Informilo 09/2010

Enhavo:
Vojaĝo al Ameriko kaj UK Kamzík
Studený 50 j.
Č.Třebová
Ĉarete al Košumberk
Agado en redakcio

 

Sukcesa vojaĝo al Centra Ameriko kaj al la 95-a UK

Dum 12.–31. 07. 2010 okazis vojaĝo tra Centra Ameriko laŭ itinero de Ernesto Hemingway organizita de Internacia Klubo Esperantotur en Bydgoszcz, Pollando.

Komence la grupo flugis al Meksiko-urbo, kie ĝi dum 12.-15. 07. 2010 vizitis la plej gravajn vidindaĵojn de Meksiko-urbo, piramidojn de Teotihuacan kaj Xochimilcon. Por koreanoj, meksikanoj, poloj kaj usonanoj la antaŭkongresan viziton bone aranĝis Leonora Torres kaj helpis Lucille Harmon el Usono.

La 15-an de julio ni flugis al Kubo kaj du tagojn bone ripozis en Varadero kaj dum 17–25. 07. 2010 ni vizitis Havanon kun ekskursoj al Vinales kaj lokojn laŭ la itinero de Ernest Hemingway. La 95-UK en Havano ne estis tiel impona, kiel tiu de antaŭ 20 jaroj, tamen ĝi estis pli latinamerika kun sia muzikdanca etoso kaj kun kultur-programo certe pli bona ol en pluraj eŭropaj UK-oj.

Katastrofa estis nur la antaŭ- kaj dumkongresa informado, pro tio pluaj kandidatoj rezignis vojaĝi al Kubo kaj jam alvenintaj suferis mankon de kunlaboro inter LKK kaj transportaj firmaoj, kiuj ĉefe komence ne respektis informojn de LKK. Ne sufiĉis aranĝo de 15 busoj – mankis kunordigado. El Havano ni flugis tra Cancún en Meksiko al Miami, ĉar daŭre la usona registaro ne permesas rektajn flugojn inter Kubo kaj Usono kaj funkciantajn flugojn povas utiligi nur elektitaj vojaĝantoj. Tio daŭre blokas la turis-mon en Kubo.

Dum 25–31. 07. 2010 ni restis en Usono kaj Bahamoj realigante nian 19-an Internacian Esperanto-Kongreson, ŝipkrozante de Miami tra Key West – kie ankaŭ ni vizitis la Domon-Muzeon de Ernest Hemingway, kompletigante tiel nian itineron laŭ E. Hemingway. La ŝipkrozado okazis per la ŝipo Majesty of the Seas kun preskaŭ 3000 pasaĝeroj kaj ŝipanaro el 59 landoj de la mondo.

Bedaŭrinde dum la ŝipkrozado regis la angla lingvo, ne Esperanto, kiel en Havano. Poste ni ŝipkrozadis al Nassau – la ĉefurbo de Bahamoj kaj al Coco Cay, privata insulo de Royal Carribean Cruise Line, de kie ni revenis al Miami por viziti la Nacian Parkon Everglades kaj reflugi al Pollando – ĉiuj kontentaj de la vojaĝo tra kvar amerikaj landoj.

Internacia Klubo ESPERANTOTUR, Str. M. Sklodowskiej-Curie 10 PL 85-094 BYDGOSZCZ, Pollando Tel/fakso 48-52/3461151, rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

Kvar Esperanto-eventoj en Kubo en julio 2010

Kubaj esperantistoj havis ĉi-jare tre varman sezonon. Krom vere varmega vetero ili ŝvitis ankaŭ pro la organizado de kvar Esperanto-eventoj, kiuj tie okazis somere. En la bela feriejo “Canimao” proksime al la urbo Matanzas okazis porinstruista ILEI konferenco kaj seminario. La sekvan semajnon oni ĝuis la 95-an Universalan Kongreson en la ĉefurbo Havano kaj samtempe okazis, ankaŭ en Havano, la 41-a Infan-junula Kongreseto en hotelo “Acuario”. La lastan semajnon de julio la gejunuloj havis sian 66-an Junularan Kongreson en la bela ripozloko “Villa Trópico” en la regiono de Matanzas.

La eventoj malsimilis unu al la alia, sed pluraj aferoj estis komunaj; senproblema interkompreniĝo, plezuro lerni, interŝanĝi ideojn, spertojn, motivado al poresperanta agado, ĝojo renkonti gekonatojn kaj krei novajn amikecojn.

Mi kun mia edzo Floreal ĝuis tri el tiuj eventoj. Mi povas nur pozitive paroli pri ili. La etoso estis gaja kiel la kuba popolo. La riĉ-enhavaj programoj abundis en ĉiuj eventoj. Altkvalitaj prelegoj alportis pliajn sciojn. En intensaj kursoj oni plu lernis kaj vesperaj artaj programeroj pliriĉigis nian kulturan horizonton. Kongresaj ekskursoj gvidis nin al interesaj kaj admirinde belaj lokoj de Kubo.

Ni havas belajn rememorojn kaj pozitivajn impresojn de tiuj-ĉi inter-naciaj renkontiĝoj. Kubo postlasis en ni la deziron de baldaŭa reveno.

Liba Gabalda

Lingva kaj turisma seminario en Studený

Niaj E-geamikoj el E-klubo „Saksa Svisio“ en Pirna (Germanio-Saksio) aranĝis ekde la 24-a ĝis la 27-a de junio 2010 la tradician „Lingvan kaj turisman seminarion“ sur la teritorio de Ĉeĥio, en la pensiono Kamzík (Ĉamo) en la vilaĝo Studený apud la urbo Česká Kamenice. Partoprenis 29 gesamideanoj, inter ili estis tri poloj, kvin ĉeĥoj kaj la ceteraj estis germanoj.

Prof. Sabine Fiedler el la Lepsika universitato prezentis siajn tre fakajn studojn pri Esperantaj gramatikaĵoj kaj vortfarado. Por ekzerci sekvis interesaj taskoj por la ĉeestantoj kaj fine kelkaj el ni prezentis mallongan teatraĵon „La grandioza kongreso“ (farseto de Rikardo Cash), kies protagonistoj estas unuafojaj kaj veteranaj E-kongresanoj.

Pri specialaj mielaj spickuketoj parolis s-ino Tereza Nemere el la urbo de Nikolao Kopernik – Toruň. La tradiciaj spickuketoj ne devas manki en mansaketoj de ĉiuj turistoj revenantaj hejmen el ĉi tiu nordpola urbo.

S-ro Josef Kříž prezentis la temon „De Petr Ginz ĝis raketoplano Columbia“, kiun akompanis nombraj interesaj dokumentoj – bildoj de familianoj Ginz, malnovaj bildkartoj de la urbo Terezín, originalaj paperaj pagiloj (kvitancoj) de la geto Terezín el la jaro 1943, bildoj de la unua israela kosmonaŭto Ilan Ramon kaj raketoplano Columbia. Interesaj estis ankaŭ ĉeĥaj filatelaĵoj, kiuj rilatas al la menciita temo.

Plejparto de la posttagmezaj tempoj estis dediĉitaj al privataj ekskursoj en la pitoreskan ĉirkaŭaĵon. La ĉefa komuna ekskurso estis tuttaga, ĝi direktiĝis al la tombo de Julius Patzelt (1857-1927) en Horní Podluží. Julius. Patzelt estis ĉeĥoslovaka-germana esperantisto kaj samtempulo de L. L. Zamenhof, kun kiu li korespondis (pliajn detalaĵojn bv. rigardi en Vikipedio).

Sekvis ekskurso al „krucvojo“ en Jiřetín sub Jedlová kaj al burgruino Tolštejn, kie ni komune tagmanĝis. Poste ni vojaĝis al la renovigita objekto de Hrádek (Kasteleto) apud Varnsdorf, el kies rigardejo ni observis la interesan zigzagan ŝtatan limon inter Ĉeĥio kaj Germanio. De tie ni revenis al Kamzík.

Al amuzplenaj vesperoj kontribuis ĉiuj ĉeestantoj per komuna kantado, inter ili Stanislaw Rynduch, polo, vivanta longtempe en Germanio. Stano ne nur gitarludis kaj sole kantis, sed perfekte ludis eĉ blov-harmonikon kaj amuzis ĉiujn per sia rakontado.

La ĉeestantoj fermis sian fruktodonan kvartagan aranĝon per sabata danc-vespero, dum kiu akompanis ilin sperta muzikista duopo.

La organizantoj meritas aplaŭdon pro la multflanka kontento de ĉiuj partoprenantoj. Do, sinceran dankon, niaj saksaj geamikoj, kaj venontfoje denove ĝis revido en la pensiono Kamzík! Josef Kříž

La renkontiĝo en Česká Třebová

Proksimiĝas la 50-a jariĝo de E-klubo en Č. Třebová. La preciza dato estas de 17. – 19. 9. 2010. Se Vi ĝis nun ne aliĝis, faru tion ĝis 31.8.2010 kaj plenigu la aliĝilon, aŭ skribu al jk.esperanto@seznam.cz, aŭ telefonu al 721 869 054. Adreso de la organizantino: Jana Křížková, B. Martinů 957, Lanškroun.

Ĉu vi scias, kian interesan urban emblemon havas Česká Třebová? Legu, kion rakontas la legendo, sendita de s-ano K.Čada. La koko kun homa kapo kaj triangula ora ĉapelo en ruĝa kampo — tio estas iom nekutima emblemo de la urbo Česká Třebová, sed ĝi estas uzata jam pli ol duonon de jarmilo. Pri ĝia estiĝo legu tiun ĉi legendon.

Dum la regado de la reĝo Václav la IV-a, perdis la urb-skribisto la urban sigelon, por kiu li respondencis per la propra kapo. Tiel li estis kondamnita al morto. En la momento, kiam li jam staris sub la pendumilo kaj la ekzekutisto ekmetis maŝon sur lian kolon, alhastis la edzino de la skribisto kun la perdita sigelo. Ŝi trovis ĝin hazarde sur la rubejo, kie elfosis ĝin la koko de ilia najbaro. Kaj ĉar la koko savis la kapon de la skribisto, ĝi estis aprobita en la urban emblemon.

Ĉarete en la burgon

En la kuracloko Košumberk mi estis jam sesfoje. Ĉi tie estas tre trankvila ĉirkaŭaĵo, kiu helpas kuraci korpon kaj animon. Longaj promenoj tra belega arbarparko, kie estas trankvilo rompata nur per la susuro de folioj de centjaraj arboj, kiuj ege purigas vian menson. Ĉiujare mi traveturis tiun parkon zigzage. Tre atenteme mi tralegis la originon de ĉiu arbo, de kie ĝi devenas, kiom ĝi aĝas, simple ĉion, kion oni povas ekscii pri ĝi. Mi esploris la tutan parkon, krom unu loko.

Proksime al la kuracloko altiĝas la kastelruino Košumberk de malproksime videbla. Mi aŭdis multon neforgeseblan de irkapablaj pacientoj, kiuj ĝin senprobleme algrimpis kaj poste rakontis siajn travivaĵojn. Mi silente enviis kaj pripensis, kiel mi povus aliri tien. Jam sabate, post bona tagmanĝo, kiam la suno bele varmigis la mondon, mi startis al la burgo. Sub la monteto mi perdis spiron, kiam mi vidis tiun krutan monteton, plenan de ŝtonoj kaj arboradikoj, kie ankaŭ sana homo devas tre zorgi, por ke li ne rompu sian piedon, des pli ĉaretulo. En tiu momento mi diris al mi: Knabino kara, tion vi ne sukcesos, rapide turnu vin kaj rapidegu reen, estu ĝoja, ke vi havas ĉiujn ostojn sanaj. Nu, kaj mi finis ĉe pokalo de glaciaĵo en loka sukeraĵejo.

Sed dum la tuta nokto boris mian kapon, kiel aliri. La dua tago estis di-manĉo, denove la suno bele brilis, arboj bonodoris kaj blovis humida venteto. La vetero sincere instigis al ekskurso, tiel denove mi refreŝiĝis tag-manĝe kaj ekvojaĝis al la burgo. Sub la monteto mi haltis kaj trarigardis la terure aspektantan terenon. Sed scivolemo ne permesis trankvilon al mi. Kelkfoje mi profunde enspiris, ŝanĝis la trian rapidecon de mia ĉareto kaj ekveturis la ŝtonan monteton. La ĉareto traveturis pramalnovan pordegon de la burgo. La unua pli facila monteto estis konkerita, sed tio, kio atendis min post tiu pordego, estis pli malbona. Tion, kion mi vidis antaŭ mi, mi ne forgesos baldaŭ. Estas tie eĉ pli kruta monteto plena de ŝtonoj, gazonpecoj kaj ravinoj post pluvegoj, nu simple, teruro, timego. Kiam mi estas konkerinta unu monteton, mi do ne rezignos ĉe duono de la ekskurso. Do mi komencis malrapide, kun teruro en la okuloj, grimpi la duan monteton. Mia evitemo de ŝtonoj aŭ gazonpecoj estis plene neutila – ne eblis eviti

Post la suferplena vojo, kiu multe lacigis min, mi fine troviĝis en estinta korto de la burgo, tute laca, ŝvitplena, sed kontenta pro la sukceso. Nun tio estas loko ĉirkaŭita de restaĵoj de la burgo altiĝantaj al la ĉielo. El restaĵoj de muregoj spiradis jarcentoj al mi, plene mi transiĝis en historian tempon, kiam batalis kavaliroj ĉi tie surĉevale kaj damoj promenadis en longaj roboj. Kiam mi finis revi, ravis min la pejzaĝo de la tuta ĉirkaŭaĵo. La urbeto Luže malantaŭe, kun la dominanta preĝejeto. Rigardo al paŝtigantaj ŝafetoj malsupre en subkastelo kaj al rikoltolaboroj.

Kiam mi sufiĉe satiĝis de tiu rigardo, mi plifortiĝis per kolbaseto kaj limonado kaj veturis malsupren. Tiu vojo estis multe pli malbona ol supren, ĉar ne estis videble, kien verdire mi veturas – kaj tiu terura profundo. Kiam la rulseĝo tremveturis la unuan kastelan korton kaj mi naive pensis, ke mi por momento haltos por spiri, jam sinjorino kastelanino atendis min kaj petis min pri fotado kaj enskribiĝo en la lokan kronikon. Mia ĝojo estis sur frostpunkto, ĉar mi havis traŝvititan hararon kaj la manoj tremis pro konduko de la ĉareto. Sed kion vi povas fari, kiam oni diras, ke vi estas la unua ĉaretulino, kiu ĝis nun konkeris tiun vojon. Sekve komenciĝis la fotado. Mia tremanta mano kapablis iun tiun enskribon. Post tio mi ricevis iujn rememoraĵojn kaj atendis min la revena vojo. Sed por ke mi ne devu iri tiun teruran vojon ankoraŭ unufoje, la sinjorino kastelanino konsilis alian vojon al mi, ne tiel krutan. Ĝi estas iom pli longa, sed gvidas tra bela pejzaĝo, kiu jam komencis spiri aŭtunece. Sur arboj maturiĝis fruktoj kaj folioj malrapide komencis koloriĝi. La veturo pasis trankvile, ankoraŭ restis tempo alrigardi nove konstruitajn dometojn.

Post la reveno al la kuracejo rapide mi lavis la malpuraĵon de tiu tro malfacila vojo, falis en la liton kaj dormis kiel upupo ĝismatene. La duan tagon neniu kredis al mi, ke mi venkis tiun burgon surĉarete. Nur post kelkaj tagoj, kiam ili vidis la fotojn, ili komencis admiri min. Tiu mia evento montras, ke eĉ se vi estas surĉarete, vi povas tamen multe sukcesi. Kaj eble tio helpos tiujn homojn, kiuj neatendite de tago al tago restas sur rulseĝo, same kiel tio okazis al mi antaŭ kelkaj jaroj. Ili travivas timon kaj maltrankviliĝon, kio estos plu.

Tre bone mi scias, kia estas tiu ĉi sento, ankoraŭ mi havas en mia memoro la mienon de kuracistoj, kiuj ne scias, kiel diri al vi, ke kun plej verŝajna supozo vi jam neniam piediros… Tio estas vere granda anim-vundo kaj daŭras tre longe, antaŭ ol homo interpaciĝas kun tio. Sed tio bezonas ĝojan pensmanieron, kaj se vi ankoraŭ havas feliĉon je bonaj geamikoj, poste solviĝos multaj problemoj.

El la ĉeĥa gazeto por handikapuloj “Můžeš“ esperantigis Majka Pichová

Kio nova okazis en nia redakcio dum la somera libertempo?

La redakcio ricevis:

1) du librojn el Makedonio (Parolado antaŭ sunsubiro kaj Makedona antologio,
2) la ĉeĥan libron Poutník K. H. Mácha de Čestmír Vidman kunlabore kun Margit Turková,
3) la Almanakon Lorenz 2010 el Brazilo, en kiu estas publikigitaj du artikoloj de ĉeĥoj: de Petro Chrdle kaj Jar. Rýznarová,
4) ankaŭ kelkajn E-gazetojn: La Ondo de Esperanto el Rusio, Novaĵoj Tamtamas el Japanujo, Abilimpia bulteno, Revuo Esperanto kaj Dio benu,
5) venis multaj leteroj, kelkaj kun laŭdo pro regula ricevado de la gazeto Informilo, (por kio ni dankas; laŭdo ĉiam varmigas nian koron). Samtempe la redaktorino forsendis pli ol 180 retpoŝtajn respondojn dum tiuj ĉi monatoj julio kaj aŭgusto.

Inter ricevitaj leteroj estis informo, pri la urba aranĝo „Montmartre 2010 en Lysá nad Labem“ 19. 6. 2010, kie nia anino Blanka Zubová ekspoziciis siajn pentraĵojn, en kiuj ŝi ankaŭ propagandis Esperanton.

En la Infocentro Pardubice (apud la Verda pordego) la loka E-klubo kun AEH ekspoziciis sian agadon ĝis 21.8.2010.

Karaj gesamideanoj! Proksimiĝas la fino de la jaro kaj ni konstatas ĉe la kontrolo de pagoj por Informilo, ke ankoraŭ kelkaj membroj ne pagis abonon por tiu ĉi jaro, malgraŭ, ke ni urĝis ilin.

Ni klopodas ne altigi la kotizon, kvankam la prezoj ĉirkaŭ ni senĉese pli altiĝas (ni legis en la ĵurnalo, ke de septembro la poŝtelspezoj denove kreskos). Ni bedaŭras, sed tiuj, kiuj ĝis nun ne pagis kaj baldaŭ ne sendos la monon por tiu ĉi jaro, jam ne ricevos pluan Informilon. Do por ili tiu ĉi numero estas la lasta. red.

Trista anonco: Ni estis informitaj, ke konata esperantisto el Liberec Ladislav Špína(*1935) mortis la 7-an de aŭgusto 2010 en la aĝo 75 jaroj.
Honoron al lia memoro. red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.