Informilo 10/2002

Informilo 10/2002

Enhavo:

La IV-a finiĝis, vivu la V-a!
Konstatoj de la kongresa koboldo
Eldonejo KAVA-PECH post la inundo
Pri la UK en Fortaleza
KAEST okazos laŭplane

  

 

La IV-a finiĝis, vivu la V-a! 


Montara banurbeto Janské Lázně en Krkonoše sonis en la semajno de 14.-21.9. per alia lingvo ol kutime. Anstataŭ la ĉeĥa, la germana aŭ la angla lingvoj sonis en bela moderna pensiono SOLA FIDE – ĉe apuda evangelia preĝejeto internacia lingvo Esperanto. La pensiono estis ornamita per E-flago, sur la pordo pendis la signo de la kongreso, same granda signo en ĉefsalono, al pensiono direktis kelkaj direktiloj, kiuj informis, kio okazos en la pensiono. Ankaŭ la propagando en ĵurnaloj kaj radioelsendoj estis prizorgita – tio videblis el tio, ke tuj la unuan tagon telefonis redaktorino el Krkonoše kaj interkonsentis kun la prezidantino de AEH radioelsendon. Ankaŭ tri E-ĵurnaloj per retpošto skribis, ke tuj post la kongreso ili petas raporton pri la kongreso.

 


La kongreso estis solene inaŭgurita en evangelia preĝejeto per himno de Eŭropo, kiun ĉe piana akompano pere de magnetofono kantis ses membroj de AEH (konata kanto el Beethovena IX-a simfonio). Post la bonvenigaj vortoj de la prezidantinoj de AEH kaj IKEH  sekvis salutvortoj de la vicurbestro de Janské Lázně s-ro Jiří Hradecký, en la nomo de Asocio de ĉeĥaj handikapuloj el Trutnov s-ro Milan Meier, en la nomo de Ĉeĥa E-asocio parolis s-ano Pavel Polnický. Precipe salutletero de UEA, subskribita de la prezidanto Renato Corsetti ĝojigis nin. Post la kongreso venis plimulto da salutleteroj de ĉeĥaj eĉ eksterlandaj membroj, por kiuj la redakcio elkore dankas. 

 


Post la posttagmeza promeno tra la banloko Janské Lázně ĉiuj amasiĝis en la ĉefsalono de kongresejo, kie gvidanto de Naturparko de Krkonoše interese vort-akompanis la diapozitivojn pri bela naturo, floroj kaj animaloj de Krkonoše. Esperantlingve bone tradukis s-ano M. Severa. Dum la interkonatiĝa vespero prezentis sin eksterlandaj gastoj kaj membroj el unuopaj landoj, ankaŭ ni prezentis al ili, el kiuj urboj kaj regionoj partoprenis ĉeĥaj esperantistoj. Jam la unua vespero montris, ke la kolektivo „faros“ unu grandan familion, kie ne mankos bonhumoro kaj gajeco.

 


Lunde estis traktataj la punktoj de la jarkonferenco kun resumo de la kvinjara agado de la lasta kongreso, inkluzive de rezultoj de la mastrumado. Ankaŭ necesis balotoj por nova komitato. Estis aprobita nova statuto de la asocio, kiu estis post la kongreso sendita al Ministerio de internaj aferoj por registrado. Same estis preparita kongresa rezolucio. (Ĝi aperos en la venonta numero de Informilo.) Restis eĉ tempo por la prelego al kongresa temo: Esperanto, ŝlosilo al amikeco inter  handikapuloj. Kompilis ĝin kaj tralegis prezidantino de IKEH s-anino Delia Pick el Hamburg. 

 Dekkvinminuta promeno al kabina telfero, kiu veturigis nin sur Nigran monton (Černá hora), helpis al ni ripozi de kunsidaj taskoj kaj ni kaj ankaŭ rulseĝuloj povis spiri la aeron de alto 1260 metrojn super la maro, nur post dekdu minutoj de veturo. Agrabla estis la vetero por promenoj al Nigra hotelo (Černá bouda) kaj ni je malproksimeco vidis la plej altan monton de Ĉeĥio – Sněžka. Ni esperis, ke ni povos atingi ĝin post kelkaj tagoj.  


Vespere atendis nin grandioza travivaĵo. Geedza duopo de nevidantaj muzikinstruistoj el urbo Jilemnice prezentis al ni kantojn de diversaj nacioj en Esperanto. La koncerto estis kompletigita per poemo en Esperanta kaj ĉeĥa lingvoj “La patrujo parolas“ de Viktor Dyk. La koncerton partoprenis ankaŭ banlokaj gastoj de aliaj hoteloj, multaj aŭdis Esperanton paroli kaj kanti la unuan fojon en sia vivo.
 


Prelegan antaŭtagmezon komencis profesoro Jaroslav Mráz per la prelego okaze de la 410-a datreveno de instruisto de nacioj Jan Amos Komenský ( Komenio). Lia detale preparita prelego pri la vivo de Komenio enhavis ankaŭ informojn, kiuj ne estas ĝenerale konataj kaj certe estis neniu, kiun la tuta historio ne interesus. Eĉ pluaj prelegoj de Ing. Josef Krob pri la historio de nia kalendaro aŭ de Miloš Kajzrlík pri abilimpiado, kiun tralegis Drahoš Kočvara, estis ege interesaj. Ĉiuj prelegoj estis multobligitaj por interesuloj kaj sinsekve estos publikigitaj. La partoprenintoj nur vane atendis Dr. Alicie Lewanderska-Quednau, kiu planis paroli pri handikapuloj, sed pro malsaniĝo ŝi ne povis partopreni, sendinte nur krom salutvortoj raporton pri konferenco de INA (Internacia Naturkuraca Asocio). Ankaŭ Ing. Josef Vojáček informis pri instruado de Esperanto en altlernejo.
 


Plua ekskurso gvidis nin buse al baroka kastelo Kuks ĉe la urbo Dvůr Králové. Tie ni trarigardis hospitalon, fonditan de grafo F.A. Ŝpork kaj ĉarman apotekon, kiu prezentis evoluon de apotekoj ĝis la unua duono de la pasinta jarcento. Sed plej multe admiris la kongresanoj la statuaron de Mathias Bernard Braun, kiuj prezentis virtojn kaj malvirtojn de homaj karakteroj. Al la hospitalo ankoraŭ apartenas pluaj statuoj de Braun kun reliefoj, ĉizitaj en sablorokojn en tiel nomata Betlehemo, kiun ni ne povis viziti pro malfrua tempo kaj pro netaŭga arbara vojo post forta pluvo. Vespera komuna kantado ĉe akordeono forpelis nian laciĝon kaj ni kantis ĝis malfruaj horoj.
 


Vizito de la komerca, ekonomia kaj praktika lernejoj por handikapitaj infanoj kaj studentoj postlasis en la kongresanoj grandan kortuŝon. Krom trarigardo de la tuta lernejo, ĉambroj, gimnastikejo kaj belega baseno ni vidis videofilmon pri ilia 3-5 jara vivo en la lernejo kun zorgo de iliaj edukistoj kaj flegistoj. Multaj el ni, kiuj ofte plendas, ke doloras nin tio aŭ tio, ekkonsciis, kiel ni estas „relative“ sanaj, kompare kun tiuj infanoj. La kongresanoj el Germanio kaj Bulgario volas pri tiu ĉi moderne ekipita lernejo informi en siaj landoj.

 


Posttagmeza busekskurso al la rokoj de Adrŝpaĥ ĉe multaj partoprenintoj vekis miregon. Multaj eksterlandanoj, eĉ kelkaj de Ĉeĥio ne sciis pri tia ĉarma angulo de nia patrujo, kie la naturo kreis tiom da fantaziaj bizaraj verkoj. Loka gvidanto helpis al nia fantazio kaj montris fabelan montaran reĝon Krakonoš, familion de elefantoj, orgenon, gefianĉojn, ktp. La gvidanto ŝokis nin,  venintajn al negranda akvofalo. Subite li trifoje fajfis – laŭdire al Krakonoš kaj jen, kun granda bruego la akvofalo dekobliĝis kaj ni pro terura timo ekkriis. Li ĝojis pro nia granda surprizo.
 


Vespere ĉe diapozitivoj de suda Ameriko ni estis „transportitaj“ en alian mondon. Interese rakontis s-anino Delia el Hamburg pri la vivo de la homoj en Urugvajo, pri naturbeleco eĉ pri riĉaj kaj malriĉaj regionoj.
 


La ĵaŭda tuttaga ekskurso estis atendita de la organizantoj kun timo. Kia estos la vetero? La seĝtelfero al la plej alta monto Sněžka veturos nur en sufiĉe bona vetero. La enirbileto estas por ĉeĥaj homoj multekosta – se ni suprenveturos kaj estos nebulo – kaj ni nenion ekvidos? Nokte pluvis…
 


Mallonge dirite: ŝajnas, ke sankta Petro aŭ mem fabela montara reĝo Krakonoŝ favoris al la esperantistoj. Kvankam sur seĝtelfero estis tre malvarme (ni maljunaj preskaŭ frostis) dum 20 minutoj, kiam ni alteriĝis sur la pinto de Sněžka 1602 m alte, la suno ekbrilis, la nuboj ruliĝis sub niaj piedoj kaj ni vidis eble pli ol 100 km malproksimen. Ĉu ni povis pli multe deziri? Unu el niaj kongresanoj skribis: Mi sentis min kiel en ĉielo. Nur la prezoj de trinkaĵoj (grogo, por ke ni ne frostu) konvinkis min, ke mi estas sur la pinto de la plej alta ĉeĥa monto. . .

 


Sed de sur la pinto nia granda grupo dividiĝis: 7 personoj – la plej bone irantaj piediris 15 km ĝis al la buso en la urbeton Pec, 12 personoj piediris al Roza monto (Růžová hora) kaj de tiu stacio veturis ili telfere malsupren al Pec. La ceteraj  revenis telfere rekte al Pec – do ni frostis la duan fojon). La traso por piedirantoj devis esti ŝanĝita kontraŭ la plano de la programo, ĉar al Pomezní boudy ne povis veturi buso pro rompita ŝoseo post inundo – elbordiĝo de la rivero Úpa.

 

Vespere – ĉu ni estas tre lacaj? Ĉu ne? Do laŭ la programo – libera tribuno : Kiu volas ion diri – rakonti – prelegi? Aliĝas Urŝula el Pollando. Kvankam malbone vidanta ŝi eksidas al piano, ludas kaj kantas kaj petas, ke la refrenon ĉiuj kune kantu:  „Mi volas danki Vin“ (s-ro Zamenhof). La kanto ege plaĉis al ĉiuj.

 

Kaj jen pluaj informoj pri diversaj E-aranĝoj – venas unu post la alia, ke ne sufiĉas ĉi tie la loko por pli detale ilin priskribi : IFEF kongreso en Plovdiv, la venonta estos en Dresdeno, pri kongreso de EU en Verona, IKUE kongreso en Kroměříž, BET-feriado en Litva, kiel fartas E-movado en Nederlando, Pollando, Germanio, pri SET en Lančov kaj pri monumento de J.A. Komenio en Ostrava. La liberan tribunon – laŭ nia opinio – tre interesan, finas denove pola amikino Urŝula per same bela kanto „Pri la suno“.

 

 

 

Venis la lasta tago de la kongreso, oficiala fermo, aprezo de la tuta semajno kaj kongresa rezolucio. Sed ni devis ankaŭ informi la membrojn pri la divido de la funkcioj de la nova komitato. Ĉiuj kandidatoj laŭ la balotlisto estis elektitaj. Neniu el la ĉeestantaj membroj de la komitato volis transpreni funkcion de la nova prezidanto, do restas ĝis venonta balotperiodo ĝisnuna prezidantino – „malnov-nova“ – J. Rýznarová. En la venonta numero de Informilo estos pli detale priskribitaj pluaj funkcioj de la nova komitato.

 


Por aprezo de la tuta semajno la organizantoj elektis anoniman enketon, kiu havis dek punktojn. Ili ĝojas, ke venis 99 procentoj de kontentigaj reagoj, pluaj telefonaj kaj leteraj jesaj reagoj kaj do, ke ilia preskaŭ dujara klopodo ne estis vana. Unu membrino skribis: Grandajn dankojn ! – Nur tiu, kiu ankoraŭ nenion organizis, povas riproĉi . . .

 


Ankaŭ lasta adiaŭa vespero estis plena de bonhumoro kaj gajo gvidita de senĉese ridetema Jana, kiu ankaŭ prizorgis grandan parton de tombolo. Surprizis nin la dancgrupeto de gemembroj sub la gvido de germana amikino Hanelore, kiu prezentis kaj instruis ventrajn dancojn laŭ araba maniero – tre sanigaj por homoj, kiuj havas malmulte da ebleco movi sin.

 

Kaj lastaj manpremoj, ĉirkaŭbrakoj kaj amikaj kisoj kaj

 

ĝis la iam ie en Esperantujo.

 

Helpe de ricevitaj  leteroj de gepartoprenintoj Zubová, Křížková, Lorencová kaj Kočvara

 

kompilis kaj fotografis  J. Rýznarová.

 

 

 

Konstatoj de la kongresa koboldo

 

 1/ Jese estis taksita, ke en la tuta kongresejo estis malpermesita fumado. 

2/ Ĝoje estis akceptita, ke preparita aŭtomobilo veturadis valizojn de kongresanoj de kaj al       busa haltejo. 

3/ La koboldo konstatis, ke tiuj, kiuj antaŭ matenmanĝo gimnastikis kun Jana Křížková, sentis sin pli sane kaj pli gaje.  

4/ Ĉambroj en ambaŭ du etaĝoj de SOLA FIDE estis bone ekipitaj, nur en la tria ne estis lifto kaj ĉambroj estis nur simple ekipitaj, kiel por sportuloj. En proksima pensiono VILLA (prezo simila), ne volis tranoktadi niaj membroj, pro distanco de la kolektivo, do kelkaj ne estis 100-procente kontentaj.  

5/ La partoprenintoj laŭdis bonan manĝon kun multe da legomo.  

6/ Aperis opinio, ke ekskursoj estis belegaj, sed tro multaj. Sed ĉe la komenco estis dirite, ke ekskursoj ne estas devigaj kaj ili estis unuope pagitaj. Do ĉiu povis elekti laŭ sia volo.  

7/ Kiu kutimiĝis je grandaj tutmondaj kongresoj, mankis al ili ĉiutage eldonitaj kurieroj.  

En nia eta kongreso por 60 – 70 personoj sufiĉis ĉe la ĉefpordo pli granda informtabulo, kiu estis ĉiutage kompletigita.  

8/ AEH – IKEH laŭ opinio de la organizantoj estas unusola neprofita kotiz-organizaĵo, kiu havas neniujn sponzorajn firmaojn. Je alvoko en antaŭlasta Informilo nur en lastaj momentoj antaŭ la kongreso sendis mondonacojn kvar gemembroj. La estraro estas tre dankema al inĝ. Viktor Dvořák, inĝ. Margit Turková, Mgr. Milena Picková kaj germana amiko, kiu volas resti en anonimeco.

 

Ankoraŭfoje multajn sincerajn dankojn !!!

 

                                           Redakcio 

 

Eldonejo KAVA-PECH post la inundo

 


Dum la posedanto de la eldonejo KAVA-PECH forestis pro UK, la inundo atakis la eldonejan stokejon/ekspedejon kaj garaĝon. La filino sukcesis savi la aŭtomobilon kaj preskaŭ ĉiujn elektronikajn ekipaĵojn, sed nur parteton de la libroj. Preskaŭ ĉiu stoko dronis sub pli ol 2-metra akvo, inter ili ĉiuj Esperanto-titoloj krom proks. duono de la stoko de Gramatiko de Esperanto (proks. 300), kiuj estis savitaj.

 


Kvankam la stokejo ne estis asekurita (neniu povis eĉ imagi, ke iam povus transigi la akvo de Berounka la altan valon konstruitan kontraŭ “centjara akvo” kaj rabistoj ja ne okupiĝas pri libroj) la eldonejo povas tuj daŭrigi sian aktivecon. Unue, malgranda parto de la librostoko estas feliĉe komisie ĉe pluvendistoj, kiujn mi nun parte reprenos por havi ilin por rektaj mendantoj, kaj due, la financa helpo ofertita de miaj Esperanto-amikoj, kiuj jam kolektis sufiĉe da mono, ke eblas noveldoni la ĉijarajn tri novaĵojn en Esperanto, de kiuj komplete dronis la tuta stoko, dum mi prezentis ilian eldonon en Fortaleza UK.

 


Al ĉiuj, kiuj helpis al mi per siaj manfortoj forigi la inunditajn librojn, meblojn, koton kaj la ceterajn sekvojn de la inundo (precipe al Zdeněk Pluhař kaj geedzoj Bloudek), sed ankaŭ al tiuj, kiuj per sia donaco helpas al mi daŭrigi la aktivecon de la Esperanto-fako de mia eldonejo, mi esprimas publike koran dankon. Mi devas konfesi, ke mi estis kortuŝita, kiom da samideanoj interesiĝis pri la sorto de mia agentejo vidante la inferon en Dobřichovice en televido kaj kiuj ofertis helpon (multajn mi devis malakcepti, ĉar ne estas loko por tiom da personoj labori tie samtempe kaj estas klare, ke helpis al mi ankaŭ familianoj).

 


Eble mi aldonu, ke la samnoma kongresa kaj turisma agentejo ne estis tuŝita de la inundo, ĉar la oficejon, kie estas ĉiuj kurantaj materialoj (kontraktoj, mendoj, ofertoj, …) troviĝas en du ĉambroj de mia loĝejo en sekura dua etaĝo) – krom la arĥivo de estintaj aranĝoj, kiuj ankaŭ dronis en arĥivo, sed kies malapero neniel malhelpas plenumon de ĉiuj miaj sindevigoj.                  

 

Petr Chrdle

 

 

 


Post la reveno el Janské Lázně venis al la redakcio tri paketoj da libroj. El heredaĵo de konata verkisto  Jiří Karen sendis al ni lia edzino du paketojn de ĉeĥaj kaj Esp. libretoj de poezio. S-ino Karenová-Podmelová skribis, ke ŝi estos feliĉa, se la versoj trovos sian leganton.

 


Plua pli granda paketo venis de brazila eldonejo. Al interesuloj ni sendos ilin senpage, nur kontraŭ sendokostoj.

 

 

 

Pri la UK en Fortaleza

 


El la letero, kiun ricevis nia membrino Liba Filipová de siaj brazilaj geamikoj:

 


La 87-a Universala Kongreso de Esperanto okazis ĉi tie en Brazilo, en ĉefurbo Fortaleza, ŝtato Cearao. La kongresa temo estis “Diverseco – ŝanco, ne minaco.” Ĝi estis la kerno de la kongresa programo. Ĝi estas la tutmonda polemiko pri tutmondismo (globalismo). Kelkaj personoj diras, ke tio estas pozitiva afero. Aliaj opinias, ke tiu tutmonda socio alportas grandajn negativajn elementojn. Diversecoj alportas grandajn defiojn pri komunika kaj transporta teknologio. Ĉu tiu diverseco helpos al iu facila internacia lingvo kiel Esperanto?

 


Pri la ŝtato Cearao: ĝi staras en nordorienta parto de Brazilo ĉe ekvatoro kun 146 348 km2 da areo kaj ĉirkaŭ 8 milionoj da loĝantoj. Banas tiun ŝtaton Atlantika oceano. Ĝia ĉefurbo estas Fortaleza, kongresa Esperanta urbo, fondita dum 1612 de portugaloj, kun ĉirkaŭ 2 milionoj da loĝantoj.

 


La kongresejo troviĝas en Centro de Interkonsento, la loko, kie okazas gravaj internaciaj kaj naciaj kunsidoj. Eminentuloj fariĝis partoprenantoj dum la solena inaŭguro kaj dum solena fermo.La programo estis bone organizita ekde la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2002.Kelkaj salonoj honoris per sia nomo elstarajn esperantistojn, brazilajn kaj eksterlandajn. Antaŭ la kongreso, en Rio, prelegis en salono de Brazila Akademio de Scienco, nia UEA-prezidanto Renato Corseti. Alitage, post kongreso, prelegis verkisto Claude Piron.

 


La kongreson laŭ subskriboj partoprenis ĝuste 1483 kongresanoj el 55 landoj. Plimulto de ili venis el Japanio. Sufiĉe granda kvanto da partoprenantoj, se oni scias ke Brazilo estas tre malproksima lando, venis el malnova kontinento.

 

Komence kaj fine de la kongreso oni solene kantis “La Espero”-n. Preskaŭ ni ploris pro emocio. Antaŭ kaj post la kongreso la eksterlandanoj kaj la enlandanoj profitis la okazon por viziti nian mirindan urbon Rio de Janeiro..

 


Grava malbonaĵo por mi estis nia surbrusta identigilo, pri kiu mi multe protestis ĉiam, kiam eblis al mi: la nomo de la lando sur tiu surbrusta identigilo estis tiel malgranda, ke ni ne sukcesis ĝin legi per nia normala vidado. Por legi la nomon de la lando ni bezonis peti permeson al la kongresano. Ĉu eblas?

 

Salutojn de viaj brazilaj geamikoj Almir kaj Zilda Ferreira

 

KAEST okazos laŭplane


Multaj de vi vidis en televido, kiel aspektis Dobřichovice aŭ kiel ĝi aspektas nun post la inundo. Sed sciu, ke oni montras nur la ĉeriveran parton, dum la pensiono Sokol, en kiu okazos KAEST, estas tiom for, ke ĝi restis komplete seka dum la tuta inundo kaj do neniu de la planataj aranĝoj estas endanĝerigita.

 


KAEST (Konferenco aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) kiun aranĝas ĈEA sub la aŭspicioj de UEA kaj organize ĝin garantias KAVA-PECH, okazos inter la 8-a kaj 15-a de novembro, kun antaŭaj samlokaj terminologiaj seminarioj, paralele je la temoj “trafiko” kaj “matematiko” – tiuj komenciĝos jam la 6-an de novembro. La temoj de KAEST estas: Sekcio A: Elektronikaj rimedoj, Sekcio B: Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto,- Sekcio C: Scienco kaj Tekniko ĝenerale. Jam aliĝis partoprenantoj de BG, BiH, CZ, DE, DK,  FR, GB, SK, USA.

 


Al KAEST ankoraŭ eblas aliĝi. Se vi planas dum KAEST prezenti vian kontribuaĵon, bv. ne heziti kaj sendi rapide ne nur la aliĝilon, sed ankaŭ resumon ĝis 50-vortan por la programkajero. Pli precizajn informojn kaj aliĝilojn por ambaŭ aranĝoj vi ricevos ĉe chrdle@kava-pech.cz

 

Petr Chrdle

 

El redakcio :  
Dum la kongreso estis aprobita nova statuto de AEH, kiu estis sendita al Ministerio de internaj aferoj por regis trado. Post ĝia pritrakto ricevos ĝin ĉiuj membroj, kiuj ne partoprenis la kongreson.

 

 Kun granda kordoloro anoncas Esperanto-klubo en Příbram, ke ĝian rondon neatendite forlasis la plej juna membrino en sia 57-jaraĝo MVDr. Maria Benešová. Ŝi mortis la 9. 9. 2002. Ŝi partoprenis printempan seminarion en Skokovy. La asocio sendis kondolencon al ŝia familio. Honoro al ŝia memoro.

 

 Ni petas ĉiujn aĉetintojn de la nova PIV, ke ili donacu sian malnovan PIV-on al iuj samideanoj, kiuj pro la prezo ne povas pensi pri la aĉeto de la nova PIV. Tiamaniere vi helpos al altigo de ilia lingva nivelo. Se vi ne scias, al kiu donaci, bv. sendi ĝin al la adreso de Petro Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice kaj la kolektitaj malnovaj PIV-oj estos ofertitaj dum la ĈEA-kongreso.

 

  Printempan seminarion en Skokovy ni planas de la 12.5.2003. La aliĝilo aperos pli poste.

 

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, ĈEĤIO

 466 611 941
e-mail: 
aeh-ikeh@volny.cz
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!