Informilo 3/2005

Informilo 3/2005

Enhavo:

10 j. en urba muzeo Č. Třebová

T. G. M. + Andersen

Komunikado de neaŭdantoj

El ricevitaj poŝtaĵoj

Lingva anguleto

Vilnius

Nia feliĉa geedzeco

Dek jaroj de „Historio de E-movado en Bohemio, Moravio kaj Silezio“ en urba muzeo en Česká Třebová

Esperanta fakparto en la muzeo ne ekestis en Česká Třebová hazarde. E-movado en tiu ĉi urbo komenciĝis jam en la jaro 1921 per fondo de fervojista sekcio. Pli malfrue estraro de la sekcio translokiĝis en Olomouc, sed denove en la jaro 1965 ĝi revenis post interrompo de agado, precipe kaŭze de la dua mondmilito. Anoj de la sekcio tradukis E-klarigojn de tutŝtata fervojhoraro en Esperanton. Ĝi organizis karavanojn al IFEF kongresoj (Internacia fervojista E-federacio) kunligitaj ofte kun vizito de fervojaj entreprenoj. Tiamaniere anoj de ekskursoj vizitis Jugoslavion, Bulgarion, Svislandon, Francion kaj turisme Danlandon, Norvegion kaj Svedujon. Preskaŭ samtempe post la unua mondmilito eklaboris en Česká Třebová E-klubo sub gvidado de gimnazia profesoro Vaněk. Bedaŭrinde el agado de la klubo restis nur koncizaj informoj en tiama regiona gazeto. E-klubo pereis en la jaro 1940 per malpermeso de Esperanto en Protektorato.

En la jaro 1960 maljunaj lokaj veteranaj esperantistoj kun novaj geinteresuloj pri Esperanto renovigis E-movadon eĉ en vicoj de nefervojistoj.

Antaŭ 20 jaroj (en la jaro 1985) entuziasma esperantisto s-ano Jiří Pištora  fariĝis direktoro de la urba muzeo. Li per senlaca laboro kaj per helpo de oferema loka esperantistaro kaj kun najbaraj E-kluboj sukcesis fondi en la jaro 1993 E-parton. Tuj li kolektis esperantaĵojn de ĈEA, E-kluboj kaj ofte ricevadis ilin de unuopuloj el vicoj de esperantistaro. 

Apartan atentemon meritas biblioteko de E-literaturo, kiu enhavas preskaŭ 6 000 librojn, broŝurojn kaj 205 titolojn de gazetoj eldonitaj en la tuta mondo. Iuj eksterlandaj gazetoj enhavas artikolojn kaj poemojn de ĉeĥaj famkonataj esperantistoj (T.Pumpr, J. Kořínek, St. Schulhof, E.Urbanová kaj pluaj) de la unua mondmilito ĝis nuntempo.

El menciita nombro da libroj troviĝas nenegeble en la biblioteko la plej valoraj libroj de E-kreinto L.L.Zamenhof kaj plue verkoj de ĉeĥaj aŭtoroj skribitaj en Esperanto. Ni povas envicigi inter ili samideanon Karel Píč el Litomyšl, kiu per la  romano „Litomišla tombejo“  glorigis sian naskiĝurbon en la mondo. En la muzeo troviĝas ankaŭ altvalora ekzemplero de la unua lernolibro de Esperanto eldonita ĉeĥe en tiama Aŭstrio-Hungario en la jaro 1890. Oftaj tradukoj de libroj en Esperanton devenas de multaj famaj aŭtoroj de lingvoj angla, rusa, franca kaj germana (Shakespeare, Wilde, Dickens … Puŝkin, Gogol, Turgenev … Moliere, Balzac, A. Dumas, Maupassant … Goethe, Schiller, Heine kajpluaj). Multaj libroj en E-biblioteko montras belecon de ĉeĥa literaturo, ekzemple el la  verkoj de K.J.Erben, K.Čapek, P.Bezruč, B.Němcová, V.Nezval kaj pluaj.

Verkojn de ĉeĥaj operoj kaj teatraĵojn en Esperanto elsendis ĉeĥoslovaka radio. Nome de operoj „Vendita fianĉino“ de la komponisto B.Smetana, „Najado“ de A.Dvořák, el teatraĵoj „Blanka malsano“ kaj „Milito kun salamandroj“ de K. Čapek. Sonbendo kun „Najado“ troviĝas en la muzeo.

Al historio de Esperanto ni devas ankaŭ envicigi albumojn kun fotoj el agado de E-kluboj, el naciaj kaj fakkongresoj eĉ el UEA kongresoj. Krom fotoj troviĝas en la muzeo bildkartoj, poŝtkartoj, kovertoj kun teksto en Esperanto, ŝlosiloj, E-lingvaj kalendaroj, krajonoj, memoraĵoj el diversaj E-kongresoj aŭ lokaj renkontiĝoj, E-insignoj, kolekto de E-poŝtmarkoj, E-flagetoj, glumarkoj, gramofondiskoj kaj donacoj de eksterlandaj gastoj.

Laŭ mia opinio unu el la plej grandaj partoj de E-kolektoj en la muzeo oni povas nomi dokumentojn el la agado de unuopaj E-kluboj (grupoj, rondetoj) koncentritaj preskaŭ en 80 skatoloj. Tiom da kluboj (eble pli) estis en oraj periodoj de E-movado en Bohemio, Moravio kaj Silezio. Tre interesa kunlaboro ekzistis inter germanaj kaj ĉeĥaj kluboj ambaŭflanke de la landlimo kun Germanio inter Dresden- kaj Liberec-regionoj. Mi ne kuraĝas nomi la plej aktivajn klubojn de pasinta jarcento. Iuj E-kluboj laboris kaj propagandis eble Esperanton bonege, sed dokumentoj pri ilia laboro ie perdiĝis. En iuj skatoloj troviĝas nur kelkaj koncizaj informoj kaj oni povas vidi, ke en certaj lokoj E-kluboj ekzistis kaj iliaj agadoj povis esti tre bonaj.

Agadon de E-kluboj en regionoj montras fotoj. El urbo Pardubice la muzeo ricevis interesajn fotojn, kiuj montras komunajn renkontiĝojn en kadro de Orient- kaj Nord-Bohemio. Ankaŭ ricevitaj afiŝoj pri prelegoj, teatraĵoj, kongresoj, festivaloj inkluzive de invitiloj al E-renkontiĝoj, E-dancbaloj estas historie valoraj.

En aparta loko koncentritaj skribaĵoj el agado de E-sekcioj (fervojista, filatelista, pedagogia kaj multaj aliaj) atentigas esperantistojn pri ilia longtempa laboro.

Abunda materialo ankoraŭ atendas diligentajn „kapojn kaj manojn“, kiuj kapablas ordigi ekzemple skribaĵojn de ĈEA, koncentri superfluajn gazetojn kaj proponi ilin eksterlanden. Ankaŭ oni devas envicigi multnombrajn gazetajn eltranĉaĵojn enhavantajn mencion pri Esperanto.

Fine de la pasinta jaro direktorino de la muzeo volis likvidi E-parton de la muzeo, sed dank‘ al traktado de ĈEA kun subteno de la loka muzea societo ŝi ne sukcesis. Skriba kontrakto inter ĈEA kaj la muzeo eble malfermos pordojn al sukcesa estonteco de E-parto de la loka muzeo. La  menciita parto de la muzeo en Česká Třebová estas ja  unika kaj sola en Ĉeĥa respubliko!

                                                                  red.

Du datrevenoj:

Tomáš Garrigue Masaryk

(7.3.1850 – 14.9.1937) iĝis la plej elstara, la plej grava novepoka ĉeĥa politikisto kaj diplomato. Origine universitata profesoro de sociologio, redaktoro, publicisto kaj deputito de aŭstria monarkia konsilantaro.

Fine de la jaro 1914 li emigris eksterlanden, kie li iĝis gvidanta persono de ĉeĥa eksterlanda kontraŭaŭstria rezista movado, kies celo estis ekesto de memstara Ĉeĥoslovakio.

En Parizo, en la jaro 1916, li fondis  „Nacian konsilaron ĉeĥoslovakan“ kaj ekde sekvinta jaro li meritis pro ekesto de ĉeĥoslovakaj legioj.

Kiel unua prezidento de memstara Ĉeĥoslovaka  respubliko, ekde la jaro 1918 ĝis la jaro 1935, li meritis pri konstruado de ekonomie forta Ĉeĥoslovakio, fondita  je  demokratiaj principoj. Lia persono pro tio, tute merite, aperas  sur la vico de poŝtmarkoj. –
tradukis P. Nechvíle

200-jara naskiĝdatreveno de dana verkisto Hans Christian ANDERSEN

La 2-an de aprilo 2005 ni festos la 200-jaran naskiĝdatrevenon de la fame konata dana verkisto Hans Christian Andersen. Kiu lin ne konus, ĉar liajn Fabelojn por infanoj konas preskaŭ la tuta mondo pere de tradukoj en multajn lingvojn, kompreneble ankaŭ en Esperanton.

Li naskiĝis la 2-an de aprilo 1805. Forlasinte lernejon li fariĝis kantisto en Kopenhago, krom tio li dediĉis sin al teatro, recitado, studado de danco. Komence li verkis vojaĝpriskribojn kaj poemojn. Famigis lin liaj tri romanoj, sed precipe la 156 fabeloj. La ĉefa volumo nomiĝas La fabeloj kaj rakontaĵoj por infanoj.

La temojn li ĉerpis el propra fantazio, el popola tradicio, pli malfrue el la ĉiutaga vivo. Per sia verkaro li esprimis sian konvinkon pri pozitivaj ecoj de homa karaktero.

Omaĝe al lia naskiĝdatreveno estis proklamita en la j. 1967 far la Internacia komitato por infana libro la 2-an de aprilo kiel la Internacia tago de porinfana libro. Hans Christan Andersen mortis en Kopenhago la 4-an de aŭgusto 1875.

En 19-a jc. ekkreskis la intereso pri naturo. Disvastiĝadis belegaj ĝardenoj, la homoj riĉigadis siajn sidejojn per floraro ĉi- aŭ eksterlanda. La virinoj beligadis sin per floroj, en la societojn ili venadis kun floroj en siaj manoj, la floro akompanis la homon kiel bela komponento en gravaj momentoj de la vivo. Andersen, fajna, sentema kaj soleca homo, platonika admiranto de virinoj, al ni restigis en siaj verkaĵoj detalajn priskribojn de la naturo, kolektadis florojn en ĉiuj jarsezonoj, bindis grandajn bukedojn donacinte aŭ ricevante ilin. La materialon por siaj verkaĵoj li serĉis sur kampoj, en arbaroj, apud vojoj.

Li fondis ja tute novan direkton. La homoj imitadis lian bindadon, ili mem iradis kolekti la florojn anstataŭ aĉeti ilin de la florvendistoj. Ili ekkomprenis la rigardon de Andersen, ke per kombinado de floroj en bukedojn ekestis io nova, bela, kio ĝojigos la homojn, se ili ĝin donacas aŭ ricevas.

En lia tempo la floroj aperadis en la bildoj. Ĉar Andersen la florojn, kiujn li donacis aŭ ricevis, tre detale priskribadis en siaj taglibroj, ilin povis Erik Bering en nia epoko fidele imiti. La florojn li aranĝis en vazojn el 19-a jc. konservitaj en la muzeo de porcelano en Kopenhago.

                                                                                                        Jací

Komunikado de neaŭdantoj kaj  surdetuloj  en la mondo de sonoj

Ofte mi cerbumis, ĉu estas pli malbona, se la homo post ia akcidento perdas aŭdsenton aŭ vidsenton. Ofte mi  venadas inter handikapitajn homojn kaj ankaŭ ofte mi ricevadas iliajn leterojn kaj mi do scias pri iliaj problemoj.

Mia konatulo, pli poste amiko kaj por mallonga tempo ankaŭ mia edzo havis malfermitan vundegon sur tibio post grava motorcikla akcidento en j. 1961. Multfoje li estis operaciita kaj ĉe  la deka operacio pro netaŭgaj antibiotikaj medikamentoj  rekte ĉe la kuracado en hospitalo dum 14 tagoj tute surdiĝis.

Post la  reveno el malsanulejo li cerbumis, kiel  ligi komunikadon kun la homoj kaj ankaŭ kun la bestoj, ja en tiu tempo li posedis tri leporhundojn, kun kiuj li partoprenadis diversajn konkursojn. Li diradis, ke la hundoj komprenis al lia sanstato pli frue ol la homoj.Kiam ilia bojado ne atentigis lin pri sonorado de alvenanto, jam post du tagoj ili kaptis delikate  lian manikon kaj kondukis lin al la pordo.

Eble ne multaj homoj povas   prezenti sin en situacion de la homo, kies sencoj dum la tuta tempo normale funkcias kaj subite havas ĉirkaŭ si teruran silenton, vidas, ke la homoj parolas al li kaj li ne komprenas kaj anstataŭ tio, ke lia edzino subtenu lin –( en tiu tempo la dua) kaj helpu al li adaptiĝi en tiu stato kaj havu por li komprenemon, la geedziĝo fiaskis. Laŭdire ŝi ne volis vivi kun kriplulo.

Dank´al tio, ke Josefo Vaněček dum sia vivo ne kutimiĝis rezigni (atinginte la rangon de la kolonelo, li  havis familion kun tri infanoj kaj zorgeman edzinon, kiu mortis en j.1967),  li serĉis taŭgan solvon por venonteco. Tre rapide li  sukcesis bone preni la vortojn rekte  el  la buŝo ĉe malrapida parolo kaj bona esprimado, por  ke li povu almenaŭ interkompreniĝi kun siaj infanoj  kaj iliaj familioj. Sed kiel komuniki kun ceteraj, kiam  helpe de gestlingvo li povus interkompreniĝi denove nur kun tiuj, kiuj ĝin konas.

Lian atenton kaptis anonco por skribaj kursoj de internacia lingvo Esperanto, kiujn gvidis kuracisto, la  doktoro Josef Hradil. Dudek lecionojn por komencantoj li sukcesis ellerni  en nekredeblaj kelkaj monatoj kaj post  la duonjaro li jam klopodis havigi al si  atingeblan literaturon en tiu ĉi lingvo. Lia instruisto proponis, ke li mem jam povus instrui en skribaj kursoj kaj tiel helpi al simile handikapitaj homoj kaj krom tio ligi kontaktojn per korespondado kun la tuta mondo.

Kaj tiel dum sia korpterapia restado en kuracloko Hrabyně en la j.1985 li fondis grupon kun pluaj dudek interesuloj, kiuj iĝis bazo de sekcio de handikapuloj ĉe la Ĉeĥa Esperanto- Asocio en Prago. Dum pluaj jaroj la sekcio  memstariĝis kaj la organizaĵo akiris respekton de E-publiko ne nur ĉe ni, sed ankaŭ en tutmonda E-movado. Josef Vaněček ne nur gvidis tiun ĉi organizaĵon, sed organizis skribajn kursojn, regule monate eldonadis gazeton Informilo, per kiu li donadis interesajn  informojn al siaj membroj pri agado  en E-movado konsidere je interesoj kaj bezonoj de handikapuloj.

Pri liaj meritoj mi povus skribi ankoraŭ longe. Ja ĝis sia morto en 75j.(+8.1.1998)  li  sukcese organizis tri internaciajn kongresojn, li eldonis diversajn lernhelpilojn kaj  persone gvidis multajn lingvajn seminariojn. Kiel – kiam li tute ne aŭdis? Lia plej proksima kunlaborantino kontrolis laŭtajn respondojn de partoprenintoj, per kapjeso ŝi anoncis al li ĝustan respondon kaj ĉe la  malbona respondo ŝi rapide tion  notis kaj li tuj klarigis la eraron, ke ofte la nova partopreninto eĉ ne rimarkis, ke la gvidanto estas tute  neaŭdanta.

Lia partnerino Jana Malínská mortis subite antaŭ unu el preparitaj internaciaj renkontiĝoj. Mi estis petita pri helpo kiel longjara E-funkciulino kaj tiel sinsekve nia kunlaboro pli kaj pli profundiĝadis.

Ni iĝis bonaj geamikoj. Sed  lia sanstato malboniĝadis, lia loĝejo  estis  malvarma, tute  netaŭga,  kien iradi  kun du francaj   bastonoj  sur ronda mallarĝa ŝtuparo estis preskaŭ artista ago. Mi translokigis lin en mian familian domon.

Spite de sia grava handikapo elkreis Josef Vaněček pere de sia oferema laboro agrablan kaj amikan  medion, en kiu estas ĉe internacia dimensio  ebligata  disvolviĝo de la  edukiteco kaj ŝanĝo de kulturaj valoroj inter handikapitaj civitanoj.

Pasis sep jaroj de la morto  de mia kara edzo, –  kvankam mi estis lia edzino nur du kaj duonon de la monato kaj mi tre bedaŭras, ke li ne povis ĝisvivi ĉiujn  vivpliboniĝojn por la neaŭdantoj, kiujn hodiaŭ ofertas diversaj firmaoj, kiel videofakso, skribtelefono, interreto kaj pluaj, por  ke li povu komunikadi kun la tuta mondo ankaŭ helpe de tiuj ĉi novaj modernaj helpiloj.
Jarmila Rýznarová

El ricevitaj poŝtaĵoj :

 1) La redakcio ricevis anoncon pri  internacia geedziĝo de Svetlana Milanoviĉ el Kroatio kaj Johan Derks el Nederlando. Ili geedziĝis  la 16-an de  februaro 2005. La redakcio gratulis en la nomo de tuta AEH. (ilia ret-poŝto: derks.esp@tiscali.nl)

2) Venis libreto“ Pasporta servo 2005“.  Ĝi enhavas precizajn adresojn de gastigantoj de TEJO, nunjare jam 1364 adresojn  el 89 landoj de la tuta mondo.( En oktobra numero de pasinta jaro ni skribis detale pri tiu ĉi unika servo.)   Plej multe da gastigantoj troviĝas en Francio (148), en Germanio (110), en Ukrainio (82), poste en Usono, Rusio, Pollando. Nia Ĉeĥa respubliko havas 20 gastigantojn en 14 urboj. Estas interese, ke en granda urbo Brno estas eĉ ne unu gastiganto. Interesuloj povas ricevi aliĝilojn por Pasporta servo  en  la redakcio.

3) La  korespondaĵo  en la redakcio senĉese vastiĝas kaj por du okuloj kaj unu maljuna cerbo, kiu zorgas pri  ricevitaj kaj forsenditaj leteroj,   la laboro ŝajnas esti jam troa.  Kelkaj samideanoj proponis, ke ni eldonu la gazeton Informilo  nur 6foje dum la jaro. Mi opinias, ke tio ne estas solvo, tiel  niaj membroj ne estus freŝe informitaj pri ĉiuj novaĵoj. Ja la  redakcia laboro ne enhavas nur zorgon pri la gazeto. Nun helpe de moderna tekniko  komputile venadas ĉiutage 30 ĝis proksimume 60 mesaĝoj  kaj nur tralegi ĉion,  daŭras ofte ĝis noktomezo, – ( ĉar  ni malfermas  interretan e-mailan poŝton  nur vespere pro pli malmultekosta  funkciado).    Pli frue venadis per normala poŝto  14taga gazeto „Eventoj“ kun plej interesaj  novaĵoj, nun venadas interretaj mesaĵoj“Ret-info“ eĉ kelkaj  ĉiutage. En pasinta jaro per normala poŝto kaj per interreta e-mailo venis en la redakcion  870 leteroj krom 430 mesaĝoj de Ret-info kaj krom  ankaŭ multaj mesaĝoj de faka-scienca agado.  En pasinta jaro J.Rýznarová forsendis 718 leterojn.

4) Jen fragmento el la letero: ….mia kara, neniam insultu, neniam koleru je via kapo, se vi ne povas rapide trovi aŭ rememori konvenan vorton, frazon, nomon aŭ daton. Ja imagu, kiom da informoj kaj scioj  devas en  via   kapo enŝtopiĝi – male, estu feliĉa, ke io el via kapo „elfalis“, almenaŭ tie estos loko por ia nova, pli grava informo! Tion mi rekomendas al vi.
M.Z.

5) Ni estis informitaj el plua letero: Mi proponis materialon pri Esperanto al radio Ostrava, ili primokis min, ke ili havas nenion komunan kun Esperanto. Poste mi vizitis redaktejon de radio Proglas, kie ili amike traktis kun mi kaj promesis informi aŭskultantojn pri Esperanto el tiuj propagandaj materialoj. V.Sl.

6) El la letero de Francio:  Kiu estas kolora homo?

Kara blanka frato, kiam mi naskiĝis, mi estis nigra. Kiam mi kreskis, mi estis nigra. Kiam mi sub la  suno iras, kiam mi timas, kiam mi malsanas, kiam mi forpasos, senĉese mi estos nigra…., dum vi, blanka homo – kiam vi naskiĝis, vi estis rozkolora. Kiam vi kreskis, vi estis blanka, kiam vi sunon iras, vi estas ruĝa, kiam vi malvarmas, vi estas blua. Kiam vi timas, vi estas verda, kiam vi malsanas, vi estas flava, kiam vi forpasos, vi estos griza.

Nu, el ambaŭ ni . . .  –  kiu estas la kolora homo?.
M.P.

Lingva anguleto:

Atentu la prepoziciojn de kaj da

Mi legis: Tri mil da kronoj. – Modesta nombro da esperantistoj. – Ĉu ĝuste?

La prepozicion „da“ ni uzu, kiam ni havas difinitan, ne nepre precizan, kvanton, nombron, pezon, mezuron, gradon en rilato al substantivo nedifinita. Ekzemple: poto da lakto; peco da tolo; bukedo da floroj. La esprimoj indikas, pri kiom da lakto, tolo, floroj oni parolas. La prepozicio da determinas la kvanton. – Sed povas okazi situacio, kiam oni ne demandas „kiom“, sed kio formas enhavon de la poto, pri peco de kio oni parolas, kiuj floroj formas la bukedon. En tiu kazo oni respondas: poto de lakto; peco de tolo; ekzemple bukedo de rozoj. La prepozicio de specifas la suplementon. La dua enkonduka frazo estu: Modesta nombro de esperantistoj.

La prepozicio „da“ estas uzenda post substantivigitaj entjeraj numeraloj (ne post frakcioj). Ekzemploj: miloj da kronoj; deko da koboldoj. En la supra enkonduka frazo, kie estas la baza numeralo (mil), ne povas esti da, nek de, ĝi devas esti sen prepozicio: Tri mil kronoj.

Memoru la nuancon: dek butonoj = deset knoflíků. deko da butonoj = asi deset knoflíků.

           J. Werner

Vilnius

Atentigo por aliĝíntoj al U K, kiuj partoprenos buskaravanon de AEH:

Dum proksima semajno ricevos ĉiu aliĝinto la Duan bultenon kun la mendilo, kie estos  inter aliaj aferoj  nomaro de 28  eblecoj por tranoktado, t.e. hoteloj, hosteloj  kaj junularaj gastejoj. Organizantoj  rekomendas, ke vi memstare ne forsendu la mendilon  al UEA, sed al redakcio de AEH en Pardubice.  Ni volas por  niaj membroj mendi malmultekostan  tranoktejon  en junulara gastejo,  kie estas du kaj tri litaj ĉambroj en la prezo  9 – 8 euro/1nokto. La ĉeĥa buso estos al nia dispono, do estas necese, ke ni ĉiuj dormu en unu  gastejo.  Certe la plej malmultekostaj tranoktadoj estos plej frue plenaj.

Ĉar la mendojn de la tranoktado oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago, estas necese sendi la monon   plej frue. Ni kalkulas la tranoktadon sen matenmanĝoj  kaj  busan vojaĝon  sume 5 000,– Kč  (aŭ  163 euroj). – sen asekuro.  La monon bonvolu sendi al Poŝta ŝparejo en Pardubice,  – la tuta numero de la konto estas en kadreto ĉe  la fino  de ĉiuj Informiloj.  Ne forgesu skribi Vian kongresan numeron sur la mendilo, kiun ni tre bezonas scii.
red.+ J.Hron

Nia feliĉa geedzeco

Mia edzino kaj mi iradas dufoje
semajne vespermanĝi en iun restoracion. Unue ni trinkas aperitivon
kaj poste ni manĝas kutime iun specialaĵon. Ni ĉiam ĝuas agrablan
kuneston. Ŝi iradas marde, mi vendrede.

Ni havas apartajn dormoĉambrojn.
Ŝia estas en Prago, mia en Brno.

Mi kunprenas mian edzinon ĉien.
Sed ŝi ĉiam trovas la vojon reen.

Kiam mi demandis mian edzinon,
kien ŝi volus iri dum nia edziĝfesta jubileo,
ŝi respondis, ke ŝi deziras iri ien,
kie ŝi longe ne estis.
Do mi proponis al ŝi la kuirejon.

Ni ĉiam tenas nin mano en mano. Se mi ŝin liberigus, ŝi irus aĉetadi.

Ŝi havas elektre varmigatan liton, elektran miksilon, elektran fritilon por pano, elektran harkrispilon, elektran fornon, elektran lavmaŝinon. Iutage ŝi diris „Ĉie estas multe da teknikaĵoj kaj mi ne trovas lokon eĉ por sidi.“ Mi proponis al ŝi elektran seĝon.

Mia edzino al mi diris, ke ŝia aŭtomobilo paneis. Laŭdire estas akvo en karburilo. Mi prenis sakon kun ilaro kaj demandis ŝin, kie la aŭtomobilo estas? Ŝi respondis : „En fiŝlago“.

En belsalono ŝi maskis sian vizaĝon per ŝlimo el Piešťany. Du tagojn ŝi aspektis perfekte. Poste la ŝlimo defalis.

Matene ŝi kuris post komunuma rubaŭto kaj kriis: „Ĉu mi trafos ankoraŭ la forveturon?“ La rubaĵisto elŝovis la kapon el la kabino kaj diris: „Jes, ensaltu!”

Laŭ la statistiko edzeco estas la plej ofta kaŭzo de divorco.

Mi ne parolis kun mia edzino jam du monatojn. Mi ne volis ŝin interrompi.

La lastan kverelon kaŭzis mi. Kiam la edzino demandis min, kio estas en televido, mi respondis, ke diversaj printkonektoj kaj polvo.

                            Anoniman tekston tradukis fili

Belegan printempon kaj kontentajn paskajn festojn elkore deziras redakcio.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21,   530 03  PARDUBICE,  CZ
tel. 466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: 
www.volny.cz/aeh-ikeh

Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300

Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!

La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj