Informilo 06/2010

Enhavo:
Esperanto en Bydgoszcz,
5-a Sabla printempo,
E-elsendoj de Pola Radio,
Šumperk-renkonto,
Per eraroj ni lernas,
Respekto pro interreto,
Novaj poŝtmarkoj en CZ

 

Esperanto en Bydgoszcz

La unua Esperanto-Asocio en Bydgoszcz fondiĝis en la jaro1908 komune por germanaj kaj polaj esperantistoj. Antaŭ cent jaroj, la 5-an de junio 1910 esperantistoj el Bydgoszcz vizitis d-ron Ludoviko Zamenhof dum lia kuracado en la 65 km malproksima kuracloko Ciechocinek. Ĉi-jare estas la 20-a jubileo de la agado de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj la 15-a datreveno de ISTK kunlaboro kun Akademio Internacia de la Sciencoj.

Dum la semajno inter la 17. – 25. 04. 2010 okazis la 35-aj Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz.. Okaze de tiuj E-jubileoj eldonis Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz 24-paĝan libreton “Esperanto en Bydgoszcz pli ol 100 jaroj”, kiu prezentas la plej gravajn faktojn pri historio de Esperanto en Bydgoszcz. La libreto estas mendebla perpoŝte ĉe tiu ĉi adreso:

Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, str. M.Sklodowskiej–Curie 10, tel/fakso: 48-52 346 11 51,rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu, Bydgoszcz, Pollando

La 5-a Sabla printempo

okazis en Ĉeĥio, en bela sudbohemia urbo Písek ekde la 9-a ĝis la 11-a de aprilo. La eventon partoprenis 40 esperantistoj. Eksterlandanoj venis el Slovakio, Pollando, Germanio kaj Francio. La programo komenciĝis vend-rede vespere per bonvenigo de la ĉeestantoj. Sekvis informo pri E@I, lingvohelpilo, E-librejo, Vikipedio kaj Ipernity. Pavla Dvořáková prezentis virtualan komunumon paĝaron Esperanto.com kaj klarigis ĝian funkcion. En la Vikipedio ni vidis la paĝarojn pri la urbo Písek en Esperanto kaj pri kelkaj aliaj urbetoj kaj interesaj lokoj.

.

.

.

Sabate komenciĝis la dumtaga instruado.La seminario estis dividita je tri grupoj:

1) Funkciigo de la nova komuna retpaĝaro de ĈEA kaj ĈEJ (por Ĉeĥoj)

2) Funkciigo de la internacia E-datumbazo BRETARO (projekto de E@I)

3) Kreado de Esperanto-subtekstoj kaj dublado por mallongaj filmoj.

En la urba biblioteko ni spektis la ekspozicion “Ĉu Esperanto estas morta lingvo?” Sur 26 paneloj estis montrataj strukturo, aktiveco kaj interesaj rimarkoj pri Esperanto ĝenerale. Ĝi estis tre bone kaj alloge pretigita. Posttagmeze ĉiuj grupoj daŭrigis sian laboron.

La sabata vespero estis dediĉita al kulturo. Ni spektis filmon pri Písek kaj pri Venezuelo kaj belajn bildojn pri Slovakio. Kantoj kaj poemoj riĉigis la programon. Estis prezentita la revueto “Spegulo”, oni parolis pri la eldonejo “Espero”, pri E@I kaj UEA. Sekvis kvizo kaj testo pri inteligen-teco, dum kiu ni bone amuziĝis. Ĉe la fino ni ĉiuj kantis. En la libroservoj (la slovaka de Peter Baláž kaj la ĉeĥa de Petr Chrdle) ni povis aĉeti librojn kaj aliajn esperantaĵojn.

Dimanĉe ĉiu grupo informis pri sia agado kaj ties rezultoj. Por la unua grupo Pavla prezentis la portalon Esperanto.cz, kie eblas trovi interesajn informojn pri Esperanto, retpaĝojn de diversaj E-kluboj kaj muzeoj kaj montris, kiel aldoni informojn pri aranĝoj. La grupo aldonis aktualaĵojn el Ĉeĥio.

Gvidantoj de la dua grupo parolis pri elektronikaj legiloj, prilaborado de fotoj kaj bildoj, pri la paĝaro Bretaro. Ili informis kiel rapide kaj efike serĉi donitaĵojn, uzi komputilon, plibonigi fotojn kaj bildojn, pri korektado aŭ ŝanĝo de literoj, pri ciferigado. Miroslav Malovec parolis pri la rekodigo kaj la skanado de libroj. Oblikva skanado pere de du fotiloj donas bonajn rezultojn.

Gvidantoj de la tria grupo parolis pri subtekstigado kaj transskribado de tekstoj en video kaj filmoj kaj montris kiel oni povas prilabori sonon ĉe la filmoj.

La seminario estis bone organizita de gesamideanoj Dvořák kunlabore kun E@I, kaj ĈEJ. Ni multon lernis. Ĉe la fino Pavla dankis al ĉiuj partopre-nantoj pro ilia intereso. Espereble la aranĝo okazos denove venontjare sam-urbe kaj samloke. Liba Gabalda

Nova frapo al la E-elsendoj de Pola Radio
En la ret-info aperis jena mesaĝo, kiun ni publikigas.

Sinjoro Dario Rodriguez klarigas, ke Gabi Kosiarska estas la nura dungito pagata fare de Pola Radio por prizorgi la elsendojn. Ŝi estas helpata de kelkaj meritplenaj volontuloj, kiuj ricevas neniun monan kompenson de Pola Radio. Kaj nun oni komisias al Gabi plenumi aliajn laborojn, kiuj lasas la E-programojn sen ties nura oficiala gvidanto. Bonvolu reagi je tiu ĉi mesaĝo. Aldone al rektaj reagoj adresotaj al la altranguloj de Pola Radio, Dario sugestas novan kampanjon ĉe la ambasadoj de Pollando, kiel jam okazis, kiam oni ĉesigis la elsendojn per radioondoj kaj satelito.
– Listo de la ambasadoj de Pollando troveblas ĉe:
 http://embassy-finder.com/fr/poland_embassies
– Pri Pola Radio kaj ties Esperanto-Redakcio ĉe Vikipedio vd:
 http://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Radio


Karaj aŭskultantoj, karaj radioamikoj,

laŭ la decido de la superuloj de Pola Radio, ekde la plej proksima lundo Gabi Kosiarska estas delegita kun grupo de kelkaj aliaj radiaj kolegoj al laboroj ligitaj kun ŝanĝo de la portalo de Pola Radio, PR.


Lige kun tiuj taskoj – por ne difinita ankoraŭ precize periodo – la laboro de la Esperanto-servo de PR estas frostigita. En nia paĝaro (ni supozas, ke lunde, merkrede kaj vendrede) aperados nur ripetaj programeroj. Oni flegas la esperon, ke post kelka periodo ĉiuj nun delegitaj personoj povos reveni al siaj kutimaj okupoj, do Gabi al la E-sekcio de Pola Radio.


Anticipe ni dankas pro ĉiuj korespondaj reagoj. Ĉiuj gravas en nia laboro por la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio. Ni dankas do pro tiuj, kiuj jam venis. Ni anticipe dankas pro laŭvicaj. Niaj adresoj estas senŝanĝaj:
esperanto@polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella@gmail.com


Se vi volas rilatigi vin al la lastaj decidoj, direkti demandojn, ricevi respon-dojn de PR, skribu uzante en via korespondaĵo prefere nur vian nacian lingvon aŭ la anglan, eventuale la polan al la prezidanto de Pola Radio:
– Jarosław Hasinski, Prezes Zarzadu PR S.A., al. Niepodleglosci 77/85, PL-00-977 Warszawa, –
 Jaroslaw.Hasinski@polskieradio.pl
aŭ al Pawel Majcher, Czlonek Zarzadu
– laŭ la sama koresponda adreso Temas pri la prezidanto de la estraro de PR kaj pri la membro de la estraro de Pola Radio.


Nia adreso por la paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: Esperanto-Redakcio de Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, PL-00-977 Warszawa, Pollando
Amike kaj kore

Esperanto Redakcio de Pola Radio

Šumperk-renkonto


En la tradicia renkontiĝo en Šumperk la 22-an de majo 2010 rememoris 24 ĉeestantoj malnovajn tempojn en la privata terkulturista muzeo de ges-oj Havlíček en la loko Rapotín. Tie ili trarigardis eksponaĵojn, jam delonge neuzatajn kaj forgesitajn. Tamen ofte ili estas pruntataj al filmaj studioj por la filmoj pri pasinteco.

Al ĉeestintaj infanoj pli multe plaĉis zoo-angulo, kie ili povis admiri multajn birdojn, kaprinetojn, ĉevaletojn, kamelon kaj pluajn bestojn kaj sur la infan-ludejo ili povis bone amuziĝi.

Post dek jaroj bonvenigis nin la sama estro de gastejo Pomněnka kun sia specialaĵo „fumaĵitaj ripaĵoj“, ni admiris arton de 4 ĵonglistoj kaj inter me-saĝoj de pluaj E-kluboj estis la plej interesa rakontado de Jana Křížková, kiu partoprenis IFEF kongreson en la bulgaria Sofio. Danke al la organizanto K. Janík ĉiuj partoprenintoj estis kontentaj. Do ĝis venontjare! Lenka Angelová

meditado…

Vere, per eraroj ni povas multe lerni,

kiel skribis nia nederlanda membro kaj amiko Rob, kiu ĉiam tre afable korektas kompilitajn artikolojn de la gazeto Informilo. Li estas granda harfendanto, tamen li ofte kuraĝigas kaj laŭdas interesajn artikolojn en nia gazeto. Li ne estas sola, dua nia kara, sed severa korektantino estas Margit, kiu ofte transformas partojn de la frazoj kaj per diversaj koloroj de la skribo rekomendas la alian stilon. Ambaŭ gekorektantoj ofte kompletigas la tekstojn per vorteto – difina artikolo „la“ (ĵus tie, kie al mi ŝajnas, ke ĝi tie ne bezonas esti.)

La tria volontulo, tre trankvila Karel, admirinde rapide kontrolas kaj resendas niajn tekstojn; li ne estas troa favoranto de la difina artikolo „la“ (kiel mi), sed li ofte kaptas ian eraron, kiun la aliaj ne trovis. La kvaran korektanton mi petadis laŭ bezono kaj laŭ lia tempo, sed lastatempe proponis sian sciigon kaj emon helpi nia hungara amiko Imre, kiu al sia korekto aldonadas notojn kun la klarigoj. Ja, nia gazeto estas internacia kaj ni ofte ne vidas – tiel nomatajn ĉeĥismojn, kiujn pli bone vidas eksterlandanoj.

Kiam venadas iliaj korektoj, mi vidas, ke ne ĉiuj havas la saman opinion pri diversaj gramatikaĵoj, stilo de la frazoj, ktp. Ne estas facila decido, kiam du korektantoj havas alian opinion ol pluaj du. Kaj tial mi ofte ne scias, ĉu mi decidis ĝuste.

Antaŭ kvindek sep jaroj, kiam mi eklernis Esperanton, mi ĉiam aŭdis, ke Esperanto havas liberan vortordon. Ĉio ŝanĝiĝas, eĉ tiu ĉi regulo. Tiam neniu korektis miajn skribajn taskojn ekzemple ĉe la E-ekzamenoj, kie la vortoj <ankoraŭ> aŭ <ankaŭ> devas esti… Kiam ni parolas, por la graveco de la vorto ni uzas akcenton. Sed en skriba formo la akcento ne estas aŭdebla kaj mi devas cerbumi, kien meti la vorteton – ĉu estas pli grava – sed vidu la ekzemplon en tiu ĉi frazo: Tie mi ankaŭ estis kun vi. x Ankaŭ tie mi estis kun vi. x Tie mi estis kun vi ankaŭ. Simile ĉe la vorto ankoraŭ: Mi tion ankoraŭ ne faris. x Ankoraŭ mi tion ne faris. ktp.

Jarmila Rýznarová

Kiel mi akiris respekton danke al interreto

Venkinta artikolo de Z.Rybák de la literatura konkurso por Abilimpiado.

Mi paŝis tra la praga stacidomo Holešovice, kiun mi jam bone konas, ĉar mi veturas regule al Vieno. Subite iu kriis en mian orelon: „Kien ci iras, junulo?“ Oho, mi ektimis, denove unu, kiu pensas, ke je blindulo oni devas krii, por ke li komprenu, pri kio temas. Kaj kial li ci-diras al mi? Ĉu li eble konas min? Sed mi respondis milde, ke mi veturos en Vienon el la kajo numero du. „Do ni iru, ankaŭ mi iras tien,“ li diris kaj jam puŝis min tiudirekten. Ho, eble tion ne, sed mi ne protestis kaj esperis, ke mi baldaŭ senigos min de li. Kaj mi timis, ke tiu ĉi individuo malodoranta de biero, kaj kiu cias al nekonatulo, veturos ĝis Vieno.

Mi miras, ke cia patrino ne akompanas cin kaj permesis al ci veturi sola“, li diris survoje al la trajno. Mi ekridetis, ĉar mi rememoris, ke pasintjare mi mendis ekskurson al Egiptujo por mia patrino pere de interreto kaj mi trovis por ŝi ĉiujn detalojn de la ekskurso. Mi ankaŭ akompanis ŝin al la flug-haveno, ĉar ŝi ne tro bone konas Pragon. Sed laŭte mi diris: „Mi estas jam granda knabo, ĉu ne?“ „O jes,“ diris indulgeme la ulo kaj ruktis. „Ni trovos ian kupeon kaj mi helpos al ci eksidi,“ kriis li denove al mi. Mi opiniis, ke mi mem povas eksidi sur mia propra postaĵo, sed al la ulo mi dece dankis.

Post momento ni jam venis en la kupeon, kie li sidigis min. Poste li ankoraŭ kun memkontento frapetis mian ŝultron kaj diris: „Do sidu bone, ci estas lerta knabo, nun mi legos.“ Kaj en tiuj vortoj estis aŭdebla fiero, ke li povas legi, sed mi laŭ lia supozo, ne.

Mi emis frapi lin, sed tamen mi restis deca. Tiu homo volis helpi min kaj miajn sentojn li simple ne komprenus, male en man-duelo li certe venkus. Sed esperplene mi petis Dion, ke mi povu al tiu simplulo pruvi, ke la blindul-bastono ne signifas malplenan kapon kaj nevidantoj ne estas tiaj senpovuloj, kiel li pensas. Sed ŝajnis, ke la Dio libertempas en tia kriza situacio kaj mi ekhavis nenian ideon.

Subite eksonoris poŝtelefono de la ulo kaj li per sia laŭta voĉo kriis: „ Jes, mia kara, post momento mi estos en Česká Třebová, ne timu, mi venos akurate.“

Mi sentis, ke alvenis mia tempo. „Se vi veturas al Česká Třebová, tiu ĉi trajno tie ne haltas.“ „Kial vi tion parolaĉas, ĝi certe tie haltas,“ li ekkriis al mi. Sed post momento la samon diris al li ankaŭ la konduktoro, ke la venonta stacio estos en Brno.

Oh, kion fari“, malgaje diris la ulo. Kaj mi elŝovis el mia valizo porteblan komputilon. „Se vi volas, mi trovos por vi konvenan trajnon el Brno al Č. Třebová,“ mi diris al li. Kiam li rifuzis, mi proponis al li eblon veturi reen el Brno al Prago. „Mi estas scivola,“ li diris malfideme. Mi ekfunkciigis la komputilon pere de poŝtelefono kaj post momento mi diris: „ Vi havas feliĉon, je la naŭa forveturos buso, tiun vi facile atingos kaj en ĝi estas libera loko. Ĉu vi volas rezervigi ĝin? Ĉu vi deziras scii, kian filmon ili prezentos en la buso?“ La individuo hezitis, sed poste li diris: „Do aĉetu la vojaĝbileton por mi, se vi tion scipovas.“

Memkompreneble,“ mi diris superece. „La bileto kostos por ci 200 Kč,“ mi reciprokis ci-diron kaj mi diktis al li numeron de la rezervado. Li donis al mi 300 Kč kaj diris, ke la 100 Kč mi havas pro mia kapableco kaj afableco. La trajno ekhaltis kaj li malfermis la pordon. Li frapetis ankoraŭ mian ŝultron, sed nun en ĝi tio estis respekto, ke mi scipovas fari ion, pri kio li eĉ ne sonĝis.

El Abilimpia bulteno tradukis kaj mallongigis J. Rýznarová kaj L. Srbová

Novaj poŝtmarkoj en Ĉeĥio

La Ĉeĥa poŝto komencas eldoni novajn poŝtmarkojn, sur kiuj aperos literoj anstataŭ valoro en kronoj.

Sur la bildeto videblas la unua poŝtmarko por Ĉeĥio kun la litero A, desegnita de Jaroslav Němeček. La valoro de tiu PM estas dek kronoj (ĝis 50 gr. peza letero). Sekvos PM kun litero E (17,- kronoj ĝis pezo 20 gr.) por eŭropaj landoj kaj kun litero Z  (18,- Kč ĝis pezo 20 gr.) por landoj ekster Eŭropo. La avantaĝo estas, ke post eventuala plialtiĝo de la porto-pagoj oni ne bezonas presi novajn poŝtmarkojn.

La uzitaj bildetoj devenas el komiksaj serioj de la infana gazeto „Kvarfolieto“, de la sama aŭtoro. Ankaŭ sur aliaj PM aperos figuretoj de „Kvarfolieto“: hundo „Myšpulín“, leporo „Pinďa“, porketo „Bobík“. Sur la unua poŝtmarko estas hundineto „Fifinka“.

red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.