Informilo 10 2007

 




 




INFORMILO 10/2007

Enhavo: Kiel labori por Esperanto
Eblo por studi Esperanton Turismaj informoj
Renkontiĝo en Strakonice
Fino de Itala Radio AIS Silezia Studadsesio
ĈEA konferencis A.Wokoun – montvaganto Rememoro je E. Urban
Lingva angulo: Erara uzo “ĵus”

 

 

 

Kiel labori por Esperanto en la nuntempo 

Rezultoj de la seminario

Dum la dua semajno de la tria etapo en Lančov okazis malgranda seminario „Kiel labori por Esperanto en la nuntempo“, kiun partoprenis dek personoj, inter ili la prezidanto de la slovakaj esperantistoj Rastislav Šarišský. Estis konstatita neceso diskuti pri la problemo, entiri en la diskuton vastan membrobazon, sisteme konatiĝadi kun internaciaj klerigaj programoj, lerni akiri monon de sponsoroj kaj fondaĵoj, zorgi pri la kultura heredo de la antaŭaj generacioj de esperantistoj kaj instrui la membraron, kiel utiligi komputilojn kaj interreton por poresperanta laboro. Tiucele prepari kursojn por la membraro, ekzemple kiel prilabori turismajn informojn por la reto, enmeti ilin en Vikipedion aŭ proponi esperantigon de oficiala retejo al urbo aŭ vilaĝo.La partoprenantoj diskutis ankaŭ pri la tendaro en Lančov, pri ĝia esperantista estonto.

 

Grandan ŝancon Esperanto havas en la interreto, kie kreskas elektro­nikaj bibliotekoj kaj enciklopedioj, sistemoj de informoj por turistoj, planataj estas lernolibroj de fremdaj lingvoj kaj aliaj fakoj per Espe­ranto, sciencaj arti­kolaroj kun Espe­ranto kiel pilota lingvo. Por la kon­kretaj projektoj eblas serĉi mon­rime­dojn de sponsoroj kaj mece­natoj. Samtempe necesas instrui la es­pe­rantistaron pri projektoj ekster Esperantujo (Socrates, Guten­berg, Komuna referenckadro pri lingvoj k.s.). Konkludo: la informa kampanjo inter la publiko kaj politikistoj de­vas esti ekvilibre akompanata de sistema konstruado de virtuala Esperanto-mondo en la reto, ĉar se ni sukcesos veki ies intereson, ĉefe ĉe gejunuloj, ili devas trovi en la reto sufiĉe da kursoj, vortaroj, be­letra kaj faka legaĵo kaj ankaŭ in­for­mojn de enciklopedia karaktero, ĉar liverado de informoj apartenas al ĉefaj taskoj de internaciaj lin­gvo transprenita el Starto

 

Karaj legantoj, en kazo, ke Vi havas ian imagon, koncepton, proponon, kiel ni povu atingi pere de hodiaŭaj modernaj teknikaj akiraĵoj pli bonan taksadon por nia E-lingvo, ke agnoskus ĝin ankaŭ politikistoj sur monda sceno, skribu al nia redakcio aŭ al la redakcio de Starto. red. 

Eblo por studi Esperanton 

Studentoj de Masaryk-universitato aŭ Palacký-universitato nun povas studi ankaŭ Esperanton en la kursoj por komencantoj kaj ricevi kreditojn same kiel por alia nedeviga lernado. La kursojn gvidas inĝ. Josef Vojáček, honora membro de Ĉeĥa Esperanta Junularo. La instruado estas surbaze de gaja videokurso „Mazi en Gondolando“.  

En Masaryk-universitato en la pedagogia fakultato la kurso efektiviĝas sub kodo SZ9BP_CJE1 kaj nomo „Fremda lingvo – esperanto 1“. Informojn eblas ricevi en http://is.muni.cz/predmety/predmet.pl?id=420874 

En la alia universitato ekzistas la kurso en la naturscienca fakultato sub la nomo „Esperanto 1“ kaj kodo VCJ/ESP1. Informoj estas en http://tinyurl.com/2j6yzx. 

En ambaŭ universitatoj estas kursoj de Esperanto malfermitaj por ĉiuj studentoj – do ankaŭ por studentoj el aliaj fakultatoj. Marek Blahuš el Ret-info 

Turismaj informoj 

En la nuna tempo ĉiu urbo, eĉ ĉiu vilaĝeto havas informojn por turistoj pri siaj vidindaĵoj en la interreto, kuti­me en la enlanda kaj angla lingvoj. Ek­zis­tas do tutmonda turisma infor­ma­ro anglalingva, kiu es­tas tage nokte je dispono por ĉiu retano en la mondo pri ĉiu ajn lando, urbo, vilaĝo. Anko­raŭ pli oportuna sistemo kreskas en la reta enciklopedio Vikipedia, kie tiuj informoj kreas logikan sistemon, en kiu la uzantoj povas facile orientiĝi kaj trovi tie ligojn al la oficialaj urbaj retejoj.  

Nia movado havas ŝancon krei simi­lan sistemon esperantlingvan kaj kom­pletigi tiel Pasportan Servon. En Vikipedio jam miloj da urboj estas pri­laboritaj, sed plejparto kompre­ne­ble mankas. Sufiĉus traduki vikipe­diajn arti­kolojn el aliaj lingvoj (tio estas permesite), kion povas fari eĉ tiuj, kiuj mem ne havas komputilon, sed bone regas la lingvon. Oni povas printi por ili tradukotajn tekstojn. 

Kompreneble, pli prestiĝa afero estas, se iu urbo konsentas meti espe­rantlingvan tradukon al sia oficiala retejo, sed ne ĉiu urbo akceptas tiun proponon (antaŭjuĝoj kaj malamikaj sintenoj ankoraŭ ekzistas). Plie la izolan urbon oni malfacile serĉas, la vikipedia artikolo estas bona ankaŭ en tiu kazo. 

Verŝajne estus bone komenci krei turisman-arkitekturan vortareton pri memorindaĵoj, kie oni povus trovi es­pe­rant­lingvajn esprimojn precipe por historiaj arkitekturaĵoj kaj iliaj ele­mentoj, kiuj plej ofte stumbligas la tradukantojn. Esperantigu vian civiton kaj ĝian ĉirkaŭaĵon, la tradukon iu el la vikipediistoj jam scios enmeti.

Miroslav Malovec

 

Renkontiĝo en Strakonice 

La 8-an de septembro pilzenaj klubanoj ĉeestis renkontiĝon en Strakonice, kiun modele preparis s-anino Muchnová. Alveturis 16 ĉeestantoj kaj ni trarigardis la urbon kaj majestan burgon, kie estas muzeo kun multaj vidindaĵoj pri historio de tiu regiono – ekzemple tre interesa estis „sakfajfistoj“ en naciaj kostumoj. Nia gvidantino Věra Muchnová parolis pri ĉiuj eksponaĵoj en Esperanto. Ŝi meritas por ŝia perfekta laboro koran dankon. En la nomo de pilzenaj partoprenantoj

M Zýková

Fino de la Itala Radio Internacia 

Ekde la unua de oktobro, la Itala Radio (RAI Internacia) ĉesas elsendi kurtondajn radioprogramojn al eksterlando.Tio koncernas ĉiujn programojn en ĉiuj lingvoj, escepte (onidire, ĉar nenio estis anoncita, ĉu oficiale, ĉu duon-oficiale) de la itala, angla, franca, germana (parte) kaj eble hispana, kiuj restos, sed nur satelite kaj interrete. Mi registris la lastan programon en Esperanto, kies lastaj vortoj estis: “Ĝis ne-reaŭdo; nia programo en Esperanto estas finita”. 

Antonio De Salvo, tradukisto-anoncisto de la Esperanto-programo de 1971 ĝis 2007. Historio de la E-elsendoj de Radio Romo:http://www.international.rai.it/radio/multilingue/presentazioni/esperanto.shtml 


La 2-a AIS Silezia Studadsesio
 

En la tagoj 7 – 15 de julio 2007 okazis en pola urbo Cieszyn la dua studadsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en la kadro de la 2-a Pola Filma festivalo. Temo de la aranĝo estis regionalismo, nacieco, toleremo, religio-identeco, kun speciala honorigo de infanoj de la militoj sub titolo: Paco, amikeco, justeco. Partoprenis 330 junuloj el 15 landoj, ĉiuj aranĝoj estis publikaj kaj malfermaj por ĉiuj interesatoj.

 

Organizantoj invitis ĉiujn al speciala lekcio bazita sur reala fakto pri sufera historio de homoj, kiuj naskiĝis kaj travivis periodon de siaj vivoj dum la milito. Kaj tiu periodo estis trista kaj tragika. Tamen en plenkreska vivo ili trovis vivsenson pere de Esperanto kaj en Esperantujo kaj dank´ al Esperanto ili eklernis denove kredi al paco, justeco, toleremo kaj amikeco. Nian ideon bone komprenis kaj subtenis la urbestro de Cieszyn, kiu ebligis organizi la inaŭguron de sesio en ĉefa salono de urba domo – historia “Sala Rajcow”, dum kiu li kaj lia vicestro kunpartoprenis. 

Poste en tre solena etoso okazis transdono de mesaĝo de la suferinta infano de la 2-a mondmilito Jerzy Walaszek – polo el Sosnowiec, naskita en infan-lagero Linz en Aŭstrio, kiu rakontis pri sia vivo.

Dum la ĵurnalista intervjuo estis videbla, ke ĉiuj serioze kaj kun plena respekto aŭskultis la historion de Walaszek kaj ili pritaksis ĝin inda por imiti kaj disvastigi ĝin inter la junularo.

Mallongigite el la letero de A. Lewanderska-Quednau Germanio 

ĈEA konferencis

 

De la 21-a ĝis 23-a de septembro 2007 efektiviĝis ĈEA-konferenco en orientbohemia urbeto Polička. Pli ol 80 geesperantistoj travivis nomitajn tagojn en agrabla medio de la urbo, kiu spiras per historio kaj muziko. Romantika urbokerno estas signita per ĝis nun konservitaj, per multaj turoj firmigitaj muregoj, pli ol 1.200 metrojn longaj, al kiuj premiĝas malgrandaj dometoj de iamaj loĝantoj. En ĉambreto de loka turgardisto alte super la urbo naskiĝis mondfama ĉeĥa komponisto Bohuslav Martinů. La konferenco mem okazis en belega teatra domo de Jozefo Kajetano Tyl (ĉeĥa dramatisto, propagandinto de la ĉeĥlingvaj teatraĵoj en la 19-a jarcento).

Vendred-vespere alloge parolis Dr-o Petro Chrdle pri Universala Kongreso en japana Jokohamo, pri kiu ankaŭ skribis en antaŭa Informilo nia kara Margit Turková.

Sabate bonvenigis la ĉeestantojn de la konferenco la urbestro, kies paroladon kompletigis loka historiisto per prilumo de la urba historio. Kulturan programon prizorgis la infangrupo el Česká Třebová, kiu prezentis esperantligvajn versaĵojn kaj ludojn el sia ĉijara vizito al Hispanio. Bedaŭrinde la tempo rapide kuris, do por traktado de la konferenco mem restis nur malmulte da tempo.

Posttagmeze parto de la ĉeestantoj trarigardis muregan fortikaĵon de la urbo kaj sufiĉa nombro da ili eĉ grimpis sur la preĝejan turon por rememori la faman naskinton kaj ĝui interesan rigardon je la urbo kaj ĉirkaŭaĵo.Ceteraj partoprenis interesajn prelegojn. Vespere okazis kutima amuzaĵo kun danco kaj tombolo.

 

Dimanĉa antaŭtagmezo estis dediĉita al traktado pri problemaro de nia lingvo. Miroslav Malovec kaj Pavla Dvořáková parolis pri utiligo de Esperanto en interreto, precipe en Vikipedio kaj Vikimedio kaj eblo tiuvoje plialtigadi konojn kaj intereson pri la lingvo. J.Hron 

La mondvaganto Alois Wokoun mortis 

De ĉiam li sopiradis je aventuraj ekspedicioj al malproksimaj regionoj. Malgraŭ ke lian vivon komplikis paralizo en lia 19jaraĝo, sukcesis Alois Wokoun realigi sian sonĝon. Helpe de apogbastonoj kaj veturilĉareto li vizitis 40 landojn de kvar mondpartoj. 

Li naskiĝis la 19-an de aprilo en la jaro 1926 en Prago. Li ekstere finstudis altlernejojn de juro kaj poste de estetiko. Li fariĝis neprofesia, tamen agnoska fakulo je moderna afrika arto, precipe pri pentrado, grafiko kaj skulptarto. Li skribis pri ĝi detalajn eseojn kaj enciklopediajn artikolojn kaj komence de la duono en la 90-aj jaroj li prelegadis ankaŭ por studentoj en Karola Universitato de Prago.  

Kiel ĵurnalisto direktiĝis Wokoun ĉefe je konstruaj, vojaĝaj, psikologiaj kaj pluaj barieroj, kun kiuj ordinare batalas handikapitaj personoj. Li ankaŭ estas aŭtoro de multaj ĝojigaj, aŭtobiografe direktitaj fejetonoj, kiuj estis eĉ publikitaj libroforme. Al la artikoloj li almetadis apartajn desegnaĵetojn.  

Agadema kaj vitala rulseĝulo hobiemis ankaŭ kune kun sia edzino dum la internacia abilimpiado en Prago en la jaro 2000, kie li deĵoris kiel ĵuriano. (Abilimpiado = tutmonda konkurado de handikapuloj en labora lerteco.) Li desegnis emblemon por la ĉeĥa teamo, kiu dum la jaro 2003 partoprenis abilimpiadon en Hinda Unio. Niajn ĵurnalojn kelkfoje li pliriĉigis per siaj propraj opinioj kaj konsiloj por la legantoj.

 

Fine de la junio malvenkis la 81j. Alois Wokoun je mortinsida malsano. Li estis la homo admirinda: dum la malfacila tempo li sukcesis rezistadi al la malfavora sorto kaj li montris tiel la vojon al handikapuloj. Kaj ne nur al ili. Rememoru lin ĉiam, kiam viaj propraj problemoj surgenuigos vin.

 

Tradukis M. Štěpanovská el Abilimpia bulteno.

Rememoro je unu el E-pioniroj, 

sed ankaŭ rememoro je mia junaĝo. 

Antaŭ 54 jaroj mi komencis lerni Esperanton en Pardubice, kie estis sufiĉe granda kaj simpatia E-klubo. Post kelkaj jaroj mi transloĝiĝis kun mia edzo kaj filino en la urbeton Ledeč n. S.(super rivero Sázava), kie ne ekzistis eblo vizitadi ian E-klubon. Mi nostalgis pri E-societo kaj kvankam al ni naskiĝis la dua filino kaj mi havis sufiĉe da laboro, tamen mi cerbumis pri Esperanta kolektivo. Foje en kultura organizo “Osvětová beseda” mi aŭdis pri unu esperantisto el proksima urbeto; ni konatiĝis kaj li kuraĝigis min, ke ni povu helpe de Osvětová beseda fondi rondeton kun E-kurso. Sed kiu instruus – se venos interesiĝantoj? Tion ni ankoraŭ ne kuraĝis.  

Kaj hazardo helpis: ni aŭdis, ke en apuda vilaĝo Vlastějovice loĝas unu maljuna sinjoro, kiu scipovas paroli tiun “strangan lingvon”.Kaj ne estis problemo kun infanĉareto viziti la vilaĝon kaj konatiĝi kun s-ano Erhard Urban. Ke li estis aŭtoro de gastronomia E-vortaro, mi longan tempon ne sciis. Ofte mi pruntadis al li Esperanto-gazetojn, (kiujn mi ricevadis de miaj korespondantoj) kaj malrapide ekkonadis lin, kiel li estas obstina kontraŭ neologismoj, kiujn li en la gazetoj forstrekadis kaj sur iliaj randoj skribis la ĝustan vorton precize laŭ Zamenhof. Kaj li rakontadis al mi, kiel li persone renkontis doktoron Zamenhof ĉe lia vojaĝo al Usono okaze de la mondkongreso, kiam li ĝuis paroli kun li Esperante. S-ano Urban estis kuiristo sur oceana ŝipego.

Mi ofte skribis taskojn aŭ tradukojn de mallongaj artikoloj kaj li gramatike korektadis miajn laborojn.

S-ro Urban estis afabla kaj ĝoja, ke ni volas fondi E-kurson en Ledeč kaj konsentis, ke li instruos. La kultura organizo kun nia helpo preparis afiŝojn, kie estis skribita, kiomfoje estas Esperanto pli facila ol la ceteraj lingvoj kaj ke la kurso estos senpaga. En la tago de malfermo de la kurso, imagu, en urbeto, kiu havis eĉ ne 4 mil loĝantojn, venis pli ol 30 personoj. En la klubejo ne estis tiom da seĝoj kaj mi petis en najbara domo pri prunto de kelkaj seĝoj. 

En tiu tempo ne estis aĉeteblaj Esperanto-lernolibroj, eĉ ne vortaretoj, do la kursanoj devis ĉiun vorton skribi. S-ro instruisto havis propran metodon kaj dum la unua leciono la kursanoj notis pli ol cent vortetojn. Post la kurso mi diris al li, se li povus komence ne dikti tiom da vortoj. Li ne konsentis. Al la dua leciono venis pli malmulte da kursanoj kaj dum la tria leciono denove malpli, li ĉiam diktis preskaŭ cent vortojn. Kaj tion mi jam ne eltenis kaj eksplodis, kvankam mi estimis tiun saĝan viron, kiu povus esti mia avo rilate de mia tiama junaĝo. La instruisto ofendiĝis kaj rifuzis venonte veni.

 

Kion fari? De la kursanoj restis inĝeniero de ĥemio, profesoro de gimnazio, instruistino de baza lernejo, oficistino kaj kelkaj laboristoj. Kaj mi – virino sen pedagogiaj konoj. Kiam mi volis savi restantojn, mi komencis instrui, kvankam mi scipovis nur E-konversacii, tamen mia ĉiusemajna preparo estis granda. Mia interkonsento kun la profesoro de gimnasio pri lia helpo en certaj gramatikaj problemoj sukcesis kaj pro tio mi bone klarigis uzadon de la gramatikaj insidaĵoj.

 

Kaj tiel la E-rondeto en Ledeč daŭrigis, venadis eĉ infanoj de la kursanoj, ni recitadis poemetojn, kantadis, vizitadis nin eksterlandanoj, ni realigis sufiĉe grandan ekspozicion. Sed kiam mi post 8 jaroj transloĝiĝis kun la familio reen al Pardubice kaj mia anstataŭanto mortis, post ia tempo la rondeto bedaŭrinde malaperis.

Jarmila Rýznarová

P.S,.Sur la foto estas kursanoj ĉe la dua leciono. Apud s-ro Erhard Urban en la mezo sidas Jarmila R antaŭ 47 jaroj.

 




 

Lingva anguleto:

Erara uzo de la adverbo „ĵus“

 

En aliĝilo por scienca konferenco de ISAE mi legas: „Konferenco… ĵus antaŭ la 91-a UK en Florenco.“ – Kial seriozaj scienculoj tiel fuŝas la lingvon? Ĝenerale oni opinias ĝin ekstreme facila kaj forgesas, ke ankaŭ Esperanton oni devas studi.

 

Příslovce ĵus se užívá pro časové určení události, která se stala a také skončila „chvíli před okamžikem konstatování“ (momenton antaŭ nun), a to nejen okamžikem současným, ale také v minulosti (momenton antaŭ tiam), tolik podle PIV/NPIV. Tuto informaci upřesňuji upozorněním, že ĵus nelze užít, když ona událost, o níž mluvíme, se uskutečnila nyní, v této chvíli. V takovém případě musíme užít příslovce ĝuste.

 

Příslovce ĝuste (kořen ĝust je adjektivního charakteru) je způsobové ve významu „správně, správným způsobem“ (ĝuste funkcii; ĝuste kalkuli) nebo „zcela přesně, bez jakékoli pochybnosti“ (ĝuste antaŭ du monatoj; ĝuste nun). Tento druhý případ časového určení odpovídá větě o konferenci ISAE v úvodu: „ĝuste antaŭ la 91-a UK en Florenco.“

 

Resumo en Esperanto – la ekspliko de ĵus laŭ NPIV: „Cirkonstanca morfemo, signifanta «momenton antaŭ nun» aŭ «antaŭ tiam»: ĵus batis la sesa horoZ; ĵus finiĝis dudek jaroj de la tempo, kiam aperis publike la lingvoZ; mi ĵus parolis kun la mastrinoZ; ĝuste pri tio mi ja ĵus parolisZ; ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortojZ; la ĵusnaskitoZ.“ – Rim.: Vi vidas, ke ĉiuj ekzemploj estas ĉerpitaj el la verkaro de Zamenhof. J. Werner

  

Atentigo:  

Al tiuj, kiuj petis nin organizi busan ekskurson al UK en Rotterdamo en j. 2008 ni devas bedaŭrinde anonci, ke ni ne kapablis certigi konvenan malmultekostan loĝadon. Pro tiu ĉi kaŭzo AEH elkskurson al Rotterdamo ne organizos kaj rekomendas uzi okazon proponontan de ĈEA .

 

Trista informo: La 18-an de aŭgusto 2007 mortis post grava malsano samidea-nino Anna Matoušová el Prago. Honoron al ŝia memoro. red.

 

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč ,příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €.
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.