ANTAŬEN 4/13 OKTOBRO 2005

ANTAŬEN 4/13 OKTOBRO  2005

 

Enhavo:

 

Esperanto kaj Litovio

 

Ĉu vi konas
arestoĉambron en Belgio?

 

Renkontiĝo
kun esperantisto

 

 

 

 

 

 

 

Esperanto kaj Litovio

 


 

 

      Komence oni devis paroli pri la ligoj de Zamenhof mem kun
Litovio. La vivo de Zamenhof estis alimaniere ligita kun tiu lando.

 

      En januaro 1885 Zamenhof finis Varsovian universitaton
kaj ricevis la diplomon de kuracisto. Ricevinte inviton de la Frantino Fania, li
forveturis al la litova urbeto Veisiejai kaj komencis tie la kuracistan
praktikon. Tie li havis pli da libera tempo por rekonstrui la neniigitan
projekton de sia lingvo internacia kaj prepari por eldono la Unuan Libron de
Esperanto. Sed en malgranda urbeto Zamenhof ne povis eldoni sian libreton, do
post kvar monatoj li revenis en Varsovion. Tie li vane serĉadis eldoniston –
neniu volis riski monon por tia dubinda afero.

 

      En 1887 Zamenhof en Varsovio konatiĝis kun Klara
Zilbernik. Samjare en marto ili gefianĉiĝis. Klara loĝis en Kaŭno, kie ŝia patro
posedis sap-fabriketon. La bopatro Alexandro Zilbernik ne kontraǔis, ke duonon
de la doto Ludoviko elspezu por publikigo de sia libro. Tiu doto estis 10 mil
rubloj, egala al 7,742 kg da oro. Kontraǔ tiu mono Zamenhof povis eldoni la
unuajn Esperantajn librojn kaj kovri la poŝtelspezojn de la abunda korespondado.
Nun tiu Kaŭna strateto havas la nomon de L. Zamenhof.

 

      Kiam la Unua Libro aperis, Zamenhof komencis ricevadi
leterojn de homoj, kiuj ekinteresiĝis kaj eklernis Esperanton. En la jaro 1889
li eldonis la adresaron de la unua milo da esperantistoj. Al la nombro oni povas
aldoni la pastron Alexandras Damrauskas, kiu verkis kaj en 1890 eldonis la unuan
lernolibron de Esperanto por litovoj.

 

      Ĝis la Unua Mondmilito en Vilno kaj Kaŭno agis E-societoj
kaj aperadis la dulingva gazeto Kovno-Esperanto. Post la mondmilito, en
decembro 1919, fondiĝis Litova Esperanto-Asocio. En 1921 estis ricevita permeso
organizi E-kursojn en la lando, en 1922 aperis la monata revuo Litova Stelo,
samjare Esperanto estis enkondukita kiel nedeviga studobjekto en la Litova
universitato. Aperis kelkaj libroj, 12 lernolibroj, 2 vortaroj, Kaŭna radio
disaŭdigis esperantlingvajn elsendojn.

 

      De la jaro 1940 Litovio estis aneksita de Sovetunio, kie
la Esperanto-movado estis netolerata kaj persekutata. Post la jaro 1953 la
situacio iomete mildiĝis. Al  reviviĝo de la Esperanto-movado helpis la 6-a
Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj, okazinta en 1957 en Moskvo. En la
kadro de la festivalo okazis dutaga kunveno de 250 esperantistoj el 26 landoj.
En diversaj urboj de Sovetunio oni ekfunkciis kursojn de Esperanto kaj aperis
artikoloj en la gazetaro, ankaŭ en litovaj gazetoj.

 

      En 1959 estis eldonita ampleksa lernolibro kun
Krestomatio kaj vortareto. Samjare en Latvio apud Riga estis organizita la unua
Ĉebalta Esperanto- Tendaro. Poste la tendaroj nomiĝis Baltiaj (BET). La tradicio
vivas, pasintjare en Litovio okazis jam la 40-a BET.

 

      Esperanto povis esti instruata fakultative en mezlernejoj
kaj en 1972 en Panevežys okazis la unua kunflugo de lernantoj-esperantistoj,
kiun partoprenis preskaŭ 200 gelernantoj el 32 lernejoj. Pro malhelpo de
oficialaj instancoj kelkajn jarojn ne povis okazi la tradiciaj BET-oj.

 

      Praktike dum la soveta periodo ne estis ebla la eldonado
de Esperanta  literaturo, tial oni uzis mult-obligitajn tajpaĵojn, t. n.
samizdatojn.

 

      Finfine en 1979 estis permesite fondi la organizaĵon
Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE). En decembro 1988 la Litova Filio decidis
apartiĝi de ASE kaj refondi la antaŭmilitan Litovan Esperanto-Asocion, kiu jam
en 1989 aliĝis al UEA. En 1991 reaperis la dumonata revuo Litova Stelo.
Al la asocio en 1992 estis transdonita la iama domo de A. Zilbernik en Kaŭno,
kie nun troviĝas oficejo de LitEA, la redakcio de Litova Stelo, la riĉa
biblioteko kun pli ol 4.000 libroj, la kunvenejo kaj la kursejo.

 

      La nuntempa „Spirito“ de la E-movado en Litovio sendube
estas la prezidanto de la Asocio Povila Jegorovas. Fruktodona estas la eldona
agado: dum la lastaj jaroj aperis 10 lernolibroj, multaj informaj eldonaĵoj por
turistoj pri Litovio, Vilno kaj aliaj urboj, ankaŭ abunda litovlingva literaturo
pri Esperanto. Per tio oni celis prepari la litovan socion al la 90-a UK.

 

 

 

Ĉu vi konas  „arestoĉambron“
en Belgio?

 

 

       Multaj, eble ĉiuj respondus NE.  Mia edzino Anna kaj mi
respondas JES, dank´ al malbona informo de turisma agentejo Èedok en la urbo
Svitavy.

 

Kiam mi finis laboron ĉe ĈSD (Ĉeĥoslovaka ŝtata fervojo), mi
decidis eluzi disponeblon de lastaj eksterlandaj senpagaj veturbiletoj. Invitis
nin E-geamikoj el Germanio, Nederlando, Anglio kaj Belgio. Ni vizitis Germanion,
restis kelkajn tagojn en Nederlando kaj poste ŝipvojaĝis en Anglion. Post
restado tie ni celis al la belga Ostende.

 

       Ni ne posedis vizon por Belgio. Laŭ la  informo sufiĉis
vizo por ĉiuj ŝtatoj de Benelukso eĉ ripetite. Limgardisto en Ostende alvokis
estron de limgardistoj, kun kiu mi longe diskutis en germana lingvo. Li ne
permesis al mi telefoni al mia belga amiko, nek telefoni al Ĉeĥoslovaka
ambasadejo en Bruselo klarigante, ke ilia oficejo ne estas telefoncentralo. Li
deprenis niajn pasportojn kaj alvokis du limgardistojn kun pafiloj. Negaja
afero, sed interne mi ridis, ĉar mi rememoris bonan soldaton Ŝvejk kaj lian
travivaĵon sur la vojo  Putim – Èeské Budìjovice.

 

       Ni ne iris al Èeské Budìjovice, sed en arestoĉambron.
Antaŭ ni soldato kun pafilo, post li mia edzino,  post Anna iris mi kaj post ni
dua soldato kun pafilo. Ni alvenis en unu ĉambron, kie ni estis ŝlositaj. Tri
horojn ni cerbumis, kio sekvos. Post tri horoj denove alvenis du limgardistoj
kun pafiloj, denove ni viciĝis kaj marŝis nekonate kien. Niaj akompanantoj
parolis nek germane, nek ruse, nek  ĉeĥe,  nek Esperante.

 

       Subite antaŭ ni staris grandega angla ŝipo por du mil
vojaĝantoj kaj ni enŝipiĝis. Post la klarigo de soldatoj akceptis nin simpatia
ŝipoficiro, kiu proponis al ni teon, kafon kaj alvokis deĵorantinon, kiu lokigis
nin en kajuton de unua klaso malgraŭ tio, ke ni pagis normalajn ŝipbiletojn.

 

       Antaŭ la dua nokte servistino vekis nin kaj ni kiel la
lastaj kun ŝipdeĵorantoj forlasis la ŝipon  en Dover. La ŝipoficiro transdonis
al ni pasportojn, adiaŭis bonkore kaj ni akompanataj de unu ŝipdeĵorantino
atingis anglajn limgardistojn. Ŝi klarigis al ili niajn malfacilaĵojn. Ili
nenion kontrolis – imagu, nia angla vizo ne plu validis, ni jam uzis ĝin. La
limgardistoj estis ĝentilaj kaj ridetis. Ni devis reveni al Londono per buso.

 

       Frue matene ni povis vidi denove „Victoria station“ kaj
dank´ al ĝentila angla policano tuj mi sukcesis trovi belgan ambasadejon. Tie la
unua oficisto ne parolis germane kaj li alvokis simpatian estron. Post klarigo
de niaj vojaĝmalfacilaĵoj li ekkoleris je nekompleza limgardisto en Ostende kaj
diris, ke li povis mem plenigi provizorajn vizojn kaj ne ĝeni nin per nova
vojaĝo en Anglion. Transitvizojn ni ricevis facile kaj posttagmeze ni staris sur
kajo kun la surskribo „Eŭropo“. Revene al Dover ni en trajno dormis kaj poste
duafoje celis al la belga Ostende per ŝvebŝipo.

 

       En Ostende ni iris al limgardisto – kontrolisto, sed post
li staris nia konata estro de limgardistoj. Li montris, ke ni alvenu al li.
Kontrolinte niajn pasportojn li atentigis nin, ke ni devas laŭ transitvizo per
la unua trajno forlasi Belgujon. Mi akre respondis al li, ke ni ne manĝis kaj ke
ni vizitos restoracion. Li sekvis nin kaj informis nin, ke de la mateno atendas
nin unu sinjoro en la haveno kaj li akompanos nin al li.

 

       Nia bonkora amiko eksestro de la plej granda stacidomo en
Bruselo, kelkjara nia kolego, ano de Internacia komitato de IFEF atendis nin.
Sekvis longa diskutado kaj „venkis“ nia amiko. Ni povis forveturi al Gent, kie
estis lokita oficejo, kie ni povus ricevi restadvizon. Akceptis nin vicdirektoro
de oficejo, sperta esperantisto. Li estis gastema, afabla, sed li ne povis helpi
al ni – oficejo en Gent ne plu povis dekreti restadvizojn, nur la oficejo en
Bruselo povus fari tion al ni. Samideano vicdirektoro longe telefonis kun
oficejo en Bruselo kaj poste informis nin, ke ĉio estas en ordo kaj ni povos
resti en Belgio tri tagojn.

 

 

       Iomete li maltrankviligis nin, ke neniun stampon ni
ricevis en la pasportojn. En ĉarma urbo Kortrijk ni realigis promesitan prelegon
en E-klubo pri E-movado en nia lando kaj ni ankaŭ projekciis diapozitivojn pri
nia lando. Pluan tagon ni trarigardis la stacidomon kun modernaj
trafik-instalaĵoj en Kortrijk kaj poste akceptis nin urbestro. Kiam la kolegoj
informis lin pri niaj vojaĝmalfacilaĵoj, li proklamis, ke ni renkontiĝis kun la
plej malbona belgo el la tuta lando!

 

 

       Post trarigardo de la historia urbo, ni la pluan tagon
forveturis  al Bruselo kaj poste hejmen. Al Bruselo kaj poste al landlimo kun
Germanio akompanis nin nia bonkora amiko el Bruselo. Kial li akompanis nin al
landlimo? En la pasportoj ni havis nur transitvizojn kaj ilia valido signifas,
ke ni povis traveturi (trairi) de la unua landlimo al la dua landlimo (ne
gravas, ĉu per trajno, aŭtomobilo, biciklo aŭ piede). Sed tuj nia amiko
atentigis nin, ke neniu kredus, ke ni marŝus tri tagojn kun niaj valizoj tra
Belgio….

 

       Ni adiaŭis en Aachen, neniu kontrolis niajn pasportojn.

 

       Ĉarma restado dank´ al Esperanto, dank´ al niaj
E-geamikoj. Ni travivis neforgeseblajn tagojn en  la familioj de niaj geamikoj,
ni vizitis interesajn urbojn, regionojn kun bela naturo, sed volonte ni revenis
hejmen. Restas nur unu nesolvita afero. Kiam  iu demandos  nin, ĉu  ni estis iam
arestitaj, kion respondi: jes – aŭ ne?

 

Jiøí Pištora

 


Renkontiĝo kun esperantisto

 

 

 

En amika rondo virino entuziasme diris:“Hodiaŭ mi renkontiĝis
kun   esperantisto.“

 

„Ĉu?“ ekmiris la ĉeestantoj. „Ĉu ankoraŭ ekzistas tiu ĉi
vertebrulo?

 

„Jes. Li ankoraŭ ne formortis.“  „Interese,“ rimarkis iu en la
angulo. „Onidire jam ne ekzistas geesperantistoj. Certe ĝi estas ia praa
postrestaĵo. Kiel li aspektis?“

 

„Ĉu li havis barbon kaj timigan vizaĝon? Kaj kiom da oreloj li
havis?“

 

„Ankaŭ mi volonte renkontiĝus kun esperantisto. Oni devus
ekspoziciigi lin, por ke ankaŭ la gejunuloj povu vidi lin, ĉar laŭ mi post
kelkaj jaroj geesperantistoj tute malaperos de sur nia planedo.“

 

„Tion mi ne kredas. Imagu, kun li estis aro da junaj
geesperantistoj, eĉ inter ili estis ankaŭ tute junaj infanoj parolantaj la
zamenhofan lingvon.“

 

„Dio mia, ili jam ankaŭ multobliĝas! Kia estos nia mondo? Eble
ankaŭ ni infektiĝos. Kion ni faru?“

 

„Ankaŭ ni iĝu
geesperantistoj!“

(aŭtoro nekonata)