Hodonín ĉe Kunštát

La 7-a AEH-KONGRESO en HODONÍN ĉe KUNŠTÁT de la 21-a ĝis la 24-a de aprilo 2017

La aranĝo okazis en bela sudmoravia montetara regiono de Ĉeĥio 10 km for de la urbo Kunštát en la malgranda vilaĝo Hodonín. Ni estis lokitaj en kasteleto -iama domo por handikapitaj personoj. La aranĝon partoprenis 60 geesperantistoj inkluzive gastoj el kvin landoj: Bulgario, Francio, Nederlando, Rumanio kaj Slovakio. Plej multaj kompreneble estis ĉeĥoj el diversaj regionoj de la tuta lando.

Vendrede posttagmeze alvenadis la partoprenantoj. Petr Chrdle instalis libroservon kaj proponis kelkajn librojn por vendi. Dume virinoj okupiĝis pri pretigado de tombolo. Vespere ni spektis filmon de Smoljak-Cimrman-Svěrák pri “Konkero de la Norda poluso” subtekstita en Esperanto kaj sprite prezentita de la grupeto E-mental el Prago. Vespere arkordion-muziko kantigis la ĉeestantojn.

Sabate komenciĝis serioza traktado de la kongreso. Post bonvenigaj vortoj de la prezidantino de la asocio Lenka Angelová ni kantis la Esperanto-himnon. Sekvis salutoj de eksterlandanoj kaj ankaŭ la direktorino de la restadejo bondeziris al ni agrablan semajnon. Estis legitaj bondeziroj de aliaj instancoj. Oni traktis diversajn temojn de la kongreso: toleremo, rezolucio, financoj, raporto pri la agado de AEH. Okazis balotado kaj elekto de novaj membroj por la estraro de AEH, kiuj fakte restas la samaj kiel ĝis nun.

Tre kortuŝa kaj emocie prezentita estis monologo pri la ĉeĥa verkistino Božena Němcová fare de Stanislava Hošková. Post la bongusta kaj tipe ĉeĥa tagmanĝo (farunbuloj, porkviando kaj acida brasiko) ni posttagmeze buse ekskursis al la burgo Svojanov. Revenvoje ni haltis en la vilaĝo Olešnice, kie ni vizitis pli ol ducentjaran pres-farejon Danzinger. Ĝi estas unikaĵo. Ni vidis centjarajn maŝinojn ankoraŭ funciantaj. La posedanto de la kvara generacio tre interese kaj detale klarigis ĉiujn detalojn de la procedo de tiu fabrikado. Poste oni povis elekti kaj aĉeti variajn objektojn el prilaborita tolaĵo. Ni admiris diversajn motivojn sur la blua teksaĵo kaj el ĝi faritaj kusenetoj, tablo- kap- kaj antaŭtukoj, saketoj, bildoj, bestetoj, floroj, pupoj kaj aliaj ornamaĵoj.
Vespere ĝojigis nin muzika duopo per konataj kantoj kaj agrablaj melodioj. Juna dancparo prezentis viglan spektaklon de valco kaj sambo. Jana Křížková iniciatis kvizon kun pripensindaj demandoj kaj organizis tombolon kun praktikaj lotoj. La partoprenantoj bone amuziĝis kaj dancis ĝis la noktomezo.

Dimanĉe matene s-ro Oldřich Arnošt Fischer prelegis pri Ludoviko Braille kaj Hieronimo Lorm. Poste estis prezentita la vivo de Přemysl Pitter kaj lia libro “Spirita revolucio en la koro de Eŭropo”, kiun el la ĉeĥa lingvo tradukis al Esperanto Jarmila Rýznarová. Eldonis ĝin Petr Chrdle en sia eldonejo Kava-Pech. Pro subita malĉeesto de Petr la prezentadon faris Margit Turková. Jindriška Drahotová prezentis kelkajn el siaj tradukitaj libroj precipe el Esperanto al la ĉeĥa lingvo. Ŝi ankaŭ kompilis jam dek du legolibretojn kun interesaj artikoloj de diversaj aŭtoroj. Juna esperantisto el Pardubice Petr Diblík preparis por la kongreso mozaikan emblemon de AEH kaj demonstris kiamaniere li prilaboras tiun arton. Libuše Dvořáková invitis nin kaj parolis pri baldaŭaj aranĝoj en la Esperanto-muzeo de Svitavy. Per kantado de la Eŭropa himno la kongreso de la Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj finiĝis.

Posttagmeze kelkaj partoprenantoj jam forvojaĝis kaj la restantaj per aŭtoj ekskursis al burgo Pernštejn. Surprize vizitis nin Marek Blahuš kun sia edzino Veronika kaj ilia filineto Rozárie, kiuj ankaŭ kunveturis kaj akompanis nin en tiu ekskurso.

Vespere Jana Křížková prezentis ampleksan biografion pri la familio de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Kantante en amika rondo ni ĝojatendis la Lingvan seminarion, kiu postsekvis.

Liba Gabalda