Informilo 3/2002

Informilo  3/2002

Enhavo:Kiu estis Louis Braille?
Esperanto antaŭis multajn lingvojn
Proksimiĝas printempo
T. G. Masaryk
Aprile ek al Skokovy!
Je defendo de liplegado
Invito al Plasy
Stranga parencaro

Kiu estis Louis Braille?

Malfacilan vivon havas nevidantoj kaj malforte vidantoj. Al la leganto J.P. malpliboniĝas lia vidkapablo, tamen li esperas, ke li ne blindiĝos tute. Interesas lin, kiu eltrovis la skribmanieron por nevidantoj, kiu plifaciligas eblecojn por tiamaniere handikapitaj.

Malgranda knabo Louis Braille (li naskiĝis en malgranda urbo proksime al Parizo en la jaro 1809) ŝatis la metiejon de sia patro, kie li observis, kiel la patro produktas la ŝuojn. Scivoleme li decidis ankaŭ provi tion, li levis akran alenon kaj vundis sian okulon. Pli poste infektiĝis ankaŭ lia dua okulo. Li blindiĝis kiel kvarjara. Malgraŭ la perdo de la vidpovo li vizitadis lokan lernejon dum du jaroj kune kun vidantaj samlernejanoj. Li ne povis legi kaj skribi, pro tio estis danĝere, ke li finiĝos sur la strato, kiel multaj similaj.

Kiel dekjara li estis sendita kiel unu el la unuaj en la lernejon por blindaj knaboj en Parizo. La kondiĉoj tie estis tre krudaj. La domo estis humida, malsalubra kaj la disciplino estis severa. La lernantoj, kiuj kondutis malbone, estis batataj kaj arestataj ricevante nur malmolan panon kaj akvon. La vivo estis malfacila por vidantaj infanoj, sed tiom pli multe por la blindaj. Ili forlasadis tiun lernejon en siaj dek du jaroj kaj eklaboris en fabrikoj aŭ en minejoj.

En la lernejo la infanoj lernis legi, sed ne skribi. Ili legis, kiam la skribo estis reliefa, palpsente per finaĵoj de fingroj. Unu tago ŝanĝis la vivon de handikapuloj. En la jaro 1821 vizitis la lernejon la soldato Charles Barbier kun la invento nomita nokta skribado, kiu estis eltrovita por senvoĉa komunikado en armeo kaj kiu konsistis el dek du plialtigitaj punktoj, kies kombino de la pozicioj signifis apartajn literojn. Por la armeo la eltrovo montriĝis kiel tro komplika.

Juna knabo Braille rapide plifaciligis la sistemon. Dum kelkmonata eksperimentado li trovis idealan kombinon de 6 punktoj (en du kolonoj kaj tri vicoj en reliefa preso) kaj post kelkaj jaroj li evoluis eĉ la kodojn por matematiko kaj muziko. En la jaro 1827 aperis la unua libro presita per braila skribo.

Louis estis respektata kaj komencis instrui en la lernejo, kie li pli frue studis. Tamen li ne ĝisvivis disvastigon de la sistemo, li estis grave malsana kaj mortis en la jaro 1852 kiel 43-jara pro tuberkulozo. Lian ideon realigis teamo de kvar blinduloj sub la gvido de d-ro Thomas Armitage.

En la jaro 1990 estis la brajlo disvastigita preskaŭ en ĉiuj landoj de la mondo kaj adaptita por ĉiuj konataj lingvoj de la albanlingvo ĝis la zululingvo. Louis Braille estis agnoskita en Francio kiel nacia heroo nur en la jaro 1952, tiam estis liaj restaĵoj transportitaj kaj entombigitaj en la honesta loko en Parizo – en Panteono.

Nuntempe povas blindulo legi kaj komuniki helpe de komputilo per du eblecoj: aŭ per voĉa eliro – speciala komputila programo, kiu eluzas voĉan sintezon kaj tradukas la tekston sur la ekrano en la parolon, aŭ per palpa eliro – minikamero skenas la tekston kaj konvertas ĝin en la brajlon helpe de proksimume cento da vibrantaj pingletoj. Kontakton kun la mondo de komputiloj kaj de interreto certigas por okul-handikapitaj en Ĉeĥa respubliko projekto Interreto por blinduloj, kiun partoprenas Fonduso de blinduloj kaj asocio Brailcom, o.p.s. (pli da informoj estas ĉeĥe en interreta adreso: www.brailcom.cz).

El “Pardubické noviny” tradukis L. Srbová

Esperanto antaŭis multajn lingvojn!

    En la plej parolataj lingvoj, angla, hispana, franca, germana jam de kelkaj jaroj ekzistas perinterretaj, rektaj tradukiloj, kiuj ebligas al la uzantoj traduki retpaĝojn aŭ tekstojn de nekomprenata, fremda lingvo al alia lingvo. Tiuj tradukoj faritaj de komputilo memkompreneble ne estas kompletaj, tamen ili sufiĉe bone uzeblas kaj estas de tempo al tempo pli kaj pli popularaj.

   Danke al “traduku.net” kaj al ĝia serviloprogramo “Eltirad” Esperanto estas la unua planlingvo kaj inter la plej unuaj, malgrandaj lingvoj, en kiuj funkcias perinterreta traduka servo.

   La servo anstataŭigas anglalingvajn vortojn kaj frazojn per samsignifaj vortoj kaj frazoj esperantlingvaj. Sekve, la rezulto  ne estas vera traduko en norma Esperanto, sed nur la angla en aliaj vortoj, kiun ni nomas “antaŭtraduko”. Mankas akuzativoj, pluralaj adjektivoj, kaj la verboj plejparte montriĝas kiel radikoj (vid-, dir-, ven, ktp.) sen la kutimaj finaĵoj. “La rezulto estas Esperanto,  sed ne kiel ni amas ĝin”.

Kaj tamen, la “antaŭtradukoj” estas sufiĉe kompreneblaj kaj jam utilas al la esperantistaro. Dum oni atendas perfektan tradukilon, oni proponas ĉi tiun servon, promesante, ke oni daŭre plibonigos ĝin. Gravaj informoj pri ŝanĝoj, plibonigoj estas anoncitaj en diskutlistoj
“soc.culture.esperanto” kaj “traduko_net” ĉe “yahoogroups” kaj certe aperos en la paĝoj de Eventoj.

Eltirad” povas remontri anglalingvajn retpaĝojn en Esperanto kun la originalaj aspektoj.

Kiel la jamaj tradukiloj en aliaj lingvoj, oni povas kaj tajpi, aŭ almeti anglalingvajn vorton, frazon aŭ alineojn al Elitrad por tuja traduko, kaj almeti la retadreson (URL) de iu anglalingva retpaĝo al Elitrad por vidi kompletan kopion de la paĝo en “antaŭtraduka” Esperanto.

Elitrad montras siajn antaŭtradukojn laŭ diversaj manieroj. Kelkaj ekzemploj:

Unu traduko por ĉiu vorto aŭ frazo;

Parta traduko. Same, sed
kun supersignaj numeroj. Metante la kursoron sur numeron, oni legas
malsupre de la ekrano alternativajn tradukojn de la koncerna vorto aŭ
frazo;

Plena traduko. Tuj montras ĉiujn alternativajn tradukojn de ĉiuj vortoj aŭ frazoj. Utilas, se oni volas redakti la tekston en norman Esperanton. Elitrad estas kunlabora projekto realigata tute per interreto, fare de Aaron Irvine (programado) el Carrickfergus, Norda Irlando kaj Mike Leon (vortprovizo) el Lower Hutt, Nov-Zelando.

La servo Eltirad troveblas ĉe:  http://www.traduku.net

La projekto “traduku.net” estas vere unika, instiga kaj ekzemplodona por multaj naciaj lingvoj, t.e. landoj. Oni nepre eluzu la atingaĵon por famigi Esperanton en naciaj gazetoj kaj aliaj diskutforumoj montrante, ke ekzistas faka uzado, kie la stato de Esperanto eĉ antaŭas la staton de multaj naciaj lingvoj.

Laŭ Aaron Irvine kaj Mike Leon (transprenita el Eventoj)

Proksimiĝas printempo

kaj la suno allogas nin al mallongaj ekskursoj. En la kazo, ke niaj legantoj vizitos orientan Bohemion, proponas membro de AEH Josef Petera siajn ĉiĉeronajn servojn tra la urbo Dvůr Králové n.L. ankaŭ tra ZOO-Safari-parko.

La urbo Dvůr Králové estis konstruita ĉe la rivero Elbo kaj situas sub Gigantmontaro “Krkonoše”. La plej proksima estas turistcentro Janské Lázně – Černá hora (35 km).

Inter la urboj Dvůr Králové kaj Bílá Třemešná situas konata ZOO kaj SAFARI parko. Ĉe la fino de la jaro 2000 ZOO-SAFARI havis 1201 bestidetojn kaj 2670 breditajn bestojn. Entute 3871 bestoj. Tio signifas, ke en Dvůr Králové estas la plej granda kolekto de afrikaj bestoj en Eŭropo. En ZOO oni trovos tropikajn pavilonojn, nomatajn “Birda mondo” kaj “Akvaj mondoj”, pavilonojn de rabobestoj, antropoidoj, elefantoj kaj noktaj bestoj, Galerion de bildoj “Pratempo per okuloj de la pentristo Zdeněk Burian”. Peraŭtobusa vojaĝo tra SAFARI-parko (majo-septembro). Por la venontaj jaroj estas preparata “Kontinenta Oceano” – fiŝoj el ĉiuj oceanoj, maroj, insuloj, ktp. kun la ebleco naĝi. Por la gastoj de la nova hotelo SAFARI, al kiu apartenas restoracio U LEMURA, estas parkumado senpaga.

Sub ZOO troviĝas la restoracio RIVIERA kun VETERANCAR MUSEO, kie estas ankaŭ ekspozicio pri la fondinto de SAFARI-parko Inĝ. Josef Vágner.

En la urbo oni povas vidi turon de preĝejo de Johano la Baptisto. Belvidejo kun la loko, kie Václav Hanka “trovis” la falsan manuskripton de Dvůr Králové. Proksime al la preĝejo estas objekto, nun nomata Kohoutův dvůr (korto de Kohout). Sur la loko de iama fortikaĵo staras kastelo kun rikoltaĵtenejo. Dum kelkaj jarcentoj ĉi tie rezidis la administrejo de la aferoj de ĉeĥaj reĝinoj. Kaj ĝuste laŭ tiu ĉi loko la tuta urbo havas sian nomon: Dvůr Králové nad Labem.

En la ĉirkaŭaĵo oni povas vidi: valbaraĵon Les Království (Arbaro Regno), ĉe la vilaĝo Žíreč naturan Betlehemon de Braun, hospitalon Kuks kun skulptaĵoj de Braun VIRTOJ kaj MALVIRTOJ, monton Zviĉina (650 m super la marnivelo), Valon de avineto (B. Němcová: Avino).

Kiu volas vidi la tutan regionon aviadile, bonvolu uzi la aerodromon proksime al Žíreč (2 km).
Ĝis revido!

Josef Petera, E. Krásnohorské 2334, 344 01 Dvůr Králové n. L.

T. G. Masaryk

Tomáŝ Garrigue Masaryk (*7.3.1850-14.9.1937) estas la plej signifa novepoka ĉeĥa politikisto kaj ŝtatisto. Li estis universitata profesoro de filosofio kaj sociologio, redaktoro, publicisto kaj deputito en aŭstria regna konsilio. Fine de la jaro 1914 li foriris eksterlanden, kie li estiĝis la gvidpersoneco de ĉeĥa eksterlanda kontraŭaŭstria rezista movado, kies celo estis ekesto de memstara Ĉeĥoslovakio.

En Parizo li fondis en 1916 Nacian ĉeĥoslovakan konsilion kaj de la sekvanta jaro li partoprenis la kreadon de ĈS legio.

En la jaroj 1918 – 1935 li plenumis la funkcion de la unua prezidento de Ĉehoslovaka respubliko, meritante pri konstruado de ekonomie altnivela Ĉeĥoslovakio, fondita sur demokrataj principoj.

Lia portreto tial tutrajte aperas en multaj poŝtmarkoj.

Jary

Aprile ek al Skokovy!

Aŭtune 2001 mi vizitis la seminarion de AEH en Skokovy unuafoje. Mi estis kontenta pri la aranĝo ĉiuflanke: kolektivo de bonkoraj homoj, vera interesiĝo pri la studata lingvo internacia, belega kaj saniga natura medio de la Ĉeĥa Paradizo, tre agrabla kaj hejmeca pensiona restado. Printempe 2002 mi tien venos denove.

Mi esperas, ke mi revidos la geamikojn el la aŭtuna aranĝo kaj konatiĝos kun la novaj gastoj. Se mi en Skokovy gvidos unu kurs-rondeton, mi provos prezenti studprogramon perfektigan, sed ne tro gramatikan, ne nur simple konversacian, sed programon gvidantan prefere al propra esprimado de sentoj, komunikado de impresoj kaj al profunda kompreno de mesaĝoj skribaj kaj parolaj.

Mi ŝatus partopreni unu semajnon kun vi, kiuj deziras adopti Esperanton kiel sian propran duan lingvon. Ĝis la revido la 22-an de aprilo 2002 en Skokovy.

Inĝ. Jan Werner

Je defendo de liplegado

 Garbhan MacAoidh skribis artikolon en Monato (2000/6, p. 14) pri la komunikado de surduloj. Ankaŭ mi volas helpi la surdulojn, kaj tial mi respondas amike al G. M. Li legis libron pri surduloj, sed mi ne scias, ĉu li persone bone konas iun surdulon. Mi vivas en ĉiutaga kontakto kun parolkapablaj kaj mutaj surduloj.

Estas konate, ke surduloj inter si kapablas bone komuniki helpe de gestlingvo. Kun aŭdantoj komunikado tamen ne facilas, ĉar ili plej ofte ne volas aŭ ne emas lerni la gestlingvon. Do surduloj, kiuj uzas nur gestojn, vivas en izolita mondeto. Eĉ ĵurnalojn ili ne povas legi, ĉar ili tre malbone konas la nacian lingvon. Iliaj gestoj montras ideon, ne literojn. Malmultaj konas la fingran ortografion.

Mia plej juna filino naskiĝis surda. Verŝajne pro malsano, kiun mi kaptis dum epidemio de iu grava gripo, kiam mi estis la kvaran monaton graveda. Neniu en Brazilo instruis min, kiel paroligi mian filineton, sed kiam ŝi estis kvarjara, ni subite transloĝiĝis al Nederlando, kie ni loĝis dum dek jaroj en Hago. Laŭ indiko de surdulkuracisto ŝi tuj iris al surdullernejo, kie ŝi lernis liplegadon, skribadon, legadon kaj ankaŭ lernis paroli en la nederlanda lingvo.

Per tiu instrubazo ŝi lernis poste en Brazilo kompreni kaj paroli la portugalan. Hejme ŝi neniam uzas gestojn. Tial ŝi povas labori kun aŭdantoj, parolante 95% normale. Kaj, por helpi multajn mutajn surdajn amikojn, nun ŝi ankaŭ lernis la gestojn, unue en Săo Paulo, kaj poste, tute malsaman gestlingvon en Rio de Janeiro! Ŝi edziniĝis kun surdulo, kiu feliĉe ankaŭ lernis paroli, ne en Rio de Janeiro, sed en Săo Paulo. Do ankaŭ en Brazilo estas kelkaj bonaj lernejoj.

Kiam aliaj surduloj, kiuj ne lernis paroli kaj liplegadon, volas ĉeesti paroladon, la interpretisto ne “tradukas” al ili “laŭvorte”, montrante literojn per la fingroj, sed li montras la ideojn per grandaj gestoj. Tiel neniam eblas montri ĉiujn detalojn de la parolado.

Kiel funkcias la instrumetodo?

Ĉar preskaŭ ĉiu surdulo havas sian “aŭdreston”, la lernejoj en Nederlando ordonas la uzon de aŭdiga aparato por pliampleksigi la malgrandan aŭdkapablon. La grandaj avantaĵoj de la nederlanda lingvo estas: 1) ke multaj vortoj estas unusilabaj, kaj 2) ke la ortografio estas 99% fonetika.

La unuaj instruendaj vortoj kaj frazoj devas signifi situaciojn, kiuj interesas la infanojn. Do: oni montras la signifon per objektoj kaj bildoj. La unua frazo kiun Marina, mia filino, lernis, estis: De aap zit in de boom. (La simio sidas en la arbo.) La zoologia ĝardeno estis proksime al la lernejo. Do ĉiuj infanoj konis kaj ŝatis simiojn. De ĉiu vorto oni instruas la prononcon, fonemon post fonemo. Do unue: “aa”. La instruisto kaj la infano sidas kune antaŭ spegulo sur la tablo, por bone vidi la buŝon sian kajunu de la alia. La lernanto devas imiti la movon de la buŝo de la instruisto. Ankaŭ li devas senti per la mano la vibradon de la gorĝo de la instruisto kaj poste meti la manon sur sian gorĝon dirante “aa”. Poste litero “p”. La gorĝo ne vibras, sed kun la mano antaŭ la buŝo li sentas la spiron. Fine li kunligas aa…p = “aap”. Tute kontenta la infano montras per sia fingro la simion sur la bildo, kaj diras “aap”! Nun li parolas. Oni instruas la aliajn vortojn de la frazo. Li prenas la kopion de la bildo hejmen por montri kaj klarigi ĝin parolante… Granda sukceso!

Por klarigi la verbon “zit” (sidas), la instruisto devas unue stari, kaj poste sidi, dirante “ik zit” (mi sidas). Poste li staras kaj diras “ik sta” (mi staras). Li daŭrigas “vi, li, ŝi” ktp. Por bone lerni ĉiujn fonemojn, la infano devas ankaŭ scii, kion faras la lango ene de la buŝo. Tial oni devas montri desegnojn de la interno de la buŝo, bone montrante la pozicion de la lango. La infanoj eĉ ŝatas tiun amuzan buŝgimnastikon.

Por plursilabaj vortoj ili devas scii, kiun silabon akcenti. Por tio ekzistas aparato, kiu montras la forton de la spiro. Parolado estas muziko kun “pp, ff, cresc., dim.” (Tiuj muzikaj indikoj estas alia internacia lingvo!) Tiel la melodio de ĉiu frazo montras la signifon kaj la emocion. En la portugala lingvo la sintakso de la informaj kaj la demandaj frazoj estas egalaj. Nur la intonacio montras, ĉu oni informas aŭ demandas.

Do, kiel la surduloj lernas muzike paroli? Oni uzas la aŭdreston kaj la aŭdaparaton. En Nederlando oni instruas ludi bekfluton kaj la notojn de simplaj melodioj sen granda distanco inter alta kaj malalta tonoj.

Oni analizas la melodion de la frazo. La instruisto ludas ĝin. La lernanto legas la melodion, ludas ĝin, kaj kune kun la instruisto diras la frazon kun bona intonacio.

Hura, la admirinda surdulo parolis 95% egale al la aŭdantoj. Ĉu vi komprenas, ke mia patrina koro troplenas de dankemo? Mia filino vivas kaj laboras en la mondo de la aŭdantoj. Mi skribas ĉi tion por helpi la familianojn, amikojn kaj instruistojn de surduloj en la tuta mondo, por ke ili helpu la surdulojn. Ankaŭ mia filino helpas multajn geamikojn inter parolantaj surduloj. Post bona ricevo transdono estas nia devo.

Por bone instrui observu unue viajn proprajn lipojn kaj langon. Ankaŭ via bebo devas observi vian buŝon. Do en la komenco movu vian buŝon iomete pli ol normale. Vi ne bezonas paroli laŭte. La instruo komenciĝas en la lulilo. Kun via helpo la bebo poste ne estos kompatindulo. Li estos admirinda inteligentulo, kiu moviĝos en la aŭdanta mondo.

Kiu volas scii pli da detaloj, povas peti multe pli da informoj al la “Instituut voor doven” en St.-Michielsgestel en Nederlando transprenita el la gazeto Monato

May Buleveld

Invito al Plasy

Esperanto-klubo PLZEŇ organizas turistan renkontiĝon en belega naturo en urbeto PLASY (25 km norde de Plzeň) en la ripozejo MÁJ de la 14-a de junio ĝis la 16-a de junio 2002.

Dum la renkontiĝo okazos busaj, trajnaj aŭ piedaj ekskursoj en interesan ĉirkaŭaĵon. Estas ebleco bani. Vespere oni povas amike amuziĝi kaj spekti videokasedojn pri la interesaĵoj de la regiono.

Loĝado en kelklitaj ĉambroj, manĝado tri foje tage – prezo 250 Kĉ por unu tago.

Pluajn informojn donos kaj aliĝilojn akceptas (kun adreso kaj naskiĝdato) ĝis la fino de majo  Václav Kaprál, 331 51 Kaznějov 252. Ĉiuj estos bonvenaj!

Stranga parencaro

Mi edziĝis al vidvino, kiu havis plenkreskan filinon. Mia patro vizitadis nin, kaj li enamiĝis al mia vicfilino kaj edzinigis ŝin al si. Tiel mia filino iĝis mia patrino.

Mia edzino naskis knabeton, kiu do estas mia onklo, ĉar li estis frato de mia patrino kaj bofrato de mia patro. Ankaŭ al mia filino naskiĝis knabeto, kiu estas mia frato kaj samtempe mia nepo.

Mia edzino nun estas samtempe ankaŭ mia avino, ĉar ŝi estas la patrino de mia patrino. Do mi estas edzo de mia avino, kaj se mi estas la edzo de mia avino, mi estas avo de mi mem!!

El Eventoj

Agrablan Paskon deziras la redakcio!