Informilo 12/2011

Enhavo:
Volontuloj,
E+muziko,
E-semajno Malgrat,
José de P.Netto,
Vikimanio
Svitavy,
Kalendaro: Písek, Svitavy, Pardubice, Silvestro Č.Třebová, 
Skokovy, Štíří Důl, Semajno en Francio,
Sala torto,
Tristaj anoncoj

 

Estimataj legantoj, karaj geamikoj!

Denove venas vintra sezono kaj ni devas vesti nin pli multe; ja baldaŭ nian teron kovros neĝo kaj frosto kaj ni defendos nin kontraŭ malvarmumiĝo. Ĉefe ni pli oldaj homoj devas esti singardemaj – por ne fali sur glaciaj trotuaroj.

Tamen tiu ĉi sezono havas belan parton. Proksimiĝas la plej belaj festotagoj de la jaro, la Kristnasko; ĉie ni aŭdos belajn kristnaskajn kantojn, per miloj da lumetoj estos plibeligitaj vendejoj kaj grandaj domegoj, sur multaj loĝejoj pendos adventaj florkronoj.

Ni preparos por niaj plej proksimaj etan donaceton aŭ almenaŭ plej ŝatatan tradician manĝon kaj atendos, kion alportos la nova jaro.

Ni deziras al vi agrablajn Kristnaskfestojn kaj por la venonta jaro 2012 multe da sano, bonfarto kaj kontento. Sincere via redakcio.

La jaro de volontuloj

Enkadre de la internacia organizaĵo efektiviĝis en Prago, Karmelitská str., la SEMAJNO de VOLONTULECO (31.10. – 7.11. 2011). Aliĝis ankaŭ niaj esperantistaj volontuloj – do tial ni estis enskribitaj en la oficialan program-liston, 2.11., kiel „workshop esperanta“ (prezentejo de E). Solidarece kun nia junularo-grupo ĝin partoprenis ankaŭ ni – sed ne en la sfero de la Esperanto-propagando, sed en la fako de socio-saneca volontulado.

Al organizantinoj el la Ministerio pri edukado, junularo kaj sporto kaj Ministerio por la sano, kiuj estris jam la 5-an „rondan tablon“ pri la temo, (kadre de la Ĉeĥa respubliko), ni prezentis s-aninon Pavla ZEMANOVÁ, kiu laboras (spite sian gravan handikapon) en la volontuleca organizaĵo ANITERA. La organizaĵo ŝin igas helpi en diversaj sociaj aŭ sanecaj institucioj – kiel ekzemple en la malsanulejo de Karolo Boromea (Prago, Řepy) aŭ Hejmo por vid-malkapabluloj (Prago, Smíchov), k.s.

Kiel Pavla helpas? Ŝi alvenadas kun sia kobajeto, kiu nomiĝas Knoflíček (esp. „Butoneto“), kiun la pacientoj povas tuŝi, karesi, kaj diversmaniere petoladi, kiel tion faras Pavla mem – kaj tio al ĉiuj helpas. La „kuracmetodo“ nomiĝas kaviaterapio (cavia-) kaj simile kiel kanisaterapio (canisa-) estas oficiale agnoskata subtena metodo de kuracado. Pavla okupiĝas pri ambaŭ metodoj, ĉar krom la kobajeto ŝi posedas ankaŭ du „petolhunde-tojn“.

Kaj ĉar la „standoj“ de esperantistoj kaj de la ANITERA troviĝis apude, Pavla povis demonstri sian prezenton kun Knoflíček sur la menciita loko. Tio plaĉis precipe al infanoj… Pavla fondis siajn interretajn paĝojn www.chsnauteku.estranky.cz, sur kiuj ŝi komunikadas kun la internacia organizaĵo por bredo de kavio-bestoj (kobajoj), kiu pasintjare festis sian 10-an jubileon, en nia respubliko. Ŝi havas kontaktojn ne nur en la ĉeĥa kaj angla – sed ankaŭ en Esperanto. Per tio ŝi digne reprezentas sian E-klubon en Prago. Por tio ŝi meritas egan dankon de ĉiuj esperantistoj


Margit Turková

Esperanto kaj muziko iel kongruas

En la jaro 2010 ni ricevis en la malgranda urbo Moravské Budějovice novan gvidantinon de la kantĥoro Mag. Jana Branczuská, kiu partoprenis printempe la lingvan seminarion en Skokovy. Ŝi komencis kunlabori kun kantĥoro de la vilaĝo Březolupy ĉe Zlín.

Ambaǔ ĥoroj forveturis al Italio okaze de loka muzik-festivalo. Tie ili aranĝis du koncertojn. La ĥoro de Březolupy pligrandiĝis per malgranda orkestro gvidata de Míla Provazníková. Tuj la sekvan tagon forveturis ambaŭ ĥoroj al la dua plej vizitata loko en Italio – „Loreta“. Tie ili partoprenis festan meson per komponaĵo de Gounod „Mese breve nr.7 en C“ kaj pluraj muzikverkoj. Poste ĉiuj povis trarigardi internajn lokojn en la katedralo.

La gekantistoj donacis al si reciproke diversajn suvenirojn. La meson vizitis ĉirkaǔ 5 000 pilgrimantoj. Por la dua koncerto oni elektis buntan programon. Ĝi konsistis el la konata komponaĵo „Largo el la Nova Mondo“ de Antonín Dvořák kaj el spiritualaj verkoj. La koncerto estis finita per niaj naciaj kantoj ankaǔ kun arĉa orkestro kaj orgeno. La dirigentado alterniĝis inter Jana Brancuzská kaj Míla Provazníková. Per granda aplaǔdo la partoprenantoj aprezis kun danko eminentan prezenton.

Mi nur aldonas: la ĥoron pligrandigis plua nia samideanino – Libuše Dvořáková el Moravské Budějovice.

Tiel multe efikas la instruado de Viktor Dvořák.  Miloslava Hercigová E-lernantino de Viktor Dvořák

La 19-a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo

okazis en Malgrat de Mar de la 1-a ĝis la 8-a de oktobro 2011. La tradicia E-Semajno okazas ĉiujare aŭtune en Hispanio. Katalunaj esperantistoj aranĝas ĝin. Ni restadis en la hotelo „Cartago Nova”, kie renkontiĝis 130 esperantistoj. Amase venis hispanoj, francoj kaj belgoj. Entute venis personoj el 12 nacioj, inter kiuj pluraj novuloj. La vetero tiutempe estis varma, do tiele oni plilongigis la someron kaj ĝuis agrablan restadon inter geamikoj.

Malgrat de Mar situas pro-ksimume 60 km-ojn nordoriente de Barcelono. Ĝi estas ĉefe turisma urbo, havanta ĉirkaŭ 20 000 loĝantojn, kiuj dum somero triobliĝas pro alveno de turistoj. Dum vintro multaj hoteloj ne funkcias.

La semajno komenciĝis sabate la 1-an de oktobro. Dimanĉe okazis la malfermo kun la ĉeesto de la reprezentantino de kulturo kaj la urbestrino de Margrat de Mar, s-ino Conxita Campoy i Martí. Post la parolado de la ĉefa organizanto Luis Serrano Peréz ŝi bonvenigis nin kaj esprimis favoran sintenon al Esperanto. Danke ŝi ricevis memoraĵon pri nia aranĝo kaj plurajn librojn, inter kiuj estis la fama „Don Kiĥoto”. De la urbo ĉiuj ricevis ĉapelon kaj dorsosaketon, kiujn ni utiligis ĉefe dum la ekskursoj. Komuna fotado okazis antaŭ la hotelo, sur kies barilo pendis banderolo anoncanta nian aranĝon. Do, ĉiuj preterpasantoj estis informitaj pri ekzisto de Esperanto. Tiutempe ankoraŭ estis amaso da turistoj, kiuj ĝuis la belan sezonon ĉe la marbordo.

Dum la semajno okazis pluraj allogaj prelegoj, debatoj, diskutoj. La liberan tempon iuj profitis piede aŭ per turisma trajneto, aliaj naĝis en la hotela naĝejo aŭ en la maro. E-kurson gvidis Stano Marĉek. Li prezentis al interesatoj sian vastan pedagogian materialon kaj poste instruis laŭ ĝi. La du interkonaj vesperoj okazis en gaja etoso. Oni trinkis Esperanto-ĉampanon, spertuloj dolĉan vinon el specialaj ujoj nomataj „bota” kaj „porron”. Ne mankis frandaĵoj. Ĉiuj bone amuziĝis kaj babilis.

Per bildoj ni havis okazon konatiĝi kun Rumanio kaj Laoso. Pri Rumanio rakontis Rodica Todor (vestita en bela nacia kostumo), kiu loĝas en Braŝovo. Pri Laoso donis informojn Rémy Bouchet el Francio. Li konatiĝis kun la lando dum sia vojaĝo.

La geedzoj el Belgio Michéle kaj Hubert rakontis pri sia sperto vojaĝante al la 90-a UK en Vilno. Ili montris interesajn bildojn pri la naturo kaj pri renkontoj kun esperantistoj. José Ańo Belda organizis kaj prizorgis intervjuon de radio al kelkaj partoprenantoj. La intervjuo estis rekte disaŭdigita, ĝi okazis telefone.

Serio da prelegoj temis pri: „La arto de la branĉo-tondado”, „La giganta laboro de Monda Asembleo Socia” (MAS), „Kiel nomas la sciencistoj la vivaĵojn?”, „La belga kompromiso”, „E-civito kaj la E-kulturo”. En tiu ĉi aranĝo estas kutimo atribui premion al elstara esperantisto. Ĉi-foje ĝi estis aljuĝita al la franciĝinta hungaro Eugene Zilah. Vigla debato ekestis pri la demando „Ĉu Esperanto estas artefarita lingvo?” Por ŝatantoj de opero Maria Ferigle prezentis sur DVD la operon „Turandot”.

Okazis du duontagaj ekskursoj. Ni vizitis la urbon Viladrau kaj ties akvomuzeon. En la dua ekskurso traveturante la urbon Caldes de Malavella ni vidis la hotelrestadejon „Vichy” kun varmoterapio. En apuda fabriko oni enboteligas mineralan akvon. En la entrepreno de biskvitoj Trias, kiu troviĝas en la urbo Sta. Coloma de Farnés ni trarigardis muzeon, spektis filmon pri la historia evoluo de la fabrikado kaj pri ĝiaj posedantoj. Fine ni gustumis tri specojn de biskvitoj. Nerezistebla estis aĉetado.

La urbo Sabadell estis la celo de la tuttaga ekskurso. Unue ni vizitis Paleontologian muzeon. Malantaŭ la pordo de la enirejo atendis nin fantazia prahomo en Adam-vesto (sen la folio), kiu ŝokis kelkajn, sed aliaj atente observis lin. Ni konatiĝis kun la paleontologia esplorado ekde la eltrovo, studado kaj publikigado. Ni vidis plurajn fosiliajn trovaĵojn kaj laboratorion, kie oni preparis ilin.

Poste ni piedmarŝis tra la strato Zamenhof ĝis la monumento de Zamenhof, kien ni metis florbukedon kaj fotiĝis. Sekvis pikniko ĉe bela parko kaj vizito de la subĉiela artmuzeo en “Pedregar”.

En Malgrat okazis la 12-a Internacia festivalo de muzikbandoj. Ĵaŭde matene ni spektis ilian paradon tra la promenejo. Ili ekis de nia hotelo kaj poste koncertis en la urbocentro. Venis muzikantoj el Svislando, Italio, Pollando, Germanio, Nederlando kaj tri malsamaj bandoj el Ĉeĥio (sur fotoj).

Fine de la tago ni ĝuis la tradician folkloran vesperon kun la ensemblo „Els Rogels”. La muzikistoj regalis nin per bela havana muziko kaj kantoj, kiuj inspiris iujn al dancado. Al la bona etoso kontribuis trinkado de la jam tradicia bongusta specialaĵo „Cremat”- bruligita rumo kun spicaĵoj. Ĉiu ricevis memoraĵe ujeton, en kiun ĝi estis verŝita.

Dum la lasta vespero oni pritraktis la funkciadon de la E-Semajno kaj la sekvan tagon ĉiuj disiĝis al siaj hejmoj. Ni ĝojatendas la venontjaran renkonton por festi la 20-jaran jubileon.

Liba Gabalda

Kiu estas José de Paiva Netto?

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokomunikanto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro, RJ, Brazilo. Li estas Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), aktiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), Brazila Asocio de Internaciaj -Amaskomunikiloj (ABI Inter), Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), International Federation of Journalists (IFJ), Beletra Akademio en Centra Brazilo, Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, Sindikato de Radikomunikistoj en Rio-de-Ĵanejro kaj Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC).

Li studis en Kolegio Petro la II-a, la antikva Modela Kolegio en Rio-de-Ĵaneiro kaj ŝatas rememori siajn instruistojn kaj pluajn tutlandajn eminentulojn. Li verkis multajn artikolojn, kiuj estis publikigitaj en multaj landoj. Jen unu el liaj artikoloj:


Kiel ĉiuj scias, fabloj estas rakontoj, en kiuj bestoj parolas, ĝuste aŭ mal-ĝuste, saĝe aŭ arogante. Fine, ili reprezentas homojn, kun iliaj bonaj kaj malbonaj kvalitoj. Ezopo, greka sklavo en la insulo Samos, vivis antaŭ ĉirkaŭ tri jarmiloj kaj estis ĉampiono en la arto rakonti tiujn historietojn, kiuj ĉiam instigas nin pripensi. Unu el ili estas:


Hundo kaj lupo
Hundo iris sur vojo. Subite, ĝi ekvidis antaŭ si lupon, kiu diris: „Amiko, vi

aspektas bonege! Forta, lerta, feliĉa. Mi eĉ envias vin…“ „Ĉu vere?! Do, faru kiel mi. Havigu al vi bonkoran posedanton. Kaj vi havos nutraĵon je la ĝustaj horoj kaj vi estos bone zorgata. Mia sola tasko estas boji nokte, se aperas rabistoj. Venu do kun mi kaj li simile prizorgos vin.“

La lupo konsideris, ke la propono estas tre bona, kaj akompanis la hundon survoje al la hejmo, ĝis momento, kiam detalo vekis ĝian atenton.„Kio pendas sur via kolo? Ĉu vi vundiĝis?“ „Nu“, respondis la hundo, „tio estas kolrimeno.“ „Kio?!“ la lupo ekmiris. „Dum la tago mia mastro min ligas per ĝi. Li ne volas, ke mi timigu la homojn, kiuj vizitas lin.“

Aŭdinte tion, la lupo jam ne emis babili kaj forlasis la hundon mezvoje, sed antaŭe ĝi diris: „Amiko, forgesu ĉion, ĉar mi jam ne sekvos vin. Mi preferas vivi libere ol ĉe via belŝajna abundo.“


Moralaĵo de la rakonto: Ne ekzistas sufiĉa kvanto da oro, kiu valoras same kiel libero. Kaj tiel la saĝa helena filozofo, kiu estis mense libera, kvankam li suferis la fian sklavecon, lasis al ni, inter aliaj, ĉi tiun grandan instruon. Sendita de LBV Brazilo.

La renkontiĝo en Svitavy – pri Vikimanio

En belega salono de Ottendorfera domo en Svitavy, kie troviĝas ankaŭ bele aranĝita Esperanto-muzeo (la foto), okazis en la tagoj de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 la Internacia renkontiĝo de vikipediis-toj, esperantistoj, kiuj interesiĝas pri interreta enciklopedio Vikipedio. Venis 33 esperantistoj el 9 landoj el Eŭropo, inkluzive de unu usonano. Krom solena inaŭguro, la ĉefa programo konsistis el tuttaga trejnado ĉe komputiloj ankaŭ por neesperantistoj kaj ankaŭ el verkado de artikoloj pri la regiono de Svitavy kaj diversaj prelegoj. Sekvontan jaron vikipediistoj planas renkontiĝi en novembro 2012 kadre de KAEST en Modra (Slovakio).
red.

Pli da detaloj vi trovos en artikolo pri Vikimanio en Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_Vikimanio kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Rezultoj_de_Esperanta_Vikimanio2011 kaj ankaŭ en la paĝaro de ĈEA.

Kalendaro de E-aranĝoj:

Antaŭkristnaska renkontiĝo – 10. 12. 2011 en Písek: Adventa kultura matineo omaĝe al la Tago de la E-libro en la Urba biblioteko kaj adventa diskuto kun d-ro Max Kašparů (ankaŭ por la ĝenerala publiko), vizito de la kristnaska ekspozicio kaj mineralogia borso, posttagmeza tradicia kristnaska programo. Info:pisek@esperanto.cz


Estante pilgrimanto en la 21-a jarcento en Svitavy 11.12.2011

Interesa prelego kaj rakontado de la praga pentristo-esperantisto Stanislav Krajíček pri sia 300 km-oj longa piedirado sur la Sankta-jakoba vojo de León al Santiago de Compostela. 

En E-Muzeo ekde 14 h. Ebleco trarigardi samtempe la nunan ekspozicion „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“. Ĝi okazos ĉeĥlingve, ankaŭ por la loka publiko. Informo: dvor.libuse@seznam.cz
http://www.esperanto.cz/cs/akce/svatojakubska-pout-do-santiaga-de-compostela-aneb-poutnikem-ve-21-stoleti-475.html

E-klubo kaj AEH en Pardubice luis novan propagandan ŝrankon (bedaŭ-rinde ĝi jam ne estas senpaga) sur unu el la ĉefaj avenuoj de la urbo. Ĝi montras renkontiĝojn de E-junularo kaj plenkres-kuloj el diversaj landoj dum la nunjara somero.

Tradicia Silvestro-balo en Česká Třebová – 29. 12. 2011:

La tradicia silvestra vespero (+nokto) de la 19-a horo kun multe da amuziĝo okazos denove en Sport-klubo.

Ĉi-jara temo: Malnovaj ĉeĥaj mitoj. Aliĝu por mendi la vespermanĝon ĝis 6.12. al tel. 465 532 788, 723 071 996. Por pluaj informoj al Jana Křížková: jk.esperanto@seznam.cz.

La printempa lingva seminario de AEH en Skokovy

okazos en la tagoj de la 16-a ĝis la 22-a de aprilo 2012. La aliĝilo estos enmetita en la januaran Informilon. Pri pluaj informoj skribu al Jindřiška Drahotová, tel. 326 731 845, retpoŝto: drahotovaesperanto@seznam.cz

La 6-a Internacia kongreso de AEH en Štíří Důl

(Esperante Skorpia Valo) Hluboká u Krucemburku okazos en la tagoj de la 13-a ĝis 16-a de septembro 2012. La programo estas preparata. La temo de la kongreso: Helpu, kie vi povas. La aliĝilo estos enmetita en la martan Informilon. Pri la pluaj informoj skribu al la redakcio de AEH Pardubice, retpoŝto: aeh-ikeh@volny.cz
.

Esperanto-semajno en Francio

Mi anoncas al vi nian 4-an staĝon, kiun ni organizos de la 23-a ĝis la 28-a de aprilo 2012 en Nilvange (Francio-Moselle). La kondiĉoj kaj la prezoj estos samaj kiel en la pasintaj jaroj. Tre dolĉaj prezoj, malpli kostaj ol en junulargastejo. Sed en belega komforta domo, meze de trankvila granda parko. Nekredeble!


Ni trovos novajn ekskursojn en Francio kaj eble en apudaj landoj, prelegojn ktp… Mi invitis junan esperantistinon Anna Mikitin el Jalto, Ukrainio, kiu gvidos la konversacian kurson en la internacia lingvo Esperanto kaj prelegos pri Ukrainio. Ŝi teatrumas en Esperanto en la grupo de Jalta. Bernard Vivier (Francio) kaj Antonio Quijada (Hispanio) gvidos la aliajn kursojn. Baldaŭ ni eldonos la aliĝilon kaj sendos al vi. Esperanto-Thionville organizas tiun staĝon kun Franca Fervojista Esperanto-Asocio.

Bonvolu transdoni ĉi tiun anoncon al viaj geamikoj. Bruno HENRY Espéranto-Thionville, 8 rue Pasteur, FR-57240 NILVANGE, tel. : +33 (0)9 52 28 15 98, Skype:zamenhof57 retadreso (courriel) : bruno.henry.esperanto@gmail.com
B.Henry


Sala torto por PF 2012

Proksimiĝas nova jaro kaj ĉeĥaj homoj kutime preparas sandviĉetojn. Ĉu Vi volus anstataŭigi ilin per sala torto?

Jen la recepto:
300 gramoj da duondelikata faruno, 50 gramoj da butero kaj duono da kulereto de salo.

Fermentaĵon ni preparos el 25 gramoj da gisto, el duonkulereto da sukero kaj 200 mililitroj da lakto. Kiam la fermentaĵo elŝveliĝas, ni prilaboras ĉion kune kaj ni faros paston.

Ni enmetos ĝin en ŝmiritan kaj per faruno surŝutitan kukan formon.

Post duonhoro de ŝvelado ni bakos la paston ĉe 200 gradoj. La malvarman pretan kukon ni distranĉos, platplenigos ĝin per terpoma aŭ alia salato aŭ ŝmiraĵo. La tutan torton ni ŝmiros per ŝmirbutero, paŝteto aŭ fromaĝŝmiraĵo, o

rnamas per kolbaso, fromaĝo, kuiritaj ovoj, tomato, papriko, olivoj, petroselo ktp.

Bonan apetiton kaj ĉion plej bonan en la jaro 2012 deziras Mirka Kosnarová kun la membroj de E-klubo Pardubice.

.

 

 

 

 

 

Tristaj anoncoj:

La 12-an de novembro 2011 en la aĝo de 80 jaroj forpasis unu el la plej konataj ĉeĥaj esperantistoj Jiří Pištora el Česká Třebová. Li estis fondinto de la Esperanta rondeto „Amikeco“ en la jaro 1960. La samideano Jiří Pištora dum jaroj edukis multajn esperantistojn, propagandis nian landon eksterlande, partoprenis multajn kongresojn kaj renkontiĝojn kaj ĉie trovis bonajn amikojn. Li meritis siajn laŭrojn pri la fondo de la E-kolekto en deponejo de la Urba muzeo en Česká Třebová kaj dum la jaroj tie kolektiĝis multaj raraĵoj.

La redakcio esprimis kondolencon al lia familio.

************

Plua trista anonco venis de la frato de nia membro el Lomnice nad Popelkou, ke Aleš Vávra (54j.) forpasis la 3-an de novembro 2011. Li ofte partoprenis AEH-lingvajn seminariojn en Skokovy.

************

La 20-an de septembro 2011 en sia preskaŭ 90-a jaro forlasis siajn multajn konatojn nia franca amikino Odette Scheidel el Betschdorf, konata kiel „avinjo Odette“. Ŝi apartenis al la admirindaj homoj, por kiu la feliĉo estis feliĉigi la aliajn. En ŝia domo ŝi gastigis geesperantistojn el la tuta mondo.

Honoron al ilia memoro! red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE: jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.