Informilo 12/2004

Informilo 12/2004

Enhavo:
Finnlanda sankta Nikolao
Renkontiĝo en Kamenický Šenov
Invito al Ústí nad Labem
Travivaĵoj el Francio
19 x Skokovy
G R U P E    

Finnlanda sankta Nikolao

Komence de februaro 2004 venis interesa letero el Finnlando pri ilia festo de sankta Nikolao. Skribi pri tiu temo en marta Informilo ne ŝajnis al ni konvena kaj tiel la letero ne kuŝis en normala arkivujo de niaj membroj, sed atendis  antaŭkristnaskan tempon inter artikoloj ĝis nun ne publikigitaj. Kaj jen – la tempo jam venis kaj  legu :do:

Al la demando, ĉu sankta Nikolao apartenas al la finnlanda tradicio, mi volas iomete priskribi. Normale en Finnlando oni ne festas sanktan Nikolaon, kvankam lia „posteulo“, la Kristnaska viro, finne „Joulupukki“ (=Julboko) laŭ ni havas sian hejmon en finna Laplando. Sed lia tago ja estas la 24-an de decembro, kiam li venas al la familioj kun donacoj por la infanoj kaj ankaŭ por plenkreskuloj. Tiu pli-malpli komerca tradicio tamen estas ja io alia ol la originala sankta Nikolao-festo.

Ĉar mi jam pli ol 30 jarojn vivis kaj laboris konekte al antropozofiaj institucioj, mi ja konas la „veran sanktan Nikolaon“. En la antropozofiaj hejmoj ni festas la 6-an de decembro, kiel tagon de sankta Nikolao. Tiu tago tamen estas ankaŭ por la finnlandanoj ege grava tago de sendependeco. Kelkfoje mi mem estis sankta Nikolao, ankaŭ lastjare, en la hejmo por mense handikapitaj infanoj en la urbo Lahti.

Li estas ĉe ni, en blua mantelo vestita episkopo Nikolao kaj lia helpanto („Knecht Ruprecht“ laŭ germana tradicio), kiuj venas posttagmeze, kiam la infanoj kolektiĝis por kanti adventajn kantojn. Nikolao havas oran libron, en kiu  estas registritaj ĉiuj bonaj kaj malbonaj agoj de la infanoj. Sidante sur trono li legas la skribaĵon kaj ĉiuj infanoj ricevas de Ruprecht saketon de bonbonoj, fruktoj kaj nuksoj.

Ruprecht estas nigra, sed kial oni ne scias certe, kelkaj diras, ke  „li laboris subtere en minejo“. Li estas iomete kolera, tamen tute diabla ne. Li kunportas branĉeton, kun kiu li batetas infanojn, kiuj ne estis tute bravaj dum la lasta jaro. Plejparte la infanoj ricevas pedagogie pozitivan laŭdon, kelkfoje tamen necesas iomete plendi.

Tio estas mia sperto pri la sankta Nikolao, sed eble en aliaj regionoj oni faras alimaniere.

Börje Eriksson, Finnlando

Renkontiĝo en Kamenický Šenov

En la jaro 2002 mi viciĝis inter tiujn, kiuj ankaŭ diabetmalsaniĝis. La asocio de diabetuloj en Mělník aranĝas dufoje en la jaro por siaj anoj unusemajnan restadon en belaj regionoj. Pasintjare dum septembro mi partoprenis unuafoje la restadon en bela pensiono Tavba en Kamenický Šenov. Al mia surprizo mi  tie renkontis maljunan sinjorinon el urbo Poděbrady, kiu konis meritplenajn esperantistojn s-ojn Pytloun kaj Fiala el Poděbrady. Ŝi rakontis, ke  dum sia gimnazia studado en Nymburk ŝi ankaŭ lernis Esperanton kaj ankoraŭ ŝi   memoras  kelkajn vortojn.

Dum nunjara septembro mi denove partoprenis la restadon por diabetuloj en la sama pensiono en Kamenický Šenov. Proksime de la pensiono troviĝas akvofonto Žába, de kiu mi volis ĉerpi bonegan akvon. Ĉe la fonto sur la benko sidis nekonata virino, tenante en la sino libron, kies kovraĵo ŝajnis al mi konata. Kiam mi proksimiĝis, mi opiniis, ke ĝi estas E-vortaro, tamen iomete malpli dika. Mi demandis la sinjorinon, kiu kun la rideto montris al mi Esperantan lernolibron de geedzoj Chrdle „Esperanton dum tri monatoj“. Antaŭ nelonge ŝi komencis lerni tiun ĉi belan lingvon, ŝi diris aldonante, ke ŝi jam instruas germanan kaj progresas en angla lingvo por ŝtata ekzameno. Esperanton ŝi komencis lerni kiel sian tre konvenan hobion. Mi eksidis apude kaj  ekbabilis. S-ino Dana M. loĝas en loko, kie ne estas E-klubo kaj ŝi studas aŭtodidakte. Mi rakontis al ŝi pri diversaj E-okazintaĵoj, ankaŭ pri lingvaj seminarioj en Skokovy. Mi promesis informi ŝin pri pluaj renkontiĝoj kaj ŝi promesis diligente lerni. Pluajn tagojn ni jam salutis nin Esperante kaj dum liberaj horoj ni ofte babilis kaj ankaŭ krokodilis.

Ceteraj partoprenantintoj de nia diabeta restado tre miris, ke mi tuj akiris ĉi tie amikinon el suda Bohemio. Estis videble, ke ankaŭ bonŝanco favoras por Esperanto kaj ankaŭ sufiĉas E-libro kiel distinga signo.

Jana Holcová Mělník

Invitilo al Ústí nad Labem

      La prokrastita 17-a Internacia Kultura Festivalo estas anstataŭe okazonta en la tagoj 10. – 12. de decembro 2004 en Ústí n. L. kune kun la 25-a Ĉeĥa-Saksa Tago.

Ĝi komenciĝos vendrede en la  restoracio „Na rychtě“ (strato Klášterní) kaj kontinuos sabate per prelegoj en la Urba Muzeo en Lidické náměstí (placo apud la Urba teatro), homaranisma spirita koncerto en la „Ruĝa preĝejo“ (strato Horova) kaj amuza vespero. Dimanĉe okazos ekskurso al Litoměřice.

Sincere invitas vin Miroslav Smyčka, prezidanto de E-klubo Ústí n. L. Kontakt-adreso: Vlastimil Novobilský, Školní 5, 400 01 Ústí nad Labem, rete vlastimil.novobilsky@atlas.cz

Antaŭ 145 jaroj, la 15-an de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Kara Ludoviko, ni ne forgesos Viajn meritojn!

En Ret-info-raportoj al E-kluboj, kiuj aranĝas Zamenhofan tagon, estas rekomendite, ke ili anoncu tion en lokaj ĵurnaloj, ekzemple tiel:

Nia urbo celebras Mondan Tagon de Esperanto. La tago 15-a de decembro estas festo de lingva egalrajteco kaj neŭtrala multlingvismo. Ĝi estas la tago por montri la riĉecon de Esperanto. Ni volas paroli sen lingvaj barieroj. Sed en multaj landoj ĉiam pli kaj pli nur la angla lingvo estas uzata, tiel ke parolantoj de aliaj lingvoj estas en malavantaĝa pozicio. Tio ne estas justa. Esperanto-parolantoj celas konservi ĉies gepatran lingvon kaj proponas la uzon de neŭtrala Esperanto en internaciaj rilatoj.

Nia grupo invitas niajn membrojn kaj interesitojn al Zamenhofa tago kaj volas kuraĝigi niajn urbanojn lerni Esperanton (poste dato kaj ejo kun preciza adreso).

Travivaĵoj el Francio

La 12-an de septembro 2004 mi veturis kun mia nepino Klárka en Bretonion  (parto de Francio). Atendis nin vojaĝo al diversaj E-kluboj kaj lernejoj en Nantes, Vannes, Morlaix, Lirré … kaj en aliajn lokojn, kiujn ni ne konis. Vi jam certe scias, kiel bona helpilo  estas Esperanto. Kvankam ni lunde 13.9.2004  en Parizo nur ŝanĝis buson, du amikinoj el Parizo alvenis, por ke ili nin salutu kaj diru al ni kelkajn vortojn.

El Parizo ni daŭrigis en Rennes, kie ni estis pli frue ol laŭ horaro. Ni ne sciis, kiu nin atendos. Tiamaniere mi timigis kelkajn maljunajn virinojn parolante al ili Esperante. Fine aperis Josette, kiu organizis nian vojaĝon kaj la unuan nokton ni dormis en komforta domo de ŝia familio en Iffendic. Antaŭ tempo gesinjoroj Josette kaj Jean Pierre Ducloyaer (gajnintoj de la letervespero okaze de la datreveno de nia E-rondeto) travivis unu semajnon en Česká Třebová. Marde veturigis nin Nikol, kiun mi konis nur laŭ voĉo el komuna kaseda rondo, en urbon Morlaix. Nikol estas severa vegetaranino kaj volas esti proksime de naturo. Ŝia domo estas verŝajne el la 10-a jarcento, ŝi neniam ŝlosas eĉ ne fermas pordon, ĉiam ni en la domo trovis iajn ŝiajn geamikojn. Ŝi estas treege oferema kaj volis al ni montri ĉion interesan en Morlaix kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ni vidis la plej antikvajn domojn en la urbo, interesajn preĝejojn kaj tajdon. 15 km al la maro ni veturis trifoje. Merkrede ni alveturis tro malfrue, asfalta ŝoseo al insuleto jam estis sub la akvo kaj aŭtomobilo de unu virino ankaŭ. Jaŭde ni alveturis ĝustatempe kaj iris al la insuleto. Nikol diris, ke ni havas antaŭ tajdo sufiĉe da tempo. Sed post mallonga promeno ŝi ekkriis, ke tajdo jam alvenas, ke ni devas rapidi al marbordo. En unu loko jam akvo atingis niajn genuojn, niaj pantalonoj estis malsekaj, sed feliĉe ni atingis marbordon. Tie volis lasi Nikol ŝuojn, kiujn ni trovis. Sed post 10 km ŝi ekvidis, ke ili restis en la aŭtomobilo. Do, ni veturis kun la ŝuoj reen al la maro. Tiel ni vizitis trifoje unu lokon sur la  marbordo.

Vespere ni kunvenis kun Esperantistoj bone babilante, ni kune vespermanĝis kaj eĉ ion ili aŭdis el nia preparita rakonto. Klárka preparis CD kun fotoj de naciaj kostumoj, ni kunprenis ornamitajn ovojn, naciajn kostumojn, videokasedon kun mia infana E-grupo, muzikon al dancoj, marcipanojn por ornami…

      El Morlaix veturigis nin Nikol en belegan dometon de Gaby en vilaĝon St. Quay Perros. Kvankam Gaby estas jam 84-jara, senĉese ŝi instruas Esperanton en kelkaj kursoj. Dum nia kunveno kun gesamideanoj al ŝi venis tri ĵurnalistoj kaj pri nia vizito ili prilaboros artikolon por tri diversaj  ĵurnaloj.

Mi ne povas skribi pri nia tuta vojaĝo, ĉar ne sufiĉus eĉ la tuta numero de tiu ĉi gazeto. Sed almenaŭ pri la kunvenoj kun geamikoj. Ni kunvenis en La Pallett en muzeo de vino kun gesamideanoj Ménard, de kiuj ni (mi kun Jarmila Rýznarová) estis invititaj en la jaro 1988 viziti Francion. Poste  ni vizitis kun Esperantista grupo gesinjorojn Robineau, de kiuj vi nun povas legi ankaŭ ĉeĥe la libron „Ili vivis sur la tero“ – Osm let na cestách po naší planetě – en la traduko de J. Drahotová. Mi ekkonis ilin en la jaro 1995 en Gressillon, kiam ili havis trijaran adoptitan filon Vincent. Li nun ĝuste biciklis el la  lernejo. Nun ni ekkonis eĉ filineton Sára.

Ni ankaŭ renkontis pluajn geamikojn Gudule kaj Laurent Cuenot, ĉe kiuj ni restis dum du tagoj. Eble niaj legantoj  rememoras, ke ili travivis vintron 1998-99 en Ĉeĥio kaj festis sian edziĝfeston en urbeto Fulnek. Ili veturis en simpla domveturilo tirita de ĉevalino ĉirkaŭ Eŭropo. En Česká Třebová kaj en pluaj lokoj ili montris diapozitivojn el sia vojaĝo. Tiam vojaĝis kun ili trijara filino Lola, en Grekio poste naskiĝis filo Romain. Nun la knabo estas trijara, Lola vizitadas lernejon. Kaj ni povis vidi sur diapozitivoj la tutan vojaĝon de la familio Cuenot. Ankoraŭ ilia ĉevalino Kamila vivas, ĝi  nun veturadas nur al bazaro kun legomoj, kiujn Lorent produktas.

Mi devis admiri oferemon de bretonaj esperantistoj. Ili kunvenadas por kanti E-kantojn en Bretona Esperanto-Koruso MEVEN. La  kantojn ili ekzercas en urbo Pontivy, kelkaj veturas por la provoj 200 km. Jam estis  eldonita  CD kun E-kantoj. Ankaŭ mi admiris la kuraĝon, ke iu komencas lerni Esperanton kaj tuj instruas aliajn. Ni aŭdis, ke en la regiono, kie estis antaŭ sep jaroj kvar E-kluboj, nun estas 15. Multaj el ili batalas por Esperanto kiel lingvo de EU.

Kun Klárka mi traveturis ok E-klubojn, sed ŝi devis komence de oktobro reveturi en altan lernejon. Mi tiel perdis kundancantinon kaj spertulinon por komputilo. Mia parencino Helenka Šplouchalová, anino de AEH, alveturis kun Anežka, unu el mia infana E-grupo. Triope ni traveturis pluajn lokojn kaj ekkonis novajn geamikojn. Multfoje ni admiris maron, fortikaĵon ĉirkaŭ St. Malo, malnovajn preĝejojn en malgrandaj vilaĝoj, ventan muelejon, sed ankaŭ en St. Brieuc kaprinon Clopette, karulinon  de sinjoro doktoro Clopeau.

Kvankam al ni multe plaĉis la vilaĝoj kaj urbetoj de Bretonio ornamitaj per floroj, ni adiaŭis kun geamikoj kaj la 15-an de oktobro ni jam alveturis hejmen.

Zdenka Novotná, Česká Třebová

Kristnaska meditado de Daĉjo

      Longe mi pensis, ankoraŭ kiel lernanto de la unua kaj dua klasoj, ke hejmo estas panjo, paĉjo kaj infano. Poste mi ekopiniis, ke al hejmo povas aparteni ankaŭ pluaj vivaj estaĵetoj (kreitaĵoj), kiuj bezonas la saman prizorgadon kaj amon kiel infanoj.

Kaj pro tio en nian hejmon eniris ĝungara hamstreto Martínek kaj antaŭ nunjaraj kristnaskaj festoj ankaŭ karpeto Peĉjo. Li al ni venis el granda kuvego, kie li malkviete svingiĝis inter aliaj karpetoj, li estis malgranda kaj tre vigla kaj li tuj falis en miajn okulojn. Do, venu, kamarado, ĉe ni certe al vi plaĉos. Bankuvon vi havos nur por vi mem, mi ŝatus kelkajn tagojn prokrasti ĉiutagan duŝadon kaj mi lavetos min nur en lavujo. Mi nun ekkonsciis, ke ju pli ni estas hejme pliaj, des malpli da tempo mi havas por pensi pri mi kaj en mia kapo fluas tuj aliaj pensoj. Ekzemple, ke nia hamstreto Martínek ŝatus sub la kristnaska arbeto trovi novan kaĝeton, ke li havu pli belan vivon. Jam medion tre spacoplenan kun kelkaj etaĝoj, kun glitvojeto kaj kun multaj ludiloj, ke li povu vere ĝui lude.

Kaj nun al la zorgoj pri la hamstreto aldoniĝis ankaŭ zorgoj pri la karpeto Peĉjo. Li bezonas havi ĉiam freŝan akvon en la bankuvo, eble ankaŭ ion por dentoj – se karpetoj iajn dentojn havas. Ĝis nun mi tion sufiĉe ne esploris.

La karpeto ĉiam allogis nian atenton tiom, ke ni ĉiuj – panjo, paĉjo kaj mi – staris en banĉambro ĉe la kuvo kaj forgesadis kuiri, baki kaj ordigi la  loĝejon. Kamarado, vi alportis en antaŭkristnaskajn tagojn grandan plezuron kaj ekscitiĝon! Pro tio mi promesas al vi, ke vi ne pereos dum la Sankta vespero sur teleroj. Ĉe ni en bankuvo vi eble ne povas tiom longe vivi kaj ankaŭ mi ne povas ĉiam nur plaŭdi en lavujo. Do ni donacos al vi novan hejmon, estintan sablominejon Barabo, nun ĝi estas inundata. Vi ekloĝigos tie kaj trovos novajn karpetajn kamaradojn.

Kaj kiam somere mi iros naĝi en Barabon, eble vi frotetos mian kruron kaj tiamaniere vi sciigos al mi, ke ĉio estas en ordo kaj vi tre ŝatas rememori vian kristnaskan restadon en nia hejmo. Bl.Štráchalová,

esperantigis Jana Holcová

19 x  Skokovy

      De la 9-a ĝis la 14-a de novembro 2004 denove okazis semajna lingva seminario en la pensiono Espero en la vilaĝo Skokovy, pri kio ankaŭ raportis loka ĵurnalo. Ĝi okazis jam 19-foje.

Spite pluvan kaj ventan veteron venis el diversaj lokoj de Ĉeĥa respubliko 33 gesamideanoj por ĝui E-medion kaj denove renkonti la geamikojn. Kiel kutime, antaŭtagmeze en kelkaj grupoj okazadis lingva perfektiĝado, posttagmeze, krom manlaboroj, estis de ni kaptataj momentoj de pliboniĝo de la vetero, kiam la suno ekbrilis, por almenaŭ mallongaj promenoj en bela ĉirkaŭaĵo de la Bohemia paradizo. Dum vesperoj ni rigardis video-raporton el la UEA-kongreso en Ĉinio parole akompantan de la geedzoj Dvořákovi, kun intereso ni aŭskultis prelegojn de J. Werner – pri konstruado de la domo, dum kiu ni eksciis  kelkajn fakajn esprimojn (ekz. diferencon inter plafono kaj tekto) – kaj de M. Turková, kiu interese rakontis pri magiaj cirkloj en grenkampoj kaj pri vizito de brazila esperantisto Clovis Portes, interesiĝanta pri nia Jan Hus. Li vizitis kelkajn urbojn de Ĉeĥio helpata de vico da niaj membroj, kiuj aktive partoprenia ĉiujn aranĝojn.

La lasta vespero havis nekutiman enhavon. Posedanto de la pensiono „Espero“, la kuracisto MUDr. Josef Hradil, antaŭ la fino de tiu ĉi novembro atingos signifan jubileon 80 jarojn. Ni ĉiuj ŝatas lin kiel nian la plej bonan amikon, kiu ĉiam scias bone konsili, ĝojigi nin kaj vidante lian kormildan rideton, niaj koroj refreŝiĝas. Pro tio ni ĝojis, ke li estis inter ni, ke ni povis gratuli al li kaj deziri pluajn jarojn en sufiĉe bona sano.

Ja, MUDr-on Hradil konas multaj elstaraj esperantistoj ankaŭ eksterlande. Li edukis vicon da E-adeptoj, redaktis fakan kuracistan gazeton, ankaŭ la gazeton „Verda familio“, aranĝis plurajn renkontiĝojn de skribaj kursistoj kaj havas grandajn meritojn pri medicina  E-terminologio. Li estas longjara honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

La seminarion partoprenis ankaŭ du fidelaj virinoj en respektinda aĝo, kiuj ne povas manki en regulaj seminarioj de „nia“ pensiono. La unua ŝatata amikino, Inka Šťávová, antaŭ Kristnasko atingos 90 jarojn kaj la dua – senĉese gaja avino, Josefa Daňková, atingos la saman aĝon en venonta marto. Ambaŭ vi povas vidi sur la foto. La redakcio jam nun deziras al ili multe da sano kaj bonhumoro.

      Se la partoprenintoj estis kontentaj daŭre de la 19 seminarioj, kial ne pripensi jam nun la jubilean, la dudekan? Kompreneble, vi povas noti jam la precizan daton, do ni antaŭĝojas je la printempa

20-a seminario en Skokovy okazonta de la 11-a ĝis 17-a de aprilo 2005.

jary + jidr

G R U P E

Glivica renkontiĝo de uzantoj kaj praktikantoj de Esperanto okazis en la pola urbo Gliwice, en la tagoj 11-14.11.2004. La programo estis bunta. Post la inaŭguro farita de la prezidanto de Pola E-Asocio s-ano Mandrak, prezentiĝis dancgrupo de junaj esperantistinoj kaj poste sekvis prelegoj: 300 lingvoj en Afriko, Kiom kostas angla lingvo por poloj, Enkonduko al genealogio, SAT-impresoj, E-televido, poezio, teatraĵo, Esperanto en turismo kaj komerco. Ni ankaŭ aŭskultis mandolinan grupon, kiu kantis E-kantojn. Granda aplaŭdo regalis s-anon L. Chytil pro lia amuza prelego. Ora pinto estis renkontiĝo kun la esperantistino, EU-deputitino, M. Handzliková, kiu parolis pri sia laboro en Bruselo.

Ni miris, kiel riĉa estas E-kulturo en Pollando.

Vlado Sládeček

Plano de sabataj lingvaj seminarioj por venonta jaro: En praga klubejo – strato Ve Smečkách 25, okazos seminarioj de la 9-a horo en tiuj ĉi tagoj: 29.1.2005, 26.2.,    30.4.,    28.5., kaj 25.6. Post somera ferio   24.9., 29.10.   kaj 26.11.2005.
red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21,  530 03 PARDUBICE,  ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail: 
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj