Informilo 01/2012

Enhavo:
Al nova jaro,
Granda E-vortaro,
Forpasoj de Václav Havel kaj Vida Jerman,
IJK,
Tibor Sekelj,
Lingvaj atentigoj,
El fervoja mondo,
E-Silvestro

La jaro 2012 estas ĉi tie

Mi sendas novjaran bondeziran saluton al ĉiuj membroj de AEH, al ĉiuj abonantoj de nia regula monata gazeto, ankaŭ al ĉiuj favorantoj de nia organizo, kiuj estas dissemitaj en multaj landoj. Kiel la nova prezidantino de AEH mi ne havas tro da spertoj en la gvidado de AEH, sed mi esperas, ke miaj plej proksimaj kunlaborantoj laŭ bezono helpos al mi. Bedaŭrinde la eksprezidanto Pavel Nechvíle rezignis pro sia sanstato, sed li restas almenaŭ en kontrola komisiono.

En tiu ĉi jaro estas planata la 6-a kongreso de AEH (post 5 jaroj), la restadejo estas mendita en refreŝiga domo en bela regiono de Bohemia-Moravia Montareto, inter Ždírec n.D. kaj Žďár n.S. La kongreso okazos en septembro kaj ĝi estos nur kvartaga pro ŝparo de via kaj nia mono. Ni klopodis trovi lokon, kie ni ankoraŭ ne kongresis, kie estas bela naturo. Bonvolu noti en vian kalendaron la datojn 13.–16.9.2012, skribu tie Štíří Důl (Skorpia Valo) ĉe Krucemburk. La oficialan invitilon kun aliĝilo ni sendos al Vi en la marta Informilo. Hodiaŭ ni ankoraŭ ne precize konas novajn prezojn de la restado.

Ni elpensas por Vi la programon, ke Vi povu ion novan lerni, amuziĝi, ekkoni ion ĝis nun ne konatan kaj ĉefe, ke Vi elektu la novan gvidantaron de AEH. Pro tio ni kalkulas kun Via ĉeesto. Dume Vi povas cerbumi, kiel ni povu malgrandigi la organizajn elspezojn por la eldonado de Informilo. Ekzemple, ĉu eldonadi nian gazeton nur 6-foje jare anstataŭ 12-foje, aŭ meti tien malpli da bildetoj, kiuj bezonas tro da tonero (farba pulvoro por kopioaparato). Tamen mi opinias, ke ni estas jam la unusolaj, kiuj sendadas al niaj membroj novaĵojn ĉiumonate, por kio multe dankemas aparte tiuj, kiuj pro sia sanstato aŭ maljunaĝo ne povas partopreni diversajn renkontiĝojn. Ĉu eble altigi la kotizon? Ankaŭ tion ni pritraktos dum la kongreso.

Mi volus ankoraŭ danki al ĉiuj, kiuj sendadas interesajn artikolojn al nia gazeto – Vi ĵus eklegis la 321-an numeron, kiun AEH eldonas jam la 28-an jaron sen ia paŭzo; mi volas danki ankaŭ al ĉiuj pluaj helpantoj el la redakcia stabo, el la komitato, kaj ĉefe al la kvar lingvaj korektan-toj, kiuj klopodas nian gazeton gramatike kaj stile plibonigi. Al Vi ĉiuj mi deziras multe da sano, kontento, sukceso kaj pluan elanon en tiu ĉi nova jaro 2012. Lenka Angelová

Naŭa versio de interreta E-vortaro

Fine de la pasinta jaro estis finitaj la laboroj pri la plua, jam naŭa versio de la Granda Vortaro Esperanto-ĉeĥa, kiu estas denove atingebla sur la interreta adreso www.esperanto.wz.cz.
Kompare kun la antaŭa versio ĝi estis ankoraŭ plivastigita kaj nun enhavas jam 267 mil vortojn kaj vortkunmetaĵojn. Krom tio granda atento en tiu ĉi versio estis dediĉita al kontrolo de la tekstoj kaj al forigo de malĝustaĵoj. Funde plivastigitaj estas ankaŭ ĉiuj helpdatumoj.

Aparte rimarkindaj en la notoj estas, krom pluaj datumoj ĉe multaj fakaj esprimoj, koncizaj klarigoj de iliaj signifoj, precipe gravaj por unusignifa tradukado. Plivastigitaj estas ankaŭ la notoj, kiuj referencas ĉe vortoj kun simila signifo. Tio povas ankaŭ helpi por preciza tradukado. Plie mi daŭrigis en komparado kun alinaciaj grandaj E-vortaroj, ĉi-okaze ĉefe kun la itala „h“Vortaro. La bezonon de tia komparado por konservado de unueca tutmonda Esperanto sen malavantaĝa influo de unuopaj naciaj lingvoj emfazis jam en la jaro 1909 Emile Boirac en la antaŭparolo al sia Plena Vortaro. J.Hron

Václav Havel kaj Esper(ant)o

Raporto pri forpaso de la unua prezidento de la memstara Ĉeĥa respubliko Václav Havel (+18.12.2011) tuŝis ankaŭ membrojn de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, same kiel esperantistojn eksterlande, kiuj perceptas lin kiel grandan aŭtoritatulon, kiu konstruigis pontojn inter nacioj kaj civitanoj kaj serĉis vojojn al rebonigo de homaj aferoj.“ Tiel sonas la oficiala kondolenco forsendita nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Kvankam Václav Havel ne estis esperantisto aŭ aktiva subtenanto de Esperanto, li fariĝis oficiala aŭspicianto de la Universala Kongreso de Esperanto en Prago (1996), venis persone saluti la kongresanojn kaj konsentis sen pago de aŭtorrajtoj eldoni kaj surscenigi tiuokaze sian dramon „Aŭdienco“. Malpli konatas, ke dum la Ekonomia Forumo en septembro 2007 en Krynica (Pollando) li vizitis la standon de la Eŭropa Esperanto-Unio kaj interesiĝis tie pri Esperanto.

Jen kiel pruvo la apuda foto de Václav Havel kun esperantistoj:

En septembro 2007, ĉe la Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando), li vizitis la E-standon de EEU kaj Andreo Sochacki faris la komunan foton: d-ro Sean Ó RIAIN (Irlanda Diplomato, Prezidanto de EEU), Etsuo Miyoshi (Mecenato de Esperanto, Prezidanto de Kompanio SWANY), Eduardo Kozyra (Vicprezidanto de Pola Societo Europo-Demokratio-Esperanto), Peter Baláž el Slovakio (E@I), Łukasz Żebrowski (Prezidanto de TEJO), Tobiasz Kaźmierski (volontulo en la CO de UEA).

Mia rememoro ne celas nekritikeme aprezi ĉion, kion Václav Havel faris dum sia vivo. Ekz. pluraj politikaj decidoj dum lia prezidado, i.a. rilate subtenon de militaj aktivaĵoj de Usono, povas esti por iuj (kaj ankaŭ por mi) diskutindaj kaj malfacile akcepteblaj, sed li certe multe meritis pri paca ŝanĝo de la reĝimo kaj ankaŭ de la divido de la tiama Ĉeĥoslovakio.

Lia aparta grandeco kuŝas precipe en lia agado antaŭprezida dum la antaŭa reĝimo. Li ne timis publike esprimiĝi, konsekvence batali kaj sekve multon el sia vivo oferi por komunaj aferoj, kiuj ŝajnis esti longtempe tute senesperaj – dum plejparto de la aliaj grumblis nur kaŝe kaj tie, kie tio ne danĝeris. Eble en tiu senco de la vorto Václav Havel estis pli granda esperantisto ol ni, kiuj parolas la lingvon tiunoman. Li estis portanto de espero, kiu por li ne egalis al nura pasiva atendado de la bona fino, sed al kuraĝo por agado kongrua kun lia morala konvinko. Eble ankaŭ en tio kuŝas lia mesaĝo por nia movado

Eĉ se la nuna ĝenerala politika situacio en multo malbonas kaj diferencas de la originaj esperoj post 1989, ni ne forgesu, ke ankaŭ Václav Havel grave rolis en tio, ke homoj en totalismaj landoj akiru bazajn homajn liberecojn – pri preso kaj publika esprimo de niaj opinio kaj kredo, pri libera aliro al informoj, pri grupiĝado, pri vojaĝado ktp. Tio ĉio nun ŝajnas al ni memkomprenebla kaj ne rimarkinda – eble ni tro rapide forgesis, en kia civitana nedigneco ni tiam vivis kaj kion esencan ni tiam malhavis interŝanĝe kontraŭ t.n. sociala certeco – kaj kiom multe tio i.a. ĝenis kaj kontraŭis la realigon de interna ideo de Esperanto.

Se eble ne tiom pro aliaj aferoj, certe almenaŭ por tio ĉi li meritas dignan aprezon kaj rememoron ankaŭ kadre de la Esperanta medio. Tiu kutime difinas sin politike neŭtrala (kvankam ja eĉ tiu sinteno pridiskutindas), – sed Václav Havel ne gravas precipe kiel prezidento de iu ŝtato, sed unuavice kiel kuraĝa humanisma pensulo kaj aganto kaj saĝa kaj tamen modesta homo de grandaj moralaj valoroj, kiuj povas daŭre esti inspiro kaj instigo por la vivo de ni aliaj.

Pavla Dvořáková www.esperanto.cz, transprenita el Libera folio

IJK-2012 ne okazos en Japanio

TEJO tre bedaŭras la anoncon, ke en la jaro 2012 IJK ne okazos en Japanio. Post kelkaj organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri or-ganizo de la kongreso. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj por helpi kunorganizi estas validaj kialoj, pro kiuj ni devis akcepti la rezignon. La amikoj el Japanio petas sinceran pardonon kaj esperas, ke tamen venos tempo, kiam ili povos plene sukcese organizi IJK. Sekva paŝo estas urĝe trovi novajn landon, ejon kaj organizan teamon, por ke oni tamen povu ĝui la IJK-etoson en la jaro 2012. La temo estis diskutata en la komitat-kunsido de TEJO dum la jarfina aranĝo JES. Ni invitas vin ĉiujn kun proponoj anonci sin al ijk@tejo.org. Malgaje sed optimisme Tina Tišljar, estrarano pri kongresoj.
laŭ http://tejo.org/eo/node/1405

Proksimiĝas la centa naskiĝdatreveno de

Tibor Sekelj

Li naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en la vilaĝo Spišská Sobota, kiam la urbo apartenis al la Aŭstra-Hungara Imperio. (Nuntempe la loko estas parto de la urbo Poprad en Slovakio). Post la infanaĝo en Rumanio, sekvinte la patran oficon, li abiturientiĝis en Nikšič en la nuna Montenegro.

En Zagreb, Kroatio, li diplomiĝis pri juro kaj iĝis profesia verkisto kaj ĵurnalisto. Tie li lernis desegni, skulpti, tie li konatiĝis kun la fenomeno Esperanto, kiu grave direktis lian vivon al diversaj partoj de la mondo, al diversaj okupoj. Li estis poligloto, kiu parolis imponan aron da lingvoj.

Komence de la dua mondmilito li elmigris al Argentino, multe vojaĝis, prelegis kaj eldonis multajn librojn. Li fariĝis antropologo kaj etnografo kaj la tutan vivon li kolektis kapkovrilojn, muzik-instrumentojn kaj maskojn. El la sovaĝaj brazilaj ĝangaloj li alportis por ni poezion de senalfabetaj indianaj popoloj.

En la jaro 1955 li fermis sian sudamerikan vivĉapitron kaj revenis en Jugoslavion, tamen poste li vojaĝis kaj verkis en Hinda Unio, fondis E-klubojn en Bolivio; li laboris ankaŭ kiel televida filmisto en Afriko, Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Eŭropa Esperanto-Unio nomis la jaron 2012 “La jaro de Tibor Sekelj“ kaj rekomendas al esperantistoj organizi omaĝprogramon pro lia datreveno. Tibor Sekelj finis sian profesian karieron kiel direktoro de la urba muzeo en Subotica en Serbio, kie estas ankaŭ lia tombo. Li mortis en la jaro 1988. Mallongigita el Libera folio

Forpasis Vida Jerman

La kroata aktorino kaj esperantistino Vida Jerman mortis en la aĝo de 72 jaroj, post mallonga malsano, la 10-an de decembro 2011 en Zagreb. Ŝi jam estis siaspeca „institucio“ en la kroata teatra kaj filma arto, kiam la aktoro Mladen Šerment malkovris al ŝi Esperanton kaj enkondukis la faman koleginon al la Studenta Esperanto-Klubo. Tie ŝi komencis roli en Esperanto en 1973, premiere aperis dum la Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo, kaj ne ĉesigis ĝis la morto.

Kiel profesia filmaktorino ŝi rolis plurlingve. Esperanto estis ŝia pasio, en sia profesia vivo ŝi aktoris ne nur kroate sed ankaǔ angle, hispane, slovene..

En Esperantujo, post la teatra agado kadre de Studenta Esperanto-Klubo, Vida Jerman aliris karieron de teatra solisto, prezentante monodramojn. Ŝi kontribuis per teatra programo al la Universalaj Kongresoj de  Havano, Seulo, Tampereo, Adelajdo, Montpeliero, Berlino, Tel-Avivo, Pekino, Varsovio, Fortalezo, Florenco. 

Kiam la Universala Kongreso
de Esperanto estis en Prago, ŝi preparis recitalon el la poezio de la ĉeĥa Nobelpremiito Jaroslav Seifert. En la tempo, kiam nia AEH organizis busan ekskurson al  la Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo 2001, ni memoras ŝin kiel la neforgeseblan reĝinon Maria Teresia de Miro Gavran en La plej mallonga tago de Maria Teresia, kiam Vida por sia multlanda esperantlingva publiko plenigis la plej luksan Zagreban teatron.

La internacia Esperantujo
ne havis multajn similkapablajn aktorojn, kiuj dediĉis tiom da energio al Esperanto; dum preskaǔ du jardekoj ŝi tenis la torĉon de nia teatra vivo. Kroataj esperantistoj havis la plezuron ĝui ŝian senmankan elparolon dum la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj en Bjelovar en majo 2011. Spomenka Štimec

Du lingvaj atentigoj:

1) Ekonomio kontraŭ ekonomiko: Laŭ la ĉeĥa-Esperanta vortaro de Karel Kraft, eldonita en la jaro 1998, aperis inter kelkaj eraroj tiu ĉi: Tion mi devas konfesi, kvankam mi estis unu el la kunlaborantoj de la aŭtoro.

ekonomiko estas scienco (ĉeĥe: ekonomie) kaj ekonomio estas agado: nacia mastrumado (fakte ne nur nacia, sed ankaŭ ekzemple doma, biena, institucia ktp.), – ĉeĥe ekonomika. Do ekonomiko estas teorio kaj ekonomio estas praktiko.

2) Unu neo en la frazo: En unu el kantoj de la ĉeĥaj artistoj Voskovec kaj Werich estas frazo: „Nikdo nic nikdy nemá míti za definitivní“. Ĉiu esperantisto scias, ke en Esperanto oni devas el kvar neoj lasi nur unu: „Ĉiu ĉion ĉiam ne opiniu definitiva“. Sed la danĝero povas embuski tie, kie ni ne atendas ĝin. Se ni tradukus ekzemple la frazon „všude není demokracie“ laŭvorte ĉeĥe: „ĉie ne estas demokratio“, ĝia signifo ŝanĝiĝus. Ĉi tiu E-frazo signifas ĉeĥe: „Nikde není demokracie“. La neon oni devas transloki: „Ne ĉie estas demokratio“. Lubomír Středa, Úpice

El la fervoja mondo 12/201

Utiligado de la unua fervojo garantiita

Uzbekio kaj Afganio subskribis interkonsenton, laŭ kiu Uzbekio dum tri jaroj ekspluatados la unuan afganan fervojon, kiu kunligas la landliman stacion Hairaton kun la flughaveno en Mazar-i-Sharif en norda parto de la lando. La fervojo estas konstruita precipe por vartrafiko; pasaĝertrafikon oni pripensas enkonduki pli malfrue. La linio longas 75 km kaj ĝia konstruo kostis 129 milionojn da dolaroj, la konstrulaboroj finiĝis en februaro 2011. La supozata trafikkapacito de la linio estas 9 milionoj da vartunoj en jaro. Jindřich Tomíšek

Kiel estas belaj, niaj malnovaj legendoj ĉeĥaj“

La 29-an de decembro 2012 okazis la tradicia Esperanto-Silvestro en la urbo Česká Třebová. La vesperon partoprenis 61 esperantistoj el 16 lokoj de nia lando kaj unu nederlandanino. La tutan programon bravure gvidis Jana Křížková, kiu unue devigis nian cerbon rememori pri historio kaj plenigi skriban kvizon. Kiam ekis la ĉefa temo de la vespero pri malnovaj ĉeĥaj legendoj, ni spektis multajn diversajn legendojn kaj estis amuze, kiel estas eltrovemaj homoj de mez-aĝo kaj ŝatas prezenti sin humure. Kaj tiel ni vidis la alvenon de la prapatro Ĉeĥo, La knabinan militon, Ekeston de nia ĉefurbo Praha, La orakolon de princino Libuše aŭ la legendon pri princo Oldřich kaj Božena.

Kiam ni estis informitaj, kia temo estos en la nunjara E-Silvestro, ni elserĉis en nia libroŝranko malnovan libron de la ĉeĥa nacia verkisto Alois Jirásek pri „Staré pověsti české“. Kiam mi lastfoje legis tiun ĉi libron? Ĉu antaŭ 50-60 jaroj? Do mi zorge denove legis pri malnovaj ĉeĥaj legendoj, sed ĉiuj ŝajnis al mi kaj al pluaj niaj klubanoj tro seriozaj, kelkaj tristaj. Kiamaniere fari el iu legendo parodion taŭgan por amuza Silvestra vespero? Ja nia grupeto el Pardubice ĉiam kutimas kontribui al la programo. Kion ni elpensu?

Fine ni decidis prezenti la legendon pri la kuraĝulo Bivoj, kiu kaptis en la arbaro danĝeran virapron, alportis ĝin sur sia dorso al princino Libuše kaj antaŭ ŝi ĝin per lanco mortigis.

Sekvis granda solenaĵo, ĉe kiu Bivoj edziĝpetis Kazi, la fratinon de Libuše. Kvankam la rolon de Bivoj ludis unu el niaj amikoj el alia loko kaj virapron anstataŭis granda ludil-elefanto kovrita per pelto, ni sukcesis.

J.Rýznarová

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.