Informilo 11/2002

Informilo  11/2002

 Enhavo:
La rezolucio de la IV-a kongreso de AEH
Naturísta plaĝo en Ostrava – Antošovice
Parkinson-sindromo
Mia unua restado en Nekvasovy
Kampanjo ĉe UNESKO?
Rondo Familia – futuro por ni!
Nekutima vundiĝo
Feriejo por handikapuloj

La rezolucio de la IV-a kongreso de AEH

Ni, partoprenantoj de la IV-a kongreso de AEH, kiu okazis la 14. – 21. 9.2002 en Janské Lázně (CZ), konstatas:

1.  Nia organizo kunigas 180 membrojn el Ĉeĥa respubliko kaj 50 membrojn el 19 landoj.

    1.  Nia organizo zorgas pri tio, ke handikapitaj personoj povu reciproke interŝanĝi informojn pri siaj vivo kaj problemoj kaj pri la eblecoj solvi tiujn problemojn helpe de la internacia lingvo Esperanto, kiu ebligas komunikadon sen iu ajn diskrimino.
    1.  Per la uzado de neŭtrala lingvo por internacia komunikado ni plenumas la artikolojn 2 kaj 7 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiuj bedaŭrinde ĝis nun estas per la plimulto da aŭtoritatoj neglektataj.
    1.  Ni strebas pri la altigo de kvalita kono de la internacia lingvo Esperanto per skribaj kursoj.
    1.  Ni ebligas al handikapuloj per oftaj renkontiĝoj senigi ilin de izoleco kaj soleco.
    1.  Ni rekomendas al ĉiuj organizoj de handikapuloj, ke ili esploru la eblecojn diskonigi la internacian lingvon Esperanto inter siajmembroj.
    1.   Ni alvokas ĉiujn partoprenantojn de la kongreso, ke ili traduku ĉi tiun rezolucion en sian gepatran lingvon kaj la tradukitan tekston disvastigu inter handikapuloj kaj koncernaj organizoj en sia lando. 

 

La konkludo de la IV-a kongreso:

La kongreso aprobas:

1/ la raporton pri la agado ekde la III-a kongreso

2/ la raporton pri la mastrumado ekde la III-a kongreso

3/ la novan statuton de la asocio 

4/ la rezulton de la balotado pri nova komitato kaj revizia komisiono

5/ la kongresan rezolucion.

Janské Lázně (CZ), la 20-an de septembro 2002.

Naturista plaĝo en Ostrava – Antoŝovice

Mi partoprenis solenan malfermon de naturista plaĝo en Ostrava Antoŝovice, tiu ĉi loko estas por tiu celo unu de la plej grandaj kaj plej ofte vizitataj en nia lando. Mi renkontiĝis tie kun polaj esperantistoj, anoj de INOE kaj ankaŭ kun multaj handikapuloj, ĉar tiu loko permesas bone moviĝi aŭ kun protezoj, aŭ bastonoj, finfine mi renkontis du personojn sur ĉaretoj. Fakte al unu amikino, kiu ludis ege bone retpilkon portante protezon, mi humure diris: eble oni devas depreni vian handikappension, ĉar sur herbaro vi kuradas kaj saltas kiel sciuro. Persono kun ĉareto alvenas ĝis al la akva nivelo kaj ĉiam estas sufiĉe da helpvolontuloj, kiuj ebligas al li enakviĝi. Dum somero okazis ankaŭ ludoj kaj konkursoj, ekzemple:

Personoj, kiuj volis fortigi siajn muskolojn aŭ de la kruroj aŭ de la brakoj, ĵetadis grandan brulŝtipon aŭ pezan, grandan sakon ĵetis en malproksimon. Alia konkurso speciala por ekzerci virinajn muskolojn kaj krurojn, estis saltado trans saltoŝnuro. Tradicie estis ŝatataj pilkludoj, longosaltoj, ĵetado per freŝaj ovoj kontraŭ alia persono, kiu devis kapti ĝin. Kompreneble se la ovo frakasiĝis, ĉiam estis gaje. La vizaĝmaskoj, bedaŭrinde sen aliaj kosmetikaldonaĵoj, estis senpagaj. Alia konkurso okazis kun lignaj konusoj kaj pendanta globo (skittles).

Ŝanceliĝanta moleo sur la akvonivelo estis uzita kiel promenadejo por humura elektado de Miss. La spektaklo okazis ne ĉefe por gajni premion, sed precipe por ĝojigi kaj gajigi la ĉirkaŭstarantajn personojn. Normale la moleo flosas sur akva nivelo ne proksime de herba bordo. La gejunuloj, ŝipflosante al ĝi, eluzas ĝin por siaj akvosaltoj kaj sunbruniĝado sub varmaj sunradioj.

Ĉar la venkintoj uzis la premiojn por gastigi aliajn geamikojn, do atmosfero de la naturistejo estis plena de bonhumuro, rido, kantoj kaj muziko amatora kaj profesia, ĝis vespero, kiam fajrego prilumis la pejzaĝon kaj kreis belajn kolorajn ombrojn sur arbara muro.

K. Vala, Šumperk

 Parkinson-sindromo

    Ni rememoras ĝojigan, sukcesplenan, belan tagon, kiun la suno varmigis. Ni estas malsanaj homoj en memhelpa grupo. Ĉiu el ni suferas pro la t. n. Parkinson-sindromo. Ni komune batalas kontraŭ la malsano por ne perdi nian vivkuraĝon.

   Ofte ni renkontiĝas kaj priparolas metodon por redukti la malhelpojn. Pasintan fojon ni festis en la ĝardeno de unu el nia grupo. Tiu ĝardeno situas en ĝardenkolonio en iu el la belaj regionoj de Berlino. La amikoj, kiuj posedas aŭtomobilon, transportis la partoprenantojn al la festejo.

   Ĉiu kontribuis ĉu per kuko, ĉu per io alia por bona sukceso de la festo. Posttagmeze kaftrinkado akompanata per kasedmagnetofona muziko kaj pli poste per elektronika klavaro, kiun nia amiko Helmut sperte uzis. Li ludis modernan muzikon kaj ankaŭ konatajn popolkantojn, kiujn ni povis kune kanti. Ni estis gaja rondo. Kiu observis nin, certe ne rimarkis, ke festas malsanaj homoj.

   Tiaj festoj taŭgas ankaŭ kiel terapio kaj ni ĝojas denove esti kune en gaja rondo iam estonte.

   Ĉar mi kelkfoje rakontis pri la senco kaj celo de la Esperanto-ideo kaj klarigis interalie la homajn aktivecojn de S.A.T., oni opinias, ke ĝuste mi estus la taŭga malsanulo, kiu havas kontaktojn kun homoj en la mondo, kiuj same suferas de Parkinson-morbo. Oni ŝatus aŭdi pri helpmetodoj en aliaj fremdaj landoj. Mi do, alvokas ĉiun esperantiston, kiu spertis kaj/aŭ suferas de Parkinson-sindromo, sendi informojn al mi. Jen miaj nomo kaj adreso:

Willy EHLERS, Spiessweg 38 loĝ. 86, DE-13437 Berlin, Germanio

Mi antaŭdankas pro viaj klopodoj, kiuj estos ankaŭ iom da varbado!

La artikolon sendis s-ano Milan Neubeler el Poprad, Slovakio

Mia unua restado en Nekvasovy

Dum tradicia renkontiĝo sur la monto Ĉantorio mi eksciis pri Esperantista Refreŝiĝa Tendaro en Nekvasovy. Mi decidiĝis travivi tie unu semajnon de mia libertempo.

Al Nekvasovy mi veturis en la tempo, kiam en Bohemio multe pluvis. Dum la unua momento mi pripensadis, ĉu mi bone decidiĝis, sed mia timo baldaŭ malaperis, kiam mi ekvidis amikajn, simpatiajn vizaĝojn de la tendaranoj kaj eksentis belan, amikan atmosferon. Dum la unua vespero okazis prezentado de la personoj el diversaj kluboj kaj amika babilado. La mateno komenciĝis per vekiĝo, gimnastiko. Post bongusta matenmanĝo komenciĝis Esperanto-tradukado kaj konversacio. Post abunda tagmanĝo okazis ekskursoj en ĉirkaŭaĵojn, kie kreskis multe da fungoj. Mi havis ankaŭ eblecon viziti la muzeon de Ŝumava en Suŝice, kie deĵoras esperantisto, kiu sukcesis elkrei kaj publikigi en Esperanto belan koloran prospekton pri la muzeo. Krom aliaj interesaĵoj estas en la muzeo biblioteko kun raraj manuskriptoj. Dum vesperoj ni vidis diapozitivojn pri E-aranĝoj, kiujn prezentis Vlado Sládeĉek. En la lasta tago de mia ĉeesto okazis granda bivakfajro, dum kiu oni kantis, ŝercis, rakontis ĝis malfrua nokto.

Dum la lasta tago de mia restado la suno brilis duoble forte kaj mi bedaŭris, ke mi ne povas resti pli longe.

Emilia Pieczara, Glivice, Pollando

Redakcio notas:

Ĉar pri la restado en Nekvasovy venis ankaŭ letero de J. Vomáčka el EK Plzeň, ni elektas el lia letero nur parton:

En la muzeo de Šumava ĉiĉeronis muzeolaboristo kaj esperantisto s-ano Jiří Pěněk, dank’ al kiu Muzeo eldonis serion de bildkartoj kun kvarlingva teksto, inkluzive Esperanton. Li ankaŭ esperantigis gvidliston tra la ekspozicioj, kiun oni pruntadis al la vizitantoj.

Kvankam la tendaro efektiviĝis dum la tragikaj inundoj kaj kvankam la vilaĝo Nekvasovy estis ankaŭ trafita per superakvigita rivereto, la loko de la tendaro estis ŝirmita. Nur du tagojn senĉese pluvis, kio malĝojigis ĉefe infanojn.

En la tago de nia forveturo alveturis nia malnova bona konato s-ano Claude el Francio, kiu, bedaŭrinde, kvankam li travivis kelke da semajnoj en Ĉeĥa respubliko, ne eksciis pri la ŝanĝo de la termino de nia tendaro. Mi travivis kaj babilis kun li almenaŭ la lastajn momentojn de la tempo ĝis nia forveturo. Poste s-ano Claude planis ankaŭ viziti Muzeon de Ŝumava en Sušice.

Ĉijara Refreŝiga Esperanto-Tendaro sukcesis kaj eĉ ekonomie ni ne malprofitis.

Kampanjo ĉe Unesko?

    Antaŭ proksimume ok monatoj UEA lanĉis agadon “informi la ĝeneralan direktoron de Unesko” kadre de Kampanjo “Esperanto per Unesko”.

    La ideo simplas: peti ĉiujn Unesko-komisionojn tra la mondo kaj ĉiujn ministeriojn pri edukado pri la situacio de Esperanto-instruado en la respektivaj landoj. Ni celas starigi mapon pri la situacio de Esperanto-instruado tra la mondo kaj prezenti ĝin al la ĝenerala direktoro de Unesko. Inter la taskoj de la ĝenerala direktoro de Unesko fakte estas ankaŭ sekvado de Esperanto-instruado, laŭ unu el la aprobitaj rezolucioj.

Reale la peto, kiu indikas ankaŭ al kiuj enlandaj esperantistoj turniĝi, por havi necesajn informojn, celas ĉefe ebligi kontaktojn inter landaj esperantistoj kaj landaj Unesko-komisionoj kaj ministerioj pri edukado.

Estis senditaj rete 32 petoj en pluraj lingvoj al same tiom da naciaj Unesko-komisionoj. Estis senditaj 10 petoj al same tiom da ministerioj

– en la angla al Aŭstralia, Bahama, Brita, Hinda, Kanada, Novzelanda, Sudafrika, Zimbabva;

– en la ĉeĥa al Ĉeĥa;

– en la franca al Franca, Kanada, Luksemburga, Malagasa, Senegala, Svisa, Togolanda;

– en la hispana al Argentina, Ĉilia, Hispana, Kolombia, Kostarika, Kuba, Meksika, Perua, Urugvaja, Venezuela;

– en la nederlanda al Nederlando;

– en la norvega al Norvega;

– en la portugala al Brazila.

Kelkaj el ili reagis diversmaniere: Brita kaj Brazila. Ne-Registaraj Organizoj, NKU-oj respondis, ke ili scias nenion pri Esperanto kaj konsilis nin vidi kun Landaj asocioj! Ĉeĥa respondeculo respondis tre precize kaj informoplene.

Norvega respodeculo konsilis al ni direkti nin al Ministerio. Togolanda NKU-respondeculo renkontiĝis kun delegacio de Togolanda Asocio kun Gbeglo Koffi kaj Raymond Yao Afantchao-Biakou. Ili povos renkontiĝi kun la ministro. Jam de sia fondiĝo en 1987 togolanda asocio havas rilatojn kun Unesko-komisiono.

Urugvaja respondeculo respondis al nia demandaro, sed preskaŭ sen iu informo.

Nun la laboro pluas por kompletigi la sendadon al vere ĉiuj naciaj Unesko-komisionoj kaj ministerioj pri edukado tra la mondo. Ni decidis fakte sendi paperan peton al senretaj komisionoj kaj senretaj ministerioj.

Renato Corsetti – transprenita el “Eventoj”  

Rondo Familia – futuro kun vi!

    En la vasta pejzaĝo de mallongigoj kaj de asocioj apud UEA kaj TEJO ekzistas ankaŭ “Rondo Familia”. Ĝi celas kovri tiun aĝ-grupon, kiu entenas ĵus geedziĝintajn parojn kaj iliajn infanojn, ĝis la momento, kiam la infanoj kapablos mem veturi al TEJO-aranĝoj.

    Ĝi registras familiojn, kiuj uzas Esperanton hejme kaj edukas siajn infanojn en Esperanto. Ĝi zorgas pri aranĝado kaj informado pri pluraj kunvenoj por infanoj (kiel la Internacia Infana Kongreseto aŭ la Renkontiĝoj por Esperantlingvaj Familioj). Ĝi eldonas tre belan revueton, kies titolo estas “Familia Esperanto”. Ĝi tenas la kunligojn kun la ret-listo por familioj kaj kun la ret-paĝoj por familioj kaj infanoj. De tempo al tempo ĝi eldonas aĵojn utilajn. La plej furora eldono estis “Hejma vortaro”.

Ĉu do ĉio en ordo? Preskaŭ!

Mankas du ĉefaj aferoj, pri kiuj nur vi povas helpi, kaj neniu alia:

– sufiĉe da aliĝantoj – Ĝis nun nur 300 familioj estas registritaj kiel tiaj en la komputilo de la CO de UEA. Se vi estas en familio, kiu uzas Esperanton, aŭ se vi konas tian familion, sendu la detalojn pri la familianoj aŭ por esti senpage registrata.

– sufiĉe da mono – La servoj de Rondo Familia estas principe senpagaj, sed bonhavaj familioj kaj mecenatoj devas pagi la kostojn de la revuo “Familia Esperanto” kaj aliajn malgrandajn administrajn kostojn. La konto de “Rondo Familia” ĉe UEA estas “idoj-p”.

Se vi volas korespondi pri ĝi kaj demandi pliajn informojn, bonvolu skribi al la kunordiganto de la komitata komisiono pri Rondo Familia:
Amri Wandel, Box 767, IL 71908 Makabim, Israelo, aŭ rete:amri@frodo.fiz.huji.ac.il

Transprenita el “Eventoj”

El la gajaj historioj

Nekutima vundiĝo

La mastrino purigis vestaĝon per benzeno. Uzitan benzenon ŝi enverŝis en necesejan ujon. Nenionscianta ŝia edzo kutimis fumi en tiu diskreta ĉambreto kaj antaŭ eksido ĵetis la stumpon en ujon. Sekvis eksplodo, dum kiu brulvundis la malfeliĉulo grave sian postaĵon. Rapide alvokitaj sanitaristoj forportis lin sur brankardo kaj demandis lin, kiel okazis tiu mirinda bruliĝo. Dum rakontado ili tiom ekridis, ke la malsanulo terenfalis de la brankardo kaj rompis sian kruron. La nekredebla historieto estis poste pritraktata juĝe pro grava korpolezo.

El la rakontoj de la kantanta advokato D-ro Jahelka tradukis D-ro J. Hradil

Feriejo por handikapuloj

     Mi ne volas rakonti al vi pri konata sudmoravia urbo Hodonín, sed pri tute malgranda, tamen ĉarma vilaĝeto, kiu troviĝas inter urboj Bystřice kaj Kunštát. Tie estas nek memstara poŝtoficejo nek preĝejo, nur malgranda, tamen ĉarma kapeleto. Sed en ĉi tiu vilaĝeto situas sur la monteto okulfrape granda konstruaĵo kun la nomo “Kasteleto”, kiu kompare al ceteraj malgrandaj domoj vere tiel aspektas. Siatempe tio laŭdire apartenis al iu privatulo, sed poste li ĝin transdonis al la organizo de handikapuloj.

     Kaj nun ĉi tiu granda kaj simpatia domo funkcias kiel refreŝiga ferioloko por handikapuloj kaj certaj internaj aranĝoj tion pruvas. Kompreneble ĉi tiu bela loko servas ne nur al handikapuloj, sed proponas servojn al sanaj homoj. Ĉe la “Kasteleto” estas bela ĝardeno, kie estas diversspecaj grandaj arboj kaj inter ili troviĝas minigolfo, loko por ludi keglojn ktp. En ĉirkaŭaĵo ni povas vidi belajn arbarojn sur montareto.


Kaj nun pri tio, kiamaniere ni troviĝis sur tiu ĉi loko. Mi vizitadas kunvenojn de senioroj  “Petrov” kaj tie ni ricevis oferton tie partopreni unu semajnon en rondo de samaĝaj homoj. La preparita buso la 7-an de septembro alveturigis la partoprenintojn rekten al “Kasteleto”.

       Rigardante la lokon de nia semajna restado mi pensis pri tio, kio atendas nin ĉi tie, ĉu ni estos kontentaj. Kaj mi povas diri, ke ni ĉiuj estis ege kontentaj.

La programo, kiun preparis Centro por familio estis riĉa, kvankam plene libervola. Oni aranĝis violonkoncerton, busan ekskurson al vilaĝo Olešnice, kie estas unika blupresejo, kie oni presadas desegnaĵojn sur teksaĵo mane kaj poste oni tion kolorigas en grandaj ujoj per subakvigo en kolora, nome blua fluidaĵo. Ĉi tiun unikan manieron praktikas jam kvar generacioj. Kompreneble precipe eksterlande la produktoj estas alte taksataj.


Plue estis aranĝita ankaŭ busa ekskurso, nome al vilaĝo Zvole, kie estas preĝejo de sankta Venceslao de Santini. Sur la pinto de unu el ĝiaj turoj  oni povas vidi kroneron, kiu rememorigas la simbolon de la patrono kaj reganto. Poste ni haltis ĉe Vitochov, rara romanika preĝejo el la 12-a jarcento, kultura memorindaĵo de la unua kategorio. Plua halto okazis en la urbo Bystřice n/Pernštejnem kaj la lasta en Rovečné.

      Ĵaŭde postagmeze alveturis pastro Jan Peňáz, kiu en la jubilea jaro 2000 partoprenis kun aliaj kvin viroj piedan pilgrimon al Romo kaj projekciis lumbildojn el ĝi kun vorta akompano. La vojo estis 1178 km longa kaj la marŝo daŭris 33 tagojn kaj 2 horojn.

     Ni havis ankaŭ eblon niajn korpojn iomete vigligi per korpa ekzercado, kiun gvidis sperta gvidantino.

     Ankaŭ niaj animoj povis trankviliĝi kaj ĉerpi novajn fortojn, ĉar estis inter ni ankaŭ pastro el Třebíč, kiu servas tie en la baziliko, klera kaj simpatia homo, kies vortojn ni ĉiuj atente aŭskultis.

     Kaj la vesperoj estis gajaj kun komuna kantado, precipe de popolkantoj.

Mi kredas, ke neniu el ni maldikiĝis, ĉar la manĝaĵoj estis ne nur bonaj, sed en granda kvanto. Eĉ la vetero favoris nin.

     Ni revenis hejmen tre kontentaj kaj plenaj de novaj impresoj.

Marta Lorková, Brno

Ni funebras:

La 31-an de oktobro forlasis niajn vicojn s-ino Helena Kunátová el Pardubice en sia 79-a aĝo.

Honoron al ŝia memoro.

Ni anoncas

al la legantoj, ke la redakcio aranĝis novan interretan adreson aeh-ikeh@volny.cz

   La ĝisnuna adreso mirkakosnarova@volny.cz  kompreneble validas plu, sed por skribi al la redakcio bonvolu preferi la novan.
Dankon!

NFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
telefon 466  611 941
e-mail:
 aeh-ikeh@volny.cz
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!