Josef Vaněček

Dostupný jazyk: csČeština eoEsperante

Josef VANĚČEK

estis ĉeĥa esperantisto, fondinto, prezidanto kaj honora prezidanto de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Li naskiĝis la 7-an de januaro 1923 en Děvín apud Bratislava – mortis la 8-an de januaro 1998 en Pardubice.

Josef Vaněček
Josef Vaněček

Post la baz-lernejo en Trnava, li finstudis la real-gimnasion en Brno-Žabovřesky, kurson de elektrotekniko en teknika fakultato en Brno kaj tuj post l

a dua mondmilito, li soldatiĝis. Post plua studado en armea lernejo li iĝis oficiro, ĝis la fino de sia kariero li atingis la rangon de kolonelo. Post geedziĝo en la jaro 1950 lia edzino naskis infanojn Josef, Jan kaj Eva, pri kiuj ili eminente zorgis, sed bedaŭrinde en j.1967 ŝi mortis.

Estis necese zorgi pri infanoj, do Josef denove edziĝis, sed lia vivo jam ne estis kontenta kaj ankaŭ infanoj post maturiĝo tuj foriris el la hejmo por fondi proprajn familiojn.. Ĉar de la jaro 1961 Josef Vaněček suferis grandan vundon de la kruro post motorcikla akcidento kaj lia sanstato estis senĉese malboniĝanta, li devis elteni dek operaciojn. Post nekonvena kuracado kaj post multaj streptonicinoj li subite dum du tagoj ankoraŭ en la malsanulejo tute surdiĝis. Kiam li revenis hejmen el la malsanulejo, lia edzino rifuzis vivi kun tia kriplulo. Kvankam li finkonstruis novan domon, li cxion forlasis kaj transloĝis al hejmoj de siaj infanoj, kie li alterne loĝis.

Ne ĉiu scipovas kompreni la tragedion, kiam homo, kies sensoj normale funkciis, subite estas ĉirkaŭita per totala silento. Li vidas, ke la homoj ion sciigas al li, ke ili volas ion demandi, sed li nenion aŭdas, nek komprenas. Josef Vaněček ne kutimis rezigni, li lernis solvi ĉiujn problemojn, batali kontraŭ la malfavora sorto kaj trovi en si sufiĉajn fortojn por venki. Li komencis lerni Esperanton per koresponda kurso kaj trovis en ĝi sencon de sia vivo. Lia kursgvidanto doktoro Josef Hradil vidis en li ege talentan homon, kiu en tre mallonga tempo regis la lernaĵon kaj sugestis al li ideon helpi same al handikapitaj homoj.

En la jaro 1985 dum resaniga restado en Hrabyně Vaněček fondis kune kun dudek interesatoj Esperanto-grupon, kiu poste iĝis bazo de sekcio de invalidoj kadre de ĈEA. Dum pliaj kvin jaroj la sekcio atingis nombron de 800 anoj inkluzive multaj E-favorantoj. Li poste transloĝis al sia lernantino Jana Malínská en la urbon Slaný. Bedaŭrinde ŝi mortis en la jaro 1991.

Dank‘ al kromordinara klopodo de Josef Vaněček en la j. 1992 estiĝis memstara Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj (AEH), kiun ankaŭ UEA agnoskis kiel fakan asocion. Li sukcesis aranĝi tri internaciajn kongresojn de AEH, instali memortabulon omaĝe al L. L. Zamenhof en Františkovy Lázně, regule eldonadi bultenojn Informilo kaj Antaŭen, lernotekstojn, bildvortarojn, kolekton de ludoj en Esperanto k.s. Dum lastaj kvar jaroj li kunlaboris kun sia amikino kaj poste edzino Jarmila Rýznarová.