ANTAŬEN 4/18 Decembro 2010

Dostupný jazyk: eoEsperante

 

ANTAŬEN 4/18  Decembro 2010

 



 

Enhavo:
Pamukkale, Interparolo sur ĉielo

 



 

Pamukkale

 

Pamukkale
estas unu el kromordinaraj naturaj mirindaĵoj de Turkio. Granda
allogaĵo estas blanka areo de klifoj kun formitaj pladoj plenaj de
akvo kaj rigidiĝintaj akvofaloj; ili aspektas kiel amasoj da neĝo,
nuboj aŭ kotono.

 

Laŭ
scienca ekspliko temas pri varmegaj lokoj kun la akvo, kiuj situas
sub granda kvanto de kalkŝtono (kalkkarbonato), kiuj disverŝiĝas
kaj tiel ekestas formoj de solidaĵo aspektantaj kiel travertina
marmoro.

 

Eblas
bani sin tie; Turkoj nomas tiun ĉi lokon „Pamukkale“, kio
signifas „Kastelo da kotono“. Tio estas protektata pejzaĝo, kiu
fascinas per formoj de mineraloj solvitaj en la akvo, enhavantaj
nekaŭstikajn kalkojn kaj kiuj postlasis fantastikajn strukturojn. La
rezulta efiko estas vidindaĵo: Akvo disverŝiĝanta sur terŝtupojn
formis
firmajn kaskadojn kaj flakojn. Tiom da kaskadoj de kalkŝtono kaj
akvo, kiu ŝanĝas sian koloron laŭ ŝanĝoj de la sunlumo estas
surpriza. Laŭloke la blanka, alie blua, verda aŭ aliaj koloroj. La
vidindaĵo estas mirinda.

 

Senrompaj
dinamikoj de grunderozio kaj transformiĝo de la pejzaĝo
predestinita por la homo ofte finiĝas per tiaj eksterordinaraj
fenomenoj.

 

Pamukkale
fakte estas unu el multaj specifaj fenomenoj.

 

Tradukis
Míša Filip

 

Kaj
nun ion por via rideto:

 

 

Interparolo
sur ĉielo

 

 

Foje
Dio priparolis Sanktan Franciskon…

 

Dio:
Kara Franĉjo, vi estas fakulo pri ĝardenoj kaj naturo, kio okazas
tie malsupre sur la tero? Kien perdiĝis leontodoj, violoj,
lekantetoj kaj ĉiuj aliaj kreskaĵoj, kiujn mi semis antaŭ multaj
jaroj? Mi tiam pripensis kaj realigis perfektan ĝardenan planon sen
peniga prizorgado. Tiuj kreskaĵoj prosperis en kiu ajn grundo,
rezistis sekan veteron kaj mem multe reproduktiĝis. La floroj longe
floris, donacis sian nektaron al papilioj, abeloj, insektoj kaj al
amasoj da kantbirdoj. Mi do supozis, ke mi vidos belajn florplenajn
ĝardenojn. Sed ĉie mi vidas nur verdajn makulojn…

 

Sankta
Francisko: Tion kaŭzas la tribo, kiu prisetlis sin tie, tiel nomataj
homoj-ĉeurbanoj. Ili komencis nomi viajn florojn „herbaĉo“. Kaj
kie ili povas, per ĉiuj siaj fortoj neniigas ĝin kaj anstataŭigas
ĝin per herbo.

 

D.:
Ĉu per herbo? Sed tio estas enuiga, senkolora! Ĝi ne allogas
abelojn, papiliojn, nek birdojn, nur tervermojn kaj lumbrikojn kaj ĝi
estas malrezista je temperaturŝanĝoj. Ĉu vere tiuj homoj volas, ke
tie kresku herbo?

 

SF.:
Evidente, Sinjoro. Por ĝia kultivado ili laboregas kaj suferas.
Ĉiu-printempe ili enmetas en la grundon artefaritajn sterkaĵojn kaj
per industriaj ĥemikaĵoj detruas ĉiujn ceterajn kreskaĵojn, kiuj
aperas en la herbaro.

 

D.:
Printempaj pluvoj kaj varma vetero certe kaŭzas, ke la herbo bone
kaj rapide kreskas. Pro tio la homoj povas esti feliĉaj.

 

SF.:
Ŝajnas, ke ne, Sinjoro. Se la herbo iom elkreskos, ili tuj falĉas
ĝin, ofte eĉ dufoje semajne.

 

D.:
Ĉu fakte ili falĉas kaj sekigas ĝin pro fojno?

 

SF.
Ne, Sinjoro, plejparte ili pakas la rastitan herbon en sakegojn.

 

D.:
Kial en sakegojn? Ĉu ĝi estas valora? Ĉu ili vendas ĝin?

 

SF.:
Ne, Sinjoro, eĉ male. Ili pagas por ĝia transporto.

 

D.:
Momenton, mi ne komprenas! Ĉu ili sterkas la herbon, ke ĝi kresku,
kaj kiam ĝi kreskas, ili falĉas ĝin kaj pagas por forveturigo?

 

SF.:
Jes, Sinjoro.

 

D.:
Tiuj homoj estas certe kontentaj, kiam mi malŝaltas pluvon kaj
ŝaltas varmegon. Tio haltigas kreskon de la herbo kaj ŝparas al ili
laboron.

 

SF.:
Vi tion ne kredu, Sinjoro! Kiam la herbo ĉesas kreski, ili rapide
uzas gumtubojn kaj pagas eĉ pli da mono por akvumado, por ke ili
povu denove falĉi kaj ankaŭ pagi por transporto de falĉita herbo.

 

D.:
Kia stulta sensencaĵo! Almenaŭ ili lasis al si arbojn. Tio estis
genia ago de mi. Mi devas laŭdi min. Al arboj kreskas printempe
folioj por beleco kaj somere por ombro. Aŭtune la folioj falas kaj
faras naturan kovrilon por teni humidecon en la grundo kaj tiamaniere
protektas arbojn kaj arbedojn kontraŭ frosto. Plie la folioj
sterkiĝas kaj riĉigas la grundon. Tio estas natura ciklo de la
vivo.

 

SF.:
Prefere sidiĝu, Sinjoro! Anstataŭ tio la homoj raste amasigas la
foliojn kaj pagas por ilia fortransporto.

 

D.:
Tio ne eblas! Kaj kion ili faras por protekti radikojn de arboj kaj
arbedoj kontraŭ frosto kaj por teni la grundon humidan kaj
malkompaktan?

 

SF.:
Post kiam ili forigos la foliojn, ili aĉetas ion en molplastaj
sakoj; tion oni nomas „mulĉo“. Poste disŝutas ĝin ĉirkaŭ la
arboj kaj arbedoj.

 

D.:
Kaj de kie ili akiras tiun mulĉon?

 

SF.:
Ili faligas arbojn kaj el branĉoj kaj ŝelo ili produktas tiun
mulĉon.

 

D.:
Finuuuu! Francisko ĉesu! Mi jam prefere ne pensos pri tio. Sankta
Katarino, vi zorgas pri kulturo. Kian filmon oni anoncas hodiaŭ
vespere en televido?

 

Sankta
Katarina: “Stulta kaj pli stulta”, Sinjoro. Ĝi estas vere
sensenca filmo pri…

 

D.:
Ne gravas. Trankvile ekŝaltu ĝin. Mi opinias, ke mi jam aŭdis pri
tio de Francisko.

 

Sendis
J.Drahotová, desegnis Zd.Novotná

 



 

Belegajn kaj agrablajn kristnaskajn tagojn kaj multe da sano por la nova jaro 2011 elkore deziras al Vi la redakcio de AEH.