Informilo 02/2012

 

Enhavo:
Monda Pup-ekspozicio,
Internacia festivalo Xanten,
Teleskopo,
Fervoja mondo,
Rutenio,
Prezentado pri B.Němcová,
Tristaj forpasoj

 

Monda Pup-ekspozicio per Esperanto

Kun la ĉeesto de la urbestraro kaj la ĉefaj amaskomunikiloj (NHK, Yomiuri, Asahi, Nihon Keizai, ktp.) la 1-an de oktobro 2011 estis inaŭgurita la Monda Pup-ekspozicio per Esperanto en Izucu Yaŝiki – sidejo de la Nova Turisma Asocio en la urbo Higashikagawa.


En mia inaŭgura parolado kiel prezidanto de la Asocio (skribas Etsuo Miyoshi), mi esprimis, ke ĉi tiu ekspozicio klare montris la gravecon de kulturaj interŝanĝoj, kion 25 artikoloj en la gazetaro de 11 landoj el 4 kontinentoj prave montris. La ambasadorino de Pollando, s-ino Jadwiga Maria Rodowicz-Czechowska, asertis, ke la ekspozicio certe estas sukcesa kaj kontribuas al la daŭra interpopola interkompreniĝo. La ambasadoro de Argentino en Japanio, s-ro Raúl Dejean, sendis gratulmesaĝon okaze de la malfermo de la evento.


630 pupoj el 22 diversaj landoj kaj kontinentoj, Japanio, Afriko, Orienta Eŭropo kaj Sud-ameriko estis montrataj dum 10 tagoj en laŭlandaj standoj. La vizitantoj trovis informojn pri la landoj kaj ilia rilato kun Japanio en la aldonaj paneloj, bele ornamitaj per fotoj pri turismaj allogaĵoj, mapoj kaj la bildoj pri la pupsendintoj. La pupoj estis el porcelano, ligno, ŝtofo ktp. kaj portis tradiciajn kostumojn.


Unu el la plej valoraj kontribuoj estis farita de Vlaďka Chvátalová, ĉeĥa esperantistino, laboranta kiel EU-interpretisto kaj gvidanto de la orfejo ‘Nabouba’ en Benino. Ŝi kolektis 52 interesajn pupojn el Benino, Ganao kaj Togolando kaj grandpakaĵe ilin portis al Belgio kaj de tie sendis ilin al Japanio. Ekstere la gastoj estis bonvenigataj de 22 flagoj kaj interne apud kartona terglobo troviĝis Esperanto-flago por montri, ke la kolekto estis farita danke al Esperanto-parolantoj.


Dum la ekspozicia periodo okazis tri atelieroj pri marionetfarado, ombroludado kaj en la restoracio oni estis servataj per argentinaj vegetaraj pladoj. Proksimume 10 000 homoj vizitis la eventon. Laŭ la enketo plenigita ĉe la fino, la beleco de la kostumoj kaj la ĉarmaj pupvizaĝoj pleje altiris la atenton kaj vizitantoj esperas en la baldaŭa estonteco vidi aziajn pupojn. Ni celas tiel vastigi la eventon, ke ni altiru 100 000 homojn al la aranĝo.

Informis: Etsuo Miyoshi, prezidanto de la Nova Turisma Asocio

La 28-a Internacia festivalo en Xanten.
27. 12. 2011 – 3. 1. 2012 Kadra temo: BENELUKSO

La jarfina Internacia festivalo prezentas altkvalitan programon kaj riĉan originalan E-literaturon el pluraj landoj de la mondo. Dumtage ni ĝuas diversajn seriozajn prelegojn, seminariojn kaj aliajn interesajn aktivaĵojn. La vesperaj programeroj estas kutime distraj.

Ĉi-foje oni elektis Xanten por realigo de la 28-a IF. Ĝi situas apud la nederlanda limo kaj ne tre malproksime de Belgio kaj Luksemburgo. La kadra temo estis “Benelukso”. Kun la urbo kaj la apuda arkeologia parko ni povis konatiĝi dum duontagaj ekskursoj.

Al la aranĝo aliĝis 121 geesperantistoj el 17 landoj. La plej foraj venis el Japanio, Brazilo, Israelo, Rusio. Partoprenis ĝin ankaŭ la germana ambasadoro en Rusio Ulrich Brandenburg kun sia edzino. La aranĝo komenciĝis per interkona vespero kun multaj amuzaj programeroj. La unuan tagon estis pritraktita la kadra temo. Matene okazis forumo, kiel enkonduko al pluraj prelegoj tuŝantaj tiun ĉi temon. Ĝin lerte gvidis Claude Nourmont kaj Kristin Tytgat. En la semajno eblis elekti el multaj aliaj prelegoj pri variaj temoj. Allogis ĉefe tiuj pri diversaj vojaĝoj.

Amri Wandel el Israelo prezentis al ni la afrikan kontinenton. En Tanzanio li surgrimpis la monton Kilimanĝaro. En Namibio ravis lin la Himba-tribo. Li entuziasme rakontis pri siaj aventuroj, dum ni spektis nekutimajn pejzaĝojn. La franco Rémy Bouchet donis informojn kaj promenigis nin pere de belaj bildoj tra Laoso. Ugo kaj Annarosa el Italio partoprenis la unuan kongreson de Armena E-Asocio. Ili raportis pri la evento kaj parolis pri siaj spertoj en tiu ĉi rava lando. Tatjana Loskutova estis instrucele en Indonezio – la lando de ĉiama somero. Ŝi instruis Esperanton en kvin lokoj de la insuloj Javo kaj Sumatro kaj ŝi vizitis ankaŭ la insulon Bali. La japana paro, ges-roj Huĝimoto raportis pere de filmoj pri la tertremo kaj la cunamo, kiuj trafis ilian landon printempe, kaj pri iliaj konsekvencoj.

Okazis du E-kursoj, tenis-turniro, kutima ĉina gimnastiko kaj dancves-pero. Grandan sukceson havis atelieroj pri produktado de belaj ornamaĵoj el bidoj por silvestra vespero kaj prilaborado de steatito (sapŝtono). Esperanto-retojn kaj la fabelan mondon alproksimigis al ni Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko el Rusio. Ni admiris ilian ekspozicion de fantaziaj kreaĵoj. Pri la tradicia sporta evento en Nijmegen informis Rob Keetlaer. La historion de enciklopedioj kaj la fonon de Vikipedio klarigis Ziko van Dijk.

Pri la moskva eldonejo Impeto parolis Dima, Anna kaj Mikaelo, pri la armena skribaro Susanna Baghdasaryan, pri korea ginsengo, alta sango-premo kaj kolesterolo informis Harald Schicke. Kun Kees Ruig oni povis mediti kaj mantrumi. Aŭtoraj horoj okazis kun Mikaelo Bronŝtejn kaj Anneke Schouten-Buys.

Dum vesperaj programeroj ni ĝuis rusan, nederlandan, israelan kaj internacian vesperojn. Ĉiu havis sian ĉarmon kaj alportis ion novan al la partoprenantoj. La plej elstara spektaklo estis brila prezentado de la teatraĵo “Ludoviko” de Georgo Handzlik. Lia alia sukcesplena vespero estis gitarkoncerto. Post la fino de ĉiuj vesperaj prezentaĵoj ni translokiĝis al la “Knajpo”, kie ni ĝuis bonan etoson ĝis malfruaj noktohoroj.

Jam tradicie, okazis la 5-a IVU (Internacia Vintra Universitato), en kiu multaj partoprenantoj ekzameniĝis kaj ricevis diplomojn. La astrofizikisto Amri Wandel ĉiam surprizas kaj donas novaĵojn el scienca esplorado de la kosmo. Lia plej interesa prelego prezentita dum IVU temis pri: “Novaj planedoj kaj sunsistemoj”.

La tuttaga ekskurso celis la nederlandan urbon Nijmegen, kie ni promenis sub la gvido de “kapitano” Kees Ruig kaj loka esperantisto. Poste ni ŝipkrozadis sur la rivero Waal manĝante bongustajn patkukojn.

Post la tradicia silvestra bankedo, la balo estis inaŭgurita per polonezo. Sekvis plurfoja festado de la Nova Jaro laŭ diversaj horzonoj. La novjara promeno laŭ lago refreŝigis la partoprenantojn.

La festivalo estis bone organizita de nia kara HDP (Hans-Dieter Platz) kaj ni jam ĝojatendas la venontan ĉi-jarfine en Dortmund por komune ĝui neforgeseblan semajnon en amika internacia rondo. Liba Gabalda

T e l e s k o p o

Teleskopo estas scienca revuo, aperanta surrete por publikigi internacilingve artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj, kiuj povas esti elŝutataj tute SEN-PAGE pere de kiu ajn komputilo konektita al interreto kie ajn tra la mondo. Redaktas: Dominique Vieira, doktoriĝanto pri historio ĉe Federacia Universitato de Goiás en Brazilo.


Por sendi al la revuo Teleskopo viajn opiniojn, demandojn, sugestojn, kritikojn kaj tiel plu, simple kontaktu nian redaktoron pere de la retpoŝtadreso:
redaktoro@teleskopo.com

Internacilingva Scienca Revuo, http://www.teleskopo.com

Jen artikoloj en la tria eldono (= jaro 2011):

– Apertium kaj Esperanto – Enkonduko al neregula maŝintradukado al kaj el Esperanto per malfermkoda platformo – Jacob Nordfalk kaj Hčctor Alňs i Font,

– Aterosklerozo – Epidemologio, evoluo – Anthony Lucas,

– Monografio pri la Gotha-letero de L.L. Zamenhof – La enigma odiseado de Zamenhofa letero – Bert Boon,

– Pech Maho: Opidumo en Suda Gaŭlio – Arno Lagrange

fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

El la fervoja mondo

informoj pri pluaj 3 landoj: Germanio:

Sanigo de kvaronvagonaroj por berlina urbofervojo S-Bahn

Germanaj Fervojoj deziras konservi la vivkapablon de la vagonaj kombinaĵoj, t.n. kvaronvagonaroj tipo 485 de la berlina urbofervojo ĝis la jaro 2017. Tiucele oni komplete sanigos 80 duvagonajn kombinaĵojn kaj renovigos iliajn internaĵojn per sumo 20 milionoj da eŭroj. Reaktivigitaj estos ankaŭ 20 portempe finservitaj trafikiloj. La renovigon plenumos la riparejoj DB en Wittenberge. La serio 485 aperis en tiama GDR kaj estis fabrikata en la jaroj 1988 ĝis 1992 en la tiama fabriko LEW Hennigsdorf, nun Bombardier.

Hispanio: Al pasaĝerkajoj venos trafikiloj de du ŝpuroj

Pludaŭras konstrulaboroj cele plilongigi la grandrapidan linion AVE de Barcelono nordorienten, al la franca landlimo apud Figueres. La linio estas pliparte konstruita kaj ekipita per kontaktolineo. Krude finkonstruita estas la subtera staciparto en la interstacio Girona, kaj sur ĝia plafonplato nun kreskas priserva halo. Kvankam Hispanaj Fervojoj havas plejparte larĝan ŝpuron, AVE estas konstruata kun normala 1435 milimetra ŝpuro. Kaj en la stacioj apud iuj kajoj estas trakoj kun du ŝpuroj, por ke ĉi tien povu veni trajnoj de ambaŭ ŝpuroj.

Hungario:
Senpaga Interreto en pasaĝervagonoj InterCity

Hungara pasaĝertrafik-entrepreno MÁV-START ekuzis trajnojn „WiFi InterCity“. Temas pri livero de senpaga Interreto en IC vagonoj de la tria generacio. En elektitaj ekspres-trajnoj inter Budapeŝto kaj Miskolc (unu trajnparo trafikas sur la linio Budapest-Keleti – Nyíregyháza – Debrecen – Szolnok – Budapest-Nyugati) pasaĝeroj tiel povas dum la vojaĝo rapide kaj senpage konekti al Interreto. La senpagan WiFi reton oni povas uzi helpe de la sistemo WLAN por personaj portkomputiloj („laptop“), PDA – aparatoj aŭ poŝtelefonoj. Kompilis Jindřich Tomíšek

Rutenio

Rutenio estas malgranda lando, havanta areon de 12 800 km2, kiu neniam estis sendependa, nur ĝia parto ne plenajn kvar monatojn „ĝuis” aŭtonomion. (rutenio kun minuskla „r” estas ĥemia elemento, nomata laŭ la latina nomo de Rusio :Rutenia) Dum la historio Rutenio apartenis al diversaj regnoj.

En la 10-a kaj 11-a jarcentoj al Kieva Rusio, ekde la fino de la 11-a jarcento ĝis 1918 al Hungario, eĉ kiam Hungario mem estis nur parto de la Aŭstria-Hungaria regno; 1919 Rutenio estis kunigita kun Ĉeĥoslovakio kaj nomiĝis Subkarpata Rusio. 2. 11. 1938 Hungario aneksis parton de Rutenio (kune kun la suda Slovakio), 22. 11. 1938 la restinta parto de Rutenio akiris aŭtonomion, sed 11. 3. 1939 Hungario aneksis ankaŭ tiun ĉi reston. Ekde 29. 6. 1945 Rutenio estas parto de Ukrainio kaj nomiĝas Transkarpata regiono.

En neniu alia loko de Eŭropo vivas tiom da etnoj en tiel malgranda teritorio. Kiam Rutenio apartenis al Ĉeĥoslovakio, en la rutenaj lernejoj oni instruis 11 lingvojn: rutenan, ukrainan, rusan, slovakan, ĉeĥan, polan, germanan, hungaran, rumanan, ciganan kaj jidan (judgermanan). Certe tie sonis eĉ dekdua lingvo – la hebrea, kvankam ne en fundamentaj lernejoj, ĉar judoj parolis jide, sed en Mukaĉevo estis juda universitato, unu el la du en la tuta mondo (la alia estis en Jerusalemo).

Lubomír Středa

 

Ne nur informo – ankaŭ rakonto

Estas lundo, la 23-a de januaro 2012, kaj la salonego atenteme aŭskultas, kiel BOŽENA NĚMCOVÁ, la ĉeĥa verkistino, rakontas pri sia vivo (pere de la aktorino Stanislava Hošková). Božena Němcová ja havis malmulte da kialo tiel gaje aspekti, ĉar ĝuste en la etapo, kiun la nuna aŭtorino bildigas, ŝi havis nur kelkajn tagojn ĝis la morto (21.1.1862). En la dramo la verkistino rememoras kaj bilancas sian 42-jaran vivon…, ŝi sentas ĝian finon…

.

Sed la aŭtoro, ČESTMÍR VIDMAN, povas esti kontenta. Hodiaŭ realiĝis lia deziro – estis prezentita la dramo „Božena Němcová – kněžna české literatury“ (Božena Němcová – la princino de la ĉeĥa literaturo). Des pli dankema li estas, ke li tiel kontribuis al la omaĝa rememoro de la ŝatata verkistino en ĉeĥa kaj slovaka nacioj.


Post la prezentaĵo memorigis nin sinjorino Dana Steinová, la programestrino, ke oni jam ĝuis similan prezenton – pere de la neforgesebla Eva Seemannová. Ŝi substrekis, ke Eva kaj Čestmír estis duopo, sen kiu la 30-jara programaro de la Kulturcentro VLTAVSKÁ – Prago, ne estas imagebla. Poste ŝi petis la aŭtoron, ke li iom bilancu sian verkfaradon en la lastaj jaroj kaj diru, ĉu li ankoraŭ (en siaj 90-jaroj) laboras sur la literatur-kampo. Do, nia aŭtoro respondis, ke dum la pasintaj sepjaroj, de kiam li vivas en la Hejmo de vid-handikapitoj, li publikigis 6 volumojn. Preskaŭ ĉiujn en la spegulformo ĉeĥa-Esperanta. Kaj ke nun estas en preparstato du aliaj volumoj. Kaj li substrekis la grandan meriton de la tradukanto Jaroslav Krolupper.

La aŭtoro ne forgesis „fieri“, ke li pro sia Esperanta laboro de Ĉeĥa Esperanto Asocio estis honorigita per diplomo. La aŭskultantaro – kompreneble ne-Esperanta, sincere aplaŭdis. Kaj ni, esperantistoj, aprezu alte, ke la estrino dum la 30 jaroj montras sian favoron al Esperanto – certe pro tio, ke ĝin digne reprezentas la perantoj – Eva Seemannová kaj Čestmír Vidman.

Ne pro fiero, sed pro informo kaj imago de la laboro, mi precizigas: se nia amiko Čestmír estas „la cerbo“ de la eldon-agado, mi estas „la manoj“…

Li tajpas siajn verkojn sur la malnova tajpomaŝino (parkere), poste ni tion kune korektadas kaj mi reskribas ĝin en la komputilo kaj prizorgas la pres-laboron. La plej aplaŭdinda tamen estas la laboro de J. Krolupper – koncerne la Esperantan tradukon. Mi ĵuras – kaj vi tion kredu!

Margit Turková

Tristaj forpasoj:

Eliška “Eli” URBANOVÁ (naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en Čáslav, Ĉeĥio – mortis la 20-an de januaro 2012 en Prago) estis ĉeĥa Esperanto-poetino, honora membrino de UEA kaj ĈEA, laŭ knabina nomo Vrzáková, instruistino; eks-akademianino; kiel poetino debutis Urbanová en la jaro 1940, kiam la librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian lirikaĵon en la ĉeĥa lingvo Zrcadlo (Spegulo). En 1948 ŝi ellernis Esperanton kaj jam post kelkaj monatoj estiĝas tekstoj, versoj … De tiam ŝi verkis multajn originalajn poemojn, el kiuj la plej bonaj atingis aprezon en Belartaj konkursoj de UEA. Eli Urbanová estas unu el la fondintoj de Internacia Verkista Asocio en la jaro 1956 kaj dum tri jaroj estis membro de la juĝkomisiono por Belartaj konkursoj. Inter 1986 kaj 1995 ŝi estis akademianino. En 2001 ŝi akiris OSIEK-premion pro sia verko Hetajro dancas.

.

.

.

.

MILAN NEUWIRT,(79-j), nia multjara membro el Vřesina, mortis la 13-an de januaro 2012; kiu volas rememorigi lin, bonvolu trarigardi la fotoalbumon. Kontakto: Esperanto-klubo Ostrava-Vítkovice ret-adreso: rondeto@centrum.cz

.

.

.

.

.

.

.


Inĝ. ANTONÍN KLADORUBA
el Studénka forpasis la 28-an de aŭgusto 2011 (91j.) La redakcio ricevis tiun ĉi mesaĝon nur fine de januaro 2012.

Honoron al ilia memoro. red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel. 
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.