Informilo 4/2006

 

Informilo
4/2006

Enhavo:
Paskon
en Anglujo
Kalendaro
Kiel mi fariĝis esperantisto
Ella redakcio
Renkontiĝo Plasy
E- klubo en Kocianka
Paska konkurso
Lingva anguleto por ĉeĥoj
Atenco ĉe la tombo L.
L. Zamenhof

La tuta redakcia kolektivo deziras al ĉiuj legantoj kaj al  iliaj familioj feliĉajn Paskofestojn!

Kiel oni festas Paskon en Anglujo

Same kiel Kristnasko, ankaŭ Paskofestoj estas pli kaj pli komercaj kaj jam malpli religiaj. Jam meze de la monato de februaro aperas en vendejoj ĉokoladaj ovoj, leporoj, kokidoj k.s. por anonci, ke baldaŭ estos Paskofestoj. Oni en nia lando ne tro sekvas tradiciojn de karesmo, konatajn en katolikaj landoj. (Karesmo estas periodo inter Cindro-merkredo kaj ĉefaj tagoj de Pasko = fasto).Tamen antaŭvespere de la karesmo oni preparas patkukojn. En la ĉefstratoj de niaj plej grandaj urbegoj, sed ankaŭ en urbetoj kaj en la plej malgrandaj vilaĝoj oni aranĝas interesajn konkursojn tradicie por virinoj. La celo estas kuri kiel eble plej rapide kurtan distancon, proksimume 50 metrojn, tenante enmane paton. En la pato estas patkuko kaj la kurantinoj devas konstante ĵetadi la patkukon en la aeron, por ke ĝi renversiĝu. Vespere konkuras infanoj. Kiu povas formanĝi pli da patkukoj? La sekvan tagon komenciĝas karesmo, sed por protestantoj ĝi ne havas grandan signifon. Protestantoj nun ne festas. Male, dum la karesmo la infanoj, kaj ne nur ili, estas tentataj de la allogaj montrofenestroj, en kiuj oni vidas ovojn, bestetojn kaj birdetojn el bongusta ĉokolado.

Kvankam la angloj ne estas tiom religiemaj, multaj familioj vizitadas preĝejon okaze de la Palmodimanĉo. La pastroj disdonas krucojn plektitajn el palmofolioj, kiuj simbolas la alvenon de Jesuo en Jerusalemon. Dum la sankta semajno, ĵaŭde la reĝino donacas specialajn monerojn al kelkaj oldaj homoj por montri sian humilecon, kiel tion faris Jesuo. Li ne disdonis monon, sed lavis la piedojn de la disĉiploj dum la Lasta vespermanĝo.

Dum sankta vendredo la bankoj ne malfermas siajn pordojn kaj antaŭ dudek jaroj ankaŭ vendejoj estis fermitaj. Nun ne plu. Nun la vendejoj estas apertitaj ankaŭ dum paskaj dimanĉo kaj lundo. Sed preskaŭ ĉiuj familioj memoras pri la Krucumo, manĝante speciale bakitajn panbulkojn, sur kiuj estas kruco. La bulkoj estas el nefermentita pasto.

Spite al  la materiismo, la angloj klopodas nun retrovi kaj renovigi siajn iamajn kutimojn. Tial aperas nun instrukcioj en la porvirinaj revuoj, kiel kolorigi la kuiritajn ovojn kaj kiel plekti krucojn el salikobranĉoj. En la paska lundo kutim-amantoj iras promeni kun la infanoj sur monteton. En la poŝoj ili portas kuiritajn ovojn, kiujn ili rulas de sur la pintomonteto malsupren.

La ĉokoladaĵojn oni donacas al la infanoj en la paska dimanĉo tuj post la matenmanĝo aŭ post la diservo. En mia ĉirkaŭaĵo mi konas neniun, kiu iradas en  la preĝejon kaj nur du-tri homojn, kiuj kredas je Dio.

Pli grava en Anglujo estas alia tago dediĉita al la generintinoj. Oni festas dum la kvara karesma dimanĉo Tagon de la patrino. Estas okazo por esprimi sian dankon al la patrino kaj reesprimi siajn amon kaj respekton. Miloj kaj miloj da narcisoj helpas al la infanoj vortigi sian estimon. Aliajn dimanĉojn pli malfrue dum la jaro oni dediĉas al la patroj  kaj al la geavoj.

Elektita el la letero de Richard Howard, Anglujo

Kalendaro de E-aranĝoj en Ĉeĥio:

Venis pli precizigitaj informoj pri E-aranĝoj en Ĉeĥio, do jen nia invito:

La plej frua dato estas por SEMAJNA LINGVA SEMINARIO en SKOKOVY;la tradicia aranĝo de Asocio de Esperantistoj-Handikapitoj okazos printempe 2006-04-18/23 kaj aŭtune 2006-10-16/22 en la pensiono Espero en la vilaĝeto Skokovy (nord-orienta Bohemio). Pli da informoj ĉe Jindřiška DrahotováInf.:www.mlboleslav.cz/esperanto

ADONIDO (HLAVÁČEK) en RATÍŠKOVICE − VRACOV,  2006-04-21/23. La renkontiĝo de amantoj de la naturo kaj bongusta vino.Inf.: melicharkova@quick.cz

MAJA RENKONTIĜO de la ĉeĥa IKUE-SEKCIO, 2006-05-13/14 en Přibyslav, omaĝe al la elstara esperantisto Jan Filip, devenanta el ĉi tiu urbo kaj tie ankaŭ entombigita. Inf.: m.svacek@seznam.cz

TRADICIA RENKONTIĜO de esperantistoj el Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio sur la pinto de ĈANTORIA, 2006-06-18. Informoj: suchanekj@seznam.cz


EKOTURISMA SEMINARIO (EKOTUR), 2006-07-01/08 en la urbeto Dobřichovice (apud Prago) kaj ties ĉirkaŭaĵo. La seminario invitas ekoturistojn − biciklistojn kaj piedirantojn. Ili iom konatiĝos kun montetaro ĉirkaŭ Dobřichovice, kun Bohemia Karsto kaj en unu tago ili vizitos ankaŭ Pragon. Informoj:
www.kava-pech.cz/ekotur

LA 59-a KONGRESO de Internacia Unuiĝo Esperantista (IKUE), 2006-07-08/15 en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio).Informoj: www.ikue.org, aŭ: <m.svacek@seznam.cz>


54-a SOMERA ESPERANTO-TENDARO (SET) en LANČOV estos organizata en tri etapoj: la 1-a: 2006-07-02/15, la 2-a: 2006-07-16/29 kaj la 3-a: 2006-07-30/08-12. En ĉiu etapo okazos ankaŭ kurso de Esperanto.

Informoj:podhradska@volny.cz

LA 28-a RENKONTIĜO de ESPERANTAJ FAMILIOJ (REF), 2006-07-15/29 en PILSKÝ MLÝN. Eblas aliĝi nur por unu semajno.

Informoj:pavladvorakova@tiscali.cz


RENKONTIĜO de „EKS-TENDARANOJ de SET“, 2006-08-11/13 en LANĈOV.

Informoj: podhradska@volny.cz


LA 56-a KONGRESO de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), 2006-08-12/19 en vilaĝo Strážné ( montaro Karkonoŝo, nord-orienta Bohemio). Informoj:
cea.polnicky@quick.cz


LA 11-a KONFERENCO de ĈEA ( Ĉeĥa Esperanto-Asocio), 2006-09-22/24, en la sudbohemia urbo České Budějovice. En la konferenco estos spaco por organizi tie propran kunvenon de la ĈEA-sekcioj. La unua sekcio, kiu uzis tiun eblon, estas Sekcio de katolikoj.
Informoj:
jirka.tomecek@post.cz


INTERNACIA PAROLIGA SEMAJNO (InPaSem), 2006-10-02/08 en la urbeto Dobřichovice, en la pensiono Sokol. Informoj kaj aliĝiloj:

www.kava-pech.cz/inpasem
info@kava-pech.cz


LA 18-a KULTURA FESTIVALO en Ústí nad Labem, 2006-12-08/10, honore al 100-a naskiĝdatreveno de J. Kořínek kaj D-ro T. Pumpr.

Informoj:
www.esperanto.cz,
m.smycka@seznam.cz

 Kompilis
Petr Chrdle 

Kiel mi fariĝis esperantisto

kaj kiel mi konatiĝis kun doktoro „ESPERANTO“

En la jaro 1887, kiam aperis la unua broŝuro de D-ro Esperanto, mi estis liceano en Varsovio. Unu el miaj kolegoj, S. D., granda ŝerculo, aĉetis la lernolibreton, legis ĝin al ni dum la paŭzoj inter la lecionoj kaj uzis sian tutan spritecon por moki la lingvon kaj precipe kelkajn sufiksojn, kiujn li trovis – maldecaj. Mi devas konfesi, ke ankaŭ mi partoprenis kaj subtenis la mokojn kaj ĉar mi estis bona latinisto, mi forte kritikis la lingvon, en kiu mankas, interalie, tiaj formoj kiel futurum exactum kaj plusquamperfectum. Tamen la versaĵoj ĉarmis min kaj dum kelke da tagoj senĉese „en sonĝo princinon mi vidis.“ Post kelke da semajnoj mia kolego S. D. forgesis pri la maldecaj sufiksoj, mi pri la princino. La leganto ne juĝu nin tro severe: ni estis junaj, la vetero estis bela, ne estas do mirinde, ke la boatveturado sur Vistulo allogis nin pli forte, ol nova lingvo; ĉu ne sufiĉe jam tedis nin la antikvaj!

Pasis 16 jaroj. Kiel abonanto de la angla „Review of Reviews“ mi legis tie kun intereso la esperantan kronikon, sed post kelke da monatoj ĝi komencis inciti min. „Kia diablo estas tiu Esperanto, kiun faris en Varsovio iu D-ro Zamenhof, okulisto, same kiel mi?“ Mi aĉetis la unuan malgrandan broŝuron de D-ro Esperanto por poloj, mi prenis de kolego (li tiam ne estis ankoraŭ esperantisto) la jarkolekton 1896 de „Lingvo Internacia“ kaj post kelke da tagoj, ĝustadire post kelkhora laboro, mi jam libere komprenis ĉiajn Esperantajn tekstojn sen helpo de vortaro.

Mi jam konis la novan lingvon, mi ekdeziris koniĝi kun ĝia aŭtoro. Vere mi ne konis lin; mi pensis, ke oni bezonas pretekston por lin viziti en lia hejmo. Baldaŭ mi trovis rimedon: mi iris al la doktoro por aĉeti kelke da unuaj esperantaj eldonaĵoj, kiujn li tiam ankoraŭ vendadis en sia loĝejo. D-ro Zamenhof akceptas la malsanulojn de la 4-a ĝis la 6-a horo, mi do venis tuj post la 6-a. La atendejo estis ankoraŭ plena kaj mi devis esti pacienca preskaŭ unu horon. Fine eliris el la kabineto la lasta paciento, kaj kun batanta koro mi prezentis min al la Majstro.

D-ro Zamenhof estis jam iom laca, sed eksciinte pri la celo de mia vizito, li tre afable akceptis min, kaj ni komencis Esperante interparolon pri Esperanto. Mi konstatis kun plezuro, ke sen iu ajn peno mi komprenas ĉion: ĉu D-ro Zamenhof same facile komprenis min, mi ne scias, sed mi iom dubas, ĉar de mia konvertiĝo pasis apenaŭ unu semajno. La simpleco kaj natureco de la manieroj de la doktoro tute ĉarmis min; kun streĉita atento mi aŭskultis ĉiun lian vorton kaj mi decidis, ke mi pli ofte… aĉetos Esperantajn broŝurojn kaj librojn. Je la 8-a horo D-ro Zamenhof komencis oscedi. Timante, ke mi tedis lin, mi tuj lin adiaŭis kaj foriris. Mi ankoraŭ ne sciis tiam, ke nia Majstro ĉiam kaj ĉie oscedas vespere; mi tion eksciis nur poste kaj mi trankviliĝis. „Bone,“ pensis mi, „ne mi estis la kulpo.“ Sed tute konsolita mi min eksentis nur dum la Dresdena kongreso: D-ro Zamenhof, tute ne indiferenta je „das ewig Weibliche“ (citaĵo el la dramo „Faust“ de Goethe), oscedis vespere, parolante kun la fama aktorino fraŭlino Hedwig Reicher!

Mi daŭrigis miajn vizitojn, sed mi devas konfesi, ke ne ĉiuj kontentigis min. Traleginte unu propagandan broŝuron, la ekzercaron kaj kelke da noveloj, kaj tradukinte du rakontetojn, mi venis al firma konkludo, ke diversaj reformoj estas absolute neeviteblaj en Esperanto kaj mi prezentis miajn proponojn al la doktoro. Kun miro mi konstatis, ke li ne estas ravita kaj ke li ne volas akcepti ilin. „Terura konservativulo,“ pensis mi, „mi ne plu diskutos kun li pri la reformoj; baldaŭ li komprenos sian eraron kaj bedaŭros, ke li ne adoptis pli frue miajn proponojn.“

Mia E-biblioteko pli kaj pli grandiĝis, dum miaj vizitoj mi pli kaj pli intime ekkonis nian Majstron, ne nur kiel aŭtoron de Esperanto, sed ankaŭ kiel homon, kiel idealiston, kiel noblan viron, kiu ĉiam pensas pri aliaj kaj ĉiam forgesas pri si mem.

 (skribis 15.10.1909 D-ro. Kazimierz Bein (KABE) en Varsovio)
Transprenita el la gazeto Bohema revuo esperantista 1910.

El la  redakcio

Antaŭ fino de la jaro 2005 estis prove dissendita enketo proksimume al 70 personoj, revenis 31, eble 10 membroj telefonis kaj skribis rete, ke ili estas plene kontentaj kun oferema kaj utila laboro de la redakcio.

Jen konkludo pri la enketaj proponoj, kiel plibonigi enhavon de la Informilo kaj Antaŭen, pri seminarioj, lingvaj anguletoj ktp.:

1) Plejmulto da niaj membroj interesiĝas pri vojaĝraportoj, pri historiaj kaj literaturaj eminentuloj kaj verketoj, pri helpmetodoj ĉe malsanoj, pri la vivo de handikapitoj, sanzorgado kaj pri agado en E-kluboj ĉe ni kaj ankaŭ en aliaj landoj kaj pri humuraĵoj. Plej malmulte da poentoj ricevis poemoj. En plimulto de ricevitaj enketiloj estis esprimita kontento pro ĉiumonate ricevata gazeto, nur tri rekomendis eldoni la gazeton ĉiun duan  monaton, por ke la redakcio ne havu tiom da laboro.

2) Pri la enhavo de lingvaj anguletoj ankaŭ regas kontento, kelkaj membroj bezonus pli bone scii ekzemple: prepoziciojn kun aŭ sen akuzativo, diferencon de por/pro (kiel diferencigi celon de kialo), -igi/–iĝi, -ito/–into, precizigon de la artikolo „la“, diversajn gramatikajn problemajn esprimojn kaj ĉeĥismojn kaj diferencon inter predikativoj kaj epitetoj.

3) Proponoj por plibonigo de la restadoj en Skokovy: realigi la restadon en majo kaj komence de la oktobro, en manĝaĵo pli multe da legomo kaj fruktoj, malpli saligi supojn kaj ĉe tagmanĝoj kaj vespermanĝoj liveri varman teon.

Unu propono venis por sabataj antaŭtagmezaj seminarioj − plilongigi ilin.

4) En pluaj proponoj estis: trovi riĉan sponsoron por nia E-agado, konsili kiel disvastigi Esperanton, prepari nomaron de komputilaj retadresposedantoj kaj ke ĉiu aliĝinto de la seminario en Skokovy por progresanta kaj konversacia grupoj antaŭpreparu propran prezentaĵon pri libera temo.

En pluaj kvin demandoj „Ĉu vi volus helpi al la asocio“ venis po unu voĉo.  

Dankon almenaŭ por tio.         

jary

Pri la renkontiĝo en Plasy 15.-18.6.2006

Ni aldonas informon pri la loko de la renkontiĝo: Refreŝiĝejo MÁJ. Se vi anoncos tempon de la alveturo per trajno aŭ buso, atendos vin ŝoforo kun aŭtomobilo. Se vi venos per propra aŭtomobilo, en la urbocentro deflankiĝu antaŭ la urbodomo direkten Manětín, post subveturo de fervoja viadukto proksimume 50 m deflankiĝu dekstren sub alian fervojan viadukton. La vojo finiĝas ĉe la pordo de MÁJ.

Krom tio en la fervoja kaj busa stacidomoj pendos informtabuletoj kun signita vojo.
V. Kaprál

Esperanto en handikapula instituto

En Brno estas instituto por handikapitaj gejunuloj KOCIÁNKA kaj en ĝi nun studas Esperanton 10 gejunuloj 15 ĝis 26-jaraĝaj sub gvido de Francisko Horáček. Krom la lingvo ili konatiĝas ankaŭ kun la stato kaj celoj de la movado kaj jam komencas ligi amikajn kontaktojn kun eksterlandaj samaĝuloj. Subtenu ilin! La adreso: KP ESPERANTO, ÚSP PRO TPM KOCIÁNKA 2, CZ-61247 BRNO; retadreso: kpesk@seznam.cz  Jan Werner

Paska konkurso:

 Bedaŭrinde venis al nia paska gaja konkurso de telefon-interparoloj aŭ anekdotoj nur sep kontribuaĵoj. La ĵurio donis la unuan premion al s-ino J. Drahotová. La duan lokon ricevis s-ino K. Babian el Pollando kaj la trian lokon ricevis s-ro M. Pokorný. Ĉiuj tri membroj ricevos E-libreton.
La redakcio gratulas.

Jen la unua premio: De E-Eko-Koko, Brazilo Al E-Eko-Kokino, Ĉeĥio

Kara samideanino!

En interreto sur la paĝo www.edukado.net/koresponda-servo mi trovis vian adreson kaj mi tuj skribas al vi. Permesu, ke mi unue prezentu min. Mi estas brazilano, batalkoko el glora gento kun argentinaj antaŭuloj. Miaj ungegoj estas  akraj kaj mia aspekto, laŭ opinioj de aliuloj, estas impona. Ĉar ĉi tie kokinoj produktas nur blankajn ovojn, mi volus, tre dezirante tion, riĉigi mian posteularon tra la mondo, precipe en la landoj, kie oni produktas kolor-ornamitajn ovojn. Se vi konsentus, kara Kokino, respondu al mi, kiel mi povus realigi mian amsonĝon.

De E-Eko-Kokino, Ĉeĥio Al E-Eko-Koko, Brazilo

Kara, bela, nekonata Koko, samideano, mi estas ravita pro via mesaĝo. Sed nuntempe okaze de birda malsano estas kontaktoj severe kontrolitaj kaj oni ne permesas vojaĝi. Tamen nia kokinejo estas bone science ekipita kaj artefaritaj kontaktoj havas altan sciencan nivelon. Sufiĉos, ke vi sendu amormaterialon bone frostitan aviadile. Kaze de la favora efiko mi sendos foton al vi en venonta mesaĝo. E-Eko-Kokino Ĉeĥio Lingva anguleto por ĉeĥoj

Propagi – aŭskulti – absolvi – ĝoji

La redaktoro de „Informilo“, Míša Filip, konfesis, ke pluraj legantoj „doktajn“ lingvajn anguletojn preterlasas, ne legas, ke por progresanta lernanto de Esperanto pli utilas mallongaj simplaj admonoj pri eraroj. Li atentigis pri kvar ofte nekonvene uzataj verboj, mi prikomentas ilin:

1. Propagi (šířit; fizika kaj medicina nocio) ne estu uzata en la senco de propagandi (propagovat, šířit, veřejně uvádět ve známost).

2. Aŭskulti (poslouchat, naslouchat, (právnicky) vyslechnout) ne konvenas por esprimi „respekti ordonon“ (být poslušný, řídit se příkazem). Por tiu signifo konvenas: obei.

3. Absolvi estas precipe religia termino kaj signifas „rozhřešit“ laŭ Nova PIV: pardoni kaj nuligi pekojn (pekliberigi); deklari iun senkulpa (malkondamni). Absolvi estas por ĉeĥoj falsa internacia amiko. La ĉeĥlingva „absolvovat“ estas: (lernejon) fini, finstudi, trafrekventi, finfrekventi, netransitive estas uzebla ankaŭ abiturientiĝi, (kurson) plenumi, (ekzamenon) sukcese trapasi.

4. Ĝojas min“ estas eraro, la verbo ĝoji ja estas netransitiva kaj esprimas, ke subjekto mem (mi, vi, li…) ĝojas. Se vi deziras diri, ke io aŭ iu kaŭzas al vi ĝojon, vi devas diri, ke tio aŭ tiu (vi, li, ŝi…) ĝojigas min. Jan Werner

 Post la redakta fermo venis tiu ĉi trista informo la 1/4/2006:

Atenco ĉe la tombo de L. L. Z. en Varsovio

Unu el la plej gravaj sanktejoj de la internacilingva movado estis barbare profanita je ĉi tiu sabato − la tombo de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, estis detruita pro bomb-eksplodo. Polaj aŭtoritatoj ankoraŭ ne scias la kialon de la atenco, sed la esploroj de la polico daŭras.

“Kial oni provis detrui la tombon de nia kara majstro Zamenhof?” − demandis, konsternita, la varsovia esperantisto Kviecienjo Znajdovaĉ [Kwiecień Znajdować]. Fakte la barbareco de la krimo ŝokis eĉ neesperantistojn − la pola gazetaro montris sin tuŝita de la atenco, eble pro la internacia rekono, kiun havas tiu grava filo de Pollando, kiu kreis, antaŭ centkelkjaroj, la plej sukcesan projekton de internacia lingvo.

 
Je la 6a45 atm (loka horo), eta bombo eksplodis apud la monumento ĉe la tombo de Ludoviko Zamenhof, en varsovia tombejo. La eksplodo sukcesis detrui parton de la tombo, serioze damaĝante la tutan monumenton. La loka polico tuj alvenis al la tombejo, kaj izoligis la lokon de la eksplodo por pliaj esploroj. Dum la tuta mateno, grupoj de esperantistoj venas vidi tion, kio restis de la tombo de nia kara majstro, kiu celis nur amon al la mondo per sia lingvo, sed kiu eĉ postmorte devas trasuferi la perforton, kiu regas ĉie nuntempe.


La varsovia polico esploras du eblecojn, kiuj eksplikos la okazigon de tiu bizara atenco kontraŭ la tombo de la kreinto de Esperanto − la unua hipotezo estas tio, ke junaj faŝistoj decidis detrui la monumenton kiel protesto al la glorigo de la juda okulkuracisto. La dua esplorvojo tuŝas la hipotezon de terorisma atenco. Ĉi tiu lasta tezo montriĝis pli kaj pli verŝajna, post kiam la redakcio de la varsovia gazeto Położenie ricevis telefonvokon de nekonatulo, kiu diris ke la atako al la tombo de Ludoviko Zamenhof estis la unua ŝtupo de tutmonda terorisma agado kontraŭ Esperanto. La nekonatulo deklaris esti ano de la terorgrupo ‘Brigadoj de la Martiroj de Bofronto’.

 
Universala Esperanto-Asocio bedaŭris la incidenton, kaj per depeŝo la organizaĵo deklaris hodiaŭ la “funebran tagon por la Esperanto-Movado”. Siavice la Esperanto-Civito jam decidis prezenti formalan proteston ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj pledas por ke Usono kaj EU (Eŭropa Unio) agnosku la grupon ‘Brigadoj de la Martiroj de Bofronto’ kiel terorisman organizaĵon. de Ĝangalo-redakcio

 La 24-an de februaro 2006 mortis Jan Václav Otto (70j), fondinto de la  E-klubo en Šumperk. Honoron al lia memoro.

INFORMILO
monata gazeto por
esperantistoj-handikapuloj + suplemento
ANTAŬEN

Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj

Redaktoroj:
M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová

Adreso:
Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 

530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 941 

e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-ikeh

Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300

Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!

La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj