Enhavo:
Ivo Lapenna
Abilimpiado Bilanco 2008 kaj buĝeto 2009
Virina
Tago en Hiroŝimo
Ekspozicio en Svitavy
Nova interreta gazeto
El ricevitaj korespondaĵoj
Atentigo
Invito al Chropyně
Lingva anguleto
Proksimiĝas Pasko –
la plej belaj printempaj festoj.
Ni deziras al ĉiuj legantoj
multe da agrablaj sunaj tagoj,
firman sanon kaj kontenton.
red.
Kophago F., Danio; lapenna@mail.dk
Prof. D-ro Ivo Lapenna (1909-1987)
En tiu ĉi jaro ni festas rondan datrevenon eĉ de du elstaraj figuroj de la historio de Esperanto. Unu el ili estas la 150-jara naskiĝ-jubileo de D-ro L. L. Zamenhof, la alia estas la 100-jara naskiĝ-datreveno de D-ro Ivo Lapenna, la konstruinto de niaepoka Esperanto-movado. Li estas nomata “heroo de Montevideo”.
Lapenna estis longtempa gvidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj havas neforgeseblan meriton pro la atingo de internacia rekono de Esperanto ĉe la Asembleo de Unesko en 1954, en Montevideo.
Ivo Lapenna naskiĝis en Split (Dalmatio, Jugoslavio) la 5-an de novembro 1909 en malnova dalmata, aristokrata familio. Lia vivo estis plene kunligita al la Esperanto-ideo kaj movado.
Li ellernis Esperanton kiel memlernanto en 1928. Li estis kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo (poste Akademia Esperanto-Klubo) en la Universitato de Zagreb en 1929 kaj ĝia prezidanto ĝis aprilo 1941; la fondinto de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (STELO) okaze de la UK en Budapeŝto en 1929 kaj ĝia prezidanto ĝis komenco de la dua mondmilito; prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo (1937-1950); komitatano kaj estrarano de IEL (ekde 1947 UEA en 1938-1974); ĝenerala sekretario de UEA (1955-1964); prezidanto de UEA (1964-1974); la fondinto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) en 1957 kaj ekde tiam ĝia prezidanto, la iniciatinto kaj dum pluraj jaroj redaktoro de ĝia organo Internacia Jura Revuo; membro de la Akademio de Esperanto ekde 1952; kunfondinto de la Internacia Centro de Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM), en 1980 ekde tiam ĝia prezidanto; membro de la redakta komitato de Horizonto kaj ĝia ĉefa kunlaboranto.
Post lia forpaso la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago, honore al lia agado estis starigitaj du instancoj: “Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna” kaj “Fondaĵo Ivo Lapenna”, kiuj nun instigas ĉiujn Esperanto-organi-zaĵojn, klubojn kaj individuojn ĉie en la mondo omaĝi la du gigantojn per multaj ekspozicioj, prelegoj kaj artikoloj en gazetaro pri ilia enorma, eminenta kaj elstara laboro por la internacia lingvo Esperanto.
Kompleksa materialo pri liaj agado, viv-prezento, verkoj, rezultoj, artikoloj, paroloj, ktp. estas kolektita en aparta retejo: http://www.ivolapenna.org
Ni invitas vin senpage utiligi la abundan materialon de la retejo.
-fonto: Ret-Info
Abilimpiado
La 17-a nacia abilimpiado – konkursa publika rigardado de konoj kaj kapablecoj de handikapitaj personoj en 36 disciplinoj, efektiviĝos en la tagoj 22. – 23. 5. 2009 en la ĈEZ-areno en Pardubice. La disciplinoj rilatas metiojn kaj aktivaĵojn faritajn dum ilia libera tempo. Pasintjare partoprenis 140 abilimpianoj, kiuj konkursis en 25 disciplinoj. Vizitu ilin ankaŭ vi.
red.
Finkalkulo de AEH de la jaro 2008 kaj budĝeto por la jaro 2009
a |
budĝeto 2008 |
realo 2008 |
budĝeto 2009 |
Enspezoj |
|
|
|
vendo de varoj kaj servoj |
400 |
0 |
400 |
interezoj el kuranta konto |
600 |
418 |
600 |
dotoj, donacoj |
3 000 |
7 255 |
3 000 |
membraj kotizoj |
40 000 |
31 940 |
32 000 |
seminario Skokovy renkonto Rybitví |
60 000 |
67 550 |
120 000 |
ekskursoj |
|
2 880 |
205 000 |
Enspezoj sume |
104 000 |
110 043 |
361 000 |
|
|
|
|
Elspezoj |
|
|
|
elsp. por vendo de varoj |
0 |
0 |
0 |
impostoj |
0 |
0 |
0 |
materialo |
15 000 |
9 733 |
12 000 |
gazetoj kaj libroj |
2 000 |
249 |
2 000 |
riparoj |
3 000 |
2 094 |
3 000 |
poŝto |
25 000 |
21 398 |
23 000 |
telefono |
10 000 |
11 513 |
12 000 |
kunvenoj |
400 |
410 |
500 |
vojaĝelspezoj |
2 000 |
3 337 |
3 500 |
banko |
600 |
402 |
500 |
seminario Skokovy, |
55 000 |
61 220 |
120 000 |
salajroj |
5 000 |
4 500 |
0 |
ekskursoj |
0 |
2 880 |
200 000 |
Elspezoj sume |
118 000 |
117 736 |
376 500 |
Enspezoj – elspezoj |
-14 000 |
-7 693 |
-15 500 |
Pardubice 7. 3. 2009
Pavel Nechvíle p.p.m. Josef Hron p.p.m
prezidanto de AEH kontisto de AEH
271 mesaĝoj el 69 landoj por la Virina Tago
Nunjaran mesaĝon al Hiroŝimo sendis Margit Turková. Kaj ŝi ricevis jenan respondon: Kun koraj dankoj pro via mesaĝo ni raportas al vi pri la Tago la 8-a de marto. La Internacia Virina Tago de UN en Hiroŝimo ricevis sume 271 solidarecajn mesaĝojn el 69 landoj tutmonde. Dum unu semajno antaŭ la Tago ni havis en la urba Centro de Virina Edukado ekspozicion de la mesaĝoj kaj la 8-an en la kunveno de la Virina Tago en la urba Kultura Centro saman ekspozicion kun 300 vizitantoj.
En la malfermo de la kunveno de la Virina Tago antaŭ 200 virinaj aktivuloj el 20 organizoj s-ino OSIOKA Taeko raportis pri la internacia interŝanĝo de la mesaĝoj per Esperanto kaj voĉlegis kvin el la mesaĝoj. Pri la evento du gravaj ĵurnaloj informis, aparte menciis pri la mesaĝoj “interŝanĝitaj per Esperanto.” La aktivulinoj aplaŭdis la laboron de ni esperantistoj.
S-ino OSIOKA Taeko, vicprezidantino de komitato de la Internacia Virina Tago Hiroŝimo, kontaktopersono de la komitato: osioka@mail.goo.ne.jp
Nova ekspozicio
Sabate la 28-an de marto 2009 okazis en la E-muzeo en la urbo Svitavy malgranda solenaĵo. En la Ottendorfer-domo estis inaŭgurita nova ekspozicio de la muzeo, kiu prezentas Esperanton kaj la riĉan kvardekjaran agadon de la Ĉeĥa E-Asocio, ankaŭ agadon de ĝiaj kluboj kaj rondetoj. La ekspozicion preparis ĈEA kunlabore kun la Rondeto de E-amikoj kaj la E-muzeo en Svitavy. La ekspozicio prezentas la temon „Esperanto kaj junularo“. Tie troviĝis ankaŭ loko por eta prezento de la AEH-agado.
En la nomo de ĈEA inaŭgure parolis Petro Chrdle, en la nomo de Ĉeĥa E-junularo Daniel Mrázek, kaj la prezentadon pliriĉigis la konata violonisto Jan Duda el Olomouc.
Eksponaĵojn por la ekspozicio pruntis kluboj kaj E-rondoj el la tuta Ĉeĥa res-publiko.
Kiel eminentaj gastigantinoj prezentis sin rondetaninoj el Svitavy.
La ekspozicio daŭros ĝis la 30. 9. 2009 kaj mi rekomendas al vi viziti ĝin.
J. Hron
Nova interreta gazeto Mirmekobo
Kiel besto, la Mirmekobo estas preskaŭ elmortinta en sia indiĝena teritorio. Sed en sia revua formo, ĝi estas internacie havebla per peto aŭ senpaga abono ĉe la URL <mirmekobo@mac.com> kaj ni esperas, ke vi enhejmigos ĝin, nutros ĝin per via legado kaj kontribuo al la enhavo kaj ĝuados ĝin.Abono al la revuo estas senpaga. Ĉar neniuj surpapere presitaj ekzempleroj ekzistas, neniu preskosto ekzistas. Tamen, se vi deziras mem per via komputila presilo presi ekzemplero(j)n, por vi mem aŭ por aliaj, tion vi rajtas fari senpage.La revueto Mirmekobo estas sendependa kaj subtenas neniun ismon.Artikolojn povas kontribui iu ajn. Tre bonvenaj estas literaturaĵoj: noveloj, poemoj, prozaĵoj iaspecaj; esprimoj de vidpunkto; historiaĵoj; prezento de interesaj hobioj; biografiaĵoj, aŭtobiografiaĵoj; legendoj, mitoj. Bildoj, ĉu fotoj, ĉu desegnaĵoj, ĉu klarigaj, tre bonvenos.
Reklamojn, anonc(et)ojn, propagandon, lingvajn studojn aŭ kritikojn, pornaĵojn Mirmekobo malakceptas. La redaktoro rajtas akcepti, modifi aŭ malakcepti ian kontribuaĵon, kiun li opinias malkonforma al la karaktero kaj reputacio de la revueto. Korektojn evidente bezonajn li rajtas fari, konsultinte la verkinton.Represo de kontribuaĵo estas permesata, se permeson konfirmas ĝia verkinto. Redaktoro: Donald Broadribb.
Adreso por ĉiuj komunikaĵoj, por peti ekzempleron, por sendi kontribuaĵon: mirmekobo@mac.com
El ricevitaj korespondaĵoj:
La redakcio estis atentigita pri la interesa artikolo, kiu troviĝis 11 .3. 09 en Online portalo de la ĵurnalo METRO (Prago), kun la temo “renkonto sub la turo en Jokohamo“. Post 60-jara E-korespondado kun japano ĉeĥa esperantistino vendis la meblaron post siaj gepatroj por havi monon por vojaĝo Japanujon. La tutan artikolon en la ĉeĥa lingvo vi trovos en www.metro.cz/domov
Alia ĉeĥa artikolo estis trovita en www.novinky.cz/cestování/ 162240, titolita „Vojaĝadon faciligos al vi scipovo de la lingvo Esperanto“. La artikolo pri-skribas la nunjaran jubileon de la aŭtoro de Esperanto kaj la preparatan kongreson de UEA en Bjalistoko.
Tre interesan intervjuon de la Pola radio Varsovio kun la praga samideano Jiří Patera ni aŭdis la 8-an de marto. Malfermu ilian retpaĝon de arkivo-elsendo
http://www.polskieradio.pl/eo/
Atentigoj:
Antaŭ forveturo al la lingva seminario Skokovy kontrolu la forveturojn de la trajnoj. Okazis ŝanĝoj. Sur interretaj paĝoj de AEH estas kompletigitaj ĉiuj numeroj de nia gazeto Informilo kaj Antaŭen inkluzive la n-ron 3/2009 www.volny.cz/aeh-ikeh. Pri reagoj je malgranda enketo, kiun nia redakcio sendis al ĉiuj membroj, estos skribite en la junia numero, espereble venos pluaj respondoj.
J. Rýznarová
Invito al renkontiĝo en Chropyně.
Esperantistoj el Přerov kaj ĉirkaŭaĵo invitas vin al la urbeto Chropyně, kie la 13-an de junio 2009 okazos nia renkontiĝo kaj vizito de urba kastelo. Ni renkontiĝos post la 9-a horo ĉe la stacidomo kaj promenos al la kastelo. Post la trarigardo ni povas gustumi lokan kuracakvon. Estas ankaŭ eblo viziti naĝbasenon, do interesiĝantoj ne forgesu bankostumon. Post la tagmanĝo en la restoracio ĉe la stacidomo (U Stařenky), ni atendas de vi informojn el viaj kluboj kaj eble ankaŭ ion, kion vi preparas. La aliĝilojn akceptas Antonín Krejčíř, K záložně 193/39, 751 02 Troubky nad Bečvou, aŭ tel. 604 428 500.
ret-adreso: tonda.krejcir@seznam.cz L. Filipová
Lingva anguleto
Ĉu „zlý“ traduki kiel „malbona“?
La taskon en la lingva anguleto de „Informilo“ 2/2009 plenumis naŭ membroj: J. Drahotová (ŝi prezentis kolektivan solvon de la rondeto en Mladá Boleslav), J. Krolupper, V. Muchnová, J. Patera, M. Pichová, J. Pokorná, S. Štefan, K. Votoček, M. Zýková.
La tasko estis malfacila, preskaŭ insida (záludný), ĉar la adjektivo „zlý“ apartenas al la vasta grupo de vortoj, kies signifo ne estas klare limita, konturita, kies signifo interplektiĝas kun dekoj da aliaj signifoj de vortoj parencaj. Tradukanto de tiaj vortoj ĉiam ilin konscias subjektive kaj por la traduko elektas alilingvan „ekvivalenton“ laŭ sia imago bazita sur siaj personaj spertoj. Kaj vere, en la naŭ ricevitaj tradukoj de la frazo „Zlý člověk mívá u sebe zlého psa“ estas ĉiu traduko alia, eĉ du inter ili ne estas la samaj.
En la vortoduopo „zlý člověk“ estis la adjektivo „zlý“ dufoje kunmetita kun la substantivo ulo. Tio eblas. Laŭ mia, ankaŭ subjektiva, konsidero mi vicigas la uzitajn ekvivalentojn ekde la plej fidela ĝis la pli-malpli nekonvena: aĉulo, fia, malbona (3x), malbonintenca, krudulo, severa, malbonfarta.
La unuajn kvin mi konsideras bonaj, kvankam la kvina – krudulo – estas iom dubinda, ĉar kruda homo ne nepre, ne ĉiukaze, estas aĉulo. Laŭ PIV: krudulo = iu needukita, neĝentila homo. – Severa homo ankaŭ ne estas aĉulo, kvankam iu povas severecon imagi kiel kruelecon. Laŭ PIV: 1 senindulga, ne facile pardonanta, forte punanta (drakona); 2 akre malmilda (rigora, kruela); 3 netoleranta deflankiĝon disde la regulo, leĝo (strikta, rigida). – Malbonfarta por la ĉeĥa adjektivo „zlý“ ne konvenas, ĉar ĝi ne rilatas al tiu propreco. Malbonfarta homo iel suferas, estas en malbona stato, estas malsana k.s., sed suferanta povas esti ankaŭ nobla kaj honesta homo. En la tradukoj mankis: kruela, mava.
En la vortoduopo „zlý pes“ aperis la adjektivoj: mordema (3x), mordopreta, akra, mava, danĝera (2x), furioza, mortiga, malbona.
La unuajn ses mi konsideras bonaj, laŭ mia subjektiva opinio la adekvateco sinkas ekde la unua ĝis la sesa. Tamen la sesa estas sence iom preterŝovita, ĉar furioza subjekto (laŭ PIV) „agas kolere“, ekzemple hundo kolere bojas, sed foje ankaŭ ĝoje bojegas (kiu ja scias distingi koleron kaj ĝojon ĉe hundo?). Bojanta hundo montras sian pretecon protekti sian mastron aŭ lian posedaĵon – teritorion. Ĉu tiu hundo estas vere „zlý“, ne estas pruvite. La esprimo mortiga estas tro (nekonvene) forta, dum la esprimo malbona estas nepreciza, ĉar ekzemple „malbona hundo“ estas netaŭga gardanto, hundo ŝatanta kun iu ajn ludi, petoli. Hundo, kiu ne obeas la mastron, estas ankaŭ malbona, tamen ĝi ne estas zlý. Ĉe taksado oni devas konsideri konkretan kuntekston kaj kriteriojn.
Krom traduki la donitan frazon, vi aldonis ankaŭ plurajn epitetojn al fenomenoj, ĉe kiuj ni en la ĉeĥa lingvo ofte uzas la alnomon „zlý“. Jen elekto el ili, la pritakson faru vi mem:
Ago |
fia, malbona, krima, malhoma, nehumana, perforta, kruela, senkompata, senkora, naŭza, malhonesta, malplaĉa, fiintenca, malmorala… |
antaŭsigno, aŭguro |
malbona, malafabla, malfeliĉa, danĝera, …de honto, de peko, de morto… |
Eraro |
grava, malagrabla, enorma, stulta, idiota, malplezura, kruda, granda… |
Intrigo |
fia, damaĝa, mizeriga, hontiga, insida, ruza, malica, senhonta, malhonesta, sarkasma… |
Jaro |
malagrabla, malfacila, malbona, mizera, malfavora, malfekunda, malfeliĉa… |
Konsilo |
falsa, malbona, misa, ruza, dubinda, damaĝa, malsperta, malĝusta, perfida… |
Malsano |
danĝera, dolora, senelira, martira, suferiga… |
sorto, fato, fatalo, |
severa, malfeliĉa, malgaja, trista, amara, malklara, malhela, peza, malfacila, senespera, obskura, mava, likvida, deprima, sklaviga… |
Spirito |
kolera, danĝera, malica, malsana, freneza, pesimisma, mava, malprudenta, histeria… |
Tempo |
mizera, malfavora, malfacila, malĝoja, malgaja, senespera, trista, streĉa, perdita, enua… |
Homo |
frivola, malvirta, senhonta, regavida, komandema, ordonema, perfida, danĝera… |
Vivo |
kruda, malĝoja, doloriga, peza, senkompata, sklava, malespera, senespera, mizera… |
vorto, parolo (en la ĉeĥa lingvo jazyk (lango) |
sarkasma, akra, aĉa, malica, malneta, venena, senkora, malĝentila, malhonesta, damaĝa, sentaŭga, kolera, malvarma, frosta, pika, malsincera, flata, mensoga, vund(ig)a, moka, malbona… |
2009-03-14 J. Werner
INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel. 466611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo = 200,- Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj