Informilo 2/2006

Informilo 2/2006

Enhavo:
W.A.Mozart
Rememoro
Zamenhofa strato
La arbato Esperanto
El ricevitaj leteroj
El komitata AEH kunveno
Kiel maljuniĝas regantoj
Dankesprimo
Lingva angulo
Paska konkurso

Wolfgang Amadeus Mozart

(27.1.1756 – 5.12.1791)

apartenis al la plej famkonataj muzikpersonecoj de la mondo. La 27-an de januaro 2006 ni rememoris 250-an naskiĝdatrevenon de tiu ĉi aŭstria komponisto.

Kion ni  scias pri li? Jam en sia kvarjaraĝo li scipovis pianludi, kaj komponi etajn muzik-komponaĵojn. Lia patro Leopold – (vickapelmajstro de Salcburga arciepiskopa kapelo, aŭtoro de operoj, oratorioj, violonĉelisto kaj muzikpedagogo) akompanis lin tra nobelkortoj kaj prezentis por la mono sian talentan fileton. Sed peniga vojaĝado malfortigis etan Wolfgang kaj pro nebona sanstato li mortis jam en siaj 35jaroj.

Estas neimagebla, kiom da operoj, simfonioj, kvartetoj kaj koncertoj li komponis dum sia tiel mallonga vivo. En la verkaĵoj de Mozart okazis sintezo de unua frutempa klasicismo el tuta eŭropa muzika kulturo.

Jam kiel dekkvaran geniulon Mozarton dekoris la papo per Ordeno de ora sprono. Li entreprenis tri studvojaĝojn en Italion, en 1769-81 li estis koncertmajstro de arciepiskopo en Salcburgo, ankaŭ li aktivis kiel kortega komponisto ĉe la imperiestro.  Ekde j.1781 li daŭre vivis en Vieno, kie li estis orgenisto en katedralo de sankta Stefano, li vizitadis diversajn germanajn urbojn kaj kelkfoje Pragon, kie li trovis multajn favorantojn kaj entuziasman publikon. Al siaj „karaj praganoj“ li dediĉis eble sian la plej faman operon Don Giovanni, ĉar ili havis por lia muziko multe da komprenemo. Lakatalogo de liaj verkaĵoj registras pli multe ol 600 komponaĵojn de ĉiuj fakoj.

Ju pli multaj homoj admiris dian  Amadeus dum la vivo, des pli malmultaj interesiĝis pri lia morto. En la gazetoj aperis nur 6linia sciigo, ke mortis 35jara Mozart – muzikisto. Lia enterigo, kiun neniu partoprenis, eĉ ne lia edzino, okazis nokte. Lian ĉerkon forveturigis forlasita ĉaro sen floroj, sen kutimaj ceremonioj en la tombejon de sankta Markus en amastombon inter malriĉulojn, vagabondojn kaj krimulojn.

Nekredebla estis tia fino de papa kavaliro, al kiu la paroĥestro rifuzis doni la sakramenton de la sanktoleado. Kiu scias,  kial ĉi tio povis okazi, ĉu la kialo estis ia danĝera infekta malsaniĝo aŭ grandaj ŝuldoj? Ekzemple dum  la lasta vojo de fama Josef Haydn marŝis kun la tuta pompo kelkmila procesio. Tamen lia belega, klara kaj melodia muziko tre ofte estas ludata sur laplej grandaj mondaj podioj kaj senĉese karesas niajn korojn.

                                                          Jana Cíchová

                                                  Rememoro

     En la Hejmo por homoj kun malbona vidkapablo (Domov pro zrakově postižené) mi vivas jam unu jaron. Mi ne povis plene akcepti, ke la belega palaco vere estiĝos  „hejmo“ ĝis fino de mia vivo. En la unuaj semajnoj mi vidis nur handikapitajn kunloĝantojn, kelkaj el ili estas tute blindaj. Mi ne pripensis, ke tiu ĉi domo havas sian historion kaj valoron, kiun al ĝi donadas homoj ĉi tie vivantaj.

     Tion mi plene konsciis je la 13-a de  novembro ĉi-jare, kiam estas rememorigita la Internacia tago de nevidantoj. El nia komunikilo „Zpravodaj“ mi prezentas la artikolon pri Rudolf Krchňák, kies 100-an datrevenon rememorigas tuta asocio de nevidantoj ne nur en nia lando, sed en la tuta Eŭropo, ĉar li aktivis ankaŭ en la eŭropa organizo.

Li estis homo de l´eksterordinara intelekto, talento kaj multflanka eduko. Ĉiujn jenajn dotojn li uzadis por plene servi al tiuj, kiuj havis – same kiel li – malfacilojn rilate la vidkapablon. La agadon en la organizoj por nevidantoj li sentis kiel sian internan bezonon kaj moralan devon.

     Rudolf Krchňák naskiĝis en la jaro 1905. Li estis nevidanto jam de sia naskiĝo. Sed dank´ al  bona hejmeca medio kaj senlaca helpo de sia patrino li sukcesis havi bazan edukon, kio en tiama tempo ne estis ĉe la nevidantoj tute kutima afero.

     En la blindulejo li ellernis la metion brosisto kaj en sia libera tempo li studis muzikon. La muziko poste estiĝis kaj lia okupo kaj lia ŝatata hobio. Li estis instruisto de l´muziko, li estis aktiva muzikisto, li estis ankaŭ komponisto. Kvardek jarojn li instruis la vid-handikapitan junularon kaj dum tiu tempo li ja edukis longan vicon da kapablaj muzikistoj. Lia alia hobio estis agado sur kampo literatura. Li dediĉis sian strebon por studado de la vivo de elstaraj nevidantaj personuloj. Lia verko „La nevidantoj – konataj, nekonataj“ gajnis eĥon eĉ internacian. Rudolf Krchňák estis entuziasma propagandisto de la lingvo Esperanto kaj ankaŭ en tiu ĉi fako li estis aktiva kaj respektata ĉe ni kaj eksterlande.

    La literatura aktivado de ĉi-eminenta homo estis ne nur faka, sed ankaŭ poezia kaj beletra. Bedaŭrinde el liaj manuskriptoj estis eldonita nur „svelta“ libreto „Kun blanka bastono“ (kiun eldonis la Helpiga asocieto de  memstaraj nevidantoj en la jaro 1948). El ĝi ni alprenas jenan poeziaĵon:

Manoj

Per manoj ne povas vi stelojn kaj sunon esplori, ne povas vi vastajn foraĵojn ardege adori, vi povas tenebre misterajn objektojn diveni, antaŭ ol glitfali je aĵoj obstine vin teni. Sed se vi animon antaŭen elĵeti pripenas, ho ve! Jen – okuloj ekflugus, sed manoj sinĝenas.Mi spite vin, manoj sen birdaj flugiloj, tre ŝatas  eĉ kiam vi, manoj, ne povas ĝis kosmaj lontanoj vetremi! Per manoj tenere mi milojn da aĵoj tuŝflatas, eĉ manojn similajn povas elserĉi, al koro alpremi, kaj pro la manpremo min kiel kristnaskan kandelon plumigi por venki aflikton, por ree plezuran vivĝojon venigi. Traleginte tion, mi cerbumas pri la analogio, kiu en la homara vivo estas konstanta elemento.

Do, mi promenas sur la samaj koridoroj kiel li, mi ŝatas Esperanton kiel li, mi estas poeto kiel li – mi eĉ poetas pri la samaj  homaj kaj eĉ kosmaj aferoj kaj aĵoj, kiel li. Se ni estus vivintaj en la sama epoko – kiel ni komprenus nin reciproke!!

                    Čestmír Vidman, novembro 2005  La poemon esperantigis Jaroslav Krolupper

Zamenhofa vespero en E-klubo de Pardubice

Kiel ĉiujare rememoras la membroj de E-klubo Pardubice en duono de la decembro naskiĝdatrevenon de doktoro L. L. Zamenhof. Kvankam la klubejo dum tiu antaŭkristnaska tempo ne estis plena, tamen  la enhavo de la vespero estis tre interesa.

  Ni estis informitaj pere de rakontado de la membrino Stáňa pri enhavo de la nove eldonita libro de Roman Dobrzyňski pri Zamenhof-strato. La libro skribita en Esperanto en la j. 2005 priskribas per la formo de interparolo la vivon de la doktoro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, t.e. la nepo de doktoro Ludoviko L. Zamenhof. Ĉeĥan tradukon de la libro prizorgis s-ano Jiří Patera. La libro estas samtempe tradukata en 14 lingvojn.

Louis Christoph naskiĝis same kiel lia propra avo Ludoviko Zamenhof en kuracista familio en Varsovio en la j. 1925 en la domo n.9, kie doktoro Zamenhof loĝis  kaj laboris multajn jarojn. En sia kuracejo faris praktikon ankaŭ lia filo Adam kaj poste lia bofilino Wanda. En la sama strato, kiu estis rekonstruita sur militaj ruinoj, ricevis lia nepo post 50 jaroj deĵoran loĝejon en la numero 8. Tra tiu ĉi Zamenhof-strato marŝis centmiloj da mort-komdamnitaj judoj al vagonaro veturanta  en koncentrejon Treblinka. Same  trairis ankaŭ  eta Louis – Ludoviko kune kun sia patrino, onklinoj kaj pluaj geparencoj. Abstrakta Zamenhof-strato povus konduki la homaron al toleremo, interkompreniĝo kaj frateco.

La libro bedaŭrinde ne estas skribita per romana formo kaj ĝi tiel perdas sian dramatikecon. Sed la sorto de „Eta princo“, – kiel estis la  eta Ludoviko nomita dum mondkongresoj de Esperanto, estis ĝis nekredeble dramoplena.

Post mallonga kaj bela infanaĵo venis adoleskado en la jaroj de la Dua mondmilito, getto, mirakla savo antaŭ morto. Ludoviko estis ĵetita sur la veturileton kun mortintoj kaj forportita kun ili en tombejon. Poste li sukcesis fuĝi el la getto kun la patrino kaj akceptis novan nomon Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof, kiun li  lasis por si ankaŭ post la milito. Ĝis la fino de la milito Ludoviko laboris kiel skribisto en fabriko de Minsk, poste li viciĝis en ribeligan movadon. Sed pli poste li estis arestita kaj sekve liberigita por 50 boteloj da alkoholaĵo Vodka.

La milito finiĝis, Ludoviko povis studi. Li elektis fakon de prestreĉita betono en konstru-inĝenierio. En la j.1959 li enmigris Francion. Tie li iĝis projektanto de flosantaj insuloj – (plataĵoj por ĉerpado de nafto el mara fundo), sportaj haloj aŭ de submaraj tuneloj, li ankaŭ prelegis en  mondfamaj universitatoj. Hodiaŭ – jam kiel emerito – li vizitadas Esperanto-asociojn kaj propagandas interkompreniĝon inter la homoj.

La libro rakontas ne nur pri la vivo de L.C.Zaleski-Zamenhof, sed ankaŭ pri la vivo de lia avo kaj pri ekestiĝo de Esperanto, en ĝi ne mankas humuro, streĉo kaj historio. Tre amuza estas ekzemple priskribo de aljuĝado de familiaj nomoj de judoj, kiuj en la jaro 1807 estis transdonitaj ankaŭ kun la tuta teritorio al Prusio. Ernst Hoffmann, muzikisto kaj verkisto estis alt-nivela prusa oficisto. La homoj trairante lian oficejon ricevadis nomojn, kiujn li elpensis en tiu momento. Antaŭ tagmanĝo ili ricevis malgajajn, posttagmeze gajajn nomojn. Kiam la suno brilis, la homo bonŝancis ricevi nomon Himmelblau (Ĉiela bluo) aŭ Sonnenfeld (Suna kampo). Foje post sukcesa koncerto s-ro Hoffmann ricevis bukedon da rozoj, do li nomis la homojn Rosenkranz, Rosenzweig, Rosenberg, Rosenfeld ktp. Postulanto, kiu ne estis al li simpatia, ricevis  ridindan nomon kiel Dreyfuss, Plattfuss aŭ Breitfuss.

Neeblas ĉi tie elskribi ĉiujn temojn, pri kiuj la interesa libro rakontas, ekzemple pri firmao Bona Espero en Brazilo, pri Zamenhofaj objektoj (ZEOj) en la mondo kaj en la kosmo, pri pogromoj de judoj en Rusio kaj Ukrainio. Tial mi povas nur rekomendi tiun ĉi libron al ĉiuj, kiuj volas legi ion interesan.

                       St.Nováková, esperantigis J.Rýznarová

Kion oni aranĝis en la loka arbaro….

En la vilaĝo Rokitki – proksime de la granda stacidomo TCZEW (norda Pollando) iu E.-familio ricevis parteton de loka arbaro por aranĝi parkon.

La familianoj invitis esperantistojn el Nederlando, Francio, Hispanio kaj ankaŭ el Japanio. Ĉiuj plantis arbetojn kaj kantis himnon de Eŭropa Unio en Esperanto. Inter la ĉeestantaj gastoj estis inter alia s-ro Etsuo Miyoshi, malfacile moviĝema. Li solene senvualigis la memor-ŝtonon kun la surskribo

LA ARBARO ESPERANTO.

Alia fervora esperantisto s-ro Swany, prezidanto de Korporacio produktanta rulseĝojn, rakontis: Mia pli aĝa filino revenis el Ĉinio kaj kunportis katon. Tiu ĉina kato renkontadas japanajn katojn kaj ili komunikadas bonege. Sed ni bedaŭrinde havas lingvojn: japanan, ĉinan, polan, anglan ktp. kaj pro tio ni bezonas Esperanton por kompreni unu la alian.

Partoprenis ankaŭ konata eŭroparlamentanino s-ino Margaret Handzlik kaj plantante kverkon, diris: Mi deziras, ke la komune plantita kverko estu simbolo de forto kaj unueco, kiu transdaŭru multe da jaroj same forta, kiel nun estas Eŭropo. (laŭ artikolo de A.Adamczyk, aperinta en pola ĵurnalo Dziennik Baltycki en Gdansk) – skize esperantigis kaj sendis  Krystyna Babian.

El ricevitaj leteroj:

1) Ĉiam min ĝojigas reago de niaj legantoj je  publikitaj artikoloj, ĉar tiel mi vidas, ke nia Informilo havas por ili valoron. Kare surprizis min letero de s-ano Karel Kraft, kiu rimarkis, ke ĝuste nun la februara numero estas la  250-a. Li skribis al la redakcio: Mi deziras daŭrajn sukcesojn en via klopodado kaj nelacigebla laboro por AEH. Mi omaĝos salve la aperon de la 250-a numero de Informilo. Kvankam fore, mi tostos kun plena glaso en la mano simbole al la redaktantoj kun la deziro: ne cedu, ne perdu kuraĝon. Tenu plu alte la nivelon en eldonado de pluaj numeroj de Informilo kaj Antaŭen!

Koran dankon por Viaj kuraĝigaj vortoj.jary

2)Same ĝojigis nin pluaj leteroj kaj novjaraj salutoj kun dankoj por senĉese freŝaj informoj en Informilo ankaŭ de niaj foraj membroj, ekzemple el Kanado de nevidanta amiko Jean Sorel, kiu ricevadas Informilon pere de sonkasedo kun la voĉo de L.Filipová.

3)Venis saluto el urbo Přerov: La ĝenerala kunveno de la Klubo de esperantistoj okazos

la 22-an de marto 2006  je la 17-a horo en restoracio PEGAS Přerov ( kontraŭ trajna stacidomo).

El la kunveno de AEH:

Komitata kunveno de AEH okazis la 18-an de januaro en Pardubice ĉe la ĉeesto de naŭ komitatanoj. Estis pritraktitaj planitaj ĉiuj programeroj. La komitato aprobis bilancon de mastrumado de la jaro 2005 kaj budĝeton por 2006, ĝi estos publikigita en aprila Informilo. Ankaŭ kontdokumentoj estis kontrolitaj de la revizia komisio, kiu ne trovis esencajn difektojn.

 Nur vane estas serĉataj volontuloj posedantaj komputilon kun interreto por korektoj de niaj artikoloj, aŭ de tradukitaj libroj de J.Drahotová.

Ankaŭ estis diskutita propono de J.Hron partopreni Ĉebaltan E-printempon en pola Mielno 13.6. – 21.6.2006. Se estus sufiĉe da interesuloj, li preparus busekskurson.

Por venontjara kongreso de AEH la komitatanoj klopodos trovi interesan lokon kun malmultekosta, tamen komforta senbariera pensiono.
jary

Kiel maljuniĝas regantoj de la mondo

   „Ili ĝenerale aĝas agrable same, kiel aliaj homoj, kiuj ne estas regantoj de la mondo“ – konstatas doktoro František Koukolík, en la „Meteoro“ – elsendaĵo de la Radio.cz. La potenculoj plej ofte aĝas ordinare, kun negrandaj disturboj psikaj. Talentita kaj sperta stabo da sekretarioj (kiujn iam la potenculoj enkondukis en iliajn funkciojn) ofte evitas misuzon kaj misfarojn de siaj ĉefoj.
Iuj el la potenculoj aĝas eĉ sukcesoplene – dank´al sia eksterordinare konservita kreivokapablo…
Kaj aliaj maljuniĝas patologie, kun grandaj disturboj de siaj psikaj funkcioj, kio memkompreneble influas iliajn decidojn. Interese estas, ke iuj el ili tenas sin en siaj funkcioj „per dentoj kaj ungoj“, ĝis fino de sia vivo. Tiel faras same tiuj, kiuj estas konsiderataj herooj de la historio, kiel grandaj politikistoj – plej ofte la „politikaj krimuloj“.
Ekzemple la prezidento Ronal Reagan estas konata kiel brava homo pro sia publika proklamo, ke li suferas de la t.n. Alzheimer-malsano. Tio okazis antaŭ ĵurnalistoj kaj televid-kamero, en la jaro 1994, post la ekspertizo, kiu estis farita en la Mayo-kliniko. La malsano, kiu estis ĝis tiu tempo interes-objekto de sciencistoj, kuracistoj kaj psikologoj, estiĝis nun koncerna centro de monda atento. La homoj konsciiĝis, ke ili ankaŭ maljuniĝas kaj ke povas ilin trafi same terura malsano.
La biografisto de Winston Churchill, tre tolerema viro, skribis en la jaro 1995, ke Churchill jam ne plu estis kapabla funkcii en la rolo de ĉefministro, nome li estis „grandege malkapabla“.
Ofte estas analizitaj la manifestiĝoj de maljuniĝo de Stalin, kiu – kiel montriĝis post la abdukcio, suferis pro malsaniĝo, kiu estas nomata „frua stadio de t.n. multinfarkta demenco“. En la koncerna cerbo troviĝas multaj malgrandaj areoloj de hista formorto, kiel sekvo de grava cerba trafo.

                      Elĉeĥigis d-ro Josef Hradil

Dankesprimo al la kolektivo de la okulkliniko

Cornea Lexum en Prago. Permesu al mi, karaj gelegantoj de  nia ŝatata Informilo, esprimi tiuvoje miajn sincerajn dankegojn al la kolektivo de kirurgoj el „Oční klinika Cornea Lexum“ en Prago. La katarakto de miaj ambaŭ okuloj estis sukcese forigita kaj mia vidkapablo reakriĝas. Specialaj dankoj apartenas al docentino MUDr. Drahomíra Baráková, CSc, kiu operaciis min en januaro kaj nun denove en decembro 2005. Ŝi apartenas al simpatiantoj de nia internacia lingvo. Pri tio ni interparolis, kiam mi informis ŝin pri la artikolo en Esperanto. Mi tiuokaze transdonis al ŝi unu ekzempleron de Informilo kaj petis pri permeso esprimi miajn dankojn al ŝi kaj al la kirurgia kolektivo gvidata de ŝi, denove esperantlingve.Do, la simpatia kolektivo de la okulkliniko, ricevu de mi verajn sincerajn dankesprimojn por viaj senlacaj zorgo kaj kuracflego pri pacientoj, al kiuj vidkapablo estas vivgrava. Favora medio de via kliniko estas jam la unua paŝo al resaniĝo.          Stanislav Štefan  el   Kladno

Lingva angulo por ĉeĥoj

      „Ellernu!“, instigis kaj admonis D-ro Kamarýt skribe kaj parole la membrojn de nia asocio siatempe – jam antaŭ preskaŭ sesdek jaroj. Pro tio aperas ĉi-paĝe kelkaj atentigoj por ĉeĥaj samideanoj (D-ro L. L. Z. dirus „lingvanoj“). – Ellerni = lerni ĝis plena sciado.

Využít, využívat“ není „eluzi“

S chybným výrazem „eluzi“ se setkáváme nejen u Čechů. Předpona „vy“ totiž nemůže být vyjádřena vždy jen esperantským „el“. Náležitý ekvivalent českého „využít/využívat“, např. příležitosti, volné chvíle, vlastností (někoho, něčeho), příznivého větru apod., je „utiligi“  (tedy vlastně „zužitkovat“). A co znamená „eluzi“? Definice v PIV zní:
1. ĝisfine uzi, tedy „vypotřebovat, spotřebovat“, např náboje, munici, šípy z toulce, a
2. difekti per longa uzado, tedy např. „prošlapat, ochodit“ (koberec, boty podpatky), „ošoupat“ (rukávy, kalhoty), “prochodit“ (podrážky, boty/), „zkazit si“ (oči) apod.

Ne každé „i“ je „eĉ“

Někdy, ba dost často stačí prostě „kaj“, případně „ankaŭ“ nebo „kaj ankaŭ“. Přišel tam pan Novák i jeho paní = Venis tien sinjoro Novák kaj ankaŭ lia edzino (ta mohla přijít později, ale nebylo to nic neočekávaného, aby to muselo být vyjádřeno částicí „eĉ“). Byli tam tedy oba: manželé Novákovi, „geedzoj Novák“, (pozor, ne chybně „geedzoj Novákovi“).
Eĉ“ je na místě, když jde o něco neočekávaného, mimořádného. „I chytrák se spálí“ odpovídá esperantskému „eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas“. V záporu čeština vyjadřuje „ani“, např. „pusa se jí ani na chvilku nezastavila“ – ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis.

Zdeněk Hršel

  Konkurso! Konkurso!   Konkurso! Konkurso!

Verku kaj forsendu al nia redakcio plej malfrue ĝis 31.3.2006 spritan paskan interparolon inter la gekokoj. Tri la plej spritaj rakontoj – anekdotoj – interparoloj estos premiitaj per E-libretoj. (la verketo estu longa  + − ½ paĝo) La rezulto  estos en aprila Informilo. Trista informo: La 17-an de januaro 2006 forpasis post longa malsano samideanino Věra Kopecká el Prago en siaj 78j. Honoron al ŝia memoro. La redakcio esprimis kondolencon al ŝia familio.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapulojRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 941  e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj