Informilo 12/2005

Informilo 12/2005

Enhavo:
La unua televidkanalo
Sonĝoj en Skokovy
Oferto de prelego
E-aranĝoj en 2006
Semajno en Dobřichovice
Poemo : Tri reĝoj

La unua interreta televidkanalo en Esperanto

        Kiam la entreprenisto Flavio Rebelo el la brazila urbo São Paulo diris al la mondo, ke li lanĉos televidkanalon tute en la lingvo Esperanto, liaj konatoj diris al li, ke li freneziĝas. Sed ekde sabato la 5-a de novembro, la unua televidkanalo en Esperanto – Internacia televido – estas spektebla de retuzantoj en la tuta mondo.

Internacia televido estas la unua interreta televido por la tutmonda publiko. La televidkanalo prezentas variajn programojn, uzante la teknologion de radio, televido kaj interreto. Inter la programoj de Internacia televido estas ĵurnalistiko, komentarioj, intervjuoj, muziko, filmoj, ekzotikaj kulturoj kaj turismo. En ĝia retejo (http://internacia.tv) eblas havi informojn en pluraj lingvoj pri la televidkanalo kaj pri la lingvo Esperanto.

        La televidkanalo en Esperanto estas rezulto de du-jara projekto, farita de brazila entrepreno CIDKON, kiu ankaŭ administras la plej grandan interretan portalon en la lingvo Esperanto – Gxangalo.com (‘Ĝangalo’, en Esperanto). Kun dekoj da kanaloj, pli ol cent mil vizitantoj monate kaj pli ol du milionoj kaj duono da paĝlegoj, gxangalo.com malfermis en interreto la vojon por profesiaj servoj en la lingvo Esperanto. La portalo estas aktualigita ĉiutage kun noticoj el la tuta mondo, artikoloj, videoregistraĵoj, blogoj, videoludoj, fotoblogoj kaj forumoj, ĉio en la lingvo Esperanto.

        Esperanto estas nuntempe lingvo plene disvolviĝinta, kun aktiva komunumo tutmonda, kiu pli kaj pli uzas interreton kiel sian ĉefan komunikilon por amikeco kaj negocoj. Ekzistas sufiĉe granda kvanto da parolantoj de Esperanto en Eŭropo, kaj en landoj tiel malsamaj, kiel Ĉinio, Brazilo, Rusio, Usono, Japanio kaj Irano kaj multaj aliaj. Esperanto estas libere uzata de retuzantoj per programoj kiel ICQ, IRC kaj PalTalk, kaj la retejoj en Esperanto kalkuliĝas je centmiloj.

        Inter la parolantoj de Esperanto estas de internacia gazetaro ofte menciataj la Nobel-premiito pri ekonomio Reinhard Selten; la tutmonda ĉampionino pri ŝako (1996) Zsuzsa Polgar, kaj Tivadar Soros, patro de la megainvestanto George Soros. La tutmonde konata itala verkisto Umberto Eco subtenas publike la uzadon de Esperanto kadre de Eŭropa Unio kaj eĉ verkis libron pri la temo kun la titolo “Serĉado de la Perfekta Lingvo”.

        La entreprenisto Flavio Rebelo, ĉefdirektoro de CIDKON, estas plenfida pri la perspektivoj de siaj negocoj en Esperanto. Kun sia portalo Gxangalo.com kaj nun kun la televidkanalo, la brazilano diras, ke la respondo de la merkato superis tion, kion li atendis. “Estas merkato por servoj en Esperanto per interreto, kiu konsistas el miloj kaj miloj da homoj el pluraj landoj. Kaj ni ekokupas ĉi tiun niĉon de merkato”.

        “Estas la renesanco de Esperanto, kiel internacia lingvo, pere de interreto”, diras Flavio Rebelo. “La lingvo, post pluraj jaroj de stagnado, revenas nun al rapida disvastiĝado danke al miloj kaj miloj da junaj retuzantoj, kiuj lernas ĝin rekte en interreto. Temas preskaŭ pri ‘paralela mondo’, en kiu la tutmondiĝo okazas laŭ persona nivelo. La problemo estis tio, ke estis malfacile por tiuj, kiuj ne konis la lingvon, vidi kia estas ĉi tiu mondo, kiu funkcias en Esperanto. La portalo Gxangalo.com  kaj nun Internacia televido, la televidkanalo en Esperanto, ŝanĝis ĉion ĉi”.

Sendis Fr. Goetz, Francio

Skokovy

La 21-a lingva seminario en Skokovy okazis en la tagoj 7.-13.11.2005. En tiu ĉi aŭtuna monato ne venis multe da partoprenantoj, tamen la kolektivo estis kiel ĉiam tre amika. La programoj estis variaj, kiel ekzemple ekskurso al Mladá Boleslav, interesa prelego pri Albert Einstein de juna lerta studento Pavel Brom, videofilmo pri UK Vilnius ktp. La unua vespero estis dediĉita al niaj konataj verkistoj kaj poetoj por omaĝi ilin. Reĝisoris ĝin kaj sendis al ni la sekvajn du kontribuaĵojn Ing. Margit Turková:

Sonĝoj en Skokovy

(Rakontas Čestmír Vidman)

Karakterizas min tri handikapoj: mi malbone vidas, mi malbone aŭdas, mi malbone paŝas.

Sed dum la nokta dormado estadas ĉio alie.

Mi estas kapabla fari mian plej ŝatatan okupon – la legadon. Anticipe mi diras, ke averaĝa nombro de mi tralegitaj libroj estis 150 jare. En la sonĝo (ĉu tio estas sonĝo instigita per profunda deziro?), mi senbare tralegas dikan libron. Mia koro estas plenigita de ĝojo, ke neniu obstaklo estas plu en ĉi afero; sed oni devos tion resperti, kiam mi vekiĝos… Post la vekiĝo – kia embaraso!

Dum la muzik-festivalo „ Praga printempo“ mi sidas en la koncerta salonego kaj ĝuas la muzikon – same kiel dum mia tuta vivo mi faradis. Denove – granda ĝojo, ke estas forigita mia nekapablo aŭdi. Kiel facile mi tion reĝuos post mia vekiĝo! Sed post la vekiĝo – kia seniluziiĝo!

Ankaŭ okazadas, ke irante preter sportstadiono, mi estas pelata de la emo viciĝi inter la konkurantojn kaj kuri, kuri. Mi faras tion – ne daŭras longe – kaj mi jam kuras fronte, lasante ĉiujn post mia dorso, mi atingas la celrubandon – kaj jen, oni gratulas al mi kaj la tuta stadiono furiozas pro mia sukceso… Kia feliĉo esti mov-kapabla, eĉ tiel eminente! Morgaŭ mi devos trakti kun mia kuracisto, ke li preskribu al mi diversajn pilolojn kontraŭ ostopatio. Kial mi devas uzadi bastonojn por subteni miajn operaciitajn artikojn? Vana obstaklo en mia vivo, se mi tiel bone sportas. Tuj morgaŭ mi pritraktos! Sed morgaŭ – kia turmento!

Okazis ankaŭ: mi staras sur podio, preta alparoli homamason… UK komenciĝas. Mi parolas per flua Esperanto, mi esprimas miajn pensojn kaj sentojn tiel arde, ke la salonego sonas per aplaŭdo. Ho – kia malpeziĝo, ke mi tiel senerare parolas Esperanton kaj ne devas morgaŭ iri kun timo al la Esperanto-kurso por progresintoj, ke mi ne devas embarase rigardi en la okulojn de nia instruisto samideano Werner. Kia ĝuo tiel flue paroli nian ŝatatan lingvon.

 Venas morgaŭa mateno. Mi petas mian amikinon: „Margit, ĉu vi povas traduki  jenan rakonteton, por ke nia legantaro komprenu miajn sentojn, miajn travivaĵojn, kiujn mi povas tiel ĝui nur en Skokovy?“

PS. Mi klopodos, ke venonte estu realigita almenaŭ ĉi tiu lasta sonĝo!

Alparolo el Skokovy

Karaj gelegantoj,

Ni estimas niajn aŭtorojn, eĉ kiam iu (ankoraŭ) ne parolas aŭ ne skribas Esperante. Ĝuste pro tiu admiro al ilia kreo-kapablo ni dediĉis la unuan vesperon al niaj aŭtoroj por omaĝi ilin.

Ĉestmír Vidman alparolis nin ĉeĥe per siaj spritaĵoj prozaj kaj poemaj. Pere de liaj poemoj ni rememoris niajn eminentajn tradukantojn: Jaroslav Mráz, Miroslav Malovec, Jan Werner.

Talentita ŝajnas al mi Jaroslav Krolupper. Li tion pruvis per kelkaj siaj originalaj poemoj kaj precipe per tradukoj de alia aŭtorino – Kamila Bártlová. En la kongreso en Vyškov ni estis pridonacitaj per esprimoj de ŝia tenera, ĝentila animo. Pere de tiuj ĉi linioj ni gratulu al ŝi pro belaĵoj, kiujn povas legi la ĉeĥa publiko, sed ankaŭ la franca kaj pere de Esperanto la publiko „internacia“. Se iu fabelo estas honorigita per la Andersen-premio, ĝi ne bezonas nian recenzon – bezonas nur „avidon“ de ni, lernantoj, ekscii, pro kiaj valoroj tio okazis. Se ŝiajn poemojn senpere tradukis en Esperanton la poeto, kia estas Jaroslav Krolupper, por ankaŭ riĉigi nian programon en Skokovy, oni nun devas al ambaŭ diri dankon!

En la vespera programo ni omaĝis ankaŭ la aŭtoron de la ĝuste eldonita libro pri Přemysl Pitter – Karel Kraft. La verko pruvas, ke li estas sperta verkisto, sed ankaŭ talentita poeto, juĝante laŭ la tradukitaj strofoj de poemoj interne de la libro. Liaj elkore skribitaj konfesoj igis nin komprenantaj, kial li startis kaj sukcese finis la libron Heroo de amo.

La pinton de ĉi-aŭtuna seminario ni opiniu solenan vesperon, kiu okazis en la urba biblioteko Mladá Boleslav. Sub aŭspicio de tiu ĉi institucio estis „baptita“ (tute plenatribute – kun ĉampano) Legolibreto II, kies kompilantino estas Jindřiška Drahotová. (Same kiel de la Legolibreto I).

Al ŝi kaj al ŝiaj kunlaborantoj kaj helpantoj el Mladá Boleslav apartenas la merito, ke nia lingvo, literaturo, eĉ ni vivantaj esperantistoj, povis esti prezentitaj al la oficistinoj de la biblioteko kaj al aliaj partoprenantoj el la urba publiko.

Al la aŭtoroj, kies artikoloj troviĝas en la libro, ni esprimas dankon.

Eble ni ĉiuj sukcesigis la eventon, ĉar ni povis demonstri, ke esperantistoj taŭge peras nian nacian kulturon al la mondo.

Margit Turková

Oferto de prelego de franca esperantisto  en CZ

        Komence de tiu ĉi oktobro nia redakcio ricevis leteron de 50j. franca direktoro de la Asocio por la sociala integriĝo kaj por Esperanto (APSIKE 1997), kiu situas en Montpeliero. Li nomiĝas Thierry Saladin. El lia letero:

        Nia asocia projekto konsistas el la profesiigo de senlaboruloj, precipe junuloj, per instruado de Esperanto ĝis kapablec-nivelo. Poste la asocio dungas ilin, se ili konsentas, por iri en la lernejojn prezenti Esperanton al la gelernantoj kaj eventuale gvidi kursojn. Tiaj dungitoj estas do kompetentaj por paroli pri la lingvo, sed ankaŭ uzi ĝin por diversaj taskoj (kursoj, tradukoj, prelegoj en la lingvo, profesie). Jam du postenoj estis kreitaj.

        Ni starigis diversajn projektojn por diskonigi la lingvon.

        Nun mi deziras rondvojaĝi tra Eŭropo dum tri aŭ kvar semajnoj por prelegi pri grava temo:

        Kion la esperantistoj devus fari en la tempo de la Eŭropa konstruo?

Mia prelego, kiu apartenas al nia projekto, daŭros ĉirkaŭ kvardek minutojn kaj kompreneble estos sekvata de debato.

        Mi intencas trairi diversajn landojn, ĉefe tiujn, kiuj aliĝis pasintjare en la Union, sed ne nur ilin, kaj aparte vian landon.

        Pro tio mi kalkulas je vi:

   — por organizi tiun aranĝon en via urbo,

   — por disvastigi tiun informon al ĉiuj respondeculoj de Esperanto-grupoj en via lando,

   — por respondi al mi, almenaŭ por informi ĉu la mesaĝo atingis vin.

        La plej taŭga tempo miavidpunkte situas inter aprilo kaj la fino de junio 2006, tamen mi konsideros ĉiujn proponojn aliajn.

        Estus tre oportune por mi, se vi povus proponi du datojn (eble pli) ene de tiu ĉi periodo por helpi min en la organizo de la afero. Vi bone komprenas, ke kontentigi ĉiujn estos la celo, sed tio estos nefacila tasko sen ioma helpo de la koncernatoj. Sekve de diversaj proponoj faritaj, mi organizos mem la rondvojaĝon, kiun mi faros trajne. Ĉiuj interesatoj estos regule informataj pri la progreso de la afero. Ne nur unu prelegon mi faros en ĉiu lando, sed plurajn se necesos.

Alia detalo: post la prelego mi esperas, ke mi estos gastigata de iu grupano, aŭ ke estos trovita por mi solvo de tranokto.

Ne hezitu kontakti min, kaj ĉefe bonvolu ankaŭ disvastigi tiun anoncon al diversaj grupoj samlandaj.

Mi atentigas vin, ke mi estas ankaŭ Cseh-instruisto (diplomita en 1999). Povus esti oportune, se mi gvidus kurseton por tutnovaj komencantoj (ekzemple al gejunuloj, sed ne nur al ili). Tiel la loka grupo povus profiti de oportuna okazo montri al la homoj, ke interalie Esperanto povas esti instruata de eksterlandano sen la uzo de la nacia lingvo.

Mi atendas viajn proponojn. Samideane via

 Thierry SALADIN
Jen mia retadreso: apsike1997@yahoo.fr,
fakso: (33) 467.927.544.
Telefono (respondilo) (33) 467.910.196.

E-aranĝoj en Ĉeĥio  en la jaro 2006:


La 22-a Lingva seminario de AEH en Skokovy okazos de la 18-a ĝis la 23-a de aprilo 2006 en la pensiono Espero en la vilaĝeto Skokovy (nord-orienta Bohemio). Pli da informoj sur: 
www.mlboleslav.cz/esperanto  drahotovaesperanto@seznam.cz , aŭ  aeh-ikeh@volny.cz

 

Ekoturisma Seminario (EKOTUR 2006) okazos de la 1-a ĝis la 8-a de julio 2006 en la urbeto Dobřichovice apud Prago kaj ties ĉirkaŭaĵo. La seminario invitas ekoturistojn – kaj biciklistojn kaj piedirantojn. Informoj: www.kava-pech.cz/ekotur

La 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) okazos de la 8-a ĝis la 15-a de julio 2006 en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio). Specialan programon por junuloj organizos ĈEJ. Informoj: www.ikue.orghttp://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek, pri la junulara programo ikue@blahus.cz

La 28-a Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF) okazos de la 15-a ĝis la 29-a de julio 2006 en Pilský Mlýn.  Informoj: PavlaDvorakova@tiscali.cz

 
La 56-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) okazos de la 12-a ĝis la 19-a de aŭgusto 2006 en la vilaĝo Strážné (la montaro Karkonoŝo, nord-orienta Bohemio). Informoj:
 cea.polnicky@quick.cz

Konferenco de ĈEA okazos en sudbohemia urbo České Budějovice 22. – 24. 9. 2006.

Informoj: cea.polnicky@quick.cz

 
Internacia Paroliga Semajno (InPaSem) 2006. Kurso de Esperanto por komencintoj kaj lingva seminario por jamaj  parolantoj. Ĝi okazos de la 2-a ĝis la 8-a de oktobro 2006 en la urbeto Dobřichovice (apud Prago), en la pensiono Sokol. Informoj kaj aliĝiloj:
 www.kava-pech.cz/inpasem


Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI okazos de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 2006 en Dobřichovice (la lastajn 3 tagojn de InPaSem 2006).

Informoj: chrdle@kava-pech.cz

Aŭtuna semajna Lingva seminario de AEH – jam la 23-a en Skokovy estas planita por la tagoj de 16-a ĝis 22-a de oktobro 2006. Informojn – vidu supre.


Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2006 okazos de la 10-a ĝis la 12-a de novembro 2006 en la urbeto Dobřichovice (proksime de Prago) en la pensiono Sokol. La temo A (ĉefa) estas: Lingvo kaj Interreto, la temo B: Studoj el diversaj fakoj. Informoj:
 www.kava-pech.cz/kaest

Konversaciaj sabataj  antaŭtagmezoj en Prago (en la klubejo Ve Smečkách 25 de la 9-a h.) estas intertempe planitaj por unuaj tri monatoj:28.1.2006,  25.2.2006 kaj 25.3.2006.
red.

Paroliga semajno en Dobřichovice

        Kiel ĉiujare, ankaŭ nunjare okazis la Paroliga semajno en Dobřichovice, nome inter la 10-a kaj la 16-a de oktobro 2005. La semajnon aranĝis la firmao KAVA-PECH de Petro Chrdle kaj partoprenis en ĝi trideko da geesperantistoj el diversaj landoj; la plej multaj estis francoj, sed ĉeestis ankaŭ bulgaroj, slovakoj kaj ĉeĥoj. La kurson por komencantoj gvidis s-ano Stano Marĉek el Slovakio, la redaktoro de la revuo Esperanto, la du aliajn kursojn por paroligi la partoprenantojn gvidis Petro Chrdle kaj Jiří Patera, dum la lasta tago instruis ankaŭ la junulo Marek Blahuš. La lingva nivelo de la partoprenantoj ne estis egala, iuj estis tre bonaj jam de la komenco, la aliaj rapide disvolvis siajn kapablojn paroli esperantlingve.

        Sed oni ne nur lernis; dum posttagmezoj okazis promenoj tra la arkitekturaj vidindaĵoj de Dobřichovice (vilaoj de milionuloj kun naĝbasenoj, teniskortoj ktp.), dum tri tagoj ni konatiĝis kun nia ĉefurbo Prago kaj ĵaŭde posttagmeze okazis ekskurso al la ĉeĥa historia burgo Karlštejn kaj poste al la iama monaĥejo Sankta Johano sub Roko, kie oni povis aĉeti eĉ esperantlingvan turisman broŝuron pri tiu ĉi fama loko. Post abundaj restoraciaj vespermanĝoj okazis kutime kultura programo en Dobřichovice kun projekciado de Esperantaj vidbendoj kaj kantado de Esperantaj kantoj.

        Por unu tago vizitis la aranĝon ankaŭ aliaj geesperantistoj, kiel ekz. gesinjoroj Dvořák el Písek kun sia ĉarma filino, aŭ geedzoj Mišurec-Pištíková sen sia ĉarma filo kaj aliaj. Ĉeestis ankaŭ aŭstralia esperantistino, kiu de nun dum tri jaroj instruos Esperanton en la bahaa centro en Hluboká nad Vltavou. La tuta paroliga semajno estis tre interesa, ĉar ĝi ebligis praktiki la internacian lingvon ĉiutage dum la tuta semajno. Estus utile, se ankaŭ pli multaj ĉeĥaj gesamideanoj partoprenus tiun ĉi aranĝon.
J. Patera

Karaj legantoj, sur la almetita  papero Vi trovos kun kristnaska bondeziro malnovan fabelon de Hans Christian Andersen.  Kial? Jes, Vi jam certe komprenas la  kialon.

Proksimiĝas la tempo, kiam ni rememoros nian „Ludovikon“ – naskiĝdatrevenon de doktoro Zamenhof. Ĉiujare ni almemorigas lin  al Vi. Sed mi opinias, ke ne estas bezonate ĉiam ripeti lian biografion, sed eblas legi

liajn tradukojn kaj poemojn.

Do ĉi tie estas eta ekzemplo. Ja, mi opinias, ke ankaŭ dum kristnaska tempo ĉiu ŝatas aŭskulti en radio aŭ en televido malnovajn belajn fabelojn, ĉu?                            

                   jary

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21,530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 941

e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj

Josef Václav  Sládek:
T r i         r e ĝ o j

Tri reĝoj Betlehemon celis                        Incenson, mirhon, oran brilon…

Savaton vidi tre esperis.                            (sed oron kiel nur tentilon!)

Ĉiu el ili kun trezor´                                  la knab´akceptis kun favor

Baltazar, Kašpar, Melĥior.´                       ĉion – nur oron metis for.

 

Herodo flate ja parolis,                             Ili ekpensis pri Herodo:

sed pri l´valizoj li scivolis.                          Kia mirinda epizodo!

Kial ne montri mirhon? Ne?                      Tio ne estas tera reĝ´,

Sed oron ili kaŝis tre.                                se li malŝatas oron eĉ.

 

La tri saĝuloj ne avaris                             Maria  ilin alparolis:

ili nur tian provon faris                              kial vi Dion tenti volis?

ĉu tiu sub la hela stel´                               Se volas vi subteni nin,

ne estas reĝo de la Ter´.                           jen Jozef povas preni ĝin.

 

Kaj tiu stelo ilin gvidis                               La reĝoj do adiaŭ diris,

en stalon, kie knab´alridis…                       feliĉaj, gajaj hejmen iris,

Ili genuis kaj kun dank´                             anoncis, ke en Betlehem´

sternis donacojn sur la plank´.                   naskiĝis certe Dio mem.

 

tradukis   Dr.Tomáš Pumpr 14.11.1952