Informilo 2005/9

Dostupný jazyk: eoEsperante

 

Informilo 9/2005

Enhavo:
Raportaĵo pri la vojaĝo  de AEH al   U K  Litovio
El redakcia tablo
Semajno  de nevidantaj esperantistoj en Rožnov

Kiel ni fartis dum la Universala kongreso en litova Vilnius?

Jen klopodo pri la  tuta raportaĵo  de Jarmila Rýznarová:

Antaŭ forv eturo de buskaravano, kiun organizis AEH kun E-klubo en Pardubice  ni havis en  la redakcio  multe da laboro. Estis elpensita nova flugfolieto pri agado de AEH kaj mi petis estraron de UEA, ĉu ni povas ĝin  alporti almenaŭ en  kelkdekoj kaj disdoni  ilin dum la kunsido de  faka forumo, ĉar nia asocio ne havas 275 eŭrojn  por oficiale enmetadi ilin al kongresaj dokumentoj, ankaŭ ni ne povas mendi standon por 320 eŭroj, kiel estis skribita en la dua kongresa  bulteno. Min ĝojigis ilia mesaĝo, ke ni povos lasi ilin  sur unu tablo  en la kongresejo, speciale destinita por senpagaj afiŝetoj.

Antaŭ forveturo ĉiu partoprenanto  ricevis sinsekve  kelkajn informojn,   planon de Vilnius kaj Kaunas,  ankaŭ sidlokan planon en buso. Ĉiu jam sciis, kun kiu tranoktos en du- aŭ trilita ĉambro, kiu enbusiĝos en kiu loko, ĉar partoprenis 40 membroj de multaj lokoj de la  Ĉeĥa respubliko, ankaŭ du germanaj kaj  unu pola geesperantistoj.

Nia tranoktado estis mendita kaj antaŭpagita por  la plej malmultekosta studenta  tranoktejo, kie dulita ĉambro por la tuta semajno kostis 63 eŭrojn (po persono).  Vi povas bone kompari kun la plejmultekosta hotelo  Reval, kie dulita ĉambro – por unu persono kaj por UNU  TAGO  kostis ankaŭ 63 eŭrojn.( Por niaj eksterlandaj membroj mi klarigas, ke unu eŭro oble 30 estas proksimuma  prezo en niaj ĉeĥaj kronoj. Do 1860,- Kč  kontraŭ  13 230,-Kč  estas ega diferenco.

La vojaĝo tra Pollando nokte estis  granda aventuro por tiuj, kiuj ne sukcesis ekdormi en la buso.  Sur multaj lokoj estis la ĉefa ŝoseo, parte aŭtostrado riparata kaj tiel malvastigita, ke ni admiris niajn ŝoforojn, kiel bravure  ili evitadis diversajn obstaklojn.  Ni timis, ĉu la buso  ne prenos  erare kelkajn centimetrojn en la mezo, aŭ ĉe la rando,  kiu estis certe pri pli ol 20 cm pli alta  ol la apuda parto, por  ke nia alta buso MAN  ne renversiĝu.

                                                                   

Post 24 horoj ni feliĉe  sabate posttagmeze  alveturis  en Vilniuson , admirante ĉe ĉiuj kandelabroj Esperanto-flagetojn kun kongresa emblemo,  ankaŭ multajn reklam-rakojn  pri la kongreso.  Ni ricevis kongresajn dokumentojn  en eleganta plasta  aktujo, kie ankaŭ troviĝis valoraj libroj pri kongresa urbo,  gvidlibro tra Vilnius kaj Trakai, kongresa libro, kantareto  kaj pluaj interesaĵoj.

Poste ni serĉis nian studentan hejmon, kiu estis inter multaj paneldomoj dekomence nevidebla. Aperis problemo, kiun kulpis UEA. Ne estis pagitaj  lastaj kvin litoj  al studentejo. Tamen nia gvidanto Josefo Hron post iom da tempo solvis la aferon  kun juna knabo, kiu deĵoris en studenta akceptejo kaj ni ne devis tranokti  sur la benketoj antaŭ  la tranoktejo. Preskaŭ ĉiuj estis kontentaj kun la  ekipo de la ĉambroj, ĉiam du ejoj havis komunan necesejon. La duŝo kaj  sufiĉe bone ekipita kuirejo kun  fridujo kaj frostujo estis en ĉiu etaĝo.

Nia granda avantaĝo estis, ke la buso kun du  afablaj ŝoforoj estis je nia dispono.  Tiel ni povis preskaŭ 10 kilometrojn ĉiutage veturi  buse  de nia studentejo al kongresejo, antaŭvespere reveturi por vesti nin en vesperajn robojn por koncertoj kaj  teatraĵoj kaj post la fino nokte  kontente reveni en la  studentejon. Kompreneble ni eluzadis nian buson por oftaj  ekskursoj, kiuj tiel estis por ni ege pli malkostaj kontraŭ oficialaj kongresaj ekskursoj.Ĉiam nia gvidanto Josefo informis nin pri vidindaĵoj.

 Kaj tiel ni  trarigardis sufiĉe detale ĉefajn interesaĵojn kun gravaj monumentoj de Vilnius kun vico de multaj  preĝejoj. Ni ankaŭ  vizitis   televidan turon kun turniĝanta restoracio, la turo altis  326,5  metrojn. Promenante tra la dua plej granda urbo Kaunas, kie ni ankaŭ vizitis Zamenhof-straton kaj domon de Litova E-Asocio (pli frue domon de Zilbernik), ni rememoris la   fondinton de nia kara lingvo. Tie ni ankaŭ vizitis muzeon de diabloj, poste Rumŝiŝkés, kie estas skanzeno de la konstruaĵoj de la 18-a jarcento,  kastelon Trakai, situanta sur insulo en la mezo de la lago Galve, en la ĉirkaŭaĵo estas 62 lagoj.  La  monto de krucoj Ŝiauliai prenis nian grandan admiron. Kiam ni elbusiĝis, ni   nenie vidis ian monton, nur etan monteton kun amaso da krucoj. Sed kiam ni proksimiĝis, ni miregis vidante tiun unikan religian esprimiĝon de la litova religia sento. Niaj fotoaparatoj  kaj filmkameraoj senhalte  notis tiun neforgeseblan lokon kun pli ol 52 mil krucoj sur du malgrandaj  altaĵoj. Kion skribi pri la kongresaj programoj?  En ĉiuj kongresoj la unuopaj prelegoj aŭ kunvenoj okazas ofte samtempe  kaj kiam ni klopodis trovi certan salonon, kies nombro estis  entute 17 kaj subite ni ekvidis konaton aŭ longjaran amikinon, kiun ni jam multajn jarojn persone ne renkontis, kiamaniere ĉion sukcesi partopreni?

 

Multfoje mi  hezitis, ĉu  pli volo nte viziti interesan prelegon  aŭ  partopreni ekskurson por ekkoni Litovion.

Tamen
ni preparis nin, por ke la  ceteraj esperantistoj  pli multe sciu pri nia Asocio de E-handikapuloj.  Ni alportis ne kelkajn dekojn, sed kelkajn centojn  da novaj flugfolietoj pri AEH, kiuj estis donacitaj al diversaj esperantistoj, ankaŭ amason da ili  ni metis  sur la tablon, kie estis skribita, ke eblas ilin senpage preni. Krom tio  ni  deĵoris  preskaŭ du  horojn en la  giĉeto „faka budo“ (senpage, kiam unu asocio ne venis). Ankaŭ  mi preparis  pli ol 20 simplajn  bildkartojn – nur sur kopiaparato –  kun la motivo de Vilnius kun la surskribo  „Saluton  el la 90-a UK de Esperanto Vilno, Litovio,  23- 30 julio 2005“ por la okazo, kiam  ili ne estus riceveblaj en la kongresejo.  Ni sendis ilin al  niaj plej aktivaj membroj kaj al niaj malsanaj samideanoj. La partoprenintoj de nia buskaravano subskribis ilin.  Kaj fakte kongresaj bildkartoj eĉ kongresa stampo ne estis riceveblaj.

Margit Turková kaj Jarmila Rýznarová havis preparitajn preleg-kontribuaĵojn por“ Kleriga lundo“, sed estis tiom multe da diskutantoj,  ke la gvidanto limigis tempon de parolantoj nur por du minutoj; tie sukcesis M.Turková, en la kunsido de „Faka forumo“  estis ankaŭ mallongigita tempo  nur por 5 minutoj, tie sukcesis paroli J.Rýznarová.

La ĉefa kongresejo estis en hotelo Reval, kie praktike okazis ĉiuj kunsidoj dum la  kongresa semajno. Alia kongrespalaco estis  je unu kilometro  for de la hotelo Reval,  kie en salono Bulonjo por mil personoj  okazadis  preskaŭ ĉiuj artaj aranĝoj.  La tria, sed  la plej granda kongresejo proksimume 3 kilometrojn for  de la hotelo Reval  estis Siemens Arena, kie okazis solena inaŭguro, internacia arta vespero kaj solena fermo. Ja,  venis 2230 esperantistoj el 62 landoj.

Estis multaj interesaj prelegoj kaj kunsidoj, kiujn mi ne sufiĉis partopreni. Ekzemple mi bedaŭris, ke mi ne povis viziti kunsidon de“ Familia forumo“ precipe pro tio, ke la kongreson partoprenis kun mi  ambaŭ miaj filinoj kaj nepo, kiuj de  sia infanaĝo konas  Esperanton. Konversacian rondon por progresantoj mi vizitis nur pro scivolemo, ke alian prelegon en   la dua kongresejo mi jam  ne sukcesis  atingi. Sed  mi estis ravita, kiel la gvidanto s-ano  Sylvain Lelarge el Nederlando gaje, eminente mimike per sia tuta korpo,  per siaj longaj fingroj kaj  per esprimfortaj okuloj scipovis teni koncentriĝon de ĉiuj partoprenantoj, kiuj ofte eksplodadis per ridego.

 Oratoran konkurson partoprenis nur 3  junaj personoj el Hungario, Ĉinio kaj Rusio. Kvankam la flua parolo de ĉiuj estis eminenta, tamen gramatike mi kaptis sufiĉe da  mankoj ĉe la akuzativoj, akcentoj kaj ĉefe ĉe la  rusino en molaj silaboj. Sed la tuta konkurso estis tre interesa. Je instigo de gvidantino de  regulaj seminarioj en Skokovy Jindra Drahotová mi  printempe  sendis leteron  en la nomo de  AEH- estraro al ĉeĥa ambasadoro s-ro Voznica en Litovio kun invito, ke li partoprenu solenan malfermon de la kongreso. Li fakte venis kaj dum la kongreso  li invitis  grupeton de ok  ĉeĥaj esperantistoj en sian ambasadejon. Antaŭe li nenion sciis pri Esperanto. En amika medio ili interparolis pri rilatoj de Litovio kaj Ĉeĥio.

Sed la kongreso proksimiĝis al sia fino.  Sabate posttagmeze ni adiaŭis  kun geamikoj kaj kun belega urbo Vilnius, kiu povas kompari sian modernan arkitekturon en la centro de la urbo kunlige kun multaj preĝejoj  ekzemple kun Romo. Nur ni ne atendis  tian varmegan veteron, ĉar oni diras pri Litovio, ke ĝi estas  pluvema lando. Kvankam kelkfoje kaptis nin pluvo, tamen el pli granda parto nur en la buso, sed varmego  estis troa.

  Niaj junaj ŝoforoj bonege gvidis la buson  ĝis Pardubice,  ja ni  traveturis entute – kun kelkaj ekskursoj  3486 kilometrojn.  Do planita programo de ekskursoj estis plenigita, ankaŭ la kongresa programo havis bonan socian, kulturan kaj esperantologian nivelon, eĉ  budĝeto de nia vojaĝo ne superis la planon,  do ni estis kontentaj. Tial nia danko apartenas ĉefe  al  la gvidanto de la tuta buskaravano Josefo Hron. jary

Travivaĵoj de  pluaj membroj de ĉeĥa buskaravano  al Vilnius

l) Jana Křížková:      Unualeciono de Esperanto en studentejo dum la ma tenmanĝo. Dum nia komuna tranoktado inter universitataj studentoj demandis min unu junulo, per kiu lingvo ni parolas. Mi respondis, sed samtempe mi demandis lin, kiujn lingvojn li konas. Kiam li respondis, ke per germana, latvia, pola kaj angla, mi tuj kaptis  la okazon kaj rekomendis al li  Esperanton, ĉar multajn vortojn li jam scias de diversaj lingvoj. Kaj mi montris  kaj klarigis  al li gramatikajn regulojn kaj  lernigis lin saluti Esperante, kion li tuj eluzis.  

 2) Karel Votoček: Mia plej interesa kongresa travivaĵo.
Unue ŝajnis al mi la kongreso sama kiel la antaŭaj. Tamen ĉiu universala kongreso  estas neforgesebla. Post enuiga laborado mi fine povis senti alian etoson. Bedaŭrinde ĝi finiĝis tuj post mia reveno. Sed serioze:

 Plej multe mi aprezas afiŝon kun usona prezidanto kaj 3 diktatoroj (Napoleon, Hitler, Stalin). Estas skribita demando: ĉu vi emas paroli lingvon de armiloj? La potenculoj jesis. Sube  troviĝis ĝusta respondo: Esperanto estas lingvo de paco!

Plua granda travivaĵo estis por mi aŭdi Internacian ĥoruson kantanta Himnon de ĝojo. Ie mi legis, ke ĝi estas neoficiala himno de EU. Do mi proponas ĉe internaciaj prezentadoj  kanti ĝin esperantlingve por eviti lingvan diskriminacion. Ĉu vi opinias mian postulon nereala?

Komence de la kongreso mi rimarkis, ke litovoj ne alparoladas min. Tial mi mem provis alparoli kelkajn lokajn samideanojn kaj konstatis, ke ili kondutas sentrudeme. Mankis al ili plia memkonfido.

Ĝojatendante la pluan UK-on  en Florenco  mi  kore salutas ĉiujn samideanojn.

3) Jindřiška Drahotová: Kelkaj interesaĵoj de U K .

Dum la kongreso mi ne povis ĉion vidi. Mi povis nur elekti, ĉar samtempe okazis multaj aranĝoj. La  programo „Kleriga lundo“ estis bone preparita, sed ĝi okazis samtempe en kvar  salonoj kaj  oni  ne povis dispartigi sin. Marde dum la kunveno de medicinistoj mi konatiĝis kun MUD-ro Ludoviko Molnár el Hungario, kiu grupigis homojn por laboro rilate de Eŭrop-unia konstitucio. Li tre bone klarigis sencon kaj gravecon de la afero. Sed en sekva kunveno de Eŭropa Esperanto-Unio jam ne estis sufiĉe da tempo por pridiskuti tiun laboron, ĉar oni devis solvi organizajn kaj financajn problemojn de EEU kaj la tempo mankis. Iliajn artikolojn kaj tradukojn  povas peti interesuloj de mi en Esperanta kaj ĉeĥa versioj. La hungara asocio aliĝis al EEU dum la kongreso kaj la slogano „hungaraj rajtoj por ĉiuj“ plaĉis al multaj. Al tiu temo ankaŭ  parolis Georgo Handzlik. La venonta  kongreso de EEU  okazos en Maribor en Slovenio.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA, informis, ke li sendis al ĉiu el 750 eŭrodeputitoj de EU leteron en iliaj gepatraj lingvoj pri U K sen interpretistoj. G.Handzlik anstataŭanta sian edzinon Margaret – polan eŭrodeputitinon, rekomendis al ĉiu sendi  al difina „sia“ eŭrodeputito leteron: „Mi partoprenis kaj ĝuis seninterpretan etoson de la kongreso, sed Vi mankis tie“.

Merkrede en la tago de kongresaj ekskursoj je la deka horo akceptis la ĉeĥa ambasadoro docento inĝeniero  Aleksandr Voznica  8 ĉeĥajn geesperantistojn, ĉar AEH invitis lin al partopreno de la kongreso. Li parolis pri litovaj-ĉeĥaj rilatoj komercaj kaj kulturaj. Li klarigis al ni, kiel litovoj racie kaj saĝe solvis ŝtatanecon de civitanoj antaŭ 14 jaroj dum akiro de memstareco. Senprobleme oni certigis al ĉiu civitano litovan ŝtatanecon, kiu ĝin petis. Estis tolerita rusa lingvo, sed la  junularo ĝin ne uzas.La ambasadoro laboras en Vilnius jam kvar jarojn kaj li baldaŭ finos sian komision. Li konfesis, ke la kongreso tre surprizis lin, ĉar li ne imagis la forton de Esperanto, ne sciante, kiel nia lingvo funkcias kaj kiel ĝi povas esti utila.

Dum la kongreso okazis internaciaj ekzamenoj, kiuj estis severaj kaj pretendemaj. Partoprenintoj devis verki eseon, plenumi diversajn testojn, scii historion kaj literaturon de Esperanto skribe kaj parole. Mi gratulas al sukceso de s-ano  Vratislav Hirš el Vyškov.

Italoj kaj japanoj informis pri preparoj de venontaj U K. La informoj vere estis ege allogaj. La kongreso en Florenco okazos en la centro de malnova urbo ĉe fortikaĵoj kun abunda kultura programo. Organizantoj promesas loĝadon por ĉiuj ĝis unu kilometro  de la kongresejo kaj petos  estraron de la urbo pri ebleco vizitadi muzeojn vespere post la vizithoroj por partoprenontoj de UK kaj bonaj kondiĉoj por nevidantoj.

Mia persona travivaĵo:

Sidante kun amikino Sidorak en vaka angulo antaŭ saloneto, atendante pluan kunvenon, venis por iomete ripozi invalido kun du „sakbastonoj“, japano Etsuo Miyoshi, konata mecenato kaj entreprenisto, .(sakbastonoj = du kofretoj sur la radetoj kun teniloj. Li uzas tion anstataŭ rulseĝo).

La amikino Sidorak, havante la saman sakbastonon, kiujn produktas fabrikoj en Japanujo, Usono, Ĉinio kaj Koreio kaj fabrikas ilin en pola Malborko, demandis pri oleado de la radetoj. La industriisto leviĝis, ion alportis, genuis, metis ŝian sakbastonon sur la plankon kaj instrue per oleo ŝmiris la radetojn. Mia cerbo ne permesas al mi imagon vidi en simila rolo ian ĉeĥan entrepreniston. Eble vi dirus, ke li faris tion por reklamo de sia fabriko, sed en la angulo mankis publiko.

4) Margit Turková:           Splitaĵo, kiu ornamis nian vojaĝon.

Nun estas etapo, kiam oni „prilaboras“ travivaĵojn, kiuj koncernas la 90-an UK   en Vilnius. Kredu karaj  legantoj, ke tiuj, kiuj partoprenis la kongreson, havas volon kaj deziron transdoni ilin al vi ĉiuj. Kaj samtempe ili scias, ke la emocioj, kiujn  la renkontiĝo en ni elvokis, estas netranspreneblaj. Tial  bonvolu legi: La ero, kiun indas mencii, komenciĝis koncerne – necesejon. (Bonvolu nedekliniĝi, ĉar mi ne skribis „en“!). En Svitavy, kie enbusiĝis pluaj kongresontoj, ni aliaj eluzis paŭzon por uzi la supre menciitan ejon en la aŭtobusa stacidomo (ĉar atendis nin longa vojaĝo). Kiam mi redonis ŝlosilon al la gastejestro de ĉi stacidom-gastejo, li kun simpatia mieno demandis, kiuj ni estas kaj kien ni veturas. Kiam mi al li tion klarigis, li resonis, ke antaŭnelonge tie haltis esperantistoj, kiuj veturis al Volgogrado, de kie ili sendis al li poŝtkarton. „Ĉu vi faros tion ankaŭ?“

Kompreneble, ke mi tion promesis kun ĝojo kaj daŭrigis per iomete fiera maniero, ke nin atendas tutmonda grandnombra renkontiĝo, dum kiu ni parolos per unu lingvo.  Li tian ideon kaj eventon akceptis tre pozitive kaj per bedaŭra tono li diris, ke per Esperanto li ankaŭ komencis okupiĝi en sia junaĝo, sed forlasis tion. Frapa estis lia antaŭtuko, kiu havis ĝuste „Esperantan koloron“.

La sinjoro estis al mi tiel simpatia, ke mi ne embarasiĝis diri: „Se tiu via antaŭtuko estus pura (tia ĝi ne povis esti, ĉar la biera entrepreno posttagmeza abundis en tiu gastejo), tial mi petus donaci ĝin al ni, ke ni havu samtempe verdan „flagon“ kaj „talismanon“ de via favoro por nia longa vojaĝo.

Atendu momenton“ li diris  kaj post eta tempo  li alportis tute puran kaj tute same verdan tablotukon, (kiajn oni uzadas en gastejoj). La bierfarejo Hlinsko fieras per sia biero „Rychtář“ same, kiel ni fieras pro nia lingvo. Kial do ne porti famon de la ĉeĥa produkto alilanden? Ni ja estas perantoj precipe de nialanda kulturo, ĉu ne?

La bonhumora  evento estis pintita, kiam la sinjoro skribis sian adreson rekte sur renversan flankon de la tablotuko. Kompreneble, ke mi plenumis mian promeson kaj en la nomo de ĉiuj „enaŭtobusantoj“ mi forsendis al li poŝtkarton el la kongresa urbo Vilnius. Postskripte mi ne forgesis mencii, ke  „en via urbo Svitavy ekzistas vigla Esperanto-klubo“. Estas ĉiam agrable havi „post sia dorso“ simpati-plenan etoson, ĉu ne, geamikoj?

5) Eva Hoffmannová :    Pri kio mi interesiĝis dum la kongresa semajno.

Litovion konas ĉe ni preskaŭ neniu. Pro tio mi volus skribi iom pri ĝi, ĉar pri U K certe skribos miaj samkongresanoj. Litovio estas agrabla ebenaĵa lando, kun multaj folioarbaretoj, lagoj kaj gresejoj, la plej alta „monto“ havas mezuron nur 292 metrojn.  Sur la areo de ĉ.65200 km2 vivas ĉ. 3,480 000 loĝantoj,  inter ili 8% rusoj. La homoj estas afablaj, ridemaj, multe da ili parolas ruse kaj pole. Litovio havis iom komplikan historion. Dum la jaroj ĝi ofte estis parto de aliaj landoj, de Pollando, Prusio, Rusio, Germanio kaj fine de Sovetunio. La plenan  sendependecon ĝi gajnis nur post la   disfalo de komunisma Sovetunio en la jaro 1990. La loko, kiu plej multe impresis min, estis La monto de krucoj. Ĝi estas pilgrima loko, sankta loko de ĉiuj litovoj, ili estas grandparte kredantaj katolikoj. Sur  la arterfarita monteto altas multaj miloj da krucoj kaj krucetoj de diversaj dimensioj kaj materialoj, iuj bele ornamitaj, skulptitaj, aliaj tute simplaj kun surskriboj aŭ sen ili. Neniu scias, kiam la tradicio komenciĝis. La loko estas simbolo de kredo kaj espero, rezistemo kaj obstino. Dum la soveta registaro komunistoj kelkfoje provis la monton detrui, sed ne sukcesis. Nokte ĉiam elkreskis novaj krucoj.

Vilnius mem ne estas tro granda, ĝi havas ĉ. 600 000 loĝantojn. Ĝia malnova urbo estis en la jaro 1994 envicigita en la memorindaĵojn de tutmonda heredaĵo de UNESCO. Estas tie multego da preĝejoj kaj temploj  de diversaj eklezioj, ĉefe katolikaj kaj ortodoksaj, konstruitaj en diversaj stiloj. Staras tie restaĵoj de malnova kastelo kaj ĝiaj turoj, la muroj, defenda bastiono. Apartenas al ĝi komplekso de la malnova universitato fondita en la jaro 1579. Formas ĝin pli ol 20 domoj kaj palacetoj en diversaj stiloj, 12 fermitaj kortoj kaj preĝejo de sankta Johano, kie okazis kongresa ekumena diservo. Pitoreskaj mallarĝaj stratetoj invitas al promenoj, multaj kafejetoj al sidado kaj babilado.

Ankaŭ novaj partoj de la urbo estas rigardindaj.  La stratoj estas movoplenaj kaj tumultaj kun vendejegoj, butikoj, superbazaroj. La moderna arkitekturo en Vilnius estas tre interesa kaj admirinda, la domoj kaj palacoj de diversaj altecoj kaj formoj altiras atenton de vizitantoj. La urbon trafluas la rivero Neris, estas tie multaj parkoj kaj lokoj por ripozi.

La urbo Kaunas, iama litova ĉefurbo estas ankaŭ interesa. Tie estas kelke da preĝejoj kaj sinagogo kun la plej bela juda altaro en la mondo. Rimarkinda estas la zono por piedirantoj – la strato kun arba aleo, kie estas malpermesite fumi.

Fine mi volus aldoni ion pri mia tute privata afero:
Post mia alveno el Prago al Pardubice, kie jam estis preparita buskaravano al Litovio, mi konstatis, ke mi hejme forgesis la koverton kun miaj ĉiuj  monoj (eŭroj, dolaroj) Mi havis  nur 500 ĉeĥajn kronojn.

Denove mi konvinkiĝis, ke esperantistoj estas unu granda familio. Sincere kaj elkore mi dankas al miaj karaj amikinoj Margit kaj Blanka, kiuj ebligis al mi travivi belajn kongresajn tagojn trankvile kaj senzorge.

 6) Jarmila Matějková: Ekskurso al urbo  kaj   kastelo  TRAKAI.

La urbo Trakai estas situanta 28 kilometrojn okcidente de Vilnius. Ĝi estis en la mezepoka tempo   ĉefurbo de Litovio. En la centro de la urbo  staras  sur la placo ligna kapeleto kun figuro de Sankta Johano Nepomuk. Trakai troviĝas sur  la duoninsulo inter tri lagoj. Proksime sur la lago troviĝas insulo Galve kun la plej interesa surakva kastelo. Ĝi  estis konstruita fine de la 14-a jarcento, en la mezo  estas duka palaco. Post la venko en Grunvalda batalo en  la jaro 1410, kie batalis nia fama Jan  Žižka, la kastelo perdis sian funkcion kaj poste ĝi estis multe damaĝigita. Post la Dua Mondmilito la kastelo  estis rekonstruita. Ek de la jaro 1962 troviĝas tie historia muzeo kun multaj antikvaj memoraĵoj. En la granda salono okazadas koncertoj, teatraĵ-spektakloj kaj ĉiujare arta festivalo.

Tio estis mia la plej interesa ekskurso.

7) Jaroslava Humpová: Unue Belorusio, poste Litovio.  

Ĉijare mi havis okazon partopreni UK en Vilnius. La urbo plaĉis al mi, mi ĝin ne konis. Sed pri la kongreso vi certe multon legos. Mi volus skribi pri mia vojaĝo al Belorusio.

Dank´al invito de mia amikino el Minsk, Eŭgenia, mi povis travivi sep tagojn ĉe ŝi. Ĉar ĝi estis tie mia dua vizito, mi povis kompari.

La urbo plibeliĝis, en  ĝia  centro ĉiuj domoj estas rekonstruitaj. Dum la militoj plimulto de domoj estis detruitaj, nun ili tre zorgas pri tiuj, kiuj restis. La domoj el kvindekaj jaroj, kiuj aspektis grize, nun havas novan fasadon kaj aspektas pli bele.

Bulvardoj estas larĝaj, laŭ stratoj estas strio kun herbobedoj kun arboj, floroj, poste sekvas larĝaj trotuaroj kaj  nur poste staras domoj. En urbo plena de aŭtomobiloj vi ne aŭdas tian bruon.

Ni vizitis multajn preĝejojn, ĉiuj estas rekonstruitaj, internaĵoj estas riĉaj, ne gravas, ĉu ili estas romkatolikaj aŭ ortodoksaj.Tra granda, tre pura urbo ni kelkfoje veturis per buso kaj mi pensis, ke la urbo jam finiĝas, sed mi vidis parkojn kun arbaro kaj  post ili aperis setlejoj de novaj loĝejoj.

Proksime de la loko, kie loĝas Eŭgenia, estas apud rivero  zono de lignaj dometoj, kiuj aspektas same kiel el la filmo Frosteto. Dometoj kun ĝardenoj, kie oni kulturas legomon,  estas nur unu kilometron de la ĉefa placo, sed tie   jam ne estas aŭdebla bruo de la urbego.  Pri la loko interesiĝas riĉuloj, kiuj  aĉetas ilin aŭ konstruas tie vilaojn. 

Sep tagoj rapide pasis, ni devis forveturi en Litovion por partopreni la kongreson.  Mi ofte rememoras je tiu pura kaj sekura lando kun agrablaj homoj.

Fotis: J.Rýznarová Ilustris: J.Kosnar

El redakcia tablo:

1) E-klubo en Přerov informas pri ŝanĝo de la kunvenoj. Ĵaŭde 6-10-2005 je la 17-a estos  la unua kunveno post  someraj ferioj. Plua kunveno okazos 20-10-2005 kaj poste regu le post 14 tagoj.

2) Tradicia E- renkontiĝo en Svitavy okazos  sabate la 10-an de septembro 2005, parto prenantoj estos atenditaj ĉe la  trajna stacidomo  je la 9,30 h. Antaŭtagmeze estas en la programo vizito de urba muzeo, domo de Ottendorfer  kaj ekspozicioj de pentristo kaj  de papermodeloj de kasteloj, ŝipoj ktp. La tagmanĝo en restoracio Astra en busstaci domo. Posttagmeza programo okazos en klubejo  „Služba škole“, strato Riegrova (ĉe la baseno): Videofilmo el  90-a  UK Litovio, informoj el E-kluboj, tombolo.

3) Nia  pola amikino Ĵeanina Sidorak el Bielsko-Biala skribis longan leteron. Ŝi multe  dankegas al ĉiuj  pro la helpo dum  nia busvojaĝo al Vilnius  kaj ankaŭ pro portado de ŝiaj valizoj.

4) La redakcio dankas al ĉiuj, kiuj  retpoŝte sendis fotojn de la kongreso. Ankaŭ ni havas preskaŭ 100 proprajn fotojn, kiujn J.Rýznarová alportos al praga seminario sabate la 24-an de septembro (Prago, Ve Smečkách 25 – de la 9-a horo) La interesuloj povos   mendi  ilin. Ankaŭ  en  videofilmo estos  sufiĉe  bona raportaĵo, tamen unue estas necese  trovi  liberan tempon por prilabori ĝin kun taŭga vorta akompano.

5) EŬROPA TAGO DE LINGVOJ    estos la 26-an de septembro 2005. Ĉi-okaze aperos en la ĵurnalo PRÁVO la tutpaĝa komerca anonco sub la titolo „Proč jsem vynalezl Walking Bag?“(Kial mi inventis la     Walking´Bag). Ĝin mendis kaj pagos japana entreprenisto Etsuo Miyosi. La anonco propagandos la inventaĵon faritan de s-ro Miyoshi por handikapitoj, sed fakte multe pli  la spaco ĝi dediĉas al la propagando de Esperanto. Ĝi estos konvena helpilo por ĉiuj,     kiuj volas propagandi Esperanton en Ĉeĥio.

El ret-komuniko de Kava-pech

Atentu, en bulteno  RET-INFO estis skribita  la Eŭropa tago  la 25-an de septembro. Dume la redakcio ne scias precize, kiu dato estas ĝusta..

Semajna restado en bela Beskydy-montaro, en Rožnov sub la monto  Radegast.

En la tagoj de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2005 mi partoprenis refreŝigan restadon de nevidantaj esperantistoj parte kiel gasto, parte kiel dume nesperta akompanantino de nevidantoj. La aranĝon organizis Regiona filio de SONS (Kunliga organizaĵo de nevidantoj kaj malmulte vidantoj) en la  urbo Olomouc. Kompreneble min interesis scii iom pli multe pri ilia organizaĵo. Samtempe ili havas pli ol 200 membrojn nevidantaj kaj malmulte vidantaj. En sia agado ili direktiĝas ĉefe je sociale-jurista konsultado, deĵoro de akompanantoj, klubaj aktivadoj, refreŝiga restado, klerigado en lernejoj kaj subteno de kultura kaj sporta agado.

En la  kadro de aktivadoj de libera tempo ili subtenas ankaŭ renkontiĝojn de handikapitaj esperantistoj inkluzive de aranĝo de semajna restado kun  lingva seminario, kiu efektiviĝas lx en la jaro por interesuloj de la tuta respubliko.

Kaj tiel mi troviĝis en alia kolektivo ol mi kutimiĝis, sed kiujn mi senĉese devis admiri: Kiel  la helpantoj – akompanantoj – eĉ edz-partneroj zorgemas pri nevidanto dum la promenado, kiel ili priskribas, kio estas sur la tablo (laŭ la  horloĝo, ekzemple: sur trio vi havas saladon, sur seso vi havas terpomojn kaj sur naŭo estas granda fritita eskalopo),  kiel la akompanantoj haltigas nevidanton antaŭ la ŝtuparo kaj konsilas al  ili, kiel alkondukas lin aŭ ŝin  al la tablo kaj  metas ilian manon  sur la apogilon de la seĝo  ktp. Mi admiris rapidan   marŝon de kelkaj nevidantoj, antaŭ  kiuj la blanka bastono kvazaŭ dancus kaj dirus: Ne timu, trankvile iru post mi. Kaj kredu, ke kiam dum la ekskurso al Pustevny mi kondukis tri nevidantinojn en la  restoracion  Libušín por trinki kafon kaj tie estis  kelkaj ŝtupoj diverse  altaj, ke mi timeme ŝvitis.

Mi vidis konkursojn de la akompanantoj en  distanca orientado. Iliaj  okuloj  estis kovritaj per tuko kaj laŭ la  ordonoj kaj konsiloj  ili pere de la bastono iradis inter diversaj obstakloj. Ĝi estis por mi tre interesa, sed plene ravita mi estis ĉe la konkurso de pli ol 30 belaj kondukaj hundoj, kiuj konkursis en alportado de manhaltero. Ĉiu hundoposedanto unuope – sinsekve ĵetis halteron (alport´ = bastoneto 30cm longa, sur kiu estis ĉiam enŝovitaj duonoj de kolbasetoj).  Tasko estis, ke la hundo alportu la halteron al sia sinjoro, transdonu ĝin en lian manon kaj poste  la sinjoro premios ĝin per kolbasetoj.

Sed plimulto da hundoj alkuris por la bastoneto, manĝis  unu aŭ ambaŭ pecojn de la kolbaseto kaj malplenan bastoneton alportis al sia sinjoro. La organizanto de la konkurso kiel konferanseo tre amuze pere de  mikrofono  kompletigis la agadon de la hundoj kaj ŝerce diris, ke, kiam ili sentas la viandon, ke iliaj oreloj ŝtopiĝas kaj jam ne aŭdas ordonojn de siaj sinjoroj.

Mi interesiĝis pri  la opinio de nevidantoj ĉe  ricevata helpo. Sinjorino Boženka diris: Ofte min impresas klopodo de fremdaj homoj, kiel senteme ili demandas nin,  nevidantojn, ĉu kaj kiel ili povas helpi. Tio pli frue aspektis ne tro takte. Eble en tiu ĉi klerigado sufiĉe multe helpis elsendoj en radio kaj televido.. Al tiuj, kiuj vidas kaj havas por ni bonan rilaton, mi volus danki, ja ili donas al ni peceton de si ,  por kio ni tre dankemas.

Kaj ŝiaj pluaj vortoj falis en mian koron:

Kiam turmentas min problemoj de mia nefacila situacio, el kiu ne estas eliro, ĉar la sanajn okulojn kaj pli junan aĝon neniu redonos al mi, mi diras:  Kial plendi en mia  84 jaraĝo? Kvankam mi ne vidas, tamen mi ne estas sola. Mi bele vestos min, mi iros al frizistino, al pedikuristo kaj  manikuristo, mi ridetos je la homoj, babilante kun ili kaj denove aspektos la vivo pli bele.

Je tiuj vortoj mi ne forgesos.
Jarmila Rýznarová

 Antaŭ finpresado de nia gazeto venis tiu ĉi trista mesaĝo:

La 16-an de julio 2005 forlasis niajn vicojn por ĉiam, s-anino Františka Víšková, konata ĉefe en fervojista sekcio. ŝi, ĉiam afabla, sincera kaj honora, kunfondantino de nia E-klubo, restos por ĉiam en niaj rememoroj. Honoron al ŝia memoro.

Václav Stibůrek, prezidanto de E-klubo en Benešov.

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN

Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21,530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 941e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-kehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj