INFORMILO 2001 12

Dostupný jazyk: eoEsperante

INFORMILO 

12/2001

 

 

Enhavo:   
Solenaj momentoj en Olomouc

La 19-a Ĉeĥa-Saksa Tago en Pirna

Konferenco de ĈEA en Poděbrady

Nova rubriko

Al federalisma mondo per Esperanto

Ĉu vi scias 

Giganta betlehemo

El la redakcio 

 

 

Karaj gelegantoj

 

proksimiĝas fino de la
jaro kun la plej belaj festoj. Ili povus esti la plej belaj, se nia sano
funkcius almenaŭ relative bone kaj ĉefe, se ni povus vivi en paca
mondo, sen minaco de la nova milito. La redakcio de AEH-IKEH sincere deziras al
vi trankvilan kaj kontentan Kristnaskon.

 

Solenaj momentoj en Olomouc

La 29-an de septembro 2001 en la urbodoman salonon en Olomouc venis preskaŭ
60 esperantistoj el nia lando por partopreni la solenan kunvenon okaze de la
90-a datreveno de la fondigo de la E-klubo. Post la malfermo konatigis nin la
prezidanto de la klubo JUDr. Vladimír Mohapl pri la historio de la klubo kaj
ĝia agado. Poste ni trarigardis la historian parton de la urbo kun
Esperanta klarigo. Post la tagmanĝo sekvis trarigado de la urbodomo mem
kaj plimulto de la partoprenantoj vizitis la supron de la turo, de kie ni povis
admiri i.a. la kolonon de la Plejsankta Triunuo, unikan memoraĵon el la
18-a jarcento, kiu estas enskribita en la Listo de la tutmonda heredaĵo de
UNESKO. Poste estis la renkontiĝo daŭrigata per belega muzika parto,
kiun prezentis geedzoj Jelínek el la blindula sekcio de ĈEA en Olomouc kaj
Jan Duda, ano de la filharmonia orkestro en Olomouc. Post la diskuto, dum kiu
la partoprenantoj deziris al la klubo ankoraŭ pluajn sukcesojn en ĝia
agado, la tuta aranĝo finiĝis.

 

Fili

 

La 19-a Ĉeĥa-Saksa tago en Pirna

 

            En la distrikta urbo Pirna (Germanio-Saksio) aktivas E-grupo “Saksa
Svisio”. Ĉi tiu E-grupo kaj E-klubo en la nordĉeĥa urbo
Ústí nad Labem aranĝas alterne sur la ĉeĥa kaj la germana
flankoj tiel nomatan Ĉeĥan-Saksan tagon (ĈESAT). La komunaj
aranĝoj estas konsekvenco de longtempa translima kunlaboro de Saksaj kaj
nordĉeĥaj esperantistoj; ĝiaj radikoj estas sekveblaj ĝis
la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Fine de la 70-aj jaroj ambaŭ
Esperantaj grupoj interkonsentis oficialigi la kontaktojn kaj sisteme
daŭrigi la kunlaboron. ĈESAT, kies tradicio estis fondita iom pli
poste, okazis sabate la 9-an de junio 2001 kaj estis jam la 19-a laŭvice.
Partoprenis ĝin kvin ĉeĥaj kaj dek enlandaj geesperantistoj. La programo
estis bunta kaj el unuopaj programeroj oni povas nomi precipe la viziton de
memorejo Sonnenstein, kie dum la nazia tempo la nazianoj mortigis milojn da
handikapuloj. Laŭ la nazia teorio handikapuloj multnombriĝas pli
rapide ol la sana populacio kaj tial oni devas ilin forigi el la homaro. Dum la
ekskurso tra la memorejo la partoprenantoj kliniĝis memore al la
mortigintoj kaj iniciate de la organizantoj metis tie verdan
kronplektaĵon. Poste jam sekvis nur gajaj programeroj  – post la tagmanĝo en Pirna-Copitz ni
revenis per pramo al la maldekstra bordo de la rivero Elbo en Pirna kaj per
luksa ŝipo “August der Starke” ni daŭrigis nian
vojaĝon al 9 km distanca kastelo en Pillnitz (proksimume meze de Pirna kaj
Dresden). En belega kastela parko ni povis konatiĝi kun la historio de la
kastelo kaj admiris tre interesajn dendrologiajn raraĵojn. Dum la
aranĝo estis sufiĉe da tempo por neformale diskuti pri aktualaj
movadaj kaj personaj temoj kaj precizigi niajn planojn de la fruktodona kunlaboro.
Dank al suna vetero ni revenis perbuse al Pirna nur antaŭvespere kaj
adiaŭis kun slogano: Ĝis la revido en Ústí nad Labem la 8-an de
decembro 2001 okaze de la 20-a ĈESAT.

 

ing.
Josef Kříž

 

 Konferenco de ĈEA en Poděbrady

 

            La 8-an konferencon de ĈEA la 19. – 21. 10. en Agrikultura mezlernejo en la banloko Poděbrady ĉeestis  proksimume 90 geesperantistoj, inter ili ankaŭ multaj tiuj, kiuj estas ne nur anoj de ĈEA, sed ankaŭ de AEH.

            La partoprenantoj estis bone prizorgitaj, ĉiuj laŭdis la bonegan loĝadon, manĝadon kaj agrablan medion por la  traktado.

 

            Vendrede parolis partoprenantoj de kelkaj Esperantaj renkontiĝoj, okazintaj
ĉijare, pri siaj travivaĵoj. Ili rememoris ĉefe la Internacian
kongreson IFEF en Tábor, Universalan Kongreson de Esperanto en Zagrebo kaj la
konferencon OSIEK en Strážnice. Sabate pritaksis la prezidantino de
ĈEA  V. Podhradská la agadon de
ĈEA post ĝia 7-a konferenco en Znojmo.  La sekretario P. Polnický parolis i.a. pri la malĝojiga  financa situacio.  Por ĝia plibonigo kontribuis la ĉeestantoj per siaj
mondonacoj sume pli ol 7000  Kĉ.
Vespere estis tradicia dancamuzo kun riĉa tombolo.  Dimanĉe okazis interesa promeno tra la
historia parto de Poděbrady kaj vizito de la ekspozicio okaze de la 90-a
datreveno de  Esperanto en  Poděbrady.
Post la bongusta tagmanĝo la partoprenantoj pliriĉigitaj per
novaj instigoj al laboro por Esperanto forveturis hejmen.

 

Ing.
J. Hron

 

Nova rubriko

 

            Karaj legantoj, de la komenco de la venonta jaro ni volus enkonduki novan neregulan
rubrikon en nia gazeto: “El la vivo de niaj handikapuloj”.

 

            En viaj artikoloj vi povus priskribi, kiamaniere okazis via handikapo kaj kion vi
bezonis por kutimiĝi al la nuna stato, aŭ ĉu via handikapa stato
daŭras de via naskiĝo, kiel vi batalis kontraŭ via sorto, se vi
ne povas korpe labori, per kio vi okupas vin nun, ktp.

 

            Se vi ne volus subskribi vin sub via artikolo, skribu vian signon aŭ devizon.
Se vi ne povas skribi tajpe aŭ komputile, bonvolu skribi legeble. Via
artikolo ne estu pli longa ol du paĝoj de Informilo. Ni antaŭdankas.

 

Red.

 

 

Al federalisma mondo per Esperanto
Ni adoptu Esperanton por efektivigi mondan federalismon

 

            Estas Nobelpremio en scienca kampo. Ricevis ĝin 198 usonanoj, 69 britoj;
germanoj kaj francoj; kaj Japanio estas la 13-a lando kun 6 premiitoj.
Aliflanke, usonanoj petis en sia lando ĉirkaŭ 270.000 patentoj
pasintjare, kaj japanoj petis pli ol 400.000. Ankaŭ internacia spezado
inter Japanio kaj la cetera mondo kiel frukto de patentaj rajtoj egaliĝis
lastjare, kaj ni daŭre gajnas ĉiumonate. Se la Nobel-instituto akceptus
la japanan lingvon, mi kredas, ke estus granda ŝanĝo en la rangordo
de landoj.

 

            Dum azianoj kaj afrikanoj penadas lerni la anglan, usonanoj povas kuri
antaŭen. En tekniko, kino, muziko, eĉ sporto kaj aliaj kampoj,
anglalingvanoj havas nekalkuleblan avantaĝon. En ĉiu mondoparto
diskriminacio en laboro, salajroj, kaj eĉ en geedziĝoj, okazas
laŭ nivelo de la angla.

 

            Mi estas prezidanto de gantfabrika kompanio. Antaŭ 30 jaroj mi ekvendis
gantojn en Usono kaj Eŭropo, kaj la granda peno pro lingva baro estas
ankoraŭ neforgesebla. Dum negocoj en la angla mi suferis handikapon de
batado kontraŭ rokan muron, kiu
baris mian vojon.

 

            Mi konstatis: “Mi devas lerni la anglan; alie ne eblas penetri en la mondan
merkaton.” Mi ĵuris, ke mi aŭtodidakte lernos la anglan. En
aŭto mi laŭtvoĉe ripetadis prelegon de JFK, samtempe kun
sonbendo. 700-foje mi kunparolis kun Usona eks-prezidento. Tiu klopodo
ankoraŭ restas forta memoraĵo.

 

            Post ekfabriki en Koreio mi sturmintense lernis la korean dum duono de jaro ĝis
mi kapablis konversacii tiulingve. Tamen kiam ni ekfabrikis en Ĉinio, mi
rezignis pri lernado de fremdaj lingvoj pro mia malboniĝanta memorkapablo.
Cetere, mi raviĝis pro idealo de Esperanto, kaj tio estas alia grava kialo
pro kiu mi ne lernis la ĉinan.

 

            Estis juda okulisto Zamenhof en la urbo, kiu nun estas en Pollando. Tiutempe en
Eŭropo okazadis multaj militoj kaj aliaj konfliktoj inter la diversaj
popoloj. Zamenhof kredis, ke la konfliktoj rezultas de tio, ke la diverslingvaj
popoloj ne povas interkompreniĝi. Li kredis, ke se estus komuna lingvo,
tio estus bazo por la paco, kaj kun tiu celo li kreis Esperanton.

 

            Mi inspiriĝis kaj antaŭ ses jaroj mi invitis fremdlandan instruiston kaj
eklernis Esperanton en lecionoj po tri horoj ĉiuvespere. Baldaŭ mia
kapablo paroli ĝin superis tiun de la angla. Preskaŭ ĉiu en
Japanio longe studas la anglan, sed nur kelkaj povas paroli ĝin flue. En
la angla estas sep manieroj por prononci la literon “a” kaj granda
parto de la vortaro estas klarigoj pri esceptoj. Antaŭ jarcento japanoj
komencis lerni la anglan, sed por preskaŭ ĉiuj daŭre mankas
sukceso. Tio ne estas troigo.

 

            Aliflanke, en Esperanto estas preskaŭ neniuj esceptoj, la baza gramatiko estas la
plej simpla, kaj unu litero reprezentas unu sonon, do la literumado mem jam montras
la prononcon. Eblas lerni Esperanton per nur kvinono de la peno necesa por
lerni la anglan.

 

            Se japanoj diligente lernus Esperanton en lernejoj, ĉiuj povus esti
internaciistoj, sed tio ne eblas per la angla.

 

            La Esperanto-movado dum cent jaroj disvastiĝis de sia eŭropa deveno kaj
fariĝis mondvasta. Lastatempe Esperanto rapide penetris en komunikadon en
interreto kaj ĝi interflugas tra la etero super pli ol cent landoj. La
radiostacioj en Vatikano, Pollando, Pekino kaj pli ol dek aliaj elsendas
programojn en Esperanto. La monda Esperanto-organizo distribuas lernolibrojn
kaj vortarojn, kaj kelkaj gimnazioj kaj universitatoj komencis lecionojn.

 

            La semoj de Zamenhof kreskis. Pro tio eble el 626 membroj de la Eŭropa
Parlamento, la nombro de subtenantoj de Esperanto atingis 130, kvinono de la
tuto. La Eŭropa Radikala Partio proponis adopti ĝin kiel komunan
lingvon de la teritorio antaŭ la jaro 2005.  

 

            Se ni uzas mondvaste malegalecan lingvon – la anglan – ne eblos atingi
mondfederalisman mondon. Usono kaj Britio riĉiĝos, dum ceteraj landoj
mizeriĝos. Tio estas meĉo por konflikto inter la anglalingvaj landoj
kaj la cetera mondo. Kaj tiu meĉo jam ekbrulis.

 

            Ni MF-movadistoj uzas unu nacian lingvon – la anglan – tutmonde: ni devas
vekiĝi pri tiu danĝero. Kiel unu el la bazoj por nia movado mi
proponas lingvon, kiu estas neutrala por ĉiuj popoloj. Ni uzu kaj
disvastigu Esperanton.

 

            Mi venis al Ventotene, destina loko por la Mond-Federalisma Movado, por prezenti
al vi tiun proponon. Mi petas vin bone konsideri mian proponon.

 

 

Etsuo
Miyoshi, 440 Shirotori-cho, Kagawa-ken, 769-2702 Japan
.  e.miyoshi@swany.co.jp

 

prezidanto
de Swany Korp, dumviva membro de Universala Esperanto Asocio, direktoro de 

 

Esperanto-Propaganda
Asocio de Oomoto, direktoro de Mond-Federalisma Movado.

 

Ĉu vi scias …

… pri pensiono, restoracio kaj vinejo en nia respubliko, kun la nomo
“Esperanto”? Ĉu vi scias, kie ĝi troviĝas? En norda
Bohemio, en la urbo Litoměřice, strato Jiřího z Poděbrad 33!

 

            La domo havas interesan historion. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1936 –
1938. Tuj dum la konstruado estis sur la fronta muro gravurita la nomo
Esperanto. En la jaro 1938 la posedanto vendis la domon kaj translokiĝis
eksterlanden. Li estis certe esperantisto, eble judo.

 


Dum la milito loĝis en la domo iu hitlerano, ĉar en la jaro 1945 oni
trovis tie multegajn svastikojn. Plua posedanto, s-ro Hrabovský eĉ
konsekris la domon por likvidi la malbonajn fantomojn,

 


La vinejo estis malfermita nur en la jaro 1991. Unue kiel vinejo, poste ankaŭ
restoracio kaj pasintjare ankaŭ kiel pensiono. Tial ĝi troviĝas
en telefonlisto sub la litero P. Sub E estus la vinejo pli rapide trovebla.

 

            Nova juna posedantino tute ne scias, kion signifas la nomo Esperanto, kvankam la
vinejon jam kelkfoje vizitis esperantistoj. Esperanto-klubo en proksima urbo
Ústí n.L. proponis al ŝi reklamon eksterlande, sed ŝi ne
interesiĝas, kaj ne emas lerni internacian lingvon. Tial restas nur la
nomo, kiu ne povas esti envicigita al pluaj ZEO-j. 

 

            Ĉu povus helpi, se la posedantino ricevus kelkajn leterojn skribitajn en
Esperanto? Eble ŝi ekinteresiĝus pri ĝi.

 

Red.

 

Venis al ni malgaja informo pri subita forpaso de nia longjara membro, sepdekjarulo  Max Hillebrand el Jablonec nad Nisou.

Honoron al lia memoro, Ni kondolencis al la
familio.

 

Redakcio      

 

Giganta  betlehemo

 

       Vizitu grandan Kristnaskan ekspozicion de betlehemoj en Urba muzeo en Hlinsko v
Čechách, kie inter 20 eksponaĵoj certe vekos grandan atenton
Ĉeĥa betlehemo el ligno, farita de la membro de AEH František Vácha  el
Jaroměř. Li skulptis ĝin 12 jarojn; ĝi enhavas 1120
skulptitajn figuretojn en la amplekso 10 m2. En la betlehemo estas
videbla vivo en la ĉeĥa kamparo komence de la 20-a jarcento kaj ne
mankas en ĝi ankaŭ fabelaj temoj.

 

            Tiu ĉi betlehemo aspiras pri la enskribo en la Guinness-libro. “Ĝi
estas elskulptita tiel detale, ke indus trarigardi ĝin per lupeo,”
diris la direktorino de la Urba muzeo en Hlinsko. 

 

            S-ano Vácha krom tio skulptis pluajn 16 pli malgrandajn betlehemojn. Unu el ili,
nomata Esperanta iĝis jam posedaĵo de E-muzeo en Česká Třebová. Ni
gratulas al nia sukcesa membro.

 

Red.

 

El la redakcio

 

            Rapide proksimiĝas la fino de la jaro,
do estas tempo por pagi la abonon por Informilo. Ni rememorigas vin, ke por
Ĉeĥoj la abonkotizo restas 150 Kĉ + libervola sumo de la
membrokotizo. La monon bonvolu sendi al Ĉeĥa ŝparejo Pardubice,
kontonumero 000000 – 1204917309 /0800. Kiel varian simbolon ne forgesu skribi
vian membro-mumeron. Ĝin vi trovadas ĉiumonate – super via adreso,
kiam vi ricevadas Informilon. Eksterlandaj membroj bonvolu sendi la monon al
UEA-konto de AEH “aehk-z” en Rotterdam aŭ pli bone – en bone
fermita koverto rekte al la redakcio (almenaŭ 10 euroj). 

 


Nezapomeňte si předplatit Informilo na příští rok. Připomínáme, že
poplatky pro naše občany jsou 150 Kč za časopis + dobrovolný členský příspěvek.
Peníze laskavě pošlete na číslo účtu 000000 – 1204917309 /0800, Česká
spořitelna Pardubice. Jako variabilní symbol uveďte svoje členské číslo.
Najdete je každý měsíc, když dostáváte Informilo, nad vaší adresou.  Také je možno vložit peníze do dobře zavřené
obálky – neprůhledné a poslat přímo na adresu redakce.

 


 Kiun lingvon parolas birdoj? ………… La uzbekan.                       (Ili uzas la bekon)

Ni havas  !

 

            La redakcio ekde nun estas atingebla ankaŭ elektronike! Nia adreso estas:

 

aeh-ikeh@volny.cz

 

Ĉe tiu okazo ni petas la korespondantojn: Skribu laŭ x-metodo, t.e. ĉiun
“ĉapelitan” literon anstataŭigu per koncerna litero +
“x”. Ekzemplo: “En Ĉeĥio mi hieraŭ
vespermanĝis tranĉaĵon = En Cxehxio mi hieraux vespermangxis
trancxajxon”. Se vi skribos zorgeme tiamaniere, vi ŝparos al ni
laboron, ĉar ni havas helpilon (makroo), per kiu ni povas tian tekston facile
ŝanĝi al la ĝusta Esperanto. Eĉ se vi havas E-signojn, ne
uzu ilin, ĉar ekzistas kelkaj malsamaj sistemoj.

 

Invito al Česká Třebová

 

            Esperanto-klubo en Česká Třebová solenas la tradician adiaŭon kun la Malnova Jaro 2001, la 29-an de decembro je la 19-a horo en la Kultura klubo. Temo de la vespero estas “Folkloro en Esperanta mondo”.

 


Bonvolu
kunpreni iom da kristnaskaj frandaĵoj, por ke aliaj povas gustumi – ne
forgesu ankaŭ viajn ŝatatajn trinkaĵojn (drinkaĵojn?) – sur
la donacetojn por viaj geamikoj skribu iliajn nomojn legeble kaj videble – por
la aŭskultado kaj danco ludas orkestro de Josef Borýsek – laŭ la
mendo ni certigos tranokton en la fervojista tranoktejo (por 120 Kĉ) – la
enirbileto kostas 170 Kĉ. En ĝi estas enkalkulita bonveniga tosto kaj
du vespermanĝoj! 

 

La aliĝilojn sendu ĝis la 10-an de decembro al la adreso: Svatopluk Čech, Javorka 980,  560 02 Česká Třebová. Post tiu ĉi dato vi povas ankoraŭ telefoni al la numero 0465/532788 – kaj alpagi 20 Kĉ.

E-klubo Česká Třebová sincere invitas vin!