Informilo 06/2011

Enhavo:
Lernu net,
110j. en E-Brno,
Hanušovice,
Nova libro,
Jevany,
Oficiala instruado,
Venas somero,
IFEF,
Hašekologia konferenco

 

Lernu.net atingis sojlon de 100 000 registritaj uzantoj

Karaj samideanoj, ni kun granda plezuro informas vin pri gravega mejlo-ŝtono por „Lernu.net“: ĝi ricevis sian 100-milan registritan uzanton.

ESF (Esperantic studies foundation) elkore dankas ĉiujn kunlaborantojn de -lernu- kaj ankaŭ ĉiujn esperantistojn, kies malavaraj donacoj kontribuis al tiu ĉi sukceso. Fakte, Lernu.net estas unu el la plej ambiciaj kaj sukcesaj projektoj sponsoritaj de ESF kaj tiu jubileo estas grandega atingo ne nur por nia fondaĵo, sed ankaŭ por la tuta Esperanto-komunumo.

ESF fieras, ke nia financa subteno ebligis la ekeston de tiu ĉi unika kaj plej vizitata Esperanto-retejo en trideko da lingvoj, kun ĉ. 100 000 paĝ-vizitoj ĉiutage, kun pli ol cento da volontulaj lingvohelpantoj kaj tradukistoj, kaj nun kun komunumo de cent mil registritaj uzantoj el 240 landoj!
Por festi tiun ĉi jubileon, la lernu-teamo okazigas konkurson por krei reklamojn por la retejo (legu pli ĉe http://lernu.net/konkurso).

ESF tre fieras pri siaj atingoj kaj la jubileo de Lernu.net estas klara ekzemplo de tio. Sed ni tamen vidas ankoraŭ pli grandajn eblojn por evoluo kaj kreo de novaj Esperanto-projektoj kaj NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto: http://esperanto.org/nask), edukado.net kaj aliaj projektoj sponsorataj de ESF daŭre vigle evoluas. Ekzemple, edukado.net antaŭnelonge lanĉis Retan Instruistan Trejnadon) kaj ni investis en la kreo de aŭtomata lingvo-kontrolilo por lernu!, por doni pli rapidajn respondojn al la lernantoj kaj faciligi laboron de lingvohelpantoj (bv. vidi la testan ver-sion ĉe lingvohelpilo.ikso.net). Tiuj estas nur du ekzemploj el multaj iniciatoj, kiuj meritas vian subtenon. Ni invitas vin viziti nian retejon por legi pli pri niaj agadoj: www.esperantic.org kaj ankaŭ kiel vi povas subteni ESF-n:http://esperantic.org/eo/donacoj/subtenu. ESF

110 jaroj de Esperanto en Brno

La 21-an de majo partoprenis la solenon 51 personoj, inter ili 7 el Aŭstrio. Ili transdonis saluton de Bernhard Tuider, la nuntempa prezidanto de AEF, laboranto en la Esperanto-Muzeo.

El la ĉeĥaj kluboj ni bonvenigis samideanojn el České Budějovice, Prago, Chropyně, Okříšky, Prostějov, Netolice, Olomouc, Přerov kaj el EK Vítkovice. Ni bonvenigis ankaŭ zorganton pri nia klubejo en la strato Starobrněnská, s-ron Kosina. La speciala gasto estis operkantistino Helena Halířová, kiu preparadis por nia klubo koncertojn ekde 1958. Ankaŭ nun ŝi promesis, ke ŝi venos koncerti kun trideko da siaj studentoj.

La programo komenciĝis per Esperanta himno La Espero kaj per rememoro pri niaj forpasintoj, poste Miroslav Smyčka kantis kelkajn kantojn sen m uzika akompano. La kluba prezidanto Miroslav Malovec koncize priskribis la historion de la klubo kaj la honora prezidanto Zdeněk Hršel alparolis aŭskultantojn per kelkaj vortoj. Miroslav Hruška prezentis agadon de nia junularo projekciante bildojn sur la muron. Post tagmanĝo en la proksima restoracio Omega daŭrigis la programon Miroslav Malovec per rememoro pri forpasintaj gravuloj de nia klubo. Věra Podhradská priskribis la kulturajn programojn postmilitajn (teatraĵojn kaj koncertojn), Pavel Lehký projekciis bildojn kun argumentoj, ke sen komuna facila lingvo EU ne povas konkurenci al Usono kaj Ĉinio. La prelegan posttagmezon finis Jan Werner per rememoro pri kvar epizodoj. La solenon gvidis kaj reĝisoris

Věra Podhradská.

La E-renkontiĝo en Hanušovice

La organizantoj el Šumperk bonvenigis la 14-an de majo 2011 pli ol 30 geesperantistojn el EK Pardubice, Svitavy, Česká Třebová, Olomouc, Přerov, Brno kaj el aliaj urboj. Inter ili estis gasto el Bulgario, Lazar Karakašev, kiu antaŭe ĉeestis IFEF-kongreson en Liberec. Komune ni vizitis bierfabrikon HOLBA kaj aŭskultis parolon pri la entrepreno kaj pri produktado de biero. Poste sekvis ankaŭ interna trarigardo.

Jen iom el la historio:

La unua kvanto da biero estis fermentigita en la jaro 1874 kaj laŭ tradicia recepto oni ĝin preparas ĝis nun. Tiam en la kapacito de 22 400 hektolitroj jare, nuntempe 300 000 hektolitroj. La bierfabriko akiris sian nomon laŭ iama vilaĝeto Holba, kiu pli malfrue fariĝis parto de Hanušovice. La plej ŝatata biero nuntempe estas „Šerák 11“ La nomon ĝi ricevis laŭ montara pinto en Hrubý Jeseník. Ĝi gajnis multajnpremiojn, ekzemple „Biero de la jaro“, „Eŭropa biero“ kaj aliajn.

.

.

.

.

.

Ĉirkaŭ la fabriko videblas lagoj, kiuj pozitive influas la naturan medion kaj samtempe bele ornamas la bierfabrikan korton. En ili vivas fiŝoj kaj aliaj animaloj.

.

.

.

  .

.

.

.

La estroj de la bierfabriko rekte en la areo ĉiujare organizas tradiciajn bierfestojn. Tre ŝatata estas ankaŭ marŝado tra la naturo nomata „Pivovarská čtvrtka“. La bierfabrikon vizitadas ĉiujare pli ol 5 000 homoj por ĝin trarigardi, aŭskulti interesajn informojn, kiel prepari bieron kaj poste ĝin gustumi. En malgranda muzeo en apuda restoracio eblas vidi la evoluon de bierfarado, tiamajn laborilojn, historiajn dokumentojn kaj ujojn„holba“, en kiujn oni tiam verŝadis bieron. Ĝia enhavo-spaco estas 0,707 lt. Tre interesaj vaksaj kvazaŭhomaj figuroj de la ĉefbierfaristo kaj de ĉiutaga gasto en vivgrandeco ĝojigis ĉiujn partoprenantojn kaj allogis por fotado.

El nia rondeto ĉeestis I. Bauerová kun infanoj, J. Křížková kaj K. Čada.

Dum ni atendis tagmanĝojn, ni aŭskultis klubajn informojn kaj gajnis tombolajn premiojn.

Mallonga promenado tra la naturo finis amikan renkontiĝon.

Jana Křížková, fotoj Karel Čada

.

.

.

.

La nova libro Meditadoj el la animo

Okaze de la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, en San-Paŭlo, Brazilo, de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011, Legio de Bona Volo (LBV) aperigos riĉ-enhavan kaj allogan libron (E-tradukon), nomatan MEDITADOJ EL LA ANIMO, kies aŭtoro estas ĵurnalisto, radiopreleganto kaj verkisto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo. Mi petas Vin, ke Vi bonvolu diskonigi ĉi tiun novaĵon per papera informilo aŭ retejo al via E-organizaĵo.

Ni Vin invitas aliri al la suba ligilo por ekkoni ĉi tiun verkon: http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=90630&cs=2&ci=6

Via kunlaboro estas tre grava! Frate Vin salutas

Maria Aparecida da Silva, Respondeculino de la Departemento pri Esperanto de LBV, San-Paŭlo, Brazilo.

Sabata lingva seminario

Ok azis la 28-an de majo 2011 en kabano situita en bela naturo, en Jevany (apud Prago). Antaŭ tiu tago avertis la radioelsendoj, ke nian landon trafos grandaj fulmotondroj kaj pluvtorentoj kaj la organizantinoj timis, ke venos malmultaj. Tamen dek du aliĝintaj personoj venis antaŭ la deka en bona ordo; ni perfektigis la lingvon antaŭtagmeze en la kabano pro ioma malvarmeto, sed dum la tagmezo ni jam rostis kolbasetojn sur preparita bivakfajro kaj posttagmeze sur la teraso ni kafumis, kantis kaj bone amuziĝis. Kaj eĉ unu guto da pluvo ne falis sur nin. Estis bela tago inter geamikoj. red.

Esperanto en oficiala instruado

Probable vi jam aŭdis pri la kampanjo „Esperanto ĉe abiturientiĝo”: esperanto-au-bac.fr., por provi tion, kion ni ne sukcesis dum pli ol cent jaroj, sed tio ĉi eniru pli vastan kuntekston: Esperanto en la oficiala instruado. Difinante novajn lingvo-ekzamenojn konformajn al Komuna Eŭropa Referenckadro, nun oficiala en multaj landoj, interalie en Francio, hungaroj sukcesis doni al Esperanto-diplomoj la saman valoron kiel havas alilingvaj diplomoj. En Francio, oni sendube plibonigu sian strategion surbaze de nova analizo de la kunteksto, tamen ne necesas atendi novajn leĝojn por enkonduki Esperanton en diversnivelajn lernejojn.

Ĉio ĉi konsistigos la temon de seminario, „Esperanto en oficiala instruado”, organizata por la semajno en kastelo Greziljono inter la 17-a kaj la 23-a de julio 2011. Michel Dechy, Cyrille Hurstel, François Lo Jacomo kaj Guy Camy prezentos kvar aspektojn de tiu ĉi problemaro por veki konstruan diskuton.

Kiel Kulturdomo de Esperanto, la kastelo Greziljono (gresillon.org) estas ideala loko por trakti punktojn tiel gravajn por la Esperanto-kulturo. Sed ĝi krome estas, tradicie, ejo por kursoj, ekzamenoj kaj aliaj aktivaĵoj: dum la sama periodo, vi povos sekvi konversaciajn aŭ gramatikajn kursojn de Jean-Luc Kristos kaj Thierry Saladin, trapasi du unuajn gradojn de FEI-ekzamenoj, lerni jogon, kanti kaj aŭskulti kantadon, ĉeesti prelegojn pri diversaj temoj… Ne hezitu viziti nian retejon: gresillon.org/somero por trovi pli da detaloj pri nia programo, aŭ rekte por aliĝi al la dezirata periodo: restas ankoraŭ kelkaj liberaj lokoj.

Ĝis tre baldaŭ en nia kastelo, kiu ĉi-jare festos sesdekjariĝan jubileon!

Amike François LO JACOMO, 72 quai de la Loire, 75019 Paris 06 80 88 53 27.

Venas somero

Proksimiĝas libertempaj tagoj. Kien veturi kun infanoj aŭ genepoj, kiam Vi devos gardi ilin? Venu al la Somera Esperanto-Tendaro en la Lančov-golfo ĉe la akvovalbaraĵo Vranov nad Dyjí. Se Vi ne bezonas komforton, se sufiĉas al Vi amika medio en 4litaj kabanetoj kaj bona manĝaĵo, krome Vi aŭ Viaj zorgatoj povos lerni Esperanton (aŭ aliajn lingvojn). En SET estas ankoraŭ multaj liberaj lokoj, ja estas tri etapoj:

1. etapo: 3.7. – 16.7. 2011 Esp., angle, germ.,

2. etapo : 17.7. – 30.7. 2011 Esp., angle, hisp., germ. , ruse

3. etapo: 31.7. – 12.8. 2011 Esp., angle, germ.
Aliĝilojn Vi povas ricevi aŭ en nia redakcio, aŭ rekte en la E-klubo Třebíč aŭ ĉe info@set-lancov.cz, aŭ sur www.set-lancov.cz. red.

I F E F

De la 14.-a de majo okazis en Liberec la 63-a kongreso de E-fervojistoj IFEF. Ĉeestis ĝin 172 personoj el 18 landoj.

Ĉiuj alvenintoj estis akceptitaj en la stacidomo kaj peraŭtomobile transportitaj en akceptejon. Ĉi tie ili ricevis siajn kongresajn dokumentojn kaj denove aŭtomobile estis transportitaj al hoteloj.

Dimanĉa solena malfermo okazis en bela medio de la hotelo Babylon kaj poste sekvis komunafotado. Posttagmeza ekumena diservo okazis en la preĝejo de sankta Antonio.

Vespera koncerto de la kantkoruso „Bendl“ el Česká Třebová kun arioj el la opero Rusalka (Najado) krom aliaj, tre plaĉis al ĉiuj. Same ankaŭ pluaj kulturaj programeroj, kiel simfonia kaj sakfajfila orkestroj, alveturis eĉ JOMO el Francio por pligajigi nin per siaj kantoj. La partoprenantoj tre laŭdis ankaŭ dancbalon kun riĉa bufedo kaj gaja tombolo.

Dum la pluaj tagoj sekvis kunsidoj, terminaraj komisionoj kaj fakaj prelegoj pri fervojo.

La ekskursoj gvidis nin al zoologia kaj botanika ĝardenoj, al la kasteloj Hrubý Rohozec kaj Sychrov, al Prago. Persone ĉiuj admiris la ĉirkaŭaĵon de Liberec-Ještěd, la Kristoforo-valon kaj trame eblis viziti ankaŭ Jablonec nad Nisou.

La venontjara IFEF-kongreso okazos en la Esperanta urbo Herzberg, Germanio. Veturu kun ni!

PS: LKK-anoj jam ricevis multajn leterajn dankojn el diversaj landoj, por la bone organizita kongreso.

J.Křížková

Hašekologia konferenco

omaĝe al la 100-jara datreveno de fondiĝo de t.n. Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo – la mistifikaĵo, kiun organizis mem la verkisto Jaroslav Hašek, okazis la 9-an de junio en Prago.

Ni akceptis inviton de la organizantoj – Unio de ĉeĥaj tradukistoj kaj interpretistoj kaj partoprenis la konferencon kun la temo „Jaroslav Hašek kaj Esperanto-tradukado“.

Ni estis du, kiuj reprezentis la ĉeĥan esperantistaron: Margit Turková kaj Jiří Patera. J.P. preparis la prelegotajn materialojn, Petro Chrdle pruntis la prezentotajn librojn („Aventuroj de brava soldato Švejk…“ kaj „Ne nur la soldato Švejk“ – tio estas elekto de 37 rakontoj de J.Hašek), kaj Margit Turková „fieris“, parolante antaŭ la sesdeka aŭskultantaro. Por klarigi la temon, mi utiligis kiel ekzemplon la traduklaboron de japana tradukisto Kurisu Kei. Per taŭge elektitaj specimenoj el la korespondado inter li kaj niaj elstaraj esperantistoj (V. Kočvara, M. Malovec, J. Patera) mi demonstris lian propran proklamon: „Sen Esperanto mi ne estus kapabla traduki ((japanen)) la ĉeĥajn gravajn verkaĵojn“ – kiuj apartenas al trezoro de la monda literaturo.

Margit Turková

Novaĵoel la redakcio:

Nova helpanto por ekspedi Informilojn. La virkateto nomiĝas Lumpík.

.

.

Karaj gesamideanoj, jam pasas duono de la jaro kaj certe triono de niaj membroj ankoraŭ ne pagis la abonon (kotizon) por tiu ĉi jaro. Se Vi trovis kruceton en ĉi tiu kadreto, ni ĝis nun ne ricevis Vian pagon.

Se Vi pagis, bonvolu skribi al ni. Antaŭdankon

red.

Trista anonco:

La 23-an de majo 2011 forpasis konata esperantisto 81-jara Ludvík Chytil, eksprezidanto kaj kunfondinto de Esperanto-klubo en Přerov. Li akiris meritojn pri propagando de sia urbo kaj E-klubo. Honoron al lia memoro.

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.