Informilo 11/2003

Informilo 11/2003

Enhavo:
En 2004 Eŭropo necesas agi
Ĉu novaj malkovroj pri Josef Dobrovský
El la leteroj
UK en Svedio – rememoro
Projekto ITV
La 6-a internacia abilimpiada konkurso
Vizitu SET Lanĉov

En 2004 Eŭropo necesas agi

      Dum 2004 Eŭropa Unio pligrandiĝos kaj ankaŭ okazos eŭropaj balotoj. Tamen la lingva problemo ankoraŭ nek solviĝis nek solviĝas, kaj tiel neagante, ni eble direktiĝas danĝere al lingva unikeco (kaŝita per preteksta pseŭdo-multlingvismo), kiu endanĝerigas la lingvan kaj kulturan diversecon de Eŭropo. Tial interalie esperantistoj proponas komunan (kaj ne unikan) lingvon, kiu ebligus egalecan respekton de ĉiuj lingvoj.

      Tiucele ekorganiziĝas eŭrop-skala manifestacio por lingva demokratio en Eŭropo. La ĉefa celo de tiu agado estos paroligi plej vaste kiel eble (i.a. tra la amaskomunikiloj) pri la lingvaj aspektoj de Eŭropo kaj tiel konsciigi la publikon pri tiu problemo …kaj fine eble iel movemigi la politikistoj pri tiu temo. Sed por trafi tiun celon ni devas esti sufiĉe multnombraj por havi veran efikon Por tiu agado ni do devas unuflanke arigi plej multajn esperantistojn (ne nur esperanto-parolantojn, sed ankaŭ esperanto-amikojn) el Eŭropo, kaj aliflanke arigi multajn aliajn asociojn favorajn al lingvo-protektado (kiuj defendas ĉu regionajn, ĉu naciajn, ĉu ĉiajn lingvojn ĝenerale).

      Tiamaniere tiu manifestacio arigos ĉiujn homojn koncernatajn, konsciajn kaj interesatajn pri tiu lingva aspekto de Eŭropo. Ĝi okazos ĉe la Ponto de Eŭropo en Strasburgo (Francio) la 9-an de majo 2004, dum la Tago de Eŭropo kaj unu monaton antaŭ la eŭropaj balotoj.

      Esperantistoj estos iniciatintoj de tiu manifestacio. Do ĉiuj Esperanto-asocioj el Eŭropo informu siajn samlandanojn pri tiu agado kaj kontaktu sialandajn aŭ siaregionajn asociojn pri lingvo-defendado. Se tia organizado bone funkcias, la manifestacio povus esti tre multnombra kaj efika.

      Se vi estas interesata por kunorganizi tiun agadon, vi povas aliĝi la organizadan diskutiston sendante malplenan mesaĝon al la jena adreso: europa-2004-subscribe@yahoogroupes.fr Necesas agi rapide ekde nun, ĉar majo 2004 alvenos tre baldaŭ!

Sebastien Erhard (el Esperanto-Bretonio)
http://esperanto.bretonio.free.fr/europo.htm

El nia poŝtkesto:

        S-ro Jiří Patera, rilate al nia informo pri la nova PM, sendis al ni interesan artikolon pri Dobrovský:

Ĉu novaj malkovroj pri Josef Dobrovský

      Ĉi-jare pasis la 250-a datreveno de la naskiĝo de la elstara ĉeĥa lingvisto, slavisto kaj historiisto Josef Dobrovský. Liaj germanlingvaj verkoj pri la historio de la ĉeĥaj lingvo kaj literaturo kaj lia gramatiko de la ĉeĥa lingvo kontribuis al la nacia revekiĝo. Dank´ al li jam preskaŭ mortinta ĉeĥa lingvokiel la mita Fenikso renaskiĝis kaj la ĉeĥa nacio kaj ties lingvo  plu evoluis kaj disvolviĝis . Tio estas granda merito de la granda eminentulo Josef Dobrovský.

      En la ĵus aperinta 5-a numero de la ĉeĥa kultur-historia revuo Dějiny a současnost (La historio kaj la nuntempo) aperis interesa artikolo dediĉita al Josef Dobrovský, plume de usona historiisto kaj lingvisto Edward L. Keenan, profesoro de Harvard-universitato kaj aŭtoro de vico da studoj pri la rusa kulturo kaj politika mitologio. Prof. Keenan konstatas, ke Dobrovský estis eminenta slavisto, fakulo pri la slavaj lingvoj kaj literaturoj, kiu laŭ lingvistika vidpunkto studis la oldan testamenton kaj diversajn malnovajn slavajn tekstojn. En la jaroj 1792 kaj 1793 li estis en Peterburgo kaj en Moskvo, kie li studis malnovajn ruslingvajn manuskriptojn. Post kiam li forveturis el Rusio, oni malkovris  – en oktobro 1797 – inter la malnovaj manuskriptoj fragmentojn de malnova manuskripto el la 12-a jarcento, kiun oni komencis nomi „Vortoj pri la regimento de Igoro“. Tiu ĉi manuskripto estis eldonita prese en la j. 1800, sed bedaŭrinde dum la sieĝado de Moskvo fare de la Napoleona armeo en la j. 1812 la manuskripto forbrulis kaj nun ĝi ne plu estas disponebla por fakaj studoj kaj esploroj.

      La enhavo de la „Vortoj pri la regimento de Igoro“ iom similas al alia rusa verko „Zadonŝĉina“ el la 15-a jc. kaj oni supozis, ke la aŭtoro de Zadonŝĉina ĉerpis eble el la „Vortoj…“. Sed baldaŭ aperis duboj kaj iuj slavistoj kaj fakuloj pri la rusa lingvo esprimis sian skeptikecon pri la aŭtentikeco de la manuskripto.

      Dobrovský eksciinte pri la malkovro de la manuskripto de „Vortoj …“ tre ekĝojis kaj tradukis ĝin en la ĉeĥan sub la titolo „Slovo o pluku Igorově“. La usona fakulo Keenan esprimas sian konvinkon, ke la „Vortoj pri la regimento de Igoro“ estas vera falsaĵo kaj ke ilia aŭtoro estas ĝuste Josef Dobrovský. Li opinias, ke Dobrovský ĉerpis el la aŭtenta 15-jarcenta verko „Zandonŝĉina“ kaj ŝajnigis, ke la „Vortoj …“ estas pli malnovaj, 12-jarcentaj. Sed fakuloj trovis en la „Vortoj …“ enhavajn nekonformaĵojn kaj lingvajn malĝustaĵojn, kio elvokis iliajn dubojn. E. L. Keenan preparas pri tio verkon: Joseph Dobrovsky and the Origins of the „Igor Tale“.

      Estas interesa, ke post kiam estis en Bohemio trovitaj la „malnovaj“ manuskriptoj, kaj nome en la j. 1817 la manuskripto de Dvůr Králové kaj en 1818 la manuskripto de Zelená Hora, estiĝis grandaj disputoj pri la aŭtentikeco de tiuj ĉeĥaj manuskriptoj, kiuj finiĝis per la konstato, ke temas pri falsaĵoj. (Kaj la modernaj laseraj esploroj en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento pruvis ilian falsecon.) Sed siatempe Dobrovský, kiel vera fakulo kaj erudiciulo, akre kritikis la trovitajn manuskriptojn kiel sendubajn falsaĵojn. Ĉu eble pro tio, ke li jam havis sper-tojn pri falsado?

El la leteroj

Pri gramatiko

        Mi cerbumas pri tiu ĉi lingvistika problemo: En la komencaj tempoj de nia lingvo oni ne klare distingis la frazelementon „objekta (atribua) predikativo“. Nuntempe oni devas tie uzi nominativon, dum en la „praaj“ tempoj la uzo estis ambigua. Eĉ Zamenhof iam uzis akuzativon, ekzemple ĝuste en la Andersena fabelo „La virineto de maro“.  Jen: …“ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro…“ Oni povas ĝin trovi i.a. en Fundamenta Krestomatio. Pri la sintaksa problemo vidu ekzemple en la „Gramatiko“ de M. Malovec, la 2-a eld., pĝ.102.

  Jiří Rada

 Pri poŝtaj servoj

      La jaro de handikapuloj 2003 estas por nia organizaĵo grava kaj ni strebas por esperantistoj handikapuloj fari ĉion, kio eblas. Ni eldonas la monatan gazeton INFORMILO kaj la suplementon ANTAŬEN, ne nur por ĉeĥoj, sed ankaŭ por eksterlandaj membroj. La lingvaj seminarioj allogas interesulojn, ne nur por plibonigi la lingvoscion, sed ankaŭ por renkonti unu la alian.    

   Mi legis en la urba gazeto interesan informon, kiel al handikapuloj enmanigi pakaĵojn aŭ monon pere de la poŝto. Laŭ la informo, la ĉeĥa poŝto proponas kelkajn eblojn. Nun la plej rapida kaj la plej moderna sistemo, interreto estas por multaj multekosta kaj servas nur por komunikado kun ekstera mondo. Se iu handikapulo volas ekzemple ricevi sian pension, li devas plenumi specialan paperon, kun kiu fidinda persono povas iri al poŝto kaj ricevos vian pension senprobleme. Oni devas pagi por tiu servo 25 Kĉ. Ĉu vi opinias, ke tiu servo estas utila? Skribu al mi vian sperton. Ĉu vi atendas poŝtoficistinon aŭ ĉu vi iras al malproksima poŝto piede, trame, trajne aŭ vi sendas anstataŭ vi iun fidindan homon? Estas eble ĉion organizi pere de via persona konto, sed ĉio kostas monon. Do, ĉu la servo de la Ĉeĥa poŝto estas utila, mi ne scias.

Liba Filipová, Nádražní 146, 768 11  Chropyně

UK en Svedio  –  rememoro

        La artikoloj pri la nunjara 88-a kongreso de UEA en Gotenburgo ankoraŭ venadas al la redakcio de AEH. En la pasinta monato ni publikigis du raportojn, do legu ankoraŭ la trian, el kiu ni elektas  la plej interesajn  partojn el la plumo de Jana Křížková.

        Se vi deziras rigardi nedetruitan naturon, vizitu Skandinavion. Urboj, eĉ naturo, estas puraj kaj tre prizorgataj. Ja Svedio de nordo ĝis sudo mezuras 1600 kilometrojn, kie estas longaj vintroj, blankaj noktoj kaj miloj da lagoj en la lando. Certe niaj legantoj memoras historiajn svedajn titolojn: ABBA (muziko), G. Garbo (filmo), A. Nobel (dinamito) kaj A. Lindgren (Pipi  Ŝtrumpolonga).

      Mi tre miris pro informo, ke de la jaro 1966 ĉiuj inter si diras „ci“. Oni cias al ministroj, ŝtelistoj, infanoj al instruistoj ktp., escepto validas nur por reĝa familio.

      Publike „drinki“ oni permesas nur kelkfoje dum la jaro. Atendante en tramatendejoj vi povas rigardi ekranon kun informo, post kiom da minutoj alvenos „via“ tramo por daŭrigi la vojon.

      La kongreson en Gotenburgo, en la plej granda  ŝiphavena sveda urbo kun 800 miloj da loĝantoj, partoprenis 1791 esperantistoj  el 62 landoj. Afable salutis la kongreson 25 denaskaj  esp. infanoj el 10 landoj. Ili kongresis ĉe la lago nur 15 km de Gotenburgo. Estis tre interese aŭskulti  iliajn informojn, per kiom da lingvoj ili parolas, ĉar ĉiuj vivas ĉe miksaj geedzoj  kaj   en  iliaj familioj estas unu el uzataj lingvoj Esperanto.

      La kongreson partoprenis eĉ nepo de L. L. Zamenhof, la aŭspicion de la kongreso akceptis sveda ĉefministro Goran Persson. La unuan fojon funkciis la kongreso kiel virtuala, la esperantistaro povis reagi je la kongresa agado per elektronika poŝto.

      Ĉu vi scias, kion signifas „jojkado“? Ĝi estas aparta speco de senvorta kantado – tre interesa. Parton de la kongreso kreis ekskursoj. Ni vizitis laponan dometon, malnovan kamparan bienon, ŝafan ekologian farmdomon, svedajn fjordojn. Ni gustumis 15 specojn de bongustegaj fromaĝoj kaj eminentajn fiŝojn.

      Taksado de la kongreso estis bonega. Bona organizado, oftaj informoj en sveda gazetaro kaj televido.  Svedoj reagis entuziasme, kelkaj eĉ ironie.

      Ĉeesto de nia kongreso fariĝas ĉiam granda manifestacio kaj montras, ke Esperanto, kvankam ignorata, plene kaj  sen obstakloj funkcias en la tuta mondo.

      Babiladoj kun kolumbiano, nepallandano aŭ meksikaninoj pliriĉigis miajn rememorojn same, kiel planita renkontiĝo kun mia 80-jara japanino Sasaki, kiu  estis neforgeseble emocia.  Mi ĝojas je pluaj  kongresoj.

J.Křížková

Red.: La nomita Japanino Sasaki Yasuko jam fariĝis membrino de AEH. Ni ĉiuj deziras al ŝia 80-jariĝo fortan sanon kaj kontenton.

Projekto ITV

        Jen nova etapo en la historio de nia lingvo, venis la tempo por ITV – Internacia Televido. Kun financa helpo de la tutmonda esperantistaro, la profesia teamo de Gxangalo baldaŭ lanĉos la unuan interretan telekvidkanalon tute en Esperanto. Ĝiaj programoj estos nepre profesiaj, bonege faritaj kaj filmitaj, tiel estos plezuro akompani seriojn aŭ ĉapitrojn de romano entelevidigitaj de ITV. Ĉiutage la noticoj de la mondo vin trafos per la televida ĵurnalo de ITV, kiu, kune kun Gxangalo, montros al vi la mondon laŭ esperantista vidpunkto. Programo por komencantoj ankaŭ estas ekde la komenco de la elsendado en niaj planoj. Speciala programo pri kluboj, asocioj kaj ligoj de Esperanto tra la mondo, same kiel televidaj intervjuoj kun niaj kantistoj, politikistoj kaj literaturistoj ankaŭ estos ordinaraj programeroj ĉiutagaj.

      Por la ekfunkciigo de ĉi tiu mirinda interreta televidkanalo, la administracio de la Projekto ITV bezonas la apogon de ĉiuj esperantistoj. Post akurataj kalkuloj, la teamo de profesiuloj de Ĝangalo konkludis, ke ja eblas lanĉi propran televidkanalon interretan, kun varia programaro, elsendata 24 horojn tage, 7 tagojn semajne, kontraŭ 35.000 eŭroj. Ŝajnas multe, sed oni memoru, ke nur UEA (Universala Esperanto-Asocio) havas pli ol 5 mil membrojn, se ne mencii SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), kaj la ceterajn organizaĵojn de esperantistoj. Oni povas aserti eksterdube, ke la kapitalo necesa por ITV estas (kaj estos) atingebla. Sufiĉus, ke:

  •  1.400 homoj donacus 25 eŭrojn, aŭ
  • 700 homoj donacus 50 eŭrojn, aŭ
  • 350 homoj donacus 100 eŭrojn, aŭ
  • 140 homoj donacus 250 eŭrojn.

      Facile videblas, ke la sumo, eĉ se iom alta, ne estas neatingebla. La vojo estas milmejla, sed ni, la esperantistoj, jam movas nin je la unuaj paŝoj. La administracio de la Projekto ITV certas, ke estas nur afero de tempo … kaj la tempo povas grandparte iĝi pli mallonga, se ankaŭ vi kontribuos! Ĝiru sumon egalan aŭ superan al la minimuma kontribuo (25 eŭroj) en la UEA-konto de Gxangalo (GXAN-V), aŭ kontaktu la administracion de la Projekto ITV por scii pri aliaj manieroj mone kontribui.

      Helpu nin revolucii Esperantion per la establo de la unua interreta televidkanalo tute en la internacia lingvo. Ĉio dependas de la partopreno de esperantistoj de la tuta mondo.

      Por pliaj informoj pri la Projekto ITV, sendu mesaĝon kun viaj duboj,

sugestoj, ideoj kaj kontribuoj al  televido@ĝangalo.com.

Flavio Rebelo

Ĉefadministranto

Projekto ITV (Transprenita el RET-INFO)

La 6-a internacia abilimpiada konkurso proksimiĝas

        La 24-an de novembro 2003 en hinda metropolo Nova Dillio estos inaŭgurita plua internacia abilimpiado. Hindio estiĝos  post Japanio, Kolumbio, Hongkongo, Aŭstralio kaj la Ĉeĥa respubliko la plua lando, kiu bonvenigos la plej bonajn handikapulojn ĉe sia pintnivela konkurso de laborkapabloj kaj rutinoj. La teamon de nia respubliko reprezentos 32 membra grupo, en kiu estos 17 konkursantoj, la reston kreos asistantoj de la konkursantoj kaj du reprezentantoj de la Ĉeĥa abilimp-asocio. Unuopaj konkursantoj partoprenos en 14 laborkampoj, ekz. en sukeraĵista lerto, ceramiko, kroĉetado, batiko, pentrado ktp.

      La tuta abilimpiado okazos en moderna sporthalo de Indira Gándhi. Ĝia kapacito estas 25 miloj da sidlokoj kaj estas unu el la plej grandaj tegmentitaj stadionoj en la mondo.

      En aglomeraĵo de Dillio  miksiĝas vico de historiaj palacoj, citadeloj, moskeoj kun moderna arkitekturo  kiel La  Ruĝa fortikaĵo kun muroj longaj du kilometrojn. Ĝi estas unu el la plej grandiozaj palacoj en la mondo, kun kiu ligiĝas  hinda historio.  

      Sur la foto estas plua arkitektura juvelo Lotusa katedralo el marmoro, aspektanta kvazaŭ duone malfermita lotusa floro. Ĝi  utilas por  membroj de ĉiuj religioj, por meditado kaj atingo de interna spirita paco.
Ni deziras al la ĉeĥa teamo multajn sukcesojn.

Transprenita el abilimp-bulteno kaj mallongigita de J.Rýznarová

 

Vizitu SET en Lančov, Ĉeĥio

Se vi dezirus reveni al viaj skoltaj tempoj kaj ĝui atmosferon de somera tendaro, nepre vizitu la Someran E-Tendaron en Lančov, situanta en la suda Moravio. Ne estas facile trovi ĝin, kaŝitan en arbaro ĉe la aŭstra limo, apud granda lago de la valbaraĵo Vranov. Bona Dio starigis sur nian vojon la ĉeĥan E-familion Filip. Laŭ interreta interkonsento Libuše kaj Míša enbusiĝis survoje apud ilia domo, partoprenis kun ni la programon en la tendaro, eĉ instruis E-on al parto de nia grupo, kaj same revenis hejmen al Chropyně. Dum la reenvojaĝo ili montris al ni belegan urbon Kroměříž, kie en la pasinta jaro okazis la kongreso de IKUE.

Sen navigado de Míša ni probable serĉus ĝis hodiaŭ vojon por nia aŭtobusego. Apud la tendaro, kiam la arbara vojo fariĝis nekredeble mallarĝa, ni ekvidis novan baron: malgrandan ponteton trans rivereto. Mi fermis la okulojn kaj murmuris: „Patro nia…” Feliĉe la ŝoforo trankviligita de Míša transpasis ĝin senprobleme. Probable same timis la aliaj, ĉar ĉiutage, post la transpaŝo de la ponteto, grupanoj laŭte aplaŭdis. La tendaro dank’ al Věra Podhradská kaj Pavel Sittauer funkcias jam 51 jarojn. Lignaj kabanoj sur arbara herbejo ĉirkaŭas la maston kun la Esperanta kaj ĉeĥa flagoj. Longaj lignaj tabloj sub ĉielo servas por manĝantoj. Se pluvus, oni povus aranĝi ĉion en ĉambrego apud la kuirejo. Anstataŭ vekhorloĝo matene tra la tendaro iradas estraranoj kun gitaro, kantante „Vekiĝu, ho dormantoj, jam vokas la kukol’…” Antaŭtagmeze okazadas grupa instruado de diversaj lingvoj, ĉar fakte la klubo en Třebíč okupiĝas ne nur pri Esperanto. Poste poloj gimnastikadis laŭ la ĉina maniero kaj lernis E-kantojn. En ĉiu posttagmezo ni ekskursis: al la valbaraĵo kaj la kasteloj Vranov, Bítov, pitoreskaj urboj Telč kaj Znojmo. Unu tagon ni pasigis en proksima Vieno. Akompanis nin ĉeĥa longpieda barbulo Vratislav Hirš, sen kiu ĉio ne povus okazi tiom facile. Vespere viciĝo apud la masto, komuna kanto por adiaŭi la pasintan tagon kaj malhiso de la flagoj. Intertempe naĝado, promenado… Ne estis te mpo por enuo. Ankoraŭ tendarfajro, konkurso pri Esperanto, kaliko davino en proksima kafejeto… Nokte, laŭ skolta maniero, deĵorantoj gardis nian tendaron. Kiel amuze estis sidi kun novaj kaj malnovaj geamikoj ĝis la noktomezo sur la benko apud la kabano kaj babili esperante.

Ĉu vi kredas, ke la kuiristino nutris nin kiel infanojn kvinfoje tage? Tiel bongustan panon kun porka graso miksita kun kuracaj herboj kaj cepo oni povas gustumi ĉe ni nur en iu malnova gastejo. Ĉeĥaj kaj polaj pladoj ĝenerale diferencas, sed neniu plendis pro menuo. Ĉeĥa lingvo similas al la pola, sed ili havas tute alian prononcon. Similaj vortoj ne ĉiam havas la saman signifon, kio ofte tre ridigis nin.

Věra kaj Pavel estis kiel gepatroj paciencaj pro infanaj kapricoj de ĉiuj, kiuj venis. Neeblajn aferojn ili solvis tuj, je mirakloj ni devis atendi momenton. Ĉiam ridemaj kaj plenaj de bona volo tamen ili bezonas helpon de la monda esperantistaro. Jaron post jaro malkreskas la nombro de E-partoprenantoj de SET. La monsumo, kiun ili postulas por unutaga restado, estas vere simbola. Do ili ĉiam serĉas sponsorojn por restaŭri ion aŭ plibonigi la kondiĉojn de la restado. Nia grupo akceptis varme ĉion krom kondiĉoj de la lavado. La pavilono kun fluanta akvo kaj du duŝoj estas simple modesta por infanoj, sed plenkreskaj virinoj atendis iomete pli. Tamen ankaŭ bjalistoka instruistino, kiu en la jaro 1972 partoprenis SET en Lančov kun infanoj, ĝis hodiaŭ varme kaj eŭforie rememoradas la restadon en la tendaro.

La cirklo fermiĝas! Se esperantistoj ne venos – la organizantoj ne havos monon por restaŭri aŭ modernigi ion. Gloro al ili, ke ili sukcesis gvidi la tendaron en la malbona tempo de baroj kaj ordonoj. Se vi venos – admiru belegajn memorlibrojn el la pasintaj jaroj kaj serĉu nian paĝon. Ni venis – partoprenis kaj ni iam revenos por partopreni denove, ĉar al ni la restado vere plaĉis.

Ekkurağu kaj vizitu SET-on en Lančov en suda Moravio: valoras!

 Bjalistoko,  la 1-an de aŭgusto 2003
 Nome de la pola grupo: Ela Karczewska kaj Nina Pietuchowska
Bjalistoka Esperanto-Societo, Pollando

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová, J. Kosnar
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail: 
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!