starto).

La vivo kun blanka bastono


Ankoraŭ proksimume antaŭ 50 jaroj estis ununuraj helpiloj por nevidantoj blanka bastono, metala tabuleto kaj pikilo por piki brajlan skribon, skribmaŝino de Picht por skribi brajlan skribon kaj kelke da plej simplaj helpiloj – ekzemple tajlora mezurrubando kaj ligna faldmezurilo, sur kiuj estas palpe signitaj centimetroj kaj decimetroj. Brajla skribo, kiu konsistas el kombino de ses punktoj, estas la invento de franca blinda instruisto Louis Braille kaj ĝi estas uzata de la jaro 1825. La skribmaŝinon por brajlo konstruis en la fino de la 19-a jarcento germana instruisto Oskar Picht.


Feliĉe dum la lasta duonjarcento troviĝis teknike talentaj kaj cerbumantaj homoj, kiujn interesas la problemoj de la nevidantoj. Tial estis konstruitaj helpiloj de simplaj, sed bezonaj, ĝis teknike tre perfektaj kaj pretendaj. Ĉiuj eluzas sonon, tiun plej perfektan homan voĉon.

 

  Al la tute kutimaj helpiloj apartenas ekz. indikilo de la akvonivelo, kiu sciigas, ke la ujo kun fluidaĵo estas plena, aŭ parolantaj manhorloĝoj, ankaŭ vekhorloĝoj, termometro kaj korptermometro, kuirejpesilo kaj personpesilo. La manhorloĝoj estas ĝis nun fabrikataj en tri variantoj – ili parolas aŭ angle, aŭ germane, aŭ pole, ĉe vekhorloĝoj oni povas elekti ankaŭ ĉeĥan lingvon.


La lernantoj kaj studentoj eble jam ne povas imagi la studadon sen diĝita legekipo (sonigita komputilo). Tiun ĉi ekipaĵon kompreneble povas akiri ankaŭ nevidanta plenkreskulo, ĉar helpe de skanilo li povas legi librojn, ĵurnalojn kaj simile.

       Gravaj helpiloj por la orientiĝo en la spaco estas sonigitaj zebrostriaj pasejoj por piedirantoj. Tiel nomataj lumturniloj, kiuj jam estas instalitaj en kelkaj urboj, plifaciligas la movon en publikaj konstruaĵoj (stacidomoj, metroo, burooj), ili informas pri la numero de urba trafikilo kaj signalas al stiristo, ke enbusiĝas nevidanto. Interalie – tiu ĉi ekipaĵo estis evoluita en Ĉeĥa respubliko kaj ankaŭ ĝis nun nur ĉe ni estas uzata. Por ebleco eluzi tiujn ekipaĵojn estas miniaturaj dissendiloj jam instalitaj ankaŭ en la bastonoj por nevidantoj. 


Malgraŭ granda perfekteco de ĉiuj ĉi teknikaj mirakloj tamen la plej granda miraklo kaj trezoro estas la propra vidkapablo.

Pavla Bradová – tradukis L. Srbová

Rezulto de la traduka konkurso


En la unua numero de tiu ĉi gazeto ni publikigis konkurson pri la plej bona traduko en Esperanton – fragmenton el la verko de la ĉeĥa verkisto Karolo Čapek “Ĝardenista marto”. En la artikolo estas pli ol 40 verboj, kelkaj speciale ĝardenistfakaj. Por niaj ĉeĥaj legantoj certe estos interese scii, ĉu eksterlandaj membroj bone komprenos kelkajn verbojn, kiuj eĉ ne facile estis trovitaj en la vortaroj. La redakcio instigas ilin al la reago.


Por ke ĉiuj legantoj povu kompari la ĝustecon de la traduko kaj por ke la eksterlandaj membroj komprenu, jen ĝusta traduko (la vortojn en la krampoj oni eblas ankaŭ uzi):

Ĝardenista marto


Ĝardenisto pasie kaj klopode (pene) volas, memkompreneble, li volas nur depreni (forpreni, demeti, forigi) pinglobranĉojn kaj malkovri florojn, ŝpati, streki, sulkigi (fari akvokanaletojn, akvofosaĵojn), fosi, reŝpati, ŝvelmoligi, rasti, ebenigi, verŝakvumi, multobligi (multigi), fari greftaĵojn (prepari stikaĵojn), fortranĉadi, planti, prikli (transplantadi), alligadi (alligi), aspergi, alsterkadi (aldoni sterkon), sarki, kompletigi, semi, purigi, pritondi (ĉirkaŭtondi), forpeladi paserojn kaj merlojn, flari la grundon, per fingro elfosadi (elterigi) la ĝermojn, ĝojkrii super (ĝojegi pro) florantaj galantoj, forviŝi ŝviton, rektigi la dorson (spinon), manĝi kiel lupo, trinki kiel pulpo (spongo, ĉielarko), enlitiĝi kun ŝpato (fosilo) kaj ellitiĝi (vekiĝi) kun alaŭdeto, laŭdegi (adorante) la sunon, kaj la ĉielan malseketaĵon (roson, pluvaĵon), ĉirkaŭpalpi (palpesplori, pripalpi, tuŝadi) malmolajn (durajn) burĝonojn, kulturi siajn unuajn printempajn kalojn kaj blazojn (haŭtvezikojn) kaj ĝenerale vaste (entute) printempe kaj ŝvelmole ĝardeniste vivi (vivi laŭ ĝardenista maniero).


Ni scias, ke la traduko estis tre malfacila, ankaŭ pro tio nur 5 membroj partoprenis la konkurson. Ili estis el Plzeň, Uhříněves, Pustějov, Jičín kaj Pardubice. Ĉiuj kuraĝuloj ricevos libran premion. La aŭtoro de la plej bona traduko estas Pavel Nechvíle, la redakcio bondeziras al li.


Granda dankesprimo apartenas al profesoro Jaroslav Mráz, kiu korektis la konkursajn tradukojn kaj sendis tiujn ĉi rimarkojn: Multaj esprimoj estas sinonimaj. Ĉiuj konkursantoj cerbumis, ĉu ili povas uzi la vorton ĝardenisto,se la verkisto skribas pri amatoro, pri ĝardenamanto. Sed laŭ la vortaro PIV ĉe la sufikso -ist- troviĝas tiu ĉi difino: ĝi esprimas personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la radiko. Ankaŭ la konkursantoj havis problemon, ĉu ili povas uzi frazan komparon laŭ ĉeĥa maniero: “trinki kiel ĉielarko” aŭ kiel spongo aŭ kiel pulpo. Ni opinias, ke ili estas eĉ internacie komprenebla komparo.

Redakcio

Skokovy 2002


En la 15-a Esperanta seminario en Skokovy okazis ankaŭ interesaj prelegoj. En ili ni aŭdis kaj lernis novajn kaj ne ofte uzatajn terminojn. Mi volas mencii la prelegon de Ing. Jan Werner pri influo de konstruaĵoj, iliaj lokoj kaj materialoj, al la vivkondiĉoj de la loĝantoj. La eminente preparita prelego, malgraŭ la nefacila faka enhavo, elvokis grandan atentemon de la aŭskultantoj kaj proksimigis al ni la terminojn, kiujn ni nefakuloj nur malofte aŭdas. Ankaŭ interesa estis faka prelego de Ing. Margit Turková pri kuirado. Dankon pro tio al ambaŭ.


Milan Neuwirth        Desegnis Blanka Zubová

 

La IV-a kongreso de AEH proksimiĝas


Al la kongreso aliĝis jam 72 personoj, de tio estas 22 eksterlandanoj el 8 landoj. Kapacito de la pensiono estas 60, pluaj partoprenantoj tranoktados en proksima pensiono.


Kadra programo:

14.9. alveno, la unua manĝo estos vespermanĝo, transdono de kongres- materialoj, loĝigo, elekto de ekskursoj, restadpago. Vespere informo pri  detala programo de la kongreso aŭ pri eventualaj ŝanĝoj.

15.9. solena inaŭguro, bonvenigo kaj prezento de oficialaj gastoj, salutparoloj, posttagmeze promeno tra la urbo, prelego kun diapozitivoj pri Nacia parko de Krkonoše, vespere interkonatiĝa vespero.

16.9. plenkunsido, balotoj, prelego, preparo de rezolucio, posttagmeze ekskurso per telfero al monto Černá hora kaj reen, vespere koncerto de nevidantaj muzikinstruistoj en evangelia preĝejeto.

17.9. antaŭtagmezo de la prelegoj (J. Mráz pri la 410-a datreveno de J. A. Komenio, A. Lewanderska pri handikapuloj, J. Krob pri historio de nia kalendaro, J. Kajzrlík pri abilimpiado. Posttagmeze ekskurso per buso al baroka kastelo Kuks kun statuoj de Braun kaj al ŝtona Betlehemo, vespere kantado ĉe akordeono.

18.9. vizito de ekonomia lernejo por handikapuloj kaj trarigardo de kuracareo, posttagmeze per buso al Adrŝpaĥ-rokoj, vespere diapozitivoj, videofilmoj. 

19.9. tuttaga ekskurso per buso al Pec, telfere al Sněžka kaj plu laŭ 3 grupoj:


1) la bonaj irantoj piediros de Sněžka al Pomezní boudy


2) de Sněžka telfere al Růžová hora kaj perpiede al Velká Úpa


3) de Sněžka reen telfere al Pec, buse tra Velká Úpa, Pomezní boudy kaj ĉiuj reen al Janské Lázně.


Vespere libera tribuno.

20.9. oficiala fermo de la kongreso, aprezo kaj rezolucio de la kongreso, post   libera posttagmezo vespere adiaŭa vespero kun tombolo.

21.9. post la matenmanĝo forveturo.


En julia Informilo ricevos la partoprenantoj trajnan kaj busan horaron, ĉar dum junio okazos ŝanĝoj en ambaŭ horaroj.

Jary

Ĉio malbona estas por io bona

  Antaŭ kvar jaroj estis ĉeĥaj altlernejoj envicigitaj al t.n. lernejoj publike juraj. Kiam estis altigataj salajroj de ŝtatokupitoj (inter ili de baz- kaj mezlernejaj instruistoj), altlernejaj instruistoj restis aŭtomate flanke de la proceso. Krom tio la rektoro de Masaryk-Universitato (MU) en Brno ŝanĝis la ĝistiaman salajrosistemon kaj nuligis influon de daŭro de praktikado rilate al salajroŝtupoj. De tiam salajroj de altlernejaj instruistoj distingiĝas nur laŭ akademiaj titoloj, funkcioj kaj personaj alpagoj. Altlernejoj dum la lastaj jaroj ricevadis de la Ministerio de lernejoj proksimume la saman sumon senkonsidere al inflacio. Tial estis necese ŝpari ĉie, kie tio estis ebla. Post limigo de elspezoj, kiuj ne estis nepre necesaj, ne restis mono ekzemple por vojaĝelspezoj kaj pasintjare ne restis financrimedoj eĉ por personaj alpagoj. Malgraŭ tio en buĝetoj de kelkaj fakultatoj de MU, inter ili de la Pedagogia fakultato, mankis kelkaj milionoj da kronoj. Ioma savo venis en la formo de projektoj. Precipe la projektoj por “Subteno de disvolvo de instruaj edukaj programoj kaj de aliaj edukaj aktivecoj”, antaŭvidis gravan subtenon, ĉar pasintjare por ĉi tiuj projektoj estis liverita la sumo 70 milionoj. En la unua etapo estis de la Ministerio aprobitaj projektoj proksimume por duono de ĉi tiu sumo, en kiu MU partoprenis per projektoj por iom pli ol duono. Ceteraj fakultatoj ricevis entute unu sesonon kaj la reston la Pedagogia fakultato, kiu tiel savis sian buĝeton. El la monsumo la fakultato povis depreni 30 % por akcesoraj kostoj kaj parte por salajroj, plu povis esti pagataj la personaj alpagoj al komisiitoj pri koncernaj projektoj. 


El la supre dirita informo fontas por ni la plej grava pozitiva rezulto: En la dua etapo estis aprobita mia projekto por kurso de Esperanto por studentoj de la dua kaj tria studjaroj, kiu estos envicigita en la instruprogramon de la aŭtuna semestro de la akademia jaro 2002/2003. Krom tio mi havis aprobitan ankaŭ projekton por kurso de Esperanto por baz- kaj mezlernejaj instruistoj en la programo “Plua edukado de pedagogoj” (DVPP). Eble al la aprobo de la projektoj kontribuis ankaŭ la Eŭropa Jaro de Lingvoj, kiun mi en la proponoj de la projektoj menciis. Por ambaŭ kursoj mi proponis instruadon laŭ videokurso “Mazi en Gondolando”. En la mendilo de ĝi al ILEI unuafoje en la fakultato aperis pago en eŭroj. La kurso por instruistoj okazas nun, partoprenas ĝin ses instruistinoj. Krome estis pluaj ok interesuloj, kiuj pro diversaj kaŭzoj ne povis partopreni. Por studentoj estas ankoraŭ planata daŭrigo en la Somera Esperanto-Tendaro en Lanĉov ĉe la Vranova digolago. El la buĝetoj de la projektoj estis eble pagi librojn kaj aboni gazetojn por la Centra fakultata biblioteko. Plue mi kalkulas en la projektoj kun mia helpo por enkonduko de la kursoj en aliaj ĉeĥaj universitatoj. Mi volas ankaŭ ligi kontaktojn kun eksterlandaj universitatoj – ĝis nun mi sukcesis en Budapeŝto en la universitato ELTE. Kiu instruas Esperanton, tiu bone scias, kiom helpas korespondado. Tial mi por kursanoj serĉas korespondantojn. Korespondpetojn vi povas sendi al mia fakultata aŭ elektronika adresoj.

 Ing. Josef Vojáček, PhD, Pedagogia fakultato de MU, Poříčí 31, CZ-603 00 BRNO vojacek@jumbo.ped.muni.cz

Kurac-herba bano


La kuracado laŭ Kneipp ofte devis batali kontraŭ antaŭjuĝoj. Onidire ĝi estas kuracado per malvarma akvo. Samtempe apartenas gloro al paroĥestro Kneipp, kiu enkondukis la kurac-herbajn banojn. Bankuvaj aŭ parte prenitaj banoj kun tizano de pinglofoliaro, fojna foliaro (forfalaĵo), ekvizeto, avenpajlo kun pluraj aliaj kurac-herboj, estis jam de komenco elementoj de lia kuracado. Per tio fariĝis la laŭ-kneippa kuracado efika parto de “Ban-kuracado”.


En hejma zorgado pri la sano estas rekomendinde preni unufoje dum semajno kurac-herban banon. Sendepende, rilate la aldonaĵon, havas varmaj banoj ĝenerale mildigan kaj kvietigan efikon. En varmaj banejoj ĝis 38°C kaj ĉe la certa tempo de banado (15-20 minutoj) la sangocirkulado ne estas ŝarĝata, la haŭto estas sangriĉigita, la muskularo vigligita kaj mildigita. Tiu, kies koro estas dum la tuta bano ŝarĝata, povas sidi en la bankuvo plenigita ĝis duono de la korpo. Oni povas preni t.n. trikvaronan banon, ĉe kiu la brustkorbo estas ekster la bano kaj ĉi-kaze ŝarĝigo de la korpo estas minimuma. Ĝenerale estas konate, ke varmajn banojn oni ne devas preni frumatene je malsata stomako, sed ankaŭ ne tuj post la tagmanĝo aŭ la vespermanĝo.


La laŭ-Kneippa kuracado finas varmajn banojn preskaŭ ĉiam kun uzo de malvarma akvo. Forte sangriĉigita haŭto reagas precipe je unu mallonga ekscito. Tiamaniere oni malebligas impreson de malvigleco kaj samtempe ankaŭ malvarmigon de la korpo.

Ĉe tiu kuracado estas grave ripozi en la lito almenaŭ duon-horon. Oni rajtas bani nur tiam, kiam oni tiucele disponas je bezonata tempo. Rilate la baningrediencojn oni ofertas en vendejoj multajn specojn. Estas certe, ke malmultekostaj ŝaŭmbanoj havas bedaŭrinde nur kosmetikan efikon. Fame konataj produktistoj ofertas kiel baningrediencojn precipe du produktojn: ekstrakton de la tuta kuracherbo kaj ankaŭ distilaĵojn, kiuj enhavas efikajn eterajn oleojn. Krom tio oni ofertas ankaŭ diversajn bansalojn.


Por hejma saniga bano pruviĝis precipe jenaj baningrediencoj: Bano kun tizano de pinglofoliaro. Ĉe temperaturo de proksimume 35 – 37°C oni sentas agrablan refreŝigon kaj revigligon. Banoj, preparitaj el fojnofoliaro ĉe temperaturo 38°C, mildigas facilajn reŭmatismajn dolorojn. Rosmarenaj banoj efikas rimarkinde, ili stimulas la sangocirkuladon, precipe se oni dum la banado brosas la korpon. La bano selakta efikas je homa haŭto tre utile.

El “Kneipp-Blätter” de Erich Weiss tradukis Závodský Milosl., Slovakio

Ni gratulas!

Ni sciigas al niaj legantoj, ke s-ino Kateřina Pilzová el Prago tre sukcese finis la bazan korespondan kurson de Esperanto. Samtempe ni sciigas, ke en februaro naskiĝis al ŝi filineto. Okaze de ambaŭ ĝojigaj okazaĵoj ni elkore gratulas al ŝi

Red.