ANTAŬEN 6/11 AŬGUSTO 2003

ANTAŬEN
6/11 AŬGUSTO 2003

 

Enhavo:      
Kiel
Mihok instruis angle – daŭrigo
kongreskanto

 

Julio Baghy:
Kiel
Mihok instruis angle

 

(La II-a parto)

 

Konsternite li rapidis
hejmen. Certe Mihok povos klarigi la kialon …

Petroff haltis antaŭ Mihok, iom hezitis kaj fine metis la foliojn
antaŭ la nazon de Mihok.

“Kijo estas tijo ĉi?”

Mihok iom indiferente rigardis la foliojn.

“Verŝajne gazeto.”

Petroff eksplodis.
“Nje
verŝajnje, sed tutje certje … Sed kija, djiru Mihok, kija
gazeto?”
Mihok eklevis la
ŝultrojn, gapis al la folioj, kiujn Petroff minace svingis antaŭ
lia nazo.
“Mi ne
scias”, li konfesis sincere.

Vi nje scijas, Mihok, ne scijas?” kriis
Petroff kaj kunfrapis la manojn. “Angla gazeto, Mihok, angla gazeto
… Nun vi scijas”
Sub la
haŭto de Mihok la frostotremo komencis kaŝludon.

“Ne diru, sinjoro leŭtenanto … ĉu vere?”

“Sed jes, mi djiras … angla gazeto … Legu! The-Lon-don-nje-vs
…Mi ne komprenjis eĉ vorton … Legu!”

Mihok transprenis la foliojn, rigardis ilin kun terurstreĉitaj
okuloj, sed post momento maŝinrapide fluis vortotorento el lia
buŝo.
“Enlamondonvenisnovasento … tralamondoirasfortavoko …
perflugilojdefacilavento  …”

Ĉe Petroff admiro sekvis la koleron kaj dubon.

“Vi scijas legi. Tutje bonje vi scijas legi! Kijel, ke mi nje
scijas?”

 

       “Vi
forgesis verŝajne, sinjoro leŭtenanto, ke la angloj ne tiel
skribas, kiel ili parolas. Ekzemple, ili diras ´bonan matenon,
sinjoro´ kaj ili skribas ´The Szentantalkám, segits meg! (hungare:
Sanktantonĉjo, helpu min!)´ Ĉu vi komprenas?” kaj por konvinki
la miregantan leŭtenanton pri sia pravo li serĉis inter la
ilustraĵoj unu, kiu figuris ekzotikan tribestron kaj anstataŭ la
subbilda teksto li komencis legi la ´Historion de Homaro´ el
lernolibro de E. Privat. Tion li sciis parkere kaj la teksto, se iom
lame, tamen taŭgis:

 

Kiam la maljuna
reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir eksidis sur
la trono …”

 

       Petroff
kontentigite foriris. De tiu tago Mihok skrupule atentis la
horizonton, ĉu ia anglo ne aperos ie por renversi ĉion? Tiuokaze la
leŭtenanta moŝto certe ekspedos lin afrankite al la alia mondo …
eble sen kapo. Ĉiutage li promesis novan dekduon da kandeloj kaj
pasis longaj monatoj sen notinda okazintaĵo.

 

       Petroff
jam bonege parolis la ´
anglan´
lingvon kaj ankaŭ Mihok rekonis en sia leŭtenanto la ĝeneralan
bonkorecon de la rusoj kaj flameman entuziasmon por belo kaj bono. Li
decidis konfesi sian kulpon, se venos bona okazo.

 

       Okazo
venis, sed ne bona, ĉar homo projektas, Dio direktas. Kiam li ne
estis preparita, venis hejmen Petroff kun fremda rusa oficiro. La
malfeliĉa Mihok sentis sian kuraĝon paralizita kiel en la unuaj
tagoj.

 

       “Mihok,
parolu kun tiu ĉi sinjoro, sed tuj!” komencis Petroff kaj lia voĉo
tremis de la retenita kolero kaj indigno. “Li asertas, ke li
parolas angle … Parolu kun li angle …
tiun
anglan lingvon mi ne komprenas.”

 

       La
haroj stariĝis sur la kapo de Mihok. “Nu Sankta Antonĉjo nun
helpu”, li komencis preĝi en si, “kvintalon da kandeloj mi
bruligos por vi post hejmreveno.” Li klare vidis, ke nun la
pentvoĉa konfeso neniel utilus. Se li komencis ĉi tiun altruditan
tragikomedion, li devas elludi ĝin. Nur la impertinenteco povas
helpi kaj Antonĉjo. Riskante ĉion je unu kubĵeto li ŝajnigis
trankvilon.

 

       “Kie
kaj de kiu lernis la sinjoro tiun ĉi anglan lingvon?”

 

       “Ĉi
tie, de soldato el amerika armeo.”

 

       “Ah,
jes!” Mihok plenblovis sin. La timo, kiel multajn, faris lin aŭdaca
en la minutoj de danĝero. Li mem ne konjektis, ke tiom da kuraĝo
nestas en li. Kun rideto li daŭrigis. “La sinjoro lernis la
amerikan dialekton
de la angla lingvo, dum ni parolas la
klasikan
lingvon
de la
londona
aristokrataro.
Jen
la diferenco … Je mia Dio, mi tre dezirus  paroli ankaŭ tiun
lingvon, sed mi pensas, oni devas scii unue la klasikan, la
aristokratan, kaj poste la popolan … ĉu ne leŭtenanta moŝto?”

 

       La
kolero de Petroff vaporiĝis, forflugis, kaj eĉ aprobe li balancis
la kapon. Tre imponis al li la aludo pri aristokratoj. Li interpretis
la vortojn de Mihok, sed la fremda oficiro dube ridetis kaj faris
demandon. Petroff tradukis.

 

       “Kie
oni povas uzi ĉi tiun lingvon ekster la aristokrataj kvartaloj de
London, se la popolo parolas alian lingvon?”

 

       En
Mihok vekiĝis la propagandisto.

 

       “Ĉie!
en ĉiu lando de la mondo! Eĉ en tiu ĉi urbo!! Ĉu vi ne volas
kredi? Mi pruvos tion. Bonvolu veni kun mi dimanĉe en la urbon kaj
konvinkiĝu, kio valoras pli: ĉu via amerika dialekto aŭ nia
klasika angla lingvo?”

 

       Petroff
denove interpretis kaj ili decidis, ke dimanĉe triope ili vizitos la
urbon.

 

       Mihok
sincere ĝojis, sentis sin pli facila, ĉar li estis sur la plej bona
vojo malkaŝi ĉion sen fiasko. En la urbo estis granda societo, kie
ĉiudimanĉe amase kunvenis babiladi la esperantistoj. Vera
internacia societo: germanoj, bulgaroj, turkoj, hungaroj, japanoj el
la diverslandaj armeoj; ĉarmaj virinoj, agrablaj viroj el la urbo
mem.

 

       Mihok
zorge preparis sin por la publika konfeso. Ĉe la pordego de la domo
ankoraŭ unu funto da kandeloj kaj Mihok kondukis sian leŭtenanton
kaj la fremdan oficiron en la societon. Ilin surprizis  la
diversnacieco kaj tiu amika intimeco, kiu kvazaŭ sklavigis la
vizitantojn. Mihok prezentis ilin al ĉiu ĉeestanto aparte.

 

       “Jen
turko, alparolu lin! Jen polino, alparolu ŝin. Jen ĉino, alparolu
lin! Jen japano, alparolu lin!”

 

       Petroff
havis kapturnon pro feliĉo, ke li komprenis ĉiujn kaj estis
komprenata de ĉiuj. Male lia akompananto, ĉar escepte du amerikajn
soldatojn neniu komprenis lian ´dialekton´. Li estis devigata
rekoni, ke la ´aristokrata´ angla lingvo superas la popolan.

 

       Kaj
Mihok en solena silento publike konfesis sian kulpon, petis indulgon
de leŭtenanto Petroff, kiu pro ia neklarigebla sento forgesis pri
ĉio ĉirkaŭ si kaj kun vera rusa flamemo li ĉirkaŭprenis sian
serviston, kisis trifoje lian buŝon por sigeli la fratecon … Tiel
instruis Mihok la anglan lingvon kaj tiel fariĝis Petroff entuziasma
samideano …