Informilo 04/2010

Enhavo:
Esperantistoj en pola parlamentejo,
Diskvalifiku rasismon,
IJK en Ukrainio,
Ekspozicioj pri Esperanto,
Finkalkulo de AEH,
Internacia tago en Hiroŝimo,
Muzea nokto en Svitavy,
E-klubo en Pardubice

 

Fine venis post longa vintro la tiom atendata printempo

kun la tradiciaj Paskofestoj. La redakcio deziras al ĉiuj

legantoj multajn sunajn tagojn en bona sano kaj senĉesa bonhumuro.

.

.

.

300

Kion signifas tiu ĉi numero?

Ĉu Vi ne scias? En Viaj manoj Vi tenas la tricentan ekzemp-leron de Informilo, kiu estas regule eldonata ĉiumonate de la jaro 1985.

Tostu kun ni kaj deziru al nia gazeto pluajn jarojn kun kontentaj legantoj.
red.

Esperantistoj en la pola parlamentejo
La 4-an de marto 2010 la vicprezidanto de Pola Sejmo (la malsupra ĉambro de pola parlamento) Jerzy Szmajdziński akceptis en la parlamentejo jenajn esperantistojn: d-rinon Ilona Koutny, Franciskon Witucki, Eduardon Kozyra, Kazimiron Krzyżak kaj Marianon Zdankowski. La vicprezidanton akompanis la deputito de Pola Sejmo Leszek Aleksandrzak.

Por la renkontiĝo estis planita ĉeesto ankaŭ de prof. Krystyna Łybacka, eksministro pri edukado, sed ŝi ne povis partopreni (renkontiĝo kun la parlamentanino Łybacka estas planata por Poznaň en proksima tempo).

La esperantistoj prezentis al la vicprezidanto de Pola Sejmo deziron, ke Esperanto ricevu statuton de lingvo samranga kiel aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo.



La parlamentanoj kun bonvolemo rilatis al la propono. Ili sugestis, ke la E-grupo mem proponu al la ministro pri edukado komenci proceduron por la realigo de laprezentita celo. Ili samtempe deklaris apogi la iniciativon. La renkontiĝo pasis en amika etoso kaj finiĝis per komuna fotado.
laŭ mesaĝo de “La Ondo de E-o“

Navi Pillay: Diskvalifiku rasismon!

La 21-a de marto estis Internacia Tago por la Eliminado de Rasa Diskriminacio. Ĝi estis proklamita de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1966 memore al la tragedio en la sud-afrika Sharpeville, kie tiutage en 1960 la polico ekpafis kaj mortigis 69 homojn kaj vundis pli ol 300 aliajn dum paca demonstracio kontraŭ la apartismaj leĝoj de la lando. La Tago servas ne nur por reatentigi la internacian komunumon pri la terurajsekvoj de rasismo, sed ankaŭ por memorigi pri niaj sindevigo kaj decidemo kontraŭbatali rasan diskriminacion.


Ĉi-jare, kiam pasas la 50-a datreveno de la masakro en Sharpeville kaj kiam la Mondpokala Turniro de Futbalo okazos en Sud-Afriko, la Alta Komisiito de UN por Homaj Rajtoj, s-ino Navi Pillay, mem sudafrikanino, alvokas por atento al rasismo en sporto. La sporte inspirita temo de la ĉi-jara Tago estas Diskvalifiku rasismon. En sia deklaro okaze de la Tago s-ino Pillay instigas “utiligi la grandan potencialon de sporto por subfosi rasismon, fremdofobion kaj similajn formojn de netoleremo en la pli vasta socio”. Ŝi substrekas, ke tiurilate ĝuste futbalo havas grandegan potencialon, ĉar ĝi “altiras grandegajn kaj pasiajn spektantarojn rektajn kaj televidajn”.

UEA, kiu ĉiam apogis kaj kontribuis al la iniciatoj de UN kaj Unesko kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo, ankaŭ nun apogas la alvokon de la Alta Komisiito por Homaj Rajtoj kaj peras ĝin al la Esperanta komunumo. UEA disponigas Esperantan tradukon de la deklaro de s-ino Pillay, kompletigita per informaj notoj de la Oficejo de la Alta Komisio por Homaj Rajtoj. Kiel eduka kaj diskuta materialo daŭre rekomendinda estas krome la mondfama libro „Paĉjo, kio estas rasismo“? de Tahar Ben Jelloun, eldonita de UEA.

Transprenite el Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 370 (2010-03-18).

IJK-2011 okazos en Ukrainio

TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita en la lasta reta estrarkunveno. La aranĝo okazos en julio 2011 proksime de Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la kieva akvo-rezervejo (grandega artefarita lago de larĝospaco 922 km˛).


La organizan teamon kreos UkrEA (Ukraina Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio – sed espereble kun rekorda nombro da partoprenantoj.

el ret-info

Ekspozicioj pri Esperanto

(kreskas – kiel fungoj post la pluvo…)


En Písek okazas ekspozicio pri Esperanto ekde 15.3. ĝis 14.4. en la Urba biblioteko en Písek (Alšovo nám. 85). Entute 23 paneloj A1-formataj kaj 3 librovitrinoj respegulos viglamaniere la variecon de la nunaj utiligebloj de Esperanto. Estas planate plu pruntedoni la materialon al aliaj interesiĝintaj urboj. (Jam nun esprimis la intereson České Budějovice, Tábor, Milevsko kaj Klatovy).

La ekspozicio troviĝas en koridoro de la 1-a etaĝo kaj estas libere alirebla dum labortagoj (krom ĵaŭdo) ekde 9 ĝis 18h kaj sabate ekde 9 ĝis 12h. Marde 13.4. ekde 16:30 en la klubejo de la biblioteko okazos ĉeĥlingva programo por la publiko „Esperanto kaj ne nur literaturo“. Invitas vin la aŭtorino de la ekspozicio Pavla Dvořáková kaj la loka E-klubo. Vian viziton vi povas anonci aŭ ricevi pli da informoj ĉe: pisek@esperanto.cz

En la regiono Moravské Budějovice okazos eĉ tri ekspozicioj:

1) „Ĉu Esperanto peros poeton Otokar Březina al aliaj nacioj?“ estos en la Muzeo de Otokar Březina (Březinova 46) en Jaroměřice nad Rokytnou. Ĝi daŭros la tutan sezonon de aprilo ĝis oktobro.

2) La dua okazos same en Jaroměřice nad Rokytnou, sed en la biblioteko (OD Rokytná), estos videbla tiu, kiu pasintjare estis en Moravské Budějovice: „Honoro al Komenio aŭ kiel ni interkomunikos ene de EU“. Ĝi estos vizitebla de la 6-a ĝis la 30-a de aprilo ĉiam lunde, merkrede kaj vendrede.

3) Kaj la tria „Ĉu ne sufiĉus unu lingvo?“ okazos en la Muzeo de metioj en Moravské Budějovice ekde la 30-a de aprilo ĝis la 23-a de majo. Ĝi estos parto de la ekspozicio „Sankta Klement Maria Hofbauer (Dvořák) kaj lia mesaĝo por ni“.

Pliajn informojn pri ĉiuj ĉi vi povas ricevi ĉe la iniciatinto kaj aŭtoroViktor Dvořák, dvorakovi.mb@volny.cz.

Kaj en la urba biblioteko Přelouč antaŭ du monatoj estis instalita la ekspozicio pri 100 jaroj de Esperanto en Pardubice. Ĝi migris el la urba biblioteko de Pardubice, tra biblioteko de vilaĝo Býšť al Přelouč.

red.

Finkalkulo de AEH de la jaro 2009 kaj budĝeto por la jaro 2010

budĝeto 2009

realo 2009

budĝeto 2010

Enspezoj

vendo de varoj kaj servoj

400

0

400

interezoj el kuranta konto

600

481

500

dotoj, donacoj

3 000

4 200

3 000

membraj kotizoj

32 000

54 057

32 000

seminario Skokovy kaj lingvaj seminarioj

120 000

86 488

60 000

ekskursoj

205 000 

212 086

5 000

Enspezoj sume

361 000

357 312

100 900

Elspezoj

elsp. por vendo de varoj kaj servoj

0

0

0

impostoj

0

0

0

materialo

12 000

26 768

12 000

gazetoj kaj libroj

2 000

1 239

2 000

riparoj

3 000

0

3 000

poŝto

23 000

21 870

23 000

telefono

12 000

12 088

12 000

kunvenoj

500

257

500

vojaĝelspezoj

3 500

3 146

3 500

banko

500

1 042

1 000

seminario Skokovy, renkontiĝo Rybitví

120 000

84 262

58 000

salajroj

0

0

0

ekskursoj

200 000

193 184

5 000

Elspezoj sume

376 500

343 856

120 000

Enspezoj – elspezoj

-15 500

+13 456

-19 100

Pavel Nechvíle p.p.m. Josef Hron p.p.m prezidanto de AEH kontisto de AEH
Pardubice 7. 3. 2010


Internacia virina tago en Hiroŝimo

Dum en Ĉeĥio la Internacia tago de virinoj estas konsiderata „komunisma festeno“ kaj do ignorata, en aliaj partoj de la mondo, kie oni
neniukaze povas nomi tion „heredaĵo de komunismo“ oni ne nur festas ĝin, sed ie eĉ saĝe uzas ĝin por montri la utilecon de Esperanto.

Brila ekzemplo de tio estas la iniciato de Taeko OSIOKA en Hiroŝimo. Ŝia raporto kun fotoj estas videbla ĉe: http://www.ipernity.com/blog/32119/234640
Ni aldonu, ke al tiu sukcesa ekspozicio modeste kontribuis (kiel jam tradicie dum pluraj jaroj) inter entute sep leteroj venintaj el Ĉeĥio ankaŭ de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Asocio de handikapitaj esperantistoj kaj la eldonejo KAVA-PECH.
de retkomunikoj ĈEA

Muzea nokto en Svitavy
(kun eblo de tranokto)

Kiel jam anoncite, la 12-an de junio okazos en Svitavy Muzea nokto, al kies programo kontribuos ankaŭ la Esperanto-muzeo. Ĝia programo estos riĉa: je la 16-a horo ĝi komenciĝos per inaŭguro de nova ekspozicio en la muzeo, ĉi-foje el la verkoj de Pavel Rak, humuristo kaj ilustristo, fama ankaŭ en Esperantujo. Ĝin sekvos bapto de lernolibro de Stano Marček; partoprenos kaj la aŭtoro kaj la ilustristino Linda Marčeková kaj Max Kašparů, kiu tradukis la libron al la ĉeĥa lingvo. Baptopatrino fariĝos Jana Melichárková, ĈEA-prezidantino kaj aŭtorino de la duvoluma lernolibro „Esperanto por infanoj“.

Memkomprene sekvos aŭtografado de ĉiuj nomitaj, inkluzive de Pavel Rak, kiu subskribos sian verkon „Desegnita humuro“. La lasta programero celas infanojn kaj nomiĝas „Desegnado de infanoj kun Pavel Rak“. Dum ĝi li volonte ne nur malkaŝos al la infanoj la sekreton de sia arto, sed ankaŭ desegnigos ilin, kion li jam plurfoje sukcesis aliloke. Krome, interesa kultura kaj amuza programo okazos dum la tuta vespero en la konstruaĵo de Urba muzeo kaj en galerio, kiu troviĝas tuj vid-al-vide de la Esperanto-muzeo.

ATENTU: eblas mendi tre favorpreze tranokton en studenta hejmo, nur por 200.-Kč/persono, kio certe faciligos la partoprenon de esperantistoj el ne tro proksima distanco. Interesiĝantoj bonvolu anonci sin ĉe Libuše Dvořáková, dvor.libuse@seznam.cz de retkomunikoj ĈEA

Nuntempa agado de E-klubo de d-ro Schulhof en Pardubice

En nia esperantista klubo en Pardubice, post impulso de komitatmembrino de ĈEA Pavla Dvořáková, ni starigis al ni malfacilan taskon. Ni volas komune labori por Esperanta Vikipedio. La vikipedio estas tutmonda interreta enciklopedio, en kiu ĉiuj homoj povas partoprenadi per siaj informaj artikoloj pri diversaj temoj kulturaj, matematikaj, sciencaj, sociaj, historiaj, geografiaj ktp. Ĝi estas prilaborata en multaj lingvaj versioj kaj la nombro de la artikoloj jam estas kelke da milionoj. La plej granda lingva versio – la angla havas jam 3 230 mil artikolojn, la ĉeĥa 157 mil kaj la esperanta 127 mil artikolojn.

Ni ŝatus kompletigi la Esperantan Vikipedion precipe per artikoloj koncernantaj nian regionon de Pardubice. Antaŭ ĉio tio estu artikoloj pri ĉiuj signifaj komunumoj de la regiono, pri iliaj historioj, memorindaĵoj kaj aliaj vidindaĵoj, pri iliaj naskiĝintoj kaj pri korifeoj tie aktivintaj. En la ĉeĥa Vikipedio estas pri komunumoj plejparte belaj artikoloj, kompletigitaj ankaŭ per belaj fotoj. Sed la artikoloj en la ĉeĥa Vikipedio estas skribitaj kompreneble antaŭ ĉio por ĉeĥoj. Pro tio en ili troviĝas kontaktoj al la administrantaro, la nomo de la urbestro, kiaj industriaj entreprenoj en la komunumo estas, kiaj kluboj ktp. Tiuj, por ĉeĥoj gravaj datoj ne estas interesaj por eksterlandaj vizitantoj, tu- ristoj, kiuj volas pasigi sian tempon en Ĉeĥio por vidi multe da interesaĵoj.

Male la ĉeĥaj vikipediaj paĝoj de kelkaj komunumoj estas tre koncizaj, ili sendas la vizitanton al oficialaj paĝoj de la komunumo. Multaj el tiuj oficialaj paĝoj estas tre belaj, sed ili estas skribitaj nur ĉeĥe, por eksterlandanoj ili estas nekompreneblaj. Krome ili enhavas multajn diversajn anoncojn kaj lokajn informojn kaj fremdulo en ili malfacile trovas siajn interesaĵojn. Multaj artikoloj pri niaj komunumoj troveblas ankaŭ en alilingvaj versioj de la Vikipedio. Bedaŭrinde la unuopaj artikoloj enhavas nur malmulte da informoj, ofte ne tro interesaj. Tiujn paĝojn skribadas plejparte eksterlandanoj sen lokaj konoj, nur laŭ literaturo.

Ni ŝatus, ke niaj artikoloj pri ĉeĥaj urboj, komunumoj kaj turismaj lokoj en la E-Vikipedio estu allogaj invitiloj en nian landon. La artikoloj pri korifeoj, pri nia kulturo kaj historio dokumentu, per kiaj valoraĵoj niaj homoj kaj nia lando kontribuis kaj kontribuas al disvolvo, riĉeco kaj beleco de Eŭropo kaj la mondo. La E-Vikipedio, uzata kaj legata en la tuta mondo, estas por tio eksterordinara okazo. Ni volas, ke niaj artikoloj estu belaj per enhavo kaj per aldonataj bildoj kaj ke oni povu surbaze de ili krei ankaŭ belajn artikolojn en alilingvaj vikipediaj versioj.

Dum la pasintaj tri monatoj ni prilaboris pli ol sesdek paĝojn, miaopinie sufiĉe sukcesajn. Kompreneble en la komenco ni devis superi diversajn problemojn koncernantajn la enhavon de la artikoloj kaj ilian formalan aranĝon, sed ankaŭ ilian lingvan perfektecon. Ĉiam estas io por plibonigi. Avantaĝo estas, ke pli perfektaj vikipediistoj ol ni povas niajn artikolojn korekti, rearanĝadi kaj perfektigi. Ankaŭ ni mem povas reiri al niaj artikoloj post akiro de pluaj spertoj kaj perfektigi ilin. Ni kredas, ke al tiu nia agado aliĝos ankaŭ pluaj esperantistoj. Ni volas per tiu ĉi agado ne nur kontribui al turisma vizitado de Ĉeĥa respubliko, sed ankaŭ propagandi la uzadon de Esperanto en turismo.

Josefo Hron

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.