Informilo 07-08/2012

Enhavo:
E-instruado en Mazara,
64-a IFEF kongreso,
Gazetara kampanjo,
UK en 2014,
Lingva ĥaoso,
E-o en universitato en Brno,
E-renkontiĝo Lipník,
Rio+20 Brazilo,
diplomoj UEA,
Jarlibro 2012,
E-rondeto Č.Třebová,
E-mental-grupo,
Infana grupo en pola Rybnik,
El redakcio,
Forta kafo,
Novaj kandidatoj de AEH

 

Esperanto-Instruado en Mazara del Vallo

daŭros danke al EU. Itala E-Federacio kaj Kosmo Strategio Ltd. ĝoje anoncas, ke Eŭropa Unio subtenos E-instruadon en Mazara del Vallo, danke al la programo Grundtvig-Asistanteco. Esperantisto el Belgio ricevos stipendion por translokiĝi al Mazara kaj kunlabori kun la tieaj agadoj de IEF, en la periodo oktobro 2012 – januaro 2013.

La rilatoj inter Esperanto kaj Mazara del Vallo komenciĝis, kiam IEF serĉis lokon por gastigi sian jaran kongreson. Ĝi trovis ne nur tion, sed malferman urbon, kiu tre entuziasme interesiĝis pri la internacia lingvo. Baldaŭ malfermiĝis Centro por Esperanto kaj Interkulturo kaj ekis kursoj en pluraj lernejoj de la urbo. Ĝi ankaŭ aranĝis kursojn por pli ol 500 homoj, kaj pli da kursoj estas jam planataj por la venonta jaro. Sen la helpo de EU estus vere malfacile mem financi tiun gravegan agadon.

Ekde januaro 2012, instruis en Mazara Marta Kovacs, Svetlana Smetanina, Szabi Szilva kaj Konstantin Tiĥomirov, kiujn ni tre dankas pro tio.

Grava sukceso ankaŭ por Kosmo, esperantista entrepreno, kiu helpis la pretigon de la kandidatiĝ-propono. «Ni tre fieras pri tiu ĉi sukceso. Kosmo naskiĝis por helpi la E-movadon, kaj tiu ĉi ekzemplo klare montras ĝian efikon: gravega projekto por la tuta E-movado estis en danĝero pro manko de rimedoj kaj Kosmo sukcese zorgis tiel, ke E-instruisto estu pagita de EU.» komentis Sara Spano, respondeculo pri Italio por Kosmo.

Pluraj eventoj okazos en la venontaj monatoj en Mazara: la kongreso de Esperanto en Italio (kongreso.esperanto.it, kun jam pli ol 300 aliĝintoj) gastigos seminarion subtenatan de EU kaj profesian trejnkurson pri metodiko (http://edukado.net/novajhoj?id=241), oficiale enlistigita en la EU-datumbazo pri trejnkursoj.

Kosmo Strategio Ltd. estas skota esperantista entrepreno, kiu celas helpi la Esperanto-mondon akiri subvenciojn, mastrumi projektojn, plani agadojn. Oficiale registrita en aprilo 2011, ĝi havas kvin kunlaborantojn kaj havas rilatojn kun dekoj da organizoj, universitatoj kaj malgrandaj entreprenoj – ne nur esperantistaj. Se vi aŭ via organizo interesiĝas, bv. kontakti info@kosmo.eu.com. (Ne lasu la tutan EU-monon nur al ne-esperantistoj!)

Itala E-Federaciofei@esperanto.it http://www.facebook.com/esperantoitalia

Kosmo Strategio Ltd. – info@kosmo.eu.comhttp://www.facebook.com/KosmoStrategio Francesco Maurelli

La 64-a Internacia fervojista Esperanto-kongreso 19-25 majo 2012

La Esperanto-urbo Herzberg am Harz havis okazon gastigi la 64-an Internacian Fervojistan E-kongreson. Aliĝis al ĝi 162 esperantistoj el 21 landoj el kvar kontinentoj. La plej foraj venis el Brazilo, Ĉinio, Ganao, Meksiko. La plej junaj partoprenantoj (dujaraĝaj) estis la knabo Samuel el Ĉeĥio kaj la knabino Kendra el Ganao. Ili amikiĝis sabate dum la interkona vespero. La aranĝon organizis germanaj fervojistoj kun la helpo de lokaj esperantistoj. La slogano “La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn” bonvenigis la partoprenantojn.

Dimanĉe la inaŭguro komenciĝis per recitado de la poemo La vojo fare de junaj knabinoj. Sekvis salutvortoj de la reprezentantino de BSW kaj de la urbestro, kiu parolis esperantlingve. Nome de ILEI salutis Stefan MacGill. Li gvidis dum tri tagoj lingvo-seminarion. Sekvis salutoj de landaj reprezentantoj sub la reĝisorado de la ĉefdelegito Jindřich Tomíšek. Dum la paŭzoj estis prezentitaj muzikaĵoj. Ankaŭ virkoruso el Hanovro plezurigis la ĉeestantojn. La prezidantino de IFEF Rodica Todor disdonis diplomojn pro meritoj al la LKK-prezidanto Achim Meinel, al la prizorgantoj de la Interkultura Centro Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar kaj al la urbestro Gerhard Walter.

Poste ŝi deklaris la kongreson malfermita. Sekvis komuna fotado kaj uniformparado tra la urbo kun E-flagoj kaj ankaŭ tiuj de la koncernaj landoj. Akompanis nin muzikistoj. La etoso estis tre gaja kaj entuziasma. Posttagmeze la urbestro Gerhard Walter inaŭguris antaŭ la stacidomo la Esperanto-placon kaj Joachim Giessner-vojon. Por plezuro muzikis blovorkestro. La tago finiĝis per kantoj kaj dancoj de folklora grupo el apuda vilaĝo.

Lunde matene la partoprenantoj havis okazon viziti la kastelon de Herz-berg kaj tie vidi ekspozicion pri fervojo kaj la muzeon. Dume la reprezentantoj de IFEF ĝuis bonvenigan akcepton de la vicurbestro en la Kavalira salono de la kastelo. Posttagmeze la interesitoj povis aŭskulti prelegon pri la Internacia Centro Herzberg (ICH) kun fotoprezentado aŭ fakan diskutadon pri fervojo. Poste la kongresanoj partoprenis gvidatan urbopromenadon kun vizito de la ICH. La vespero estis dediĉita al balo, kun malgranda bankedo. Oni dancis kun ĝojo ĝis preskaŭ noktomezo kun akompano de agrabla orkestra muziko.

Marde antaŭtagmeze okazis publika plenkunsido. Unue estis legitaj la alvenintaj salutmesaĝoj kaj poste oni traktis plurajn fervojistajn aferojn. Posttagmeze okazis duontaga ekskurso al Schwarzfeld, kie oni vizitis la Unukornulan groton. Vespere ni spektis filmon pri “175 jaroj de fervojoj en Germanio”. Temis pri la historia evoluo de la germana fervojtrafiko ankaŭ kun malagrablaj militaj eventoj. Ĉe la fino okazis lotumado. Feliĉa dano gajnis belajn skribilojn donacitajn de BSW.

La merkredo estis dediĉita al tuttaga pertrajna ekskurso al Wernigerode.

La reveno tra Harz-montaro okazis per buso. La partoprenantoj estis ravitaj. Aliaj povis profiti gvidatan promenadon tra Herzberg. Vespere koncertis Ralph Glomp el Hamburgo. En iuj lokaj ĵurnaloj aperis pluraj artikoloj koncernantaj la fervojistan kongreson.

Ĵaŭde matene okazis fervojtemaj prelegoj, kiujn enkondukis kaj gvidis Ladislav Kovář. Oni prelegis pri baltmara tunelo, pri etŝpuraj fervojoj, pri fervoja projekto Stutgarto, pri la metroo en Rijad, pri la trafika salono en la universitato de Pardubice, pri nova silkvojo. Oni rememoris la lokan E-pioniron Joachim Giessner kaj elstarajn kroatajn esperantistojn. Ni estis informitaj pri novaĵoj de la bulgaraj fervojoj.

En la paŭzo estis prezentita luebla biciklo, kiu bone funkciis dum la kongresaj tagoj. Posttagmeze la interesitoj havis eblon ekskursi tra la Harz-montaro al la pitoreska urbo Goslar. Vespere, la belsona voĉo de la itala kantisto Manuel ĝojigis la partoprenantojn preskaŭ ĝis la noktomezo. Iuj ne rezistis kaj komencis danci. Dum la paŭzo li montris filmeton pri sia nigra kato, kiun li alkutimigis al balaila (eĉ “forta”) karesado. Li ankaŭ interpretis memverkitan kanton dediĉitan al sia amata kato.

Vendrede matene oni prezentis la venontan IFEF-kongreson okazontan komence de majo en Francio proksime de Bordozo, en “Artigues-prčs-Bordeaux”. La alloga prezento espereble kunvenigos multajn esperantistojn. Poste la faka komisiono diskutis publike kaj fine oni pritraktis movadajn aferojn. Sekvis dankvortoj kaj donacetoj al LKK-anoj kaj transdono de la kongresflago. Per la E-himno ĉio finiĝis kaj Rodica Todor fermis la eventoriĉan kongreson. Liba Gabalda

Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK

Se vi legas tiun ĉi artikolon, tio plej verŝajne signifas, ke vi volas, ke Esperanto iĝu almenaŭ iom pli konata kaj uzata en la mondo. Por sukcesigi tion necesas rakonti al la ĉirkaŭantoj pri nia lingvo kaj ĝia komunumo, aŭ uzi la rimedojn de amas-komunikiloj.

Kadre de la scienco pri publikaj rilatoj kaj ĵurnalismo ekzistas koncepto, kiu nomiĝas “informa preteksto”. Ĉi-jare ni proponas uzi la 125-jariĝon de la lingvo kaj la 97-an Universalan kongreson, kiu okazos en Vjetnamio, por vaste informi pri Esperanto.

Estas strange, ke pluraj homoj en la mondo scias nenion pri la multjara kaj riĉega historio de Esperanto, ke esperantistoj ekzistas kaj eĉ okazigas amasajn internaciajn kongresojn. Ni rakontu al ili pri tio!

Ĉiu el ni povas fari iomete, por ke la situacio ŝanĝiĝu favore al Esperanto. Ĉu vi havas nacilingvan blogon? Menciu tie kelkfoje la ĉefajn E-renkon-tiĝojn kaj la 125-jariĝon de Esperanto! Ĉu vi estas ĵurnalisto? Uzu pretekston por favore mencii nian lingvon. Ĉu vi havas retaliron? Trovu retadresojn de la nacilingvaj amaskomunikiloj kaj dissendu al ili objektivajn informojn pri la Universala kongreso, la jubileo de Esperanto, fruktodona agado de via asocio.

Se vi sukcesis publikigi ion pri Esperanto, rakontu tion al aliaj esperantistoj, por ke ili vidu kaj faru same!

Transprenite el revuo Esperanto

Buenos Aires gastigos la Universalan Kongreson en 2014

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2014 okazos en la urbo Bonaero en Argentino. La estraro de UEA elektis la ĉefurbon el inter tri argentinaj urboj, kun kies organizaj kondiĉoj la kongresa respondeculo de UEA Clay Magalhăes antaŭe konatiĝis surloke.

Argentino gastigos la UK-n por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky. La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100-a datreveno de lia naskiĝo. laŭ UEA

Lingva ĥaoso

(La daŭrigo el la junia numero)

La kataluna lingvo estas oficiala en Katalunio kaj Andoro kaj oni parolas ĝin ankaŭ en la suda Francio, sur la Balearaj insuloj kaj en la sardinia urbo Alghero. La okcitana lingvo, parolata en la suda Francio, havas kvin dialektojn. La plej grava el ili, la provenca, havas literaturan tradicion ekde la 10-a jarcento.

Ankaŭ romanĉa (reti-romanĉa) lingvo, parolata en la svislanda kantono Grizono, unu el la kvar oficialaj lingvoj de Svislando, havas kvin dialektojn havantajn propran literaturon. En la iama Jugoslavio estiĝis artefarita lingvo serbokroata, kiu havas tri versiojn, lokitajn same kiel religioj. La serban version oni skribas cirilskribe, la kroatan kaj bosnian versiojn oni skribas latinskribe: La serboj estas plejparte ortodoksaj, la kroatoj katolikoj kaj la bosnianoj islamanoj.

En iuj iamaj kolonioj ĝis nun estas oficialaj lingvoj de la regnoj, al kiuj la kolonioj apartenis, ĉar en multaj el ili oni parolas eĉ centojn da indiĝenaj lingvoj. Plejparte ili estas plu uzataj kune kun la oficiala lingvo. Tamen iuj lingvoj formortis, precipe multaj indianaj lingvoj, sed iujn el ili indianoj plu parolas.

Plej multe da lingvoj formortis, formortas kaj baldaŭ formortos en la iama Sovetunio, ĉar preskaŭ ĉiu tiea nerusa loĝanto parolas krom sia nacia lingvo ankaŭ la rusan kaj la juna generacio ofte sian nacian lingvon tute ne regas. La maljuna generacio formortadas kaj kun ĝi formortadas indiĝenaj lingvoj. En aŭtonomaj respublikoj oni eldonas dulingvajn (indiĝenlingvajn – rusajn) gazetojn. 90% da la blank-rusoj, inkluzive de la blankrusia prezidento, tute ne regas la blankrusan lingvon. Iuj eĉ diskutas, ĉu la blankrusa lingvo estas bezonata. Mi parolis kun moldavo, kiu verkis multajn artikolojn por moldavaj gazetoj. Dum la interparolo mi rimarkis, ke li pensadas en la rusa lingvo!

En Dagestano, kiu havas areon de 50 300 km˛, vivas 36 nacioj: unu hind-eŭropa, du turkiaj kaj 33 apartenantaj al kaŭkaza lingvogrupo. Kvankam ili estas parencaj, la plejparto ne komprenas unu la alian. La hindeŭropa nacio, nome tatoj, kaj ambaŭ turkiaj nacioj, nome la kumikoj kaj nogajoj, havas propran nacilingvan literaturon. El la ceteraj 33 nacioj havas nacilingvan literaturon nur kvar: avaroj, lezginoj, lakoj kaj dargoj. Iu dagestanano skribis al mi: „Mi estas lako, sed en mia familio oni parolas nur ruse.“ Juna ĉuvaŝino skribis simile: „Mia patrino ankoraŭ regas la ĉuvaŝan lingvon, sed mi jam ne.“ Ŝi sendis al mi kelkajn ĉuvaŝ-rusajn gazetojn.

Mala situacio estas en Britio, kie formortis du keltaj lingvoj, nome la manksa en Manksinsulo kaj la korna en Kornvalo. Kvankam iliaj denaskaj parolantoj formortis, pluraj homoj ilin ellernis kaj povas ilin paroli. La manksan lingvon oni povas lerni en manksinsulaj lernejoj. En Kornvalo estas klubo de homoj regantaj kornvalan lingvon. Estas interese, ke membro de tiu ĉi klubo iĝis ankaŭ unu juna ĉeĥino.

(La lasta parto estos en la septembra numero)

Lubomír Středa

E-instruado en la Masaryk-universitato en Brno

Post la finiĝo de instruado en la Pedagogia fakultato kaj laŭ rekomendo de s-ino Bártlová mi sukcesis por la nunjara printempa semestro aranĝi instruadon de la studobjekto EsperantoI por komencantoj en la Filozofia fakultato sub la Instituto de lingvistiko kaj baltistiko. Komence interesiĝis 89 studentoj, el ili restis 64 kaj sukcese finis per kolokvo 46, la ceteraj ne venis eĉ al unu el la ses proponitaj kolokvoj, ĉar ili partoprenis malmulte da instruhoroj. Mi instruis plejparte per rekta metodo laŭ la video-kurso Mazi en Gondolando du horojn semajne.

Ĉiusemajne la studentoj prilaboris konversacian temon kiel hejmtas-kon. Mi korektis ilin kaj redonis al la studentoj, por ke ili ne ripetu erarojn en la sekvaj hejmtaskoj. La lastan temon “Vidindaĵoj kaj memorindaĵoj de via loĝloko kaj ĝia  ĉirkaŭaĵo – estu ĉiĉerono por via eksterlanda gasto” ili devis skribe prepari kaj rakonti dum la kolokvo. Unu studentino diris al mi, ke ŝi ĉerpis informojn el Esperanta vikipedio kaj ŝi estis surprizita, ke ŝi trovas ilin en Esperanto. Plua tasko estis rakontado de la fabelo  “Mazi kaj la mistera planto”. La tria parto estis solvo de gramatika interaktiva testo (sur la foto) “Mia amiko lernas” el edukado.net de Katalin Kováts.

Por la aŭtuna semestro 2012 mi preparis du studobjektojn: daŭrigan kurson Esperanto II kaj Enkondukon en interlingvistikon. Josef Vojáček

E – Renkontiĝo en Lipník

Anoj el la E-klubo de la urbo Přerov invitis esperantistojn por renkontiĝi en la urbo Lipník nad Bečvou – forĝista urbo. La 16. 6. 2012 alvenis 25 personoj kaj la urbo bonvenigis nin en tute somera temperaturo. Lipník nad Bečvou, fondita en la 1294-a jaro, situas en la valo de la Moravia Pordego, tra kiu iam gvidis komerca sukcena vojeto.

Sub profesia gvido komenciĝis urba trarigardo. Unue, starante sur la urboplaco de T. G. Masaryk, ni vidis plastikaĵon de fera tilio, faritan de Alfred Habermann. Plue barokan fontanon kaj Maria-kultan kolonon, burĝajn domojn kun arkadaro. La historian renesancan sonorilejon el la 16-a jc. ni trarigardis de sube ĝis supre. Surprizis nin la grandaj sonoriloj, ilia historio kaj moderna sonorado.

Dumvoje ni ĉirkaŭiris la preĝejon de la Jakobo Pligranda kaj la lokon de iama ekzekutista dometo. Interesis nin la fera plastikaĵo „Malfermita por-dego“, kreita pro akcepto de la urbo Lipník nad Bečvou inter eŭropajn forĝistajn urbojn. Plaĉis al ni la restintaj fortikaĵoj kun bastiono, la juda tombejo kaj sinagogo. Ĝi estis prilaborita en la 19-a jc. por la konfesantoj de Ĉeĥoslovakia eklezio.

Irante ĉirkaŭ Piarista klostro kun studenthejmo el la 17-a jc. kun apuda preĝejo de František Serafínský ni atingis renesancan kastelon. Ĝi estas ĉirkaŭita per bela parko en angla stilo. Ni admiris la larĝecon de unu tre altkreskinta fago kun multaj superpendantaj branĉoj. Tie ni kaptis iom da bezonata ombro.

Sur rekonstruita tegmenta florteraso super iamaj kastelaj ĉevalstaloj ni rigardis la ĉirkaŭaĵon, faris multajn fotojn kaj ricevis belaspektan memorliston al tiu ĉi renkontiĝo. Antaŭ livero de tagmanĝoj okazis informadoj de partoprenaj rondetanoj.

Jana Křížková

.

Esperantistoj aktivas en Rio+20

La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigis la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20, okazintan de la 13-a ĝis la 22-a de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj reprezentantoj de civila socio kunvenis en la kongresejo Riocentro. La nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992.

Samtempe okazis Kupolo de la Popoloj, kie renkontiĝis miloj da NRO (Ne-Registara Organizaĵo) reprezentantoj por observi la laborojn de registaraj reprezentantoj kaj por komune ellabori proprajn proponojn surbaze de spertoj konkretaj kaj ne nur teoriaj. Temis pri vera festivalo de la homaro, kie en la vestaĵoj de sud-amerikaj indiĝenoj, afrikaj triboj k.a. oni vidis buntecon kaj diversecon de la popoloj. Inter 500 paralelaj eventoj en Riocentro kaj en la Kupolo de la Popoloj ankaŭ teamo de dudeko da esperantistoj realigis diversajn aktivaĵojn.

La jam fama temo de UN La estonteco kiun ni deziras inspiris la mondan komunumon prezenti siajn sugestojn. La nia estas La lingvo kiun ni deziras. Aktivaj gejunuloj portas helverdan ĉemizon, kiu proklamis fronte en la angla Esperanto – the language we want kaj dorse en Esperanto Ni volas tiun lingvon kun adreso de la retejo www.lernu.net.

Miloj da NROj prezentis proponojn por prelegi pri neimagebla kvanto da temoj. UEA kun TEJO kaj la vegetarana asocio TEVA sukcesis fari tri prezentojn (po 30 minutoj) pri la temo Daŭripovaj konkretaj proponoj por nova estonteco. Prelegis d-ro Francisco Wechsler, la ĵurnalistino Renato Ventura kaj Ursula Grattapaglia.

Dum la daŭro de la evento ĉiuj ses reprezentantoj de UEA, akreditaj ĉe UN, frekventis diverstemajn prelegojn, ĉe kiuj oni ofte debatis en pluraj lingvoj kaj la lingva problemo do estas evidenta. Paralele, en la Kupolo, grupo da junuloj prelegis en tendoj, dialogis kun centoj da interesatoj pri daŭripova lingvo kaj lingvaj rajtoj kaj intervenis en liberaj debatoj.

Alvaro Motta kaj Rafael Zerbetto partoprenis aktive la junularan konferencon Youth BLAST, kie ili havis kelkajn bonajn okazojn por reliefigi la lingvan situacion kaj la proponon de UEA. Entute 200 gejunuloj el la tuta mondo sekvis 2-minutan videon pri la temo La estonteco kiun ni deziras. Inter la gajnintoj, po 3 el ĉiu kontinento, Rafael Zerbetto estas unu el la tri amerikanoj. Li estis plurfoje invitita prezenti sin antaŭ gravuloj.

(Gazetara komuniko de UEA laŭ raporto de Ursula Grattapaglia)

Diplomoj pro fidela membreco

Ĉi-jare 18 esperantistoj ricevas diplomon pri 50-jara seninterrompa membreco en Universala Esperanto-Asocio. Krome, 22 aliaj ricevas diplomon kiel ateston, ke ili estas individuaj membroj de UEA de 40 jaroj. Tiun honorigon pro fidela membreco iniciatis la estraranino Loes Demmendaal, kaj la unuaj diplomoj estis disdonitaj en la jaro 2009. La diplomoj estas subskribitaj de la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta.

Inkluzive de la ĉi-jaraj ricevantoj, ĝis nun 218 esperantistoj ricevis diplomon pri 50-jara kaj 264 pri 40-jara membreco en UEA. (laŭ CO de UEA)

Jarlibro 2012 aperis

La simbolo de la 125-jariĝo de Esperanto ornamas la titolpaĝon kaj la kovrilon de la Unua Libro de Esperanto la tradician portretan paĝon en Jarlibro 2012 de UEA, kiu aperis la 13-an de junio.

Du trionoj de la 288-paĝa libro konsistas el la Delegita Reto, kun la adresoj de 1632 delegitoj en 100 landoj. Pro forpasoj kaj pro la malkresko de la nombro de individuaj membroj, la nombro de delegitoj malkreskis je 41 kompare kun la pasintjara Jarlibro. Estas 53 ĉefdelegitoj, 916 lokaj delegitoj, 102 vicdelegitoj, 34 junularaj kaj 1243 fakaj delegitoj. Krome, en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2012, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj, kaj pri Esperanto en Interreto.

Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras mendojn per papera poŝto. Por retaj mendoj ne necesas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn k.a. varojn kun rabato de 10%. Membroj en pli altaj kotizkategorioj rajtas je rabato ĉe ĉiu mendo.

[laŭ CO de UEA]

En la restoracio NA HORÁCH en la urbo Česká Třebová renkontiĝis lokaj membroj de la E-rondeto „Amikeco“ la 27. 6. 2012 por finkunveno de tiu ĉi lernjaro. Alvenis ankaŭ esperantistoj el Olomouc, Přerov kaj Pardubice. La prezidantino Zdenka Novotná laŭdis ĝisnunan laboron de la rondetanoj. Poste Jana Křížková atentigis ĉiujn pri la proksimiĝanta jubileo de Esperanto, kiu la 26. 7. atingos 125 jarojn de sia ekesto. Ŝi parolis pri la unua libro, eldonita de L. L. Zamenhof, kaj pri F. V. Lorenz, kiu eldonis la unuan lernolibron por ĉeĥoj. Dum la diskuto ni rememoris la Internacian kongreson de IFEF en Herzberg, kiun partoprenis 4 klubanoj, trarigardis nian Esperantan kronikon kaj iomete planis pluan agadon.

Bonhumore ni adiaŭis por du feriaj monatoj kaj deziris al ni belan someron. Jana Křížková

La E-mental-grupo ĉe kradrostilo

La plej aktiva rondeto de ĈEA travivis la antaŭlastan junian semajnfinon en la kabano ĉe la urbo České Budějovice. La vendreda vespero estis dediĉita al konkurso pri la plej originala frandaĵo sur la fajrejo; venkis kampa agariko kun la fromaĝo.

Sabata konkurso pri la temo“ Malnovaj ĉeĥaj legendoj“ inspektis la partoprenantojn en la kapabloj fizika (portado de la ligno), harda kaj psika (plenigi la truan tubon per la akvo pere de kribrilo) kaj en scioj, ĉar ni devis ekzemple kolekti sur la herbejo nur tiujn plantojn, kiujn ni scipovas nomi Esperante. Batalon“ sur la roza herbejeto alternis ligado de rubandoj pere de tenajlo. Vespera pantomima prezentado de malnovaj ĉeĥaj legendoj nin tre amuzis kaj la tago estis finita per granda krad-rostado.

Ĉar favoris nin belega vetero, ne mankis naĝado en fiŝlageto kaj kanuado. Bele ni malfermis la someran libertempon kaj ni jam ĝojatendas aŭtunan vinber-rikolton. Lenka Angelová

Nia reciproka amikeco

kun la E-infangrupo en la pola urbo Rybnik daŭras, kvankam nunjare nia grupo ĉe la E-rondeto Česká Třebová estis bedaŭrinde malgranda. Tri infanoj kun gvidantino kaj hundeto ekvojaĝis la 15-an de junio. Ni tranoktis ĉe polaj familioj.

Sabate atendis nin kaj la grupon de polaj infanoj tre interesa ekskurso en la vilaĝo Gurki Male, kie estas „viva muzeo“. Ĝi montras la vivon en la vilaĝo antaŭ cent jaroj. Ni estis informitaj pri produktado de pano, butero, loĝado kaj higieno, kiel oni kultivis grenon, per kiuj iloj ili laboris, kiel la homoj batlaboris per draŝilo. Poste la abelisto rakontis al ni pri la vivo de abeloj. Ni povis gustumi freŝan panon kaj pluajn frandaĵojn.

Poste ĉe fajrejo la polaj infanoj, akompanataj de siaj gepatroj, rakontis, deklamis kaj kantis kaj post la tagmanĝo (kolbasetoj rostitaj super la fajro) ni veturis per buso al la zoologia ĝardeno en Pszczyny, kie vivas ĉefe eŭropaj bizonoj. Ĵus unu bizono naskis sian idon kaj post eble unu horo jam la ido klopodis ekstari. Post trarigardo de la kastelo kaj informiĝo pri ĝia historio ni veturis reen al la urbo Rybnik Pluan tagon ni vizitis la cistercianan monaĥejon en Rudie, sed la infanoj jam ĝojatendis la alvenon al ludejo.

La lastan tagon lunde ni vizitis lernejon, kie instruas la gvidantino de la polaj infanoj. Tie amasiĝis ankaŭ infanoj el aliaj klasoj kaj nia eta grupo prezentis teatraĵ-scenetojn kaj ankaŭ nia kvarpieda amiko prezentis, kiel ĝi obeemas, alportas aĵojn kaj dancas, la hundeto komprenas Esperantajn vortojn. Sekvis adiaŭo kaj ni devis forveturi hejmen.

Zdenka Novotná

.

.

.

El la redakcia korespondaĵo:

Karaj geamikoj, ni salutas vin el la kastela parko Lány.

Ni prizorgis (akve purigis) origitan surskribon de la memorŝtono, kiu aspektas tre bone, preskaŭ nove, danke al la kvalita materialo kaj laboro de s-ano Zd. Myslivec. Pripensu, jam 22 jarojn forpasis de tiu ĉi okazo. Mi dokumentas tion per aldonita foto. De sur la dua foto salutas amike kaj ĉion bonan deziras via amiko Stanislav Štefan kun la edzino Věra.

Koran dankon sendas al vi la redakcio.

.

.

.

Forta kafo

La artikolo „Forta kafo“ estis enmetita ĉe la letero de multjara membrino de AEH kaj mia bona amikino el la germana urbo Nurenbergo:

Loĝante en Meissen, mi laboris dum multaj jaroj en la entrepreno Herberger, kiu okupiĝis pri bredado de hirudoj kaj kuracado de pacientoj laŭ kuracista recepto.

Post akcidento de mia estrino mi devis sola flegi kaj kuraci la pacientojn dum kvar jaroj, prizorgi la hirudojn, forsendi ilin al apotekoj kaj malsanulejoj. Pro manko de libera tempo mi perdis la kontaktojn kun miaj geamikoj, ĉar flegado postulis min eĉ nokte.

En la jaro 1970 mia estrino transloĝiĝis al sia filino en Munkenon kaj mi ricevis permeson mem transpreni la entreprenon. La pacientojn mi kuracis en iliaj loĝejoj, ĝi daŭris minimume po du horoj. En tiu tempo mi ricevadis kukon kaj kafon, sed ofte kafon tro fortan, kiu efikis al mi pli ebriige ol alkoholaĵo.

Pro tia ebria entuziasmo mi sentis foje, ke nun tuj mi devas ekserĉi novajn geamikojn. Preterirante la stacidomon mi tralegis en granda montrokesto la diversajn anoncojn de societoj. En tiu vespero la sola anonco ĝuste estis por komenca kurso de Esperanto kaj en mia „ebrieco“ mi iris tien kaj komencis lerni kaj tiel mi esperantistiĝis en la grupo de Meissen.

Kiam mi en 1981 transloĝiĝis al Nurenbergo, mi tuj serĉis kontaktojn al la ĉi tiea grupo, unu jaron poste mi faris la ekzamenon pri lingva kapableco kun bona rezulto. Danke al Esperanto mi trovis multe da geamikoj el diversaj landoj. Gretel Fichtner

Ĉi tie la artikolo finiĝas. Sed mi cerbumas, ĉu estas taŭge, ke mi aldonu pluajn liniojn, ĉar la artikolo vekis en mi amason da rememoroj kaj ĉarmaj travivaĵoj. Gretel gvidis grupon de infanoj, al kiuj ŝi instruis Esperanton. Same mi. Niaj grupoj amikiĝis, ofte reciproke vizitadis unu la alian kaj prezentis kantetojn, scenetojn aŭ diversajn ludojn.

Mi ne povas forgesi, kiel entute 19 infanoj plus ni du plenkreskaj komune ludis, kantis, manĝis bonegan fungan supon en la kabano de Gretel sur la monto ĉe Meissen aŭ kiel ĉe la amiko Max Hillebrandt ni dormis en la subtegmentejo de lia kabano (kiel sardinetoj) kaj kiel li helpis konstrui por la infanoj gigantan neĝulon altan preskaŭ 4 metrojn.

Nur la fotoj en la kroniko dokumentas niajn rememorojn.

Jarmila Rýznarová

Ne forgesu aliĝi al la kongreso !!!

Partoprenu la 6-an Internacian kongreson de Asocio de Esperantistaj Handikapuloj en la tagoj 13. -16. 9. 2012 en Štíří Důl ĉe la urbo Krucemburk. La aliĝilojn ni akceptas ĝis la 25. 7. 2012. Tiun ĉi interesan pilgrim-preĝejon „Zelená Hora (Verda Monto) ni vizitos en la sabata ekskurso.

La tuta restado inkluzive de man-ĝado, kongresa kotizo kaj bus-ekskurso kun enirbileto en la preĝejon kostas 1760,- Kč (85 eŭrojn). Pri pluaj informoj aŭ aliĝiloj skribu al la redakcio de AEH. J. Rýznarová, Pardubice aeh-ikeh@volny.cz

***************************************************

Informo:

Al tiu ĉi Informilo ni almetas liston de kandidatoj por la nova AEH-IKEH komitato. Sed balotos nur partoprenantoj de la kongreso en Štíří Důl. red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.