Francisco Valdomiro Lorenz

Lorenz

Francisco Valdomiro Lorenz

Ĉu eblas, ke unu homo povus dum sia vivo ellerni 80 ĝis 104 fremdajn lingvojn kun diversaj idiomoj? Ĉu vi scias, ke en Brazilo estas tiu homo honorigata kiel la plej granda lingvista scienculo en la mondo?

Se vi volas ekkoni pli pri lia studado, pri lia vivo kaj verkoj, legu plu:

Francisco Valdomiro Lorenz (FVL) naskiĝis en la familio de muelista laboristo en la ĉeĥa vilaĝo Zbyslav proksime de la urbo Ĉáslav (Lia ĉeĥa nomo sonas: František Vladimír Lorenc). Lia patro ankaŭ nomiĝis František, lia patrino Tereza, naskita Vítková; en la familio estis kvar infanoj.

Francisco scipovis legi kaj skribi jam en sia kvina jaraĝo. La knabo ekiris lernejon en la vilaĝo Trojovice, poste en Zbyslav kaj kiam li aĝis dek jarojn, li devis ĉiutage iradi multajn kilometrojn por atingi urbanan lernejon en la urbo Ĉáslav. Dum sia ĉiutaga „marŝado“ li lernis fremdajn lingvojn. Poste li lernis en gimnazio en Ĉáslav kaj lastajn du klasojn en gimnazio en la urbo Kolín. Tie li ĉe la fina ekzameno pruvis konojn de ĉiuj slavaj lingvoj, ankaŭ greke, latine kaj ĉine. Por doni al si plezuron legi la Predikon sur Monto en la origina lingvo, li studis la aramean, kiun uzis Jesuo Kristo. Poste li lernis ciganan kaj tradukis el la hebrea.

Pluan studadon li devis nevolonte forlasi pro malsato kaj minaco de tuberkuloso, li ofte malsaniĝis, sed avide lernadis. La malriĉa knabo devis akiri panon per hejma instruado de studentoj. Jam loĝanta en Kolín li komencis kontribui en la gazetojn, poste estiĝis ĵurnalisto. Li transloĝiĝis en Pragon, kie loĝis kiel subluanto ĉe sia konato. Sed li ofte malsatis, ĉar privata instruado kaj honorarioj por kontribuado en maldekstre-partiajn junularajn ĵurnalojn ne sufiĉis al li por la vivo.

En la jaro 1889, kiam li atingis 17 jarojn, estis Francisco jam filozofo kaj konis multajn modernajn kaj antikvajn lingvojn. Kiel ĵurnalisto li ankaŭ pruvis sian kapablecon, ankaŭ kiel poeto de romantikaj ĝis mistikaj versoj.

En Prago Francisco vizitadis junularan klubejon, kie okazadis laboristaj kunvenoj. Tie li komencis instrui unu el projektoj de artaj lingvoj Volapük, sed tuj, kiam li estis informita pri plua projekto de internacia lingvo Esperanto, li tuj ekokupiĝis pri li. Nelonge daŭris kaj nia juna filozofo verkis sian Unuan lernolibron de Esperanto por Ĉeĥoj, kiun li eldonis proprakoste ĉe la presisto František Hoblík en Pardubice en la jaro 1890.

Lorenz fariĝis neoficiala redaktoro de la gazeto „Omladina“ (Junularo) kaj pro siaj konfliktetoj kun socialdemokrataj funkciuloj en Prago la redakcio transiris al Kladno, kie Lorenz fariĝis oficiala redaktoro. Konfliktoj daŭrigis, Lorenz transloĝiĝis al Mladá Boleslav, ke li povu eldonadi revuon „Progreso“, sed pro sia inklino al anarĥismo Lorenz estis senigita de sia posteno. En 1893 dum sia ĉeesto en demonstracio li estis arestita, enketita naŭ semajnojn en malliberejo kaj komdamnita al dektaga mallibero inter krimulojn. Fine efektiviĝis arte-konstruita proceso kontraŭ Omladina, fikcie kulpa pro ia kontraŭ-imperia konspiro. Inter la komdamnitoj estis ankaŭ la juna ĉeĥa poeto Stanislav Kostka Neuman, la posta kunfondinto kaj komitatano de Esperantista Klubo en Prago (9.12.1902)

Francisco Lorenz ricevis rekrutigan ordonon por trijara soldatservo en la aŭstria armeo kaj tiu aferstato igis lin fuĝi eksterlanden. Ega hazardo helpis al li: ĉeĥa metiista grupo estis preparita elmigri Brazilon je kosto de la brazila ŝtato por tie fondi labor-kolonion. Nia junulo ricevis personajn dokumentojn de juna metiisto, kiu lastmomente decidiĝis resti ĉe sia amatino. Kaj tiel Lorenz kaŝe forlasis por ĉiam, sentante abomenon kontraŭ militismo, la damnantan Aŭstri-Hungaran regnon, per la ŝipo el Hamburgo, la 13-an de septembro 1893. Adiaŭ por ĉiam, patrujo mia! El Lisbono li sendis poŝtkarton al la gepatroj: La destino portas min trans la maron. Adiaŭ! Nenion plu, por ne kaŭzi oficialan ĝenon al ili. Kaj neniam plu revidis unu la alian.

Francisco kun sia grupo elŝipiĝis la 9.10.1893 en Rio de Ĵaneiro. Sed tiam en Brazilo okazis revolucio kaj la planoj de la ĉeĥa grupo disfalis. Ĉiuj disiris klopodante iel ajn vivteni sin. La unuaj jaroj en Brazilo estis por FVL tempo de peza sorto de elpelito. Li laboris ĉe masonistoj, kiel ŝip-ŝarĝisto, ministo, en butiko kun sekigita viando, kiel kamplaboristo, poŝtisto eĉ instruanto. Vane atendante je registara transporto en la kolonion, Lorenz kun granda turmento – ankoraŭ kun sia kamarado – venis en la vilaĝon Sao Feliciano, kie ili konstruis loĝkabanon el argilo. Francisco ricevis grundon 250x1000m por kvin jaroj en la parto de vilaĝo Linha Apolinario. Li devis faligi arbojn en arbaro kun helpo de germanaj, polaj, brazilaj kaj latvaj najbaroj.

Post ia tempo Francisco translokiĝis en Porte Alegre, en la ĉefurbon de la ŝtato Rio Grande do Sul, kie li ricevis okupon kaj estiĝis interpretisto kaj kontroloro ĉe enmigrula instanco, kiam li pruvis siajn sciojn el 12 lingvoj. Li fariĝis registara interpretisto ankaŭ el la ĉeĥa lingvo. Tamen post ses monatoj li forlasis la postenon pro graviĝo de la minaco de sia pulmo-malsano kaj revenis kamparen en Sao Feliciano, kie li vivis simplan vivon, jam kun sia edzino

( 17j. virino el Prusujo, Ida Kraszewska (legu Kraŝevska).

En la jaro 1896 li konstruis kabanon el argilo kaj pajlo, por servi kiel lia privata lernejo. Tie li instruadis lingvojn portugale, germane kaj pole por infanoj de kolonianoj. Matene li instruis, posttagmeze kultivis la grundon de sia parcelo ĉe Linha Apolinario, en la loko de naskiĝanta vilaĝo. FVL ankaŭ estis elserĉata kiel popola kuracisto studinta magnetismon, sugestion, homeopation kaj medicinajn herbojn, sed li ankaŭ okupis sin krom instruista profesio per okultismo, spiritismo, kiromancio, lingvistiko, Esperanto, kiun li majstris, plu pri kelkaj aliaj planlingvoj, astronomio, apologio, rakontoj, poezio k.a.

En majo 1903 estis Lorenz destinita de sekretario por internaj aferoj instrui naŭan klason de knaboj en la kolonio Sankta Feliciano kaj tiel lia privata lernejo estiĝis ŝtata kaj li estis nomita fakta instruisto.

Ankaŭ li en la jaro 1912 ricevis licencon de praktika kuracisto, li estis tre sukcesa, kvankam lia salajro ne estis granda kaj kiam en la j. 1933 la ŝtato likvidis la licencon, li kuracis senpage.

En la j. 1929 estis F.V.Lorenz denove publike ekzamenita, unue el matematiko kaj estis admirita pro siaj konoj. Ĉe ŝtataj ekzamenoj el la lingvoj li ŝokis la ĉeestantojn. Latina, greka, araba, franca kaj pluaj lingvoj neniam por li estis problemaj. La ekzamenatoro doktoro Cardoso demandis lin, ĉu li parolas ankoraŭ alian lingvon. Lorenz modeste respondis, ke jes, ke ankoraŭ li konas 52 lingvojn kaj ke li klopodas perfektiĝi en lingvoj de mayjoj, aztekoj kaj lingvoj de Norda Ameriko. Dr.Cardoso ankoraŭ demandis lin, se li parolas ankaŭ japane. Kiam Lorenz jesis, la doktoro alkondukis japanon kaj post eta konversacio la japano informis, ke fakte Lorenz parolas ankaŭ japane kaj eĉ li ekkonis, ke li ne parolas per idiomo tokia, sed per jokohama. En tiu momento okazis io, kio konsternis ĉeestantojn. La doktoro ekstaris kaj laŭte diris. „Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi invitas vin ekstari!“ Li venis al Lorenz kaj diris: „Majstro, okupu la lokon, kiu senrajte okupas mi. Ĝi apartenas al Vi.“ Sekvis tondra aplaŭdo.

La ekzameno sukcese finiĝis kaj Lorenz elpetis permeson reveni hejmen al la aro da knabetoj en la lernejo, kiuj lin tie atendas. Ili ŝatis lin, ĉar li instruis ilin laŭ la sperto kaj konsilo de la granda ĉeĥa pedagogo J.A.Komenio „Schola ludus“. Lorenz ankaŭ ĝentile malakceptis postan peton fariĝi oficiala tradukisto de la Ŝtata sekretario de Interlando kaj justico.

En la j. 1930 li estiĝis direktoro de la lernejo, kie li laboris ĝis la jaro 1942, kiam li emeritiĝis (en siaj 70j.) Kvankam li estis invitita de la prezidanto de ĉeĥa senato D-ro Fr. Soukup, ke li revenu en sian naskiĝlandon, FVL rifuzis. De la jaroj 1936 kiam li fine trovis eldonanton de siaj verkoj, li komencis aktive dediĉi sin al literaturo en Esperanto.

Pri la familio de Lorenz:

Francisco Valdomiro Lorenz havis kun sia unua edzino Ida 13 proprajn infanojn kaj 13 infanojn ili adoptis. La duono de ili loĝis ĉe sia adopta patro, la pluaj venadis nur viziti aŭ manĝi kun ili. En la jaro 1944 mortis lia edzino Ida. Post 4 jaroj li edziĝis kun la vidvino Francisca Schumann kaj ili vivis kontente, sed modeste. Tial Lorenz ne povis vizitadi mondajn kongresojn de Esperanto, kiuj de la jaro 1905 estis aranĝataj ĉiujare en diversaj landoj. La „gefranciscoj“ vivis kune feliĉe en Dom Feliciano ĝis 1952, poste en simpla dometo en Porto Alegre, strato Felicissimo de Azevedo n-ro 420, kvartalo Higienópoli. Tie, la 24-an de majo 1957, Francisco Valdomiro Lorenz, homo kun vivo ekster serio, mortis. F.V.Lorenz estis homo, kiu en sia vivo ne celis rekompenson. Plaĉis al li doni, doni senzorge.

Kaj tiel modesta ĉeĥo František Vladimír Lorenc (Francisco Valdomiro Lorenz), pri kiu oni ne tro konas en lia naskiĝ-patrujo, gloriĝis en la tuta mondo kaj li estas agnoskata kiel la unua esperantisto de Brazilo kaj la unua aŭtoro de Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj.

– xOx-

Studoj de pluaj lingvoj kaj literaturo:

En la jaro 1937 FVL komparis studojn de la Evangelio en diversaj lingvoj kaj starigis gramatikajn regulojn de 24 lingvoj, ankaŭ en azteka, mayaja, kokĉikela, zapoteka ktp. La deksesan paragrafon de la Evangelio de sankta Johano li tradukis en centon da lingvoj kaj publikigis en 70 lingvoj. La nomon DIO li esprimis en 365 lingvoj po unu por ĉiu tago. La ĉeĥan ŝtatan himnon „Kie patruj,´ mia patruj´“, tradukis Esperanten FVL. Nur la duan tradukon faris la universitata profesoro Miloš Lukáš.

Malmulte da homoj estas informitaj, ke antaŭ Esperanto estis kreitaj pli ol 200 projektoj de artefarita internacia lingvo. Plimulton da ili, ekzemple Volapük, Ido, Mundial, Occidental, Bluan lingvon, NovEsperanton ktp. Lorenz trastudis, sed fine revenis al Esperanto, kiel al la plej bona solvo de la internacia lingvo, agnoskante lian eminentan aŭtoron doktoron L.L.Zamenhof.

En la j. 1941 Lorenz eldonis la libreton „Diverskolora bukedeto“, kie estas la poemoj tradu-kitaj el 40 lingvoj, el la lingvoj ĉeĥa al portugala li tradukis faman verkon de J.A.Komenio „Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro“. Inter liaj verkoj elstaras plu lia mirinda esperantigo de la hindia eposo Bhagavad Gita, lia plua verko nomiĝas „Voĉoj de poetoj el la spirita mondo“, „Vizio de l´ estonteco“ kaj ekzemple „Brazila poema antologio.“

Lorenz verkis 85 volumojn de originalaj laboraĵoj kaj de tradukoj, kies titoloj estas konataj. 33 manuskriptoj restis neeldonitaj, restas sen perditaj titolpaĝoj (laŭ lia filo Waldemaro).

En la mondo estis Lorenz konsiderata kiel la plej granda lingva genio, ĉar neniu ĝis tiu tem-po sciis pri ia homo, kiu scius pli ol cent lingvojn kaj idiomojn.

-xOx-

P.S. El diversaj fontoj kompilis kaj mallongigis Jarmila Rýznarová.

En Pardubice 14. 8. 2008