informilo 1/2003

Informilo 1/2003

 

Enhavo:
La Nova jaro el rigardo
El la redakcio
Gazeto “Verda familio”
Nova komitato de AEH
Kiel mi fartas?
Paraliziĝinta biciklisto ekveturis .

 

La nova jaro el rigardo de la prezidantino de AEH

 


Estimataj legantoj, karaj geamikoj,mi esperas, ke vi ĉiuj feliĉe enpaŝis en la novan jaron 2003 kaj jam bilancis la malnovan  jaron. Ankaŭ ni devas rememori, kion ni faris bone, kion nesukcese, ĉu ni ion ne forgesis anonci al vi, sed unue mi volus danki al ĉiuj, kiuj bone kunlaboris en la preparoj de ĉiumonata eldono de la gazeto, kiuj sendis interesajn travivaĵojn de E-aranĝoj kaj ĉefe al tiuj, kiuj multe helpis al mi dum tiel longe preparata kongreso en Janské Lázně.

Ankaŭ mi volus ege danki por viaj kristnaskaj kaj novjaraj gratuloj, da kiuj venis nur en la monato decembro 128 pecoj kiel por la tuta redakcio, tiel al mia nomo. Tiun multon mi ne kapablus respond-bondeziri. Multaj el vi alskribis, ke bone plačas al vi nia eta gazeto, aŭ kiuj konkretaj artikoloj plačas al vi, aŭ vi rememoris pri la bela restado en Jan. Lázně. Kelkaj el vi eĉ rememoris niajn pasintajn busekskursojn al Montpellier aŭ Zagrebo kaj tiuj notoj karesas mian koron. Vi ankaŭ demandis, ĉu mi denove organizos busvojaĝon al la mondkongreso en Goteburgon. Bedaŭrinde ne – pro miaj sanproblemoj. Sed la firmao Kava-pech aranĝas tien aviadilan ekskurson, ankaŭ estas eble veturi private per bustrafiko, kiu estas pli malmultekosta ol trajno. Kiu volos private veturi per aŭto kaj havos du liberajn lokojn, niaj membrinoj el Pelhřimov dezirus kunveturi.

 


Pri niaj mankoj mi ankaŭ scias. Ekzemple en nia eta gazeto ĝis nun ne estis libera loko por konatigi vin kun la nova komitato de AEH-IKEH, kvankam ĝi estas el nepra plimulto malnov-nova. Ĉar en nia komitato estas ankaŭ membroj el Germanio kaj nun ankaŭ el Slovakio, ne eblas tro ofte renkontiĝi, pro tio la taskojn ni devas solvadi skribforme.Nun pli ol duono uzas ret-poŝton, do proponoj, respondoj aŭ konsentoj povos esti pli  rapide solvitaj.

 


La gazeto Informilo estas eldonata ĉiumonate. La suplementon Antaŭen ni pli frue eldonadis kvaronjare (8 paĝoj), pli poste ni dividis ĝin pro ŝparo de poŝtelspezoj, ke la pezo de la gazeto ne superu 20 gramojn, ke ni povu ne altigi la abonon de la gazeto – do ni ŝparas la poŝon de nia leganto. La kotizo estas libervola kaj ni ĝojas, ke sufiĉe da membroj sendadas pli altan sumon laŭ siaj eblecoj. Eĉ estas kelkaj, kiuj sendas por nia asocio mondonacon de 1000 Kĉ. Ni tre dankemas al ili.
 


Certe vi konstatis, ke ankaŭ en nia asocia oficejo ni ŝparas. Paketojn de la papero ni aĉetadas en supermarktoj, kiam estas anoncitaj rabatoj. Kovertoj – ĉefe por enlandanoj estas ellaboritaj propramane – de jam granda spertulo M. Filip. La paperojn por la kovertoj li uzas malnovajn el la provizo de AEH antaŭ jaroj bezonataj por malnovaj multobligiloj, kiujn nun oni ne rekomendas uzadi por modernaj kopiaparatoj. Malavantaĝo estas, ke ĉiun koverton ni devas alglui. Ankaŭ por la adresoj ni uzas pli malmultekostan manieron (kvankam pli penigan), ĉar la memglumarkoj estas tre multekostaj. La Informilon destinitan por membroj en kelkaj pli grandaj urboj ni klopodas sendadi amase al unu membro kun la peto pri persona disdono je konataj adresoj. Ĝi ankaŭ ŝparas la poŝtelspezojn.

 


Antaŭ la fino de miaj novjaraj linioj mi volus peti vin ĉiujn por almenaŭ eta rememoro je la fondinto de AEH nia karega Josefo Vaněček. La 8-an de januaro pasis jam nekredeblaj kvin jaroj de lia foriro. Kiu ŝatis lin, rememoru.

 Mi kredas, ke tiu ĉi nova jaro 2003 alportos al vi kaj al ni ĉiuj pli multajn sunplenajn tagojn, multe da sukcesoj en via persona vivo kaj ĉefe sanon kaj pli da optimismo en pli kontentan pacan venontecon sen timo pro plua mondmilito.                    

 

Via Jarmila Rýznarová

 

Nova komitato  de AEH-IKEH
+ redakta konsilio kaj revizia komisio: dividiĝo de la funkcioj

 

Rýznarová Jarmila – prezidantino, prizorgas asocian agendon kaj redaktorajn laborojn.
Na Okrouhlíku 953/21,
53003 Pardubice
,
tel. 466611941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz

 

Srbová Ludmilasekretariino, helpo al kasisto kaj transkribado de artikoloj komputile por Informilo kaj Antaŭen
Prodloužená 264.
530 09 Pardubice,
tel.:466642592

 

Inĝ. Josef Hron – I-a vicprezidanto de AEH, financa mastrumado (kasisto)
Bohdanečská 68,
530 09 Pardubice,
tel.:466401942
e-mail: josef.hron@vakpce.cz

 

Inĝ. Josef Krob  – II-a vicprezidanto, fakulo pri komputiloj kaj interreto. Arbesova 2630,
272 01 Kladno-Kročehlavy,
tel.312247201
e-mail: krob.j@zenitel.colsys.cz

 

Prof. Jaroslav Mráz – instruisto de skribaj kursoj por membroj de AEH kaj korektisto de ĉiuj artikoloj.
J.Knihy 206/I,
337 01  Rokycany,

tel.: 371722168

 

Míša Filip – vicprezidanto de la redakta konsilio, aranĝaj kaj ilustraj komputilaj laboroj por Informilo kaj Antaŭen, helpo en kopiado kaj ekspedo de la gazetoj.
Nádražní 146,
76811  Chropyně
,
tel.: 573356456
e-mail:  misa.fil@tiscali.cz

 

Kosnarová Mirka – prizorgado de elektronika poŝto, helpado ĉe pretigado kaj ekspedo de la gazetoj.
Na Okrouhlíku  953/21,
530 03 Pardubice,

tel.: 466611941
e-mail: mirkakosnarova@volny.cz

Zdenka Novotná – tradukado de Informilo en la ĉeĥan lingvon por komencantoj, zorgo pri la asocia kroniko.
Na strouze  1720,
560 02 Čes. Třebová,

tel.: 465534237
e-mail:  zdenka-novotna@quick.cz

Jindra Drahotová –organizas semajnajn seminariojn en Skokovy.
Sadová 745/36,
293 07  Ml. Boleslav,

tel.: 326731845
e-mail: drahotovaesperanto@seznam.cz

 

Hricková Dana – helpo prizorgi financajn aferojn en Skokovy.
Růžová 2123,
288 02  Nymburk
,
tel.:  325531905
e-mail: danuska.hrickova@centrum.cz

 

Juřica Antonín – helpo en serĉado de taŭgaj artikoloj por la gazeto.
Seninka 61,
756 11 Valašská Polanka


Veselý Adolf
– propagando de AEH en preso, helpo en tradukoj aŭ proponoj.
P.O.Box 77,
623 00  Brno,

tel.:  547220944

 

Internacia klubo de EH nun funkcias kiel sekcio de AEH, do ne necesas esti speciala statuto por IK, registrita ĉe la ministerio. Ĝi zorgas pri la disvastigo kaj la propagando de la Asocio eksterlande en kunlaboro kun ĝi, proponas taŭgan agadon aŭ eldonadon de afiŝetoj .

Delia Pick (Germanio) – prezidantino de IKEH kun du konsilantoj
Schedestr. 24B
DE – 20251 Hamburg
e-mail: deliapick@compuserve.de

 

Rudi Haberland (Germanio)
Tanndorferstrand 3,
DE – 22045 Hamburg    

Pavol Petrík
(Slovakio) – nia plej juna membro, traduko de la angla en kazo de bezono.
Na Dujave 3,
SK – 08256  Pečovská Nová Ves
e-mail: petrikp@po.psg.sk

Membroj de la revizia komisio : 

Červenka Karel
Havlíčkova  765,
267 51 Zdice,

tel.:723361157

Lorencová Božena
Legerova 37,
120 00 Praha  2
,
tel.: 224266684

Štefan Stanislav
Vítězná 2955,  1.V.D.
272 04  Kladno,

tel.: 312633945

 

Gazeto Verda familio

Esperanto-Muzeo en Vieno petis s-inon J. Drahotová helpi pri kompletigo de la gazeto “Verda Familio”, redaktita de Dr. Josef Hradil. Ĉar li jam posedas neniun numeron, ni alvokas legantojn serĉi mankantajn numerojn:
Ĉiuj numeroj antaŭ la jaro 1984,

1984 numero 1 kaj 2,

1986 numero 4,

1987 numeroj 1, 2 kaj 4,

1988 numeroj 1, 2 kaj 3,

1989 numeroj 2, 3 kaj 4,

1990 – ĉiuj numeroj,

1995 – numero 3,

1996 – numero 2,

1997 – ĉiuj numeroj kaj pluaj.

Kiu havas tiujn numerojn kaj volas helpi, bonvolu sendi ilin al: Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, 293 01  Mladá Boleslav.

 

Paraliziĝinta biciklisto ekveturis
el Zlín vojaĝi tra Eŭropo

 


Sportisto per forta volo rompas liniojn de siaj þancoj dum biciklistaj maratonoj, kvankam la sorto stigmatizis lin eterne per paraliziøinta dekstra kruro. Kvardeksesjara Valeri Calcev, civitano de Moldavio, kiu gajnis æefan loølokon en urbo Zlín, decidiøis helpi al handikapuloj per siaj kapabloj.

 


En Æeðion li alveturis antaý tri jaroj kaj sinforgese li devis dokumenti al æeðaj oficoj, ke li meritas permeson por æefa loøloko. Li volas realigi sian revon kaj per siaj sportaj rezultoj gajni monon por handikapitaj sportistoj.

 


“La familion mi lasis en Moldavio kaj tri jarojn mi ne vidis øin. Se mi sukcesos realigi mian projekton, mi eble povos pagi æiujn elspezojn kaj inviti mian familion en Æeðion. En Moldavio atendas la edzino kaj du infanoj por tio. Hejme mi neniam povus ion similan efektivigi, øi estas malriæa lando,” klarigas Calcev.

 


“Dum du maratonoj, kiujn mi jam efektivigis en Æeðio, mi transdonis leterojn al urbestroj kaj mi petis ilian helpon fondante la fonduson Koro kiel donaco, kiu helpus al handikapitaj sportistoj,” klarigis Calcev. Li intencas vojaøi en eýropaj þtatoj, en kiuj urbo Zlín havas siajn partnerajn urbojn.


“Tie mi volus renkontiøi kun reprezentantoj de senprofitaj organizoj, urbestroj kaj entreprenistoj por gajni subtenon de la fonduso,” kompletis Calcev.

Kun la teamo de civilaj asocioj Handikap Zlín kaj Aragonit Karlovy Vary, kiuj helpas sekurigi la projekton, Valeri traveturas perbicikle 150 km tage en Germanio, Nederlando kaj Belgio.

 


“Per mia sporta rezulto mi volas kapti atenton de tiuj, kiuj povas helpi al handikapitaj. Dum revena vojaøo mi þatus  humiligi personan rekordon de senhalta biciklado. Mi volas veturi el Karlovy Vary øis Zlín. Øi estus rezulto notinda en mondtabelojn,” planas Calcev.

 


La unua cela urbo estas Limbach-Oberfrohna, kien Valeri ekvojaøis lunde la 14-an de oktobro 2002.

 

El ĵurnalo de Zlín esperantigis Antonín Juřica

 

Kiel mi fartas? 


Kiam iu demandas min – „Kiel mi fartas?“ – … mi afable respondas: „Dankon, mi fartas bone!“ Ne gravas, ke mi havas reŭmatismon, krom tio turmentas min astmo kaj iomete la koro; mia pulso estas malforta, kaj vi eĉ supozas, kiom da kolesterolo estas en mia sango – ho ve! Sed mi, virino de la tria aĝo, fartas bone!

Ne ĉiam mi povas longe marŝi – pro sendormeco, la noktaj horoj estas teruraj, sed kiam venas mateno – denove mi fartas bone! Sufiĉe ofte mi havas kapturniĝon. De tempo al tempo mia memoro faras al mi petolaĵon – diable, kie estas la okulvitroj?

Sed mi fartas bone, mi, virino de la tria aĝo!


Kiam venas maljunaĵo kaj malforto, estas pli bone konsenti kun tirita doloro de diversaj korpopartoj kaj kunpremante la dentojn akcepti tion sen protesto.

Ni diras – la maljuneco estas ora periodo … ĉu vere?


Kiam mi enlitiĝas, mi tuj komencas kalkuli, ĉu mi jam demetis ĉiujn artefaritajn korpopartojn – probable jes. La aŭskultiloj kuŝas en la skatolo, la dentaron mi malvarmigas en akvujo, la okulvitroj troviĝas sur la nokta tableto – do verŝajne ĉio!

 


Dum la tempo de juneco – kiel facilaj estis vetkurado, gimnastiko aŭ centfoja kaŭriĝo.

 


Dum la dua periodo, en mezaĝo ankoraŭ restis forto por tutnoktaj dancoj sen sento de troa laciĝo … kaj nun venis alia tempo-periodo.

 


Fine mia konsilo por ĉiuj, kiuj vole-nevole maljuniĝos: matene, ellitiĝante kolektu viajn demetitajn organojn – poste legu la gazetan rubrikon de forpasintoj kaj se via nomo ĉi tie ne figuras – ridu pro kontentiĝo, ĉar tio signifas, ke vi fartas ne nur bone, sed bonege!
 

Laŭ la verko de Wieslava. Szymborska, nobelpremiita pola verkistino, esperantigis Ewa Bondar, Pollando.   (Transprenita el la gazeto Sennaciulo)

 

El la redakcio

 

La ricevitaj gazetoj en la jaro 2002:

 Eventoj, Starto, Juna amiko, Laŭte, Monato (dank´ al s-ano Sládeček), Praga bulteno, Dio benu, Slovaka esperantisto, Novaĵoj Tamtamas, Brazila esperantisto, norvega Bladet, SEI-brazila, La Informilo (franca), La domo (Tutmonda Asocio de E-konstruistoj), Finlandia, Migranto, Sud-Rejna Kuriero, La ondo de Esperanto, ICEM (Freinet-pedagogio), Le monde de l´Esperant, Zpravodaj abilympiady.  

Interesuloj povas al si la gazetojn prunti.

La redakcio ricevis leteron en braila skribo de nevidanta esperantisto el Brazilo, kiu volus korespondi perletere braile. Jen adreso: Fábio Roberto Silva, Rua : 4, num.160, Colina  Verde POUSO Alegre-MG-Brasil  CEP : 37550-000.

Plua letero venis el Francio, kien la redakcio sendis saluton en la nomo de AEH. Jen ilia respondo: Vi sendis al ni poŝtkarton okaze de la festo de nia urbo. Dank´al Vi, ni ekspoziciis 164 mesaĝojn el 28 landoj. La temo „Choisy-le-Roi en la mondo” estis bone   elektita. La urbestranoj vizitis nian budon, ili estis mirigitaj kaj favore influataj al Esperanto. Nome de la komitato de la klubo 94 “ La verda stelo “ ni varme dankas Vin.
Noto de la redakcio : Ĉu ĝi ne estas interesa motivo por aranĝi ion similan ?  

Jen plua ZEO (Zamenhofaj E-objektoj). Foton kun la letero ni ricevis de la membro IKEH amiko André Wagner, kiu elkore salutas ĉiujn konatojn. En la franca vilaĝo Champenoux inter la urboj Nancy kaj Dieuze loĝas paro da esperantistoj, kiuj sukcese inaŭguris “ Vojon de Dr. Zamenhof”. Ili konatiĝis dum internacia kongreso kaj uzas Esperanton en sia familio. Ilia knabineto (sur la foto) parolas Esperanton same bone kiel la francan.  

Redakcio de AEH ricevis la lastan numeron de la gazeto Eventoj, kiu post 10 jaroj de eldonado ĉesas aperi. Kvanto da abonantoj variis inter 1000-1500 el 60-72 landoj. Ĝi restos nur en elektronika versio. Sed eblas aboni “RET-INFO” , ankaŭ elektronika versio,  kiu kostos por A-landanoj 19 eŭrojn kaj por B-landanoj nur 10 eŭrojn.  

Gvidbroŝureto tra monaĥejo Sankta Johano sub la roko (troviĝanta proksime de urbo Beroun) estis esperantigita pere de s-ano Pavel Nechvíle el Pardubice kaj estis reviziita de prof. Jaroslav Mráz. Dum ekskursoj tien ne forgesu peti E-tekston. Ĝi estas jam preparita ankaŭ por interreto.

 

La redakcio anoncas etan  konkurson el historio de Esperanto: Kion vi scias pri la unuaj 5 – 8 mondkongresoj de Esperanto?

1/ en kiuj precizaj datoj ili okazis?

2/ kiom da esperantistoj partoprenis kaj de kiom da ŝtatoj ?

3/ kio grava okazis en ili ?

 


Tri la plej bonaj respondoj, kiuj venos al redakcio de AEH antaŭ fino de februaro 2003 estos premiitaj per E-libroj.

 

 

 

 

Ni anoncas al niaj legantoj, ke nin por ĉiam forlasis tre aktiva esperantistino kaj sindonema Esperanto instruistino Alena Klementová el Karlovy Vary. Ŝi forpasis la 21-an de decembro 2002 en la aĝo de 70 jaroj. Bonvolu dediĉi al Alena Klementová amikan rememoron, kiun ŝi certe meritas.
Adreso de ŝia filo estas Jaroslav Krupka, Kpt. Nálepky 7, 360 04 Karlovy Vary.
Kondolencon eblas sendi ankaŭ rete pere de la adreso
 bloudek@volny.cz.

 

 

 

Nia asocio preparas interretajn paĝojn sub la adreso : www.volny.cz/aeh-ikeh

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, ĈEĤIO
TELEFON:466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!