Informilo 05 2008

 

 

 

 

 

 

Enhavo:
Dialogo en Munkeno
Esperanto en parlamentejo
Socia forumo
Eŭropo – krizo ….
Somera E-studado
Junulara kongreso
Ekskurso al UK Bjalistoko
Renkontiĝo en Písek
E-seminario Skokovy
El la redakcio

************************************************************

Interkultura dialogo en Munkeno

Daŭrigante preskaŭ 20-jaran tradicion de kunlaboro kun esperantistoj, la pola konsulejo en Munkeno (responsa pri la tuta Bavario), kiu ĉiam ekde la ekapero de konsuloj A. Kaczorowski kaj P. Grzazek estis amika kaj malferma al esperantistoj kaj AIS San Marino, la 4-an de aprilo 2008 en sia kulturcentro okazigis inform-vesperon pri Esperanto kun granda impona solenaĵo – sub la titolo:

“Esperanto lingvo de kulturo”.

La aranĝo estis ligita kun la Jaro de Interkultura Dialogo kaj la Monda Jaro de lingvoj. Post la malfermo de la evento kaj salutoj de partoprenantoj en tri lingvoj: pola, germana kaj Esperanto, d-ro Grazyna Strzelecka – konsulo RP pri Kulturo en Munkeno konstatis: “Oni devas strebi por eŭropeca Eŭropo, amika kunvivado, toleremo kaj paco – inter etnaj grupoj kaj por internacia scienca komunikado”. Ŝi ankaŭ informis pri la ĉi-jara jubileo de UEA (100 j.) kaj la kongreso de UEA en Roterdamo kaj la sekvonta UEA-kongreso en 2009, okazonta en Pollando en Bialistoko (la naskiĝurbo de L. L. Zamenhof).


Ankaŭ la urbo Munkeno festas ĉi-jare la 850-an datrevenon de la fondiĝo, do estis bona eblo enmeti polan-germanan-esperantan aranĝon al la oficiala fest-kalendaro de la urbo – atestante emocian ligon en multkultura socio.


La enkondukan tezon de la konsulino detalis en du prelegoj prof. d-ro hab. H. D. Quednau kaj prof. d-ro hab. Reinhard Foessmeier. H. D. Quednau faris 45-minutan prelegon pri la ekesto kaj strukturo de Esperanto kaj pri ĝia rolo kiel ponto inter naciaj literaturoj. Li substrekis, ke la relativan sukceson de Esperanto, kompare kun aliaj planlingvoj, kaŭzis ne nur la genia strukturo de la lingvo, kiu kombinas maksimuman lernfacilecon kun miriga esprimivo, sed ankaŭ la “interna ideo”, kiun Zamenhof ligis al sia lingvo. Tiu ideo pri frateco de la tuta homaro ebligis travivi ĉiujn persekutojn de faŝismo kaj de stalinismo kaj faris ĝin parto de la homara kulturo – kaj  precipe de la juda kaj pola kulturoj.


R. Foessmeier prezentis la Akademion Internacian de la Sciencoj (AIS), kies ĉefa laborlingvo estas Esperanto. Li klarigis, ke AIS elektis la Internacian Lingvon de Zamenhof, ĉar ĝi volas agi sur neŭtrala lingva fundamento. Speciale li priparolis la agadon de AIS en Pollando, kie ĝi kreis sian unuan filion ekster San Marino kaj de kie ĝis hodiaŭ venas la plej granda parto de liaj studentoj.


Por la identeco kaj patriotismo de ĉiu individuo estas grava ankaŭ la gepatra lingvo, kaj ĉar nin gastigis la pola konsulejo, la aranĝo komenciĝis per la pola himno – kantata en Esperanto (traduko de A. Grabowski) kaj en la lingvo pola.



Tamen, ĉar ni nun vivas en Komuna Eŭropo
Frieder Weigold kaj Georg Moczygemba (la estro de Cantate Deo – kreita en la jaro 1980 en Gliwice/Silezio) kantis en Esperanto la eŭropan himnon (la Odon al la ĝojo).


Memore al eminentuloj, kiuj multe faris por la amikeco de Esperanto kun la konsulejo en Munkeno – precipe konsulo Piotr Grzazek, esperantisto kaj Jadwiga Moeller, el Asocio Polonia – estis respektata la “memor-minuto” kun solena akompano de la melodio “Silento” per trumpeto. Pere de trumpeta ludo, laŭ la skolta tradicio, estis ankaŭ finita la tuta aranĝo.


Tre simpatia momento estis, kiam la prezidanto de la Esperanto-Klubo el Munkeno, Fritz Hilpert, salutis kaj dankis al la konsulo, enmanigante al ŝi florojn kaj librojn. Li ankaŭ skize informis pri la longa kaj brila historio de la klubo, pri planoj por estonteco, kaj precipe pri la fakto, ke en la munkena klubo sentas sin kiel en hejmo ankaŭ fremdlandanoj, ĉar tie ili havas la Esperantan familion.


Por atesti tion kaj pro la okazanta Jaro de lingvoj, kelkaj ĉeestantoj salutis la kolegojn en sia gepatra lingvo. Dum la aranĝo elkore salutis ankaŭ la konsulo de Francio, kiu estis speciala gasto de MC kaj de la konsulejo kaj kunordiganto de EU por Bavario.

Miksitaj esperantaj edziĝoj ofte okazadas, do dum la aranĝo aperis novgeedzoj de EKM – polino kaj germano – Lucyna kaj Guenter Fuchs.

La fama pola sciencisto Z. Klemensiewicz iam fiere konstatis:

“Esperanto estas la plej grava atingaĵo de la pola kulturo”.

Tio estas atestita ankaŭ en la konsulejo. Ekde la enirejo jam estis signalo pri Pol-lando kaj pri Esperanto – pere de pendigitaj flagoj, afiŝoj kaj portreto de L. L. Zamenhof. Fieron pri la granda filo de Pollando ĝuste atestis la ekspozicio (preparita de Alicja Lewanderska, Katarzyna Hawrylewicz kaj Marlena Sajkiewicz), kiu prezentis, krom esperantlingvaj libroj kaj gazetoj, sur afiŝoj tradukojn de la eminentaj poloj (Mickiewicz: Sinjoro Tadeo, Sienkiewicz: Tra dezerto, Orzeszkowa: Marta, verkoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj aliaj) kaj tradukon de Günter Grass al Esperanto. Oni ne forgesis mencii nobel-premiitajn esperantistojn, kaj ankaŭ la ĉi-jaran kandidaton por la nobel-premio. Raportis: Alicja Lewanderska

En la ĉeĥa parlamentejo eksonis Esperanto

La 14-an de aprilo 2008 en la ĉeĥa parlamentejo en Prago okazis malfermo de figur-arta ekspozicio, organizita de la renoma ĉeĥa civitana grupiĝo „Letní dům“ (Somera domo). Ĝi tie ĉi prezentis rezultojn de sia laboro kadre de terapiaj travivaĵ-programoj por infanoj el infanhejmoj (orfejoj).

Grupo de infanoj el la infanhejmo „Polárka“ en Písek prezentis tie du renesancajn kantojn. La infanojn gvidis Pavla Dvořáková, estrino de la E-klubo en Písek, kiu laboras kun ili kiel volontulino de civitana grupiĝo kadre de muzika edukado kaj muzikoterapio. Ambaŭ kantoj – „Cum decore“ de flandra komponisto Tielman Susato kaj sudbohemia kanto „Kdo chce být veselý“ (Kiu volas esti gaja) estis en la unuaj strofoj kantataj originalingve (latine, resp. ĉeĥe) kaj en la duaj strofoj en esperantlingva traduko. Tiu fakto estis aparte menciita en la antaŭprezento por atentigi la aŭskultantojn. La aranĝon partoprenis kelkdeko da homoj kun pluraj konataj personoj de la kultura vivo. Pliparto el ili povis aŭdi Esperanton la unuan fojon. La infanoj ĝuis grandan sukceson.

Tiujn jam povis vidi la partoprenantoj de la 3-a Sabla Printempo en Písek, la 5-an de aprilo 2008, kadre de la kultura matineo, omaĝe al la centjariĝo de Esperanto en Písek.

Ambaŭ kantoj en traduko de P. Dvořáková havis mondpremieron antaŭ du jaroj en 2006 dum la 28-a Renkontiĝo de E-Familioj en Pilský Mlýn (Ĉeĥio) ĉe la koncerto de renesanca muziko en la kastelo Kratochvíle, kiun preparis la REF-partoprenantoj mem kadre de sia ekskurso. Věra Muchnová

Eŭropa socia forumo

Eŭropa socia forumo okazos en Malmö en Svedio de la 17-a ĝis la 21-a de septembro 2008. Se vi en interreto malfermos la hejmpaĝon de la Eŭropa Socia Forumo: http://www.esf2008.se/, vi povos konstati, ke la ĉefaj informoj troviĝas ankaŭ en Esperanto, ĉar mi ilin tradukis. Kunlaboris kun mi la prezidanto de la Klubo de Malmö Sten Svenonius, kiu laboras en la sama loko, kie estas la oficejo de la Socia Forumo. Ni sukcesis konvinki la respondeculojn pri la graveco havi ankaŭ Esperantan paĝaron! Tio samtempe signifas, ke oni povas sendi mesaĝojn en Esperanto al la oficejo de la Eŭropa Socia Forumo. Dum la kvar tagoj oni atendas pli ol 20 000 vizitantojn.

Esperantistoj havos informtabulon. Ni invitas junajn esperantistojn partopreni en diskutlistoj de la Forumo kaj ĉiujn interesitojn viziti la Forumon. Ileana Schrřder

Eŭropo: krizo, ŝanĝoj aŭ ŝanco

La duan fojon EEU estis partnero de grava aranĝo dank‘ al la organizantino Halina Komar. En la aranĝo, en kiu partoprenis pli ol 1500 politikistoj kaj ekonomiistoj el dudeko da landoj, inter ili 2 eksaj ŝtatprezidentoj (Havel kaj Kwasniewski), pri Esperanto parolis Sean Ó Riain, Barbara Despiney, nobelpremiito d-ro Reinchard Selten, Etsuo Miyoshi, Witold Stepniewski kaj Aida Ĉižikaité. ret-info

Somera Esperanto-studado

Ĉu vi jam scias, kie kaj kiel vi pasigos la someron? La pasintjare sukcese debutinta aranĝo SES (Slava Esperanto-Studado www.esperanto.sk/ses) iom transformiĝis kaj nun la organizantoj proponas novan aranĝon – „Somera Esperanto-Studado“, kiu okazos ĉi-jare inter la 9-a kaj 17-a de aŭgusto en Modra – Harmonia, Slovakio, en belega loko apud arbaroj kaj lagoj.

Kadre de ĝi estos aranĝita ankaŭ la unua grandskala renkontiĝo de „lernu!“– por uzantoj, helpantoj kaj kreantoj. La ideo de SES estas organizi komunan someran aranĝon, kiu kombinos studadon de Esperanto kun agrabla feriaro kaj amuziĝo en internacia etoso kaj kiu estos taŭga por veraj komencantoj kaj ankaŭ por progresintoj, kiuj volas plibonigi sian lingvokonon.

La teamo de „lernu!“ jam delonge revas inviti uzantojn kaj helpantojn de la paĝaro al iu komuna aranĝo, sed ĝis nun ne estis bonaj kondiĉoj por tio. Ŝajnas, ke nun venis la tempo realigi tiun malnovan revon. SES jam havas spertan organizan teamon kaj bonegan ejon por lingvoinstruado, facile atingeblan de tri eŭropaj ĉefurboj (Bratislava = 30 km, Vieno = 80 km, Budapeŝto = 200 km) kaj relative proksiman al la urbo, kie okazos IJK – 2008.

Krom studi Esperanton en diversnivelaj kursoj, gvidataj fare de famaj Esperanto-instruistoj (ĝis nun estas konfirmitaj Stano Marček, Birke Dockhorn, Bertilo Wennergren), eblos partopreni buntan posttagmezan programon, koncertumi kaj danci vespere, la tutan tempon praktike utiligi siajn lingvosciojn komunikante kun aliaj partoprenantoj el diversaj landoj, renkonti prizorgantojn de „lernu!“, lerni pli pri ĝi kaj influi la estontan evoluon de la paĝaro, ekskursi, naturumi kaj turistumi, sportumi kaj multon pli.

Teamo „lernu“ invitas partopreni ĉiujn lernemajn esperantistojn.

Ĉiuj detaloj pri la aranĝo ankaŭ kun aliĝilo legeblas en: http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

Peter Balaž

Internacia junulara kongreso en 2009 okazos en Ĉeĥio


La estraro de TEJO decidis, ke la plezuran taskon de la organizado de IJK en la jaro 2009 havos la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kune kun Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj kaj IJK 2009 okazos en la ĉeĥa urbo Liberec.

La kongreson organizos ne unu, kiel kutime, sed tri landaj sekcioj. Temas pri la ĉeĥa, germana kaj pola E-junularoj, ĉar Liberec situas en la regiono, kie kuniĝas la landlimoj de tiuj tri landoj.

La nomo de la urbo rolos ankaŭ kiel temo de la 65-a IJK kaj ĝin la organiza teamo intencas pritrakti diversflanke. Komencante de tradiciaj liberecoj formiĝantaj ekde la apero de la homa civilizo, kiel ekonomia, religia, aŭ pli vaste spirita liberecoj, transirante al demokratio, kiun formas ekzemple persona libereco aŭ libereco en ĵurnalismo kaj finante per relative novaj aspektoj de libereco, kiuj sekvas la modernigon de la “globa vilaĝo”. Kaj temas ekzemple pri konfronto de kopirajtoj kun libereco en la programara mondo.

Dum la kongreso okazos ankaŭ diversaj ekskursoj, interalie al la ĉeĥa ĉefurbo Prago. Aparte atentinda estas la fakto, ke IJK ankoraŭ neniam okazis en Ĉeĥio. La junulara kongreso okazos inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009, do rekte antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko.

Nome de LKK Julia Hell, Marek Blahuŝ, Ĺukasz Zebrowski “lukasz.zebrowski@interia.eu

Veturu kun ni al Bjalistoko en 2009

La Komitato de nia Asocio decidis proponi al vi ekskurson al la 94-a Universala kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de la kreinto de Esperanto L. L. Zamenhof, Bjalistoko, en la orienta Pollando en la tagoj 25. 7. – 1. 8. 2009.

Ni supozas, ke la ekskurso estos organizata sammaniere kiel niaj ekskursoj al Montpeliero, Zagrebo kaj Vilno. La forveturon el Pardubice per buso ni planas vendrede antaŭvespere kaj ni veturos tra Olomouc, Český Těšín kaj Varsovio, alveturo al Bjalistoko estos sabate ĉirkaŭ la tagmezo.

Komuna loĝado neluksa, certe eblos ankaŭ mendi pli bonan loĝadon laŭ propono en la Dua Bulteno. Dum la kongreso ni aranĝos unu tuttagan ekskurson kaj du duontagajn ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo de Bjalistoko. Forveturo el Bjalistoko estos sabate post la ferma ceremonio, alveturo al Pardubice dimanĉe matene. Pri manĝado zorgos ĉiu mem.

La supozata prezo por busa veturado kaj loĝado estos proksimume 7 500,- Kč kaj estos precizigita nur post la apero de la Dua Bulteno kaj certigo de la loĝado. Laŭ deziro la kongreskotizon kaj vojaĝasekuron ni povos pagi komune.

Por ke ni havu imagon pri la nombro de la ĉeestontoj kaj por ke ni povu kun aliĝintoj kunlabori, ni petas vin nedevige anonci vian intereson pri ĉeesto ĉe supre menciitaj kondiĉoj, plej malfrue la 1-an de septembro 2008.

Anoncojn direktu al adresoj: josef-hron@volny.cz aŭ Josef Hron, Bohdanečská 68, Pardubice 530 09 aŭ al la telefon-numero 466 401 942.

Omaĝe al 100 jaroj de Esperanto en la urbo Písek.

En la tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de aprilo 2008 okazis bunta kultura matineo en la burga areo en la urbo Písek. En la programo estis trejnseminario pri Vikipedio, paroliga lingvoseminario kaj por interesitoj ankaŭ turisma programo. Dank´ al supozata subvencio de la urbo Písek kaj de la fonduso Tilio de ČEA ni povis ĉi-foje havi favorajn financajn kondiĉojn. Gastoj el Belgio, Hungario kaj ĉeĥaj gesamideanoj tradukadis tekstojn por envicigi ilin en interreton kaj poste prezenti al aliaj. La ĉefaj organizantoj, geedzoj Pavla kaj Vladimír Dvořák, bone gvidis la renkontiĝon kaj diris, ke daŭrigo de la trejnado por Vikipedio povas esti aŭ en Somera E-tendaro en Lančov aŭ en Přerov dum la kongreso de Čeĥa Esperanto Asocio en la tagoj 3-5. 10. 2008. fili

XXVI-a lingva seminario en Skokovy

Dum la semajno 14. – 20. 4. 2008 okazis jam la XXVI-a lingva seminario en Ĉeĥa paradizo en la vilaĝo Skokovy. Kvardek kvar gesamideanoj (6 poloj, 2 francoj kaj 36 ĉeĥoj) ĝuis agrablan medion kaj amikan etoson en la pensiono Espero en Skokovy. Dank‘ al klopodo de la instruantoj preskaŭ ĉiuj plibonigis siajn sciojn de la ŝatata internacia lingvo.

La plej plaĉa estis ekskurso al Jablonec n. N. en la muzeon de la vitraĵoj kaj biĵuterio. Plaĉa estis ankaŭ ekskurso al Mnichovo Hradiště. La kutimajn posttagmezajn promenojn iomete malagrabligis pluvetoj kaj malvarmo. La partoprenantoj aŭskultis kelkajn prelegojn (pri abelbredado aŭ pri astronomio) kaj interesaj ankaŭ estis prelegoj de gesamideanoj Werner kaj Turková, kiuj koncernis diversajn ling-vajn demandojn. La partoprenantoj spektis mallongajn filmojn. Kiel kutime la grupeto de manlaboroj ekokupadis interesiĝantojn. Sukcesa estis la adiaŭa vespero kun skeĉoj, anekdotoj kaj aliaj amuzaĵoj prezentitaj de ĉiuj partoprenantoj.

Kadre de la seminario kunvenis la estroj de AEH kun reprezentantino de Silezia Esperanto-Asocio el Vroclavo. Ili interkonsentis kunlabori, interŝanĝi gazetojn kaj informojn pri la agado de ambaŭ asocioj kaj ankaŭ traktis pri reciproka vizitado.

Pavel Nechvíle, prezidanto de AEH

El la redakcio

1) La Eldonejo Lorenz el Brazilo fariĝis 32-jara. Nia redakcio ricevis ĝian 4-pa-ĝan bultenon „Komuniko N-ro 129“ kun la fotoj de la partoprenintoj, kun la resumo de ilia agado, en ĝi estas ankaŭ eta biografio de la profesoro Luez da Costa kaj kuriozaĵoj el la leteroj de d-ro Zamenhof.

2) La membro de AEH s-ano Adolf Veselý el Brno proponas eblon viziti lian urbon kaj tranoktadi en lia kabano; tamen por atingo de la kabano 5x5m larĝa kun tri litoj kaj eblo kuiri la manĝon estas bezonata veturado per aŭtomobilo, ĉar la vojo tien estas sufiĉe kruta. Interesatoj telefonu al 547 220 944, aŭ skribu al: Adolf Veselý, P.O.Box 77, 623 00 Brno.

3) Jarmila Rýznarová dankas al ĉiuj geamikoj, kiuj esprimis al ŝi deziron de baldaŭa resaniĝo kaj sincere ilin salutas.

4) Ekde la 1-a de aprilo la urugvaja E-radio „Radio Aktiva“ ĉesigis siajn ĉiutagajn elsendojn kaj daŭrigas elsendi nur podkaste unu fojon ĉiumonate.

5) Interkultura Centro Herzberg en Germanio ricevis en malnova urbodomo subtegmentan kromĉambron por la estonta urba E-arkivo.

6) Kontrolo de la krucvortenigmoel Antaŭen 2/16 – aprilo 2008.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

7) Komenciĝas jam la kvina monato de la jaro kaj ankoraŭ multaj abonantoj ne pagis la kotizon. Vi scias, ke la abono estas 200,- Kč aŭ 15 eŭroj. Se vi trovos en tiu ĉi kadreto ruĝan kruceton, vi ĝis nun, laŭ nia registrado, ne pagis por la nuna jaro. Antaŭdankon por via pago.

Kdo má červený křížek ve čtverečku, dle našich záznamů nezaplatil zatím předplatné na rok 2008. Děkujeme předem za platbu.

8) Proprainiciate nia membro V. Dvořák proponis enmeton de fundamenta ŝtono de esperantistoj en la halon de la Nacia biblioteko en Prago. Jam multaj organizaĵoj tion same faris.

La ŝtonan tabulon li sendis en la vilaĝon Bozkov, kie s-ano Zdeněk Myslivec gravuris kaj fin-aranĝis ĝin. Por la tuta laboro s-ano Myslivec bezonis proksimume 20 horojn. La ŝtontabulo estas ellaborita el sabloŝtono de la urbo Hořice kaj ĝi nun atendas forsendon al Prago.

Jen du fotoj, kiel la baza ŝtono de esperantistoj aspektas.

La redakcio de AEH gratulas al ambaŭ membroj por la bonega ideo kaj belega laboro.
Esperantistoj ne nur de AEH devas esprimi dankojn al tiu ĉi oferemaj niaj membroj.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo = 200,- Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €.
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.