Informilo 1/2005

Informilo 1/2005

Enhavo:
Novjara babilado kun la Levantou
Memhelpa grupo en Hamburgo
Solenado de eminentuloj
Festivalo en Ústí n.L
Vilnius
El redakcia tablo
Kalendaro de E-aranĝoj

Novjara babilado kun la legantoj

Karaj legantoj, estimataj gesamideanoj, 

      certe ankaŭ vi estas kontentaj, ke kristnaska tempo jam pasis kaj ke ni sufiĉe bone transpaŝis novan jaron. Nun ni finmanĝetas restintajn sukeraĵojn kaj mire konstatas, ke la jupo aŭ pantalonoj estas iel malvastaj. Ĉu same ĉe vi? Pro tio notu en vian kalendaron datojn de diversaj E-renkontiĝoj, ke vi ne devu nur sidi ĉe televidiloj, sed viziti kaj promenadi en pluaj belaj lokoj. Datojn vi trovos ĉe la lasta  paĝo.

      Kaj kio nun? Unue ni devos fari iom da inventarado de pasintjara agado, por ke ni sciu, kion ni faris bone aŭ nesufiĉe kaj nur poste pripensi, kiel plibonigi nunjaran planon.

      Regule jam kelkajn jarojn ni aranĝas lastan sabatan antaŭtagmezon de la monatoj „lingvan trejnadon“ en Prago, strato Ve Smečkách 25. Kvankam tiuj renkontoj estas ŝatataj, tamen venadas nur + – 15 gesamideanoj, iam pli malmulte, dependas de la vetero kaj de la sanstato de pli aĝaj gesamideanoj.  Tamen regule alveturas gvidantino de Pardubice (100km).

      Ankaŭ regule printempe kaj aŭtune okazadas semajna lingva seminario en pensiono Espero en Skokovy – Ĉeĥa Paradizo, kiun sukcese organizas Jindřiška Drahotová, kiu jam havas konstantan nombron de favorantoj. Cetere pri Skokovy oni raportas tre ofte, do niaj legantoj estas pri tiuj ŝatataj restadoj informataj. Kiam mi jam menciis mian kunlaborantinon Jindřiška, mi volus ankaŭ aprezi ŝian nelacigan laboron en tradukado de E-libroj en ĉeĥan lingvon. Kaj denove, kiel pasintjare mi volus varbi volontulojn, kiuj volus senprofite helpi al ŝi en korektado de tradukitaj libroj, por ke ili estu preparitaj por eldonado.

      Por fino de aŭgusto preparis la gvidantoj de AEH kaj E-klubo 5-tagan renkontiĝon en Rybitví ĉe Pardubice, kiu konsistis el jarkonferenco de AEH kaj XV-a Esperanto-tago. Aldona programo estis granda: krom prelegoj, solenaĵo de 95-a fonddatreveno de E-klubo kaj 140-a naskiĝdatreveno de ilia fondinto Dr. Schulhof, muzika kaj recita kompilaĵoj, kelkaj ekskursoj en ĉirkaŭaĵon, nove eldonita kaj plivastigita broŝuro pri vivo kaj verko de doktoro Schulhof kaj sur videofilmo suplementita kompilaĵo pri 95 jaroj de la ekzisto de la klubo.

      Laboroj, kiuj ne estas videblaj por nia legantaro, estis multobligado de lernolibroj por skribaj kursoj, eldono de la nova propaganda afiŝeto en ĉeĥa lingvo, kiun mi – kvazaŭ hazarde lasas inter aliaj informoj pri medikamentoj, ĉe frizistino, en atendejoj ĉe kuracistoj, en Informa centro, en Kultura domo inter pluaj afiŝetoj, ktp. (Ŝajnas, ke se simile tiel agus ankaŭ ceteraj gesamideanoj, ni pli malofte aŭdus, „kio estas Esperanto? Mi neniam pri ĝi aŭdis“.)

      Pri ĉiumonata laboro en pretigado de Informilo mi skribas en ĉiu komenco de la jaro, mi ne volas ripetadi ĝin. Nia gazeto estas tre modesta, farata amatore, neniu el ni estas profesiulo, pro tio ni publikigas la artikolojn laŭ aktualaĵo, laŭ longeco, ofte la preparita artikolo devas „iri al atendejo“, kiam ni laŭ la termino devas pli frue informi nian legantaron pri io alia. Se la gazeto povus esti laŭ mia revo, estus apartaj rubrikoj pri renkontiĝoj, aparta pri kulturo, pri politiko,  pri amuzo ktp. Sed Informilo havas nur ok paĝojn…

      Dank´ al interreto inter ges-anoj Filip kaj Rýznarová kelkfoje semajne venadas ret-leteroj „e-mailoj“ pri diversaj artikoloj, ekzemple ni interkonsentas, kian ilustraĵon ni povus uzi, se la sendinto de longa artikolo neniun foton sendis, kiun nia kopiilo sukcese pretigos. Aŭ mi legas: sendu ankoraŭ ion, preskaŭ la tuta paĝo estas ankoraŭ libera. Aŭ: Mi ne trovis karpon al tiu artikolo, mi metis al ĝi siluron. Sed fiŝo kiel fiŝo, ĉu ne? Do mi serĉis longe kaj hazarde mi trovis belan karpeton en infana libreto. Mi estas dankema al familio Filip, ke ni povas tiel bone kunlabori je malproksimeco de eble 180 km – dank´ al moderna tekniko, sed ankaŭ, ke ambaŭ helpas ŝpari monon de AEH. Ilia pretigado de kovertoj el malnovaj neuzeblaj paperoj atingis preskaŭ 7 mil kovertojn. Ili pretigis ankaŭ amason da kovertoj por nevidantoj el brajlaj uzitaj paperoj.

Rilate de nia suplemento Antaŭen, kiun vi pli frue  ricevadis kvaronjare, ni en la jaro 2004 dissendis al vi 7x –  kiel donaceto. Eble vi ne rimarkis tion, sed amasiĝis pli multaj artikoloj taŭgaj por Antaŭen.

      Rilate de Informilo mi volas ankaŭ mencii meritojn de s-ano Jiří Patera, kiu transprenis korektadon de Informilo kaj Antaŭen post nia kara amiko Jaroslav Mráz, al kiu grava malsaniĝo ne permesas plu labori, ankaŭ meritojn de M. Bínová, kiu surbendigas la gazeton por nevidanta  membrino en Olomouc, same L. Filipová por nevidanto en Kanado, Zd. Novotná tradukas ĉeĥlingve Informilon por 9 komencantoj (eternaj). Al ĉiuj mi dankemas por ilia kunlaboro.

      En la pasinta jaro ni klopodis akiri financan subtenon ĉe du fondusoj „grant“. Granda klopodo ŝtelis multe da tempo, sed ĝi estis vana. E-klubo kaj AEH petis Magistraton, fine nur E-klubo ricevis por tutjara agado almenaŭ 3 000,- Kč, AEH nenion. Estis dirite, ke en Pardubice  estas nur ete da handikapuloj – niaj membroj (konfirmitaj de kuracistoj), ke membroj el aliaj urboj petu financan subtenon en siaj lokoj. Ne helpis, ke en Pardubice estas centro de E-handikapuloj.

      Do tiel ni vivas sen sponsoroj de firmaoj aŭ institutoj. Tamen ni hezitas altigi la AEH- jarabonon – kotizon de Informilo, ĉar estas sufiĉe da membroj,  por kiuj ne estas facila pago de 150,-Kč kvankam ili ŝatas nian gazeton. Ĝi estas ilia sola kunligo kun la mondo. Estus bone, kiam ceteraj povus propravole altigi abonon je 200,-Kč, ke ni ne devu oficiale altigi la kotizon, kvankam  jam de tiu ĉi februaro estos altigitaj poŝtprezoj en tuta nia respubliko.

      Ni estas tre dankemaj al kelkaj membroj, kiuj povis sendi 400 ĝis 1000,- Kĉ kaj ni tre ĝojos, kiam ceteraj membroj, kiuj ankoraŭ ne pagis por la jaro 2005, pagos plej baldaŭ.

      Kompreneble, nia laboro havas ankaŭ mankojn. Inter unuaj estas maloftaj komitatkunvenoj. Mi volis kompensi ilin per interreta korespondado, tamen ne ĉiuj povas respondi per ret-poŝto, do estas el tio duobla laboro anstataŭ pli rapida. Pro tio rapidajn decidojn ni solvas nur inter pardubicaj funkciuloj kaj M. Filip, ĉar ofte devas decido aperi tuj en venonta monata gazeto.

      Ĉe la fino de mia novjara „konfeso“ mi volus danki al multaj membroj kaj amikoj por belaj bondeziroj okaze de mia jubileo kaj por kristnaskaj festoj, kiujn mi ne kapablas reciproki. Mi deziras al Vi ĉiuj multe da sano kaj kontento en tiu ĉi komencanta nova jaro, ke Vi legu nian etan gazeton kun komprenemo, ĉar ni volas informi vin pri freŝaj okazaĵoj, kvankam ili ofte ne estas skribitaj per ĵurnalista stilo, sed  tute sincere kaj amike.

Via Jarmila Rýznarová

Memhelpa grupo por Polio-malsaniĝoj

en Hamburgo

      En la dua duono de la 1980-aj jaroj handikapitoj en Hamburgo kaj ĉirkaŭaĵo, kiuj dum ilia junaĝo estis atakitaj de infanparalizo (poliomielito) eksciis pri la ekkonoj venantaj el Usono, ke tiu malsano post multaj jaroj kaj eĉ jardekoj de relativa stabiliĝo povas reatentigi pri si en formo de la pli-malpli peza Post-Polio-Sindromo (PPS).

      Tiamaniere ili trovis la eksplikon por la progresanta malboniĝo de siaj nervaj kaj muskolaj kondiĉoj kaj sekve de sia farto, precipe de siamov-aparato (organoj) aŭ ilia spirtekniko, aŭ en ambaŭ sferoj, ofte akompanataj de doloroj, kelkfoje ĥronikaj.

      Hamburgaj malsanuloj de polio aŭ PPS ekde 1994 renkontiĝas en la rondo de saminteresitoj. Intertempe ekestis tiaj memhelpaj grupoj en ĉiuj federaciaj landoj de Germanio, kiuj kune formas la“ Federacian Ligon Poliomielito r. a.“ Tiu ligo kunordigas la agojn kaj transprenas la prizorgadon de la interesoj de poliohandikapitoj en la socia kaj politika publiko. Ĝiajn financajn elspezojn oni kovras per membrokotizoj (32 eŭroj por persono kaj jaro).

      Al la hamburga memhelpa grupo nuntempe apartenas proksimume 70 pagantaj membroj kaj proksimume 60 pliaj personoj interesitaj aŭ neregulaj partoprenantoj. La grupo renkontiĝas 4 ĝis 6-foje jare, ĉiam dum 3 horoj en seminaria salono de la ŝtata kulturdomo, bone atingebla per metroo, buso aŭ aŭtomobilo. Rulseĝuloj havas krome la rajton esti transportataj tien kaj reen per la trasportservo de la Ruĝa Kruco aŭ alia helpa institucio. La financado de la koneksaj elspezoj (lumono por la salono, kopioj, afranko, telefonelspezoj, honorarioj por referantoj) estis ĝis nun bone kovrataj per publikaj rimedoj (ŝtataj oficejoj aŭ asekurasocioj), sed lastatempe tute ne garantiitaj pro ŝanĝo en la kriterioj de subvenciado.

      Kiel ĉefa tasko de la renkontiĝoj elkristaliĝis la ĉiuflanka interŝanĝo de spertoj inter la partoprenantoj rilate al iliaj diversaj handikapitecoj kaj limigoj ekestintaj pro la sekvoj de poliomielito kaj precipe pro iliaj klopodoj ilin regi kiel eble plej bone. Pro tio la plej granda parto de la renkontiĝoj estas kutime dediĉita al ĉi tiu temo. Kvankam estas bone en komprenoplena konversacia rondo informiĝi pri la individuaj disvolviĝoj de polio kaj post-polio, kiuj parte estas sufiĉe diversaj, parte analogaj, tamen neniel temas pri reciproka plendado aŭ kompato. Tute alie, oni profitas de la konsiloj transdonataj por moderigi la ĉiutagajn malfacilaĵojn (praktikajn kondutomanierojn, organizon de la vivospaco, ortopedajn kaj motorajn helpilojn) kiel ankaŭ de la atentigoj pri spertitaj mezuroj por fari diagnozojn kaj terapiojn (kuracistajn praktikejojn, instituciojn fizioterapeutajn, metodojn, kuraclokojn). Kelkfoje oni invitas fakulojn el sferoj medicinaj, malsangimnastikaj, kuracmetodaj kaj helpilaj por fari paroladojn aŭ informajn demonstrojn.

      La grupestro, ĉiam elektita por certa tempo, gvidas la renkontiĝojn kaj faras la protokolojn, kiuj mallonge dokumentas la plej gravajn temojn diskutitajn kaj kiuj per poŝto estas sendataj al la membroj kaj interesitoj pri poliomalsaniĝoj. Devo de la estro estas ankaŭ trarigardi la informilojn senditajn de la Federacia Ligo de Poliomielito r. a. kaj okaze transdoni ilin al la membroj de la grupo. Li interŝanĝas kontaktojn kaj ideojn kun la najbaraj memhelpaj grupoj respektive la Asocio de Poliomielito de Schleswig-Holstein (najbara lando de Hamburgo). Krom tio li estas ĉiam telefone atingebla por ĉiuspecaj solidaraj konsiloj al malsanuloj de polio kaj PPS. Pro la publikigo de lia telefonnumero en interreto, li fariĝis ekde kelkaj jaroj kaj kun kreskanta tendenco la unua kontaktpersono por helpserĉantoj. Finfine, laŭdezire, li ankaŭ vizitas polio-handikapitojn, kiuj pro ilia forte limigita movebleco ne aŭ jam ne povas alveni al la renkontiĝoj, por konversacii kun ili en iliaj hejmoj aŭ maljunulejoj.

La germanan tekston de Dr. G. Dörnte esperantigis Delia Pick Hamburg

Solenado de eminentuloj

      La 100-aj naskiĝjubileoj de Josef Vondroušek (1904-12-01 – 1995-12-05), la elstara tradukanto de ĉeĥa literaturo en Esperanton kaj longjara prezidanto de EK en Brno, kaj de Vilibald Scheiber (1904-12-29 – 1974-08-02), la muzika konservatoria pedagogo, komponisto, dirigento kaj organizanto de multaj muzikaj programoj de EK en Brno, estis solenataj la 4-an kaj 5-an de decembro 2004.

      La konferencon dediĉitan al la jubileuloj kaj al literaturo per prelegoj kontribuis: M. Smyčka, H. Halířová, Mgr. Z. Hršel, J. Patera, Ing. V. Kočvara, M. Malovec, PhDr. V. Barandovská-Frank kaj J. Čejková, kiu legis specimenon el la Hunda fabelo de K. Čapek, tradukita fare de J. Vondroušek. En la koncerto aranĝita de H. Halířová kantis kaj dancis membroj de ŝia juna ensemblo, je violono ludis s-anoj J. Duda el Olomouc kaj  J. Jakubec el la ŝtata simfonia orkestro de Brno, solkantis al ni kara M. Smyčka.

      La dimanĉan antaŭtagmezon programe plenigis tri paralelaj programeroj, laŭvole elekteblaj: promeno al la vidindaĵoj de la urbo, seminario pri tradukarto gvidata de M. Malovec kaj seminario pri planlingvo gvidata de J. Werner.

      La programojn entute partoprenis ĉirkau 50 personoj,(ankaŭ familianoj de J. Vondroušek), plejparte el Brno kaj ĉirkaŭaĵo, tamen ankaŭ el lokoj neproksimaj: tri el Germanio, el ili du el la ĝemela urbo Stuttgart, kaj nialandanoj el  pli ol 15 lokoj de nia respubliko.

red. (el tri leteroj)

Internacia kultura festivalo en Ústí n.L.

 Internacia kultura fesfivalo en Ústí n.L. (10.12.-12.12.2004), kiu oktobre estis prokrastita pro sanproblemoj de organizantoj, tamen okazis al plena kontento de ĉiuj partoprenintoj. Ĝi estis kunligita kun decembra  ĈESAT-renkontiĝo.En la programo estis vendreda interkona vespero,  sabata prelega matineo, kiu konsistis el prelego de s-ano Novobilský pri J.Vondroušek, M.Turková pri E.Seemannová, M.Fejfiĉová pri J .Giesner – ĉiuj forpasintaj eminentaj personecoj de E-movado.  Posttagmeze partoprenis proksimume 30 personoj Homanarisman spiritan koncerton en  Ruĝa preĝejo. Ankaŭ  vespera kultura programo en urba muzeo estis plena de  belega muziko, pri kiu  zorgis gesamideanoj  M.Smyčka, J.Duda, K.Kudlíková kaj pluaj.

Nur la dimanĉa ekskurso al Litoměřice estis sufiĉe komplika, sed ne kulpe de organizantoj, sed pro pluveto, kiu tuj frostiĝis kaj la trotuaroj kaj ŝoseoj estis kiel granda glitejo. Kvankam kelkaj partoprenintoj falis, tamen okazis  neniu akcidento.

Elektita el privata letero de A.B. el Germanio.

VILNIUS

90-a UEA kongreso en litova Vilnius (Vilno)  ĝojas je vi!

Kunveturu kun ni per autoĉaro, ankoraŭ estas liberaj lokoj.

En 2005 pasos 100 jaroj de post la unua Universala kongreso en Bulonjo-ĉe-maro en 1 905. Al tiu jubileo estas dediĉita la temo de nunjara  Vilna UK:  Universalaj kongresoj : 100 jaroj de interkultura komunikado.

La ĉefa kongresejo Reval Hotel Lietuva situas proksime al la urbocentro. Artaj kaj edukaj programeroj ĉefe okazos en Vilna kongrespalaco, la inaŭguro kaj fermo okazos en Siemens Arena, tute nova sportejo-koncertejo 5 km for de la urbocentro.

 Sur TTT- paĝoj de interreto oni  povas jam nun  informiĝi pri UK aliĝiloj de ĉiuj partoprenontoj kaj tiel scii, ĉu ni povos tie renkonti  niajn korespondantojn.
(TTT:http://www.uea.org/kongresoj/uk.2005.html)

El redakcia tablo

1) Proksimiĝas la tempo, kiam  ni adiaŭos  nian kopiilon kaj ni devos aĉeti novan. En la redakcio ne estas tiom da libera loko kaj ni bezonos  senigi nin je du malnovaj kaj nebezonaj skribmaŝinoj. Hodiaŭ en la tempo de moderna tekniko ne estas simple likvidi malnovajn maŝinojn. Unu  skribmaŝino estas Olivetti M40 kun longa  cilindro, la dua estas Erika elektronic 3004 en kofreto.  La prezo estos nur simbola. Ankaŭ nur  por kolektantoj  (aŭ por muzeo) tute senpage ni povus donaci malnovan  multobligilon kun stenciloj (rozmnožovací stroj s blanami), sur kiu antaŭ 18 jaroj estis kopiita Informilo. Interesuloj – kolektantoj skribu al nia redakcio.

2)  Kia estas sorto de nia monata gazeteto Informilo?

Ĉu  ĝi ofte post tralego venas en paperan  forfalaĵon?  Nu, kiam la loĝejo estas malgranda kaj oni devas ŝpari ĉiun centimetron, ni ne povas miri. Sed ekzemple Informilo, kiun ni sendadas al membrino en pola Gdynia, estadas tralegita en ilia  E-klubo kaj poste vojaĝas malproksimen, ĝis E-rondo Koveli en Hanojo. Tie ili estas tre dankemaj pro tio, kiel skribas la estrino  de E-societo Nguyen van Kinh. Ŝi laboras en la Centro de Edukado de Blinduloj ĉe la Projekto de Vjetnama Brajla Biblioteko, instruas Esperanton al junaj blinduloj, al kiuj mankas brajlaj libroj.

La alia Informilo de nia membrino el Meza Bohemio   estas sendata al Francio. Ĉu pluaj Informiloj  havas ankoraŭ pli  interesan sorton? 

3)  En la redakcio kuŝas  unu fotografaĵo de proksimume 80 homoj el la renkontiĝo – Kunsido de Orientbohemiaj esperantistoj el la jaro 1924. Ĝi estis fotita sur ŝtuparo de muzeo en la urbo Hradec Králové.  Al ĝi estas almetita papero kun priskribo de eble 30 kapoj,  en kiuj niaj plej aĝaj esperantistoj ekkonis, al kiu kia vizaĵo apartenas. Bedaŭrinde, en “ĉirkaŭaĵo“ de nia redakcio  jam ne estas tiaj memorantoj  kaj mi petas niajn plej aĝajn  membrojn pri helpo.

Por arkivaj celoj tion prilaboras s-ano Zd. Hršel, Rudná 51, 569 04 Brněnec, tamen skribu pri tio  al  nia redakcio, mi kopios la foton kaj sendos ĝin al vi. 

                                                                         jary

4) Venis demandoj pri nombro de  abonentoj de Informilo: jen nia respondo: al la dato 1. XI. 2004 estis 175 membroj el Ĉeĥa respubliko kaj 47 membroj el 14 landoj. La nombro al  la 1. 1. 2005 iomete malgrandiĝos, ĉar kelkaj esperantistoj ne reagis je admoniloj  kaj ne pagis.

5) Kotizo por la jaro 2005 restas la sama: Abono por Informilo 150,-Kč, kotizo laŭ Viaj eblecoj, almenaŭ 50,-Kč por Ĉeĥoj. Bedaŭrinde jam de la 1-a de februaro  plialtiĝos la kostoj de la afrankoj.

La letero ĝis 20 gramoj kostos 7.50Kč, ĝis 50 gramoj 12,-Kč, ĝis 200 gramoj  15,-Kč.

Ankaŭ poŝtpagilo :
ĝis 200,-Kč  kostos el 16,-Kč al 30,-Kč
ĝis 1000,-Kč         el 24,-Kč al 30,-Kč.

6) En la kadreto ĉe la fino de Informilo estas notita  nova banko – atentu, nun nia asocio estas ĉe Poŝta šparejo, do atentu la novan numeron! Vi povas ankaŭ sendi la monon al nia redakcio bone kaŝita en la koverto, ekzemple inter du bildkartoj.

   Eksterlandanoj bonvolu sendi la monon (almenaŭ 10 euroj) aŭ en la koverto rekomendite aŭ pere de UEA al konto aehk-z.

La redakcio antaŭdankas.

Kalendaro de E-aranĝoj en 2005

l Sabataj lingvaj trejnadoj en Prago, strato Ve Smečkách 25, de la 9 -13 h.: 29.1., 26.2.,30.4.,28.5.,25.6.
l 25.-30.3.2005 Boulogne-sur-Mer Francio (Perspektivoj post 100 jaroj de renkontiĝoj) Inf.: www.boulogne2005.com
l 11.-17.4.2005 la 20-a lingva seminario en Skokovy, inf.:Drahotová drahotovaesperanto@seznam.cz
l 7.-14.5. la 57-a kongreso de IFEF en Brasovo, Rumanio     Inf. http://57-ifef.rdsbv.ro
l 20.5.–10.6.E-ekspozicio en Plzeň,inf.: V.Kaprál, 33151 Kaznějov,Plaská 252
l 27.-29.5. Solena renkontiĝo okaze de 100-jara E-klubo Plzeň Inf. V.Kaprál
l 9.-12.6.      la 4-a TREP Plasy, inf.  V.Kaprál
l 19.6.    Ĉantorio = ĉeĥ-pol-slovaka renkontiĝo surla pinto de monto       Inf.:suchanek@atlas.cz
l 16.-23.7.   KELI + IKUE kongreso en Piliscaba Inf. cea-polnicky@quick.cz
l 23.-30.7. 90-a UEA kongreso en litova Vilno – buskaravanode AEH.  Inf. josef-hron@volny.cz
l 3.-9.10.  Internacia paroliga semajno    Dobřichovice, inf. chrdle@kava-pech.cz
l 21.-23.10.     Kongreso de  ĈEA Vyškov, inf. cea-polnicky@quick.cz  Ĉe kelkaj aranĝoj  ĝis nun ne estas konata preciza dato.

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21,  530 03  PARDUBICE,  ĈEĤIO
Tel. 466 611 941      e-mail: aeh-ikeh@volny.cz       interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!

La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj