Informilo 01/2011

 

 

Enhavo:
Novjara deziro,
AEH-agado,
inundo,
el red.,
6 invitoj,
Dancanta domo

 

František Hrubín:
J a n u a r o

Novnaskito, vi bonvena estas Ĉiam ja la suno bluas froste, ĉe ni en malluma vintro nun, sub ĝi kreski ja ne povas flor´, vintro kaj mallum´ mallonge restas, sed per manoj ĝi vin kaptos poste per ridigaj fingroj frapas sun´. kaj la vintro baldaŭ estos for.

Vintro, sur la sojloj vin etendu, murojn ĉirkaŭiru vi ĝis ted´, kvankam la suneton ni atendu, ni havas tempon por kantet´!
Esperantigis Jaroslav Mráz

Estimataj AEH-anoj, karaj geamikoj !

La malnova jaro renkontiĝis kun la nova jaro kaj transdonis al ĝi reĝsceptron. Same mi volus renkontiĝi kun vi ĉiuj kaj persone deziri al vi feliĉan jaron. Ĉar tio ne eblas, do almenaŭ tiamaniere.

Por ĉiu estis la ĵus pasinta jaro alispeca. Por iu estis la jaro riĉa je okazaĵoj, je diversaj renkontoj, je gajaj kaj feliĉaj travivaĵoj. Por la alia ne tiom gaja, eble eĉ trista. Sed tia estas la vivo, oni devas vivi plu, esperi.

Dum la jaro ni renkontiĝis kun malnovaj geamikoj, da kiuj esperantistoj havas ĉie multajn, dum diversaj E-aranĝoj ni ekkonis ankaŭ amikojn novajn. Iu multe vojaĝis, la alia travivis ordinaran kvietan jaron.

Sed ĉiu el ni certe faris, laŭ siaj ebloj, fortoj kaj povoj, ĉion por disvastigo kaj diskonigo de nia ŝatata lingvo, por pli bonaj interhomaj rilatoj subtenataj ĝuste pere de Esperanto.

Pro tio permesu, ke mi nome de la AEH-komitato kaj mianome kore salutu vin ĉiujn. Samtempe ni deziras al vi feliĉan kaj gajan jaron 2011, simple familian bonhumoron, iom da feliĉo kaj multe, multe da sano. Ĉion plej bonan, kio respondas al via korpa kaj anima stato. Kaj kiel mi konas esperantistojn, tiuj estas anime junaj ĝis cent jaroj. Mi deziras, ke tiel restu plu, spite al ekonomiaj problemoj kaj ĝenerale malbonaj interhomaj rilatoj.

Pavel Nechvíle kaj komitato de AEH

Retrorigardo al la pasintjara agado

Mi turnas la paĝojn de niaj laborkajero kaj kroniko de AEH de pasinta januaro, ke ili helpu al mi rememori pri nia agado. Sed kiam mi skribos ekzemple unu punkton: <preparo, kompilo kaj elfarado de videofilmo el ĉiuj pasintaj 30 lingvaj seminarioj en Skokovy>, ĝi bezonas ĉi tie nur 1-2 linietojn, sed en la realo ĝi prezentas multegajn horojn da laboro, kiun faris du-tri amatoroj sen la bezonataj aparatoj kaj filmaj ekipaĵoj. Kaj al tiu jubilea renkontiĝo estis nepraj ankaŭ pluaj laboroj kiel fari memorindajn foliojn por la plej oftaj partoprenantoj, prepari kulturan programon, ekskursojn ktp.

La estraro estis kontenta pro alveno de 45 partoprenantoj el 5 landoj, espereble ankaŭ la ĉeestantoj. Estis multaj diskutoj – krom alia ĉu aranĝi pluajn seminariojn, ĉar malmultiĝas la elano kaj grandiĝas sanproblemoj de kelkaj organizantoj kaj novaj volontuloj ne videblas. Karajlegantoj, se inter vi estus interesatoj pri organiza helpo kaj gvidado de pluaj seminarioj, same pri laboro en la komitato de AEH, skribu al ni.

Do dume – almenaŭ por tiu ĉi jaro estas decidite, ke la printempan seminarion en Skokovy organizos AEH kaj la aŭtunan la E-rondeto en Mladá Boleslav.

La regule monate eldonata gazeto Informilo kun la kvaronjara suplemento Antaŭen prezentas senĉesan laboron, serĉadon de taŭgaj artikoloj, insti-

gadon de niaj membroj por skribi ian interesaĵon aŭ traduki interesajn rakontojn el nacilingvaj ĵurnaloj. Nian dankon havu ankaŭ 4 korektantoj – (inter ili 2 eksterlandaj).

Komence de la pasinta jaro ni, instigitaj per instruo de Pavla Dvořáková en nia klubo, ekintencis kontribuadi en Esperantan Vikipedion; nome krei paĝarojn pri komunumoj en nia regiono Pardubice, por ke ni helpu al ĝenerala kono pri la regiono kaj kontribuu al disvolvo de turismo en ĝi.

Dum la pasinta jaro ni preparis 283 paĝarojn pri komunumoj en la regiono kaj 12 pri diversaj aliaj temoj, ekzemple pri la ĉevalvetkuroj Velká pardubická, pri la kasteloj en Žehušice kaj Nové Hrady, pri la riveroj Chrudimka, Loučná, Cidlina, pri Sankta Prokopio kaj aliaj.

Pluaj 20 artikoloj estas preparitaj por ŝovi en Vikipedion. Preparado de artikoloj ne nur plenumas la starigitan celon, sed ankaŭ helpas al plibonigo de nia lingvoscio en Esperanto, plivastigas nian vortprovizon kaj alportas ankaŭ bezonojn de nekutimaj formuladoj solvi novajn vortojn kaj frazojn, pri kiuj ni ofte konsultas kun nia, eĉ internacia legantaro. Bedaŭrinde pri komunumoj de nia regiono estas en Vikipedio ankoraŭ malmulte da bildetoj.

Kaj kio nova pri la interreta vortaro?

Komence de julio estis en interreton enpaĝigita plua, jam la oka versio de Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa. Ĝi enhavas jam 233 592 vortojn kaj estas destinita ankaŭ por skribado kaj legado de fakaj tekstoj. Ĝi estas la plej granda Esperanta-nacilingva traduka vortaro kaj eble unu el la plej grandaj tradukaj vortaroj absolute. Por rapida klarigo de la senco de fakaj esprimoj servas multo da klarigoj rekte ĉe unuopaj vortoj. La vortaro estas plu kompletigita, kun la preparita vortprovizo ĝis nun ne enŝovita en interreton, ĝi jam superas kvaronon de miliono. Iam la serĉado de senco ĉe vortoj en kelkaj antaŭaj versioj de la vortaro iom daŭris, sed nuntempa komputila teĥniko tion, eĉ en multe pli granda vortaro, ebligas fari senprokraste.

Plu nun unufraze:

Esperanta propaganda vitrino en Pardubice funkciis kelkajn jarojn, sed ĉi-jare la domo estos rekonstruata kaj ni perdos eblon tiamaniere (malmultekoste) propagandi Esperanton.

La pasintjara E-ekspozicio okaze de la 100-a EK-jubileo servis ankoraŭ en du lokoj, nun ĝi estis likvidita.

Ĵurnalaj artikoloj koncerne Esperanton aperis dum la pasinta jaro nur dufoje, tamen la redaktoro de la gazeto „Sedmička“(Sepo) dediĉis al Esperanto tutan paĝon. J.Rýznarová + J.Hron

La ĉeĥa radiostacio Region

de 12 kunigitaj radiostacioj por Centra Bohemio, elsendas ĉiunokte programon „nokta linio“, (de 23-a ĝis la 1-a horo) ĉiam pri specifa temo. Aŭskultantoj telefonas aŭ skribadas elektronike siajn kontribuaĵojn. Komence de la radioprogramo redaktoro sciigas pri diversaj mondkonataj homoj, kiuj en tiu aktuala tago naskiĝis.

La 12-an de decembro J.R. skribis al la redaktoro, ke oni ne forgesu la 15-an de decembro rememori ankaŭ la naskiĝdatrevenon de aŭtoro de Esperanto D-ro.L.L.Zamenhof. Kiam ni hazarde aŭdis, ke la nokta linio havos la temon: „internacia lingvo Esperanto, ĉu ĝi estas bezonata kaj pri pluaj fremdaj lingvoj“, mi tuj instigis (per e-poŝto) 15 ĉeĥajn E-sciantojn por kontribui, por ke tie estu aŭdeblaj pli multaj pozitivaj voĉoj ol eble negativaj. Kelkaj adresatoj la mesaĝon dissendis al pluaj geamikoj kaj la redaktoro dum la elsendo diris, ke li ricevis multegajn vokojn kaj e-mesaĝojn, onidire, ke venis – inundo da retmesaĝoj en la redakcion.

Mi opinias, ke tia delikata propagando de Esperanto povus esti pli ofte aplikata, koncerne la temojn, kiuj rilatas diversajn travivaĵojn, vojaĝojn ktp. Al samideanoj, kiuj aktivis en la menciita programo, ni sincere dankas.

J. Rýznarová

Okazintaĵo pri homa forto kaj solidareco

La dometo en vilaĝo Bílý Kostel ĉe la rivero Nisa estis unu el la plej multe damaĝitaj dum la aŭgusta inundo en la pasinta jaro 2010.La dometo estis inter la unuaj, al kiuj ruliĝis la akvo kiel el la rivero Nisa, tiel de la dua flanko, el la neuzata akvokanalo. Tiel rakontas sinjorino Zdena Zátková, staranta ĉe la kristnaskarbeto.

En la kuirejo dume staras ŝranketoj donacitaj, en loĝĉambro jam kuŝas nova planko, tie ĉi la ŝrankoj estas novaj, malmultekostaj el likvido-vendo, sed sur la muroj videblas grandaj malsekaj makuloj, kiujn ŝi klopodas senĉese sekigi. La akvo trafluegis tra la tuta teretaĝo de la dometo, ruinigis ĉiujn ekipaĵojn, ankaŭ bele prizorgatan ĝardenon. Ja la tuta familio – panjo Zdena, sesjara Anjo kaj paĉjo Tonda devis forlasi la domon sur la ŝnurkablo de savo-helikoptero.

Anjo vizitas lernejon, s-ino Zdena preparas sin por posttagmeza laborskipo en la fabriko kaj ŝia edzo estas jam pensiulo. Li diras: „Senĉese ni laboras en la domo, sekigas murojn, mi eĉ ne kapablas viziti kuraciston pro ega doloro. Mi tranĉis mian kruron, kiam el la teretaĝo de la domo mi elportadis por la homo nepre bezonatajn aĵojn tra malpura akvo“. De tiu tempo li kelkfoje estis operaciita, sed la kruro ne saniĝas.

Kaj li rememoras, ke tuj post la inundo alveturis fremdaj junaj homoj, la tutan tagon ili laboris en la ĝardeno kaj ĉe la adiaŭo premis en lian manplaton 1000,-Kč-monbileton. Tio kortuŝis lin tiel, ke larmoj aperis en liaj okuloj. Li eĉ ne scias, kiel la homoj nomiĝis, li nur kapablis simple danki. La familio havis tutan vicon da similaj travivaĵoj, do almenaŭ en la ĵurnalo ili dankis al la nekonataj bonkoruloj por ilia helpo. Spite al granda laboro kaj financa peno ili povis ĉe la kristnaskarbo, en sia dometo, resti vivaj kaj sanaj. El tagĵurnalo Deník 23.12. esperantigis J.Rýznarová

La tradicia Silvestro de esperantistoj en la urbo Česká Třebová

okazigita la 29-an de decembro 2010 estis denove tre sukcesa. Partoprenis ĝin 55 personoj el 18 lokoj inkluzive unu nederlandaninon. La gvidantino Jana ĉiam surprizis nin per iaj interesaĵoj kaj per specialaj temoj. Ĉi-jare la temo estis „Talentmanio“, al kiu aliĝis 8 grupoj. La unuan premion ricevis Kvido Janík el Šumperk por teatraĵsceneto “kantorememoroj“. red.

El la redakcio:

1) Interreta „La internacia gazeto“ finis sian agadon post pli ol 5 jaroj.

2) Atentigo: Kiu ne ricevis la lastan Informilon, bonvolu skribi al la redakcio. El la poŝtoficejo revenis unu letero, de kiu estis forgluita la adreso.

3) Post longa klopodo ni estis bedaŭrinde informitaj, ke nia multjara franca membro – eksprezidanto de la Internacia klubo de EH André Wagner el la urbo Dieuze mortis antaŭ 1 ˝ jaroj, same lia edzino (ambaŭ rulseĝuloj).

Honoron al ilia memoro.

4) Demando: En la konteltiro de Poŝtŝparejo ni trovis la pagon 200,-Kč el la 16-a de decembro 2010 sen ĝusta numero kaj ni ne konas sendinton. Bonvolu sendi la fotokopion de la dokumento.

5) Interesato pri korespondado: Mi estas 45-jara pola esperantisto kaj mi loĝas en Lublin. Kun geamikoj mi fondis E-Klubon “Lublino” kaj nia adreso estas jena; www.lublino.pl

Mi serĉas geamikojn en Ĉeĥio. Eble por Vi estus interese korespondi kun gepoloj? Se jes, bonvolu skribi. Kun amika saluto Stanislavo Pilat“

adreso: esperanto.lublin@wp.pl

I n v i t o j :
La 6-a Sabla Printempo,
sed nunjare en Milevsko

okazos en la tagoj 1.-3.4.2011. La renkontiĝo estos dediĉita al tradukado de ĉiĉeronaj kaj ĝenerale geografiaj (vikipediaj kaj retejaj) tekstoj. Aktivaj tradukantoj ĝuos kotizrabaton. Bv. jam nun pripensi, kiun tekston vi elektos por traduko kaj alportos al la tradukseminario.

Kontakto: pisek@esperanto.cz
.

La 32-a lingva seminario de AEH

en Bohemia paradizo, en la pensiono ESPERO en Skokovy bonvenigos vin en la tagoj 11.-16. 4. 2011. Aliĝu frue!

La 63-a kongreso de IFEF

(Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) okazos en la tagoj 7-an ĝis 14-an de majo 2011 en la ĉeĥa urbo Liberec en la kongresa centro Babylon kaj postkongreso en la tagoj 14-an ĝis 18-an de majo 2011 en Prago. LKK preparas por vi programon, en kadro de kiu vi povos vidi pluajn vidindaĵojn de nia patrujo. La aliĝilon vi povas sendi ankaŭ per interreto al tiu ĉi reta adreso: IFEF63@gmail.com, www.ifef.wz.cz, aŭ ladislav.kovar@tiscali.cz aŭ per la poŝtadreso: ČŽES, Bratří Hubálků 161, 560 02 Česká Třebová.

E-Muzeo Svitavy:

4.6. 2011 Inaŭguro de nova ekspozicio en la E-muzeo Svitavy enkadre de Muzea nokto pri la temo:“ Esperanto kaj spiritaj tradicioj de la mondo“. Info: dvor.libuse@seznam.cz

Olomouc – Solenaĵo omaĝe al la centjariĝo de la E-klubo

La E-klubo en Olomouc estis fondita la 14-an de marto 1911, en tiu dato ĉi-jare la ĉeĥa radio en Olomouc prezentos je la 11-h. en la programo Větrník dialogon inter la redaktorino kaj J. Duda pri tiu ĉi temo. Sed dum februaro oni povas vidi en la Scienca biblioteko ekspozicion pri la datreveno kaj E-librojn, speciale tiujn de Moraviaj Esperanto-pioniroj .

La samon oni vidos dum majo ĝis la tago de nia solena renkontiĝo kaj koncerto, kiu okazos la 11-an de junio 2011 je la 10.30h. ĉe la E-ŝtono en la Smetana-parko; tie post la programo kaj trarigardo de fontanoj kaj tag-manĝo okazos solena koncerto en la korto de la urbodomo. Poste sekvos programo ĉe la Fontano de Arion, kie ni dediĉos unu horon al Esperantaj kaj ĉeĥaj popolaj kantoj kun harmoniko, violono kaj gitaro kaj nia programo lauplaĉe finiĝos. La invitiloj kun detala programo kaj necesaj teknikaj konsiloj estos ĝustatempe senditaj. Info: dudajano@centrum.cz

Pardubice: La 17-a Esperanto-tago en Pardubice realiĝos sabate la 25. 6. 2011 en la nova restoracio „U jezera“. La invitilon vi ricevos en aprilo. Info: AEH Pardubice, aŭ aeh-ikeh@volny.cz

Dancanta domo en Prago

Dancanta domo, alinomata ankaŭ Ginger and Fred, finkonstruita en la jaro 1996, staras en Prago sur la dekstra bordo de la rivero Vltava, en la angulo de Rašínovo nábřeží (Kajo de Rašín) kaj Jiráskovo náměstí (Placo de Jirásek). Temas pri unua konstruaĵo de elstaraj mondaj arkitektoj, kiu estis en la ĉeĥa ĉefurbo realigita post la novembra revolucio en 1989. Ĝi estas  naŭetaĝa (du subteraj, sep surteraj etaĝoj) kaj ĝi ricevis la nomon danke al siaj domangulaj turoj, inspiritaj de la fama intermilita dancparo Fred Astaire kaj Ginger Rogers. La ŝtona turo prezentas usonan filmaktoron kaj danciston (Fred Astaire), la vitra turo lian kundancantinon – la usonan film-aktorinon kaj dancistinon Ginger Rogers. Supre de la turo, simbolanta viran figuron, estas kupolo kun konstrukciaĵo el metalaj tuboj, surkovrita de rustorezista retaro kun maŝoj 10×10 mm, vualita en imageblajn harojn. La kupolo prezentas kapon de meduzo kaj ĝia aŭtoro estas Frank O. Gehry. La dancantan domon proponis Vlado Milunić kune kun Frank O. Gehry, kiun investinto invitis al la projekto. La kancelariaj internaĵoj de la investinto estis parte komisiitaj al la brita ĉeĥdevena arkitektino Eva Jiřičná.

La konstruado de la domo elvokis la plej vastan diskutadon pri arkitekturo en Prago. La dancanta domo ricevis unu el la distingoj en la kategorio de aspekta formado en la enketo de la usona gazeto Time. En la ĉeĥa gazeto Architekt (Arkitekto) ĝi enviciĝis inter kvin elstarajn ĉeĥajn konstruaĵojn de 1990-aj jaroj. En la konstruaĵo, financita de Nationale Nederlanden (nun ING), troviĝas oficejoj, luksaj kafejo kaj restoracio.

La teretaĝo kaj subteretaĝo, origine destinitaj kiel vendoareoj, nun estas uzataj kiel plurcelaj lueblaj spacoj. La teretaĝo estas solvita kiel grandspaca ĉambrego kun aliro de la ĉefa akceptejo kaj de ekstere el la kajo.

La dancanta domo apartenas al la vidindaĵoj, viziteblaj dum la 63-a IFEF-kongreso kaj postkongreso en tiu ĉi jaro.

(Laŭ Vikipedio preparis Jindřich Tomíšek)

La redakcio deziras al Vi tutan jaron  sen grandaj zorgoj en firma sano, kontento, amo kaj elano.Ni esperu, ke novaj esperantistoj helpos al interkompreniĝo sur nia planedo.

.

.

.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE: jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.