ANTAŬEN 3 – 4/20 Decembro 2012

 

ANTAŬEN 3 – 4/20 Decembro 2012



Enhavo: Sankta nokto, E-semajno en Hispanio, Enkaŭstiko,Instrukcio de papilio, Citrono en glaciŝranko, Budo en Tokio



Sankta nokto

Longe mi ne sciis, ke la kristnaskan kanton „ La sankta nokto, paca nokto“ kreis iu konkreta homo. Kompreneble mi ankaŭ ne sciis, ke ĉe ĝia ekesto ludis sian rolon ankaŭ musoj. Kvankam mi iam legis, ke la tekston kaj muzikon verkis du aŭstrianoj,
tamen mi perceptis la kanton kvazaŭ ion majestan, superpersonan.

Erarus ĉiu, kiu serĉus en la ekesto de la mondkonata kanto ian longtempan krean penegon. Male, la kanto estis naskita en la jaro 1818 dum unusola tago.

Tiam F.X.Gruber estis instruisto en Arnsdorfo kaj funkciis ankaŭ kiel orgenisto en la proksima preĝejo de sankta Nikolao en Oberdorf.

Antaŭ la Kristnaskfestoj la orgeno difektiĝis. Oni diris, ke tion kulpis musoj, kiuj tramordis la blovilojn. La paroĥpastro Josef Mohr serĉis helpon, ja li klopodis, ke spite de la difektita orgeno sonu ĉe la noktomeza meso ia nova kanto. En la sankta tago li alportis al sia amiko Gruber proprajn versojn kun la nomo Sankta nokto kaj petis lin pri muzikigo por du voĉoj kaj akompan-gitaro.
Li eksidis al la spineto kaj post eta tempo ekestis nova melodio. La instruisto Gruber tuj informis la aŭtoron de la teksto pri la freŝaj muziknotoj de la kanto, rapide ili ambaŭ lernis ĝin kaj poste duvoĉe ĝin kantis en la preĝejo ĉe akompano de gitaro, kiu estas konservita ĝis nun kaj estas videbla en la muzeo de la urbo Halle. Jam la unua prezento estis granda sukceso kaj la kanto poste fulmrapide disvastiĝis. Nuntempe la kanto havas kelkajn versiojn, kaj estas tradukita en 80 lingvojn de la mondo.
El la Adventa kalendaro tradukis Jarmila Rýznarová

La 20-a Internacia Esperanto-semajno de la kulturo kaj
turismo okazis de la 6-a ĝis la 13-a de oktobro 2012.

Kutime la unua oktobra semajno estas rezervita por la tradicia E-aranĝo en Hispanio. La ĉi-jara jubilea 20-a E-Semajno okazis en la ĉemara urbo “Cambrils”, situanta 16 kilometrojn sude de Tarragono. La aranĝon organizis grupeto da entuziasmaj esperantistoj el Barcelono kaj Sabadell sub la gvido de Luis Serrano Pérez. Dum la aranĝo li ankaŭ prizorgis libroservon.
Ĉi-foje la aranĝo atingis rekordan nombron da partoprenantoj. Alvenis 144 gesamideanoj el 13 landoj. Ni loĝis en granda 4-stela hotelo “Cambrils” en la proksimeco de la plaĝo, kiu etendiĝas je 18 kilometroj laŭ la maro. Multaj profitis la posttagmezajn paŭzojn por promenadi laŭ ĝi kaj ankaŭ baniĝi en Mediteraneo. La vetero en tiu ĉi sezono estas ĉiam agrable varma. Ankaŭ la hotela naĝejo estis ĉiutage plenplena de hotelgastoj. La hotelo disponas pri 400 ĉambroj. Ĉiuj estis okupitaj. Oni aŭdis krom la franca, plejparte la rusan lingvon. Iuj gastoj scivolis pri Esperanto. Nia aranĝo estis la lasta de tiu ĉi sezono, dum kiu la hotelo funkciis.
La prezoj estas malpli altaj ol dum la someraj monatoj. La dimanĉan inaŭguron ĉeestis kaj bonvenigis nin la urbestrino de “Cam-brils” kaj aliaj du membroj de la urbestraro. Nome de UEA salutis la ĉeestantaron Barbara Pietrzak el Pollando. Ŝi poste prelegis pri la 125-a centjariĝo de la Unua Libro. La saman temon oni ankaŭ pritraktis en debato, kiun gvidis Luis Serrano. Ĉiutage (krom la tuttaga ekskurso) Rodica Todor el Rumanio animis kun granda sukceso la E-kurson. Pro ŝiaj profesiaj psikologiaj spertoj la kurso fariĝis interesa kaj sekvis ĝin multaj entuziasmaj lingvoŝatantoj. Ŝi eĉ havis ideon krei komunan libron pri la temo:”Kial restas multaj personoj ĉiamaj komencantoj kaj kiamaniere ni povus solvi tiun fenomenon?”. Gian Carlo Fighiera el Italio alloge prezentis la verkon de Victor Hugo “La Belulino, la Monstro kaj Nia Damo”. La geedza paro Michčle kaj Hubert el Belgio klarigis, kiel plibonigi sian Esperanto-lingvoscion per prelegoj. Per bildoj kaj komentario ili rakontis pri siaj spertoj en Esperantujo.

Josée Boccadifuoco el Francio rakontis kortuŝan biografion de siaj gepatroj. Temis pri “Rememoro de milito”. Profesoroj Júrate Buŝiene kaj Aldis Buŝs el Latvio prezentis serion da prelegoj. Ili konigis al ni informojn pri baltaj landoj: Litovio, Latvio kaj Estonio. Pri sia lando ili montris film-fragmentojn el kultura kaj festa vivo kaj rakontis pri sistemo de instruado en Latvio. Krome ni eksciis, kio estas hipofeo – planto kun oranĝaj beroj enhavantaj multe da vitamino C. Manfred Sona el Germanio enkondukis kaj klarigis interesan temon: “Baza enspezo senkondiĉa”. Ĝi estus bona rimedo por forigi malriĉecon kaj doni kondiĉojn, por ke ĉiu povu vivi digne. Lia prelego instigis al vigla diskutado. La prezidanto de HEF (Hispana
E-Federacio) José Antonio del Bario rememorigis gravajn hispanajn esperantistojn de antaŭ la hispana intercivitana milito.

Pro la ĉiutaga vespera hotela programo ne eblis okazigi kelkajn el niaj vesperaj
programeroj. Tial iuj gesamideanoj pli frue enlitiĝis, aliaj profitis dancadon, spektis flamenkan prezenton kaj magiaĵojn. Tamen ni ĝuis la du interkonajn vesperojn kun hispana “Cava” – ŝaŭmvino kaj ankaŭ vesperon kun “cremat” (bruligita rumo kun
aldonaj spicaĵoj). Nur bedaŭrinde la folklora ensemblo “Montjuic” pro certaj miskomprenoj ne venis ĝojigi nin per siaj kantoj. La hotelo provizis disko-muzikon kaj kontentigis nin per kelkaj havanaj melodioj.

La premio “Ada Sikorska” estis ĉi-foje aljuĝita al Vilhemo Lutermano, kiu multe laboras por Esperanto. Li organizas retforumon MAS, redaktas Esperanto-version de “Le monde diplomatique” kaj eldonas E-librojn. Li loĝas en Kubo kaj pro tio li ne povis transpreni la premion persone.

Kutimaj (dum tiu ĉi aranĝo) estas unu tuttaga kaj du duontagaj ekskursoj. Dum la unua duontaga ekskurso ni vizitis la E-muzeon en “Pau d’Ordal” kaj la vinkelon “Massana”. Tie ni gustumis kaj povis aĉeti diversspecajn vinojn. La dua duontaga ekskurso celis la monaĥejon de “Escornabou”. Ĝi estis plurfoje renovigita kaj nun servas kiel muzeo. Apuda rigardejo donis eblon observi belan kaj vastan ĉirkaŭaĵon.

La tuttaga ekskurso estis ĉi-foje iom nekutima. Unue ni vizitis planetarion en la urbo “Castelló”. Poste atendis nin surprizo. Ĉiuj 90 ekskursantoj estis invititaj al la hispana specialaĵo “paella”. Preparis ĝin je niaj okuloj s-ro Conejero en sia hejmo. La afabla akcepto fare de la familio estis por ni vere agrabla surprizo. Ni ankaŭ gustumis kelkajn fruktojn el la ĝardeno de la gastigantoj. La Semajno estis sukcesa, la vetero favora, hotela manĝo abunda, la etoso gaja kaj amika. Koran dankon al niaj fervoraj organizantoj kaj kunhelpantoj pro la bona laboro, kiu ebligis al ni ĉeesti tiun ĉi ŝatatan aŭtunan eventon. Ĝis revido venontjare denove en Katalunio.
Liba Gabalda

 

Taŭga amuzo por longaj vintraj vesperoj

Enkaŭstiko – kio ĝi estas? Laŭ la vor-taro de fremdaj vortoj: pentra tek-niko, kiu utiligas vaksajn farbojn kun posta bruligado. Sed populare laŭ mi-aj novaj spertoj: La varmetan gladilon ni ŝmiras per vaksaj krajonoj (aĉeteblaj, specialaj por tiu ĉi afero (per nedika tavolo). Tuj ni metas la ŝmiritan gladilon al iom dika glata papero (taŭga estas la reversa flanko de kalendaroj), movas ĝin surface – kaj miras, kiel fariĝas abstraktaj kreaĵoj. Oni povas poŝtupe uzi kelkajn kolorojn, tavoligi ilin unu sur la alian, fari diversajn konturojn…

Nia amikino, la esperantistino Majka Kráčmarová el Hořice, invitis nin al la inaŭguro de sia bildekspozicio, kiu okazis en la loka biblioteko de la vilaĝo Býšť kaj ĉar la bildoj tre plaĉis al multaj partoprenantoj, ŝi organizis kurson por instrui tiun ĉi teknikon. Ni ĉiuj povis elprovi ĝin kaj pentri propran bildeton.

Bona konsilo por la komenco: Uzu malnovan elektran negrandan gladilon, kie vi povas mildigi la varmegon – do temperaturon por „silono“. Ni dankas al Majka por la interesa nova hobio.
Mirka Kosnarová

Instrukcio de papilio

Iun tagon en kokono aperis malgranda truo; la homo sidis kelkajn horojn ĉe ĝi kaj observis papilion, kiu peneme klopodis trapuŝi sian korpon eksteren tra tiu trueto. Poste ŝajnis, ke ĝi jam ne povas daŭrigi pluen. La homo decidis helpi al la papilio kaj li per la tondilo tranĉis la kokonon. La papilio poste facile elrampis el la kokono. Sed ĝi havis ŝrumpintajn korpon kaj flugilojn.

La homo plu observis kaj atendis, ke la flugiloj tujmomente pligrandiĝos kaj etendiĝos, por ke ili povu porti ĝian korpon kaj ke ili estu fortikaj. Nenio el tio okazis! La papilio fakte dum sia vivo nur rampis kun ŝrumpintaj korpo kaj flugiloj. Neniam ĝi povis flugi.

La homo en bona intenco ne komprenis, ke limigita kokono kaj lukto estas necesa pro tio, ke la papilio trans tiu trueto venu eksteren, ke tio estas maniero, kiel la naturo elpuŝas fluidaĵon el la korpo de papilio en ĝiajn flugilojn, por ke ĝi estu kapabla flugi, kiam ĝi liberiĝos el la kokono. Iam la luktoj estas ĝuste tio, kion ni en nia vivo bezonas. Se ni povus travivi la vivon sen obstakloj, estas eble, ke tio povus malhelpi al ni. Ni ne estus tiom fortaj, kiel ni povus esti.

Mi deziris esti forta
… mi ricevis malfacilaĵojn, por ke ili plifortigu min.

Mi deziris esti saĝa
… kaj mi havis problemojn, por ke mi solvu ilin.

Mi deziris bonstaton
… kaj mi ricevis cerbon kaj forton, ke mi povu labori.

Mi deziris kuraĝon …
kaj mi ricevis obstaklojn, por ke mi superu ilin.

Mi deziris amon … kaj
mi renkontis turmentitajn homojn, por ke mi helpu al ili. Mi deziris
avantaĝojn … kaj mi ricevis ŝancojn.

Mi ricevis nenion el
tio, kion mi deziris, sed mi ricevis ĉion, kion mi bezonis. Vivu
vian vivon sen timo, starigu vin kontraŭ ĉiuj obstakloj kaj sciu,
ke vi kapablas ĉion venki.
El la interreto tradukis L. Srbová

Citrono en glaciŝranko

Neniukaze tion konsideru kiel kuracan konsilon, sed se tio helpos al ununura persono, valoros tio! Multaj profesiuloj en restoracioj konsumas citronon tiel, ke neniu parto estas forigita.
Kiel? Simple. Metu purigitan citronon en glaciŝrankon. Kiam ĝi tute glaciiĝos, la tutan citronon (ne senŝeligitan) raspu kaj surŝutu ĝin al ĉiuj viaj manĝaĵoj, eĉ trinkaĵoj. Ne nur la supon kaj viandon, sed ankaŭ vinon, glaciaĵon … tute ĉion. Ĉio ricevos neatendite bonegan guston, kiun vi ĝis nun ne sentis. (Sed ĉe la raspado
uzu ganton, aŭ via mano frostos
!)
Eble vi opinias, ke la citronsuko enhavas multe da vitamino C. Tio ne plu estas vero. Kio estas la ĉefa avantaĝo uzi la tutan citronon, krom la gusto?
Citrona ŝelo enhavas ĝis 10x pli multe da vitaminoj ol la suko mem. Jes, tio estas la sennecesa malŝparado, tiu simpla procedo glaciigi la tutan citronon, por savi la tuton de utilaĵoj. Ankaŭ estas bone, ke la citronŝelo kapablas el la homa korpo forigi nebonajn elementojn. Sufiĉas do meti la raspitan citronon en la glaciŝrankon
kaj ĉiutage per ĝi surŝuti viajn manĝaĵojn. Tio estas kodo, ke la manĝaĵoj estu ne nur pli gustaj, sed ankaŭ pli sanigaj! Tio estas la sekreto de la citrono. Pli malfrue estas pli bone ol neniam!

 Ankoraŭ unu avantaĝo estas kaŝita en la citronŝelo: ĝi scipovas mortigi la kancerajn ĉelojn! Ĝi estas dekmil foje pli efika ol ĥemoterapio. Kial vi ne scias pri tio? Ĉar laboratorioj pli volonte produktas sintezan version, kiu alportadas al ili grandegan profiton. Nun vi povas helpi al viaj malsanaj geamikoj tiel, ke vi informos ilin pri la utileco de la citrono. Ĝi estas bongusta kaj ne alportas la fatalajn efikojn de ĥemoterapio. Kiom da homoj senbezone mortas dum tiu severa sekreto, ke tiuj grandmilionaj trustoj ne estu minacataj?
Kiel vi scias, ekzistas pli da specoj de citronoj kaj limetoj. Ni povas manĝi ilin en diversaj manieroj: Kiel tranĉaĵojn, sukojn aŭ aliajn trinkaĵojn, bakaĵon ktp. Ĝi havas multe da virtoj, sed la plej interesa estas la efiko al tumoroj kaj kistoj. Tiu ĉi kreskaĵo estas pruviĝinta kontraŭ ĉiuj kanceroj. Iuj homoj eĉ diras, ke ĝi efikas kontraŭ bakteriaj infektadoj kaj parazitoj, reguligas la altan sangopremon
kaj estas kontraŭdeprimilo. Ĉiuj tiuj informoj devenas de unu el la plej grandaj mondaj produktantoj de medikamentoj. Ili diras, ke post pli ol 20 provoj montriĝis, ke la citrono mortigas 12 tipojn de kancero, inkluzive kanceron de dika intesto, mamo, prostato, pulmo kaj pankreaso.
Kombinaĵoj de tiu arbo montris dekmil oble pli bonajn rezultojn ol Adriamycin, kiu estas uzata en la tuta mondo por pli malrapidigi la kreskadon de la kanceraj ĉeloj. Kaj kio estas pli miriga: Kuracado helpe de citrono neni-igas nur la kancerajn ĉelojn, sed tute ignoras la sanajn.
                                 El interreto tradukis Míša Filip

Junulara budo de Esperanto en Tokio

La 6-an kaj la 7-an de oktobro 2012, la Japana Esperanto-Instituto kaj la Japana Esperanto-Junularo partoprenis Tutgloban Feston 2012 en Japanio, la plej randan aranĝon pri internacia kunlaboro en la lando. La evento havis lokon en la Parko Hibiya, en la centra Tokio. Ekde 1990 diversaj in-stancoj, i.a. la japana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, kunorganizas la aran-ĝon, kies celo estas klerigi la publikon kaj precipe la junularon pri la graveco de internacia kunlaboro, i.a. evoluhelpo. Ĉi-jare pli ol 210 registaraj instancoj, NROj kaj firmaoj reprezentiĝis kaj la aranĝon vizitis ĉirkaŭ 100 000 personoj. Estas la tria fojo, ke Esperanto montris sian ekziston en
tiu ĉi granda aranĝo.

 En 2010 SAITÔ Yosinori, kiu pli frue spertis la organizan proceduron de la festo kiel ano de la Japana Vegetarana Asocio, proponis la esperantistan partoprenon al la siatempa estraro de JEI. Ĝis tiam iuj lokaj E-kluboj partoprenis en neesperantistaj eventoj pri internaciaj interŝanĝoj, sed en la ĉefurbo Tokio mankis tia reprezentiĝo.

La sukceso de intergeneracia kunlaboro, per kiu efektiviĝis aparta junulara programo de la 92-a UK en Jokohamo, konvinkis la funkciulojn de JEI akcepti la ideon.

Diversaj organizaĵoj en la festo starigis budon por diskonigi siajn agadojn. Ĉe la E-budo ĉi-jare ekspoziciiĝis i.a. du konataj mangaoj (bildstriaj romanoj). Unu el ili, kun la titolo “Darling wa gaikokujin (Mia kara estas eksterlandano)”, estis elmontrata ekde la unua jaro kaj fokusas sur Tony LÁSZLÓ, usonano kun hungara-itala deveno, kies Esperanto-lernadon foje humure ilustras lia japana edzino kaj bildstria verkistino OGURI Saori.

SAITO Yosinori instruas Esperantonen kvin-minuta kurso.

Alia mangao, “Bokura wa rakuen de musubareru (Ni estos ligitaj en paradizo)” komencis aperi felietone nur en tiu ĉi julio laŭ la rakonto de la roman-verkistino NANAI Kozue, realigata de la bildstria verkistino SORA Asuka. La rakonto temas pri amo inter studento kaj knabino, kiuj trovas unu la alian en la virtuala mondo pere de Esperanto.                                               Transprenite el Libera folio.