Informilo 3/2006

 

Informilo 3/2006

Enhavo:
Kiel transvivi infarkton
Pri la historio de okulvitroj
22-a Internacia festivalo
Bilanco de AEH por la jaro 2005
Esperanto en interreto  Certe vi scias, ke…
Diversaĵoj
Lingva anguleto

Kiel transvivi infarkton, kiam la homo estas sola?

      Ni diru, ke estas 18.15h. kaj vi ĝuste estas survoje hejmen, (memkompreneb-le sola) post tre malfacila labortago. Vi estas tre laca. Subite vi komencas senti doloron en via brusto, kiu iras al via mano kaj makzelo.

Vi troviĝas nur 5 km de malsanulejo, proksime de via loĝejo. Vi bedaŭrinde ne scias, ĉu vi sukcesos ĝisveturi tien. Kion fari? Foje vi partoprenis kurson pri la unua helpo, sed la viro, kiu gvidis la kurson, forgesis diri, kiel helpi al si mem.

Multaj homoj restas senhelpe solaj en la momento, kiam atakas ilin infarkto. Al la persono, kies koro batas neregule, restas nur dek sekundoj ĝis la senkonscienco.

Kion fari? Ne paniku, sed komencu tusi ripete kaj tre energie. Forte enspiru antaŭ ĉiu ektusado. Tusu longe, vi devas senti la tusadon profunde en la brusto. La enspiro kaj la tuso devas esti ripetata ĉiam post du sekundoj senhalte, ĝis kiam ne venos helpo, aŭ ĝis kiam la koro denove komencas bati.

Forta enspiro enigas oksigenon en vian pulmon kaj movoj dum la tusado premas la koron kaj tiel ebligas cirkuladon de la sango. Tiu ĉi premo al la koro komencas ekfunkciigi ĝin kaj helpas ĉe reveno al normala ritmo.

Per tiu ĉi maniero povas la viktimoj de infarkto elteni, ĝis venos helpo en malsanulejo.

Elĉeĥigis L.Filipová

Pri la historio de okulvitroj

      Ĉu vi scias, ke nuntempe 30 procentoj de la eklernejanoj bezonas okulvitrojn?

Pro kio oni bezonas okulvitrojn?

La lumradioj estigas bildon sur la retino (fundo de la okulglobo). Sed la okullenso povas misfunkcii denaske, aŭ kun la aĝo, perdas sian elastecon (ne hazarde preskaŭ ĉiuj maljunuloj portas okulvitrojn) tiel, ke ĝi kunigas la lumradiojn antaŭ la retino (miopeco) aŭ trans ĝi (malmiopeco=hipermetropeco). Okulvitroj korektas tiun misfunkcion.

De kiam oni uzas okulvitrojn?

En Ĉinio oni uzis okulvitrojn jam antaŭ 2000 jaroj. Sed ili servis ne por plibonigi la vidpovon, sed kiel aŭmodaj ornamaĵoj. Por pliakrigi la vidadon ili aperis − tre verŝajne − en Italio kaj estis faritaj de Alessandro di Spina en la jaro 1299. Ĉi tiuj okulvitroj helpis al malmiopuloj. Miopuloj dankas pro siaj okulvitroj al germano Nikolaus von Kues, kiu eliris kun okulvitroj por miopuloj 152 jarojn post Spina.

Kiel aspektis la malnovaj okulvitroj?

Okulvitro kun tenilo nur por unu okulo ne estis longe uzata (ĝi aspektis kiel nuna lupeo). La unuaj okulvitroj ne havis branĉojn por fiksi ilin malantaŭ la oreloj, sed havis tenilon aŭ per risorto, troviĝanta inter la vitroj, forte premis la nazodorson, pro tio ili ricevis trafan nomon: nazumo. En la 16-a jarcento oni uzis okulvitrojn fiksitajn al frunto-bendo aŭ al la oreloj per rimenoj aŭ bendoj. En la komenco de la 20-a jc. monoklo estis tre populara. Ĝi estas okulvitro kun aŭ sen muntaĵo por unusola okulo. Ne uzante ĝi pendis sur ŝnureto de la kolumo de jako. Nuntempe anstataŭ okulvitroj multaj uzas kontakto-lensojn sur
la irisoj.(Iriso estas ronda, diverskolora membrano en la okulo). El Juna amiko

La 22-a Internacia Festivalo en Trier

27.12.2005 −  3.1.2006  −    la temo Eŭropo pligrandiĝinta

      Jam la kvaran fojon okazis la Internacia Festivalo en Trier. Ĉiujare la populareco de IF pligrandiĝas. Al la evento aliĝis 207 samideanoj. Aperis multaj novuloj, kiuj rapide enamikiĝis kaj konatiĝis kun la aliaj. Ni ĉiuj ĝuis agrablan semajnon. Post bonvenigo kaj salutvortoj de la organizanto Hans-Dieter Platz (HDP), Mikaelo Bronŝtejn el Rusio konatigis nin pri la semajna programo. Vera Vlasova el Tiĥvin (Rusio) prezentis kelkajn kantojn.

La programo estis, kiel kutime, riĉa kaj ĉefe dediĉita al la ĉeftemo: „Eŭropo pligrandiĝinta“. Abundis prelegoj kaj debatoj. Krom pridiskutataj lingvaj problemoj kaj klerigado estis aliaj interesaj temoj. Ni povis aŭdi pri spertoj de instruado de Esperanto en suda Hindio akompanataj per bild-projekciado, sciiĝi pri rusaj festoj. Eblis aŭskulti latvajn kantojn, spertiĝi pri botelpentrado kaj pri la tradicia japana arto „origamio“. Iuj preferis diversajn gimnastikadojn, aliaj ŝatis ludi diversajn tabloludojn dum paŭzoj. Interesa estis la konatiĝo kun la bildlingvo „Bliss“. Multaj interesiĝis pri la prelego „maljuniĝo kaj  naturkuracado“ kaj plurajn altiris suko-seminario, kie ni gustumis malsamajn pomsukojn. Dum ĉetabla babilado kun Ljuba el Rusio ni gustumis tieajn specialaĵojn kaj trinkis teon. Bone funkciis la libroservo kaj deĵoro en la „Knajpo“. Ankaŭ infanoj kaj gejunuloj bone amuziĝis kaj kunludis. Ne mankis retrospektiva serio da lumbildoj el la pasinta IF en Magdeburg.

Paralele okazis programo de AIS kaj de la societo „Eŭropaklub (EK)“. Ni havis eblecon aŭskulti Ido-lingvon, sufiĉe bone komprenata en Esperanto, kaj iun nov-inventitan projekton “Lingve facil“, preskaŭ sambone komprenata. Tiuj serioj da prelegoj montriĝis allogaj por multaj gesamideanoj.

Amaso da ĉeestantoj partoprenis en la organizitaj urbaj vizitoj, dum kiuj sperte ĉiĉeronis Brian Moon. Ankaŭ dum la tuttaga ekskurso en Luksemburgio li ĉiĉeronis kaj klarigis la historion de tiu malgranda grandduklando.

La vesperoj estis dediĉitaj al distraj kaj kulturaj programoj: okazis kvizoj, koncertis por ni ĉarmulinoj el Rusio kaj Dagestano. JoMo el Francio tuj kaptis la korojn de ĉiuj per siaj bonhumoraj kaj viglaj kantoj akompanataj per trafaj spritaĵoj. Aldoniĝis gitarkantoj de Mikaelo Bronŝtejn kaj ankaŭ SoLoTRoNiK el Hispanio kolektis aplaŭ-dojn kaj admiron pro sia prezentado de la sorĉisto. Nostalgia dancvespero per belaj amkantoj portis nin al 60 − 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. En la „Knajpo“ regis gaja etoso ĝis malfruaj noktohoroj. Ekestis novaj amikecoj kaj simpatioj.

Abunda kaj bongusta silvestra bufedo kontentigis ĉiujn ĉeestantojn. Festajn vortojn de la direktoro de la junulargastejo donis apetiton al ĉiuj. Plurfoja festado de novjaroj, sinsekvaj bondeziroj, kisadoj kaj dancado plenigis la nokton per ĝojo kaj kontento. La lastan novjaron ni festis kun amiko el Kanado je la sesa horo matene. Sekvis novjara promeno ĉe la mosela bordo, kiu refreŝigis la partoprenantojn.

Dum la internacia vespero ni povis denove percepti, ke Esperanto posedas varian kaj riĉan kulturon. Sonis kantoj el Rusio, Latvio, Koreio, Belgio, Finnlando, pianludado kaj flutludado.

Ne ĉion mi povas priskribi, vi mem partoprenu en la Internacia Festivalo por konvinkiĝi pri la sukcesa, interesa kaj alloga programo. La venonta IF okazos en Saarbrücken. Dum la tuttaga ekskurso ni konatiĝos kun la franca urbo Strasburgo. Ne preterlasu tiun unikan okazon!

Liba Gabalda Francio

Esperanto en interreto

E- Societo “Worsten” (worsten@worsten.org) informas:

S-ano Edward Wojtakowski el Pollando faras konsiderindan fakan agadon pri genealogio. Li ankaŭ konsilas uzi en siaj retejoj nacilingvajn indeksojn, por ke ankaŭ neesperantistoj eniru kontakton kun la esperantistoj.

La ideo ŝajnas bona al mi, sed mi ne povas taksi ĝian komputilan flankon. Eble inter la listanoj kelkaj povas konsideri tiun ideon kaj raporti al la listo.

   Renato Corsetti ,Via del Castello IT-00036 Palestrina, Italujo

                                           renato.corsetti@esperanto.org
S-ano Wojtakowski reagas:

Estimata samideano,
Esperanton oni povas kaj devas uzi por diversaj celoj. Komputile oni povas krei multegajn identajn kopiojn. Feliĉe homoj anko-raŭ ne estas programataj komputile kaj ne ekzistas du identaj individuoj. Homoj subtenas diversajn politikajn konceptojn, elektas diversajn studobjek-tojn, plenumas diversajn profesiojn, posedas diver-sajn talentojn kaj havas diversajn hobiojn. Esperanto devas eniri en ĉiujn mediojn, sed varbado de homoj al buŝaj kursoj estas perdo de tempo kaj mono. Ni devas eluzi interreton. Kontakton kun interreto posedas jam kvarono de homaro, sed oni ne vidas tie Esperanton. Homoj enskribas ŝlosilvorton en retserĉilon en sia nacia lingvo aŭ en la angla kaj trovas naciajn aŭ anglolingvajn paĝojn pri temo, kiu ilin interesas. Laŭ mi oni devas instigadi esperantistojn, ke ili redaktu esperant-lingvajn retejojn pri temoj, kiuj ilin interesas kun laŭtemaj indeksoj en multaj naciaj lingvoj.

Antaŭ 5 jaroj mi elektis du temojn: genealogio kaj Eŭropo. Kune kun mia nevo Gregoro (studento pri elektroniko) ni redaktas pli ol 10 retejojn. Ĉiu retejo posedas laŭteman indekson en 8-14 lingvoj. Se niaj retejoj ne posedus nacilingvajn indeksojn, trovus ilin nur esperantistoj skribante ŝlosilvorton “genealogio”. Dank’ al nacilingvaj indeksoj niajn esperantlingvajn genealogiajn retejojn trovas personoj, kiuj enskribas ŝlosilvortojn: genealogy, genealogie, genealogia, familienkunde, rodokmen, csaladfa ktp.

Niajn retejojn vizitas ĉiutage ĉirkaŭ 1500 personoj, kiuj rigardas ĉirkaŭ 10 mil paĝojn. Dum 5 jaroj okazis pli ol 10 milionoj da paĝvizitoj. Tiuj personoj ekvidis, ke Esperanto vivas.

En nia regiona televido unu redaktorino diris “Esperantistoj estas elmortanta popoleto”. Ŝi tiel diris, ĉar en sia vivo ŝi neniam renkontis surstrate esperantiston, esperantlingvajn librojn en librovendejo aŭ biblioteko, kanzonon, retpaĝon. Se esperantistoj volas esti “elmortanta popoleto” ili daŭre fermu sin en siaj klubejoj kaj posedu apartajn forumojn kaj dissendolistojn “nur por esperantistoj”. Se ni tamen volas esti rigardataj kiel “vivanta popolo”, ni devas miksiĝi kun normalaj homoj kaj iliaj ideoj. En niaj urboj ofte tio ne estas ebla, ĉar ni estas izoluloj, sed en la interreto ni povas esti rigardataj kiel forta kaj multnombra grupo, tio dependas nur de ni mem.

Kun amikaj salutoj Edward Wojtakowski (Vroclavo, Silezio, Pollando)

Certe vi scias, ke …

      Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. − Kie timo, tie honto. − Pli kara estas kapo ol ĉapo.

La proverboj resumas saĝon de la popolo. La generacioj, unu post la alia uzas ilin por transdoni la saĝon al la junaj. Ĉiu ankaŭ komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron de popola saĝeco kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multvorta parolado.

Ne alie okazas en Esperanto. Permesu citi kelkajn frazojn de nia majstro:

En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikadon de kvarlingva frazeologia proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la daŭro de longa tempo. Ĉar li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana enhavu ankaŭ parton Esperantan, tial mi prenis sur min laboron pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonata poste kune kun la partoj de la aliaj kvar lingvoj. Provizore ili komencis eliradi per apartaj kajeroj sub titolo „Proverbaro Esperanta“.

L.L.Zamenhof (La Revuo 1909)

Tiel ekestis aparta Proverbaro Esperanta, aranĝita laŭ la alfabeta ordo kaj ĝi enhavas 2630 proverbojn.

Pavel Nechvíle

D i v e r s a ĵ o j :

Esperanto-klubo en České Budějovice organizas  busekskurson al la 91-a

U.K. en la itala Florenco. Forveturo okazos el Č. Budějovice. vendrede posttagmeze la 28-an de julio 2006 kaj reveno dimanĉe la 6-an de aŭgusto 2006 antaŭtagmeze. Provizora prezo por tranoktado kaj  buso, kiu estos dum la tuta semajno al nia dispono, estas 1000,- Kč por unu tago. Interesatoj skribu pri detaloj al Mirka Tomečková, Dr.Bureše 3, 370 05 České Budějovice, tel. 607 624 926, ret-adreso: mirka.tomeckova@seznam.cz
.

Asocio de Esperantistoj Handikapuloj proponis aranĝi busan ekskurson al la 28-a Ĉebalta Esperantista Printempo en MIELNO (Pollando) en la tagoj 13. 06. – 21. 06. 2006. Bedaŭrinde la esploro ne konfirmis intereson pri tiu ĉi ekskurso (aliĝis nur kvar geamikoj) kaj pro tio la buskaravano ne efektiviĝos. Espereble iam venonte…
Josef Hron

E-klubo E-mentalo
organizis la 25-an de februaro renkontiĝon en Prago.
13 personoj kunvenis en Zoologia ĝardeno. Motivo de la  renkonto estis kontrolo super kelkaj adoptitaj bestoj, al kiuj la klubanoj kotizas por ilia nutrado. Ĉar la bestoj troviĝis en bona ordo, ankaŭ la vetero estis vintre eminenta, la pikniko el alportitaj aĵoj okazis inter bariloj apud majestaj bestoj alkoj.La renkonto okazis en bona gaja atmosfero kaj tiel la partoprenintoj povis ripozi de ĉiuj zorgoj kaj proble-moj kaj ili jam nun antaŭĝojas je ve-nonta renkontiĝo. Ja ne nur per lerna-do la homo vivas.

Lenka Angelová

Regula lingva sabata seminario (antaŭtagmeze) en praga klubejo la 25-an de februaro estis neatendite multnombre vizitita. Parto de ĉeestantoj estis surprizita, ke lingva perfektigado ŝanĝiĝis je gratulado al kelkaj jubileuloj kun tostoj, keksoj, dolĉaĵoj kaj vino. La bona humuro regis ĝis posttagmeza tempo.

Venonte ni renkontos de la 9-a h. sabate la 25.3., 27.5. kaj 24.6. en praga klubejo Ve Smečkách 25 kaj la  29.4. en la  redakcio de Informilo en Pardubice, Na Okrouhlíku 953/21

jary

       Korespondpeto: 28jara hungara instruisto de la germana lingvo, handi-kapulo, serĉas korespond-amikinojn (samsortajn fraŭlinojn) el la tuta mondo. Liaj hobioj: literaturo, historio, intereso pri lingvoj. Almasi Robert, 3661 Ozd, Nad ut.11, Hungario, retadreso:almasi.robert@freemail.hu

I n v i t o

      E-klubo Pilzeno invitas vin denove al jam la V-a turista renkontiĝo (TREP) en Plasy, en refreŝiga centrejo Máj, kiu okazos en la tagoj 15.-18.6.2006. Vizitantojn atendas denove piedpromenoj en belega ĉirkaŭaĵo, tuttaga busekskurso kaj amikaj vesperoj. La loĝado en kelklitaj ĉambroj kun manĝo kostas 300,-Kč/tago, por eksterlandanoj la restado = 15 eŭroj/tago. Aliĝilojn kun preciza adreso, naskiĝdato kaj kun la tempoindiko pri via alveturo bonvolu sendi al: Václav Kaprál, CZ 33151 Kaznějov 252, aŭ rete al: esperantoplzen@centrum.cz  ĝis la fino de majo. VK

Lingva anguleto

Distingu la prepoziciojn dum kaj en

Mi legis: Mi dormis dum du tagoj ĉe s-ino… Ĉu la informo estas prava?

La prepozicio „dum“ montras la tempon, en kies daŭro io okazas (nova PIV). Ekzemploj el la vortaro: fleksu arbon dum ĝia juneco (Zamenhof); dum la parolado li dormis. – Mi dubas, ke aŭtoro de la supra frazo ĉe la sinjorino dormis la tutajn du tagojn (2 x 24 horojn). Uzo de la prepozicio „dum“ en la supra frazo estas malĝusta. Bone uzebla tie estas la prepozicio „en“.

La prepozicio „en“ havas ok signifojn, el kiu konvenas la 3-a: prepozicio montranta la tempodaŭron, interne de kiu okazas la ago. Ekzemploj: en la venonta jaro mi vizitos Germanujon (Zamenhof); dek horojn en la tago ŝi kudradis.

Antaŭ nelonge mi kritikis uzon de „dum“ plurfoje, ankaŭ en artikolo por „Fervojfakaj kajeroj“ (IFEF), kie aŭtoro skribis: La inundo dum la jaro 2002… La inundo en Bohemio ja ne daŭris la tutan jaron 2002! Nepre tie devas esti „en la jaro 2002“.

Ne uzu „dum“, se ago aŭ stato ne daŭras dum la tuta indikita tempounuo.

Jan Werner

Atentigo: Se en la kadreto estas ruĝa signo, Vi ne pagis Vian kotizon por 2006. Antaŭdankon por la frua pago.   red.   

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová, K.VotočekAdreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,  Na Okrouhlíku 953/21 530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 941e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto: www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj