Informilo 2/2005

Informilo 2/2005

Enhavo:

Mesaĝo de la prezidanto de UEA
Kiel intertraktas Evropo
Rakonto pri homoj
Forpasis poem-tradukisto
La semajno de internacia amikeco
En Usono helpas trejnitaj simkou
Lingva anguleto
El la kluboj + pri Vilnius
La XX-a lingva seminario Skokovy

Mesaĝo de la prezidanto de UEA

Karaj esperantistoj, 

ĉiuminute iĝas pli klara la enorma grandeco de la katastrofo, kiun granda parto de la homaro travivis pro la cunamo en la hinda oceano. Ĉiuminute la  nombro de la viktimoj pliiĝas kaj certe ĝi ankoraŭ pliiĝos en la venontaj tagoj.

En ĉi tiu momento mi ne kapablas fari ion alian ol sendi la solidarecon de  ĉiuj esperantistoj al ĉiuj popoloj tiel kruele trafitaj fare de ĉi tiu natura katastrofo.

Povus ŝajni eĉ maldece en ĉi tiu momento pensi krome pri la esperantistoj en tiuj landoj, sed tiuj estas la solaj viktimoj, kiujn ni  povos rekte helpi pere de la Fondaĵo Espero de UEA. La unuaj esploroj faritaj kaj de mi kaj de aliaj ne donis informojn pri esperantistaj viktimoj, sed mi supozas, ke kelkaj povus ekzisti ĉefe en  Barato. Se iu havas fidindajn informojn pri tiaj kazoj, tiu bonvolu  kontakti min aŭ  Hans Bakker aŭ  la Centran Oficejon de UEA. Mi fidas, ke, preter ĉi tiu malgranda helpo, la esperantistoj en ĉiuj  landoj, kiuj estas mobiliziĝantaj por sendi kuracistojn, kuracilojn kaj  aliajn urĝe bezonatajn materialojn, respondos al la help-alvokoj de la  landaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj. Finfine unu el la bazaj valoroj de nia kulturo, kiun ni volas transdoni al la mondo, estas tiu de solidareco tutmonda. Mi estas tre malĝoja, ĉar mi volus fari multon plian, ion konkretan, por  tiuj homoj, kies domoj estas forportitaj kaj kies familianoj estis mortigitaj, sed mi ne kapablas.


Renato Corsetti, Via del Castello, 1  IT-00036 Palestrina, Italujo renato.corsetti@esperanto.org

 

Venas informoj pri helpoj de multaj landoj;  Internacia Urĝa Agado (fondita en 1977 kaj aprobita de la Kongreso de la  Popoloj) sendis teamon el 7 volontuloj – sukuristoj en Srilankon por serĉi malaperintajn homojn, flegi la suferantojn kaj purigi la akvon. Ili ankaŭ helpas en konstruado de la domoj. La alvoko por donacoj estas ankaŭ gastigata de la TTT-ejo de la Mondcivitanoj http://www.recim.org/aui kaj tiu asocio estas kapabla respondi al vi en Esperanto.

Tamen la redakcio rekomendas, ke niaj ĉeĥaj membroj subtenu la suferantojn pere de ĉeĥaj organizaĵoj kaj per konataj numeroj, kiuj estas indikataj en televido, ke ni evitu komplikaĵojn de nia valuto. AEH forsendis jam 1000Kč kaj plua sumo estas preparata.                      

                                                red.

Kiel intertraktas Eŭropo?

 Ĉu angle? Hispane? Itale? Jes, sed ankaŭ ĉeĥe, finne aŭ slovake.

En Eŭropa parlamento kunsidas 732 deputitoj, kiuj parolas per dudeko naciaj lingvoj. Ĉiu el ili estas oficiala (kompare al OSN kun ses lingvoj, kie praktike oni uzas nur anglan kaj francan lingvojn, NATO ekskluzive anglan lingvon) kaj post duono de jaro de la laboro restas unu problemo en du niveloj – tradukistoj kaj interpretistoj.

Ciferoj kaj lingvoj

-3,5 eŭroj jare kostas por ĉiu eŭropano en membraj ŝtatoj la tradukista laboro post plivastigo de EU
-2,3 milionoj da paĝoj estos tradukitaj kaj presitaj dum ofica aferaro (dum laboro en la jaro 2005),  – pligrandigo kontraŭ jaro 2003 estas pli ol kvindekprocenta. Validas ĝenerala alvoko por plej eblaj mallongaj tekstoj.
– 2000 paĝoj dum unu horo, tia estas rapideco de maŝintradukado ordinare uzata en brusela centro.
– Origine estis 1300 tradukistoj. Dum tri jaroj la kvanto de ili pligrandigos pri “novaj lingvoj”, aproba nombro estas 540 homoj kaj lokoj plie.
-En centralo estas kvin mil tradukistoj (parlamento, komisioj, pluaj intertraktadoj). Kutime oni bezonis ĉiutage mezkvante 700 el ili, post plivastigo EU plej malmulte milo da ili.
-Helpilo estas aparato nomita Eŭrodicaŭt (laboras en dek du lingvoj kaj kapacito estas 650 000 vortoj). Ekzistas aligo al interreto.
-De interesuloj oni postulas scipovon de tri lingvoj, tradukadon kaj interpretadon en gepatran lingvon oni kompreneble supozas.

              el ĉeĥa ĵurnalo esperantigis  L.Srbová

Rakonto pri homoj, kiuj povas esti modelo   al ceteraj handikapitaj homoj.

Jen ensemblo, kiu  montras al la  mondo dancon en rara interpreto. Ilian arton praktike admiras la tuta mondo. La ensemblo Candoco ekestis en la jaro 1991 kaj unu el la fondintoj estis ĉaretulino  Celeste Dandeker. En la ensemblo estas ne nur sanaj, sed ankaŭ handikapitaj dancistoj el diversaj partoj de la mondo. Kelkaj el ili poste ricevis kelkajn honorigojn. Artdirektorino Celeste Dandeker komenciĝis  en teatro  en Londono, kies studentoj kunlaboris kun la ensemblo. Unu el dancistinoj estas ĉaretulino Suzanne Cowan. La danco por ŝi prezentas tutvivan manion kaj al tiu ĉi hobio ŝi dediĉas sin ankaŭ post la spinakcidento antaŭ dek jaroj.

Ekde la jaro 2000 ŝi dancis komune kun aliaj handikapitaj artistoj. Ŝi studis ĵurnalistikon kaj nun laboras en televido kiel reĝisorino. Ankaŭ aliaj studentoj de la ensemblo prezentis sian arton. Aŭstralano Marc Brew studis artlernejon kaj poste fondis balet-lernejon. Aliaj estis ambasadoroj kaj direktoroj de ensembloj. En Prago la ensemblo dancis en februaro 2003.

           El ĉeĥa ĵurnalo  tradukis kaj mallongigis fili

  Forpasis poem-tradukisto

Ĉeĥajn esperantistojn trafis  granda perdo.  Unu el la plej ŝatataj, altvaloraj,   modestaj  homoj devis forpasi.  Mezlerneja profesoro s-ano Jaroslav Mráz el urbo Rokycany jam ne povos prelegi pri diversaj  literaturaj kaj historiaj signifaj  personecoj de la  ĉeĥa nacio en Klubo de esperantistoj en Prago,  aŭ dum  regulaj lingvaj seminarioj aranĝataj ĉiun duonjaron en pensiono Espero en la vilaĝo Skokovy. Ja, liaj E-tradukoj de ĉeĥaj  poetoj estis tiel multnombraj: de Karel Havlíček Borovský Tirolaj elegioj kaj Reĝo Lavro, la poemkolekto de Stanislav Kostka Neumann Libro de arbaroj, akvoj kaj deklivoj, de Jan Neruda Kosmaj kantoj, la ciklo de poemoj de Karel Toman Monatoj kaj de František Hrubín La turhorloĝo de Mánes kaj pluraj poemoj de ĉeĥaj aŭtoroj, oper-arioj kaj popolaj kaj artefaritaj kantoj inkluzive la religiaj. Inter lastajn laborojn  apartenis traduko de  67 poemoj el la kolekto Vortoj de la nokto de Zdenka Bergrová kaj   kunlabore kun s-ano  M.Malovec traduko de  la poem-libro Ekaŭdi la animon de Věra  Ludíková, ankaŭ de Jiří Karen Mondo afabla ne nur al vortoj.. Li ankaŭ kunlaboris  kun s-ano Karel Kraft ĉe la Ĉeĥa E-vortaro kaj lingve reviziis 650 paĝan E-tradukon de Bona soldato Švejk de Jaroslav Hašek en  traduko de Vladimír .Váňa.

Nia asocio   perdas en li  perfektan kunlaboranton de la redakcio de Informilo, komitatanon de AEH,  gvidanton de skribaj kursoj kaj ĉefe  sinceran kamaradon.

Jaroslav Mráz  naskiĝis  la 30-an de aprilo 1933; li instruis en la gimnazio en Rokycany kaj en pedagogia fakultato en Plzeň, pli poste li estis direktoro de la astronomia observejo en Rokycany, esperantisto de la jaro 1949. Li mortis post grava malsano la 12-an de januaro 2005.  Honoron al lia memoro!
jary

Rememoro je  Jaroslav Mráz   de docento Vlastimil Novobilský  el  Ústí n.L.

La sciigo pri forpaso de Jaroslav Mráz trafis min krude des pli, ĉar ni estis kolegoj dum la studoj en la Karola Universitato en Prago kaj kune partoprenadis tiam tre viglan E-vivon en la praga klubo. Kvankam niaj vojoj disiĝis post fino de la studjaroj, ni kontaktis nin perletere kaj li partoprenadis  kaj sukcese  prelegis dum Internaciaj E-festivaloj en Ústí. S-ano Jaroslav Mráz restos daŭre en niaj rememoroj.

La semajno  de internacia amikeco

La lasta plena semajno de februaro estas festata en la Esperanto-movado kiel la Semajno de Internacia Amikeco (SIA). Ĝi celas plivigligi kontaktojn inter esperantistoj de diversaj landoj kaj krei kaj plifortigi iliajn ligojn kun rondoj ekster la Esperanto-movado. Jam de kelkaj jaroj s-ino Edvige Ackermann (Italio) estas komisiito de UEA pri la Semajno. La Estraro de UEA nomumis ŝin por tiu tasko ankaŭ dum la periodo ĝis 2007. Sube sekvas alvoko de s-ino Ackermann por aktivado lige kun SIA 2005.

“Ni ekbruligu la flamon de Amikeco trans limoj. Ĝia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Por ke tiu flamo povu lumi pli klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la neŭtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo ĝi vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj”.

Tiel Erik Carlén, antaŭ pli ol 35 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de ĉiujara Semajno de Internacia Amikeco, kiu poste fariĝis tutmonda tradicio de la Esperanto-medio. La tiama vicprezidanto de UEA formulis sian ideon per la simpla la devizo: INTERKOMPRENIĜO + AMIKIĜO = ESPERANTO.

Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laŭ propraj vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, tamen tiu simpla adicio pleje respegulas la esencan fonon de la lingvo internacia:
-egaleco inter homoj kaj nacioj;
-solidareco inter ĉiuj gentoj; kaj
– respekto de homaj rajtoj.

Fakte amikeco ne estas kruda vorto; kontraŭe, ĝi estas intima sento-vorto, kiu nature ŝvebadas en la Esperanta komunumo.

Kiam la svedo Erik Carlén proponis, ke la lasta plena semajno de februaro estu dediĉata al tiu ideo, tra la mondo oni entuziasme akceptis la proponon kaj eĉ gravuloj aprobis ĝin.

Ekde tiam Esperantaj grupoj klopodas okazigi dum la lasta semajno de februaro manifestaciojn, renkontiĝojn kaj ceremoniojn por atentigi, ke paco ekestos, kiam iu konsideros la aliulon kiel propran sinceran amikon. Pro diversaj lastatempaj fenomenoj en la mondo (maltoleremo, etna malamo, terorismo, ktp.), la Esperanto-movado devas ĉiam pli engaĝiĝi en la disvastigon de siaj idealoj, kiuj estas strikte ligitaj al la lingvo mem, kaj de siaj konceptoj pri interpopola dialogo kaj interkompreniĝo spite al ĉia diverseco. Necesas aktivi por homaranisma helpo al malplibonŝanculoj kaj al popoloj suferantaj, kune kun la aktivado por la idealoj de Unesko pri konservado de la kultura riĉeco de la mondo.

 Ne estas malfacile eltrovi manieron kaj ilojn por antaŭenigi la senton de amikeco kaj

 solidareco. Jen kelkaj belaj agadoj por kono kaj ebla imitado fare de aliaj.

Tre bone agas jam delonge la Esperanto-grupo en Leuven, Belgio, kiu organizas dum SIA aranĝon imponan en la loka Kultura Centro. En la  riĉa programo estas desegnokonkurso por infanoj, vizito al muzeo,prelegoj pri diversaj temoj, Esperanto-kursetoj, prezentoj de libroj, akcepto ĉe la urbestro, vespera bufedo, ludoj, koncerto, k.t.p. En oficiala deklaro okaze de SIA 2004 la urbestro de Leuven, s-ro L. Tobback, diris i.a.: “La urbo Loveno plene konscias pri la lingva diverseco kaj pri la graveco kaj bezono de kompreno trans landlimoj. Tiu ĉi bezono forte sentiĝas hodiaŭ en la institucioj de Eŭropa Komunumo, sed ankaŭ ekster ĝi, je monda nivelo. Internacia amikeco trans la lingvaj kaj naciaj limoj estas necesa kondiĉo por ke homoj en la tuta mondo komprenu unu la aliajn kaj kunvivu pace. La urbo Loveno volonte malfermas siajn limojn por saluti siajn vizitantojn el aliaj landoj.”

Eble la plej longedaŭra tradicio pri mesaĝo de la urbestro okaze de SIA estas en Chicago, Usono, kies Esperanto-societo ĉiam donis grandan atenton al la Semajno en sia agado.

Iuj grupoj aranĝas ekspozicion pri Esperanto kaj la signifo de SIA, aliaj povas organizi muzikan vesperon, forsendon de salutkartoj al geamikoj tra la mondo, prelegojn pri temoj interesaj por la loka publiko, ktp. Interesa estas la agado de Malta Esperanto-Societo, kiu inter prelegoj kaj muzika prezentado disdonas diplomojn al Esperanto-lernantoj kaj premiojn pro esea konkurso aŭ simile. Ĉar oni invitas ĵurnalistojn al la aranĝo, oni sukcese informas la eksteran publikon.

En la Esperanto-medio estas malmultaj speciale celebrataj datoj, sed certe unu el la plej trafaj estas ĝuste la Semajno de Internacia Amikeco. Ni ekspluatu tiun ĉi ŝancon. Mi estas volonte je dispono por kunlaboro, sugestoj kaj konsiloj. Bonvolu kontakti min!

Kaj… se vi ion aranĝas, bonvolu informi min kaj mi informos la aliajn, kiuj povos imiti vin kaj ricevi instigon al simila agado.

Edvige Ackermann, Italio    Komisiito de UEA pri SIA

En Usono plifaciligas trejnitaj simioj vivon al handikapitaj homoj .

Becky Thompson en la jaro 1981 post aŭtomobila akcidento parte paraliziĝis. Jam ses jarojn al ŝi helpas en ŝia hejmo tre rara helpantino, kiu al ŝi helpas kun tre simplaj taskoj: temas pri trejnita simio Kristi. Ŝi prenas telefonon, alportas libron aŭ ion por manĝi aŭ trinki, kombas ŝin, ekfunkciigas muzikon aŭ videoaparaton.

Simiojn oni trejnas en bostona organizaĵo Helping Hands jam ekde la jaro 1979. La organizaĵo eĉ malfermis la unuan simian universitaton, kie oni trejnas jare 20 simiojn. Specialistoj ilin elektis pro ilia alta inteligenteco, spriteco kaj ebleco tre rapide alkutimiĝi al nova posedanto. La simioj venas en universitaton post kvin aŭ ses jaroj de preparo, kiam ili vivas en familioj de volontuloj.. La studprogramo daŭras unu ĝis du jarojn. La simioj unue lernas facilajn taskojn: kiel ekzemple starigi vazaron en lavmaŝinon, meti pilkojn en korbeton. Poste ili studas obei diversajn apelojn de laser-lumoj. Iliaj sekvantaj posedantoj al ili per la lumo montras diversajn aĵojn, kiujn ili bezonos alporti. Post kelkaj monatoj jam la simioj kapablas malfermi fridujon aŭ enmeti diskon en muzikaparaton aŭ kasedon en videoaparaton. Kun la simio oni tre facile kunvivas. Estas tre malfacile adiaŭi kun ĝi. „Dum adiaŭo mi estas fiera, ĉar ĝi faciligas vivon aŭ ĝojigas iun.“, diras Megan Tabert, kiu trejnas simiojn en universitato. La simioj ĝisvivas 40 jarojn. Sian simieton atendas en Usono 200 homoj. Pli detalaj informoj vi trovos en interreta paĝo www.helpinghandsmonkeys.org.

                                                                                           Tradukis kaj mallongigis fili

 Lingva anguleto      Serio – serialo

En Starto n-ro 3/2004, paĝo 91, mi legis: televidaj filmserioj. La aŭtoro pravas, ĉar en la ĉeĥa-esperanta vortaro de Karel Kraft ni povas legi: seriál m (film)serio. Tamen mi rekomendas por la ĉeĥa „seriál“ uzadi la formon serialo, en kiu aperas la internacia sufikso -al.

Pri la sufikso -al Karolo Píč skribis en „La Litomiŝla tombejo“ (1989): -al’ estas PIV-sufikso, esprimanta, ke temas pri io aparte, speciale, karakterize -a, io -a en ia pli altkategoria senco (muziko – muzikaĵo – muzikalo); -al’ estas kvazaŭ ia nepersona paralelo de -ul’ (trimastalo – trimasta ŝipo). Plue Karolo Píč donas 77 ekzemplojn de konvena uzo (arealo, benalo, finalo, ĥoralo, Ilustralo [PIV], marialo, monatalo, semajnalo, tagalo, serialo…). Do, ankaŭ por „seriál“ li lanĉis la al-formon.

Mi aldonas, ke la al-sufikso en Esperanto latente (kaŝe) ekzistas dekomence. Konataj ja estas vortoparoj (sen troa pripensado, hazarde elektitaj): ideo – idealo, materio – materialo, radiko – radikalo, moro – moralo, vitro – vitralo, tribuno – tribunalo, integro – integralo, pluro – pluralo, bato – batalo, vegeto – vegetalo, horizonto – horizontalo, fato – fatalo, katedro – katedralo kaj dekoj da aliaj, ofte uzataj en adjektiva formo (ideala, morala, horizontala).

La sufikso -al estas latindevena kaj en la latina lingvo ĝi ligiĝas al substantivo, kiun ĝi adjektivigas (embrional, vital, lateral, lokal, dorsal, continental, oval…) En la latina ĝi havas ampleksan utiligon. En la planlingvo Esperanto ĝi havu limigitan taskon, ĉar en Esperanto ni adjektivigas substantivojn rekte (embrio – embria, vivo – viva, latero – latera ktp.). La rekomendo antaŭtempe farita de K. Píč estas akceptebla: nomumi konkretaĵojn rilatajn al io, ekz. tagalo = tag-al/a o (taga gazeto, ĉeĥe „deník“). Logika kaj ankaŭ utila estas malnova propono de E. Wüster, pere de -al adjektivigi substantivojn kun adjektivkaraktera radiko: varma (teplý) → varmo (teplo) → varm/o/a → varmala (tepelný).

                                         Jan Werner

E l  la  k l u b o j :

 E-klubo Prostějov:
Venis la  informo, ke klubejo de esperantistoj troviĝas ĉe nova adreso, en la strato Křížkovského 12,  79601 Prostějov.

E-klubo Plzeň:
Nova dato por preparata E-ekspozicio estas de 16.5.ĝis 27.5.2005, samtempe planita renkontiĝo estos la 20.-22.5.2005.  Pli detalaj informoj venos pli poste.

E-rondeto Česká Třebová „Amikeco
denove aranĝis E-Silvestron  kaj invitis  multajn amikojn, kiuj jam ne povas imagi  jarfinon sen  esperantista kolektivo. Jam la 29-an de decembro 2004 renkontiĝis  en restoracio Horbytka en Č.Třebová preskaŭ 60 esperantistoj el 15 lokoj de la Ĉeĥa respubliko(post longa tempo ne venis eksterlandanoj), kiuj bone amuziĝis, ridis, konkursis kaj dancis ĉe la  gvido de s-anino Jana Křížková..

Ĉiujare la  silvestra  vespero  ricevas ian temon, sub kiu prezentas sin unuopuloj kaj grupoj  de diversaj E-kluboj. Tiu ĉi  temo estis „Eĥoj de olimpiado en ĉiuj sportobranĉoj“. Kaj tiel  en difinita tempo  sinsekve  estis prezentitaj  diversaj  sportistoj  kun siaj ilaroj. La ĵurio havis malfacilan laboron elekti la plej interesajn unuopulojn kaj grupojn.  Oran medalon ricevis diskoĵetanto K.Janík el Šumperk,  kaj el la grupo  ricevis la unuan lokon    7membra grupo el Pardubice, kiu reprezentis 7 specojn de sporto kaj portis  super kapoj grandajn  olimpiajn cirklojn.

 Dum noktomeza  amuza sceno aperis lokaj esperantistinoj en roboj kaj simboloj  de grekaj dioj, futbalistinoj kun aplaŭdigantinoj kaj  bonvenigon de Esperantista nova jaro  efektivigis serioze Jiří Pištora kaj per solena „ekkiko“ sportisto Jiří Vencl. Sekvis disdonado de silvestraj donacetoj, sub kiuj fleksiĝis la granda tablo. Bona amuzo kun  eminenta kolektivo kaj muziko por danci ne mankis. Ne volonte ni disiris je la tria matene.

                            ZN + red.

Pluaj renkontiĝoj  (koncize):

Balta esperantista printempo en pola Mielno (proksime Koszalin) invitas interesulojn de 15.6. ĝis 23.6.2005.

Pola Esperanto-Asocio eldonis turistan E-kalendaron 2005, kie troviĝas 46 planitaj vojaĝoj kaj turistaj restadoj por esperantistoj de Usono ĝis  Aŭstralio, aranĝas ilin Internacia klubo Esperantotur.

Balkana E-kongreso „Festivalo de rozoj kaj folkloro“ en bulgara Karlovo okazos de 29.5.ĝis 12.6.2005.

Pri Vilnius :

Al la fino de januaro 2005  estas registritaj por U K   jam 1273 aliĝintoj el 50 landoj. La unuan lokon okupis la gastiga lando Litovio, sed proksime sekvis ĝin Francio, Germanio kaj Japanio. El Ĉeĥio venis 31 aliĝiloj. Nomojn de ĉiuj aliĝintoj  el unuopaj landoj vi povas trovi sur interreto sur la paĝo: http://www.uea.org/kongresoj/uk.2005.html.

La XX-a lingva seminario en Skokovy

AEH, Na Okrouhlíku 953/21 53003 Pardubice aranĝas jam la XX-an lingvan seminarion en la vilaĝo Skokovy en la pensiono  ESPERO en la tagoj de 11.4. ĝis 17.4.2005 .

La pensiono ESPERO troviĝas proksimume 75 km nordoriente de Prago. Aŭtomobile vi facile trovos la lokon laŭ la mapo. Trajne estas pensiono plej bone atingebla el Praha – Hlavní nádraží (ĉefa stacidomo) direkte al Turnov, tra Neratovice, Všetaty, Mladá Boleslav, Bakov, Mnichovo Hradiště ĝis Loukov u Mnichova Hradiště. La plej multaj esperantistoj kutime vojaĝas de Prago je la 11.28 horo al Loukov ĉe Mnichovo Hradiště. En Loukov antaŭ stacidomo estas haltejo de buso en la sama direkto, kiel alvenis la trajno. Ĝi trafikas ĝis haltejo Žehrov (Ĵehrov). La vilaĝo Žehrov plene apudas Skokovy kaj la indikilo klare direktigos vin al pensiono Espero, kiu estas 500m proksime. Se ne venos buso, telefonu de Loukov 329 789 505 kaj la estro de la pensiono per aŭtomobilo veturigos vin por 20 Kč.

En la programo estas antaŭtagmeze instruado de Esperanto en diversaj grupoj, post la tagmanĝoj ripozo, promenoj, ekskursoj, libera tempo, jogo, ŝatokupoj, manlaboroj, kantado. Post la vespermanĝoj estas prelegoj, diskutoj, rakontado, videofilmoj, ludoj kaj amuza vespero. Vi povas elekti programerojn laŭ la vetero, gusto, tempo, lingvoscio ktp. Memoru, ke ni atendos vian kontribuaĵon por la lasta vespero. Kapacito de la pensiono estas 60 litoj. La prezo por 1 tago = 320 Kč,  partoprenkotizo = 150 Kč. Vian fruan aliĝilon atendas  Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, CZ 293 01  Mladá Boleslav Telefono por eksterlandanoj:  (00 420) 326 731 845 vespere

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21,  530 03  PARDUBICE,  ĈEĤIO
Tel. 466 611 941      e-mail:aeh-ikeh@volny.cz     interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj