Informilo 03/2012

Enhavo:
172 libroj,
Terminologia trejnado,
Mesaĝo=125 jaroj E-o,
IJK Azio,
Lingva foiro en Prago,
Google ektradukas,
El redakcio,
Kroataj 
fervojoj,
Junulara kaj E-mental-renkontiĝo

 

Pasintjare aperis 172 libroj en Esperanto

Dum la jaro 2011 en nia libromerkato aperis 172 libroj + broŝuroj en/pri Esperanto, kun entute 19 775 paĝoj, do iom malpli ol averaĝe dum la lasta jardudeko. La plej aktiva Esperanto-eldonejo denove estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 26 volum(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstrulaj aŭtoroj, kiujn plejparte li tradukis.

El Libera Folio

UEA invitas al terminologia trejnado

Subten-intence al siaj junaj membroj, UEA ofertas al du studentoj la eblon partopreni trejnadon pri terminologio en la Universitato de Vieno ekde la 8-a ĝis la 14-a de julio ĉi-jare. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado. Studentoj povos ricevi ses universitatajn poentojn (laŭ ECTS) pro partopreno en tiu ĉi intensa unusemajna kurso, post kiu eblos ekzameniĝi kaj, kaze de sukceso, ricevi oficialan atestilon de Terminologia Manaĝero, agnoskitan en 18 EU-landoj.


UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, restadon kaj unusemaj-nan bileton por la publika trafiko en Vieno. Kandidatiĝojn oni sendu al la komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, Mélanie Maradan,

maradan@uea.org. Detalaj informoj troviĝas en la koncerna PDF-dosiero. La limdato por kandidatiĝoj estas la 8-a de aprilo 2012.


Kiu opinias tian instigon al faka laboro subteninda kaj volas ebligi terminologiajn aktivadojn ankaŭ en estonteco, povas donaci al Fondaĵo Wüster, la speciala fondaĵo de UEA por tiu celo.

Mesaĝo de Brian Barker

Laŭ mia memoro la unuan fojon en la historio de Esperanto oni kaj celeb-ros ĝian naskiĝtagon internacie kaj uzos la tagon por informi ĵurnalistojn, televidon ktp. pri la tago tra la tuta mondo. Ni laboras kiel oficiala labor-grupo de UEA.

Tiun tagon ni nomos “Esperanto-Tago” kaj ĝi okazos la 26-an de julio 2012. Tio estas la naskiĝtago de Esperanto ĝuste antaŭ 125 jaroj. Tiu dato estas la publikig-tago de la “Unua Libro” La celo de la kampanjo estas ne nur celebri, sed informi ĵurnalistojn, televidon ktp. pri la nunaj atingaĵoj de la internacia lingvo – Esperanto. Ni bezonos ĉies helpon ! Sendu la nomon de via landa respondeculo kaj laŭeble proponu vian subtenon.

Tamen intertempe bonvole informu vian lokan radio-elsendejon kaj lokajn ĵurnalojn pri nia Jubilea jaro 125.  Bonvole libere uzu ĝian emblemon alkroĉitan – ne ekzistas kopirajto.

Brian Barker

Respondeculo pri Informado UEA Laborgrupo – Projekto 125

IJK dufoje sinsekve en Azio

Post trisemajna necerteco pri la loko de la 68-a Internacia Junulara Kongreso post la subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la Estraro de TEJO decidis okazigi ĝin en Hanojo, Vjetnamio, kiu ĉi-jare gastigos ankaŭ la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto. Decidita estis ankaŭ la loko de la TEJO-kongreso en 2013. La 69-a IJK okazos en Israelo.
Pli da informoj pri ambaŭ decidoj legeblas en la intervjuo kun la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj kun la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar. Adreso: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=442.

Lingua Show (Lingva foiro)

estas unusola internacia lingva kaj kleriga foiro, kiu peras maksimumon da gravaj informoj en la sfero de lingva kaj ĝenerala klerigado. La foiro okazos en foirejo de Prago – „Výstaviště Holešovice“ en la tagoj 15. – 16. 3. 2012. La vizitantoj akiros informojn pri studado eksterlande, pri lingvaj kursoj kaj restadoj, pri lingvaj ekzamenoj, internaciaj interŝanĝaj programoj, pri la plej novaj lern-materialoj ktp.

Lingva foiro proponas al ekspoziciantoj unikan okazon prezenti siajn produktojn kaj servojn el la sfero de studado de fremdaj lingvoj. Grava parto de la foiro estos granda aldona kultura programo, alloga por vasta publiko.

Ni atentigas, ke la 15.3. de la 15-a horo en la foirejo en la kadro de foiro de lingvoj (Veletrh jazyků) prezentos Esperanton d-ro Petr Chrdle. http://www.linguashow.cz/veletrh/lingua-show.html

Google ektradukas Esperanton

Ĉi tiu teksto estas verkita en Esperanto. Se vi legas ĝin en alia lingvo, danku la entreprenon Google. Cetere, ankaŭ se vi legas nian bultenon en Esperanto, vi povas danki al Google. Ekde nun la reta tradukilo de Google komprenas kaj parolas Esperanton, kiu iĝis la 64-a lingvo, subtenata de la retejo. Tio signifas, ke eblos traduki al kaj el Esperanto ne nur en la traduk-retejo de Google, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj retaj servoj, kiuj uzas la saman tradukilon. La artikolo en aliaj lingvoj: English, Espańol, Svenska, По-русски, 中文

La teamo de Google-tradukoj diskonigis la aldonon de nova lingvo en sia oficiala anglalingva blogo, samtempe donante bazajn informojn pri la ling-vo. Laŭ la blogaĵo, “Esperanto havas centmilojn da aktivaj parolantoj”, kaj “kelkaj centoj eĉ lernas ĝin denaske”. La celoj de Esperanto kaj Google-tradukoj koincidas, ĉar ambaŭ volas helpi homojn kompreni unu la alian, skribas Thorsten Brants, kiu afiŝis la blogaĵon.

La teamo de Google laŭ li estis surprizita de la bona kvalito, kiun jam eblas atingi per maŝina tradukado de Esperanto, konsiderante, ke la kvanto de ekzistantaj tradukoj, sur kiuj Google povas bazi sian traduk-algoritmon, estas malgranda.

Ekzemple por la germana aŭ hispana lingvo Google havas centoble pli da datumoj. Esperanto estis konstruita tiel, ke ĝi estu facile lernebla por homoj kaj tio ŝajnas helpi ankaŭ maŝintradukadon, kiel skribis Thorsten Brants. Transprenite el Libera Folio.

Koncize el la redakcio

  1. Al tiu ĉi marta Informilo kaj Antaŭen estas almetita invito kaj aliĝilo por la 6-a Internacia kongreso AEH-IKEH, kiu okazos de la 13.– 16.9.2012 en la somera restadejo Štíří Důl. Detaloj en la aliĝilo, aŭ ĉe la redakcio.

2) La redakcio dankas al la membroj pro liverado de artikoloj por Informilo, sed atentigas, ke nia gazeto ne estas taŭga por politikaj kritikoj kaj similaj pamfletoj. Ankaŭ fakaj artikoloj apartenas al gazetoj fakaj.

3) La eldona Asocio F.V.Lorenz en Rio-de-Janeiro en Brazilo eldonis sian ĉiujaran interesan libron „Almanakon Lorenz 2012“. Mendu ĝin por 20 eŭroj ĉe editora_lorenz@uol.com.br.

4) La redakcio dankas, ke Vi ne forgesis pagi la kotizon por 2012.

5) Kiu interesiĝas ricevadi nian gazeton en elektronika formo per e-poŝto (e-mail), bonvolu sendi vian konsenton al la redakcio: aeh-ikeh@volny.cz

Ni ne volus altigi kotizojn, do ni tiel iomete ŝparus la poŝtelspezojn.

Stacio intermodala kaj novaj linioj en Rijeka – Kroatio:

La internacia kompanio ICTSI, orientiĝanta pri servoj rilate al kontenera transporto, subskribis interkonsenton kun Kroataj Fervojoj (Hrvatske Željeznice – HŽ) cele pligrandigi kapaciton de kontenera intermodala stacio en la marhaveno Rijeka. La urbo Rijeka estas la plej granda marhaveno en Kroatio kaj la dua ekonomie plej signifa urbo en la lando, kaj servas kiel transŝarĝejo de varoj transportataj plu al Hungario, Ĉeĥio, Serbio, Bosnio kaj Hercegovino, Slovakio kaj suda Pollando. Kontrakto enhavas ankaŭ parton pri plano de ICTSI konstrui kvin klientajn trakojn en longo po 400 metroj. Laŭ la gazeto Železničář preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann

Kiel ni internacie BIERumis

Jen ĝi estas malantaŭ ni. La unua BIERo, kio estas mallongigo de tute sobra nomo “Brila Internacia Esperanta Renkontiĝo”. Kiel la unuan gustumejon de la ĉeĥa nacia trinkaĵo la organizantoj el Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj „E-mentalo“ elektis por la 4-a kaj la 5-a de februaro la urbon Pardubice kun ĝia bierfabriko Pernštejn. Kvankam la biero inspiris la tutan aranĝon, estis momentoj, kiam estis postulita tuta sobreco. Ekzemple tiam, kiam oni rajdis ĉevalon.

La aranĝo fakte komenciĝis jam vendrede la 3-an de februaro en Prago, kiam venis eksterlandaj partoprenantoj el Germanio, Hungario kaj Nederlando. (Kun cititaj landoj tio estas iom komplika. Zsófi estas hungarino, sed nun vivas en Pollando, kaj Sjoerd estas nederlandano vivanta en Svedio /sed li alvenis el Svisio/, nur Thomas estas vera germano). Kun kelkaj pragaj esperantistoj ili vespere promenis tra la praga burgo Hradčany.

Sabate sekvis la translokigo al Pardubice. Ĉi tie la praga parto renkontis aliajn partoprenantojn – inkluzive plian internacian plifortigon: polinon Justyna (sed tio denove komplikas, ĉar Justyna laboras en la ĉeĥa urbo Brno). Plej frue oni devis loĝiĝi ĉe Lenka (loka esperantistino) kaj tagmanĝi. La ĉefa programo sekvis post la tagmanĝo – vizito de ĉevalejo en la vilaĝo Staré Žďánice, kiu situas proksimume 15 kilometrojn for de Pardubice.

Rajda epidemio, aŭ rajdis ankaŭ „Diktatorino“. La ĉevalojn ni vizitis, ĉar unu el la lokaj esperantistoj, Jirka Kosnar, en la ĉevalejo ofte helpe laboras. Do ni havis avantaĝon. Unue tio aspektis, ke siajn rajdajn kapablojn volas provi nur Lucka. Ĉiuj aliaj klare diris, ke ne ekzistas forto, kiu devigus ilin ĉevalrajdi. Profunde kontraŭstara estis Vlasta, la Diktatorino de E-mentalo’ Vlasta, kiu daŭre ripetis, ke ŝi havas problemojn kun ekvilibro. Do ni ĉiuj eniris la ĉevalejon ĝojatendante karesadon de ĉevaloj.

Sed laborantoj de la ĉevalejo opiniis, ke se ni jam venis, la nura karesado ne povas sufiĉi al ni. Do ili ordonis la ĉevaladon deviga por ĉiuj. Montriĝis, ke la problemo ne estas la rajdado mem, sed surĉevaliĝo kaj poste deĉevaliĝo. Ĝuste tiu ĉi parto de la rajdo fariĝiskomuna amuzaĵo (almenaŭ por tiuj, kiuj per ambaŭ piedoj staris surtere). Je la dispono ni havis du ĉevalojn – unu kun selo kaj la duan sen selo. Ni povis elekti laŭ nia plaĉo – kaj kelkaj decidiĝis por ambaŭ. En la malvarma vetero montriĝis, ke rajdi ĉevalon sen selo estas multe pli komforta – ĉar la ĉevalo varmigas. Ka jni eĉ ne parolas pri tio, ke al la selo mankis
manteniloj…

La eksaj rifuzantoj de la rajdado iĝis ĝojatendantaj volantoj. Krounu – la Diktatorino. Sed ankaŭ ŝia vico venis. Ŝi defendis sin vere forte, sed kontraŭ la fortosupereco ŝi ne povis sukcesi. Verŝajne neniu el ni poste ĝojis tiom multege, kiel ŝi – ĉar ŝi eksciis, ke la problemoj kun la ekvilibro ne estas tiom seriozaj… Sed finfine venis ankaŭ la karesado kaj nutrado, pri kiuj ni ĉiuj tiom multe antaŭĝojis. Ni eksciis ion pri la ĉevaloj, sed poste jam sufiĉis la rigardo al horloĝo kaj ni konstatis, ke nin atendas plia programero…

.

.

Kio ligiĝas al Pardubice. Ni vizitis la klubejon de lokaj esperantistoj, kie ni kun ĝuo trinkis kafon kaj teon kaj manĝis bongustajn kukojn. Ni konatiĝis kun la agado de esperantistoj en Pardubice kaj finfine venis konkurso. La kondiĉo por la partopreno en la aranĝo estis, alporti ion, kio iusence ligiĝas al Pardubice. La loĝantoj de la urbo havis la taskon facilan – ili alportis sin mem.

Sed aperis ankaŭ fotoj en libro, kiuj estis tute hazarde faritaj en Pardubice, Thomas el Dresdeno montris ŝtonojn el Elbo (li prenis ilin ja el Dresdeno, sed ĉar ankaŭ tra Pardubice fluas Elbo, oni ne povas ekskludi, ke la rivero alportis ilin el Pardubice. Lucka surkapigis pintoĉapon kun alfiksita ĉevaleto (ludilo) kaj kronon el mielkuketoj (Pardubice famas pro mielkukoj) kaj Vlasta prezentis la Verdan Turon (unu el la dominantoj de Pardubice). La prezento de Vlasta tute ne estis triviala – la Verdan Turon ŝi konstruis el glasetoj da menta alkoholaĵo (inter ĉeĥoj konata kiel “la verda”).Tiuj, kies ideo plaĉis plej multe, ricevis pardubican mielkukon en la formo de bieroglaso…

Finfine la biero trinkebla! Jam alproksimiĝis la tempo de la vespermanĝo, do ni ekmarŝis al la loka bierfabriko, aŭ pli precize en ĝian restoracion. Krom la manĝaĵo inter la menditaĵoj memkomprene ne povis manki tio, pro kio ni ĉiuj renkontiĝis – biero. La pardubicaj bieroj – do hela dekkvargrada kaj malhela deknaŭgrada – estas eksterordinare bongustaj. Tiun ĉi momenton ĝuis precipe tiuj, kiuj ĝis nun ne rajtis trinki eĉ unu guton, ĉar ili deĵoris kiel ŝoforoj.

Ĉar la etoso estis bonega kaj ĉar kelkaj BIERanoj antaŭnelonge partoprenis JES (Junularan E-Semajnon) en Gdansko, ne povis manki kelkfoja kantado de Iamo longe for (konata kiel Valso por adiaŭo).

Kiam alproksimiĝis la fermohoro, ni ekmarŝis al la domo de Lenka por tranokti. Sed la amuzo daŭris. Ĉe la kuireja tablo ni babilis kaj kantis. Kaj por ke ni ne restu nur ĉe Iamo longe for, naskiĝis nova tradicio – Elefantoj, do infana kanto pri tio, ke unu elefanto balanciĝadas sur araneaĵo, poste ĝi vokas la duan elefanton, poste la trian, la kvaran – kaj tiel eblas daŭri senfine. La kanto estas amuza ankaŭ pro tio, ke dum ĝi oni montras mansignojn.

Elefantoj konkeris la urbon. La dimanĉa antaŭtagmezo estis dediĉita al konatiĝo kun lokaj vidindaĵoj. Sed post la bongusta tagmanĝo malag-rable alproksimiĝis la tempo, kiam ni ĉiuj devis adiaŭi.

Por ke ni forigu la malĝojon kaj pli ni ĝuu la komunajn momentojn, ni ekkantis Elefantojn. Sed ni tute ne volis ĉesi. Ni do iris tra la urbocentro kaj montrante kantis. De temp-al-tempe bojanta hundo, kiu preterpaŝis nin, sciigis nin pri sia opinio, sed por ni tute ne gravis. Sur la araneaĵon ni kantigis 47 elefantojn… Sed jam venis la trajno… Do ankoraŭ ni kantis Iamo longe for kaj ĝojis, ke espereble naskiĝis nova tradicio de BIERaj renkontiĝoj. Do, je via sano venontfoje!

Dan Mrázek

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.