ANTAŬEN 6/12 DECEMBRO 2004

ANTAŬEN 6/12
DECEMBRO
2004

 

 

Enhavo:
Kristnaska vigilio
Ne ĉ
io
brilanta estas diamanto (
3)
Mia
instrulaboro en Irano –   daŭrigo

 

 

 

Kristnaska vigilio

Hej, mistera Kristo-tag´,

 

Kuk´por mastro en la dom´,

 

sankta vigilio!

 

por la koko ajlo,

 

Ĉu en via plena brak´

 

pizo por kokin´ kaj pom´

 

por ni pretas io?

 

al la bovin-pajlo;

 

 

 

ostoj por la frukt-ĝarden´

 

Mi, knabino juna kun

 

post festeno lasta;

 

plenlibera koro,

 

or-porkido por vi mem,

 

tre sekretan penson nun

 

se vi restis fasta.

 

portas en memoro.

 

 

 

( jen fragmento de la II-a
parto de la plej konata poemo de la ĉeĥa nacia poeto K.J.Erben –
*1811-+1870) , esperantigis d-ro T.Pumpr.

 

 

Ne
ĉio brilanta estas diamanto (3)

 

Same, kiel la
vulpo fanfaronas pri sia vosto, tiamaniere kondutas ni homoj,
rakontante pri diversaj okazaĵoj, kiujn ni travivis aŭ aŭskultis.

 

Iufoje mi kaj
miaj amikoj sidis, trinkis kaj babiladis pri diversaĵoj. Aŭskultu
mian kontribuaĵon al la fanfaronado: „Nur rigardu al nia vilaĝeto
kun belega herboriĉa vilaĝplaco, kie okazadis ĉiuj niaj
infanludoj. Sur postdomaj kampoj situas tri fiŝlagoj, kie ni buboj
banadis nin. Nia vilaĝeto konsistas el 20 domoj, bienetoj, en ili
vivas homoj modestaj, honestaj, oferemaj eĉ Diadorantoj, civitanoj
riĉaj, malriĉaj, kiuj vivas reciproke bone en konkordeco. Mi ne
devas forgesi mian kromordinaran najbaron, kiu sur sia kampo estis
konstruinta kapeleton kaj tombejon por publika uzado! Tia li estis
Diadoranto! Poste, kiam oni demandis lin, kial li ĉi tion faris, li
respondis: „Dum la sama nokto en la sonĝoj de mi kaj eĉ de mia
fratino aperis du anĝeloj kaj diris: „Iru kaj konstruu preĝejon!
Do mi obeis.“

 

Kiam mi finis la
rakontadon, subite de sur la seĝo raketis civitano el najbara vilaĝo
kaj ekkriis: “Ja tio estas terura mensogo! Tiamaniere tio ne
okazis!“ Kaj li komencis paroli kaj mi aŭskultis kun malfermita
buŝo.

 

„Ni ĉiuj ja
scias, ke en la jaro 1866 la batalo de Prusujo kontraŭ
Aŭstrujo estis ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Jičín. (La batalo apud
Jičín okazis 29.6.1866.) Multaj monumentoj atestas tion en la tuta
regiono. Kiom da pafmortigitaj soldatoj estis, tion neniu scias kaj
ankaŭ neniu scias – krom „via kromordinara najbaro“, kiam kaj kie
li trovis la pafmortigitan nobelon kaj lian ĉevalon. En iliaj
sakvalizoj aŭ poŝoj li trovis aŭ monon aŭ oron, aŭ eble
soldatsalajron, eble robon aŭ kontrabandaĵon! Iliajn vivojn
neniigis kelkaj kugloj el la pafiloj de la malamikoj. Eble intence
pro la riproĉoj, ke li priŝtelis la mortan homon, hontigite pudoris
kaj prefere li rakontis pri la apero de du anĝeloj dum la sonĝoj.
Nure, Dia asira tribunalo eldiru la verdikton“.

 

Ĉi tie iu
mensogis. Nu diru, al kiu mensogulo mi – ni kredu?

 

Miloslav Pokorný  Jičín

 

 

 

Mia instrulaboro
en Irano

 

 

 

La
tria daŭrigo de irana  raportaĵo  pere de  Tereza
Kapista:

 

Oni prenas ĝin
kaj post uzado remetas al bretoj. Irano estas konata jam de longe pri
la librobindado, kiu estas aparta arto. Ekzistas ankaŭ multaj haloj
sub la tero, kie nepre estas agrable sidadi dum somera sufokiga
varmo. En grandegaj ĉambroj estas gardataj la multvaloraj, dikaj
tapiŝoj stokitaj de planko ĝis plafono. Oni uzas ilin dum la
pilgrimado.

 

Kiam la homoj
venas el aliaj urboj, ili en moskeo manĝas, trinkas teon el
termosoj, mi vidis patrinon, kiu mamnutris la infanon, maljunulino
dormis sur tapiŝo kaj familianoj en cirkloj sidas, manĝas kaj
babilas tute trankvile, sen hastado. Tamen, post ĉirkaŭ 20 minutoj
venadas nigre vestitaj viroj kun balailoj el sorgo, forpelante la
homojn de sur la tapiŝoj.

 

Ili rapidege
balaas, sed mi havis impreson, ke ili nur forigas per venteto ion,
poste la homoj reiras al sia loko kaj dum la tuta tago tio ripetiĝas.
Ili la tutan tagon pasigas tie kaj vespere forvojaĝas.

 

La plej
ekscitiga estis la sceno apud la tombo de Imam Reza, kion ĉirkaŭas
orumita dika reto (granda kaĝoforma, kiu altas ĉ. 2 m), kiun ĉiuj
devas tuŝi, por ke la deziroj kaj petoj estu plenumitaj. Tie estas
iaspeca stampeto kaj ili tiras unu la alian por sukcesi alproksimiĝi.
Kelkaj virinoj falas en trancon kaj ploras, kriadas, petegas, ĝemas,
pendante per manoj ligitaj al la dika reto. Nekutima sceno por mi.
Ankaŭ virinoj havante verdajn silkajn tukojn enmane, frotas la reton
per ĝi kaj tiamaniere la silko prenas sanktan econ kaj poste hejme
ili estos uzataj en malfeliĉaj momentoj por helpo! La preĝantaj
virinoj por preĝo en moskeo surmetas blankajn ĉadorojn kun
florornamaĵoj sur la nigrajn. Tio bele aspektas.

 

Miaj studentinoj
sufloris al mi, ke mi petu ion de Reza. Mi pripensis la aferon kaj
konstatis, ke mi nenion bezonas de li. Mi havas du belajn filinojn
kaj 3 genepojn. Kion mi pli povas deziri? Mi estas kontenta pri mia
vivo. Tiam subite en mi mem diris: Imamo, se vi estas tiom granda
Povulo, gvidu la afganinojn al iliaj hejmoj!

 

Kiam ni eliris,
mi rimarkis, ke en alia parto de la grandega placo estas novaj
konstruaĵoj kun tipaj orientaj pordegoj, sed sen pordo, kies kadrojn
oni nun kovradas per porcelanaj kaheloj, kun belaj tipaj
florornamaĵoj. Malfacila, delikata laboro, entajli al arkadoj la
kahelojn kaj ne perdi la kontinuon de la flormotivoj.

 

 

 

Sub la moskeo
estas 2- ĝis 4-traka aŭtosubirejo por urba trafiko. Kiam per buso
ni atingas preskaŭ sub la tombo de Imamo, la ŝoforo krias: salutu
Imamon Reza. Tiam la tuta buso laŭte elparolas vortojn de saluto kaj
tion oni ripetas trifoje. En buso la viroj sidas en la antaŭa kaj la
virinoj en la malantaŭa parto. Inter tiuj meze de la buso estas fera
stango, kiu dividas ilin. Do kiam mi iris kun Said, li kuras al unua
pordo kaj donas mian bileton enirante buson kaj mi kuras al la lasta
pordo. Poste mi devas bone atenti, kie li elbusiĝos, ke mi ne restu
sola en la buso.

 

Maŝhad havas
3,5 milionojn da loĝantoj. La distanco de hotelo ĝis lernejo estis
ĉ. unu horo. Oni devas uzi taksion. En ĝi sidas eĉ 6-7 personoj
(du apud ŝoforo), sed se vi pagas pli, vi povas esti eĉ sola.
Vespere post instruhoroj ĉiam kelkaj kursaninoj akompanis min en la
hotelon. Tie tuj ili kuiris al ni teon kaj ni sidis en salono kaj
babiladis en Esperanto, vekante scivolemon de aliaj hotelgastoj. Ili
ankaŭ ŝatis restadi kun mi en mia ĉambro kaj manĝeti ion kune.

 

Pri la bazaro mi
ne deziras multon skribi, ĉar kiu rigardis filmojn pri oriento,
nepre vidis scenojn el bazaro. Tio devus esti aparta rakonto! Ĝi
estas granda kaj havas du enirejojn, ene kiel tunelo, sed alta. En
Maŝhado la plej konata estas la multekosta safrano-spicaĵo. Oni
diras: safrano oron valoras! Konataj estas la parfumoj. En multaj
vendejetoj oni vendas preĝo-tapiŝan kompleton el tri partoj,
ceramikaĵojn, manlaborojn, metiartaĵojn, materialojn por ĉadoroj
(ĝi estas nigra, pelerinaspekta longa tuko, kiu tute envolvas la
virinojn), sed nenie mi vidis mamzonojn kaj kalsonetojn, eble ili
estas vendataj en pli etaj flankaj vendejetoj. Same por mi estis
problemo la malhaveblo de la neceseja papero. Oni tion nek vendas,
nek uzas – oni lavas sin. Tunoj kaj tunoj de ŝparita papero!

 

Brilas la oniksaj tre delikataj pistujoj
por la spicoj. En apartaj stratoj oni vendas multekostajn tapiŝojn.
La oristoj ankaŭ estas multnombraj kaj surpriziga estas, kiom multe
oni vendadas. Oni rakontis, ke en certaj tagoj la virinoj devas sin
dekori per oraĵo, la edzoj ankaŭ devas aĉetadi donacojn
tiuspecajn. Kiu vidas la oron sub ĉadoro? En bazaro rimarkeblaj
estis miaj akompanantinoj kun grandega Persa-Esperanto vortaro, kiuj
haltas kaj ion serĉas en la librego. Sed ili multe pli lernis de mi,
ĉar mi ĉion montrante tuj diris la nomon de la aĵo. Finfine ili
diris al mi: vi estas viva vortaro! Se ni parolis Esperante dum
aĉetado, ni pagis pli multe, ĉar ili supozis, ke ni estas
eksterlandanoj. Do, kiam mi deziris ion aĉeti, mi iris, rigardis kaj
poste ili iris sen mi kaj aĉetis jam elektitajn objektojn, pagante
la „lokajn“ prezojn. Kiel ĉie ankaŭ ĉe tiu bazaro sidas
almozpetantoj. Mi donis al kripla knabo iom da mono, sed li ne
deziris akcepti ĝin, sen doni ion al mi. Ili donas sunflor-semojn aŭ
ternuksojn, ion ajn kaj tion vi devas reciproke akcepti. Tio montras
la fierecon! Se mi bone memoras, mi almozulojn vidis en ĉiu lando
eble escepte en Norvegio, sed nenie ili reciprokas la donacon.

 

 

 

Laŭ la konsento
kun Vahid Partovinia (kiu estas frekventinto kaj ricevis permeson
gvidi kurson en fakultato) mi iris kun Saide kaj ŝia patro per aŭto
al Universitato de Maŝhad al Matematika fakultato, kie Vahid gvidas
Esperanto-kurson. Li realigis nur kelkajn studhorojn, ĉar la kurson
li komencis antaŭ nur du semajnoj. Mi montris, kiel funkcias la
Cseh-metodo kaj faris du studhorojn. Dum libera interparolado ili
venis al mi, prenadis miajn manojn, karesis min, donacis iujn
bildetojn kun floroj kaj petadis de mi subskribon kaj fine regalis
min per kukoj, kiuj estis alportitaj. 

 

 

 

Antaŭ la
fakultato ni faris komunan foton, sed ne partoprenis ĉiuj, kelkaj
diris, ke la patro batus ilin, se ili estus fotitaj. Do neniam mi
sukcesis havi la tutan grupon sur la fotoj. Poste mi eksciis, ke en
la fakultato estas 75% da virinoj. Eble pro tio, ĉar ili deziras
montri, ke ili samvaloras kun viroj. Laŭ la korano ne estas tiel!

 

Multaj aferoj
vekis en mi scivolemon legi la koranon, ja mi sciis, ke ĝi estas
tradukita al Esperanto. Mi deziras certigi al mi kelkajn aferojn,
kiujn mi nur aŭdis, sed ne mem kontrolis. Ekzemple, ke la viroj
rajtas havi kvar edzinojn, sed kiujn  mi ekkonis, havis nur unu.

 

daŭrigo venonte.